Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Salutoj, bondeziroj

Elŝuti 43.71 Kb.

Salutoj, bondeziroj




Dato21.03.2017
Grandeco43.71 Kb.

Elŝuti 43.71 Kb.



AKTUALAJ INFORMOJ DE JURBARKAS‘AJ GEESPERANTISTOJ

HORIZONTO

Jurbarko esperantininkų informacinis leidinys NUMERO 1 (I-A KVARONO) 2015



SALUTOJ, BONDEZIROJ
Intertempe 01.01-03.31 klubanoj festis naskiĝtagojn: Estimataj Arūnas Vaivada (01.08), Laimundas Abromas (01.10), Kazimiera Petraitienė (01.10), Stanislovas Raulynaitis (01.26)

c:\users\starau\desktop\atvirutės\žiedų jūra_files\1947574_1042517325774307_2683707704131261487_n(1).jpg

Ni ĉiujn gratulas kaj deziras al Vi sanon, sukceson kaj ĝojon! Geklubanoj de Esperanto klubo


Feliĉan la 8-an de Marto!

regina ratnikienė\'s photo.

Karaj virinoj de la klubo Horizonto kaj ĉiuj virinoj esperantistinoj en la mondo.Okaze de internacia virina festo amike mi deziras al vi agrablan kaj neforgeseblan festotagon! Prezidanto de la Esperanto klubo Horizonto Stanislovas Raulynaitis



INFORMOJ

La 6-an de februaro okazis raporta-elekta kluba kunveno ,renkontiĝo de la Jurbarka Esperanto klubo Horizonto. Partoprenis 7 anoj renkontiĝon de la Jurbarka Esperanto klubo Horizonto. Kluba estraro restis tiu sama, krom Aldona Žižienė, kiu pro sanstato jam ne povas aktive labori. Prezidanto de la klubo dankis klubanojn pro la aktiva laboro en Esperanto movado. Oni trarigardis klubajn financojn, ĝojis pri sukcesa komenco de la projekto „Ni interligu nin per manoj“.


Fotoj el raporta-elekta kluba kunveno
c:\users\starau\desktop\iii.jpg
c:\users\starau\desktop\i.jpg

c:\users\starau\desktop\ii.jpg
c:\users\starau\downloads\dsc09867.jpg

La-6-an marto okazis kluba kunveno dediĉita al Internacia tago de virinoj. Partoprenis 7 anoj. Klubaj viroj salutis virinojn kaj komune gustumis dolĉaĵojn. Ankaŭ okazis viktorino pri Esperanto. Klubanoj rakontis personajn novaĵojn. La 3-an de aprilo klubanoj vizitos infan hejmon de Viešvilė, familion „Burbulai“. Sekva kluba kunveno okazos la 24-an de aprilo. Irena Viliušienė



Fotoj el la renkontiĝo dediĉita al internacia tago de virinojc:\users\starau\downloads\dsc09864.jpg

c:\users\starau\downloads\dsc09874 (2).jpg
Projekto Ni interligu nin per manoj
c:\users\starau\pictures\susikibkime rankomis.png
Projekto daŭras - klubanoj preparas Paskajn donacetojn. La 3-an de aprilo klubanoj vizitos infanan familion „Burbulai“. Via donaco kontribuos por la sukceso de tiu projekto.
Pli detalojn pri projekto kaj eblecon donaci Vi povas trovi laŭ informo de reto: https://www.aukok.lt/Projektai/Susikibkime-rankomis en litova kaj angla lingvoj.

Grava novaĵo

Nun jam oni povas trovi nian informilon ”Horizonto“ ekde 1-a numero ĝis lasta en retejo de LEA www.esperanto.lt. Dankon pro tio al prezidanto de LEA Povilas Jegorovas.

S. Raulynaitis
Oni festas

La 11-an de marto, Prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas festis la 60-an datrevenon de sia naskiĝo. Sinceraj bondeziroj al Povilas Jegorovas.


Malsupre foto el jubileo.

taesok 대석\'s photo.

El Esperanto revuoj

22-an de Marto: Monda Tago de Akvo

Pli da akvo, malpli da milito


  • Paiva Netto

Indiku tiun


  • Foto: Raquel Bertolin

  • http://187.50.167.228/inc/v2/imagem.php?oid=2483482

  • José de Paiva Netto*, ĵurnalisto, radiokronikisto kaj verkisto. Li estas direktoro-prezidanto de LBV.

