Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Rala regulo a Ekzemple varmenergio

Elŝuti 134.21 Kb.

Rala regulo a Ekzemple varmenergio




Dato31.10.2017
Grandeco134.21 Kb.

Elŝuti 134.21 Kb.

rala regulo 2. a.). Ekzemple varmenergio ne estas analizebla kiel varma energio, nek belamo, volupt-kimo, belkullo estas analizeblaj kiel bela amo, volupta amo, bela kulto, ĉar ili estas energio de varnio, amo de belo, amo de volupto, kulto de belo.

Tiuj vortoj do, kiuĵ postulus la jenan analizon, estas malĝuste sintezitaj. Bluokulo, Kardio, belknabino, bonpatrino ktp. ofte troveblaj precipe en poemoj, estas tute kontraŭaj al la spirito de la Esperanta vort-

kunmeto.

Ekzistas tamen kelkaj vortoj, kiuj ŝajne estas esceptoj, havante antaŭ substantiva cxefelemento adjek-tivan flankelementon. Ekzemple sovaĝbesto, sovaĝbirdo, sovaĝkato, krome dikfingro, ĝentilhomo, etburĝo, jun-edzo ktp. Sed pli funde analizante tiujn ĉi vortojn, ni trovas, ke ili ne estas simplaj adjektivo-substantivaj kunmetoj. Somĝbesto ekzemple ne estas simple sovaĝa besto, ĉar oni ja povas paroli pri sovaĝa dombesto (isovaĝa hundo) kaj malsovaĝa sovaĝbesto (kapreolo). Sovaĝanaso estas sovaĝbirdo, sed ne sovaĝa birdo. La sovaĝkunmetoj do estas propre neanalizeblaj, sekve ili estas kvazaŭ radikvortoj. Same pri dikfingro. Ĝi ne estas analizebla, kiel dika fingro, ĉar ja ĉiuj fingroj' de grasa homo estas dikaj, sed li ĥavas nur unu dikfingron sur unu mano. Ĝentilhomo estas evidente ne identa je ĝentila homo, oni ja povas renkonti eĉ malĝentilan ĝentilbomon. Etburĝo ne estas identa je eta burĝo, ĉar tiu ĉi lasta signifas malgrandan indi-viduon, dum etburĝo povas esti stature eĉ giganto, la adjektivo eta riiatas ne al li mem, sed al lia burĝeco, tiel do oni povus diri ke etburĝo estas etburĝeculo. En junedzo la juna rilatas ne al la edzo mem, sed al lia edzeco (junedzeculo).

La ŝajne adjektivo-substantivaj vortkunmetoj do estas kvazaŭ novaj radikvortoj, aparte lernendaj, hav-antaj signifon ne tute respondan al la elementoj, el

14

kiuj ili konsistas, same, kiel ekzemple diskreditigi estas kvazaŭ radikvorto, ne analizebla laŭ siaj elementoj dis, kredilo kaj igi.

Analogaj al ĉi tiuj kunmetoj estas la kunmetoj de la prefiksoj mal, eks, bo, mis. Ankaŭ ili ne estas analizeblaj laŭ la principoj de la Esperanta vortkun-meto, ili kreas ne novajn vortojn, sed novajn radikojn.

Ankaŭ inter la sufiksoj ni havas tian radikfarilon, ĝi estas la sufikso um. Krome estas tri sufiksoj : et, eg, aĉ, kiuj, kvankam starante je la fino de la vorto, neniam estas ĉefelementoj, nek aliigas la sencon de la antaŭa elemento, nur iom modifas ĝin. Oni nomas ilin senkarakteraj, diafanaj sufiksoj.

Sufiksoj substantivaj.

La substantivaj sufiksoj plejparte sekvas la anal-izon R. Klubano : ano de klubo ; polvero : ero de polvo ; reĝido : ido de reĝo ; glavingo : ingo de glavo, Bahaismo : ismo (doktrino) de Baha ; ŝipestro : estro de ŝipo ; pentristo : isto (profesiulo) de pentro ; cigar-■ujo : ujo de cigaro(j) ; tranĉilo : ilo de trancxo ; lernejo : ejo de lerno.

Kiel ni vidas, la sufikso, kiel ĉefelemento, ĉiam substantivigas la antaŭan flankelementon. Same : lav-ujo : ujo de lavo ; banujo : ujo de bano ; ankrejo : ejo de ankro (j), ankradejo : ejo de ankrado ; flugilo: ilo de flugo ; facetadilo : ilo de facetado.

La vortojn kun ino ni analizas laŭ analizo E. Agentino : agento ino, ino agento. La analizo de virino estas viro ino (ĉi tie la radiko vir' signifas seksmatur-econ, aĝon, kontraste al infano, knabo, junulo). Vira ino sigaifus virecan virinon, kies Esperanta nomo povus esti virulino.

