Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Referato por la komuna sesio de la Itala Akademio kaj la Esperanta enkonduko

Elŝuti 82.79 Kb.

Referato por la komuna sesio de la Itala Akademio kaj la Esperanta enkonduko




Dato20.03.2017
Grandeco82.79 Kb.

Elŝuti 82.79 Kb.

Geraldo Mattos
FUNDAMENTO DE ESPERANTO: limoj kaj timoj
Referato por la komuna sesio de la Itala Akademio kaj la Esperanta
ENKONDUKO
La titolo de mia nuna prelego estas tute erara en sia sinsekvo, ĉar ĝi devus esti FUNDAMENTO DE ESPERANTO: timoj kaj limoj. Mi pravigas min per la konstato, ke la timo generis la Fundamenton de nia lingvo, kaj tion Zamenhof jam klare deklaras [ho ve! mi lasu for la poeton...] en la komenco de la unua alineo de la Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto [de nun, la Fundamento, en mia vortumo]:
Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi [...] – estas plej necesa antaǔ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo.
Liaj timoj postvivis lin! Dum la plej multaj el ni vidas en Esperanto lingvon, kiu povas evolui nur per senkonsciaj ŝanĝoj, tiel senkonsciaj, ke neniu el iliaj aǔtoroj povas esti identigata, kelkaj aliaj pensas ĝin simpla lingvoprojekto kaj aǔdacas proponi vortojn el finitaj klasoj, apartenantaj do al la propra kodo de nia lingvo. Kaj la verda Deino klopodu por ilia falo en tia batalo [denove!...].

La ordinaraj ŝanĝoj de la Fundamento estas nur aldonoj al ĝia teksto, kiujn la verda popolo jam plene estos sankciinta, kiel ni povas legi en la fino de la sepa alineo de la Antaǔparolo:


Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel “Aldonon al la Fundamento”.
La komenco de la oka alineo prezentas la eblecon proponi novajn formojn kaj regulojn per simpla rekomendo: temas pri neologismoj, kiuj eventuale faros sin la solaj uzataj kaj transformos la primitivajn en arĥaismojn...

Zamenhof bone komprenis la valoron de la Fundamento, kiu estu ne lernolibro, sed kontrolilo. La unua aserto estas la komenco de la kvina alineo:


La ”Fundamento de Esperanto” tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto.
La dua aserto estas legata en la fino de tiu sama alineo, kaj ĝia intenco estis vere konservi la lingvon tia, kia ĝin prezentas la Fundamento de la lingvo:
La ”Fundamento de Esperanto” devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.
Tio supra estas la eksteraj limoj de la Fundamento.

La Fundamento estas lingvokerno, kiu jam ebligas al pli ol unu generacio ĉion perfekte diri kaj skribi proze kaj verse. Mia prelego tamen volas respondi al la sekvanta demando, kiu tuŝas la internajn limojn de la Fundamento:

Se nia lingvo devas resti la lingvo de la Fundamento, kio en la Fundamento estas vere netuŝebla kaj neŝanĝebla, kaj kion la tratempa evoluo rajtas forbalai aŭ enkonduki?

En etnolingvoj, la tratempa evoluo povas ĉion:

Kaj en Esperanto?!...
KONSISTO DE LA FUNDAMENTO
La Fundamento havas nur tri partojn, kiuj dividas la saman lingvan fundamentecon, sed ne la samajn procedojn:
1. Esperantaj lingvomodeloj:

Antaǔparolo.

Ekzercaro de la lingvo internacia Esperanto.

Esperanta antaǔparolo al la Fundamenta Vortaro.

2. Fundamenta Gramatiko de la Lingvo Esperanto en kvin lingvoj.

3. Universala Vortaro de la lingvo internacia Esperanto.


La lingvomodeloj de la Fundamento estas ordinare tekstoj, sed aperas metatekstoj en la paragrafoj 27, 28, 29, 30 kaj 42 de la Ekzercaro kun reguloj kaj ekzemploj, krom la sola metateksto de la antaǔparolo al la Universala Vortaro. La verdaj tekstoj kaj la metatekstoj abunde kompensas la skeletan aspekton de la Fundamenta Gramatiko kaj devas esti konsiderataj jen komplementoj de ĝiaj reguloj, jen simplaj konsiloj en la okazo de malegalaj instruoj de la Gramatiko kaj de la Ekzercaro, sed ĉi lasta opinio meritas klarigon.

