Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Propedeŭtika valoro de esperanto

Elŝuti 55.23 Kb.

Propedeŭtika valoro de esperanto




Dato21.03.2017
Grandeco55.23 Kb.

Elŝuti 55.23 Kb.




PROPEDEŬTIKA VALORO DE ESPERANTO
Kiel Esperanto preparas al la studo de aliaj lingvoj , vivaj aŭ mortaj , eŭropaj aŭ ne.

Kiel Esperanto povas kontribui al la transdono de fundamentaj etikaj valoroj.

Tri aspektoj estas konsiderindaj :


1-Ĉiu lingvo havas propedeŭtikan valoron, influon pozitivan, iu ajn estu la dua lingvo studota.

- Tiu fenomeno estas bone konata sed…



2-Tiu valoro valoras laŭ la tipo de lingvo proponita :

- la itala pli bone preparas al la studo de la hispana, aŭ de la rumana,

- la ĉina pli bone al la vietnama aŭ la tibeta,

- la hungara pli bone al la finna, la turka … aŭ la japana.



3- Fine, ĉiu lingvo kontribuas al la disvolvo :

- de certa nombro da kapablecoj kaj kvalitoj fundamentaj :

- sento de observado, analizo, sintezo, rezonado, logiko, kreiveco…


Laŭ tiuj tri aspektoj necesas studi kaj taksi laŭdokumente kaj senapriore

la propedeŭtikajn valorojn de Esperanto, sen forgesi ĝiajn edukan kaj etikan valoron.
1-ĜENERALA PROPEDEŬTIKA VALORO :
Pro la esencaj lingvistikaj karakterizaĵoj de la konstruitaj lingvoj :

1- Simpleco : lernado 10 ĝis 20 - oble pli rapida.

2- Reguleco : foresto de esceptoj.

3- Klareco : foresto de idiomaj esprimoj malfacile kompreneblaj.

4- Logiko : foresto de reguloj kaj esceptoj arbitraj, perceptitaj kiel senutilaj komplikaĵoj.

5- Facileco : konsekvenco logika kaj antaŭvidebla de ĝiaj propraj karakterizaĵoj.


La lernanto, dum la tuta daŭro de sia lernado spertos senton de :

1- Sekureco : neniu kaptilo neantaŭvidebla kaj malkuraĝiga.

2- Sukceso rapida, do :

3- Memfido, kaj, sekve,

4- Instigo al la lernado de lingvo kiu kontentigas kaj valorigas lin.

5- Instigo al estonta lernado de dua aŭ tria lingvo.


Li havos la senton jam posedi solidan bazon , tuj utiligeblan, kaj, plie,

nekompareblan rimedon por komuniki internaciskale.
2- SPECIFA PROPEDEŬTIKA VALORO.
Kiel kaj por kiuj lingvoj Esperanto posedas specifan propedeŭtikan valoron :
1- Per la origino de sia vortprovizo

Esperanto estas nekomparebla enkonduko al la eŭropaj lingvoj.
40% el ĝiaj radikoj estas komprenataj de 95% el la eŭropanoj.
45% el ĝiaj radikoj retroviĝas ankaŭ en la slavaj lingvoj

80% el ĝiaj radikoj retroviĝas ankaŭ en la germanaj

90% el ĝiaj radikoj retroviĝas ankaŭ en la latina

2- Per siaj specifaj lingvistikaj karakterizaĵoj ( aglutineco + izoleco)

Esperanto estas proksima al la plimulto el la lingvoj



aziaj, afrikaj, amerindaj, oceaniaj per sia :

- aglutina karaktero, komuna kun : la turka, keĉua, svahila, korea, japana…

- izola karaktero, komuna kun : la tibeta, vietnama, ĉina…

Neniu alia lingvo, sendube, kunligas tiom da malsimilaj lingvoj.

