Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ri ĉ igaj momentoj (Momentos Enriquecedores)

Elŝuti 117.2 Kb.

Ri ĉ igaj momentoj (Momentos Enriquecedores)




paĝo1/2
Dato21.03.2017
Grandeco117.2 Kb.

Elŝuti 117.2 Kb.
  1   2


RIĉIGAJ MOMENTOJ

(Momentos Enriquecedores)


Divaldo P. Franco / Johana de Anĝelis
Riĉigaj Momentoj
Antaŭparolo
ĉe la plimulto de la personoj estas ia natura rezisto kontraŭ novaj ideoj kaj liberigaj pensoj, kvankam foje nekonscie.

La kutimo estas rimedo de alkomformiĝo, kiu ne bezonas penon kaj laboras favore al la rutino, al la jam farita kaj akceptita.

En ĉiu epoko la audacaj proponoj celantaj la ĝeneralan bonon estis apriore forĵetitaj, eĉ antaŭ ol esti ekzamenitaj, pro mekanismoj de memdefendo, de konservado de la inercistato en kiu oni restas indiferenta.

La progreso tamen estas nevenkebla kaj altrudiĝas neeviteble. Ĝi starigas sekurajn gvidliniojn kaj kontribuas al la disvolviĝo de la homo, kiu des pli disvolviĝas, ju pli permesas al si la moralan, kulturan kaj spiritan renovadon.

Nepravigeblaj koralligoj parolas pri sekureco antaŭ la necerto de la vivo, kaj la bezono de psikologiaj lambastonoj, kiel apogiloj por la neglektemo, fariĝas motivoj por reagoj kontraŭ la memriĉiĝo per ekzamenado kaj travivado de la novaj donitaĵoj de la ekzistado.

Tial ekzistas individuoj, kiuj oponas la novon pro kutimo, pro aroganteco; kelkaj penas ĝin malhelpi, dezirante projekti la egoon, kaj aliaj rezervas al si la rajton esti kontraŭaj simple ĉar ili ne proponas sin al sia propra transformado.

La vivo renoviĝas ĉiumomente, senhalte.

La haltado kaj la senmoviĝo respondas por la kaoso.

Tiel pensante, ni preparis tiun ĉi libron, inspiritan de riĉigaj momentoj, kiuj ne ĉiam estas rimarkataj, fariĝante do senprofitaj.

Kiam la individuo disponigas sin al la renovado, li turnas ĉiun cirkonstancon kaj okazaĵon en fonton, kiu generas benaĵojn, ĝojojn, el kio li elprenas valorojn por sia disvolviĝo, pligrandigante sian agokampon.

La tempo urĝas, kaj foje la multo da okazaĵoj malhelpas la perceptadon de la enriĉiga momento.

Gutetoj formantaj la maron, pluveroj unuiĝantaj en pluvon, atomoj prezentiĝantaj kiel maso, momentoj sumiĝantaj en larĝajn ekzistajn periodojn, nemalhaveblajn por la komputado de la tempo, estas eroj formantaj la tuton.

La ĉeesto de malsano estas ankaŭ momento por mediti pri la organa malfortikeco.

La manifestiĝo de sano – momento por agi por la bono, kio valorigas ĝin.

La okazo de preĝado – momento de iluminiĝo, de transcendo de la estulo.

La horo de sufero – momento de liberiga elaĉeto.

La eblo de la mediuma ekzecado – momento de propra kaj frata renovado rilate la elkarniĝintojn.

La tempo de silento – momento de saĝeco, de pensado, de maturado.

La okazo studi – momento de kulturo kaj inteligenteco.

La riĉigaj momentoj estas donitaĵoj de Dio por ĉiuj, kiuj troviĝas pretaj akcepti defiojn, novajn okazaĵojn, liberigajn ideojn kaj konkerojn de la scienco kaj de la racio, impulsante ilin al la ŝtupoj de la Granda Lumo.

Invitante la amikon leganton travivi kune kun ni tiujn momentojn de meditado kaj paco, kiuj nin riĉigas per ĝojo kaj espero, ni petas al la Sinjoro, ke Li ĉiam inspiru kaj helpu nin en nia tasko de interna iluminacio.
Johana de Anĝelis, Salvadoro, la 4an de Aprilo 1994.

1. La frenezo de la perforto


Inter la esprimoj de la primareco, en la foiro de la homaj pasioj, distinge elstaras la perforto, dissemante angoron kaj doloron.
Foiro Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.

Restaĵo de la agresaj instinktoj, ĝi velkigas la plej belajn floraĵojn de la vivo, estigante la kaoson.



ĝi ondege disfrakasas, lasante postrestaĵojn tie, kie ĝi pasas, halucine.

*

ĉe la radiko de la perforto troviĝas la manko de disvolviĝo de la morala senso, kiun la spirito rafinas per edukado, per ekzercado de etikaj valoroj, per pligrandigo de la konscienco.

