Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Áron Lukács Konsultanto: d-ro Gergely Kovács Altlernejo por Modernaj Negocaj-Komercaj Studoj

Elŝuti 225.82 Kb.

Áron Lukács Konsultanto: d-ro Gergely Kovács Altlernejo por Modernaj Negocaj-Komercaj Studoj




paĝo1/3
Dato19.03.2017
Grandeco225.82 Kb.

Elŝuti 225.82 Kb.
  1   2   3


Ekonomiaj aspektoj
de la lingva malegaleco




Áron Lukács
Konsultanto: D-ro Gergely Kovács

Altlernejo por Modernaj Negocaj-Komercaj Studoj

(College for Modern Business Studies)
Tatabánya, Hungario
2007

Enhavo
Resumo 3

Enkonduko 4

I. La kostoj de lingvolernado 6

1. La rektaj kostoj de lingvolernado 6

2. La alternativaj kostoj de lingvolernado 10

II. La kostoj de la informperdoj pro komunikadaj malfacilaĵoj 11

III. Kromaj kostoj por la socio kaj la ekonomio 13

IV. Malavantaĝoj por tiuj, kiuj ne parolas la koncernan lingvon kiel gepatran 14

V. Konkurenca avantaĝo de Unuiĝinta Reĝlando en la Eŭropa Unio
pro la lingva malegaleco
15

1. La rektaj kostoj de lingvolernado 18

2. La alternativaj kostoj de lingvolernado 18

3. Kostoj rezultantaj el aliaj faktoroj 18

4. Sintezo 19

VI. Sugestoj por mildigi la problemon 20

Bibliografio 21
Resumo
La agadoj de la membrolandoj kaj de la Eŭropa Unio (EU) mem estu „farataj respekte al la principo de merkata ekonomio, en kiu la konkurencado estas libera” (Artikolo 4 de la Traktato fondanta Eŭropan Komunumon, firmigita versio).

 Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.

Ĉi tiu studo priskribas la praktikan aplikon de tiu fundamenta principo de EU en la kampo de la uzado de la lingvoj.

La konkludo de ĉi tiu studo estas, ke en la aktuala situacio la lingvo-uzado en la Eŭropa Unio distordas la merkaton kaj konsiderinde malhelpas la liberan konkurencadon en la ekonomio. Je mallonga daŭro tio favorigas la civitanojn kaj entreprenojn de iuj membrolandoj de EU, sed malfavorigas la civitanojn kaj entreprenojn de la plejmulto el la ceteraj membrolandoj. Je longa daŭro tio estigas baron al pli efika ekonomia disvolviĝo de la tuta EU.

La lingvolernado en EU kostas proksimume 60 miliardojn da eŭroj jare. Tiu sumo ne inkludas la kostojn de la vojaĝoj kaj restadoj en aliaj landoj por lerni lingvon. Sole por la personoj vojaĝantaj al Britio tiucele la sumo atingas proksimume 13 miliardojn da eŭroj jare. Se oni ankaŭ konsideras la tempon pasigitan por lerni lingvon kaj transkalkulas tiun tempon en monon (surbaze de la averaĝa laborkosto en EU), oni ricevas entutan sumon de 210 miliardoj da eŭroj elspezataj jare.

La kostoj de tradukado kaj interpretado estas multe malpli altaj, sed ne neglekteblaj: proksimume 6 miliardoj da eŭroj jare. Pliaj faktoroj estas enkalkulendaj, sed ili estas malfacile kvantigeblaj. Tiaj estas ekzemple la informperdoj pro la lingvaj problemoj kaj la malfacilaĵoj spertataj de partoprenantoj en la ekonomia kunlaboro, kiuj ne parolas la donitan lingvon. Laŭ maldetala takso, la kosto de tiuj faktoroj superas 70 miliardojn da eŭroj jare.

Oni tiel alvenas al entuta sumo de proksimume 350 miliardoj da eŭroj jare, kio estas pli ol 3% de la malneta interna produkto (MIP) de EU (en la jaro 2005).

