Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Rezulto de enketo inter redaktantaroj pri la argumentoj por (ne) uzi i’/uj’ kiel (pseŭdo)sufikson

Elŝuti 99.9 Kb.

Rezulto de enketo inter redaktantaroj pri la argumentoj por (ne) uzi i’/uj’ kiel (pseŭdo)sufikson




Dato25.03.2017
Grandeco99.9 Kb.

Elŝuti 99.9 Kb.

Rezulto de enketo inter redaktantaroj

pri la argumentoj por (ne) uzi i’/uj’ kiel (pseŭdo)sufikson


Senditaj estis 82 enketiloj. Nekonata estas kiom el ili ne estis ricevitaj nek kiom el ili estis ricevitaj de homoj kiuj ne (plu) estis redaktantoj.

Mi ricevis 34 reagojn, el kiuj kvar rifuzis respondi kaj polemikis pri la supozate partieca aŭ ne-profesia karaktero de la enketo.

Pri la 30 aliaj mi kompilis jenan superrigardon:
1a demando:

Tri el 27 (tri el 30 ne respondis ĉi-tiun demandon), tio estas 11% de la respondintoj, respondas koni la 11-an regulon de la Fundamenta Gramatiko¸ kiu tekstas "La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor|ŝip|o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finiĝo de la substantivo).", sed ne la citaĵon el la Unua Libro, kiu tekstas "Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝangaj vortoj. Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj."

24 (89%) respondis koni ambaŭ citaĵojn.
2a demando:

Tie mi invitis doni la opinion pri la jena argumento: "Laŭ la supra lingvika principo de Zamenhof la formado de landonomo 'Arabio' el la radiko 'Arabo', 'Japanio' el 'Japano' ktp ne estas ebla, ĉar tio premisas ke la senŝanĝaj vortoj el kiuj 'Arabio' estas formitaj estas 'Arab-', 'i-' kaj 'o'. Sed la morfemo 'i-' ne ekzistas en tiu signifo."

Al tio respondis 14 (el 27 respondintoj), ke laŭ ili "la formo 'Arabio' ktp ne estas derivaĵo de 'arabo', sed memstara formo", 8 opiniis, ke 'Arabio' kaj aliaj analogaj formoj estas derivitaj de 'arabo' ktp, unu el tiuj pro tio ke la principo de Zamenhof (vidu la 1an demandon) ne (plu) estas valida, dum la aliaj 7 tenis la validecon de tiu principo.

Post interpretado de la respondoj al demando 3 1 mi decidis klasi unu el tiuj 7 en la kategorion 'memstara formo'. Kun tiu reinterpreto



  • la nombro de opiniantoj je 'memstara formo' leviĝas al 15 (56%) kaj

  • la nombro de opiniantoj je 'derivaĵo' al 7 (26%).

  • 5 (19%) respondis: "La formado de 'Arabio' el la radiko 'arabo' ktp ne estas ebla. Mi favoras la formojn 'Arabujo' ktp."

Tiujn 7 kiuj opiniis je 'derivaĵo' al la dua demando koncernis



3a demando:

"Kiuj el la subaj eldiroj reprezentas vian opinion pri la deriveblo de 'Arabio' el 'arabo' ?"

Tri el ili elektis ne respondi. El la restantaj kvar respondis


  • 3 (75%): Ekzistas pluraj esceptoj al la ĝenerala lingvika principo de Zamenhof, ekzemple kelkaj sufiche libere uzas sufiksojn aŭ prefiksojn, kiaj anti-, -iv ktp, senkonsidere al la opinio de la Akademio de Esperanto. (Oni menciis plu  ik, -ism kaj -iĉ.)

  • 1 (25%): La fakto, ke landonomoj derivitaj de popolnomo pere de -io ne estas dismembrigeblaj en memstaraj vortoj kun la ĝusta signifo (specife de 'i') estas escepto al la ĝenerala lingvika principo de Zamenhof. 'i' estas pseŭdosufikso, ne memstare uzebla.