Alia grava dokumento ekzistas, kaj ĝin ni devas rigardi kun la sama respekto, kiun ni havas por la Fundamento, ĉar ĝin sankciis la sama kunsido, kiu sankciis la Fundamenton: la Deklarario pri la Esenco de la Esperantismo. En la fino de ĝia 4-a alineo aperas la sekvanta teksto, kiu enhavas permeson kaj rekomendon:


Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.
La unua frazo de la citaĵo prezentas permesas individuan solvon, kaj la dua ĝin restriktas per rekomendo, ĉar eble la vasta verkaro de Zamenhof enhavas pli bonan solvon...

La permeso respondas pri sufiĉe granda nombro da duoblaj radikoj inter la eldono de la Unua Libro en 1887 kaj la unua UK en Francujo en 1905, sed ordinare la tempo jam decidis pri venkitoj kaj venkintoj. Multajn forpuŝis mem la Fundamento aǔ posta aldono al la Fundamento: cikalo x cikado / konkiri x konkeri / legiono x legio / speri x esperi / vinki x venki / vipero x vipuro... Kelkaj el ili apartenas al la Unua Libro, kaj estas do relikvoj, sed ĉiu unua vorto de la paroj estas nun arĥaismo ĉiam je la dispono de apartaj necesoj de la parolantoj.

Zamenhof (1962, p. 35) estis tolerema:
Estas vero, ke sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn (ekzemple: “evolucio” kaj “evoluo”); sed ŝajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian “embarason de riĉeco” ol malutili al si per ia ne sufiĉe matura dekreto, elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraǔ por ni tute certa.
Bedaǔrinde la Akademio de Esperanto absolute sen ia neceso oficialigis kelkajn paralelajn vortojn kaj per tio rekte interferis en la evoluo de la lingvo: oficialigo de la varianto vipero spite de la Fundamenta vorto vipuro kaj oficialigo de la varianto buĝeto spite de la vorto budĝeto de la 3-a Aldono.

Pri la unua eĉ estas lingva respondo de Zamenhof (1962, p. 26), en kiu li provas historii la konfuzon kaj firme sin decidas por la oficiala:

... estus dezirinde, ke ĉiuj aǔtoroj de vortaroj korektu en siaj verkoj tiun formon konforme al la “Fundamento”.
Pri la dua certe la plimulto kaj eble la plejmulto de la akademianoj simple ne pensis, ke estas pli bone toleri misetan prononcon ol rompi la tradicion de la lingvo...
LIMOJ DE LA FUNDAMENTO
En ajna lingvo, inter la parolo kaj la skribo, la unua estas pli forta, kaj neniu registaro sukcesus reformi ĝin. La dua tamen estas ia postdono de la unua, kaj antaǔaj membroj de la Akademio de Esperanto trovis legitime akcepti per la 8-a Oficiala Aldono la formojn nul kaj un, la unuan plene kaj la duan nur por specialaj okazoj, kvankam tio ŝajnas al mi atenco al la Fundamento: brazilaj serĝentoj akompanas la marŝon de la soldatoj per krioj de um [unu] ĝis quatro [kvar], sed neniu eĉ pensis pri unusilabigo de la kvara...

Pro la privilegio de la parolo super la skribo, ŝajnas al mi nur milde deviga kaj do malmilde akceptebla ĉio, kio devenas de simpla tradicio okcidenta sen speciala atentigo en unu el la partoj de la Fundamento: ekzemple, la por mi barbara kutimo ĉion minuskligi, ĉar tio malfaciligas la legadon, verŝajne nur por tiuj, kiuj estas majuskluloj... Mi mem obeas al strikta koncedo: fari en Esperanto nur tion, kion denaskuloj de etnolingvoj aǔdacas fari en la siaj...