Tamen la plej grava problemo verŝajne ne situas en la sumo mem, sed en la distribuo de tiu sumo. Estas precipe Britio, kiu rikoltas la profitojn de tiu situacio, dum la plejmulto de la ceteraj landoj perdas monon. Laŭ la taksoj de ĉi tiu studo pro la lingva malegaleco ĉiuj civitanoj de la aliaj membrolandoj de EU ĉiujare pagas proksimume 900 eŭrojn al Britio. Tiu procezo daŭras jam dum multaj jaroj, pro kio ĉi tiu sumo akumuliĝas. Supozante 20-jaran periodon kaj 10%-an interezon jare, ĉi tiu sumo atingas proksimume 55 000 eŭrojn por kapo.

Enkonduko
Ĉi tiu studo esploras, laŭ kiu grado konformas la aktuala lingva situacio de EU al la principoj de merkata ekonomio kaj al la postuloj de justa merkata konkurenco.

La fonda Traktato de Eŭropa Komunumo (en la sekvaj: la Traktato) deklaras (1):



„Artikolo 4.

1. Por plenumi la celojn menciitajn en artikolo 2, la agadoj de la membrolandoj kaj la Komunumo enhavu, laŭ la kondiĉoj kaj laŭ la tempumo preskribitaj de la nuna traktato, la instalon de ekonomia politiko bazita sur la intima kunordigo de la ekonomiaj politikoj de la membrolandoj pri la interna merkato kaj pri la difino de komunaj celoj, kaj realigita konforme al la principo de malferma merkata ekonomio, en kiu la konkurenco estas libera.(emfazo de la aŭtoro)

La Traktato krome detaligas, kiujn devigojn respektu la membroŝtatoj por ebligi „malferman merkatan ekonomion, en kiu la konkurenco estas libera”. Laŭ tiuj devigoj la membroŝtatoj ne rajtas interveni por distordi la merkatan konkurencon aŭ maljuste favorigi iujn sektorojn de la ekonomio, iujn entreprenojn aŭ la tutan membrolandon.

Indas fari klarigan noton pri la signifo de la konkurencpovo de la unuopaj landoj. Kvankam kelkaj aŭtoroj asertas, ke la konkurencpovo ne estas difinebla por tuta lando, sed nur por entreprenoj aŭ entreprenaroj, tiun vidpunkton kontestas multaj aliaj aŭtoroj, inter kiuj estas ankaŭ mi. Mi opinias, ke pravas tiuj, kiuj konsideras, ke la konkurencpovo ekzistas ankaŭ je landa nivelo. Ekzemple la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluigo difinas tiun nocion jene:

La grado, laŭ kiu iu lando kapablas produkti varojn kaj servojn, kiuj plenumas la postulojn de la internacia merkato en kondiĉoj de la libera merkato kaj ne distordita konkurenco, kaj dume konservante kaj pliigante la realajn enspezojn de la loĝantaro je longa daŭro.” (2)

Alia respektinda internacia institucio, la Tutmonda Ekonomia Forumo bazita en Svislando regule publikigas statistikojn montrantajn la konkurencpovon de ĉiu lando (3).

Koncerne la nunan studon notindas, ke la Traktato aparte zorgas pri la mildigo de la diferencoj en la ekonomia disvolviteco inter la membrolandoj kaj inter la regionoj:

Artikolo 158.

Por antaŭenigi harmonian disvolviĝon de la tuta Komunumo, ĉi tiu evoluigu kaj daŭrigu sian agadon celantan plifortigi sian ekonomian kaj socian kuniĝon. La Komunumo aparte celu malpliigi la malegalecon inter la disvolviĝa nivelo de la diversaj regionoj kaj la postreston de la malplej favoritaj regionoj aŭ insuloj, inkluzive la kamparajn areojn.”

Atente al la ĉi-supraj reguloj de EU, necesas esplori, kiagrade la komunikadaj malfacilaĵoj influas la konkurencpovon de la membrolandoj de la Eŭropa Unio, kiagrade tiuj distordas la merkaton, kaj kiel ili profitigas la ekonomion de iuj landoj kaj malprofitigas aliajn. Ne necesas aparte atenti la efikojn, se la malavantaĝo kaŭzata de la komunikadaj malfacilaĵoj estas sensignifa. (Eble eĉ en tiu okazo la kulturaj aŭ aliaj elementoj pledus favore al iuj reformoj, sed tio ne estas la temo de ĉi tiu studo.) Tamen se la komunikadaj malfacilaĵoj signife distordas la merkaton, tiam nepre necesus fari urĝajn paŝojn por efektivigi la preskribojn de la Traktato.