*********************

Neniu alia lingvo povas peri enkondukon kaj preparon al la studo de aro da lingvoj

tiom multnombraj kaj malsimilaj.
KELKAJ EKZEMPLOJ

de la multeco kaj diverseco de la lingvistikaj karakterizaĵoj komunaj al Esperanto

kaj al la aliaj lingvoj de la 5 partoj de la mondo :

FONETIKO


  1. Sonoreco proksima al tiu de la Provenca kaj Hispana.

  2. Prononco proksima al la Itala aŭ la Indonezia.

  3. Tona akcento kiel en la Pola kaj la Svahila.

GRAMATIKO

  1. Konjugacio : simpla kaj regula kiel en la Vietnama

  2. Pluralo : duonvokalo " j" kiel en la Greka.

  3. Numeraloj : perfekte regulaj kiel en la Ĉina

  4. Sintakso : tre proksima de la Rusa.

  5. Gramatikaj finaĵoj : markante naturon kaj funkcion de la vortoj simile al la Japana


SPECIFECOJ DE ESPERANTO

(kelkaj komparaj ekzemploj )

Estas grave kaj esence rimarki ke ĉiuj tiuj lingvistikaj karakterizaĵoj, simple

skizitaj en kelkaj naciaj lingvoj, retroviĝas en Esperanto laŭ perfekta maniero

kaj absolute senigitaj de ĉiuj reguloj kaj esceptoj kiuj balastas kaj komplikas

senutile tiom da naciaj lingvoj. Kelkaj ekzemploj :
FONETIKO : Ekzemple, la vokaloj.

-en Esperanto : 5 literoj 5 sonoj 5 ortografioj ( a, e, i, o,u )

-en la Franca : 6 literoj 16 sonoj 240 ortografioj ( kaj eĉ certe pli ! )



-en la Angla 6 literoj 26 sonoj 250 ortografioj ( minimume ! )
AKCENTO

en Esperanto : ĉiam sur la antaŭlasta silabo ( neniu escepto )

en la Angla : 5 reguloj – 40 klasoj de esceptoj 120 klasoj de esceptoj

el la esceptoj ( Chomsky )

MORFOLOGIO - Kelkaj ekzemploj : sufiksoj. Por derivi aŭ formi :

- adjektivo : 1 finaĵo en Esperanto (a) 40 en la Franca

- femino : 1 sufikso en Esperanto (in ) 31 en la Franca ( Nur por la femino de la adjektivo)

- diminutivo 1 sufikso en Esperanto (et) 41 en la Franca ( el kiuj 17 kun modifo de la radiko)
1-PEDAGOGIA VALORO DE ESPERANTO

Koncernante la KAPABLOJN kaj la INTELEKTAJN KVALITOJN
1- MEMORO. 6- LOGIKO

2- OBSERVKAPABLO 7- KREIVECO

3- ANALIZO 8- PROFUNDIGADO EN LA SCIO DE LA GEPATRA LINGVO

4- SINTEZO 9- MORALA EDUKO ( altruismo, toleremo, respekto,

5- REZONADO solidareco, oferemo, aperto al la mondo…)
1-MEMORO

estas instigita kiel en ĉiu trejnado ; sed liberigita dank’al la logiko, kaj ne plu okupata

parkerigi amason de reguloj kaj esceptoj, ĝia modera uzo riveligos nesuspektate fekunda :


  • la lernado de ĉiu radiko ebligos, ekzemple la kreadon de 20 aŭ 30 novaj vortoj,

dank’al la facila uzo de la afiksoj kaj kunmetitaj vortoj.

  • La scio de 5 verbaj finaĵoj ( as, is, os, us, u ) ebligos konjugacii ĉiujn verbojn ,

je ĉiuj personoj kaj ĉiuj tempoj de indikativo, subjunktivo kaj kondicionalo.