Kruela atavismo, ĝi malfrue transformiĝas en edifan agadon, ĉar ĝi ankoraŭ ligiĝas al la instinktaj refleksoj de la animala periodo, kiuj plulongiĝas perturbaj.

ĝi ne nur estigas afliktojn, kiam elĉenigita, sed ankaŭ kaŭzas ekvivalentajn reagojn en preskaŭ nebridebla vico, detruante ĉion, kio oponas ĝin en ties ruiniga irado.

ĉiu peno favore al la konservado de la moralaj valoroj devas servi la pacon kiel antidoto kontraŭ la ruiniga forto de la perforto.

*

Malgrandaj ekzercoj de memkontrolo okazigas kutimojn de neperforto.



Mensaj disciplinoj kaj silentoj fortigitaj per la fido en Dio estigas harmonion, kiu malpermesas la instaladon de tiu malekvilibro.

Amaj agoj celantaj la bonon kaj la progreson de la homo kaj de la socio konsistas en rezista ŝtupo kontraŭ la insido de tiu agresaĵo.

Meditado pri la moralaj devoj favoras la konsciencon pri la bono, formante la fonon, kiu konservas la fratecajn sentojn.

La perforto estas malamiko de la evolua proceso, kaj instigas la frenezon. Kiu falas en ĝiajn ungegojn, tiu lacegiĝas, kaj, senforta, finiĝas en la abismo de la memnuligo aŭ de la murdo...

*

La perforto sin maskas en la hejmo, kiam la geedzoj ne respektas la lokojn unu de la alia, nek la rajtojn koncernantajn al la du;



kiam la gefiloj sentas sin flankenlasitaj pro falsaj valoroj de la laboro, de la mono, de la ordonpovo;

en la socio, kiam la prezoj sufokas la mizerulojn;

kiam la personaj interesoj eksterpolas siajn limojn kaj perturbas aliajn personojn;

kiam la komforto kaj la plezuroj de kelkaj agresas aliulajn kompromisojn kaj kondutojn;

kiam la sociaj maljustaĵoj velkigas la malfortajn favore al la ŝajnaj fortaj;

kiam la malsuperaj sentoj, kiel la klaĉado, la kalumnio, la envio, la perfido, la ĉiaspeca koruptado, la hipokriteco, dissemas siajn malfeliĉajn semojn;

kiam la sovaĝaj emoj ne trovas orientadon;

kiam la iluzioj kaj fuĝoj, la malvirtoj kaj delogoj kondukas al la toksoj, al la senbrida sekso, al la absurdaj ambicioj, eksplodantaj sur la stratoj de la mondo, invadantaj la hejmojn;

kiam la estroj perdas la dignecon kaj stimulas la superregadon de la malklerecon, incitante naciajn kaj internaciajn militojn...

La perforto, de ĉia naturo, estas morala malprogreso, sindromo de la restanta homa primitiveco.

*

La viroj kaj la virinoj estas destinitaj al la paco, al la ĉiela gloro.



Liberigu vin de tiuj agresaj restaĵoj, kiuj fine inspiras malfeliĉajn reagojn.

Se vi plezuras ĉe ili, kuraĝu perforti vin, superante aŭ bridante ilin, kaj vi kontribuos al la rapidigo de la homa progreso.



ĉar ne licas al vi konsenti pri la eraro, instruu per rekta sinteno la mekanismojn de la feliĉo, evitante la furiozon, la koleron, la malamon.

La furiozo estas la fajrero de la perforto; la kolero estas brulaĵo, kiu subtenas ĝin, kaj la malamo estas fajrego, kiu ĝin pligrandigas.

Pensu pri Jesuo kaj, en ĉiu cirkonstanco, demandu vin, kiel Li agus sur via loko. Agante tiel vi sukcesos imiti Lin, farante kiel Li, sen ia perforto.
2. Lamentoj
Aglutiniĝas en la homa amaso la senesperaj personoj.

Ondo de aflikto ŝvebas minace super la mondo, kunportante la maltrankvilajn, kiuj perdis la direkton de si mem, viktimojn de la doloraj cirkonstancoj de la momento.

La frenezo gvidas grandan nombron da homoj stertorantaj laŭ la kaprico de la sufero, penantaj fuĝi el la realeco de la problemoj, volupte aperantaj kiel triumfantoj sur la nivelo de la halucinaj plezuroj.

La malordo kampas, kaj malhumanaj minacoj transformiĝas en turpan konduton en la landoj de la mondo, ruinigitaj de malpiaj militoj en la nomo de fanatikigaj religioj, de ensovaĝitaj rasoj, de malŝatindaj interesoj...

La estroj de la Tero perdas la bridojn de la administrado kaj negocas kun krimaj organizoj, starigante abomenajn politikajn kolegiojn.

