Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Promenado tra malnova Helsingborg Knutpunkten

Elŝuti 30.71 Kb.

Promenado tra malnova Helsingborg Knutpunkten




Dato11.05.2017
Grandeco30.71 Kb.

Elŝuti 30.71 Kb.




Promenado tra malnova Helsingborg

Knutpunkten (La Noda Punkto), konstruiĝis 1989-91 en la loko kie situis la Centra Stacio, konstruita en 1865. De tie oni povis veturi suden aŭ orienten. La diversaj konstruaĵoj de Knutpunkten enhavas subteran fervojon, teretaĝan busstacion, levitajn pasejojn al la pramŝipoj, restoraciojn, hotelon, parkejojn, oficejojn kaj vendejojn.


La malnova Centra Stacidomo.

Kungstrappan La Reĝa Ŝtuparo La ŝtuparo ricevis sian nomon ĉar reĝaj personoj surbordiĝis tie, kiam ili vizitis la svedan reĝon ĉe la palaco de Sofiero.

La (nova) Reĝa placo ricevis sian nomon de la ŝtuparo.

(La malnova Reĝa placo nun nomiĝas la Tycho Brahe placo.)
Hamntorget La Havena Placo. Grandaj partoj de ĝi situas sur grundo, kiun oni konkeris de la maro 1863-91.
Malgraŭ sia situo ĉe la grava marvojo Öresund, Helsingborg ĝis komence de la 19-a jarcento ne havis veran havenon. La fiŝistoj albordiĝis sur la sabla marbordo malsupre de la kastelo. Por la ŝipoj troviĝis ligna kajponto aŭ varfo. En la 1760-aj jaroj ĝi estis anstataŭigita per ŝtona kajponto, sed veran havenon Helsingborg ricevis nur en 1832.
La trafikon inter Helsingborg kaj Elsinoro ekde la Mezepoko prizorgis teamoj de pramistoj en ambaŭ urboj. Krom la manovrado de la pramŝipoj kaj boatoj ili ankaŭ devis kontroli ĉu la veturantoj posedas validajn pasportojn (tio estas, post kiam Skanio fariĝis sveda provinco). Ili ankaŭ respondecis pri la transportado de poŝtaĵoj.
Fd tullhus Eksa doganeja domo. Konstruiĝis kiel banejo en 1838 kaj funkciis kiel doganejo inter 1856 kaj 1930. Nun stacidomo por la Ace Link-pramŝipoj. (malsupre)

Färjestationen La Pramŝipa Stacio konstruiĝis 1885. Fervoja stacio, de kie oni povis veturi al Gotenburgo aŭ Danio. La unua vaporŝipa linio en Svedio ekfunkciis en 1892. La ŝipoj ankaŭ portis vagonarojn. Post iom da tempo oni metis relojn inter la du fervojaj stacioj. Viro kun ruĝa flago devis marŝi antaŭ la trajno por averti la homojn sur la placo. La stacio nun estas amuzejo.


Färjestationen La pramŝipa stacidomo
Hamnbassängen La Havenbaseno inaŭguriĝis 1832 kaj kompletiĝis per ”interna” baseno 1863-67. La suda havenbaseno estis konstruita 1877-80, la norda 1885-91 kaj la Oceanhaveno 1918-23.
Minnesmärke över Karl XIV Johans landstigning 1810 Memorŝtono pri la surbordiĝo de onta reĝo Karl XIV Johan, starigita en 1843.
Sjöfartsmonumentet La Marista Diino de Carl Milles, renoma skulptisto. Inaŭguriĝis 1923.
Parapeten estis konstruita en 1955. Tie, kaj en la haveno, okazis la internacia ekspozicio H55.


La Parapeto vidata de la Terasa Ŝtuparo
Kvickbron La ponto Kvick (=Rapida) konstruiĝis en 1996. Ĝi portas la nomon de eta pramŝipo, kiu antaŭ longe ”rapidis” inter la kajo kaj la parapeto.
Dunkers kulturhus La Kulturdomo de Dunker



La Kulturdomo de Dunker Henry Dunker

La kultura domo de Dunker estas renkontejo por arto, muziko, teatro, danco kaj urbo- kaj kulturhistorio.