Principe, ĉio en la Fundamento estas deviga por la unuopaj esperantistoj, por iliaj grupoj kaj por niaj institucioj. Krom la supra ordinara leĝo, mi persone obeas al tri leĝeroj [vorto nur por agaci Renaton]:
1. Se estas preterlasoj inter diversaj partoj de la Fundamento, validas la informo, kiu enhavas la aliajn: krom la Franca Gramatiko, neniu el la aliaj identigas la veran sencon de la verboformo far´is kaj pere de ĝi de ĉiu estinta verboformo.

2. Se la Fundamento kontraǔas sin mem en diversaj lokoj, la parolanto estas libera elekti tion, kion li volas, dum la tradicio ne intervenas: la 10-a regulo kaj la 16-a sin oponas, ĉar tiu lasta ne informas, ke la akcento plu restu sur la sama vokalo.

3. Se io estas nenie malpermesata, tio estas ebla vojo por evoluo, eĉ se la nuna lingvo tion malpermesas per la normo, kiu estas komunuma kutimo: en sia lingva respondo 118 Zamenhof (1962, p. 96-97) kondamnas la uzon de la ablativo absoluta, sed nenia frazo de la Gramatikoj ĝin mencias, kvankam nenie ĝin uzas la Ekzercaro: Veninte la instruistoj, la leciono komenciĝas.

En okazo de dubo, ni devas rimedi al ni per leciono de la Ekzercaro kaj en ekstrema okazo per analogio.


1. Kontrolo de la unua leĝero
En la Franca Gramatiko la pasinta tempo ricevas du sencojn: vous faisiez [io estanta en la pasinteco: dum la fakto en la pasinteco] kaj vous avez fait [io estinta en la pasinteco: post la fakto en la pasinteco]. La Gramatiko de la aliaj kvar lingvoj devas helpi al si per atenta rigardo de la Ekzercaro (21:7):
La filo de la reĝo, kiu revenis de la ĉaso, ŝin renkontis [...].
La formo revenis indikas fakton okazantan en la pasintenco, dum la formo renkontis aludas fakton okazintan en la pasinteco. En ambaǔ okazoj la verboformoj simple manifestas faktojn antaǔ la parolo, kaj la frazo parolas pri renkontiĝo, kaj tial la unua verbo povas esti transformata en participon: La filo de la reĝo, revenanta de la ĉaso, ŝin renkontis.

La sekvanta frazo enhavas la samajn faktojn, sed nun ĝi parolas pri reveno: La filo de la rego, kiu ŝin renkontis, revenis de la ĉaso. Kaj nun, denove la unua verbo povas esti transformata en participon: La filo de la reĝo, ŝin renkontinta, revenis de la ĉaso. Ĉi-okaze tamen la dua verbo estas ambigua, kaj la formo revenis povas indiki unu el du sencoj: 1. dum la reveno [analoga al faisiez]. 2. post la reveno [analoga al avez fait].

Certe, la multaj miselektoj de la estinta participo en lokoj, kiuj postulus la estantan, sekvas de tio, ke en ĉiu el la kvin gramatikoj estas lamentinda manko, kiun mi alskribas inter rektaj krampoj:
h) Le participe présent passif, par at : far´at´a – étant fait, qu´on fait [qu´on faisait].
Plej lamentinda tamen estas la leciono pri la participoj, kiujn nur la Ekzercaro vere klarigas, sed unuflanke la graveco de la gramatiko kaj aliflanke la participa malriĉeco de multaj etnolingvoj portas ege klerajn esperantistojn al oftaj eraroj.

La misinterpretoj de nia participoj estas jam antikvaj:

Beaufront (1904, p. 45-46), Mimó (1961, p. 11) kaj Jung (1965, p. 24) pekas la saman eraron interpreti, ke participoj dependas de la momento, pri kiu temas. Tio estas vera, sed valoras neniom, ĉar tia regulo validas por ĉiuj adjektivoj kaj adverboj escepte de tiuj, kiuj rilatas al la parolo. Mi prenas la ekzemplojn de la citita loko, sed aldonas simplan adjektivon per kunordigo al la participoj:


Mi estas amata kaj feliĉa.

Mi estis amata kaj feliĉa.

Mi estos amata kaj feliĉa.