La koruptado akiras civitanecon, kaj la malmoralo ĝuas statuson, perturbante la moralajn kaj etikajn valorojn.

Tempestaj nuboj plidikiĝas sur la jam malhelaj ĉieloj de la homaro.

Ĉio anoncas la alveno de la apokalipsaj tagoj, kunvokante al la racio, al la renovado de la kodigoj, al la spirita memekzamenado.

*

Kiel sekvo de tiu grava transira periodo, aperas la pesimismo, la malkonfido, la lamentoj. Ili tiel inkrustiĝas en la individua kaj socia organismo, ke la temoj de konversacio perdas la enhavojn aŭ prezentiĝas malkoncertigaj, kun la karakteroj de la nuboj de la malkomforto, de la ĉagreno, de la nebrideblaj venĝodeziroj.



La lamentado disvastiĝas kaj perturbas la mensojn, malhelpante la direktiga agado de la bono, kvazaŭ ne valorus produkti kun nobleco, labori kun honoro.

Lamenti ne estas sana konduto. Kontraŭe, ĝi difektas la bonajn enhavojn, kiuj ankoraŭ restas ĉe multaj vivoj kaj ilin movas, subtenante la idealojn de homa kreskado.

La lamentado, kiel la sistema plendado, estas morbo portanta detruon, malkuraĝon kaj morton.

Antidoto kontraŭ la malbonaĵoj infestantaj la nuntempajn tagojn ankoraŭ estas la amo, senparalela forto, kiu portas savajn rimedojn.

Ĉi tiu estas ciklo, kiu finiĝas estigante alian, kiu disradiiĝos plenpacigante.

Antaŭ la periodoj de renovado, oni vidas sennombrajn ruinigajn okazaĵojn, en la plej diversaj lokoj de la naturo. La samo okazas en la morala tereno de la homaro.

Tial ne perdu la kuraĝon, nek dubu pri la triumfo de la bono. Ne restu senmova, atendante, ke eksteraj fortoj agu mirakle sen via helpo.

Vi estas grava en la nuna kunteksto, rilate viajn pensojn kaj agojn.

Produktu do kun bone direktata peno, oferante vian valoran kontribuaĵon, eĉ se ĝi ŝajnas al vi tre malgranda.

Ne cedu vian vojon al la aventurantoj de la malordo.

Restu sur via loko farante tion, kion vi povas kaj devas, kaj tion, kio vin koncernas.

*

Treege mankas Jesuo kaj Lia doktrino en la mondo.



Oni parolas pri Li, diskutas Lian mesaĝon, sed oni ne vivas la instruon fluantan el ĝi.

Estu tiu, kiu fidas kaj faras la plej bonan.

Se ĉiu decida kristano elektus vivi Jesuon, la nuna pejzaĝo modifiĝus, kaj printempo refloriĝus sur nia konvulsia planedo.

Sekve, amu kaj kontribuu favore al la progreso, sen ia ajn lamento, sed ja kun paco kaj fido.

3. Atestoj
Vi aspiras spirite ascendi, sed tio ŝajnas al vi malfacila.

Vi kontemplas la liberigajn altaĵojn, kaj sentas vertiĝojn.

Vi avidas la kulminojn kaj strebas, remontrante sur la mensa ekrano la malfacilaĵojn, kiujn vi alfrontadas, kaj la problemojn, kiuj vin afliktas.

Vi sentas, ke la valo vin asfiksias, kaj la homamaso tie moviĝanta vin turmentas.

Tamen ju pli vi surgrimpas la asprajn deklivojn, des pli vi komprenas, ke tia estas sola kaj sinofera entrepreno.

Vi vidas, el la fora distanco, la amikojn, kiuj kandidatiĝis supreniri kun vi, sed, pro komforto, restis ĉe la malantaŭa flanko.

Vi konstatas, ke viaj energioj forvelkas, kaj vi vidas vundojn sur la manoj, sur la piedoj, kaj disŝirojn en la sentoj.

Estas kompreneble, ke tiel okazu al vi.

La vivo, por esprimi sin, diskrevas la envolvaĵojn, en kiu ĝi restas dormanta.

Ĉiu akuŝo favoranta la vivon havigas doloron.

La semo suferas, premita sub la grundo, por liberigi la specion dormantan en ĝi.

Tiel same okazas al viaj sopiroj por evoluo.

Vi atingos la supron, ne dubu pri tio, kvankam markita de la atestoj, kiujn la suprenirado postulas.

*

Oni mezuras la grandecon de unu idealo per la suferkapablo kaj la paco montritaj de la idealisto.



La homegoj estas grandkorpa kaj altaj, sed la grandaj homoj estas ekkonataj per siaj referencoj pri amo, abnegado, sindonemo kaj nobla idealismo.