La arkitekto Kim Utzon desegnis la konstruadon, kaj li tiris inspiron el la situo inter maro kaj tero. La domo estis konstruata dum 2001 kaj 2002, helpe de monoj el la donacofonduso de Dunker.
La donacofonduso de Dunker estis kreita de Henry Dunker, pere de profito el la Trelleborgkonzerno. Henry Dunker estis tre riĉa industriisto, kaj la posedanto de la Kaŭĉukofabriko de Helsingborg, poste rebaptita al la Trelleborgkonzerno.
Sundstorget La Placo de la Sundo estis konstruita en la jaro 1901. Komence ĝi ankaŭ nomiĝis La Vendoplaco, ĉar la granda halo por la komerco de Helsingborg situis tie. La grandskala komerco sur la placo ĉesis ĉirkaŭ la jaro 1960, kaj la placo fariĝis aŭtoparkejo. Depost la jaro 2004 troviĝas subtera parkejo sub la placo.
Ålgränden La Angila Strateto. Sur malnova maposkizo la strateto nomiĝas Kullasträtet. Sur pli novaj mapoj, la strateto ne havas nomon, sed en la dek naŭa jarcento ĝi ricevis sian nuntempan nomon.
La grundoj ĉirkaŭ la strateto estis antaŭe loĝata per fiŝistoj en dometoj, kaj la fiŝistajn boatojn oni ofte trenis tra la strateto, por ŝirmi ilin kontraŭ tempestoj.
Nedre Långvinkelsgatan Malsupra Long-angula Strato
Jacob Hansens hus La Domo de Jakobo Hansen originas el la jaro 1641 kaj estas la ununura loĝeja domo kiu restas de la epokoj antaŭ la Skania milito (1675-79). Nuntempe ĝi estas uzata por festoj kaj aranĝoj. Jacob Hansen estis magistratano kaj komercisto. (La magistrato estis la urbestraro kaj ankaŭ servis kiel tribunalo.)



Tycho Braheplatsen La Placo de Tyko Brahe kun Jacob Hansens Hus

Tycho Brahe-platsen La Placo de Tyko Brahe estas nomita laŭ la fama dana atronomo, kiu naskiĝis en 1546 ĉe Knutstorp, grandbieno apud Söderåsen. La dana reĝo donacis al li la insulon Ven, kie li konstruis du observatoriojn, ankoraŭ viziteblaj. Li mortis en 1601 kaj estas entombigita en Prago.
La puto/fonto estis starigita en 1927 kaj havas sur tri flankoj devizojn en la latina.
Norra Storgatan Norda Granda Strato
Gamlegård (Malnova Domo) estis konstruita komence de la 18-a jarcento kaj longe estis konsiderata la plej altranga domo en la urbo. La plej elstaraj gastoj al la urbo tranoktis tie, ekzemple la nove elektita Kronprinco Karlo Johano (antaŭe marŝalo en la armeo de Napoleono sub la nomo Jean Bernadotte). La unua posedanto estis Petter Pihl (1704-59). Oni nomis lin ”la reĝo de Helsingborg”. Li estis riĉa, fiera kaj despoteca. Li ordonis, ke ĉiu preterpasanto estis devigata levi sian ĉapelon - eĉ kiam la ”reĝo” ne estis hejme.
Nuntempe ĝi, same kiel Jacob Hansens hus, servas por festoj kaj aliaj aranĝoj.
La malgranda ĝardeno trans la strato konstruiĝis en 1766, kiam la estonta edzino de Gustavo III:a tranoktis en Gamlegård.


Gamlegård
Springpostgränden Ŝprucfonta Strateto nomiĝas tiel pro la fonto ĉe la kurbiĝo. La fonto estis fama pro sia eminenta akvo, kiu eĉ estis ”eksportata” en boteloj al Stokholmo. La domo en la fono estas eksa loĝeja domo el 1843 kaj nun apartenas al la mosea (juda) kongregacio.


Springpostgränden Ŝprucfonta strateto. Dekstre: Henckelska gården
Henckelska gården La Kortodomo de Henckel estas konstruita en 1681, do, post la Skania milito, por komercisto kaj magistratano Herman Schlyter. Oni lokigis partojn de la konstruaĵoj sur la strateto Springpostgränden kaj kaŭzis la kurbiĝon. En la 1680-aj jaroj la loĝeja domo ofte funkciis kiel urbodomo kaj magistratejo. Sian nomon la kortodomon ricevis de posedanto meze de la 19-a jarcento.



En la korto de Henckelska gården.
La paviliono sur la altaĵo estas la sola malnovstila ĝardena dometo kiu restas en sia origina loko.
Bomgränden La Bariera Strateto nomiĝas tiel, ĉar en malnovaj tempoj la orienta doganejo situis tie. La homoj, kiuj volis eniri la urbocentron por vendi siajn varojn, devis pagi imposton ĉe la bariero.
Skolmuséet La Lerneja Muzeo malfermiĝis en 1985 en la konstruaĵo de la iama Orienta Lernejo. Kiam ĝi estis konstruita en 1866 ĝi estis la unua domo speciale konstruita kiel lernejo en la urbo.
Administranto de la Lerneja Muzeo estas societo sen profita celo. La kolektoj konsistas el libroj, mapoj, bildotabuloj, fotoj kaj aliaj objektoj. La biblioteko enhavas grandan nombron da pedagogia literaturo kaj lernolibroj de la dek naŭa kaj dudeka jarcentoj. La muzeo ankaŭ montras rekonstruadojn de lernejaj medioj kiel klasĉambro, ĉefkuracista oficejo kaj konsultejoj de kuracisto kaj dentisto. Ĝi estas malfermita por la publiko lunde - vendrede inter la deka kaj la dek kvina horoj.