Venis aliaj respondoj, sed nur de tiuj, kiuj antaŭe deklaris favori la formojn kun '-ujo'.
4a demando:

"Ĉu vi konsideras 'i' kiel libere uzeblan (pseŭdo)sufikson ?" estis demando, celita al la 15 kaj 7 respondintoj je respektive "memstara formo" kaj "'Arabio' kiel akceptebla derivaĵo de 'arabo'". 13 ne respondis. La aliaj 9 respondis jene:



  • 4 (44%): Ne, nur se tiu landonomo troviĝas en la Akademia listo de rekomendataj landonomoj.

  • 2 (22%): Jes, por ĉiuj deriveblaj landonomoj, ankaŭ sen Akademia rekomendo.

  • 3 (33%): Jes, eĉ en aliaj kazoj por indiki iun teritorion, kie -ujo ne estas permesita.

Se oni enprenas la favorantojn de '-ujo' en tiun statistikon, oni ekhavas:

  • 5 (36% de 14) kontraŭ 4 (29%), 2 (14%) kaj 3 (21%).


5a demando:

'Zamenhof skribis en sia Antauparolo: "Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ……………………. povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. ………… Sed tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata …………" '

"Surbaze de tiu teksto, kion vi pensas pri la fenomeno, ke iuj lernolibroj ne plu instruas la formojn kun -ujo samtempe kun -io ?"

Al tio nur 7 enketitoj respondis, jene:



  • 1 (14%): Lernolibroj devas aldoni -ujo, sed la AdE devas ne esti lingva polico.

  • 5 (72%): La Akademio de Esperanto devus pli bone kontroli la evoluon de lernolibroj kaj publikigi sian juĝon en influhavaj periodaĵoj de la movado.

  • 1 (14%): Tio estas malbona agado, la AdE devus pli bone kontroli kaj ne proponi dubaĵojn.


6a demando:

 'Vi ne konsideras la formojn kiel 'Arabio' derivaĵoj de 'arabo' ktp laŭ la Esperanta gramatiko. Kion vi opinias en ĉi-tiu rilato pri la aplikeblo al Arabio/arabo ktp de la 15a regulo de la Fundamenta gramatiko: "La tiel nomataj vortoj 'fremdaj' ........................ , sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p." '

Pluraj enketatoj respondis al ĉi-tiu demando, kvankam ili jes konsideris 'Arabio' derivaĵo de 'arabo' aŭ interpretis la demandon direktita ankaŭ al favorantoj de '-ujo'. Zorga reinterpretado de la samplo kaj de la respondoj rezultigis jenan statistikon:


  • 1 (8%): Mi baziĝas simple sur tio kio - miaopinie - estas ĝenerale akceptita kaj ne profundiĝas en gramatikaj konsideroj el la Fundamento aŭ de la Akademio de Esperanto.

  • 1 (8%): Tiu apudesto de du formoj estas necesa konsekvenco de la opinio de la Akademio de Esperanto el 1974. Ĉiu landonomo kiu finiĝas je -io meritas preferon super la varianto kun -ujo. Tio ne estas kontraŭ la dua parto de la 15a regulo, ĉar tiu nur esprimas tion kio estas dezirinda. En aliaj kazoj, ekzemple Ĉinio kaj Japanio, la derivitaj landonomoj estas derivitaj laŭ analogio kun arabo-Arabio.

  • 10 (84%): -io (internaciismo laŭ la 15a regulo) preventas la diskriminacion de lando nomebla laŭ unu ĉefa etno kontraŭ tiuj sen unueco, kiel tiuj ekster Eŭxropo ĝenerale. -io evitigas diskriminacion de landoj kun unueca kulturo nacia kiel Francujo (neglekta al bretonoj ktp) kaj Irano (kvazaŭ ne unukultura).
    Unu el ili prenis pli fortajn vortojn: Francujo sonas kiel fremdulmalamika termino: "Francujo por Francoj". (Ne gravas por mi tio, kion Zamenhof uzis kaj rekomendis.)