Estas neeble en la mondo alpreni idealon kaj pasi nevundite de agresoj, kruelaĵoj, kalumnioj kaj infamio.

Dum ĉi tiu tempo, kaj dum ankoraŭ tre longa tempo, la grandaj homoj troviĝos solaj, malkomprenataj, ekster la ora ciklo de la iluzio.

Ne zorgu pri tio, kio okazas al vi ĉe viaj internaj pejzaĝoj: tristeco, malkontenteco, soleco.

Se estus malsame, vi estus kune kun la mensogo, la korupteco, neniam kune kun la liberigaj idealoj.

*

Kiam vi decidis kreski kaj atingi la altajn ebenaĵojn, vi deziregis la feliĉon.



Vi rimarkas, ke vi estas sola, sed tia soleco estas kun Dio.

Vi atestas la fruktoriĉeco de via kristana idealo por la malfortaj, por ke ili stimuliĝu kaj decidu supreniri ankaŭ.

Kiam vi atingos la venkon, vi altiros ilin. Dume, atestu kaj instruu.

Jesuo asertis:



  • ... kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. (Johano, 12-32)

Ne plendu, nek timu.

Sekvu en paco.


4. Necesa vekiĝo
Multenombraj kandidatoj al la kono de la spiritismaj informoj - kiuj portas gravajn mekanismojn por la intima reformo - haltas nekonsekvence ĉe la atendado de neekzistantaj mirakloj por solvi la problemojn, kiujn ili mem kreis kaj daŭre generas, aŭ eĉ esperas, ke la simpla formala aliĝo al iu Societo, kie oni disvastigas la Spiritismon, estas sufiĉa por pacigi ilin.

Fiksitaj al la atavismo de mirindaĵoj kaj supernaturaĵoj, ili persistas ĉe la frivola kredo, ke la elkarniĝintaj spiritoj “scias ĉion, povas ĉion”, kaj havas la eksplicitan mision solvi la homajn malfacilaĵojn, tiel kandidatigante la personojn al la nescio kaj la neprogreso.

Alkutimiĝintaj al la ekstravagancaj informoj pri la mistiko envolvanta la mediumecon kaj la tabuoj rilate la spiritajn komunikojn, ili rifuzas la seriozan studadon, aŭ ĝin entreprenas por ĝin tuj forlasi, apogitaj sur la psikologiaj lambastonoj de la komforto, ĉar al ili ŝajnas malfacila la absorbado de la spiritaj scioj, ĉu pro neebleco teni la atenton, ĉu pro memormanko, aŭ eĉ pro diverstipaj perturboj, kiuj ilin afliktas, endormigas, ĝenas.

La simplisma argumentado ne validas, ĉar ĉe aliaj kampoj de la konduto, la laboro, la interpersonaj rilatoj, la serĉesploroj kaj kursoj, se oni ne havas sinceran intereson kaj legitiman sindediĉon, la samaj perturbaj kaj malstimulantaj fenomenoj okazas.

Ĉiu nova sperto estas defio, karakterizita de malfacilaĵoj, ja venkeblaj, kiuj pli elvekas la moralajn valorojn de kiu volas ilin sperti. Rilate tiujn de profunda komplekseco, kiel tiun de la transformado de la malnova homo en novan estulon, la trapasendaj ŝtupoj estas multoblaj, vestitaj de kompreneblaj malhelpaĵoj.

Oni ne ŝanĝas malsanajn kaj nocajn kutimojn de unu momento al alia per la nura memdispono sen la responda klopodo ilin atingi.

La interna transformado al pli bona, kiun la spiritisma scio disponigas, estas antaŭita de necesa vekiĝo je la akcepto de novaj kaj efikaj moralaj valoroj, kiuj plenigas kaj harmoniigas la personon.

Tiel ni devas, al la deziro kreski, alligi la kontinuan penon kaj sindonon al la renovigaj ideoj, kaj la laboron kompreni kaj sperti la gvidliniojn aperantajn por ni, kaj insisti pri ilia enradikiĝo en la intima mondo.

La venko de ĉiu entrepreno venas post la restado ĉe ties plenumo.

*

Anstataŭigu, helpe de la liberigaj informoj de la Spiritismo, la malnovajn kutimojn, unu post la alia, per la adoptado de nova konduto mensa, kaj poste traviva, por ke la renovado estu por vi kontinua, senĉesa.



Alfiksu vin al la intento venki la malnovajn kutimojn kaj adoptu la proponojn de pozitiva agado, kiuj helpas vin kreski intime.

Liberigu vin el la malfortikaj iloj de la senkulpigo, evitante la psikologiajn fuĝojn el la realo, el la respondeco.

Insistu pri la detranĉado de la krudaj eĝoj de la personeco kaj adaptu vin al la nova maniero kompreni kaj vivi, alkolektante al via konduto la spiritajn gvidliniojn.

