Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Resuma historio de Ramlösa Brunn

Elŝuti 8.26 Kb.

Resuma historio de Ramlösa Brunn




Dato14.03.2017
Grandeco8.26 Kb.

Elŝuti 8.26 Kb.

Resuma historio de Ramlösa Brunn
En la jaro 1679, fine de la skania milito, reĝo Karl XI havis sian ĉefstabejon en Västra Ramlösa. La soldatoj trinkis el la fonto en la ravino, kaj rimarkis la sanigan forton de la akvo.
Johan Jacob Döbelius, gubernia kuracisto kaj profesoro pri medicino en Lund, plurfoje esploris la akvon - malgraŭ la avertoj de la enloĝantoj pri rabistoj en la arbaro. Li trovis feroksidan akvon de bona kvalito kaj la 17-an de junio 1707, la 25-an naskiĝtagon de Karl XII, la saniga mineralfonto estis inaŭgurita.
La bona reputacio de Döbelius helpis disvastigi la famon de Ramlösa Brunn kaj ĝi evoluis al popularaj kliniko kaj malsanulejo. Lige al tio disvolviĝis viglaj publikaj distraĵoj kun partoprenantoj el diversaj sociaj tavoloj. Pro tio ke la unua konstruaĵo sur la tereno enhavis nur kvin ĉambrojn, la vizitantoj plejofte loĝis ĉe homoj en la najbareco. Kun la tempo kreskis la nombro de loĝeblecoj, ekzemple pluraj skaniaj nobelaj familioj havigis al si proprajn somerajn domojn en la parko mem.
Meze de la 18-a jarcento frekventa vizitanto, la arkitekto Carl Hårleman, iniciatis renovigon kaj plibonigon de la mineralfonto kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
Dum la plej glora periodo de Ramlösa Brunn, sub intendanto Eberhard Rosén-Rosenblad (1760-1795), estis starigita akcia kompanio posedata de skaniaj kamparaj nobeluloj, sed ankaŭ de kuracistoj kaj komercistoj. Reĝo Gustav IV Adolf permesis al la kompanio aĉeti pli da grundo kaj eĉ havigis al ĝi planon por la disvolvigo de la mineralfonto.
En 1801 Ramlösa Brunn ricevis reĝajn privilegiojn, kiuj permesis al la posedantoj postuli monon por la akvo. Tamen, malriĉuloj daŭre trinkis la akvon senkoste.
Pere de la akcia kapitalo estis starigitaj novaj konstruaĵoj sur la grundo kaj ankaŭ banejo ĉe la marbordo inter Helsingborg kaj Råå. Ĉevalaj fiakroj aū ĉaroj transportis la gastojn tien. La banejo pereis en incendio en la jaro 1811.
Baldaŭ la akcia kapitalo elĉerpiĝis kaj la mineralfonto estis forluita al kortega marŝalo, Achates von Platen, dum 50 jaroj. Li gvidis la entreprenon al dua glora periodo, dum kiu eĉ membroj de la reĝa familio regule vizitis la parkon. Okazis baloj kaj aliaj aranĝoj, kiuj logis la superajn tavolojn de la skania, kaj eĉ de la ĉefurba, loĝantaro.
En 1824 von Platen transdonis la mineralfonton al Carl von Dannfelt por 18.000 taleroj (riksdaler). Dannfelt inter alie rekonstruis la banejon ĉe la Sundo (Öresund) kaj starigis novan malsanulejon kun loko por 80 pacientoj. Multege da publikaj distraĵoj estis aranĝitaj kaj la gastoj povis lui ĉevalojn por ekskurzoj.
Post la morto de Dannfelt en 1840 regis granda konfuzo kun frekventaj ŝanĝoj de posendantoj ĝis kiam la establaĵoj estis venditaj al nova kompanio, posedata de skaniaj komercistoj. La nova kompanio renovigis kaj rearanĝis la konstruaĵojn kaj la parkon.
En 1865 estis finkonstruita la fervojo inter Helsingborg kaj Landskrona, kun haltejo ĉe Ramlösa.
En 1876 doktoro Curt Wallis transprenis la mineralfonton, renovigis la instalaĵojn, konstruigis ĉe la Sundo novan banejon kun restoracio kaj muzikpaviliono. Inter ĝi kaj la parko estis konstruita tramvojo kun vagonoj tirataj de ĉevaloj, la unua en Svedio.
En 1879 forbrulis la malnova hotelo, kiu estis trabfakmura duetaĝa domo kun du aldonaj aloj. La nova estis finkonstruita en 1882 kaj tute el ligno. Ĝi nun estas la plej granda ligna konstruaĵo en tuta Skandinavio kaj ricevis en 1973 la titolon ”memoriga monumento pri konstruarto” (byggnadsminnesmärke). Dum la jaroj 2005-2006 ĝia interno estis tute renovigita kaj ĝi nun enhavas oficejojn de diversaj entreprenoj, interalie HSB NV Skåne.
Wallis faris multon por plibonigi la reputacion de Ramlösa Brunn. Dank´ al li ĝi transvivis la finon de la 19-a jarcento.
En 1882 la mineralfonto denove ŝanĝis posedanton. Konsorcio de svedaj kaj danaj investantoj transformis la parkon al amuzejo kun miniatura kermeso, dancejo, pafejo, standoj ktp. Venis amaso da vizitantoj, sed laŭ deziro de fidelaj gastoj oni fine de la 19-a jarcento revenis al pli tradicia akvokuraceja agado. La akvokuracejo kun siaj kuracmetodoj plu vivis kaj estis fermita nur en 1973.


Elŝuti 8.26 Kb.


Elŝuti 8.26 Kb.