Interese estas, ke la favorantoj de memstara 'Arabio' opinias, ke aplikado de la dua parto de la 15a regulo devas cedi antaŭ la esprimo de sia politika konvinko (sendepende de tio, ĉu tiu konvinkiĝeco estas tiel komprenata de aliaj esperantistoj).

Estis ankoraŭ aliaj respondoj, sed de enketitoj kiuj ne esprimis sian opinion pri la deriveblo de 'Arabio' el 'arabo'.

Unu skribis: Tiu uzo de du malsamaj sufiksoj por landnomoj estas maloportuna, tro malfacila por multaj Esperantistoj. Mi preferus Kongio, Kanadio, Iranio (aù Kongujo, Kanadujo, Iranujo) por ĉiuj landoj kaj forigon de  ano.

Alia: Se ni uzas "Arabujo, Francujo, lingviko" ktp anstataŭ "Arabio, Francio, lingvistiko", la publiko daŭrigos rigardi nin stranguloj.

Oni povas renove kontrasti tion kun la favorantoj de '-ujo'. (Unu el ili skribis: "La problemo pri landnomoj ne estas lingva, sed naciisma. Ĉar Esperanto estas regula lingvo, oni devus senĝene diri: Brazilujo, Baratujo, Argentinujo ktp. Kiu tamen kuraĝas skribi tiel?")


  • Tiam la elcentaĵoj fariĝas: 5 (29% de 17) kontraŭ 1 (6%), 1 (6%) kaj 10 (59%).


7a demando:

"Ĉu vi estas finredaktanto aŭ provleganto de la artikoloj en via revuo kaj tiele havas rektan influon al la definitiva teksto ?"

La respondoj estas klasitaj en tri klasojn, kun jenaj rezultoj:


  • 12 (48% de 25): jes/jes, mi korektas lingve kaj foje iom stile la tekstojn./Finredaktas kaj foje provlegas./Mi korektas formojn, kiuj estas miavide klare eraraj laŭ la principoj establitaj en la Fundamento, laŭ la decidoj de la Akademio kaj laŭ PMEG. Nia revuo krome postulas, ke ĉiu radiko netrovebla en NPIV ricevu klarigon per piednoto.

  • 12 (48%): Konsilas, teorie plejparte akceptata, tamen certe ne ĉiam. Mi opinias mian rolon nur konsila./provleganto/jes, la unua leganto, sed mi ne legas ĉiujn artikolojn, helpas aliaj personoj

  • 1 (4%): ne (Tiu respondinto ne estis forigita el la statistiko, ĉar supozeble ŝli estas asista en la redakta laboro.)


8a demando:

"Ĉu vi faras ŝanĝojn en la proponitaj al via revuo artikoloj sen interkonsiliĝo kun la verkinto ? (Pluraj respondoj eblas.)"



  • Proksimume la duono de la enketitoj skribas la sekvan respondon: "Jes, ofte la situacio ne permesas al mi vaste interkonsiliĝi kun la verkinto." (Aldono: "Oni ofte ignoras miajn konsilojn.")

  • Pli-malpli la sama grupo ankaŭ krucmarkas "Tio dependas de la persono de la verkinto." (Aldono: "Se la verkinto estas fama verkinto aŭ fama esperantisto mi ne devas korekti ĝin./Estas verkintoj, instruistoj, aŭtoroj de lernolibroj, kiuj ofendiĝas, se oni korektas ilian evidentan eraron. Post tiu protesto mi lasas la artikolon sen ŝanĝo. Ili respondecas mem per sia subskribita nomo.")

  • Tri kvaronoj konsentas pri "Se temas pri evidenta eraro, mi korektas, se necese ankaŭ sen interkonsiliĝo."

  • 22% skribas: "Ne, mi ĉiam, se entute eble, interkonsiliĝas antaŭ la definitivigo de la artikolo."

  • Alia 22%: "Mi mem juĝas ĉu la verkinto havos iun postokazan problemon pri korekto aŭ plibonigo, kiun mi trovas dezirinda. Se mi pensas ke jes, mi kontaktas ŝlin."