Baldaŭ vi kalkulos la ĵusajn profitojn, la solvojn de venontaj problemoj kaj, fine, ke la klopodo kroniĝos per sukceso laŭ la rekta proporcio de via peno.

*

Ne estis facile al Simono Petro transiri el la maro Galilea, kie li fiŝkaptis kun simpleco, al la malfacila sperto en la tumultua oceano de la homaro...



Estis dolorega la psika, emocia kaj humana transiĝo de Saŭlo el Tarso, el al juda eksciteco kaj Sinedria riĉeco, kaj same el unu riĉega familio, al la akra aktivado kiel artaĵisto kaj apostolo de Jesuo.

Macera estis la konduto de la Malprava el Magdala, kiam ŝi adoptis la lecionojn de la Majstro kiel regulon por la intima iluminacio, kiun ŝi trovis per grandaj penoj...

La Historio estas plena de herooj de la tranformado al pli bona, kiujn ĉiuj respektas, sed tamen estas sennombraj la anonimaj konkerantoj de la anima tereno, kiuj estis perditaj kaj sin retrovis.

En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.

La hodiaŭa Spiritismo, revivigante la hieraŭan Jesuon, oferas la valorajn klarigojn por la feliĉo, la memmalkovro, la liberiga intima iluminacio.

Por gajni ĝin estas necese unue vekiĝi.

5. Pli da pacienco


La ekzercado de la pacienco prezentiĝas kiel io de esenca graveco por la sukceso en la spertoj de la homa evoluo.

La laciĝo, la senmotiveco, la rutino kaj aliaj stresantaj faktoroj ĉe la kampo de la konduto estigas la koleron, la malbonvolon, la resenton, respondajn pri la perturbaj emociaj statoj, kiuj eksteriĝas kiel agresemo, perforto kaj pesimismo.

La nuntempaj tagoj konsistas el tiaj lacigaj kondiĉoj kondukantaj al bedaŭrindaj malekvilibroj.

Kampas la senamo - aĉa frukto de la egoismo -, la gajnavideco - malpura fantomo de la emocia malsekureco -, la nekontenteco - morba efekto de frustracioj el personrilatoj kaj frenezaj aspiroj.

La personoj puŝpelas unuj la aliajn, en la serĉado de iluzioj, kiujn ili esperas materiigi, kaj kiuj transformiĝas en turmentajn premsonĝojn.

La etika senco pri la ekzistado anstataŭiĝas per la sensado de la senĉesa plezuro, kaj, en ties serĉado, oni konsideras ĉiujn rimedojn valoraj, sen ia ajn respekto kaj konsidero pri aliulaj deziroj kaj idealoj.

Antaŭ tiu grava situacio, ne ekzistas alia alternativo por digna konduto krom la pacienco.

*

La pacienco estas virto, kiu rariĝas inter la personoj. La hasto, la anksio, la psikosocia ĉirkaŭpremo provokas gravajn perturbojn en la vivomaniero, konspirante kontraŭ la pacienco.



Kultivata kun sereneco surbaze de la senkondiĉa fido al la amo de Dio, ĝi instaliĝas kaj forte disradiiĝas.

La pacienco sukcesas venki la tempon, la cirkonstancojn, la minacajn kaj pereigajn okazaĵojn.

Ĝi scias atendi, ĉar komprenas, ke ekzistas proceso responda por ĉiu okazaĵo. ĉia trorapidiĝo, eĉ kiam kronita per sukceso, alkondukas al malbonaj kvalitoj de la rezultoj.

La moralaj agoj defluas de la rimedoj ŝparitaj en la sento kaj en la racio, manifestontaj pere de oportunaj okazoj.

La pacienco, por fiksi sin, prenas kiel paradigmon la klopodon por la memmodifiĝo, la ŝanĝo de la maniero per kiu oni konsideras la vivon, kaj la intereso pacopleniĝi.

*

Tiu ĉi kompano, kiun vi fidas, estas mallojala al vi. Agu pacience rilate lin.



Tiu amato ne respondas lojale al viaj sentoj. Ne ĉagreniĝu, kaj restu pacience.

La filo ribela estas nedankema. Amu lin kun pacienco, ĉar li, ankoraŭ nematura, ne havas ilojn por mezuri vian valoron kaj grandecon.

La mastro, la helpanto, la kolego, la edzino, la edzo, la frato, kiu ajn estas sur via vojo, ne respondas al tio, kion vin atendis, al via sindono, al viaj penoj. Ne senkuraĝiĝu. Gardu vin en la pacienco kaj marŝu antaŭen.

La vivo estas ĉies instruisto. ĉiuj lernos poste laŭ la cirkonstancoj, kiujn ili estigis por si.

Jesuo sciis, ke Petro lin rifuzus. Li avertis lin, sed tamen ne malpermesis lin, kaj lasis la amikon, tiam malatentan, lerni per propra sperto.