  • Du pliaj finaĵoj ( t, nt ) ebligos la kreadon de 36 verbaj formoj el kiuj kelkaj

ne ekzistas eĉ en la plej famaj lingvoj de la mondo.
2-OBSERVADA KAPABLO

kaj reguloj senesceptaj ebligos ke la lernanto malkovros per si mem la fundamentajn bazojn de la

gramatiko. Ekzemple : La finaĵoj de la vortoj markas iliajn naturojn kaj funkciojn. :

la Nomoj : "o" - la Adjektivoj : "a" - la Adverboj : "e" - la Verboj : "i"

la pluralo :  "j" - la komplementoj : "n" … La lernanto ne povas tion ne vidi.
3-ANALIZO

Ĉiu vorto en Esperanto entenas, klare legeblan, ne nur la naturon kaj funkcion, sed ankaŭ

la signifon kaj la propran difinon, ( kiel en la Ĉina )..
Pro tio rezultas ke la signifo de vortoj , eĉ tre malnovaj aŭ relative malmulte utiligitaj kaj

, konataj (inkluzive en nia gepatra lingvo ), fariĝas, en Esperanto, tuj klaraj kaj kompreneblaj.
Ekzemplo :

Franca : destrier palefroi haquenée

Angla : steed palefrey hackney

Esperanta : batalĉevalo paradĉevalo damĉevalo


* Kiam, en la Franca kaj la Angla la vorto absolute ne informas nin pri la ecoj de la tri ĉevaloj,

eĉ persono kiu neniam lernis Esperanton tuj komprenas ke la unua estas ĉevalo por parado, la dua por la batalo, la tria rezervita al la servo de la damoj.
4-SINTEZO

Kiam, en la detraduko, (de Esperanto al la gepatra lingvo,), ĉefe manifestigas :

  1. la analizo (de la elementoj de la esperantaj vortoj kaj de iliaj signifoj)

  2. la serĉado de la franca vorto preciza kaj samsignifa ( palefroi, destrier, ktp…), en la memoro…

en la altraduko, (al Esperanto) necesos utiligi la du vojojn : analizo kaj sintezo.
Ekzemplo : Kiel traduki " condisciple" en Esperanton (aŭ " fellow-student" el la angla,

" Mitschuler" el la germana )

Analizo : Kio estas " condisciple" ?



Respondo : Persono kiu studis kun en la sama loko tempo.

Eblaj tradukoj :



  1. kunlernanto ( kun + lernanto) 4- samgimnaziano( sam + gimnazio + membro )

  2. kunstudento ( kun + studento ) 5- samliceano ( sam + lice + membro )

  3. samlernejano ( sam + lernejano ) 6- samuniversitatano………ktp…



Nur la n° 1 ( kunlernanto ) aperas en la vortaro

La 5 aliaj estis kreitaj por reliefigi precizan nuancon de signifo.

Ankoraŭ aliajn oni povus krei. Ĉiuj estas perfekte ĝustaj kaj kompreneblaj.

Nur necesas elekti ( aŭ krei !) la vorton kiu estos la plej preciza aŭ kiu sin plej taŭge enŝovos en la kuntekston.

Oni povas vidi la nombron kaj diversecon de intelektaj traŝercoj kion postulas la traduko de


nur unu vorto en Esperanton .Sumo de intelektaj aktivaĵoj absolute sen rilato kun tio kio estus

en alia lingvo la nura uzo de vortaro.
5&6- REZONADO kaj LOGIKO

La antaŭaj ekzemploj klare montras kiom ĉiuj tiuj intelektaj aktivaĵoj ekzercigas en la studo



de Esperanto. Eblus facile multobligi la ekzemplojn.
7- KREIVECO

1-Esperanto estas, sendube, unu el la raraj lingvoj kie la potenciala vortprovizo estas

pli grava ol tiu kiu ekzistas en la vortaroj, eĉ la plej kompletaj.

