Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Ref-2008: vido el Siberio

Elŝuti 43.19 Kb.

Ref-2008: vido el Siberio




Dato23.03.2017
Grandeco43.19 Kb.

Elŝuti 43.19 Kb.

REF-2008: vido el Siberio

(raporto kaj dankesprimo)
Ni ekveturis al REF per nia malnova sovetia auxto.
La vidkapablo aŭ vida percepto estas tiu el la kvin sensoj, kiu ebligas percepton, observon, kaj analizon de onia medio per la ricevo kaj interpretado de lumo. La sensa organo estas la okulo -kiu konsistas el la okula globo kaj la pluaj organoj- estas la organo, kie registriĝas impresoj de videbla lumo, sed la vidprocedo inkluvizas ankaŭ agadojn en specifaj regionoj de la cerbo (vida kortekso): Tie la kolektitaj informoj analiziĝas kaj kunordiĝas laŭ formo, koloro, materialo, reliefo, ktp., kaj kompariĝas kun antaŭe memorigitaj bildoj. La vidkapablo estas celata precipe por perceptado de kontrasto, kaj per tio ankaŭ konturoj. La vidkapablo tial permesas vidadon de la konturoj de objektoj, iliajn distancojn kaj signife ĝi partoprenas en orientado en spaco. Por homo, vidkapablo estas la plej grava senso, kiu perceptigas proksimume 80 % da ĉiuj informoj pri la medio. Iuj uzas okulvitrojn por plibonigi sian vidkapablon. Oni kiu ne povas vidi, aŭ kiu preskaŭ ne povas vidi estas blinda.
Ni intencis per gxi atingi Moskvon (el nia urbo Barnaul’ tio estas 3500 km), tie lasi gxin cxe la fratino, kaj plu iri al Francio petveturante. Fakte, ekzistis varianto, ke se nia auxto rompigxos lauxvoje al Moskvo, ni lasos gxin tie, kie tio okazos (interkonsentos kun la lokanoj), kaj plu iros petvojagxe. Gxuste tiel okazis. Inter Novosibirska kaj Omska provincoj (proks. 1000 km de la hejmo), apud malgranda urbeto Cxany, el la rapidum-mekanisma kesto, cxe la 5a rapidumo, elfluis la oleo... Oni povas imagi, kio gxi estas: cxiuj dentoradoj – je la pecojn, cxiuj lagroj – je rubajxon... Kiom bonsxancaj ni estas, ke tio okazis apud logxanta loko, ne ie meze de interurba sxoseo, kiam gxis la plej proksima vilagxo povas esti 500 km!

Nu, per la lastaj fortoj de nia auxteto ni atingis riparejon en Cxany; la vojon indikis tre bona homo, lokano. Ni tre bedauxras, ke ne memoras la nomon. Grandegan dankon al li! Cxar gxuste sur la sxoseo cxe Cxany, en auxtoservejo, apud kiu rompigxis la auxto, oni diris, ke ni devos atendi nian vicon dum kelkaj tagoj!

Do, la riparejon ni ja atingis, sed estis dimancxo – cxiuj auxtomagazenoj fermitaj! Bone, ke la urbeto malgrandas, cxiuj logxantoj konas unu la alian... Do, oni malfermis kelkajn por ni. Sed plejmulto da necesaj partoj mankis. Dume la riparistoj komencis dismunti, sed la cxefaj riparlaboroj prokrastigxis gxis morgaux...

La petveturanto, kiun ni prenis cxe la mezo de la vojo al Cxany, decidis ne atendi nin, kaj plu iris mem (sagxa decido). Kaj ni, ankaux petveture, atingis apudan lagon Karacxinskoe. Jes, estas gxuste tiu saniga lago, apud kiu oni elterigas fame konatan (almenaux en eks-Sovetunio) karacxinskan mineralan akvon! Ni ecx ne povis imagi, ke iam ekscios, kie gxi trovigxas! Sed jen – okazis tiel! La lago mem estas suficxe granda (se ne grandega) laux la areo, sed maksimuma profundeco estas gxis la genuoj. Mirinde. La akvo tre salecas, kaj la bordojn kovras saniga sxlimo. La indigxenoj sxlimbanigxas... Ni ial ne tre ekdeziris. :) Aparte David’. :)

Sed la cxirkauxa naturo tre belas! Apudas ankoraux du lagoj similgrandaj, do necesas scii, gxuste kiu estas la saniga Karacxinskoe (oni montris al ni).

Ni tranoktis cxe la bordo (dankon al Angxela kaj Sergej pro la oportuna tendo, ankaux al Denisik-Euxropo-Gorbunov pro la granda dorsosako kaj aldona dormosako :)) kaj ekmovigxis reen al Cxany. La riparo de nia kompatinda auxto dauxris ankoraux tutan tagon (remunti la rapidum-keston – okazis ne rapida afero, kvankam flankaj “ekspertoj” kriis, ke la laboro prenos nur kelkajn horojn. Certe, necesas atenti ankaux multfojan veturadon laux la tuta urbeto je sercxado de la detaloj), vespere sxajne cxio estis kunmetita, muntita... Ni provas starti – ne funkcias... :( Kio estas?! Evidentigxis, ke oni metis unu ringon renverse (la riparistoj ne kulpas, efektive oni povas facile misagi: la ringo havas komplikan formon, sed preskaux simetrias, nur unu flanko malsamas per nerimarkebla nocxeto).