Mi estas vestita kaj eleganta de du horoj.

Mi estis vestita kaj eleganta de du horoj.

[...] mi estos vestita kaj eleganta du horojn pli frue ol vi.

Skandale, Beaufront tute ne rimarkis, ke la ekzemploj de la estinta participo ne apartenas al tio, kio estas nomata pasivo... nur tiuj de la estanta!

La situacio ŝajnas al mi kriza, ĉar eĉ PIV 2002 prezentas groteskajn ekzemplojn, sed ĉi tie sufiĉu nur unu el ili (2002, p. 95), kiu estas simpla reduktita kopio de PV (1947, p. 36):
Antikv/a 1 Ekzistinta k de longe ne plu ekzistanta [...]
La verkanto de tiu difino evidente pensis: kiu ekzistis kaj de longe ne plu ekzistas. Mi bedaǔras, sed ekzistinta estas io ne plu ekzistanta: se mortinta estas vivulo post la morto, ekzistinta estas io post la ekzisto... Pli grava fuŝo tamen estas tio, ke la ekzemploj ne kongruas kun la difino de la kapvorto!

Ankaǔ la estonta participo estas misuzata. En 2006.05.23 je 02:19:56, Probal Dasgupta sendis al unu el niaj listoj la sekvantan informon, kies mian uzon li konsentis [liaj malgrandliteroj]:


estimataj kunlistanoj


de la 24a de majo ĝis la 8a de junio mi estos en loko, kie mi apenaǔ havos aliron al retkonekto. oni do bonvolu inter tiuj datoj ne atendi de mi regulajn respondojn al mesaĝoj.

probal (forironta morgau, malmulte retumonta inter 24 majo kaj 8 junio)


Kaj mi respondis al li:
En ĉiu tago inter tiu tempospaco, kaj en ĉiu horo de ĉiuj tiuj tagoj vi estas retumonta, sed nur en kelkaj el ili vi estos retumanta. Vi faras la kutiman eraron interpreti participon pere de rilativa propozicio: [probal] kiu foriros kaj retumos... Participo tamen estas simpla adjektivo, amata kaj bela, vestita kaj preta, akuŝonta kaj graveda havas la saman konduton en ĉiu frazo, kiun ili partoprenos.
Evidente, la ĝusta formo estus retumanta...

Ĉiuj mistrafoj grandparte dependas de la Fundamento pro ĝiaj difinoj de la participoj per adjektivaj subordigitaj propozicioj. Mi citas la anglan version, kiu perifrazas kvin el ses eblecoj, dum la rusa tion faras nur unu el ses [mia traduko de la rilativaj propozicioj]:


[...] far´ant´a, “he who is doing” [kiu faras].

[...] far´int´a, “he who has done” [kiu faris].

[...] far´ont´a, “he who will do” [kiu faros].

[...] far´it´a, “that which has been done” [kiun ... faris].

[...] far´ot´a, “that which will be done” [kiun ... faros].
2. Kontrolo de la dua leĝero
Kurioze, en 2006.04.03 Andreas Kueck petis de la Prezidanto de la Akademio de Esperanto oficialan respondon al la sekvantaj demandoj, kaj mi havas lian konsenton ilin aperigi ĉi tie [lia vortumo]:
1-e) Laǔ mia scio, nur en la angla, germana kaj rusa versioj de la Fundamenta Gramatiko estas eksplicite skribite, ke supersigna u estas uzata nur en diftongoj resp. post vokalo kaj ke tia limigo estas menciita nek en la franca versio nek en la pola versio. Ĉu el tio sekvas, ke Esperanto-vortoj, en kiuj supersigna u aperas nek en diftongo nek post vokalo (ekzemple "Gǔatemalo", "ǔono"), pro tio malobeas la Fundamenton?

2-e) Ĉu okaze de prienhava malsameco ene de la kvinlingvaj versioj de la Fundamenta Gramatiko validas la principo, ke estas permesata tio, kion tiurilate allasas la malplej limiga versio (ekzemplo estas en la unua demando)?