  • Fine iu skribas (cetere responde al demando 12): "Se io ne estas kontraŭ­fundamenta, mi klopodas ĉiam pridiskuti kun la verkinto pri la kialoj de uzo de tiu formo (vorto, kunmetaĵo ks), por povi plene kompreni la alian vidpunkton."

  • Aliaj unuopaj respondoj: "Verdire tio iom dependas de la karaktero de la informo: plej multaj informoj estas simplaj mallongaj notoj, kiujn mi uzas kiel fonton kaj povas plene reverki.", "Mi proponas laŭ mia logiko kaj tiel havas multe da influo."


9a demando:

"Ĉu vi faras ŝanĝojn pri landonomoj en la teksto de proponitaj al via revuo artikoloj sen interkonsiliĝo kun la verkinto ? (Pluraj respondoj eblas)"



  • La duono de la respondintoj reagas: "Ne necesas."

  • Por la aliaj la respondo ĝenerale estas la sama kiel tiu al la oka demando. Nur unu estas pli specifa kaj skribas: "Mi preferas, en tiu kazo, komuniki mian personan opinion al la verkinto kaj klopodas konvinki la alian pri la bono de la ŝanĝo-kialo."


10a kaj 11a demandoj:

Ili, en ĉi-tiu raporto estas kombinitaj en unu demandon, nome:

"Ĉu iam atingas vin landonomo finiĝanta je -ujo kaj - se ankoraŭ restas tempo - kiel vi reagas tiam ?" kaj "Ĉu iam atingas vin landonomo finiĝanta je -io kaj - se ankoraŭ restas tempo - kiel vi reagas tiam ?" (Pluraj respondoj eblas.)

Mi vicordigis la respondojn laŭ grado de intervenemo:



  • 10 respondintoj (43% de 23): Mi senprobleme akceptas tion./Mi ne memoras ke iam atingas min landonomo finiĝanta je -ujo. Mi senprobleme akceptus tion./Mi ne faras ŝanĝojn. -ujo au -io karakterizas la stilon de la verkinto; tion mi respektas.

  • 1 (4%) respondinto: Mi ne povas nei la malbonan decidon de Akademio, ke ambaŭ formoj ,,estas ĝustaj”./Konvinkado ne sukcesas kontraŭ argumentoj, ke ,,tion decidis Akademio kaj estas en vortaroj, libroj, lernolibroj, tiel diras kaj skribas konataj personoj”. (Landonomon finighantan je -ujo mi senprobleme akceptas.)

  • 1 respondinto (4%): Ĝis nun mi ne ricevis artikolon de fervora io-isto, se tio okazos kaj la aŭtoro rezistos akcepti ŝanĝon al ujo mi pensos pri kion fari. Se lia/ŝia artikolo vere gravas, mi preferas ne perdi ĝin pro disputo inter ujo kaj io, sed certe mi metos piednoton por diri ke "io" estas la verkista opcio kaj la redaktantoj klare favoras al "ujo".

  • 1 respondinto (4%): Mi preferas, en tiu kazo, komuniki mian personan opinion al la verkinto kaj klopodas konvinki la alian pri la bono de la ŝanĝo-kialo. ……… Ĝenerale li konsentas, ankaŭ kaze de landnomoj, pri mia vidpunkto./Mi kontaktas kaj klopodas konvinki ŝlin pri prefereblo de -ujo, sed neniam ŝanĝas sen ŝlia permeso.

  • 2 respondintoj (9%): Mi interkonsiliĝas pri -ujo aŭ -io antaŭ la definitivigo de la artikolo, sen eĉ eta premo.

  • 10 respondintoj (43%): Se la aŭtoro mem miksas la finaĵojn, ekz. uzante kaj Francio kaj Francujo sen pravigo. Tiam mi metas 'Francio'. Ĉeĥoslovakujo ne estis enorda, ĉar “ĉeĥoslovako” ne ekzistis.