...Jamis malfrua vespero, la riparistoj laboris tutan tagon sen tagmangxo, do la rea dismunto cxiuokaze prokrastigxis gxis la mateno. Sed ni ne povis plu atendi – ni jam malfruigxis je du tagoj. Do, ni interkonsentis, ke ili dauxrigos la riparadon, kaj la auxto atendos nin cxe ili, kaj ni mem movigxos plu. Ni eksciis la horaron de trajnoj (la plej proksima moskva – nur sekvontvespere), tranoktis en la dometo de la gardisto (bonanima ulo!), kaj matene eliris sur la sxoseon.
Petveturado estas superbajxo! Se ni ne estus petveturuloj, ni ankaux ne riskus veturi tiom malproksimen per la propra auxto. Se gxi ropmpigxos? Kion fari? Kiel agi? Cxio, estus la fino! Sed ni, petveturuloj, cxiam havas 100-procentan rezervan varianton. Se io okazos – la sxoseo, la rideto, la dikfingron supren – kaj ek en la vojon, por ajnaj distancoj (almenaux en eks-Sovetio, pli malproksimen ni antauxe ne vojagxis. Tamen ekzistas ja amikoj-esperantistoj el Pollando, Vojtek kaj Majxena, petveture cxirkauxintaj la mondon, ekzistas Krotov, Sxanin kaj amaso da aliaj, malpli famaj aux tute nekonataj uloj, traradumintaj la mondon... Kiel diris iu el “granduloj” (sxajne, Krotov mem), “ni estas la lasta generacio de vojemuloj”. :) Nu bone, mi ne plu deflankigxu. :) Tio estas tute alia temo :))

Do, petveture ni atingis Varsovion. Mi ne rakontu detale: ree, ne pri tio nun temas. Mi nur mencios kelkajn momentojn. Ekzemple, ni movigxis multe pli rapide, ol en antauxaj fojoj (Barnaul’–Piterburgo, Barnaul’–Kostroma), kvankam supozis, ke veturos malpli rapide. Kial? Estas objekto por mediti... Ni ne havis (male al la antauxaj fojoj) petveturajn supertutojn, havis gitaron, nin akompanis David’ (tiumomente – 3j10m post la naskigxo) kaj Artur’ (5 monatoj antaux la naksigxo :)). Estas kontrauxdiraj donitajxoj, ekde vidpunkto de scienca petveturado. :) Nu ankaux, ni certe estis pli spertaj, pli malstrecxitaj... Kaj, samtempe, ni malfruigxantis, tre rapidis (kvankam normale dormis nokte, ne hastegis tutdiurne), kaj TRE deziris trafi REFon. Gxenerale, la temo de grandega deziro, fortuno kaj renkontado de bonaj homoj lauxvoje – ankaux estas aparta demando.

Kaj bonaj, interesaj kaj neordinaraj homoj multis. Se rakonti pri cxiuj – la dikega volumo rezultigxos. :) Kion valoras almenaux la junulino-vampirino, majstro de tatuado kaj pirsado, ankaux vojagxinta petveture el Tatario en Moskvon, sed tute sen petvetura ekipajxo – kun nura notlibreto kaj skribilo, en facilanima T-cxemizo kaj jxinso. Poststudentino de jxurnalfako!

Tre impresis nin Belorusio. Verdire, ni atendis de gxi multe malpli. Evidentigxis tamen, ke estas preskaux Euxropo! Puraj, absolute glataj (preskaux spegulaj) auxtostradoj kun telefonoj SOS lauxkilometre, stiristoj konscie obeantaj la rapideclimigon 120 km/h... Ni ecx ridis kun stiristo-beloruso: se iu auxto devancas nin frenezrapide – do la numeroj estas ruslandaj. Kaj tiel estis... Gxenerale, cxio cxi ne mirindas por Euxropo, kie Ikar’ tion jam vidis, sed de Belorusio ni ne atendis tion... Bravuloj belorusoj!

Ankoraux interese ni trapasis la limon. Nu certe la belorusa-polan, aliaj limoj inter Rusio kaj Francio ja ne plu ekzistas! Bonaj homoj veturigis nin al la sxtatlima trapasejo, trovigxanta preskaux rande de Bresto. Ni dankis ilin, intersxangxis la adresojn, kaj ekiris direkte al la trapas-oficejo. Jen ni iras, kaj pensas – kiel ni trapasos ja? Anticipe ni eksciis, ke gxi nur nomigxas “trapasejo” ([belo]ruse – “trapiedirejo”), sed fakte gxi estas auxtomobila. Piedire – ne licas (en alia trapasejo, situanta tute ne lauxvoje, licas, sed cxi tie – ne), nur per auxto, cxu propra aux fremda – ne gravas. Kaj jen ni nur ekpensis pri tio, tuj haltis rugxa auxteto, mem, sen ajna levita mano. En gxi trovigxis polo, Jacek. Li iel similas al onklo Vadik (onklo de Ikar’) – per mensvigleco, negocemo, gajecemo kaj juneco en ajna agxo. Li demandis, cxu enordas niaj pasportoj, vizoj, demonstra mono, cetera galimatio, kaj diris “Sidigxu!”. Ikar’ jam sciis, ke Jacek profitas ne nur “spirite”, ankaux “materie”, sed Alona unuafoje renkontis tion. Estas tre profitodone transporti cigaredojn, vodkon ktp el Belorusio en Pollandon. Por unu homo oni permesas senimposte transporti certan kvanton da tiajxoj, kaj en okazo de superfluo la impostoj grandegas. Nu certe, por Jacek estis tre profitodone preni nin – kaj po normkvanto da cigaredoj lauxpersone transporti tra la limo. En la cxelima zono (de ambaux flankoj) multas homoj, kiuj vivtenas sin nur per tio.