3-e) Ĉu okaze de prienhava malsameco ene de la kvinlingvaj versioj de la Fundamenta Gramatiko validas la principo, ke estas malpermesata tio, kion tiurilate ne allasas la plej limiga versio (ekzemplo estas en la unua demando)?
Kaj mi nun pli detalas mian personan respondon al li, dum la Akademio plu studos la sian.

Li miselektis unu el la ekzemploj. Multaj ne facile prononcas la konsonantajn grupojn kv kaj gv kaj tial transformas ilin respektive en kǔ kaj gǔ, sed tio estas prononco, ne skribo. La oficiala formo de la citita landnomo estas Gvatemalo.

La plej konataj vortaroj ordinare listas nur tri vortojn sub la supra litero: ǔa, ǔato, ǔo. Cherpillod (1988, p. 169) registras dek unu, inter ili la vorton ǔono.

Al la unua demando mia respondo estas klara: ne, tute ne! La konsonanto ǔo estas egala al ĉiu alia, kaj povas esti uzata antaǔ kaj post vokalo. Jen miaj argumentoj:


1. La Franca Gramatiko bezonis nur klarigon pri la dekreskaj diftongoj, kiujn ĝi ne konas, kaj tiu klarigo aperas per germana vorto, dum la Pola bezonis nenian, ĉar ekzistas litero por tiu sono: la trastrekita lo.

2. Estas multaj vortoj, kiuj finiĝas per tiu glitanto, sed en la Fundamento estas unu vorto, kiu komenciĝas per ĝi: ĝia nomo. Se la Fundamento mem ĝin uzas antaǔ vokalo, tia pozicio estas Fundamenta.

3. La Ekzercaro prezentas en 2:16 la vorton majo, kiun ni devas legi ma.jo, kaj ne maj.o. El tio mi konkludas, ke la vortojn kontraǔa, kontraǔe, kontraǔi, kontraǔro kaj kontraǔu ni devas legi kon.tra.ǔa, kon.tra.ǔe, kon.tra.ǔi, kon.tra.ǔo kaj kon.tra.ǔu... Se tiuj du glitantoj komencas silabon, kohere ili rajtas komenci ankaǔ vorton!

4. La Germana kaj la Rusa Gramatiko informas, ke tiu sono aperas post vokalo, sed la Angla, ke tiu sono formas diftongojn, kaj tio en lingvo kun multaj diftongoj: wait [ǔejt].. Diftongon tamen povas estigi ĉiu el tiuj du konsonantoj: dekreskan en la vortoj aj kaj aǔ kaj kreskan en la vortoj ja kaj ǔa. La angla instruo ampleksas la germanan.

5. Se la Fundamento mem sin kontraǔdiras, kaj tio restas supre pruvita, ni estas tute liberaj... Mi mem ne dubas, ke nia tradicio jam akceptis la vortojn kun kreska diftongo en ĝia komenco.

6. Se tiu posta diftongiga sono vere estus barata de la Fundamento, Zamenhof ne proponus vorton, kiu komenciĝas per ĝi: ǔa...


La respondo al la dua kaj tria demandoj dependas de la rilato inter iliaj kondiĉoj: 1. Se unu el ili enhavas la alian, mi respondas: permesata kaj deviga. 2. Se unu el ili ne enhavas la alian, temas pri konflikto, kaj ni devas turni nin al la Ekzercaro, eventuale al analogio: ĉiu elektas unu el tiuj eblecoj laǔ sia tuta bontrovo.

Se ni analizas nun la suprajn kondiĉojn por decidi pri la uzo de la glitanto ǔo, ni konstatas, ke tri el la kvin lingvoj vidas en ĝi konsonanton egalan al ĉiuj aliaj, sed du el ili ĝin restriktas al postvokala uzo: temas pri konflikto, kiun tamen la Ekzercaro de la Fundamento (1963, p. 81) solvas per kontrauzekzemplo en la fino de la unua paragrafo.


