Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Raporto pri la laborogrupo 1 de la bpe-a jarkunveno 2008 post Kristo en Kassel [Kasel]

Elŝuti 23.04 Kb.

Raporto pri la laborogrupo 1 de la bpe-a jarkunveno 2008 post Kristo en Kassel [Kasel]




Dato04.12.2017
Grandeco23.04 Kb.

Elŝuti 23.04 Kb.

Raporto pri la laborogrupo 1 de la BPE-a jarkunveno 2008 post Kristo en Kassel [Kasel]

Psikiatriekspertuloj scias pluon“ kun kaj de D-ro Norberto Sudlando


Venis 8-10 partoprenantoj, kelkaj ankaŭ sen abiturienta ekzameno aŭ antaŭkonoj pri la arodoktrino, ĉiuj psikiatriekspertuloj.
Nuntempe okazas konversacioj kun la personaro de la psikiatrio en Heidenheim [Hajdenhajm] ĉe la Brenz [Brenc], kioj traktas pri la enkonduko de terapia matematiko. La matematiko povas montriĝi depende de kliento (do sur libervola bazo) kiel terapio por tre multaj suferoj, escepte de trostreĉiĝo (angla: burn out). Taskolisto por tio jam estas koncipita, ĉe kio ĉia tasko povas esti prilaborata sendepende de la aliaj taskoj kaj konsideru precipe la sciostato de la kliento.
En la temoareo 5 (konsistenca prigradigo de la kalkuladarto = studado servante aliajn homojn) prezentas tasko 5.a la sekvontan matematikan problemon:
Estu x ≤ 0 ( signifas: pli malgranda aŭ kongrua ol). Kian bulean valoron tiam rezultas la tasko, ĉu estas x ≥ 0 ( signifas: pli granda aŭ kongrua ol)?
Laŭ spontana opinio de Viena profesoro pri fiziko ekzemple en Septembro 2008 la respondo estis: Tio ne estas difinita. Do minimume en la fiziko en tiaj kazoj kutime la demando estas: Kaj kiel ni difinu tion, ke ni povas respondi?
1-a ebleco: La respondo estu jes

Kiel motivigo pri tia respondo valoru, ke la difinaro M1 = {x | x ≤ 0} kun la demandaro M2 = {x | x ≥ 0} ne rezultigas malplenan komunaron.


Nun kiel provo la kontraŭo de la demandaro M2 estas kalkulata kiel M3 = {x | x < 0} kaj ekzaminata, kia respondo per la ĵus starigita ludoregulo (por motivigo de la respondo) rezultas.
Ree la komunaro el M1 kaj M3 estas malplena, tial ree la respondo jes estas ekspektenda.
Tio gvidas al la kontraŭdira propozicio, ke la kontraŭo de jes (aŭ ĝusta) same estas jes (aŭ ĝusta).
2-a ebleco: La respondo estu ne