Kvankam mi jam prezentis de kelkaj jaroj, per miaj libroj, artikoloj kaj prelegoj, ekzemplojn menciitajn per amaskomunikiloj koncerne la tragedian militon pro akvo — sangaj bataloj, kiuj daŭras sur la tuta mondo dum jarcentoj —, tamen indas reprodukti tion, kion diris profesoro pri Ekonomiko Jeffrey Sachs al la ĵurnalo "The Guardian", je la 26-a de aprilo 2009, publikigitan en mia plej freŝa verko Jesuo, la Doloro kaj la Deveno de Lia Aŭtoritateco.
En tiu teksto, sub la titolo "Stemming the water wars" (Akvo-Militoj), la direktoro de Instituto Terra, el Universitato de Columbia, raportis: "Multaj konfliktoj estas kaŭzataj aŭ ekbruligataj pro manko de akvo. Konfliktoj — de Ĉadlando al Darfuro, al Sudano, al la dezerto Ogaden, en Etiopujo, al Somalio kaj ties piratoj, same kiel al Jemeno, Irako, Pakistano kaj Afganujo — okazas sur granda duoncirklo de senakvaj landoj, kie manko de akvo daŭre kaŭzas kolapson de rikoltoj, morton de brutaroj, ekstreman malriĉecon kaj malesperon".
Darfuro, Darfur (arabe دار فور, signifas "hejmo de la furoj (fur-popolo)) estas regiono en okcidenta parto de Sudano, kiun limas Centr-Afrika Respubliko, Libio kaj Ĉado. La regiono estas dividita je 3 provincoj: Norda Darfuro (arabe شمال دارفور; ĉefurbo - Al Faŝir), Okcidenta Darfuro (arabe غرب دارفور; Genejna) kaj Suda Darfuro (arabe جنوب دارفور; Njalo (urbo)).

La speciala konsilanto de la ĝenerala sekretario de UN por la temo Jarmilaj Evoluigaj Celoj faris gravan averton, kiam li raportis, ke registaroj perdas legitimecon fronte al loĝantaroj, kiam ili ne kapablas plenumi plej bazajn bezonojn de sia gento. Li rakontis, ke politikistoj, diplomatoj kaj generaloj traktas tiujn krizojn kvazaŭ ili estus ordinaraj problemoj en la administra aŭ militista kampoj. Tamen, la paŝoj por kunigi armeojn, organizi politikajn frakciojn, kontraŭbatali lokajn militĉefojn aŭ alfronti religiajn ekstremistojn ne trafas la celon provizi la komunumojn per akvo, nutraĵoj kaj postvivrimedoj — kiuj estas urĝaj bezonoj —, ĉar la defio pri strukturo ne solviĝas. La usona ekonomikisto atentigas, krome: "(...) La problemoj pri akvo ne forvaporiĝos per si mem. Male, ili pli graviĝos, krom se ni, kiel monda komunumo, reagos per praktika maniero. Serio da novaj studoj montras, kiel malfortika estas la akvoekvilibro ĉe multaj malriĉaj, nestabilaj regionoj en la mondo."
Jen estas la serioza averto de profesoro Sachs. Estas pli ol urĝa kuna klopodado por solvo de tiaj problemoj, laŭ tio, kion oni observas en subŝtato San-Paŭlo, Brazilo. Akvo estas fundamenta riĉaĵo, sen kiu vivo ne eblas. Ĝusta disdonado de akvo devas stari super politikaj, religiaj, ekonomiaj, militistaj interesoj. Nur internacia mobilizado povas estingi la tragedion travivatan de niaj Homfratoj, kaj post nelonge de ni mem.
Konvenas, ke ni enpensiĝe petu helpon de Dio, de la Kristo kaj de la Sankta Spirito por preni decidojn cele al pli efikaj, ĝustaj paŝoj, tiel ke oni trafu bonan solvon de tiel grava problemo, kiu suferigas homamasojn. Tre saĝe, Zarur instruis, ke "la sekreto pri regado de popoloj estas kunigi la Surteran Homaron al la Ĉiela Homaro [Altspirita]".
Tio estas, ni devas aŭskulti la estulojn de la (ankoraŭ) Nevidebla Mondo, per preĝado, per rekta elvokado, per meditado aŭ per intuicio.
*José de Paiva Netto estas verkisto, ĵurnalisto, radikronikisto, komponisto kaj poeto. Li estas direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), efektiva membro de Brazila Asocio de Amaskomunikiloj (ABI) kaj de Brazila Asocio de Internaciaj Amaskomunikiloj (ABI-Inter). Li estas membro de Nacia Federacio de Ĵurnalistoj (Fenaj), de International Federation of Journalists (IFJ), de Sindikato de Profesiaj Ĵurnalistoj de Ŝtato Rio de Janeiro, de Sindikato de Verkistoj de Rio de Janeiro, de Sindikato de Radikomunikantoj de Rio de Janeiro kaj de Brazila Unuiĝo de Komponistoj (UBC). Li partoprenas ankaŭ Akademion de Beletro de Centra Brazilo. Li estas aŭtoro por internacia referenco pri konceptado kaj defendado de Ekumenaj Civitaneco kaj Spiriteco, kiuj laŭ li estas “lulilo de plej grandanimaj valoroj, kiuj naskiĝas en la Animo, nome en la loĝejo de emocioj kaj de rezonkapablo prilumita de intuicio, medio, kiu enhavas ĉion, kio transcendas la vulgaran kampon de materio kaj devenas de la homa sublimita sentemo, kiel ekzemple Vero, Justeco, Kompatemo, Etiko, Honesteco, Frata Amo”.

