Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Radio roma esperanto

Elŝuti 4.75 Kb.

Radio roma esperanto




Dato31.10.2017
Grandeco4.75 Kb.

Elŝuti 4.75 Kb.

RADIO ROMA – ESPERANTO

27.11.1982
ALPOJ-ADRIATIKO

Teksto de Carandina, traduko de De Salvo.


Italoj, germanoj kaj slovenoj renkontiĝis en Venecio, pasintan oktobron, por pliprofundigi la kulturan identecon, kiu kunligas ilin. Temis pri kunveno, iniciatita de la komunaĵo “Alpoj-Adriatiko”, ne kun la celo trovi ĉiukoste iun komunan radikon, kiu tamen ekzistas sub pluraj aspektoj, sed por doni al ĉiu regiono la konscion pri la interplektiĝo de la historioj de tre najbaraj landoj.

“Alpoj-Adriatiko” estas laborkomunaĵo, naskiĝinta en 1978.a pro la iniciato de dek regionoj: por Italio, Venetio, Friulo-Julia Venetio, Trentio-Alta Adiĝo; por F. R. Germanio, Bavario; por Aŭstrio, Karintio, Alt-Aŭstrio; Stirio, Salisburgo; por Jugoslavio, Slovenio kaj Kroatio.

La ideo starigi tian komunaĵon naskiĝis el la konstato, ke la evoluo de la rilatoj inter la nacioj, la progresado de la eŭropa ideo, la superado de la kontraŭmetoj, favoris kaj ĉiam pli favoras la evoluon de vastaj interkonsentoj je regiona nivelo. Apud konkretaj iniciatoj, kia la favorado de kelkaj grandaj komunikvojoj, “Alpoj-Adriatiko” batalas por la defendo de la medio (protekto de la montaro kaj de l’ maro), kaj favoras la studadon de la kultura riĉaĵo devenanta el la natur- medio. La celo de la komunaĵo estas tiu, ke ne simple estiĝu rilatoj je registara nivelo, sed ke tiaj rilatoj ekzistu precipe inter la ordinaraj civitanoj.

Dum la kunveno en Venecio, homoj el tri diversaj kulturoj kaj el multaj lingvoj kritike analizis la literaturon de ĉi tiu jarcento, de la lasta romantikismo ĝis la nuntempa poezio kaj novelaro. Iu riĉa panoramo, kies radikoj troviĝas en Venecio kaj en la habsburga imperio. Tial, la komunaĵo rekonis sin en la voĉoj de Fogazzaro, Svevo, Thomas Mann, Rilke kaj Saba, samkiel en tiuj de Kafka, Zupančič kaj Biagio Marin, 90.jara poeto en la dialekto de Grado.



“Alpoj-Adriatiko” planas aranĝi aliajn renkontiĝojn, pri arto, teatro, muziko, kaj pri la socia, filozofia kaj religia penso: de Goldoni ĝis Mozart, de Freud ĝis Rosmini, elstaraj reprezentantoj de iu eta Eŭropo.


Elŝuti 4.75 Kb.


Elŝuti 4.75 Kb.