Kiel motivigo pri tia respondo valoru, ke la difinaro M1 = {x | x 0} ne estas subaro de la demandaro M2 = {x | x ≥ 0}.
Por tio kiel provo la kontraŭo de la demandaro M2 estas kalkulata kiel M3 = {x | x < 0} kaj ankaŭ ekzaminata, kia respondo per la ĵus starigita ludoregulo (por motivigo de la respondo) rezultas.
Ree la difinaro M1 ne estas subaro de la aro M3, tial ree la respondo ne estas ekspektenda.
Tio gvidas al la kontraŭdira propozicio, ke la kontraŭo de ne (aŭ malĝusta) same estas ne (aŭ malĝusta).
Kurt Gödel [Gedel] en la jaro 1931 priskribis tre ĝenerale problemoj de tia speco kaj karakterizis ilin kiel kazoj de la nedecidebleco. Tio kaŭzis bazokrizon de la matematiko, kio ankoraŭ daŭras. Nur la pli alta semestroj de prelego pri matematiko sciiĝas unue pri la teoremo de Gödel [Gedel].
En la bulea algebro la plej simpla kazo nur havas la respondojn jes (respektive ĝusta) aŭ ne (respektive malĝusta). Se tio estas ĉiaj eblaj respondoj, tiam per tio la problemo estas nesolvebla. Unu de la partoprenantoj atentigis, ke Gödel [Gedel] mortis per malsato, ĉar li ne povis decidi, ĉu sia manĝo estis toksigita.
La prezentita kontraŭdiro estas komparebla kun krizo, kio ankaŭ en la psikiatria ordinara tago povas okazi. Se konsistencaj pensointersekvoj en uzitaj pensoreguloj ne plu gvidas al sencoplenaj rezultoj, tiam kelkfoje temas pri kulturoŝoko, ĉar speciale ĉe la renkontiĝo kun homoj el aliaj kulturoj povas okazi grava malobeo de la memaj pensomanieroj.
Por solvi la problemon de Gödel [Gedel] la sekvonta ĝermo (Ĝermo en la matematika arto estas nomita kiel espero) pagas:
Ni taksas la kontraŭdiran fenomenon kiel funkcionala ekvacio por ankoraŭ nekonata solvo, kies kvalitojn ni jam konas. Ĉi tia funkcionala ekvacio tekstas en la skribomaniero laŭ Gödel [Gedel], kiu markas la kontraŭon de x per ~[x]:
~[x] = x
Se sucesiĝas plenumi ĉi tian ekvacion por respondo x, tiam la problemo estas solvita. La menciita funkcionala ekvacio en la matematiko nomiĝas kiel firma punkto de la kontraŭa operatoro. Per tio nun ni serĉas trankvilan punkton de la permanenta konvertiĝo en kontraŭon, – kiel ĉe iteracio.
Laŭ opinio de kelkaj fakuloj ne ekzistas tia respondo x, sed laŭ opinio de aliaj fakuloj ĉi tia funkcionala ekvacio pruvas la ekziston de tia respondo. Konata nur estas nun, ke x estas nek jes nek ne, ĉar kun tioj do ĉiufoje rezultiĝas kontraŭdiro. Restas la demando: Kio signifas eble matematike kaj kio estas la kontraŭo de eble? Ĉu tia respondo povas pluhelpi?
La problemo fakte estas solvebla per menciita ekzemplo:

  • Ĝuste nun signifas tutan kongruecon de la aroj, certe tiel, ke la difinaro ĉiam devas esti subaro de la demandaro.

  • Malĝuste nun signifas mankan kongruecon de la aroj, certe tiel, ke la komunaro el difinaro kaj demandaro devas esti malplena.

  • Eble nun signifas partan kongruecon.

Per tia ĝermo rezultiĝas la unufignifa respondo eble al la komencinta demando. Ĉi tia respondo kontentigas ankaŭ ne-matematikiston.
Do nun rezultiĝas plua, sekvonta, sprita absurdaĵo (greka: oxymoron):
La kontraŭo de ebleco estas (alia) ebleco.

(La kontraŭo de parta kongrueco estas alia kongrueco.