Niaj esperantistoj

Stanislovas Raulynaitis

c:\users\starau\downloads\20141026_121418 (2).jpg

Stanislovas Raulynaitis estas animo de esperantista movado en Jurbarkas. En 1978 li kune kun Pr. Didoras kaj L.Abromas revivigis esperantistan movadon kaj fondis Esperanto klubon „Horizonto“en Jurbarkas. Ekde 1978 ĝis 1980 li estis vicprezidanto de Esperanto klubo, ekde 1980 ĝis 1986 li estis kluba prezidanto, ekde 1997 ĝis nun li ree gvidas E–klubon Stanislovas Raulynaitis naskiĝis la 26-an de januaro 1956 en vilaĝo Švendriškės, distrikto Jurbarkas, en familio de terkultivistoj Benjaminas kaj Anelė Raulynaičiai. En familio estis kvar infanoj : du filoj kaj du filinoj. Stanislovas estis tria infano en familio S. Raulynaitis lernis en mezlernejo de Skirsnemunė, ekde 1971 en Politeknikumo de Tauragė, kie li diplomiĝis en 1975 , akirante specialecon de teknikisto elektrikisto. Li laboris en diversaj entreprenoj de Jurbarkas. Ekde 1990 S. Raulynaitis ekstudis en Agro- Ekonomia Akademio kaj finis ĝin en 1995 akirante specialecon de inĝeniero - elektrikisto.

Pri Esperanto Stanislovas eksciis en 1971 legante lokan gazeton „Šviesa“, kie estis presita Esperanto kurso. Internacian lingvon li lernis en lingvokurso , kiun gvidis instruistino D. Kutkevičienė de oktobro 1972 ĝis majo 1973 en distrikta biblioteko de Jurbarkas. Stanislovas trapasis tutan lingvo kurson kaj sukcese ekzameniĝis la 17-an de majo 1973 kun noto tre bone.

S.Raulynaitis sindone laboris por revivigi esperantistan movadon en Jurbarkas. Li aktive kunlaboris kun loka gazeto „Šviesa“, en kiu aperis kelkaj dekoj da priesperantaj artikoloj, verkitaj de Stanislovas. Li multfoje kontaktis funkciulojn de distrikta komitato de LKP, por ke tiuj permesu E-movadon en Jurbarkas. Li ankaŭ verkis artikolojn por esperantlingvaj periodaĵoj „Horizonto de soveta Litovio“, „Amikeco“. En 1982 Stanislovas estis agnoskita unu el plej aktivaj esperantistoj de Litovio. En 1982 S. Raulynaitis grupe kun la plej aktivaj esperantistoj partoprenis dektagan ekskurson tra Germana DR. Dum tiu ekskurso estis vizititaj dekoj da urboj, okazis renkontiĝoj kun lokaj esperantistoj.

En 1989 Stanislovas partoprenis refondan kongreson de Lit. EA , ekde ĝia fondiĝo li estas aktiva membro de asocio. Stanislovas partoprenis tre multajn esperantistajn aranĝojn,tiujn tradiciajn en Giruliai, Arimaičiai, Šiauliai, Boatmarŝo, „Muzo“ kaj aliaj. Li estis unu el organizantoj de la esperantistaj tendaroj en Vytėnai, partoprenis en organizado de BET-23 en Smalininkai. Raulynaitis vaste korespondis kun enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj, li kunlaboris kun Pola Radio Esperanto redakcio. En lia biblioteko estas multe da libroj kaj periodaĵoj en Esperanto. Lastatempe li redaktas eldonaĵon „Horizonto“.