2- per " vortprovizo" necesas kompreni la milojn da vortoj kiujn ĉiu uzanto de Esperanto

povas krei ekde kelkaj centoj da radikoj kaj tridekon da prefiksoj, sufiksoj, kaj gramatikaj finaĵoj

eĉ se tiuj vortoj neniam aperis aŭ estis uzitaj antaŭe.
3-Nombro kvazaŭ nekalkulebla da vortoj povas esti tiel kreitaj en Esperanto el kiuj multaj

havas neniun ekvivalenton ( ekzemple en la franca, kvankam konsiderata kiel unu el la plej riĉaj)

vortoj kies signifo estas perfekte klara por ĉiu kunparolanto , kiu ajn estu lia lando aŭ gepatra lingvo.
4- Kreanto de vorto, la uzanto de Esperanto estas ankaŭ kreanto de konceptoj,

ĉar nova koncepto bezonas novan vorton por vivi kaj pludaŭri.



5- Ĉefa fakto : tiu kreiveco ne estas rezervita al la poetoj aŭ al la plej eminentaj fakuloj

por respondi al la sentemo de la unuaj kaj al la rigora postulo de precizeco de la duaj, sed estas



je la dispono de ĉiuj.


  1. Kiom da lingvoj ebligas al siaj utiligantoj krei tiom da vortoj kiom ilia sento de la nuancoj

de la precizeco aŭ de la originala karaktero de ilia penso kaj de ilia sentemo povas postuli.
KELKAJ EKZEMPLOJ :

  1. -La vorto "condisciple " jam donis al ni supraĵan ideon : 6 novaj vortoj, 6 kreitaj vortoj por nur unu sola vorto ekzistanta en la vortaro…...kaj, plie,.…6 novaj pli precizaj konceptoj,

tiom elvokivaj kiom facile kompreneblaj.

  1. -Jen kelkaj aliaj ekzemploj kiuj klare montros ĉion kion Esperanto ŝuldas al siaj strukturoj izolaj kaj aglutinaj laŭ la ĉina maniero.

.

ESPERANTA ĈINA FRANCA

Sam land ano tong guo ren com patri ote

même pays membre même pays membre même pays membre
sam religi ano tong ja ren cor religion n aire

même religion membre même religion membre même religion membre
Laŭ la sama modelo eblas krei multnombrajn vortojn kiuj , kvankam tre klaraj kaj precizaj,

ne havas ekvivalentojn en la franca, kaj , kredeble, en multaj tiel nomataj grandaj lingvoj.

Jen kelkaj kun :
ville sam urb ano = ? (1) parti sam parti ano = ?

village sam vilaĝ ano = ? (2) club sam klub ano = ?

chambre sam ĉambr ano = ? (3) province sam provinc ano = ?

profession sam profesi ano = ? (4) quartier sam kvartal ano = ?

table sam tabl ano = ? (5) région sam region ano = ?
Tradukoj  :

(1) concitoyen ( Signifo dubasenca en la Franca : sama urbo aŭ lando ! ) (2) " pays" (lingvo populara)

(3) camarade (etimologia signifo) (4) collègue (5) commensal ( différent de "convive" = gasto

kunmanĝanto )



La aliaj ne havas ekvivalenton en la franca. Eblus ankoraŭ krei multajn aliajn sen ekivalento en multaj

grandaj lingvoj.

Tiuj ekzemploj ebligas  kompreni :

a - Kiom, en Esperanto, estas facile krei vortojn precizajn kaj perfekte kompreneblajn ;

b - Kiom, en la Franca, tiaj vortoj estas malfacile troveblaj, tre ofte ne ekzistas,

kaj ne povas esti kreitaj .



8- PROFUNDIGADO EN LA SCIO DE LA FRANCA LINGVO.

La jam studitaj ekzemploj klare montras kiel la studo de Esperanto povas kontribui al pli bona scio (kaj kompreno ) de la lingvoj, kaj, unuarange, de la gepatra lingvo, samtempe :



  1. per la pliriĉigo de la vortprovizo de la gepatra lingvo

( ekzemple,en la franca : "singe" = simio kiu ebligas trovi la francan adjektivon  : simiesque")

  1. per pli bona kompreno de la gramatiko de la gepatra lingvo.