I. La kostoj de la lingvolernado
La lingvolernado estigas multajn kostojn, kiujn oni povas klasifiki en du grandajn grupojn:

1. La rektaj kostoj de la lingvolernado

2. La alternativaj kostoj de lingvolernado
1. La rektaj kostoj de la lingvolernado
En ĉi tiu ĉapitro mi analizas la unujarajn kostojn pagatajn de la ŝtato kaj individuoj por lerni fremdajn lingvojn en Hungario kaj en Eŭropa Uunio .

Diversaj studoj pruvas, ke persono kun averaĝa lernokapablo bezonas proksimume 2000 horojn por regi sian unuan fremdan lingvon je grado, kiu ebligas uzi ĝin por altnivelaj konversacioj, aŭ praktiki ĝin je nivelo sufiĉa en profesia medio. Tamen tiu scipovo de fremda lingvo eĉ post tiuj studoj malsuperas la gepatralingvan nivelon, kaj malavantaĝas la ne-denaskulon. Tiu temo estos plu diskutata en la ĉapitro „Malavantaĝoj por tiuj, kiuj ne parolas la koncernan lingvon kiel gepatran”.

La daŭro de 2000 horoj menciita ĉi-supre respondas precize al unu laborjaro. La alproprigo de la dua fremda lingvo necesigas ĝenerale 20%-jn malpli da tempo ol la lernado de la unua, do tio rezultigas 1600 horojn.

Rektaj lingvolernadaj kostoj por individuo (aĉeto de lernolibroj, kajeroj ktp.) ĝenerale ekzistas, eĉ se la ŝtato financas la instruadon, tamen kompare al la sumoj elspezataj de la ŝtato, tiuj kostoj restas relative malaltaj.

Laŭ studo farita en Svislando la kostoj de fremdlingva instruado konstituas 10%-jn de la entuta kleriga kosto. Tiu studo asertas, ke ĉi tiu pli-malpli samas en ĉiuj eŭropaj landoj (la elspezoj varias inter 5 kaj 15%) (4).

Laŭ la Hungara Statistika Oficejo, KSH (5), la ŝtataj elspezoj por publika klerigado atingis 1170 miliardojn da forintoj (mallonge: HUF) en 2005. La 30an de septembro 2008 unu eŭro valoris 243 HUF laŭ la retejo de la Hungara Nacia Banko. La datumbazo de KSH enhavas ankaŭ la sumon, kiun unu persono averaĝe elspezas dum jaro por lernado. (6) Tiu sumo en 2005 estis 5418 HUF. Tiun sumon oni pagas el la neta enspezo (post impostpago). Sekve indas konsideri ankaŭ la imposton sur salajro kaj la kontribuon por la sociala asekuro. Tiuj impostoj kaj kontribuoj konstituas averaĝe sumon samvaloran kiel la neta salajro. La elspezojn por la lernado plejparte pagas personoj ekonomie aktivaj (la pensiuloj pagas relative malmulte), tial tiujn 5418 HUF oni devas obligi almenaŭ per 1,7 (temas pri kruda takso, enkalkulinte ankoraŭ aliajn faktorojn). Sekve, en 2005 la averaĝa kontribuo de individuo por financi la lernadon estis 9210 HUF. Konsiderante la 10 milionojn da loĝantoj, oni rajtas konkludi, ke la loĝantaro rekte elspezas 100 miliardojn da HUF por la kleriĝado.

