Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo ĵaŭdon la 1an de oktobro 2009 per Skype

Elŝuti 14.32 Kb.

Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo ĵaŭdon la 1an de oktobro 2009 per Skype




Dato02.11.2017
Grandeco14.32 Kb.

Elŝuti 14.32 Kb.

Protokolo de estrara interkonsiliĝo de Norvega Esperantista Ligo

ĵaŭdon la 1an de oktobro 2009 per Skype.
(Aprobita la 12an de novembro 2009.)

Partoprenis:

Jardar Eggesbø Abrahamsen en Trondheim

Ulf Lunde en Os

Anne Karin Bondhus en Bryne

Asbjørn Lindh en Oslo

Geir Arne Paulsen en Tromsø ekde punkto 2

Eli Eriksen Fitjar en Bergen

Ingebjørg Rambjør en Bergen

0. Tagordo

Aprobita.

1. Aprobo de la protokolo de la pasinta interkonsiliĝo la 27an de aŭgusto

La protokolo estis aprobita.

2. Ekonomio

La kasisto raportis pri la ekonomio, kaj nun stas tiel:

Skagen Høyrente: kr. 56.607

Skagen Vekst: kr. 30.119

Tio signifas kreskon de preskaŭ 1 000 kronoj dum unu monato.

3. Kotizo

La kasisto informis ke la abonkotizo de Norvega Esperantisto en 2010 estos 105 kr, laŭ la vivkosta indica kresko post 1998.

La Landa Kunveno altigis la membrokotizojn en 2007. Laŭ la vivkosta indica kresko post 2008 la membrokotizo en 2010 estos 320 kr por plenkreskuloj (plialtiĝo de 10 kr). Por junuloj kaj samdomuloj ĝi restos 210 kr.

4. Jen nia mondo

Antaŭ kelkaj jaroj NJE komencis traduki la lernolibron Jen Nia Mondo norvegen, sed ĝis nun ne finis la projekton. Intertempe la sveda versio elĉerpiĝis, kaj Douglas Draper demandas la estraron de NEL, ĉu estas espero ke aliuloj povus transpreni la laboron.

La estraro de NEL atentigas ke tio estas projekto de NJE, ne projekto de NEL.

Ni nek rajtas nek volas urĝi NJE-n. La projekto estas tiom valora, ke ni male tre ĝojas ke NJE havas tian projekton, ĉu ĝi progresas rapide, ĉu malrapide.

5. Interretaj socioj

Ulf starigis demandon pri kiel NEL povos iĝi pli videbla kaj pli aktiva en interretaj socioj kiel Facebook, Twitter, ktp. Post diskuto ni decidis membriĝi en kaj Twitter kaj Facebook.

Adreso ĉe Twitter: http://twitter.com/esperantonytt

Kaj adreso ĉe Facebook: http://www.facebook.com/pages/Norvega-Esperantista-Ligo/22702653116

Ulf respondecas pri la Twitter-paĝo. Tie ni tvitros pri festoj, aranĝoj, kursoj, estraraj interkonsiliĝoj, ktp.

6. La telefono en Esperantonia

La telefono lasttempe ofte malfunkciis, sed ŝajnas ke Herman Ranes nun sukcesis ripari ĝin.

7. Norvega Pacocentro

Post la pasinta interkonsiliĝo la estraro petis Douglas Draper kaj Asbjørn Lindh reprezenti la Ligon ĉe Norsk Fredssenter. Ili decidis ke Douglas estu reprezentanto kaj Asbjørn estu anstataŭanto.

8. Eventualaĵoj

Nenio.

La interkonsiliĝo daŭris inter 19.30 kaj 20.53.

Raportis Ingebjørg Rambjør.

La venonta interkonsiliĝo okazos la 5an de novembro (prokrastitia ĝis la 12a de novembro).


Elŝuti 14.32 Kb.

  • 0. Tagordo
  • 4. Jen nia mondo
  • 5. Interretaj socioj
  • 6. La telefono en Esperantonia
  • 8. Eventualaĵoj

  • Elŝuti 14.32 Kb.