La Lerneja Muzeo

Slottshagen La Palaca Paŝtejo (hage = ĉirkaŭfermita paŝtejo)

La parko ĉirkaŭ Kärnan nomiĝas La Palaca Paŝtejo. Granda parto de ĝi estas en angla stilo kun arboj kaj arbedoj, nefermitaj gazonoj kaj lageto por anasoj. La nordorienta parto estas pli strikta kun florbedoj. Tie troviĝas ankaŭ la statuo La Ĉaso aŭ Diana, la diino de ĉaso de Christian Eriksson, kaj monumento pri la viktimoj de la granda pesto en 1710-1711.

PIKNIKA PAŬZO


Kärnan Ĉe la rando de Landborgen (La Landa Fortikejo) la turo Kärnan estas la tipa simbolo de Helsingborg. Ĝi estas la ununura restaĵo de la iama helsingborga kastelo.
La unuan lignan fortikaĵon oni dum la 12-a jarcento anstataŭis per fortika kastelo. Ĝi konsistis el ronda turo, kies lokon montras ŝtonoj apud la enirejo de Kärnan, kaj plurangula ring-murego. Pli poste dum la Mezepoko, kaj denove dum la 17-a jarcento, la konstruaĵoj estis renovigitaj, sed post kiam Skanio fariĝis sveda provinco oni malkonstruis la tutan kastelon krom la turo Kärnan. Ĝi estas 34 metrojn alta, havas murojn 4,5 metrojn dikajn kaj 146 ŝtupojn. Dum la renovigado en la jaroj 1893-1894 la kreneloj plej supre estis aldonitaj. De tie oni povas ĝui vastan panoramon.
Terrasstrapporna La Terasa Ŝtuparo Oni komencis konstrui la ŝtuparon dum la jaro 1900. La reĝo Oscar II inaŭguris ĝin la 12-an de junio 1903, lige al la granda ekspozicio pri slojdo kaj industrio. La lifto en la maldekstra turo estis inaŭgurita la 15-an de aprilo 1909. La vojaĝo supren kostis 5 oerojn, kaj malsupren 3 oerojn. Hodiaŭ la prezo estas la sama por ambaŭ vojojn: po 10 kronojn.


La Terasa Ŝtuparo kaj Kärnan, vidata de la Granda Placo

Rosenträdgården La Rozĝardeno La loko, kie nun la gardeno estas, apartenis dum la Mezepoko al la dominikana monaĥejo, kiu estis malkonstruita dum la 16-a jarcento post la dana reformacio. Dum la 19-a jarcento la grundo apartenis al la Apoteko Kärnan, kaj nomiĝis la Apoteka Ĝardeno. La komunumo de Helsingborg poste uzis la lokon kiel plantida kulturejo. La Rozĝardeno konstruiĝis 1937-1939 laŭ desegnaĵo de Arnold Salomon-Sörensen.


Frua printempo en la Rozĝardeno


Billeplasen, vidata de Rosenträdgården
Hallbergs trappor La Ŝtuparo de Hallberg kaj Billeplatsen La Placo de Bille. La domoj estas partoj de iama komercista kortodomo. La plej malnova konstruaĵo estis starigita kiel ĉevalstalo fine de la 18-a jarcento. La pli malgranda konstruaĵo estas multe pli nova. Antaŭ ol la unuaj ŝtuparoj estis konstruitaj en 1888 troviĝis tie la Preĝeja Pado. Jöns Been baris la padon inter la supra urbo kaj la preĝejo dum la jaroj 1808-1835, kiam li havis tanejon (garveri) en la kortodomon. Kiam Konsulo Hallberg aĉetis la domojn en 1835, li denove malfermis la padon por la urbanoj. Pro tio la ŝtuparo nomiĝas Hallbergs trappor.
Anders Steensen Bille, 1580-1633, estis ano de la dana regna konsilio kaj feŭdestro en la gubernio de Helsingborg 1610-1629. Li favore al la latina lernejo kaj la malsanulejo starigis fonduson, kiu donis profiton preskaŭ ĝis nia tempo.
Himmelriksgränden La Strateto al la Ĉiela Regno devenas de la Mezepoko. La nomo verŝajne venas de la monaĥejo, kiu dum granda parto de la mezepoko situis en la loko de la nuna eksa lernejo de Nicolai.