(Kio koncernas dokumentojn, ankaux tio estas tuta aparta historio. Ekde la pasportoj, kiujn la ruslanda sxtata pasportservo devas fari dum unu monato post akcepto de cxiuj necesaj paperoj, sed por ke gxi akceptu la paperojn, necesas atendi sian vicon dum kelkaj monatoj,

ekde vizoj, kiujn (kvankam la sxengenaj) ni preparis kiel por-grekiajn, ne por-franciajn (pro niaj diablaj politikistacxoj),

kaj gxis la “demonstra mono” – konfirmilo de banka konto. Grandegan dankon al Marinjo kaj Sxikocjo pro ne demonstra, sed reala mono – suficxe granda por ni sumo – per kiu ili sponsoris parton de nia vojagxo. Dankon, amikoj... pro kompreno de graveco de la evento por ni. Kaj al viaj gepatroj, ankaux pro komprenemo kaj cxiuspeca helpo. Alvorte, ankaux buboj, kiuj veturigis nin gxis Bresto, donacis al ni iom da sia belorusa mono – por ke ni sentu nin libere en la urbo.)


Nu jen, traveturis ni la limon (tre bonsxance, en Bresto gxuste tiam oni festis la Urbotagon, cxiuj spektis la salutpafadon, do sur la limo ni atendis nelonge – nur unu-du horojn :)), Jacek veturigis nin trans Bala Podlaska (kvankam lia celo estis la urbeto mem, ne pli), helpis trovi herbejon tauxgan por noktumo (jam malhelis), arde deziris al ni bonsxancon, kaj forveturis. Ni kutime establis la tendon, vespermangxis kaj ekdormis... Kaj matene, finfine, ni ekkonsciis, kie ni estas. :) Fotigxis, certe, kaj ekmovigxis plu.

La priskribon de nia petvetura vojo gxis Varsovio mi forlasas por sxpari la lokon kaj tempon. :) Estis nur tri auxtoj. Gxis la pola cxefurbo nin veturigis estiminda sinjoro kun malgajaj okuloj, plenaj de vivosperto. Antaux ni prezentigxis fama subtera varsovia stacidomo. Kaj ni decidis: tutegale dum la petveturado ni nokte dormas, sed en trajno oni povas dormi kaj veturi, kaj konsiderante ke ni jam malfruas je du tagoj pro la rompo de nia auxto – ni ja veturu trajne. La biletoj gxis Parizo mankis, sed la kasistino certigis, ke ni prenu biletojn gxis Kolonjo. Kio estas Kolonjo – ni ne havis ecx ajnan ideon. Nu bone, ni kredis al la afabla virino. Gxis la forveturo restis tempo por okulumi la cxirkauxajxon. Apud la stacidomo situas domego, reprezentanta ekzaktan kopion de la Moskva Sxtata Universitato. Estas ita donaco de la soveta popolo al la pola. Kion fari kun tia grandega konstruajxo, la poloj ne sciis, la cxielskrapanto longe malplenis... Finfine, oni lokigis tie palacon de kulturo.

Al la stacidomo “adheras” moderna magazenego. Gxi forestis antaux kelkaj jaroj, kiam Ikar’ partoprenis Renkontigxon de ensembloj de popola muziko, kiel interpretisto... Io simila al la moskva subtera magazenego apud la Kremlo. Ni satmangxis cxiuspecajn glaciajxojn kaj intencis acxeti mapon de Euxropo, sed s-ro vendisto diris, ke nun gxi forestas, aperos sekvontsemajne. Tiom kutima cxi tio eksxajnis al ni... Nu, kiel oni diras en Rusio, “kokino – ne birdino, Polland’ – ne eksterland’”. :) Ne ofendigxu la poloj, estas amika sxerco. :) Alvorte, ni miris, ke en Pollando (distinge de aliaj landoj de Euxropa Unio) gxis nun estas uzata la nacia valuto (kvankam sxangxi euxrojn al zlotoj ne estas problemo).

Koncerne la mapon... Nian atlason ni ja forgesis en la riparata auxto! La atlason de auxtovojoj de eks-Sovetio kaj Euxropo, je kiu ni tre esperis. Do, en Ruslando ni veturis laux memoro, samtempe konatigxante kun vojoj de Euxropo en atlasoj kaj mapoj de niaj veturigantoj, strebante memorfiksi tiujn vojojn.