Tiel la totala sumo elspezita por la klerigado atingis 1300 miliardojn da HUF. 10% el tiu sumo egalas al 130 miliardoj da HUF. (Parenteze, inter la elspezoj de individuo por ĝenerala lernado, la proporcio elspezata por la lernado de lingvoj evidente estas pli granda ol ĉe la registaraj elspezoj, sed konsiderante, ke la kostoj persone kontribuataj estas relative malgrandaj kompare al la entuta kosto, ni uzos ĉi tie la nombron de 10% por simpligi.) En 2005 la MIP de Hungario estis 22 000 miliardoj da HUF, do 130 miliardoj da HUF reprezentas 0,6%-n de la MIP!


Tabelo 1 prezentas la proporciojn kaj la sumojn de la publikaj elspezoj por la instruado en la Eŭropa Unio en la jaro 2003 (la nombroj en la lasta kolumno estas la rezultoj de miaj kalkuloj) (7).

Tabelo 1: Registaraj elspezoj por la instruado kaj la lingvoinstruado


 

Registaraj elspezoj por instruado (miliardoj da eŭroj laŭ aĉetpovo)

Registaraj elspezoj
por instruado (en procentoj
de la MIP)


Privatulaj elspezoj
por lernado
(en procentoj de la MIP)


Elspezoj por lingvolernado (miliardoj da eŭroj laŭ aĉetpovo)

EU-25

515,6

4,9

0,6

57,873

EU-15

470,5

4,9

0,6

52,811

Eŭro-regiono

364,1

4,8

0,6

40,961

Aŭstrio

11,7

5,2

0,3

1,238

Belgio

16,1

5,8

0,4

1,721

Ĉeĥio

6,8

4,3

0,4

0,743

Danio

11,7

6,7

0,3

1,222

Estonio

0,8

5,3

:

0,080

Finnlando

8,2

6,0

0,1

0,834

Francio

88,5

5,7

0,6

9,782

Germanio

91,5

4,4

0,9

11,022

Grekio

8,2

3,9

0,2

0,862

Hispanio

38,2

4,2

0,5

4,275

Hungario

7,8

5,5

0,6

0,865

Irlando

5,1

4,1

0,3

0,547

Italio

64,1

4,5

0,4

6,980

Kipro

0,9

6,5

1,4

0,109

Latvio

1,1

4,9

0,8

0,128

Litovio

1,8

4,8

0,5

0,199

Luksemburgio

0,9

4,0

:

0,090

Malto

0,3

4,4

1,4

0,040

Nederlando

22,3

4,5

0,5

2,478

Pollando

21,9

5,6

0,7

2,464

Portugalio

9,3

5,5

0,1

0,947

Slovenio

2,0

5,4

0,9

0,233

Slovakio

2,6

4,3

0,5

0,290

Svedio

16,8

6,6

0,2

1,731

Unuiĝinta Reĝl.

77,8

5,1

1,0

9,305


Fonto: Aldonaĵo al la jarlibro GFS 2002
La malneta interna produkto (MIP) de la Eŭropa Unio (EU-25) estis 10 817 miliardoj da eŭroj en 2005 (1), kio signifas, ke en tiu jaro la membrolandoj de la Komunumo elspezis 60 miliardojn da eŭroj por la lernado de fremdaj lingvoj,

Tamen ĉi tio tute ne estas la plej granda elspezo! La alternativaj kostoj de lingvolernado estas multe pli altaj. Tamen antaŭ ol demonstri tion, mi mencios kelkajn aliajn elementojn koncerne la rektajn kostojn.

Unue, la ĉi-supraj sumoj ne enhavas la kostojn, kiujn oni devas pagi por vojaĝoj kaj restado en fremda lando por lerni fremdan lingvon. Laŭ la datumoj de Unuiĝinta Reĝlando koncerne lingvolernadon, oni povas konkludi jene:



  • Ĉiujare 800 milionoj da britaj pundoj estas elspezitaj por eldonaĵoj rilatantaj al la lernado de la angla lingvo.

  • Ĉiujare 700 000 personoj veturas en Brition por tie lerni la anglan.

  • En 2005 tiuj personoj rekte elspezis proksimume 2,6 miliardojn da eŭroj en Britio. Tamen, laŭ Phillipson (9), Unuiĝinta Reĝlando ĉiujare enspezas 13 miliardojn da eŭroj danke al la lernado de la angla. Laŭ Grin (10), en 2004 tiu sumo estis 15 miliardoj da eŭroj, kiu kune kun la interezoj, faras 17,4 miliardojn. Ekzistas granda diferenco inter tiuj du nombroj, sed eblas, ke la multobliga efiko ludas rolon. Tiu fenomeno estas observebla ekzemple por investoj en infrastrukturojn.