12a demando:

"Kiun opinion vi havas pri via respondeco rilate la lingvaĵon en via periodaĵo ?"

Vicordigitaj laŭ akso kiu iras de 'komplezemo al legantoj' al 'edukintenceco', la respondoj estas:


  • 10 respondintoj (45% de 22): Redaktanto devas adaptiĝi al la gustoj de la legantoj.

  • 1 respondinto (4,5%): Mi alstrebas bonan lingvo-uzon, kaj ne deziras donkiĥote kontraŭbatali spontanean lingvoevoluon.

  • 5 respondintoj (23%): Redaktanto devas adaptiĝi al la gustoj de la legantoj kaj havas la mision plibonigi la lingvan konon de la legantoj.
    Unu el ili aldonas: "La artikoloj devas esti bonkvalitaj, gramatike kaj enhave. Sed ni devas konsenti ke ekzistas diverstipaj verkintoj kaj legantoj. Multfoje mi aŭdis akrajn kritikojn de la verkintoj, sed ni atendas nur bonegajn verkintojn, do la artikolo ne aperas." kaj alia: "Necesas rigardi la etoson de la revuo kaj ĝiaj kontribuintoj, kiuj venas el diversaj kulturoj, kaj necesas trovi akcepteblan ekvilibron inter ŝanĝoj unu- aŭ alidirekte." Ankoraŭ alia: "Pri aliaj aferoj ol landonomoj plibonigo lingvaĵa aŭ stila plej ofte estas senproblema."

  • 5 respondintoj (23%): "Redaktanto havas la mision plibonigi la lingvan konon de siaj legantoj.", el kiuj unu aldonas: "Tio eĉ statute validas."

  • 1 respondinto (4,5%) donas alian akcenton: "La redaktanto devas respekti la volon de la autoro."

Konsekvencoj de la karaktero de la samplo:

Celo de la esplorado estis kolekti informojn pri la maniero en kiu finredaktantoj kaj provlegantoj rilatigas la lingvistikajn maksimojn de la kreinto de Esperanto al sia redaktado aŭ konsilado al kontribuantoj pri la uzado de la pseŭdosufikso -i' kaj la sufikso -uj'.

La populacio kaj samtempe la samplo estis tiuj redaktantaroj, kiuj en iu maniero estas troveblaj tra interreto.

La responseco estis alta: 30 pli-malpli seriozaj respondoj al 84 senditaj enketiloj (36%), sed nur post ripetata sendado kaj insista petado.

Pri la karaktero de la periodaĵo (ekz. eldonkvanto, redakta statuto) aŭ de la redaktanto/provleganto (memstareco) ne estis kolektitaj aferkoncernaj informoj. Neniu konscie kaŝis sian personecon. Tio signifas, ke el la enketo mi havas pli kompletan bildon pri la rolo kaj influo de redaktantoj/provlegantoj ol povas montriĝi el tiu studeto.

La nura variablo kiu, postesplore, estis notita kaj konsiderata por analizo estis la nacieco/internacieco de la periodaĵoj. Tiun variablon simple difinis la nomo de la periodaĵo kaj ĉu ĝi celis legantojn de nacia asocio, loka klubo, internacia asocio aŭ la esperantistaron ĝenerale.
Argumentoj el analizo:

La gramatike plej interesaj demandoj estas 2, 4 kaj 6. Mi resumas ilin en jena tabelo:




konciza formo de la demando

koncizaj respondoj

nombroj de respondintoj

el kiuj de internaciaj periodaĵoj

el kiuj de naciaj periodaĵoj

2. Ĉu la principo Arabio = Arab-i-o estas tenebla ?

ne, mi favoras 'Arabujo'

5

1

4

'Arabio' estas radiko kaj ne rilatas tiun principon

15

9

6

ne/jes, mi rigardas 'Arabio' derivaĵo per -i

7

3

4

4. Kiomgrade -i estas libere aplikebla ?

ne, mi favoras 'Arabujo'

5

1

4

nur laŭ la listo de AdE

4

3

1

por ĉiuj landonomoj

2

0

2

eĉ por alispecaj teritorioj

3

1

2

6. Se Arabio ne estas derivaĵo de arabo, ĉu tio ne kontraŭas la duan parton de la 15a regulo ?

(jes,) mi favoras 'Arabujo'

5

1

4

Mi ne profundiĝas en gramatikaj aferoj.