...La trajno tre placxis al ni. Nenio eksterordinara por euxropanoj, sed por ruslandanoj estas superbajxo. Futureska “cxirkauxfluebla” ekstero... La foteloj – pli bonas ol niaj aviadilaj, kaj tio estas vagono ecx ne la unuaklasa! David’ veturis laux bileto, sed senpaga, “donace”, kiel diris s-ino kasistino. Kaj tiel estis dum la tuta vojagxo, gxis la reveno. Por ruslandanoj necesas aldoni, ke en Euxropo vagonoj kun dormolokoj (kusxlokoj) estas okazajxo malofta, cxar ajna lando laux la grandeco kompareblas kun ekz. Altaja regiono, do la nocio “longdistanca trajno” havas cxi tie tute alian sencon. Sed la fotelaj dorsapogiloj oportune malantauxenigxas gxis preskaux kusxstato, brakapogiloj formetigxas, piedapogiloj eligxas – unuvorte, komfortas!

La pasagxeraro en la vagono estis tre multnacia, la lingvoj sonis diversaj: la angla, germana, pola, franca kaj ankoraux iuj, kiujn ni ne sukcesis identigi. Sed David’ fajfis pri tio, kiun lingvon uzis la uloj – li kun cxiuj trovis sian interlingvon. :) Kaj de cxiuj ricevis jen pomon, jen bombonon, jen ludilon. :) En cxi tiu lingva salato ecx Alona bonsxancis rememori la germanan! – danke al unu virino, patrino de infano ludanta kun David’; sxi posedis kelkajn lingvojn. Komencinte de la rusa, ili nerimarkite transiris al la germana, pri kio ecx Alona mem ekmiris. :)

Gxenerale, en Euxropo multaj homoj (almenaux inter uloj, renkontitaj de ni dum la vojagxo) parolas 2-3 lingvojn. Estas normo. Por ni tio estas io eksterordinara, cxar en la grandega lando forestas la neceso pri tio (kvankam ankaux nia lando havas enorman kvanton da “malgrandaj” lingvoj, sed la majoritato (la rusoj) perceptas tion aliel). Dum en Euxropo ekzistas tia neceso, tio estas oportune, finfine.
Vekigxinte matene, ni venis en tiun enigman Kolonjon. Jen ni elvagonigxis, cxirkauxrigardis... Ha! Ja estas Kjoln! En Ruslando oni neniam prononcas “Kolonjo”, sed “Kjoln” estas fame konata!

Ni acxetis la biletojn gxis Parizo kaj ekiris vagi la cxirkauxajxon. Verdire, la tempo ne multis, sed ni sukcesis plene gxui rigardadon de fama Kjolna(Kolonja) katedralo. Beleco!... (interalie, la fotoj de la tuta vojagxo konsistigas du preskaux plenajn DVDojn – domagxe ne eblas krocxi ilin al la letero :)) Ni trovis specialigitan vendejon de “Canon” (gxuste antaux la vojagxo nia fotofulmilo cxesis funkcii), sed gxi malfermigxontis nur post nia forveturo el Kjoln. :(