Pli vaste ni devas pritrakti la sufiksojn aĵo, ulo, kaj eco.

15

Aĵo.

Gxia signifo estas : io spertebla, konkreta, sens-ebla. Plej grave ĝi funkcias antaŭ adjektivaj flank-elementoj.

Ci okaze la kunmeton oni analizas laŭ analizo E. Belaĵo : belo aĵo, aĵo belo. Gxi signifas : belo, kiu estas aĵo, aŭ (ĉar aĵo estas io sensebla) belo kiu estas sensebla : sensebla belo : sensebla manifestiĝo de la belo. Estas evidente, ke la analizo ne povas okazi per la adjektivigo de la flankelemento : belaĵo ne estas identa je bela aĵo. Ci tion tuj pruvos kelkaj ekzemploj:

Al mi pli plaĉis la belaĵoj de la regiono, ol la belaj aĵoj en la salono. Liajn bonaĵojn ni rekompencis per bonaj aĵoj. Dolĉa viando estas dolea aĵo, sed ĝi ne estas dolĉaĵo. La malglatajn aĵojn oni ne povis ruli tra la malglataĵoj de la vojo. La aŭtomato estas sprita aĵo, sed ĝi ne estas spritaĵo.

La diferenco inter la du formoj estas evidenta. La adjektiva formo signifas ke ia aĵo havas ian okazan kvaliton, dum la aĵokunmeto signifas la senseblan rnjanifestiĝon de la respektiva kvalito.

Post substantiva flankelemento tiu ĉi konkretiga funkcio de la aĵo-sufikso estas superflua, ĉar la sub-stantivradikaj vortoj jam mem signas konkretaĵon. Tie ĉi do oni uzas aliajn analizojn.

  1. Analizon R. Ekzemple : araneaĵo : aĵo (retp)
    de araneo ; infanaĵo : aĵo (afero) de infano. Citiu
    uzo cetere estas malofta, kaj plejofte ĝi donas vortojn,
    kies senco ne tute konformas al siaj elementoj, do
    aĵo en ĉi tiuj okazoj estas kvazaŭ radikfarilo, parenoa
    al um.

  2. Post flankelementoj, signifantaj manĝeblan
    beston, aŭ materialon, aĵo, laŭ lingva konvencio, sig-
    nifas manĝaĵon, faritan el la respektiva besto, aŭ
    materialo. La analizo okazas per analizo M. Bovaĵo :

aĵo (manĝajo) el bovo ; ovaĵo : aĵo el ovoj ; farunaĵo: aĵo el faruno.

Aĵo post verbaj radikoj estas analizebla laŭ ana-lizo E. Skribaĵo : aĵo skribo, skribo aĵo, skribo kiu estas aĵo, aŭ (ĉar aĵo estas io konkreta): skribo kiu estas konkreta, do honĥreta manifesliĝo de la ago skribo. Aĵo post verbaj radikoj do signifas la konkretan mani-festiĝon de la respektiva ago, se la ago havas tian manifestiĝon. Ce kelkaj verboj, kiel sube ni vidos, tia manifeistiĝo mankas, ilian aĵokunmeton ni analizas laŭ analizo R.

Kio estas la konkreta manifestiĝo de la ago, tio dependas de la verbo mem. Ci rilate la vorbojn oni povas klasi en plurajn grupojn.

1. Ce la verboj, kiuj esprimas produktadon, hreon, faron, la konkreta manifiestiĝo estas la konkreta rezulto de la ago. Kreaĵo : aĵo kreo : kreo aĵo : kreo kiu estas aĵo : kiu estas konkreta, do : kiu estas la konkreta manifestiĝo, rezullo de la kreo. Tiaj verboj! estas : bindi, ĉarpenti, ĉasi, dekolti, draŝi, fandi, fosi, gravuri, konstrui, pentri, skribi ktp. Estas evidente, ke dekoltaĵo ne estas io dekoltila, ĉar tio estas ja la vesto, sed ĝi estas la rezulto de la ago dekolto. Same bindaĵo ne estas io bindita, ĉar tio estas la libro, ĝi estas la rezulto de la bindado.

2. Ce verboj, kiuj esprimas staton, procezon, la konkreta manifestiĝo estas mem la objekto, kiu statas, kiu procezas. Vivaĵo estas vivo aĵo, do vivo, kiu cstas aĵo : vivo, kiu estas konkreta : konkreta manifestiĝo de vivo. Ci tie do la aĵokunmeto signifas la subjekton de la ago : kio vivas. Tiaj verboj estas : apartenij boii, bruli, degeli, esti, ekzisti, eksplodi, fali, kreski, konveni, morti, okazi, putri, rampi, ŝveli, valori, vogeti. Ilia aĵo-kunmeto do signifas tiun konkreiaĵon, kies kvazaŭa esenco estas la respektiva ago, tiel, ke la


16

17

2

konkretaĵon mem oni povas rigardi kvazaŭ konkreta manifestiĝo de la respektiva ago.