3. Kontrolo de la tria leĝero
En sia Proverbaro Esperanta (1974, p. 29) Zamenhof donis al ni la sekvantan ekzemplon de lingva novismo:
Ke la lup´ estu sata, kaj la ŝaf´ ne tuŝata.
La unuan vorton li prenas tie kvazaǔ por interjekcio, kiu emfazas la gravecon de tiu popola diro, sed la Fundamento vidas ĝin simpla subordiga konjunkcio, sed mi mem scias ĝin surogato de la foresto de demanda vorto en nedemanda subordigita frazo. en la supra frazo ĝi kreas pli energian sinonimon de la sekvanta frazo: La lup´ estu sata, kaj la ŝaf´ ne tuŝata. Ofta en la hispana kaj en la portugala, ĝi venas de la subordigo de la frazo citita en ĉi tiu alineo, kaj poste de la superordigo de tiu subordigita frazo...

Neniom pri tio diras la Fundamento: tio do povas esti stranga, sed neniam erara kaj korektinda.


TIMOJ DE LA FUNDAMENTO
La Fundamenta Gramatiko priskribas la lingvon parte kaj naive per tradicia penso, kaj sufiĉe bone estas klarigataj la aspektoj de sonoj kaj vortoj, sed la sintakso plene malaperas, kvankam por tio la Ekzercaro donas ordinare perfektan solvon. La Fundamenta Gramatiko havas du regulojn pri la sonoj (9 kaj 10), aliajn du pri la senco (12 kaj 15) kaj la ceterajn pri formoj kaj aranĝoj. La morfologio estas privilegiata, sed seke klarigata per simplaj nomoj, eble pro la morfologia riĉeco de tri el la kvin lingvoj de la Fundamento.

La Fundamento timas, ke multaj profitos de ĝia skeleteco en la Gramatikoj kaj de ĝia malgrandeco en la Ekzercaro por personaj aǔ instruaj devioj.


1. Persona devio
En la numero 2 de la 2-a alineo de la Antaǔparolo Zamenhof konfesas:
Tiujn ĉi tri verkojn la aǔtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraǔ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaǔ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraǔ tiuj ĉi leĝoj.
Ni tamen povas legi en liaj versoj malobeon al la sekvanta informo de la Ekzercaro en la paragrafo 27:4, tamen sen ia apogo de la Gramatikoj:
Anstataǔ “la” oni povas ankaǔ diri “l´” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo).
En sia Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto Zamenhof (1939, p. 319 kaj p. 460) prezentas la sekvantajn versojn:
L´espero, l´obstino kaj la pacienco –

Jen estas la signoj, per kies potenco

Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,

Atingos la celon en gloro. [La Vojo]


Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,

Por reunuigi l´homaron. [Preĝo sub la Verda Standardo]


La franca Fundamenta Gramatiko disponas [mia traduko] en sia 16-a regulo:
La finiĝojn de la substantivoj kaj de la artikolo oni povas forigi kaj anstataǔigi per apostrofo. Ex.: Ŝiller´ (Schiller) anstataǔ Ŝiller´o; de l´mond´o anstataǔ de la mond´o.
Mi kredas, ke tiaj deflankiĝoj estas ŝuldataj ne al ia nekonscia preteratento, sed al ege delikata rimedo stila: 1. En La Vojo la esprimoj de la du unuaj ecoj fariĝas trisilabaj dank´ al la sensilabigo de la artikolo, dum la tria eco fariĝas kontraste tre longa, ĉar espero kaj obstino dependas de longa kaj longega pacienco. 2. En Preĝo sub la Verda Standardo la artikolo disigus la vorton unuigi kaj la vorton homaro, sed pere de tiu dua sensilabigo, tiuj du vortoj proksimiĝis por indiki la proksimecon de tiu sonĝo! Se ilin ne klarigas ia senkonscieco, ni devas opinii, ke Zamenhof sciis, kion li faris: kontraǔ la Ekzercaro, sed ne kontraǔ la Fundamenta Gramatiko. Kaj mi do venas al la konkludo, ke la Ekzercaro subestas al la kvinlingva Gramatiko, verŝajne ne en la prozo, sed nur en la verso, kiu ĝuas pli grandan liberecon!
2. Instrua devio
Instruaj devioj estas ege danĝeraj deflankiĝoj de la Fundamento, ĉar ili estas fekundaj semoj, kiuj facile disvastiĝas en nia verda kampo.