Trajne ni atingis Parizon. Ni venis al la norda stacidomo, acxetis pluajn biletojn gxis urbo Angxe (Angers), kaj sagxis demandi, cxu de cxi tiu stacio ekveturos la trajno. Evidentigxis, ke de la suda (tute logike). Dum per la metroo (kaj Pariza metroo tre malsamas de la Moskva: la stacioj estas ne artajxoj, sed simplaj funkcikonstruajxoj, la stacinomojn neniu lauxtparolas, la pordojn necesas malfermi permane) ni atingis la sudan trajnstacion, venis tempo de nia plua forveturo. Estus domagxe ne rigardi Parizon, aparte por Alona, estinta cxi tie unuafoje, do ni, kvankam malfruis al REF, decidis sxangxi la biletojn tiel, por ke veturi al Angxe sekvamatene. Lasinte la ajxojn en deponejo, preninte nur la gitaron kaj la fotilon, ni ekirirs vagadi laux la euxropa cxefurbo de modo. Ni vizitis la cxefajn vidindajxojn – versxajne, la cxiesa turisma itinero: Domo de veteranoj, la Turo de Ejfel (Eiffel), la Arko de triumfo, Champs Elysees, Louvre, Notre-Dame. Certe, ni suprenigxis sur la Ejfelan turon (kiu ne scias: la alteco estas 300m (320 kun la antenoj), 3 etagxoj, sur la 3a situas malgranda muzeo de vaksaj figuroj). Nokte (gxis la 1a horo) gxi estas tre bele iluminata. Gxuste tiam malheligxis, kaj ni gxuis la spekton. Fotis gxin el plej diversaj punktoj. Jen cxi tiam okazis la “afekciiginta” nin evento. Subite ni malkovris, ke forestas la fotilsako. Kaj en gxi kusxis, krom la objektivoj ktp, la plimulto da mono, kelkaj dokumentoj, jxetono de la deponejo kun niaj ajxoj, unuvorte cxio... La okazajxo aspektis tiel, kvazaux oni sxtelis la sakon. Jen gxi cxeestis, kaj subite – forestas. Certe, ni komencis sercxi cxie, kie ni jxus estis, gxis tiuj lokoj, kie la fotilsako certe cxeestis. Nenie gxi kusxas! Kaj la polico forestas, kvazaux intence. La lokaj strataj duonlegxaj vendistoj de memorajxoj – timigxas cxe vorto “polico”. Finfine Alona renkontis policanojn (tiutempe ni jam komencis sercxi malkune, en diversaj lokoj) kaj, ne sciante la francan kaj la anglan, sxi esperantlingve rakontis al ili, kio okazis. Ili, certe nur gxeneralnivele, sed komprenis la aferon. Jen gxi, la praktika utilo de Esperanto! Tiam ni, certe, pensis ne pri tio. Ikar’ proksimigxis kaj angle klarigis la detalojn. La policanoj diris al ni iri en la policejon, sciigis, kie gxi situas... Kaj tie oni jam atendis nin! “Russian tourists?” – “Yes..” – “Is it your thing?” Nia gxojo estis senfina! Kaj la policanoj “ekbrilis”, vidante nian felicxon. :) Grandegan dankon al ili! Gxis nun restas enigmo por ni, kiamaniere la fotilsako trafis al ili. Versxajne, ni gxin ja perdis, kaj iu portis en la policejon. Dankon al bonkoraj, honestaj, noblaj francoj!
...David gxis tiam jam ekdormis. Tutan nokton ni devis porti lin sur la manoj, sed la celo valoris la penon. Rigardi Parizon estas revo de ajna ruso (des pli, rusino ;)). Gxuste cxe la mateno ni finis nian piedan itineron, kaj metroe venis al la stacidomo ekzakte je la tempo de tuja forveturo de nia trajno. (e-e-e, cxu ni ne menciis, ke en la antauxa trajno, Kjolno–Parizo, la informacion oni lauxtparolis kvarlinvge, kaj la mangxo estis inkludigita en la koston de la biletoj?) Jen ni venis al Angxe (por rusianoj: se Parizo estas analogo de Moskvo, do Angxe estas analogo de ekz. Novosibirsko) kaj prenis biletojn por buso al Bogxe (Bauge) (analogo de Barnaul’). Se iu estos en tiu franciero – ne kaptigxu: ekzistas urbo, kies nomo estas prononcata preskaux same (por rusa orelo), sed gxi trovigxas en tute alia loko, kaj gxi estas atingebla el Angxe nur trajne, ne buse. Gxis la bezonata por ni Bogxe – male, nur buse, la fervojo forestas. Tiu fakto savis nin de la eraro. :)
La buso transportis nin al la centra placo de Bogxe; ankoraux proks. 2.5 km da piediro eksterurben – kaj jen, ni estas en la antikva (negranda, sed auxtentika!) kastelo Grezijono, kie ja pasadis REF. Cxi tie oni jam atendis nin. La unuaj vortoj, per kiuj oni renkontis nin, estis: “Ho! Estas familio Akimenko el Siberio!”. Jes, cxar ni (kiel cxiuj) aligxis anticipe, kaj nun malfruis, estis neeble erari. :)

Kion rakonti propre pri REF? La partoprenintoj mem cxion scias, kaj por la ceteraj... malfacilas trovi la vortojn. :) ESTIS BONEGE! Ni tuj trafis sub la bonkoran, nealtrudan, kaj zorgoplenan kuratoradon de Bert – la organizanto de la evento. Grandan dankon al li! Sen li, sxajne, cxi tiu esperanto-renkontigxo de estus tiom cxarma, tiom satura, tiom gemuta kaj superba! Kvankam, ni dume ne partoprenis aliajn REFojn, sed pri tiu cxi ni povas diri – gxi plensukcesis, kaj gxuste pro penoj de Bert. Honoron kaj lauxdon al li! :) Dankon ankaux al Lars kaj lia familio – ili estis la unuaj, kun kiuj ni konatigxis tuj post la veno (gxuste kiam ni alvenis, cxiuj ceteraj intencis ekskursi), ili helpis al ni adaptigxi kaj “entirigxi”.

Tamen, pri REF mem... Ni logxis en tendoj sur la teritorio de la kastelo, kaj cxiuj programeroj pasis en la kastelo mem aux sur la korto. Plejparte, kiel oni supozis, cxio estis organizita por la infanoj – finfine, tio konsistigas la sencon de renkontigxo de esperantaj familioj, por ke la infanoj ludu, interkomuniku esperantlingve, por ke estu interese por ili. Kaj estis! Cxiuvespere arangxitis pupfabelo, cxiumatene – muzikado kaj kantado (kiu kiom kapablas, laux la povoj kaj intereso), evoluigaj ludoj kaj okupoj... Sed ne nur por infanoj. Ankaux por la gepatroj! Multegon ja oni povas ekscii en esperanto-renkontigxoj, ne nur la familiaj! Ja cxiuj homoj reprezentas diversajn landojn, kun sia kulturo, kun io nova, nekutima, kion ne havas la aliaj. Kion valoras almenaux la japana abako - sorobano (dankon, Kimie! Ankaux dankon al Cyrille pro la disko kun “Cxio fareblas”). Ni havis kaj ekskursojn, kaj muzik-kantadajn okupojn, kaj lernadon de popolaj dancoj diverslandaj, kaj lekciojn, kaj tradician libroservon.