1

1

0

AdE en 1974 faris ĝustan kompromison pri -io/-ujo malgraŭ tiu regulo.

1

0

1

Landonomo je -io estas necesa por kontraŭi diskriminacion

10

8

2



koncizaj respondoj al 2

nombro de respondintoj

el 

cento


el kiuj de internaciaj periodaĵoj

laŭproporcie atendita nombro

kontribuo al ĥi kvadrato

el kiuj de naciaj periodaĵoj

laŭproporcie atendita nombro

kontribuo al ĥi kvadrato

ne, mi favoras 'Arabujo'

5

18,52

1

2,41

0,825

4

2,59

0,537

'Arabio' estas radiko kaj ne rilatas tiun principon

15

55,56

9

7,22

0,439

6

7,78

0,407

ne/jes, mi rigardas 'Arabio' derivaĵo per -i

7

25,93

3

3,37

0,041

4

3,63

0,038

kune

27

100

13

13

1,305

14

14

0,982

Ĥi kvadrato = 2,287. Tio estas klare malpli ol 4,60, la kritikema limvaloro apartenanta al 10%, se estas du grupoj kaj tri kategorioj (grado de libereco = 2). Do la tezo ke NE ekzistas diferenco inter la du grupoj estas ne- malkonfirmita.


koncizaj respondoj al 4

nombroj de respondintoj

el 

cento


el kiuj de internaciaj periodaĵoj

laŭproporcie atendita nombro

kontribuo al ĥi kvadrato

el kiuj de naciaj periodaĵoj

laŭproporcie atendita nombro

kontribuo al ĥi kvadrato

ne, mi favoras 'Arabujo'

5

35,71

1

1,79

0,349

4

3,21

0,194

nur laŭ la listo de AdE

4

28,57

3

1,43

1,724

1

2,57

0,959

por ĉiuj landonomoj

2

14,29

0

0,71

0,710

2

1,29

0,391

eĉ por alispecaj teritorioj

3

21,43

1

1,07

0,005

2

1,93

0,003

kune

14

100

5

5

2,788

9

9

1,547

Ĥi kvadrato = 4,335. Tio estas klare malpli ol 6,25, la kritikema limvaloro apartenanta al 10%, se estas du grupoj kaj kvar kategorioj (grado de libereco = 3). Do la tezo ke NE ekzistas diferenco inter la du grupoj estas ne-malkonfirmita.


koncizaj respondoj al 6

nombroj de respondintoj

el 

cento


el kiuj de internaciaj periodaĵoj

laŭproporcie atendita nombro

kontribuo al ĥi kvadrato

el kiuj de naciaj periodaĵoj

laŭproporcie atendita nombro

kontribuo al ĥi kvadrato

(jes,) mi favoras 'Arabujo'

5

29,41

1

2,94

1,280

4

2,06

1,827

Mi ne profundiĝas en gramatikaj aferoj.

1

5,88

1

0,59

0,285

0

0,41

0,410

AdE en 1974 faris ĝustan kompromison pri -io/-ujo malgraŭ tiu regulo.

1

5,88

0

0,59

0,590

1

0,41

0,849

Landonomo je -io estas necesa por kontraŭi diskriminacion.

