Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Raporto pri agado de Esperanta Rondeto de d-ro Jozefo Hradil en la jaro 2011

Elŝuti 7.4 Kb.

Raporto pri agado de Esperanta Rondeto de d-ro Jozefo Hradil en la jaro 2011




Dato23.03.2017
Grandeco7.4 Kb.

Elŝuti 7.4 Kb.

Raporto pri agado de Esperanta Rondeto de D-ro Jozefo Hradil en la jaro 2011


1. Niaj ttt-paĝoj www.mlboleslav.cz/esperanto. plu ekzistas dulingve, pri interesaĵoj, niaj agadoj kaj aranĝoj de aliaj kluboj. Pri la urbo Mladá Boleslav vi povas ankaǔ legi esperante sur paĝoj de urba oficejo www.mb-net.cz, kaj www.mnhradiste.cz, kaj www.sweb.cz/espero.skokovy, kie estas kontakto al nia rondeto kaj stelobservejo, kien vi povas peti esperantan gvidanton.

2. Instruado de la lingvo efektiviĝas en 6-a baza lernejo kaj en „OAZA“ en strato Erbenova, kie

3.ni havas klubejon. Vi povos nin trovi tie trifoje semajne post interkonsento. Je pago 30 Kč oni povas tie tranokti kun propra dorsosako surplanke – ĝis 15 personoj.

4. En julio ni gastigis francan amikon el Thioville. En oktobro ni gastigis amikinon el meza Francujo. Pli vi povas vidi sur niaj paĝoj.

5. www.esperanto.wz.cz enhavas niajn tradukojn el Esperanto al ĉeĥa lingvo.

6. Okazis printempa seminario en aprilo kaj aǔtuna en oktobro en Skokovy. Dum oktobra seminario sur la muro de penziono ESPERO estis devualita tabulo memore al d-ro Jozefo Hradil.

7. Aninoj de nia rondeto partoprenis Esperantan Tagon en Pardubice. J.Drahotová partoprenis SES – „Flugiloj de malfacila vento“ en Nitra, Slovakio.



8. Ĉe ni vi povas peti libron – traduko al ĉeĥa lingvo: Člověk proti Babylonu je 160 Kč kaj nova Legolibreto VI je 50 Kč kaj poŝtpago.

9. Ni serĉas eldonejon por libroj, kiujn ni tradukis de Esperanto al la ĉeĥa. Ni nun tradukas libron „Vivo de Andreo Cseh“ de Ed Borsboom kaj „Esperanto kaj vivo“ de Vladimír Samodaj kaj de Roman Dobrzynski „Bona espero – idealo kaj realo“.

10. En loka ĵurnalo aperis kelkaj artikoloj pri nia lingvo kaj agado.

11. Printempe komencis kunlaboro kun urba Informejo, kiu kreas por turistoj „Metalan vojeton“. Temas pri 14 lokoj kun parolantaj paneloj pri historio kaj vidindaĵoj en nia urbo en kvin lingvoj.

12. Tri anoj partoprenis literaturan konkurson kadre de AEH.

13. En franca konkurso „Litera Turo“ gajnis J.Drahotová la unuan premion. Konstante ni prilaboradas taskojn el Juna Amiko, precipe „Kvizo Ludo“.



14. Ni iniciatis partoprenon en aranĝo de ministerio de edukado okaze de „Semajno de voluntuloj“ en Prago, en Muzeo de muziko, Karmelitská strato, la „workshop“ prizorgis Ĉej.

15. Por ĉiam foriris nia aktiva anino Milada Kolářová. Ŝi kun sia filo tradukis broŝuron el Esperanto al la ĉeĥa lingvo: Malkovru Esperanton – fascinan lingvon. Ŝi ankaǔ kun la plej alta sumo kontribuis al monkolekto pro la memortabulo de doktoro Josefo Hradil. Ŝi estis koro de nia rondeto.
16. Seminario en Skokovy okazos de la 16-a de aprilo 2012
Jindřiška Drahotová + Miroslav Vaněk.


Elŝuti 7.4 Kb.


Elŝuti 7.4 Kb.