Aparte menciindas la ekskurso al vilagxo de trogloditoj. Kiuj estas trogloditoj? Por tiuj, kiuj ne scias, la vorto eble sonas iel simile al neandertaluloj, kanibaloj kaj sovagxuloj. Sed en la realo, estas ordinaraj homoj, simlpe ili konstruis siajn logxejojn ne sur la tero, sed en gxi (la vorto “troglodito”, propre, signifas “logxanta sub la tero”, ne gravas cxu homo aux alia animalo). Komence oni fosis grandan kavegon, servontan kiel la korto, kaj poste en gxiaj muroj oni faris kavernojn, nur ne tiajn kiel cxe la prahomoj, sed normalajn cxambrojn, koridorojn... Tre pripensitaj konstruajxoj, necesas diri. Unue, dum la konstruado ili ne acxetis, sed male – vendis la konstrumaterialojn (profitodone!), due – tiaj logxejoj ne timis incendiojn oftajn tiam, trie – somere en tiaj logxejoj cxiam malvarmetas, vintre – ne malvarmas (sxparado da hejtajxo), kaj ankaux por la cxefa okupo – prilaboro de vinberoj – tio estis tre bone.

Dum la revenvojo ni vizitis antikvan akvomuelejon (Meule de Sarre), gxis nun funkciantan (kaj ne pro ies kolekt-restauxrema pasio, sed simple gxi konservigxis kaj funkcias de antauxaj tempoj). Gxi gxis nun havas auxtentikajn lignan akvoradon kaj sxtonajn muelrondojn (inter kiuj la grajnaro ne subbrulas kaj restas “viva”, male de la modernaj metalaj).

Ankoraux ni (cxiuj REFanoj) koncertis sur la centra placo de Bogxe (muzikumo kantado esperantlingva). Pleje stelulis Kim, virtuozo de akordiono, plenumanta per gxi cxion – de popolmuziko gxis rokenrolo kaj hiphopo, kaj lia filo Villads, produktanta tiajn sonajn trukojn per sia busxo, gorgxo kaj mikrofono, ke oni perdas la spiradon auxskultante. Poste nin solene akceptis la urbestro. Pri REF ecx skribis lokaj gazetoj kaj disvidigis franca televido.

Unuvorte, efektive estis interese kaj programplene. Ni, kiel cxiam pro sxangxo de klimato, tre dormemis, kaj ecx estis devigitaj preterlasi ion, bedauxrinde.

La mangxoj okazis en la kastelo 3-foje dum tago, kaj tiom bonguste, ke ne eblas rakonti! :) Kaj tiom abunde, ke oni povis ne iri sed ruligxi kiel buloj. :) Dankon al niaj kuiristoj, Andre kaj lia edzino Brigitte!

Pri kio ankoraux rakonti? La ularo estis plej malsama, el diversaj landoj, entute dekkelkaj familioj kun infanoj de plej diversaj agxoj. La plej junan la patrino portis en beb-balteo, kaj plej agxaj, sxajne, finadis la lernejon. Krokodilis oni malmulte. David’ ekde la unuaj horoj forgesis pri la rusa lingvo, kaj ecx Alona parolis en Esperanto! :)
Kaj kiam REF finigxis, realigxis ankoraux unu revo de Alona – ni vizitis maron. Pli gxuste, nin veturigis per sia auxto Alex kaj Ite. Grandegan dankon al vi! Je 200 km de Bogxe trovigxas bordo de Atlantiko, kaj ni veturis tien por unu tago, kaj estis tre kontentaj. Alex kaj Ite, kun la filino Clara, diris: “Kien vi sxovigxas? La akvo malvarmas!” Sed ni gxuis tutplene! 17-grada maro fine de varmega somero por siberiano... Ne ridigu nin! :)
Poste Alex kun la familio veturigis nin en urbon Tur (Tours), el kiu forveturontis nia buso. Ja reen, gxis Moskvo, ni decidis veturi per “EuroLines”. Verdire, la biletoj gxis mem Moskvo estis jam foracxetitaj, kaj ni prenis tiujn gxis Bruselo, kaj de tie jam gxis Moskvo. La biletojn ni acxetis en Interret’, per karto de Bert, kaj kun lia helpo. Ni ne povas ne espirimi dankemon al li ankorauxfoje pro cxio. Same al Alex kun Ite, kiuj akompanis nin gxis la busa forveturo, kaj dum la lastaj minutoj ni cxiuj reciproke sentis ecx ion parencecsimilan.
Do, iom vaginte laux Tur (kiu jam dum kelkaj jaroj ricevas premion pro la plej bona ornamigxo per floroj), gastinte kelkajn horojn cxe Jan-Paul, adiauxinte la familion de Alex, ni startis al Belgio. Tre bone, ke la veturo estis dumnokta. Ni dormis, kaj matene vekigxis en Bruselo.

Bruselo lasis al ni sentajxon de pli “malvarma” urbo ol Parizo kaj aliaj francaj urboj. Ne nur klimate, ankaux home. Ni ne scias kial, ecx en Kjolno ni ne sentis tion. Kvankam la urbo belas, sed tio estas beleco de modernaj spegulaj cxielskrapantoj. Certe, tute malsamas de la beleco de malnova Parizo. La konstruajxo de Belgacom – trapikanta la cxielon, kvadrata sekce, vitra turo. Nia Telekom mortus pro envio... :) Sed la urbo tre puras, kompare kun tiu Parizo.

