Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Resumo estrar kunsido 2015-08-29

Elŝuti 4.65 Kb.

Resumo estrar kunsido 2015-08-29




Dato09.01.2018
Grandeco4.65 Kb.

Elŝuti 4.65 Kb.

Resumo estrar kunsido 2015-08-29


Ses el sep membroj de la estraro de UEA skajpkunsidis tra lastaj horoj. Prezidis nia Ĝenerala Sekretario pro la eblo de la prezidanto partopreni nur skribe.

1. Novaj anoj en la Komisiono pri Azia agado

Unu nova akceptita el Indonezio, kie estis en Lillo akceptita nova Landa Asocio, kun ŝanĝita komisionano en Pakistano.



2. Komisiito por la AMO-programo

S-ino Sara Spanò el Germanio, kiu deĵoros ekde la nova jaro kaj formos organizan teamon ĉirkaŭ si.



3. Modifeto de la regularo pri ‘Ni semas’

Akceptite modifeto pri la nombro da konsilianoj en la prijuĝa teamo. Anstataŭ ‘tri’ estos ‘tri ĝis kvin’. La konsisto estas: Hunag Yinbao – Trezoro(Ĉinio), Zsófia Kórody, (Germanio), Michela Lipari (Italio), Francesco Maurelli (Germanio). Ili konsultos la Afrikan kaj Amerikan Komisionojn laŭbezone. La programo estos anoncita en la oktobra revuo Esperanto kune kun la unua konkurso, kiu finiĝos jarfine.



4. BRICS landoj – estrara prizorganto

Prokrastita por fari pliajn esplorojn.



5. Postaj kunsidoj

La konsilio kunsidos en la 12a de septembro, samtage la estraro, poste ĝi sept. 26, okt. 10 kaj 24.



6. Laborplano 2015-2016

Deko da versioj pendolis, gravas tre baldaŭ finsolvi tion. La estraranoj vidis la ok prioritatojn el la plejlasta iteracio.



7. Belartaj konkursoj

La estraro zorgos pri tuja kontinueco de ĝia komisiono ekde la komenco de la deĵorperiodo de la nova estraro.



8. Kontrakto kun la redaktoro de revuo Esperanto

Necesas kelkaj modifetoj, kiujn prizorgos nia Ĝenerala Sekretario.



9. Agado de unuopaj estraranoj

BP pri Montevideo 60 kaj Premio Grabowski. LJK pri afrikaj evoluoj kaj aziaj vojaĝoj. JAV pri nova retejo kaj festado de centjara jubileo de la unua prezidanto de UEA. SMG pri AMO 17-20, novaj retejoj, verkado por revuo Esperanto. MS pri retejaj demandoj.



La kunsido finiĝis je 16.12h CEST en la nuna tago. Protokolis, raportis SMG.


Elŝuti 4.65 Kb.

  • 2. Komisiito por la AMO-programo
  • 4. BRICS landoj – estrara prizorganto
  • 8. Kontrakto kun la redaktoro de revuo Esperanto

  • Elŝuti 4.65 Kb.