Mi restos ĉi tie kun unu el la libroj, kiuj pekas kontraǔ la Fundamento, kvankam iliaj du aǔtoroj estis bonegaj lingvokonantoj. Iliajn erarojn mi atribuas al pretervida komparo inter la Gramatikoj kaj la Ekzercaro de la Fundamento krom eblaj influoj de iliaj gepatraj lingvoj: Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, de Kalocsay-Waringhien [ĉ tie: K-W].

La Fundamento estas klara (Zamenhof, 1939, p. 255):
Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita.
Estas tamen la problemo de la du vokalaj literoj, kiuj povas havi unu el du prononcoj: e kaj o. Tiujn du vokalojn ni devas legi kaj prononci en unu el du manieroj laǔ la dispozicio de la Fundamento: bèLÈgè kaj kòMÒdò, nome malaltaj malfermitaj [vastaj] vokaloj, aǔ béLÉgé kaj kóMÓdó, nome mezaltaj fermitaj [malvastaj] vokaloj. La vokaloj de la unua paro povas esti prononcataj kun la buŝaperturo, kiun ni uzas por la vokalo a.

La Franca Gramatiko kaj la Angla proponas unu solan prononcon per la vortoj, kiuj ilin subestas: béLÉgé / kóMÓdó. notxxx



Spite de tio, K-W (1980, p. 40-46) instruas prononcon vastan [malfermitan] kaj malvastan [fermitan] por la tiuj du vokaloj kaj longan kaj mallongan por ĉiuj. Per tio Esperanto havus dek variantojn de vokaloj: kvin fonemojn kaj dek alofonojn... Krom ignori la lingvojn, kiuj havas sole nur la fiziologian longecon de mallongaj vokaloj antaǔ senvoĉaj konsonantoj kaj longaj antaǔ voĉaj, ili eĉ tute neglektis unu el la lingvaj respondoj de Zamenhof (1962, p. 58):
La elparolo de la vokaloj devas esti nek tro longa nek tro mallonga [...].
Inter la paĝoj 145 kaj 148 K-W proponas kvar klasojn de verboj: 1. Verboj de daǔro kaj rezulto: skribi. 2. Verboj de daǔro sen rezulto: admiri. 3. Verboj de rezulto sen daǔro: trovi. 4. Verboj hibridaj: bari. Sur la bazo de tiuj klasoj, ili doktrinas, ke verboj de la dua el ili ne havas la estintan participoj, ĉar ili ne havas rezulton (idem, ibidem, p. 146):
Nu, ĉar tiuj agoj postlasas nenian rezulton, ĉe la respektivaj verboj oni NENIAM [mia majuskligo] uzas la rezult-sencajn perfektajn [ilia kursivo] formojn (kun -inta, -ita) [...].
Ili forgesis la Fundamenton (Zamenhof, 1963, p. 106), en kiu aperas la formo, kiun ili kondamnas ĉe verbo listita de ili, kvankam ĝuste uzata:
Mono havata esta pli bona ol havita.
Kontraǔ sia propra regulo, Waringhien uzis alian el la cititaj verboj en Aktoj de la Akademio 1963-1967, sed nun malĝuste (apud Mattos, 2004, p. 28):
Kiam en Aprilo 1966 la Direktoro de la Gramatika Sekcio prezentis, post enketo daǔrinta [mia atentigo] jam de Februaro 1965, projekton de Rezolucio, tiuj samaj kolegoj principe rifuzis partopreni en la voĉdonado (Aktoj de la Akademio, p. 41).
La supra preteratento estas pruvo de la blinda obeo al la Fundamento, ankaǔ vidata en la plej konataj lernolibroj, kiuj ege fuŝas la instruon de la participoj per ilia egaligo al rilativaj propozicioj: daǔrinta = kiu daǔris... Estus tre simple akcepti, ke participoj estas substantivoj, adjektivoj kaj adverboj, kiuj montras sencon (pasinteco, estanteco aǔ venonteco de la fakto, kiun la verbo manifestas) kaj celon (rilato al la signato aǔ prireferencato de la subjekto aǔ al tiu de la objekto):