3. Ce verhoj kiuj sigrufas aplikon de objekto por ia celo, la konkreta manifestiĝo estas mem la uzata objekto. Kovraĵo : aĵo kovro, konkreta manifes-ŭĝo de la ago kovro. Sed la verbo kovri esprimas ne nur la agon de la kovranta homo, sed ankaŭ la agon de la kovranta kovrilo, do ne nur la aplikon de la objekto, sed ankaŭ la funkcion de la aplikita objekto. (Mi kovras la plankon per tapiŝo ; la tapiŝo kovras la plankon.) Lastsence, la aĵo-kunmeto signifas la sub-jekton de la frazo, kiu la respektivan agon plenumas laŭ sia destiniteco, al kiu do la respektiva ago donaa la karakteron kaj esencon, tiel, ke ĝin oni povas rigardi kvazaŭ konkreta manifestiĝo de la respektiva ago. Ce tiuj ĉi t. n. dudirektaj verboj oni do ambaŭ-voje venas al la sama rezulto. Baraĵo estas konkreta manifestiĝo de barado, do aĵo kiu baras, kaj per kiu oni baras. Tiaj dudirektaj verboj estas : amuzi, armi, bari, citi, distri, fini, glui, garni, ilustri, komenci, karakterizi, kompensi, kotizi, legitimi, nutri, okupi, ornami, provi, pruvi, ŝtopi, ŝmiri, vesti, vindi ktp.

4. Ce transiraj verboj, signifantaj rilaton, rilatŝanĝon, la konkreta manifestiĝo de la ago estas la objekto, pri kiu la rilato, aŭ rilatŝanĝo okazas. Havaĵo estas konkreta havo, la konkreta manifestiĝo de havo. Tiaj verboj estas : akiri, aneksi, bezoni, gajni, havi, heredi, perdi, posedi, trovi ktp.

5. Ce la ĉi-supraj verboj la ago ĉiam havas feankretan manifestigon, sed ekzistas verboj, kiuj sig-nifas la aplikon de ago al objekto, ĉe ili la ago na ĥavas konkretan manifestiĝon. Ekzemple oni ne povas diri, ke manĝaĵo estas la konkreta manifestiĝo de manĝo. Ce tiuj ĉi verboj do ne estas aplikebla analizo E., oni devas uzi analizon R. Manĝajo estas manĝob-jekto, aĵo (objekto) de manĝo. Tiaj verboj estas:

abomeni, frandi, gluti, komerci, legi, labori, manĝi, miri, studi, trinki, vidi ktp.

Resume : la aĵokunmeto signifas.

  1. Kun produktuerboj ia rezulton de la ago.

  2. Kun netransiraj stat- kaj procezverboj la sub-
    jekton de la ago.

  3. Kun dudirektaj verboj la ilon, respektive la
    subjekton de la ago.

4. Kun rilatverboj la objekton de la ago.

5. Kun agaplikaj verboj (priverboj) la objekton de la ago.

En la kvar unuaj kunmetoj la aĵo-kunmeto estas la konkreta manifestiĝo de la ago (analizo E.), en la kvina grupo tia manifestiĝo ne ekzistas, la aĵo-kunmeto do estas aĵo rilatanta al la ago (analizo R.)

Eco.

Gxia signifo estas kvalito. Laŭ mia opinio ĝi estas substantiva sufikso, same kiel kvaliio estas substantivo.

Gxiajn kunmetojn oni ĉiam analizas laŭ analizo E.

1. Kun substantiva flankelemento ĝi signifas, ke la koncepto esprimita de la substantivo estas ies kvalito. Gxibeco estas ĝibo eco, ĝibo kiu estas eco, ĝibo kiel eco.

Homeco estas homo eco, homo kiel kvalito. Car la homo, kiel nura kvalito estas abstrakto, homeco signifas abslrakto homo.

Fianĉeco estas fianĉo eco, fianĉo kiel kvalito. Ĝar fianĉo kiel nura kvalito ne signas la individuon mem, sed nur ĝian okazan kvaliton, kaj, ĉar ĉi tiu fianĉa kvalito estas la fianĉa stato, fianĉeco estas fianĉa stato., Same : reĝeco : reĝa stato ; patreco : patra stato ; prezidanteco : prezidanta stato.

