Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Regularo de la konkurso

Elŝuti 11.66 Kb.

Regularo de la konkurso




Dato19.03.2017
Grandeco11.66 Kb.

Elŝuti 11.66 Kb.

Podlaĥia Libraro Lukasz Gornicki

Bjalistoka Esperanto-Societo

Fondumo Ludoviko Zamenhof
anoncas literaturan konkurson pri prozo

titolitan „Se vi serĉas geamikojn lernu Esperanton”

Honora patronado

de Urbestro de Bjalistoko kaj Marŝalo de la Podlaĥia Vojevodio

Amasinforma patronado de Gazeta Wyborcza
REGULARO DE LA KONKURSO
I.

Podlaĥio (pole Podlasie aŭ Podlasze, belaruse Падляшша, ukraine Підляшшя, litove Palenkė, latine Podlachia) - historia regiono de Pollando, troviĝanta en Podlaĥia ebenaĵo.
Celoj de la konkurso:

  1. Disvastigado de la ideo de Esperanto kaj de la lingvo kreita de bjalistokano, Ludoviko Zamenhof kiel universala, supernacia rimedo de interhoma komunikado,

2. Formado de la kutimoj pri kreopova pasigado de libertempo,

3. Kreado de ŝanco al malkaŝo kaj profundigo de literaturaj talentoj ĉe gejunuloj kaj plenkreskuloj.



II. Partoprenantoj:

Personoj, kiuj aĝas 15 jarojn aŭ pli.



III. Kunorganizantoj:

Podlaĥia Libraro Lukasz Gornicki

Bjalistoka Esperanto-Societo

Fondumo Ludoviko Zamenhof



IV. Kondiĉoj por la konkursaĵoj:

  1. La proponita originala verko ne povas estis pli ol 5 paĝojn ampleksa, en formato A4.

  2. La literaturaĵo devas esti antaŭe ne publikigita.

  3. La konkursaĵoj povas esti en Esperanto aŭ en la pola lingvo. Polaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto estas petataj aldoni aŭtoran polan tradukon de siaj konkursaj verkoj.

4. La laboraĵoj devus esti verkitaj memstare, laŭ siaj ideoj.

Estas mallaŭdinda kaj povas havi leĝajn konsekvencojn kontraŭleĝa uzado

de fragmentoj de fremdaj tekstoj kaj ilia prezentado kiel propraj.


  1. La konkursaĵoj devus esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta fermita koverto devas troviĝi la antaŭnomo kaj familia nomo, la adreso de la aŭtoro kaj lia / ŝia deklaro:

„Mi deklaras, ke la prezentita konkursaĵo estis farita de mi mem laŭ mia ideo kaj farante ĝin mi ne rompis ies aŭtorajn rajtojn”.

(dato) (legebla subskribo kaj adreso)




  1. La literaturaĵoj devus esti prezentitaj por pritakso en la formo de komputila printaĵo kaj en la elektronika formo en kompakta disko ( KD).

  2. La konkursaĵoj senditaj en granda koverto, interne de kiu estu alia fermita koverto kun la aŭtoraj donitaĵoj kaj la deklaro, aŭtomate fariĝas propraĵo de la organizantoj kaj ili povas esti uzitaj en eldonaĵoj disvastigantaj Esperanton kaj Bjalistokon.

V. La konkursaĵoj estos pritaksitaj de antaŭe establita de la organizantoj ĵurio sub la gvido de la direktoro de la Podlaĥia Libraro.
VI Premioj

  1. La organizantoj antaŭvidas unu Ĉefan Premion por la plej interesa

konkursaĵo en Esperanto. „Spegulo” publikigos ĝin post la

konkurso.

2. Aldone estos aljuĝitaj 3 distingo-premioj.


  1. La konkursaĵoj: premiita, distingitaj kaj aliaj 6 plej interesaj laŭ la ĵurio, estos publikigitaj de la organizantoj de la konkurso en la formo de literatura kajero n-ro 2 kaj en la retejo de la Societo www.espero.bialystok.pl.


VII La konkursaĵojn oni povas liveri ĝis la 10-a de de novembro 2011 persone aŭ sendi en firme fermita koverto al la adreso:

Książnica Podlaska

„ESPERANTO-LIBRARO”

Centrum im. Ludwika Zamenhofa

ul. Warszawska 19

15-062 Białystok

Polska / Pollando

kun la alskribo „Mia aventuro kun Esperanto”



rekta kontakto kun la organizantoj:

retpoŝta adreso: esperanto.bialystok.@interia.pl



kontakta telefonnumero: 48.791 856 034


VIII. Anonco de la rezultoj de la konkurso kaj enmanigo de la premioj okazos la 9-an de decembro 2011 dum la 12-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.
Brunetto Kasini Elżbieta Karczewska Jan Leończuk

FZ-Prezidanto BES-Prezidantino direktoro de la Podlaĥia Libraro


Elŝuti 11.66 Kb.

  • II. Partoprenantoj
  • V. La konkursaĵoj estos pritaksitaj
  • VII La konkursaĵojn oni povas liveri ĝis la 10-a de de novembro 2011

  • Elŝuti 11.66 Kb.