Ni bondeziru al Stanislovas fortan sanon, energion kaj novajn ideojn por kluba laboro.

L.Abromas

Kostas Jomantas

La 24-an de marto 1970 pere de Litovia Radio parolis esperantisto Antanas Mekys pri internacia lingvo Esperanto kaj invitis ĉiujn aŭskultantojn ĝin lerni koresponde ĉe Esperanto klubo en Vilnius .

Tiu Esperanto klubo funkciis ĉe Instruista Domo, kies direktoro Bronius Jauniškis favoris instruadon de Esperanto, lingvokurson gvidis A.Mekys. Al tiu koresponda lingvokurso aliĝis 31 aŭskultantoj , unu el ili estis Kostas Jomantas. Ekde marto ĝis decembro de 1970 Kostas trapasis tutan lingvokurson kaj sukcese ekzameniĝis. Li konatiĝis kun aktivuloj de Litovia Esperanto movado kaj mem aktive aliĝis al ĝi.

En 1971-72 distrikta gazeto „Šviesa“ publikigis elementan Esperanto kurson, la plenumitajn taskojn kontrolis Kostas Jomantas kaj Birutė Jurkevičiutė. Kostas verkis ankaŭ artikolojn pri Esperanto, kiujn publikigis en gazeto „Šviesa“. K.Jomankas kun lernantino Irena Sutkutė partoprenis la unuan tutrespublikan kunflugon de esperantistoj- gelernantoj en Panevėžys la 25-26 de marto 1972. La 1-2 de julio 1972 Kostas kun P.Didoras kaj L.Abromas partoprenis respublikan kunflugon de esperantistoj en Dotnuva - Akademio. Ĝin organizis Esperanto klubo „Verda kverko“ el Kėdainiai. En marto 1973 Esperanto klubo en Pasvalys festis 10-jaran jubileon kaj 70-jariĝon de esperantisto- veterano, mondvojaĝanto Antanas Poška. En tiu aranĝo partoprenis tuta grupo da esperantistoj el

Jurbarkas, kiun gvidis Kostas Jomantas. Vidu la foton.

Komence de oktobro 1972 en biblioteko de Jurbarkas komenciĝis Esperanto kurso, kiun gvidis Danguolė Kutkevičienė. Tiun kurson trapasis kaj sukcese ekzameniĝis 11 personoj la 19-an de majo 1973. En ekzamena komisiono estis Kostas Jomantas , B.Jurkevičiutė, D.Kutkevičienė. Ekde 1972 ŝtataj instancoj kaj komunistoj komencis diversmaniere malhelpi kaj sufoki esperantistan movadon en Litovio.

Somere de 1974 en Kapsukas (nun Marijampolė) planita esperantista aranĝo „Fest- 74“ estis lastmomente malpermesita. Ĉar esperantistoj jam estis kunveturintaj al Kapsukas, Esperanto ara nĝo tamen okazis, sed fore de urbo, en arbaro sur bordo de lago. Tiun riskan tendaron partoprenis Kostas

Jomantas kaj L.Abromas.

Kostas Jomantas forpasis en 1977 kaj estis sepultita en malnova tombejo de Jurbarkas.
c:\users\starau\pictures\gr.png

Jurbarkanoj en Pasvalys -1973, de dekstre unua Kostas Jomantas


Humuraĵo

Rakonto de nekonata esperantisto

Mi devas konfesi : estas mi nek kapabla , nek saĝa.Verdire mi stiras aŭton, sed preferas mi veturi per biciklo. Mi havas japanan televidilon, sed mi sentas pli grandan plezuron rigardi tra la fenestro. Mi voĉdonas kiel ĉiuj, leĝojn mi ne komprenas kaj ne volas kompreni. Dum kunvenoj mi frotas nazon aŭ dormetas. Mi penas resti ne rimarkebla, en diskutadoj mi ne partoprenas kaj neniam diras, kion mi pensas. Sed plej ofte mi pensas nenion. La prezidanto de klubo eĉ laŭdis min.

