Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Rekonstruado de fervoja linio tra Brenner

Elŝuti 14.87 Kb.

Rekonstruado de fervoja linio tra Brenner




Dato20.03.2017
Grandeco14.87 Kb.

Elŝuti 14.87 Kb.

El fervoja mondo 9/2011
Aŭstrio Rekonstruado de fervoja linio tra Brenner

Aŭstraj Federaciaj Fervojoj ÖBB publikigis planon, kiamaniere en la jaro 2012 estos daŭrigata renovigo de fervoja linio tra montpasejo Brenner. La linio estos tute fermita por trafiko en aŭgusto, kaj plu en sekvaj ses semajnfinoj oni krome efektivigos ekspluatadon nur sur unu trako. Vartrajnoj ĉirkaŭvojos sur fervoja linio Tauern. Akompanataj transportoj RoLa estos portempe nuligitaj sen kompenso kaj regionan trafikon anstataŭos aŭtobusoj.


Britio Kompanio DB ekspansias en Britio

Kompanio Deutsche Bahn pripensis prezenti proponon por fervoja trafiko sur orienta marbordo de Britio, por kiu oni anoncis konkursan mendon por sekva unu kaj duona jaro. DB en la jaro 2010 profitis per 1,06 miliardoj da eŭroj kaj oni spekulas, ke la kompanio havas kontantaĵon por trafikvarbado en sumo 2 miliardoj da eŭroj. Deutsche Bahn en merkato de Unuiĝinta Reĝolando ekspluatas la kompaniojn Arriva kaj Chiltern Railways (Londono – Birmingamo) kaj en kadro de la propra norddivizio DB Schenker Rail UK.


Bulgario Juĝtribunalo ordonis aĉeti turkajn veturilojn

Bulgaraj Ŝtataj Fervojoj BDŽ laŭ ordono de juĝtribunalo devas aĉeti 30 litvagonojn de la turka kompanio Tuvasas. Por juĝpritrakto la afero venis sekve, kiam antaŭ balotoj en la jaro 2009 la tiama fervoja estraro foruzis tiucele destinitajn financajn rimedojn por alia celo. La nova elektita registaro strebis la aferon mildigi per ŝanĝoj en la fervoja estraro kaj nuligi la mendon. Tuvasas tial transdonis la aferon al juĝtribunalo, kie ĝi sukcesis. La turka fabrikisto proponis vendoprezon preskaŭ unu miliono da eŭroj malpli altan ol alia konkuranto. Suman valoron de la mendo oni ne anoncis.


Ĉeĥio Anoncitaj konstruaĵoj de la jaro 2010

La 9-an de junio 2011 oni anoncis venkintojn de la konkurso „Trafikaj konstruaĵo kaj teknologio de la jaro 2010“, antaŭanoncita fare de Ministerio por Trafiko en kunlaboro kun Ŝtata fonduso de trafika infrastrukturo. Temas pri prezento de ĉeĥa trafika konstruado kaj aliaj inĝenieraj profesioj. Por partopreno povis sin anonci trafikaj konstruaĵoj, partoj de konstruaĵoj, pontoj kaj trafika teknologio, transdonitaj al trafiko en la jaro 2010. Por ĉefa parto de la konkurso aliĝis sume 33 konstruaĵoj. Agnoskon de Ĉeĥa trafika konstruaĵo de la jaro 2010 ricevis parto de ringŝoseo ĉirkaŭ Prago inter Vestec kaj Lahovice, ponto super rivero Vltava sur la menciita ŝosea ringo, optimumigo de fervoja linio inter Planá u Mariánských Lázní kaj Cheb, rekonstruita placo en Krásná Lípa, alŝipiĝejo Lennova loděnice (Lenna-ŝipkonstruejo) en České Budějovice kaj konstruita moderna spaca adapto antaŭ Ĉefa fervojstacio en urbo Olomouc, loko de la IFEF-kongreso en 1991. Premion de Ministerio por Trafiko ricevis projekto por konstruo de ĉirkaŭvojo 1/34 apud Česká Bělá, kaj honorigon fare de Ŝtata fonduso de trafika infrastrukturo la alirvojo al trafika terminalo en moravia urbo Uherský Brod. En kategorio de teknikaj renovigoj honorigon ricevis lokomotivo 703.821, movata fare de premita tergaso.


Danio Metroo en Kopenhago atendas modernigon

Kopenhaga kompanio, ekspluatanta la urban metroon Metroselskabet subskribis interkonsenton kun firmao Ansaldo STS pri renovigo de ekipaĵoj, funkciantaj jam ekde konstruo de la metroo en 2002. Modernigo je kosto 33 milionoj da eŭroj estos financata el havaĵo de la kompanio Metroselskabet. Modernigo inkluzivas interŝanĝon de malnoviĝintaj kaj longtempe funkciintaj elementoj de teleregata trafika sistemo, de signalada sistemo en trajnoj, modernigon de informsistemo same kiel plibonigon de sekureco por vojaĝantoj.


Finnlando Helsinko konstruas novajn urbokvartalojn kun tramvojoj

En Helsinko oni konstruas tute novajn urbokvartalojn sur lokoj, kie origine troviĝis havenoj kaj industriaj zonoj. Temas pri unu el la plej gravaj evoluigaj projektoj, kiu entenas ankaŭ konstruadon de novaj pontoj inter ĝistiama ĉefa urbo kaj nova apudmara restadkvartalo. Por projektoj pri novaj pontoj oni anoncis publikan konkurson. La urbo samtempe evoluigas konstruadon de tramvoja reto, kaj trafika entrepreno en Helsinko aĉetos de loka fabrikisto 40 novajn tramojn. Trakciinstalaĵojn por tiuj ĉi veturiloj liveros Voith. Liverado estas atendata en la jaro 2013.