Alex anticipe rakontis al ni, kiujn vidindajxojn oni povas rigardi en la cxefurbo de Belgio. Antaux cxio, estas Atomium. Grandega modelo de atomo de fero, kiel oni kutimas diri (pli gxuste – cxelo de kristalkrado). Gigantaj globoj, konektitaj per tubegoj. En la globoj trovigxas ekspoziciejoj, en la tuboj – eskalatoroj por cirkulado de homoj inter la globoj. Atomium estas parto de grandega tutmonda ekspozicio, pasinta en Bruselo en 1958. Kiam gxi finigxis, oni decidis ne dismunti Atomium-on por kelka tempo, kaj poste gxi tiel profundigxis en imagon de homoj pri Bruselo (kiel Ejfela turo por Parizo), ke oni restauxris gxin, kaj decidis lasi por cxiam.

Dum vizitado de cxi-miraklo, eblas preni elektronikan gvidilon – negrandan kesteton, parolantan kelklingve, inkluzive la rusan.

Apud Atomium situas parko “Mini-Euxropo”. En gxi estas kolektitaj lerte faritaj (gxis plej malgrandaj detaloj!) modeloj de cxiuj (aux preskaux cxiuj) vidindajxoj de Euxropo: la Falanta turo, Ejfela turo, Big Ban, Akropolo, cxiuspecaj palacoj kaj katedraloj, antikvaj portikoj, amfiteatroj, ktp, ktp, ktp. Cxio cxi grandas proks. je homa alteco (ni ne scias, en kia skaleco). Kaj cxio “vivas”! La placoj antaux la konstruajxoj plenas de miniaturaj modeloj de homoj, la kamionoj veturas laux stratoj, la sxipoj nagxas, la trajnoj rapidas laux reloj, la aloj de la ventmueliloj rotacias, la mara naft-argano “funkcias”... Unuvorte, estas bonege farita! Kiel preskaux cxiam kaj preskaux cxie en Euxropo, por infanoj la vizitado estas senpaga.

Ankoraux unu mondfama vidindajxo de Bruselo estas Manekenpis. La vorto “maneken’”, sxajne, en cxiuj lingvoj, krom la nederlanda (kiu kune kun la franca estas la oficiala en Belgio), signifas la samon, kaj nur en la nederlanda gxi signifas “knabo”. Nu kaj “pis” estas gxuste “pis’”. Propre, “la Pisanta knabo” mem ne prezentas ion eksterordinaran – la skulptajxo, sxajne cx. unu metron alta (cxu je reala grando?), kun fontaneto en la respektiva parto. Kaj necesas scii kie sercxi, por trovi la skulptajxon en la urbo. Sed cxirkauxe, laux kelkaj kvartaloj – plena similajxo de nia moskva Arbato! :) Nuraj memorajx-butikoj kaj kafejoj. Kaj en tiuj butikoj – cxi tiu knabo de plej diversaj grandoj, plej diversaj specoj: vitra, metala, ligna, gipsa, ecx cxokolada; vestita (de Sankta Nikolao gxis fajrobrigadano) kaj senvestita; statuetoj, brelokoj, horlogxoj, malfermiloj, korktiriloj, ombreloj, skarpoj, saketoj... cxio kun tiu knabo, aux pisknab-forma.

Lauxvoje al la skulptajxo kaj reen, ni trapasis la centran placon, cxirkauxigitan per tre belaj konstruajxoj (finfine io antikva, mala al tio, kion ni vidis cxe la stacidomo). La placon mem oni kovras per “tapisxo” el vivaj floroj cxiun duan jaron. Kaj tio devus okazi gxuste du tagojn post nia forveturo!

Ankoraux unu interesajxo, persone por ni, estis la brusela metroo. Unue, ni ne sciis, kiamaniere pripagi la veturadon. Cxe la enirejo, kiel kutime, staras trapaskontroliloj. Sed! a) la distanco inter ili estas tre granda; b) la biletaj kasoj por homoj-kasistoj – maplenas; c) sur la muroj pendas auxtomatoj por vendado de biletoj, sed monsxangxaj auxtomatoj (“dismoneriloj”) – forestas (tiuj cxeestas ekz. en parizaj kaj germanaj deponejoj, pripagaj necesejoj k.s.); cx) kelkaj homoj pagas(?) cxe la trapaskontroliloj, la aliaj – tranasas libere, senpage. Iom pensinte, ni decidis eniri, nenion paginte – cxar forestis la eblo fari tion. Tiel ni klarigus, se nin demandus iuj kontrolistoj. Sed ajnaj kontrolistoj forestis, kaj ni tutan tagon metrois senpage (gxis nun ni hontas pro tio :)).

Elirinte el la metroo, oni povas pluveturi per metrobuso. Laux ni, tio similas al ia miksajxo de tramo kaj enurba elektrotrajno. Ni ne havis tempon provi tion por nura gxuo – jam malheligxis – kaj ni ekiris al la stacidomo.

Sed jen por ni! Evidentigxis, ke en Euxropo oni fermas stacidomojn por nokto! Tio estas ne Ruslando, kie eblas tranokti en stacidomo je ia okazo. Cxi tie oni forpelas cxiujn por nokto, kaj noktumu vi kie vi trovos, ecx se vi havas frumatenan bileton por buso aux trajno. Kaj ne licas starigi la tendon en parko, male de tiu sama Parizo, en kiu oni rajtas noktumi ecx sur benko. Nu, por ni oni faris grandan escepton (pro David’ kaj Artur’), fermis nin gxis la mateno en la atendejo, avertinte, ke ne licas iel aktivi, cxar signalos la alarmo. Do, se ni nokte ekbezonus necesejon, ni ne scias kio okazus.