Tio estas tre evidente ĉe parta interfero de du korpoj.)
Restas la demando: Kio do entute estas neebleco? Ĉu ĝi estas pruvebla matematike? Ĉu matematikistoj suferas devigan malsanon? Tio montras klare, ke la matematikistoj ĝuste diras pri bazokrizo de sia fako.
Nun la titolo de la laborogrupo estis: Psikiatriekspertuloj scias pluon. Krizoj, ankaŭ bazokrizoj plej bone estas konataj per ili. Medikamentoj ne ĉiam plŭhelpas. Sed helpas, ke krizo estas komprenata kiel ŝanco por korekti la propran vidpunkton. Tial ĉi tie la bulea algebro estas plivastigenda per plua respondo eble por eviti logikajn enfalujojn de la prezentita speco kaj trovi vojon el la problemo de nedecidebleco de Gödel [Gedel].
Sed tio montras, ke la pensosistemo de la matematiko estas nekompleta kaj ree kaj ree estas plivastigenda. Mempruvanta matematiko, kio speciale en Germanujo estas kutimo ekde la klariga epoko, per tio ne plu taŭgas. Provokalkulado estas uzenda, same bone elektitaj ekzemploj en la matematika instruo. La rezulto, ke la kontraŭo de ebleco estas same ebleco, signifas esperon, ne nur por matematikistoj. La nigra-blanka logiko de kelkaj kunvivantoj ĉiam denove estas grave eltenenda, speciale, se per tio rezultas normoj ĉe la laborejo kaj alie, kioj malhelpas evidentan helpon. Ĉi tian situacion suferas ankaŭ psikiatroj kaj klinikistoj dume sia prikiatria, ordinara laborotago. Ankaŭ kontraŭ ilin kompatemo estas adekvata, ĉar la matematiko ne estas kutima per ĉia kuracisto.
Certe, ja la unua, kiu montris al mi, ke la nigra-blanka logiko ne taŭgas por trafi celon, estis la psikiatristudento Markus Schwarze [Ŝvarce] en Ulm /Danubo, kiam mi ĵus estis doktorokandidato en la matematika fiziko kaj devis krevigi tute aliajn problemojn. Ankaŭ fakuloj povas suferi kulturoŝokon per la renkontiĝo kun aliaj fakuloj.
La japanoj delonge ŝanĝis la nigra-blankan logikon per malpreciza (angla: fuzzy) logiko kaj povas haltigi la rapidan trajnon Ŝinkansen ĉiam precize de sekundoj kaj de centimetroj ĉe la stacidomo. Tiel sukcesa la ekzakta, germana kibernetiko ne jam fariĝis. Estas depende de la vidpunkto, ĉu la nigra-blanka logiko, kio hodiaŭ estas establita ĉe tre multaj komputoroj, pli ĝuste estu nomiĝita kiel malpreciza, speciale en la kazo de juraj malakordoj, kioj rezultiĝas per administraciaj informoj faritaj per komputoroj.
La mempruvanta logiko en Germanujo havis supron per la pensosistemoj de Johann Albrecht Bengel [Johan' Albreĥt Bengel] (teologio) kaj de Immanuel Kant [Imanuel Kant] (filozofio), kiuj ambaŭ laŭ siaj vidpunktoj reprezentis kaj vivis neeraremajn pensosistemojn. Nenia kritiko povis trapasi ilin, ĉar ili ĉiukaze ne ebligis la kritikojn de la disidentoj. Sed laŭ la vidpunkto de la sciencoteoriisto Karl Popper [Popa] scientulo estas kronita per tio, ke li povas trapasi la kritikon de la disidentoj. Tio bezonas klare priskribitajn kondicojn por refuto de la ĉiukaze propra vidpunkto. La scientuloj de ĉiaj tempoj kaj kulturoj ĉiam denove kroniĝis per tio, ke ili libervole serĉis la kritikon de iliaj kunvivantoj. Kaj des pli ili faris tion, des pli uzinda kaj kompenebla fariĝis iliaj rezultoj. Scienca artikolo, kiu nur havas unu aŭtoron, pli ĝuste estas rigardenda kiel koncepcio, nur se du aŭ kelkaj aŭtoroj ellaboris kongruan rezulton, la laboro havas enhavon. Profesoro Baumann [Baŭman] en Cairo [Kajro] bezonis sen psikiatriekspertuleco kelkajn jarojn por korekti mian koncepcion por la solvo de la problemo de Gödel [Gedel].
Do restas la konkludo, ke la realaj frenezuloj estas markita per tio, ke ili rigardas sin mem kiel neeraremaj. Do por la psikiatriekspertuloj estas pli da espero. Se io okazas, kio laŭ nia pensosistemo tute ne povas aŭ permesiĝas okazi, tiam tio ekskuas nian pensadon, sed ĝi estas tre grava vojo por liberi nin de bazaj kaj kutimaj eraroj. En la scienco tio ajn nomiĝas eltrovaĵo.


paĝo de


Elŝuti 23.04 Kb.

  • 1-a ebleco: La respondo estu jes
  • Ĝuste

  • Elŝuti 23.04 Kb.