10

58,82

8

5,88

0,764

2

4,12

1,091

kune

17

100

10

10

2,919

7

7

4,177

Ĥi kvadrato = 7,096. Tio estas malmulte pli ol 6,25, la kritika limvaloro apartenanta al 10%, se estas du grupoj kaj kvar kategorioj (grado de libereco = 3). Do la tezo ke NE ekzistas diferenco inter la du grupoj estas malkonfirmebla2.
Oni povas ankoraŭ testi ĉu la respondoj al la tri demandoj kune reflektas iun ne-homogenecon inter redaktantoj/provlegantoj de naciaj kaj internaciaj periodaĵoj. Ĉar la ĥi-kvadrata testnombro estas adicia, oni ekhavas ĥi-kvadrato = 2,287 + 4,335 + 7,096 = 13,718 ĉe grado de libereco de 2 + 3 + 3 = 8. La apartenanta al tio kritika limvaloro estas 13,36. Do ankaŭ rilate al la tri demandoj kune estas malforta indiko pri ne-homogeneco inter la du grupoj de redaktantoj/provlegantoj.
Ĉe inspektado de tio kiu kategorio kaŭzas la plej grandan kontribuon al la ĥi-kvadrata valoro, oni tuj rimarkas, ke tio estas la malegala divido laŭ la grupoj pri la kategorioj (jes,) mi favoras 'Arabujo' kaj Landonomo je -io estas necesa por kontraŭi diskriminacion. La specifigita tabeleto pri tio aspektas jene:


koncizaj respondoj al 6

nombroj de respondintoj

el 

cento


el kiuj de internaciaj periodaĵoj

laŭproporcie atendita nombro

kontribuo al ĥi kvadrato

el kiuj de naciaj periodaĵoj

laŭproporcie atendita nombro

kontribuo al ĥi kvadrato

(jes,) mi favoras 'Arabujo'

5

33,33

1

3

1,333

4

2

2,000

Landonomo je -io estas necesa por kontraŭi diskriminacion.

10

66,67

8

6

0,667

2

4

1,000

kune

15

100

9

9

2,000

6

6

3,000

Ĥi kvadrato = 5,000. Tio estas multe pli ol 2,71, la kritika limvaloro apartenanta al 10%, se estas du grupoj kaj du kategorioj (grado de libereco = 1) kaj ankaŭ pli ol 3,85, la kritika limvaloro apartenanta al 5%.
Se mia esplortezo estintus ke ekzistas diferenco je bezono inter redaktantoj/provlegantoj de naciaj periodaĵoj kaj de internaciaj periodaĵoj por lingve esprimi konvinkon pri diskriminacio, verŝajne tiu tezo estintus malkonfirmita.
Konsiderinda manko en la metodo de ĉi-tiu enketo estas kompreneble, ke la konvinkoj de la enketitoj ne estas tute sendependaj. La respondoj kaj ankaŭ la alto de la ĥi-kvadrataj testnombroj estas influataj de reciproka influado de la redaktantoj/provlegantoj.

Estas fakto ke ne malgranda nombro de respondoj venis de unu fonto3. Mia impreso tial estas ke inter redaktantoj/provlegantoj de internaciaj periodaĵoj ekzistas sufiĉe forta rekta aŭ ne-rekta influo pri la redakta polito, dum naciaj redaktantoj estas pli liberaj kaj sendependaj. Tiuj montras sin unuflanke plurfoje pli lojalaj al la Zamenhofa instruo pri landonomoj ol 'internaciuloj'. Aliflanke, eble pro personaj spertoj, ekzistas fanatikeco pri uzado de -io ĉe 'naciuloj'.


Johan Derks, junio 2010a


1 Unu el ili donis kiel respondon al la tria demando: Mi konsideras la morfemon "i" lingvike t.n. infikso.

Ĉar la termino 'infikso' estas fremda al la Fundamento kaj al la Esperanta gramatiko ĝenerale, oni povas konsideri tiun respondon kiel pravigon de derivado de Arabio el arabo sen rompo de la principo de Zamenhof. Praktike tamen tio signifas ke la respondinto traktas 'Arabio' kiel memstaran formon.



2 Ĝenerale oni diras, ke la nul-hipotezo estas malkonfirmita se la testnombro superas la kritikeman limvaloron apartenantan al fidindo-intervalo de 5%.

3 Mi ne povas esti pli specifa sen malkovri ies identecon.


Elŝuti 99.9 Kb.


Elŝuti 99.9 Kb.