La Majstro konis la moralan malfortecon de Judaso, kaj lin admonis. Li estus povinta malanigi Judason el la Apostola Kolegio, sed ne faris tion. Li lasis la malpravan disĉiplon maturiĝi proprasperte.

Estas la morale malfortaj – la sendankaj, debilaj, malkleraj, ribelaj, arogantaj – kiuj bezonas helpon. Forlasi ilin al la propraj destinoj estas kondamni ilin al malvenko, al malsukceso.

Havu do paciencon kun ili, kaj kun ĉiuj, kiuj fariĝas problemo por vi, kiuj vin malhelpas kaj perturbas.

Valoras la penon investi en tiuj suferantaj koroj, kiuj preteratentas la proprajn bezonojn kaj malfeliĉon.

Ŝarĝu vin per pacienco kaj iru fide sur la vojo al via perfekteco.


6. La vojo
Antaŭ la kirlo da problemoj kaj konfliktoj, konfuzita kaj timoplena, je unu paŝo de la malekvilibro, vi demandas, sendirekta: kie la vojo irenda? Kian konduton adopti?

Certe, antaŭ ĉiu entrepreno oni devas fari planojn kaj programojn. Sen tiuj faktoroj, la konduto fariĝas anarkia, kaj la laboro ekiras al malordo.

La sperto en la korpo estas vojaĝo, kiun la spirito entreprenas kun celoj difinitaj de Dio, kiu gardas la perfektecon por ĉiuj.

Kiel atingi ĝin, kaj en kiom da tempo, tio dependas de la vojaĝanto.

Multiplikiĝas la vojoj, kiuj fine kondukas al la celo.

Unuj kondukas al profundaĵoj, al dezertoj, al marĉejoj, al danĝeraj regionoj.

Aliaj prezentiĝas invitaj, plenaj de amuzaĵoj, plezuroj, komfortoj, trompoj kaj paseaĵoj.

Malmultaj havas kiel karakteron la penon, kiun oni devas fari por ilin konkeri, venkante, etapo post etapo, la barojn kaj malfacilaĵojn.

Kelkaj kondukas al daŭra ruiniĝo, kiu malnobligas kaj malfeliĉigas.

Diversaj donas aliron al la nedaŭra gloro, al la arbitra regado, al la regalaĵoj, kiujn la tombo ĉesigas.

Jesuo tamen estis decida, kiam asertis:

- Mi estas la vojo - informante esti la sola elekto iranta al Dio.

*

Se vi troviĝas rezignonta la batalon, rekomencu denove kaj serĉu Jesuon.



Se vi senkuraĝiĝis kaj havas neniun por oferi al vi la manon, petu helpon de Jesuo.

Se vi sentas vin forlasita kaj venkita, post milo da sensukcesaj provoj en la mondo, turnu vin al Jesuo.

Se vi troviĝas perdita kaj sen direkto, alligiĝu al Jesuo.

Se vi frontas malhelpojn, kiuj ŝajnas al vi netranspaseblaj, serĉu Jesuon.

Se nenion pli vi atendas dum la vojirado, rekomencu kun Jesuo.

*

Se vi avancas sukcese, ne forgesu Jesuon.



Se vi estas ĉirkaŭita de kareso kaj amo, impregniĝu de Jesuo.

Se la vojo dolĉas por vi, danku Jesuon.

Se vi trovas komforton kaj ĝojon ĉe la intima elvolvado, ne apartiĝu de Jesuo.

Se vi kredas la venkon, kiun vi antaŭvidas, apogu vin sur Jesuo.

Se vi sentas vin inundita de paco kaj fido, Jesuo estas kun vi.

*

Sur ĉiu parto de la vojo de via evoluo, Jesuo devas esti via apogo, via direkto, via celo. Ne forgesu, ke helpe de Li, kaj kun Li, vi plenigos vin, atingante Dion.



La cetero estas trompoj kaj iluzioj. Ne trompu vin, kaj erarigu neniun.
7. La sintrovo
La anksia serĉado por firmigi la personecon instigas la individuon, ne rare, ekstrebi direkte al eksteraj konkeroj, kiuj lin frustras, kaj ĝenerale lin malkontentigas.

Tial li transiras de unu al alia bezono, kiu tiam fariĝas lia ĉefa celo. Kiam tiu estas atingita, nova malinteresiĝo ekregas sur li, kiu denove perturbiĝas.

La vico da transiroj fine lin lacegigas, vundante liajn verajn interesojn, kiuj restas ĉeflanke.

Vere, la fizika ekzistado estas oportuna propono por akiri valorojn kontribuantajn al la paco kaj la memefektiviĝo de la inteligenta estulo. Tio tamen eblas nur tiam, kiam la interesocentro ne devojiĝas de la centra temo, nome la evoluo.