Resumante la rezultojn de la ĉi-supraj kalkuladoj oni rajtas krude taksi, ke la tuto de la rektaj kostoj de lingvolernado en la Eŭropa Unio superas 70 miliardojn da eŭroj jare.


En la sekva parto ni ekzamenos la alternativajn kostojn de lingvolernado kaj notos la proporcion inter tiuj ĉi kaj la ĵus menciitaj rektaj kostoj.

2. La alternativaj kostoj de lingvolernado
La alternativaj kostoj de lingvolernado signifas la utilon rezulte de tiuj aliaj eblaj agadoj aŭ realigaĵoj, kiuj povus esti faritaj dum la tempo pasigata per lingvolernado.

Se oni konsideras unu laborjaran tempon, ni rajtas diri, ke tiuj, kiuj lernis fremdan lingvon, komencas labori unu jaron pli malfrue kompare al tiuj, kiuj ne lernis fremdan lingvon. Tio signifas ne nur perdon de enspezo por ili, sed ankaŭ malplian plenumaĵon de la nacia ekonomio. Tio signifas ankaŭ malplian jaron da impostkolekto por la ŝtato. Tiel la socio devas subvencii la bezonojn de ĉiu generacio dum plia jaro. (Certe, la scipovo de lingvoj havas ankaŭ financajn avantaĝojn, sed tio ne koncernas la ĉeftemon de tiu ĉi studo.)

Se oni ekkalkulas elirante el la averaĝa neta salajro (laŭ KSH tio estis 104 000 HUF en 2005), la sumo perdita egalas 12×104 000=1 248 000 HUF en unu jaro por ĉiu salajrulo. Plue, mankos el la ŝtata buĝeto ankaŭ la enspezo de impostoj kaj social-asekuraj kontribuoj. Ĉi-lastaj egalas proksimume al la sumo de la neta salajro.

KSH informas nin ankaŭ pri tio, ke en 2005 la nombro de laboruloj en Hungario estis 4,2 milionoj. Do la entuta sumo de la salajrokosto inkluzive la impostojn kaj social-asekuraj kontribuojn estis 1 248 000×4 200 000=5 242 miliardoj da HUF por la nacia ekonomio. Se oni kalkulas averaĝe per kvardek-jara laboraktiveco, la perdo egalas al 1/40 de tiu sumo jare, do 131 miliardoj da HUF (ĉiujare unu kvardekono de la entuta sumo elspezita dum 40 jaroj). Ĉi tio ankaŭ egalas al 0,6% de la MIP.

Laŭ Eurostat en 2005 en la tuta Eŭropa Unio (EU-25) la averaĝa laborkosto estis 21,2 eŭroj hore. La proporcio de la salajruloj estis 63,8% de la loĝantaro inter la 15a kaj 64a jaraĝo. (Ĉi-lasta grupo konsistigas 67,2%-jn de la tuta loĝantaro, do 308,8 milionojn da personoj, la tuta loĝantaro de EU estante 459,5 milionoj da homoj.) Tio signifas, ke la entuta nombro de salajruloj egalis 198 milionojn. Obligata per la nombro de horoj kalkulitaj ĉi-supre, kaj kalkulante per 2000 laborhoroj jare, tio rezultigas 21,2×2000×198 000 000=8 395 miliardoj da eŭroj. Dividante per 40, oni alvenas al 210 miliardoj da eŭroj. Tio do estas la jara alternativa kosto de lingvolernado. Tio egalas la trioblon de la rekta kosto de lingvolernado!

Ni rimarkigu, ke la ĵus menciitaj ciferoj validas por la lernado de unusola fremda lingvo. Kompreneble, kiam pluraj fremdaj lingvoj estas lernataj, la elspezoj plimultiĝas. Aliflanke ekzistas sendube granda nombro da personoj, kiuj neniam (el)lernis fremdan lingvon, kaj pro tiu kialo la menciita sumo reale malpli altas. Mi tamen opinias, ke en la hodiaŭa mondo nepre necesas lerni fremdajn lingvojn, kaj frue aŭ malfrue ĉiu devos fari tion.