Kaj oni malpermesis eniri por unu junulo, kiu montris sian bileton trans la vitro, diversmaniere vidigis, ke li malvarmas. Tiel li malvarmis gxis la mateno apud sia dorsosako...
Matene ni havis ankoraux ioman tempon por promeni. En apoteko (kie ni acxetis okulsxirmilojn por David’) ni trovis rusan vendistinon, same kiel en unu memorajx-butiko la antauxan vesperon. En Parizo estas kutima afero – auxdi ruslingvan paroladon tie kaj cxi tie, sed en Bruselo ni tion ne atendis. Cetere, tio sxajnas esti tipa por euxropaj cxefurboj.

Venis la tempo de l’ forveturo, kaj se ni ne demandus la sxoforojn de buso kun sxildo “Minsk”, do ni preterlasus nian veturon kaj perdus amason da mono kaj tempo. Evidentigxis, ke tio estas gxuste nia buso, kaj ne nur minskaj, sed ankaux moskvaj kaj peterburgaj pasagxeroj devas veturi per gxi. En Minsko ni sxangxis la buson, kaj finfine atingis Moskvon.

YOSA Buson (与謝蕪村) (1716 - 1784) estas la dua grandmajstro de hajko apud Bashō. Post la morto de Bashō, lia skolo descendis en vulgarecon. Sed Buson laboris por revivigi la povon de hajko kaj renko, per revenigi la valorojn de Bashō.

Nun necesas klarigi, ke ni jam rapidegis hejmen, cxar la 8an de auxgusto Alona havis laboron – sxi devis foti edzigxfeston (la kontrakto jam estis subskibita, la antauxpago prenita, kaj simple ne licas okazigi problemojn al homoj), do ni estis devigitaj hasti, malgraux tio, ke la vizoj validis ankoraux duonmonaton kaj la mono restis. Sed laboro estas laboro. Ankoraux trovigxante en Bogxe, ni telefonis al Tanjo en Moskvon kaj petis sxin acxeti unu bileton por aviadilo gxis Barnaul’. Tanjo, grandan dankon pro la helpo! Sxi scias, kiom bonsxancaj ni estis kun tiu lasta aviadbileto, kiun sxi sukcesis acxeti. Sed ni estis bonsxancaj ankaux kun unu-sola lasta bileto por trajno, per kiu Ikar’ kaj David’ veturis gxis Cxany. Gxuste tiel ni antauxdecidis: Alona avias por sukcesi al la fotado, kaj Ikar’ kun David’ trajnas por preni la auxton. Envagonigxis kaj enaviadiligxis ni samtempe. Matene de la 8a de auxgusto Alona estis en Barnaulo, sukcesis viziteti la hejmon, elfotiligi-enkomputiligi la fotojn – kaj al la laboro. Kaj Ikar’ kun David’ atingis Cxany-n (post cx. du tagnoktoj, en la nula horo laux la loka tempo), gxisatendis la matenon (ho, benitaj ruslandaj stacidomoj!), prenis la auxton (dankesprimo, pago pro l’ riparo (pro la parkado oni nenion postulis!)) kaj vespere de la 10a de auxgusto estis en Barnaul’.
Nu, kion diri por la fino? Malgraux tio, ke la teksto superplenas de la dankesprimoj, ni volas ankorauxfoje danki cxiujn, kiuj helpis aux sincere volis helpi al ni, cxiujn, kiuj komprenis... Marinjo kun Sxikocjo, Tanjo, Oksi, Denisik, Angxela kun Sergej, Bert, Lars, Alex kun Ite, Kimie, Cyrille, Andre kun Brigitte, Jan-Paul, Halina kun Aleksander, Sveta Smetanita, la stiristoj, veturigintaj nin, kaj cxiuj-cxiuj-cxiuj, pri kiuj ni nun eble malpardoninde forgesis aux neintence misnomis, - DANKON!

Dankon al cxiuj REFanoj pro la sxparita kotizo kaj pro la donacita mono fine de la evento. Oni ofte demandas nin: “Kiom kostis cxio cxi por vi?” Ni diras sincere: “Ni ne scias!” :) Nu ne puntilias ni pri mono! Eble gxuste pro tio ni bonsxancas? :)

Por Alona tio estis triobla rev-realigxo. :) Unuafoje sxi vizitis eksterlandon, unuafoje trafis la maron, kaj unuafoje flugis aviadile.

Kaj la lasta (laux listo, sed ne laux graveco). En cxi tiu vojagxo kaj la antauxpreparo, al ni TRE fortunis. Ni opinias: cxar ni TRE volis. Kaj KREDIS. Ni NE RAJTIS mispasxi kaj malsukcesi en io. DANKON al la superaj fortoj pro tio, ke cxio SUKCESIS.


fotojn vd. cxe

http://esperu.info/REF/2008/


Elŝuti 43.19 Kb.


Elŝuti 43.19 Kb.