Germanio Parkadtrakaro en hamburga haveno

Por multaj fervojaj kaj aliaj trafikaj entreprenoj, kiuj ofertas transporton al kaj el hamburga haveno, oni celas konstrui specialan parkadtrakaron por lokomotivoj en tempo de ilia ekspluatpaŭzo. Okazas traktadoj pri tiu ĉi eblo en okcidenta parto de la haveno. Konkrete temas pri 40 parkadtrakoj, kiel ankaŭ pri socialejoj por personalo. Oni deziras atingi, ke liniotrafikaj lokomotivoj, atendantaj kompiladon kaj kargadon de varvagonaroj, ne baru kapaciton de la havena trakaro. Ĉi tiun nuntempe uzas 85 klientoj de fervoja trafiko.

Grekio Ĉu privatigo savos kolapsantan Grekion?

Cele eviti ŝtatbankroton, greka registaro deziras frue privatigi 20 ŝtatajn entreprenojn. Per rapida privatigo transiros el ŝtata influo krom alia havenoj Pireo kaj Tesaloniko. En tiuj ĉi akciaj kompanioj la ŝtato ankoraŭ havas grandajn partoprenojn. Antaŭ fino de junio 2011 temis ankaŭ pri Grekaj Ŝtataj Fervojoj OSE, greka poŝto Elta, kaj pri malpli grandaj marhavenoj kaj flughavenoj. Laŭ ĵurnalo Financial Times la ŝtato esperas, per tiu ĉi agado en la jaro 2011 akiri 5,5 miliardojn da eŭroj. Ĝis 2015 privatigo kaj vendo de ŝtataj posedaĵoj povas alporti ĉirkaŭ 50 miliardojn da eŭroj.


Hispanio Privata fervojo estas pli efektiva ol ŝtata

Kompanio Continental Rail (CR), la filio de hispana miksa konzerno ACS (Actividad de Construcción y Servicio = Aktiveco de Konstruado kaj Servo), laŭ faka gazeto Transportes estas je 30 procentoj pli efektiva sur fervoja linio Madrido – Valencio ol la ŝtata konkurenca RENFE. La gazeto komparas longon de trajnoj, kiu ĉe CR estas meznombre 440 metroj kaj ĉe RENFE nur 350 metroj. Ankaŭ en semajna meznombra transporto en unua kvaronjaro 2011 CR fariĝis pli bona, kiam ĝi ofertis 17 vartrajnojn kun kapacito 45 TEU (= 540 futoj), kvankam RENFE trafikis 24 fojojn en semajno, sed povis kargi tage nur 33 TEU (= 396 futojn).

Rimarko: TEU signifas specialan unuon uzatan en kombina (vartrajna kaj varŝipa transporto; 1 TEU estas kapacito adekva de unu 12-futa kontenero.

Hungario Budapeŝto preferas amastrafikon

En Budapeŝto oni intencas renovigi veturilaron en sistemo de amastrafiko. Estas planata grava mendo por aĉeti tramojn kaj trolebusojn. Oni kalkulas ankaŭ pri ricevotaj rimedoj el fondaĵoj de EU, el kiuj oni povus ricevi ĝis 375 mil eŭroj. En la jaro 2011 oni deziras realigi aĉeton ĝis 100 novaj tramoj kaj saman nombron de trolebusoj. Plia sfero, kiu estos plibonigata, estas tiu de biciklado. En kadro de la projekto „city-bike“ ĝis fino 2012 aperos en la ĉefurbo ĉirkaŭ 75 pruntejoj kun proksimume mil bicikloj.
Rusio Ĉu trafika ministerio konfliktos kun doganistoj?

Fervoja vartrafiko trans rusa teritorio en proksima tempo verŝajne ne simpliĝos. Avertis pri tio gazeto Gudok. Rusa trafika ministerio ja post trijara strebo finis preparlaborojn por leĝo pri transita vartrafiko. Tiun ĉi paŝon oni klarigis per fakto, ke bezonatan tarifadon ne eblis sukcese interkonsenti kun dogandirekcio. Disputo okazis evidente pro intenco, ke kontrolado de transitaj kamionoj estonte estu limigota je sendifekteco de la vagonsigeloj.


Svisio Hupac argumentas por vivmedio

Svisa plurmotiva trafikisto Hupac planas pligrandigi kvanton de plurmotivaj mendoj je 8 ĝis 10 procentoj en jaro, kaj ĝis la jaro 2015 opinias transporti ĝis miliono da sendaĵoj, dume oni ŝparos pli ol unu miliono da tunoj de karbona dioksido, kiu estus alie produktata per ŝosea vartrafiko. La kompanio deziras eĉ pli subteni transiron de trafiko de ŝoseoj al fervojoj. Pro tio ĝi instigas, ke la konstruata Gotthard-tunelo estu diference de la planoj pli alta kaj ke vartrajnoj estu plilongigataj de 550 ĝis al 700 metroj.


Preparis Jindřich Tomíšek

Reviziis Heinz Hoffmann


Elŝuti 14.87 Kb.

  • Kompanio DB ekspansias en Britio
  • Juĝtribunalo ordonis aĉeti turkajn veturilojn
  • Anoncitaj konstruaĵoj de la jaro 2010
  • Metroo en Kopenhago atendas modernigon
  • Helsinko konstruas novajn urbokvartalojn kun tramvojoj
  • Parkadtrakaro en hamburga haveno
  • Ĉu privatigo savos kolapsantan Grekion
  • Privata fervojo estas pli efektiva ol ŝtata
  • Budapeŝto preferas amastrafikon
  • Ĉu trafika ministerio konfliktos kun doganistoj
  • Hupac argumentas por vivmedio

  • Elŝuti 14.87 Kb.