Ni aldonu ankaŭ tion, ke ĉi tiu problemaro (same kiel la kostoj) esence koncernas personojn, kies gepatra lingvo ne estas la angla. La denaskaj anglalingvanoj estas ege favorataj en EU. Ni poste detale pritraktos tion.


II. Kostoj de la informperdoj pro lingvaj malfacilaĵoj
La perdo de informoj estas unu el la plej gravaj problemoj. Ĝi estas konstatata ĉe multaj diversaj okazoj. Tio malfavoras precipe la personojn, kiuj ne povas komunikadi en la angla lingvo.

La interpretado estas informotransigo, dum kiu signifa parto de la informoj perdiĝas. Ĉi tio validas eĉ tiam, kiam spertaj kaj tre trejnitaj interpretistoj estas dungitaj, kiel en la institucioj de la Eŭropa Unio en Bruselo. Ni povas mencii kiel ekzemplon la renkontiĝojn de la Eŭropa Konsilio, kiuj estas kunvenoj por konsultiĝoj kaj decidofaradoj de la ŝtatestroj kaj registarestroj de la membrolandoj. Dum tiuj renkontiĝoj la reprezentantoj de ĉiu lando parolas sian gepatran lingvon. Eĉ dum la kunsidoj de laborgrupoj konsistantaj el ekspertoj, la partoprenantoj ofte parolas sian propran lingvon. En tiuj cirkonstancoj la parolantoj de la angla lingvo estas ege favorataj pro du kialoj.

Unuflanke, ĉar praktike ĉiuj partoprenantoj komprenas la anglan, ili povas kompreni la britiajn reprezentantojn sen interpretado, dum por kompreni la reprezentantojn de aliaj landoj ili devas aŭskulti “trian” personon, la interpretiston. La spertoj montras, ke pro tiu kaŭzo la intervenoj de ne-britaj partoprenantoj estas ofte nekompreneblaj por la aliaj. Tre ofte la ekspertoj devas klarigi al ne denaske anglalingvaj ekspertoj, pri kio la preleginto estis parolanta (ekzemple la estro de iu lando, kies alparolo estas interpretata en la lingvon de la aliaj partoprenantoj). Sekve de ĉio ĉi la britoj ĝuas grandegan avantaĝon dum la debatoj, ĉar ili pli facile komprenigas sin, kaj pro tio ili kaj kapablas pli facile altrudi sian vidpunkton.

Aliflanke, en la EU-aj institucioj ne eblas interpreti rekte en ĉiujn lingvojn pro la alta nombro de idiomoj.

Idiomo estas lingvistika termino por naturlingva signa sistemo, kiun oni uzas en la kazoj, kiam estas malfacile elekti inter la du aliaj terminoj - dialekto kaj lingvo - aŭ kiam dialektoj kaj lingvoj estas grupigataj kune (ekz., „ĉiuj idiomoj de la regiono“)
En la kazo de 25 lingvoj necesus 25×24=600 diversaj kombinoj. Cetere ekzistas regulo en la uniaj institucioj, laŭ kiu interpretisto rajtas interpreti nur al sia gepatra lingvo. Tamen ne eblas dungi tiom da interpretistoj, kiom necesus por obei ĉi tiun regulon. Eĉ se oni povus financi tiom da interpretistojn kaj teknike ebligi tiom da interpretadojn, oni apenaŭ trovus fakulojn tiucele, ĉar tiuokaze dum ĉiu kunsido de la Konsilio (tio estas kunsido de la ĉefministroj, ministroj pri financoj, ministroj pri transporto ktp.) necesus havi interpretistojn parolantajn ekzemple la hungaran kiel gepatran por interpreti el la dana, latva, litova, estona, portugala kaj aliaj lingvoj de EU en la hungaran.