Ĝis nun mi ne komprenas , kiel tio okazis kaj pro kio oni elektis min al kluba estraro. Tiam mi estis iom eldrinkinta, kluba prezidanto proponis al mi postenon de vicprezidanto kaj mi kapjesis. Pri tio mi memoras preskaŭ nenion, nur tion ke ĉiuj ridis kaj aplaŭdis. Vi ne pensu, ke mi estas granda drinkulo. Tute ne, gravas ke estante sobra mi kapablas al homoj diri nenion. Al mi ŝajnas, ke ili ĉion scias mem. Tamen unufoje mi sinekscesis . Mi mem ne komprenas, kio okazis ; povas esti pro la grasa nutraĵo aŭ ne kutima ĉirkaŭo. Jen mi ekstaris kaj diris : „Geamikoj, ni finfine finlernu Esperanton“...

Revenante hejmen post kluba kunveno iuj atakis kaj pugnobatis min...Mi suspektas, ke tiuj estis samklubanoj... Mi rekonsciiĝis post duonhoro kaj ekde tiam suspektas ilin. La membroj de klubo

jam delonge timigis min. Ili ĉion komprenas kaj ĉion scias, tamen mi...nek scias, nek komprenas.

Sekvontmatene mi vekiĝis kun doloranta kapo kaj , kiel kutime dum similaj okazoj, mi pensis nur:

„Kie mi estis?Kion mi faris?“ Ne priskribebla teruro trapikis mian koron kaj la unua mia penso estis: „Forkuri! Rapide forkuri el hejmo.“ Sed mia edzino pacienca , korpuleska virino pacience reviziis miajn poŝojn, forprenis ŝlosilon de la loĝejo kaj lastajn monerojn, tiam diris: -„Mi alportos bieron.“ Mi kuŝiĝis konsterniĝinta, apenaŭ viva ,kaj en mia kapo nestis ununura penso :“Neniam. Mi neniam pardonos miajn samklubanojn.“ Post kiam mi eldrinkis du botelojn, sanstato iom pliboniĝis. Sed apenaŭ mi rememoris, ke necesos viziti klubajn kunvenojn , min atakis febro, ektremis gamboj kaj mi duonkonscie falis sur sofon

– Kion mi faros tie ? - lamentis mi. – Mi nenion scipovas.

Vi rigardu, kion faras aliuj, tion faru vi , - instruis min edzino. – Poste alkutimiĝos vi kaj ekplaĉos

– Nenio estos ! - mi kriis. – ĉar mi ...Vi mem diradis...eĉ najlon enbati ne scipovas. – La najlojn tie vi ne batos, - diris edzino.

– Eĉ ne scias mi, kiam okazos kluba kunveno, - rediris mi.

- Tio ĉi estas malplibone.Mi telefonos al klubprezidanto , - diris edzino.

...La kluba prezidanto...Kiel nun mi malamas lin...

Edzino elektis numeron kaj telefonvokis , sed neniu respondis.

– Forkuras ratoj !- mi nervoziĝis. Ŝajne mi komencis deliri. Memoras mi, ke mi kriis :“ Por eldiri opinion ne serĉu barelon sur bazara placo..“

Tio ĉi tedis al mia edzino. Ŝi ĉirkaŭrigardis, prenis de sur tablo forketon kaj pikis min inter ripoj....

Mi forkuris surstraten kaj ekkriis : -„ Samideanoj !“ . Sed ĉirkaŭe nur vento fajfis . .Mi eksentis min forgesita de ĉiuj , soleca kaj malpli saĝa ol ŝajnis al mi antaŭe. A. Mikas.
Se al vi plaĉas ciferoj al vi estos interese!
janka hencova\'s photo.

Redaktoro: Stanislovas Raulynaitis

Korektadon okazigis L.Abromas

Kontaktoj: klubas.horizontas@gmail.com



Tel. Nr. 8-620 21024



Elŝuti 43.71 Kb.

  • SALUTOJ, BONDEZIROJ
  • Prezidanto de la Esperanto klubo Horizonto Stanislovas Raulynaitis INFORMOJ
  • Ni interligu nin per manoj“. Fotoj el raporta-elekta kluba kunveno
  • Irena Viliušienė Fotoj el la renkonti ĝo dedi ĉita al internacia tago de virinoj
  • Projekto Ni interligu nin per manoj
  • Grava nova ĵo
  • El Esperanto revuoj 22-an de Marto: Monda Tago de Akvo Pli da akvo, malpli da milito Paiva Netto
  • Niaj esperantistoj Stanislovas Raulynaitis
  • Kostas Jomantas
  • Humuraĵo Rakonto de nekonata esperantisto

  • Elŝuti 43.71 Kb.