Do post suhstantivoj signifantaj parencon, pro-fesiulon, okupitulon la senco de eco vortlogike estas stato.


18

19

Nur analizo E. estas aplikebla. Homeco ne estas identa je homa eco.

Ekzemploj : La homeco konsistas el diversaj homaj ecoj. Patrineco disvolvas patrinajn ecojn. Dum edzeco, necesa edza eco estas la pacienco.

  1. Kun adjektiva flankelemento eco same sig-
    nifas kvalito. Beleco estas belo eco, do belo, kiel eco.
    Nur analizo E. estas aplikebla kornpreneble. Beleco
    ne estas bela eco, nek eco de belo. Ekzemplo : Ŝi havaa
    multajn belajn ecojn, sed ne havas belecon.

  2. Kun verba flankelemento eco malofte kun-
    metiĝas. Sed ekzistas ekzemple la vorto
    fikseco, kiu,
    laŭ analizo E. estas fikso eco, fikso kiel eco, do (farita)
    fikso, kiel kvalito de objekto.

Ulo.

Gxia signifo estas senkaraktera individuo, same kiel tiu de aĵo estas senkaraktera objekto. Tial mem-stare ĝi estas insulta vorto.

En siaj kunmetaĵoj ĝi signifas individuon, kies cxefan, regantan kvaliton esprimas la antaŭa flank-elemento, tiel, ke la respektiva individuo estas rigardebla, kvazaŭ individua manifestiĝo, personiĝo de la respek-tiva kvalito. La analizo okazas per analizo E.

Belulo estas belo ulo, belo kiel ulo, belo, kiel individuo, do personiĝo de belo. Timulo estas timo ulo, do personiĝo de timo.

Car la konkretaj substantivoj ne esprimas kva-liton, ilin oni povus kroĉi kun ulo nur post kiam ni faris el ili kvalitsencan substantivon. Tiel ekzemple el ĝibo ni devus fari la vorton ĝibeco, kaj el ĉi tio la vorton ĝibeoulo : ĝibeco ulo, individua manifestiĝo de ĝibeco. Sed por esti pli konciza, oni povas ellasi la sufikson eco, ĉar la senco de la vorto estas ankaŭ sen ĝi tute klara (ĝibulo). En Esperanto estas tre grava la eblaĵo de ĉi tiu elasta vortformado laŭ la fama de

20

Saassure-a principo : neceso kaj suficxo, t. e. ĉion signi en la vorto, kio estas necesa por klareco, sednur tiom kiom estas sufiĉa por tio. Sur tiu ĉi principo baziĝas la jenaj mallongaj formoj : almozulo (almozpetulo), milionulo (milionhavulo).

Unuavide ŝajnas stranga, ke timulo estas la in-dividua manifestiĝo de timo, ĝibulo estas la individua mariifestiĝo de ĝibeco. Sed ni pripensu, ke dirante timulo, ĝibulo oni tute flanke-lasas la oeterajn ecojn de la respektiva individao, en la vortoj timulo, ĝibulo oni diras kaj akcentas sole ilian timon, ilian ĝibecon, do en ĉi tiuj vortoj mem ili konsistas kvalite nur el timo, aŭ ĝibeco, en cxi tiuj vortoj mem, ili estas sole kaj nure la individuaj manifestiĝoj de timo, aŭ de ĝibeco.

La o-jinaĵo.

gxia signifo estas : substantivo. Samtempe li estas substantiva ĉefelemento. Sekve la antaŭan flankelement-on ĝi substantivigas (ĝenerala regulo 2. a.) Per tio ĝi mem propre fariĝas superflua, ĉar ja ĝi estas la sola finaĵo, kies vortsenco kaj vortreefiko estas la sama. Tial oni povas ĝin ankaŭ ellasi, se ni signas ĝian ĉeeston per apostrofo (en skribo), aŭ per la loko de la akcento (en parolo).

La o-finaĵo signifas sole sabstantivon. En la senco de la o-finaĵaj vortoj do validiĝas la gra-matika karaktero de la antaŭa radiko. Kun radiko subslantina ĝi esprimas objekion koncepton (homo, scienco), kun adjelctiva kvaliton, abslraktaĵon (bonoj belo), kun verba agon (skribo, manĝo). Kategorio-sufiksoj.

La o-finaĵo, kaj la sufiksoj aĵo, ulo, eco, ado servas por signi la tri ĉefajn kategoriojn : konkret-aĵojn, abstraktajxon kaj agon kaj krome individuon, kiel subkategorion de la konkretaĵoj, kaj kvaliton, kiel subkategorion de la abstraktaĵoj.

21


Elŝuti 134.21 Kb.


Elŝuti 134.21 Kb.