Por eviti tiun grandegan problemon la paroladoj unue estas interpretataj en perantan lingvon – preskaŭ ĉiam en la anglan –, kaj sekve ili estas interpretataj el tiu peranta lingvo en aliajn lingvojn. La duobla interpretado rezultigas pluroblan informoperdon. Multnombraj praktikaj spertoj pruvas, ke eraroj multnombras dum interpretadoj kaj tradukadoj, kaj tiuj eraroj kreskas eksponente dum sinsekvaj tradukoj. (Tion eminente karakterizis la fama hungara verkisto kaj poeto Frigyes Karinthy en sia humura verko titolita Műfordítás („Poemtraduko”): li plurfoje tradukis poemon el la hungara en la germanan kaj inverse: fine la signifo de la poemo komplete ŝanĝiĝis.)

Por personoj, entreprenoj kaj aliaj institucioj multe kostas ankaŭ tio, se ili sin direktas al la instancoj de Eŭropa Unio en lingvo alia ol la angla (aŭ eble la franca). Teorie estas permesate sin turni al uniaj instancoj en la oficiala lingvo de ajna membrolando. Praktike tamen, se iu skribas leteron al tiuj institancoj en lingvo alia ol la angla aŭ la franca, la taskito pri la afero kutime ne komprenas pri kio temas, ĉar li ne konas la koncernan lingvon. Ĉar la oficiala traduko de tia korespondaĵo bezonas multan tempon, la administranto ĝenerale unue serĉas kolegon scipovanta la lingvon, en kiu la letero estis verkita, por akiri maldetalan informon pri la enhavo. Unuflanke tio bremsas ĉiun en sia propra laboro – tio estas unu el la kialoj, pro kiuj la administrantoj ne ŝatas tian korespondaĵon –, aliflanke denove perdiĝas gravaj informoj. El ĉio ĉi rezultas plua malavantaĝo: la sendinto de la korespondaĵo ricevas respondon multe pli malfrue ol se li estus skribinta la leteron angle.

La informperdoj okazas ne nur tiukampe. Komunikadon inter kaj ankaŭ ene de entreprenoj, esplorinstitucioj ktp. ofte malhelpas la uzado de pluraj lingvoj. Tio okazas diversmaniere: ekzemple oni ne sukcesas ĝustatempe sendi informon taŭgan al partnero; dum komercaj pritraktadoj, konferencoj kaj aliaj kunvenoj la partoprenantoj ne scipovantaj iun lingvon havas malavantaĝon; tiuj, kiuj ne konas la anglan, ĝenerale malfacile komprenas la normojn de industria sektoro, kiuj ĉefe atingeblas en la angla lingvo. Ĉio ĉi kostas multon por la nacia ekonomio de la plejmulto de la landoj.

  1   2   3


Elŝuti 225.82 Kb.

  • (College for Modern Business Studies) Tatabánya, Hungario 2007 Enhavo Resumo 3 Enkonduko
  • II. La kostoj de la informperdoj pro komunikadaj malfacilaĵoj 11 III. Kromaj kostoj por la socio kaj la ekonomio 13 IV.
  • VI. Sugestoj por mildigi la problemon 20 Bibliografio 21 Resumo La agadoj de la membrolandoj kaj de la Eŭropa Unio
  • konforme al la principo de malferma merkata ekonomio, en kiu la konkurenco estas libera.
  • I. La kostoj de la lingvolernado
  • „Malavantaĝoj por tiuj, kiuj ne parolas la koncernan lingvon kiel gepatran”.
  • Rektaj lingvolernadaj kostoj por individuo (aĉeto de lernolibroj, kajeroj ktp.) ĝenerale
  • Tabelo 1: Registaraj elspezoj por la instruado kaj la lingvoinstruado
  • Registaraj elspezoj por instruado (miliardoj da eŭroj laŭ aĉetpovo) Registaraj elspezoj por instruado (en procentoj de la MIP)
  • Tamen ĉi tio tute ne estas la plej granda elspezo! La alternativaj kostoj de lingvolernado estas multe pli altaj.
  • 2. La alternativaj kostoj de lingvolernado
  • II. Kostoj de la informperdoj pro lingvaj malfacilaĵoj

  • Elŝuti 225.82 Kb.