Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Rememoroj pri dolĉa patrino-humuro

Elŝuti 7.27 Kb.

Rememoroj pri dolĉa patrino-humuro




Dato19.11.2017
Grandeco7.27 Kb.

Elŝuti 7.27 Kb.

Rememoroj pri dolĉa patrino-humuro-
Mia patrino instruis al ni estimi laboron bone faritan. Ŝi dolĉe diris al ni: “Se vi mortigos unu la alian, faru tion ekster la domo, mi ĵus finis la dompurigadon.”

Ŝi instruis religion. Ŝi dolĉe diris al ni: “Vi pli bone preĝu ke ĉi tiu makulo estu purigebla el la tapiŝo.”

Ŝi igis nin kredi je tempovojaĝoj. Ŝi dolĉe diris al ni: “Se vi ne paciĝas mi piedbatos vin en la mezon de la venonta semajno.”

Ŝi instruis logikon. Ŝi dolĉe diris al ni: “Ĉar mi diris tion. Tial!”

Ŝi instruis antaŭvideblon. Ŝi dolĉe diris al ni: “Estu certaj havi plurajn kalsonojn, ĉar akcidento povus okazi.”

Ŝi instruis ironion. Ŝi dolĉe diris al ni: “Ridu, ridu plu kaj mi donos al vi por plori, kiel ekzemple baton sur la kapon.”

Ŝi instruis paradokson. Ŝi dolĉe diris al ni: “Fermu la buŝon kaj manĝu la manĝaĵojn.”

Ŝi fidis nin ke ni povas fari ion ajn. Ŝi dolĉe diris al ni: “Vidu la malpuron sur la dorso de via kolo!”

Ŝi instruis paciencon. Ŝi dolĉe diris al ni: “Vi sidu tie ĝis la spinacoj malaperos de la telero.”

Ŝi instruis pri la vetero. Ŝi dolĉe diris al ni: “Ŝajnas ke tornado kaj trombo balais vian ĉambron.”

Ŝi instruis astronomion. Ŝi dolĉe diris al ni: “Se mi krius ĉar mi vidas meteoron falantan sur vian kapon, ĉu tiam vi aŭskultus min?”

Ŝi instruis hipokritecon. Ŝi dolĉe diris al ni: “Mi diris al vi cent milionojn da fojoj: ne troigu!”

Ŝi instruis bonan konduton. Ŝi dolĉe diris al ni: “Ne agu kiel via patro…”

Ŝi instruis pri la ciklo de la vivo kaj morto. Ŝi dolĉe diris al ni: “Mi alportis vin je ĉi tiu mondo kaj mi povas resendi vin per kelkaj piedbatoj sur la pugon.”



Radio por lerni Esperanton

Enviar a un amigo

Sendu al amiko



 

Radio por lerni Esperanton - Escuche y lea cortos párrafos en Esperanto-



Nun la austro Anton Oberndorfer kreis "Esperanta Retradio", en kiu li proponas chiutage mallongan paroladon pri diversaj temoj. La avantagho estas ke en la retpagho, aldone al la sona audado de la teksto, trovighas tiu teksto lau skriba formo, kio estas tre efika por ekzercighado de la prononco.

Esperanta Retradio audeblas kaj legeblas che: http://aldone.de/retradio


Elŝuti 7.27 Kb.

  • Radio por lerni Esperanton

  • Elŝuti 7.27 Kb.