( ekzemple , en la franca per la evidentigo de la multnombraj gramatikaj naturoj kaj funkcioj de

vorto tiom ofta kaj banala kiel "que", ĉiufoje tradukita en Esperanto per vortoj malsimilaj, kiuj klare

evidentigas ĝian naturon kaj funkcion. Tio postulas evidente tre precizan gramatikan analizon j

Ekz , en la franca : "que" = kiu, kiuj, kiun, kiujn, ke, kiom, kiel, kial, ktp )


9- KONTRIBUO AL LA MORALA FORMADO :
La freŝdataj eventoj, tiom en Jugoslavio kiom en Ruanda, en Irlando aù Ĉeĉnio kaj en pli ol cent lokoj en la mondo kie militoj, perfortoj, torturoj, deportadoj kaj amasbuĉadoj kiuj sangigas nian planedon, montras

kiaj estas la ruinigoj de la akrigaj naciismoj.


Rasismo, integrismo, naciismo, tri aspektoj de la sama perverseco.
Fariĝas pli kaj pli nepre necese kaj urge trovi antidotojn kontraŭ tiuj mortigaj venenoj
Tiuj antidotoj ekzistas : ili nomiĝas toleremo, akcepto kaj respekto de la diferencoj, sento de aparteno al homa komunumo pli vasta kaj pli nobla kaj oferema ol la kategorioj mallarĝaj kaj enfermitaj en si mem kiel estas la rasoj, religioj kaj naciismoj.
Esperanto naskigis de tiu volo unuigi la homojn, en humanista idealo de respekto kaj de toleremo, ebligante ilin komuniki kaj interkompreniĝi.

Tiu idealo ebligis Esperanton postvivi ĉiujn militojn, ĉiujn persekutojn kaj ĉiujn diktaturojn : dekoj da miloj da esperantistoj mortis en la gasĉambroj de Hitler, kaj en la neĝoj de Siberio, pagante per siaj vivoj la idealon kiun ili servis per kaj por Esperanto.
Kiu ajn lernas Esperanton sorbas tiun idealon kaj travivos ĝin okaze de ĉiu internacia renkontiĝo

kie li renkontados homojn el ĉiuj rasoj, religioj kaj landoj kaj amikiĝos kun ili.

Tio tute ne malhelpas lin ami sian propran landon, eĉ tute male

.

La Esperantoparolanto ne proklamas sin internaciisto, li ĉiutage aplikas internaciecon en amikecoj kaj kunlaboroj preter la landlimoj.


Neniu alia lingvo entenas, tiom intense tiujn valorojn, valoroj tute akordigeblaj kun la defendo de la regionaj lingvoj kaj kulturoj minacataj de estingigo pro la detrua imperiismo de la superregantaj lingvoj.
Plie, tio kio diktas la elekton de lingvo en la francaj lernejoj por 90% de la interesitoj, havas neniun rilaton kun konsideroj idealistaj aŭ eĉ simple moralaj, sed respegulas volon de monakiro kaj

de socia promocio.

En la plej favoraj cirkonstancoj lernado de iu ajn alia lingvo ebligos nur aliri unu solan kulturon.
Plej bone , tio signifas por malpli ol 5% de la lernantoj, tiu plej malgranda minoritato de privilegiuloj de la memoro kaj de la socia medio kiu, post 7 jaroj da studoj en mezgradaj lernejoj, … 1500 horoj de studado, ( kaj privataj kursoj kaj studtempoj eksterlande ) sukcesos deĉifri , sen tro multe da problemoj, tekston en fremda lingvo.

Esperanto aspektas do kiel la sola lingvo, kiu ne nur malfermiĝas al ciuj kulturoj kaj popoloj

de la mondo sed povas fari el tiu kiu ĝin uzas veran mondcivitanon preta por plej bone travivi la neeviteblan tutmondigon.(1)
Jean MARIN 9 rue Adrien Lejeune

F-93170 BAGNOLET (Francio) Tel : 01 43 63 87 48



  1. Dum niaj plej sentimaj samtempuloj apenaŭ kapablas rigardi preter la landlimojn de sia lando kaj pensi eŭropece .


Elŝuti 55.23 Kb.


Elŝuti 55.23 Kb.