La komenco de Himmelriksgränden je la Suda Granda Strato.

En la domo, kie nun estas kafejo, iam situis la redaktejo de Helsingborgsposten. Birger Sjöberg laboris tie dum la jaroj 1907-24.


S Storgatan Suda Granda Strato kune kun nuna Möllegränden iam konsistigis vendoplacon/foirejon
Fd muséet (La eksa muzeo) konstruiĝis kiel lernejo en 1845. La arkitekto estis C G Brunius, kiu je proksimume la sama tempo renovigis la Mariapreĝejon kaj skribis traktaĵon pri Kärnan. La gimnastika domo en la korto devenas de la sama tempo, sed la balustrado de ĝia ŝtuparo venas de konstruaĵo en Långvinkelsgatan kaj estas de la jaro 1791. La alo de la lerneja domo estis konstruata en falsa trabfaka stilo en la jaroj 1914-15. La konstruaĵoj servis kiel urba muzeo dum la jaroj 1909-1996, gis kiam Kulturmagasinet en Fredriksdal estis preta. Nuntempe ĝi enhavas vartolernejon.


La eksa muzeo en Suda Granda Strato(la dekstra, pli alta konstruaĵo)
Banckska villan estis konstruita en 1880. La arkitekto estis Maŭritz Frohm.
Trädgårdsgatan konstruiĝis meze de la 1860-aj jaroj, proksimume kie antaŭ la jaro 1681 situis la urbomurego kaj gvidis al la Centra Stacidomo. Ekde 1797 ĝis la konstruo de la strato troviĝis tie la unua vera industrio en Helsingborg, Ruuthska bruket (La Uzino de Grafo Ruuth). Ankaŭ tie troviĝis produktejo de argilaĵoj kaj maŝinlaborejo, kiu dum la 19-a jarcento (1800-1885) produktis lokomotivojn, vagonojn, maŝinojn ktp.
Bruksgatan La Uzina Strato. La suda parto estis konstruita en la 1870-aj jaroj. La plej malnova konstruaĵo estas Missionshuset (La Misifederacia Kapelo).
La norda parto de Bruksgatan devenas de la malfrua Mezepoko, kaj gvidis de la sudo al la Maria preĝejo. Tie loĝis precipe metiistoj, kiuj havis siajn butikojn kaj loĝejojn en la domoj ĉe la strato, kaj la metiejojn en la kortoj. Nun ĉe tiu ĉi parto de la strato troviĝas vendejoj, kaj la strato fariĝis strato por piedirantoj en 1970.


La Placo de Ingmar Bergman meze de Bruksgatan
Mariakyrkan Sankta Maria Preĝejo ekkonstruiĝis en gota stilo tuj post la jaro 1300 kaj estis preta ĉirkaŭ 1450. La turo kun la ŝtupargablo tamen estis konstruita en la dek sesa jarcento. La preĝejo estis verŝajne konstruata samtempe kiel la kastelo, kaj oni uzis similajn brikojn en la du konstruaĵoj.
La ambulatorio (koromgång) kaj la okcidenta parto de la preĝejo estas faritaj de sabloŝtonoj el la malnova romanika preĝejo, konstruita en la 13-a jarcento. La vestiblo sude kaj la sakristio norde estis malkonstruita en 1840, sed nova sakristio aldoniĝis en 1953.
La kapoj super la suda portalo estas kopioj de kretoŝtonskulptaĵoj de la meza parto de la 14-a jarcento. La originaloj troviĝas en niĉoj ene de la preĝejo. Je la suda flanko de la turo estas sabloŝtona sunmontrilo de la jaro 1749.
Stortorget La Granda Placo

La kandelabro de la Granda Placo ekfunkciis la unuan fojon la antaŭvespero de Kristnasko en la jaro 1859, kiam la gazfabriko estis preta.


Kandelabern på Stortorget La kandelabro sur Granda Placo

Rådhuset La Urbodomo La nuntempa urbodomo estis preta en la jaro 1897. La domo estas en novgotika stilo, kaj la arkitekto estis Alfred Hellerström. En la komenco ankaŭ la policejo kaj la fajrobrigadejo troviĝis en la teretaĝo de la urbodomo.

La malnova urbodomo estis konstruata dum la 1790-aj jaroj.


Elŝuti 30.71 Kb.

  • Minnesmärke över Karl XIV Johans landstigning 1810
  • Kvickbron
  • Nedre Långvinkelsgatan
  • Norra Storgatan
  • PIKNIKA PAŬZO Kärnan
  • Hallbergs trappor
  • S Storgatan
  • Banckska villan

  • Elŝuti 30.71 Kb.