Participoj

Senco

Celo

-anto / -ato







-anta / -ata

dum la fakto

signato de la subjekto / signato de la objekto

-ante / -ate







-into / -ito







-inta / -ita

post la fakto

signato de la subjekto / signato de la objekto

-inte / -ite







-onto / -oto







-onta / -ota

antaǔ la fakto

signato de la subjekto / signato de la objekto

-onte / -ote






Spite de miaj plej facilaj difinoj de la participoj, ni devas rekoni, ke la libroj La Zamenhofa Esperanto (La Laguna: J. Régulo, 1961. 329 p.), de pluraj aǔtoroj, kaj Vojaĝo inter la tempoj (La Laguna: J. Régulo, 1966. 197 p.), de K. Kalocsay, pruvis nenion kaj nenion solvis pro la simpla motivo, ke participoj ne estas verboformoj: 526 senutilaj paĝoj...

Ĝuste pro tio supra, mi preferas nomi la participojn subjektaj, kaj ne aktivaj, kaj objektaj, kaj ne pasivaj.
KONKLUDO
La Fundamento de Esperanto estis genia ideo de Zamenhof, kaj tiun iniciaton plej bone pruvis poste mirinda la frukto de la laboroj de la Delegacio por alpreno de lingvo internacia (1907-1910): la projekto Ido. Ilia Akademio tiom ofte reformis la lingvon, ke estis necese postuli periodon de stabileco (1914-1926)...

Se estas kelkaj difektoj en ĝiaj partoj, ĉio povas esti riparata per atenta tralego de aliaj, sed nun la lingvo estas tiel intense elprovita, ke ni scias, kiuj estas la precipaj devioj, kiujn ni devas konscii kaj venki:

1. Troigo de la akuzativo de almovo en la okazoj de manko de origino: se estas vera almovo, devas esti ankaǔ demovo [influo sur lernanton / influo sur lernanto]...

2. Erara interpreto de la participoj en predikativa funkcio post la estonta tempo de la verbo [estos presita / estos presata].

3. Obeo al falsaj reguloj [dormonta: kiu dormos].

4. Malĝusta skribo de false kunmetitaj vortoj [multekosta / multe kosta].

5. Ĥaosa uzado de la difinita artikolo.

Ĉio tamen estas ŝuldata plej multe al la influo de la gepatraj lingvoj, el kiuj eĉ niaj denaskuloj ne sukcesas liberiĝi.


--------------------------------------------

REFERENCOJ


BEAUFRONT, L. de. Commentaire sur la Grammaire Esperanto, quatrième édition revue et augmentée. Paris: Librairie Hachette, 1904. 156 p.

CHERPILLOD, A. Nepivaj vortoj, 2-a eldono. Courgenard: aǔtoro, 1988. 181 p.

JUNG, T. La Esperanta Konjugacio, unua parto. Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1965. 123 p.

LA NOVA PLENA ILUSTRITA VORTARO DE ESPERANTO. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 2002. 1265 p.

MATTOS, G. La participo teorio kaj praktiko. Chapecó: FONTO, 2004. 80 P.

MIMÓ, L. Perfekteco de la Esperantaj Verboj. Barcelona: Sabadell, 1961. 57 p.

PLENA VORTARO DE ESPERANTO. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda, 1947. 511 p.

ZAMENHOF, L. L. Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto. Paris: Esperantista Centra Librejo, 1939. 472 p.

ZAMENHOF, L. L. Lingvaj respondoj. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1962. 130 p.

ZAMENHOF, L. L. Fundamento de Esperanto, naǔa eldono, kun Enkondukoj, Notoj kaj Lingvaj Rimarkoj de D-ro A. Albault, Membro de la Akademio de Esperanto. Marmande: Esperantaj Francaj Eldonoj, 1963. 355 p.

ZAMENHOF, Lazaro Ludoviko. Proverbaro Esperanta. La Laguna: J. Régulo Eldonisto, 1974. 167 p.

Geraldo Mattos



Finfarita en 2006.06.09


Elŝuti 82.79 Kb.

  • Commentaire sur la Grammaire Esperanto
  • La participo
  • Fundamento de Esperanto

  • Elŝuti 82.79 Kb.