Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Raporto de Tiĥvina Esperanto klubo

Elŝuti 4.15 Kb.

Raporto de Tiĥvina Esperanto klubo




Dato09.11.2017
Grandeco4.15 Kb.

Elŝuti 4.15 Kb.

Raporto de Tiĥvina Esperanto klubo.

En 2016 – 2017 jaroj membroj de nia klubo partoprenis en diversaj Esperanto-renkontiĝoj:



  1. RA en Kazanj (kie A.Belov okupis 1 lokon en konkurso de tradukistoj)

  2. BET (Birŝtonas)

  3. MER (Moskvo)

  4. UK (Nitra)

  5. Kongreso de Germana EA

  6. Kongreso de Hispana EA

  7. Kongreso de Israela EA

  8. Kongreso de Franca EA

  9. ARKONES (Pollando)

kaj aliaj

Mikaelo Bronŝtejn gvidis C-kursojn en Grezijono kaj en Pluezeko.

En lokaj gazetoj estis publikitaj artikoloj pri Nina Djomuŝkina (agado en la rus-ortodoksa preĝejo) kaj Aleksandr Belov (multjara maratonisto). En ambaŭ artikoloj estis parto pri la Esperanto-okupoj de la personoj.

Konstante funkciis senpagaj Esperanto-kursoj en la urba Kulturdomo.

La klubkunvenoj okazis regule, ĉiun trian ĵaŭdon.

Estis tradiciaj festoj: Zamenhof-tago kaj somera elurbiĝo.

Nia klubo akceptis 8 gastojn – esperantistojn el la ĝemelurbo el Francio Herouville Saint Clair.

En eldonejo Impeto aperis nova libro de Mikaelo Bronŝtejn kaj konstante estis liaj artikoloj en REGo.

Vera Vlasova organizis publikan koncerton en muzika lernejo, kie ŝiaj lernantoj kantis en Esperanto.

Vera Vlasova kun siaj lernantoj registris en la sonstudio hispanan kristnaskan kanton - surbaze de tiu registraĵo hispanaj esperantistoj kreis amuzan animacian filmeton.



En la internacia konkurso “Teo kaj Amo” partoprenis filmeto, kreita de Vasilij Baraŝkov.

Sekretario de la klubo Aleksandr Belov


Elŝuti 4.15 Kb.


Elŝuti 4.15 Kb.