Por ĝin atingi, oni nepre bezonas taksi la valorojn, por ke oni distingu inter la vere nedaŭra kaj la longtempa kaj daŭra.

Tiu longa pripensado selektos la celojn verajn disde la ŝajnaj, ebligante la elekton de tiuj, kiuj entenas la respondojn kaj la pacigajn rimedojn.

Hodiaŭ, eĉ pli ol antaŭe, urĝas tia decido, pro evidentaj kialoj, ĉar dum rariĝas la individua kaj la kolektiva ekvilibro, la sano kaj la feliĉo, samtempe multobliĝas la ĉagrenoj kaj la angoroj falĉantaj la idealojn pri homa plinobligo.

*

Se vi fakte deziras konkeri la feliĉon, provu la sintrovon.



Pere de longa meditado vi penetros vin mem, malkovrante vian realan nemorteblan memon, kiu atendas la okazon disvolviĝi kaj pleniĝi.

Certe la unuaj provoj ne havigos al vi konsiderindajn rezultojn.

Vi komprenos, ke la mensfiksado sur la meminterniĝo estas multfoje interrompata de la kutimaj distraĵoj de la intelekto kaj de la manko de harmonio.

Ne kutimiĝinta al mergiĝo, via provo estos malhelpata de la elrompo de la ideoj arkivitaj en la subkonscio, determinantaj vian malkvietan, neregulan kaj konfliktan konduton.

*

Ni konsentas, ke la homo estas plej ofte gvidata de la subkonscio, kiu diktadas al li pensojn kaj agojn, kiel normalan rezulton de liaj propraj antaŭaj menskonstruoj.



La ŝanĝado de la kutimo bezonas novan eltrejnon, por ke vi mergiĝu en tiun tumultan oceanon, atingante la limon, kiu donas aliron al la plaĝoj de la harmonio, de la memmalkovro, de la interna realigado.

En tiu granda faro vi vidos la disfalon de multaj kaj vantaj ambicioj, kiujn vi kultivas pro nescio aŭ malbona edukado; la pereon de senmonbraj iluzioj; la malaperon de nekalkuleblaj konfliktoj, kiuj vin konfuzigas kaj ruinigas.

Vi lante maturiĝos kaj kvietiĝos, kaj ne lasos vin malvigli pro senkuraĝeco, nek ekzaltiĝi pro aliula entuziasmo.

Vi estos imuna kontraŭ la tento de la orgojlo kaj kontraŭ la ŝtonĵeto de la envio, kontraŭ la senmotiva nekompreno kaj la persekutema malamikeco, ĉar vi atentos nur la neceson valorigi la profundan kaj nedetrueblan estulon, kiu vi estas.

Vi fine vin venkos, kaj tiu estos via plej admirinda venko.

Ne haltu do tuj poste la komenco de via interna serĉado. Donu al ĝi daŭrigon, eĉ se la malfacilaĵoj kaj distraĵoj de la egoo prezentiĝas al vi perturbaj.

Meditu preĝante, kiam eble, kaj vi atingos la plej grandan celon – la sintrovon.
8. Interna pleniĝo
Dum la homo ne konvinkiĝas, ke estas necese al li konkeri la internajn pejzaĝojn, lia eksteraj faroj lasos lin disravita, en sinsekvaj frustracioj, kiomfoje estas la gloroj atingitaj en la ekstera mondo.

Simile al semo, en kiu dormas sennombraj rimedoj ekestantaj ekde la ĝermado, koncernas la homon veki la denaskajn valorojn dormantajn en li, ebligante ties disvolviĝo, danke al kio li sukcesos atingi sian plenecon.

Multefoje la malfacilaĵoj lin alfrontantaj estas oportunaj faktoroj por la buĝonado de la dormantaj elementoj, kaj por ke lia glora celo estu atingita.

La bona homo, portanta la gravajn valorojn de la honoro kaj de la edifa agado, karakteriziĝas per la penoj kaj klopodoj, kiujn li faras, efektivigante la esencan programon de la vivo: la intiman iluminacion.

Nur tia identigo kun la profunda memo donos al li la trankvilecon, la proksiman celon atingendan. Komencante per tiu, novaj etapoj aperas, invitaj, okazigantaj la moralan kaj intelektan kreskon, kiu donas la realan feliĉon.

Malgraŭ utilaj por la komforto, la aŭtomacio kaj la agordo kun la mondo kaj la socio, la eksteraj konkeroj – moneroj, socia pozicio, raraj objektoj, loĝejo, elektraj domaparatoj, elektronikaj maŝinoj – ne povas akompani la estulon ĉe la biologia fatalo de la morto.



ĉiu homo elkarniĝas portante la intelektajn kaj moralajn rimedojn, kiujn li penkolektis, sin liberigante aŭ ne el la emociaj katenegoj, kiuj ligas lin al la bagatelaĵoj de li valorigitaj.

En la lukto por akiraĵoj, la bataloj fariĝas streĉaj danke al la konkurado, al la angoraj esperoj de la disputoj, en kiuj la krimo prenas plipezan rolon, kun rezultoj preskaŭ ĉiam malbonŝancaj.



ĉe la granda transiro, ĉio, kio estis kialo de freneza lukto, perdas la signifon, kaj fariĝas pli afliktiga ol antaŭe...

*

Ne preteratentu la iluminacion.



Se vi serĉas la solidigon de la sociekonomia hejma kaj persona strukturo, iru pli malproksimen, kaj provu la konkeron de la intimaj trezoroj.

Ekzercu la virtojn, kiujn vi posedas ĝerme, donante al ili la oportunan tempon por kreskado, kontaĝante aliajn korojn.

Rememoru en ĉiu momento la nedaŭrecon de la fizika korpo kaj postulu la pormortan trejnon, konservante sin en sereneco, meditado kaj iluminacia agado.

Interna vivo estas ebla konkero, kaj estas je via atingo. Ekhavu ĝin, kiel eble plej frue, kaj vi sentos la feliĉegon de la mempleneco.


9. Kompromiso kun la fido
ĉia prenita kompromiso trudas plenumendajn devojn por la atingo de la feliĉa malŝarĝiĝo.

Se vi kompromisas kun la tereno de la kulturo sub ia ajn aspekto, vi alfrontas programojn kaj horarojn, disciplinon kaj atenton, por atingi la deziratan celon.

Se vi kompromisas kun la edifado de la familio, multajn imperativojn vi devas nepre atenti, por ke la hejmo transiĝu en feliĉan realaĵon.

Se vi akceptas la socian kompromison, vi devas submetiĝi al sennombraj neprokrasteblaj kondiĉoj por atingi la sukcesajn rezultojn.

Kompromiso estas ligilo de respondeco inter la individuo kaj la serĉata celo.

Neniu povas eskapi sen fali en la malrespondecon.

Oni mezuras la maturecon kaj la moralan respondecon de la persono per la maniero kiel li sin malŝarĝas de la kompromisoj, kiujn li prenis sur sin.

La liberala profesiulo, kiu alfrontas malfacilaĵojn por plenumi la kompromisojn, luktas kaj laciĝas por ilin bone priatenti, restante konscia kaj trankvila.

La laboristo, kiu akceptas la kompromisojn de la laboro, sub ajnaj cirkonstancoj kaj defioj, restas ĉe la elektita aktivaĵo ĝis ties konkludo.

Kompromiso estas lukto, estas plenumo de devo.

La plezuro ĉiam devenas de la honoreco per kiu oni deŝarĝas sin de la agado.

*

Rilate la religian fidon, la afero estas simila.



Kiu sin prezentas sur la spirita tereno serĉante iluminacion ne rajtas trudi postulojn, sed ja akcepti ilin tiel, kiel ili estas kaj devas esti sekvataj.

Tio ne temas pri merkato de ordinaraj valoroj, aŭkcie vendataj kaj disponigitaj por disputado de la lastrangaj interesoj.

La kompromiso kun la religia fido estas treege grava, ĉar ĝi povas okazigi la liberiĝon de la individuo el la malvirtoj kaj deliktoj al kiuj li sin katenis kaj kiuj lin turmentas.

Gravaj estas la postuloj de la religia fido.

Eĉ rilate la konservadon de la libereco de la kandidato al la fido, ĝi ne modifas la programojn, kiujn oni devas priatenti kaj apliki en la intima morala transformo.

Starigita la morala dieto, tiu, kiu bezonas gvidlinion, strebas por apliki kaj enkorpigi la lernitajn lecionojn en sian ĉiutagan vivon. Nenia moderneco ŝanĝas la neŝanĝeblajn leĝojn de la vivo.

Tiamaniere, la kompromiso kun la fido ne permesas al la individuo adapti la gvidan linion de la serĉata doktrino al siaj nocaj kutimoj kaj morala malforteco.

*

La Spiritismo apogas sin morale sur la lecionoj de Jesuo. Ĝia moralo estas la sama moralo travivita kaj instruita de la Majstro.



Adapti tian moralon al la nuna trolibereco, al la etikaj laŭmodaj eskapismoj, al ĉies sentaj koncedoj, estas grava malŝato al la bonega enhavo vivanta en la spiritisma penso.

Estas nemalhaveble, ke la kompromiso kun la spiritisma fido restu senŝanĝa, sen la enkorpigo de la nuna noca kaj perturba modo, tiel ebligante la moralan transformon en pli bonan de ĉiuj, kiuj akceptas ĝin por progresigi sin.

Nur tiel ĉiu, kiu alprenas la fidon lumantan en la

  1   2


Elŝuti 117.2 Kb.


Elŝuti 117.2 Kb.