Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Progresemaj Esperantistoj

Elŝuti 8.45 Kb.

Progresemaj Esperantistoj




Dato20.10.2017
Grandeco8.45 Kb.

Elŝuti 8.45 Kb.

Obama piprece pri Usono en unu horo- Jan. 12 – 2016

RFG

Por “Progresemaj Esperantistoj”

Grava fulmo de la Historio estis la elekto de Afroamerika Prezidanto Barack Obama en tre rasisma lando kiel Usono.

Li ricevis de W. Bush nacion kun la plej malbona ekonomia krizo en la Usona Historio.Hodiau la ekonomio estas refortigita tiel en dungoj kiel en prezoj.

La maldungo estis reduktita duone.La deficito estis reduktita preskau ¾.-

Jen la lasta “Stato de la UNIO”parolado por li, parolante resume pri Usono.

Li sciis ke li parolis al lando plena de la timo pro “malsekureco” sed chiel li ne diris vorton pri Nordkoreio kaj sia nuklea bomba agado. Li ordonis lasi malplenan seghon por la “viktimoj de armila perforto ene de Usono.” La plej granda chagreno de Obama estas la fakto ke li finos sian prezidantecon sen plia kontrolo por produkto kaj vendado de armiloj en Usono.

Li diris pri Isiso ke la ekzisto de Usono ne dangheras pro Isiso kaj ke Usono detruos komplete tiun terorisman organizajhon. Li diris ke estas hiperbolo diri ke la politiko kaj la ekonomio de Usono dangheras pro Isiso.

Li finfinis tiun temon dirante que “Usono estas la plej pova lando de la mondo,ne nur pro siaj arsenaloj, sed ankau pro sia etna diverseco.”

“Ni ne devas esti la polico de la mondo. Ni estas la chefo de la defendo de chiuj landoj kaj ni instruos al ili kiel defendi sin mem. Ni havas aron da armiloj kiujn ili povas acheti de ni.”

Ni ne devas plu perdi usonan sangon kiel en Vjetnamo au Irako.

Post la parolado la plej nombraj kritikoj celis reliefigi la mankon de strategio kontrau Isiso.

Ni atingis nuklean pakton kun Irano. Ne estos Tria Mondmilito.

Komerce ni chefas. Apogu la Transpacifikan Pakton kaj Chinio ne chefos plu en Azio.

Jam esta horo shanghi la rilatojn ene de nia hemisfero. Ni komencu levigante la jardekan embargon al Kubo.

Ni fermu la militbazon de Guantanamo. Ghi estas multekosta kaj nenecesa.

Ni ne ataku rasojn nek religiojn. Chiuj estas leghe bonvenaj en Usono.

Paco en Kolombio estas paco por la Mondo.

Kelkaj senatanoj ankau kritikis la deziron de Obama havi senpagan edukon en la tri niveloj, chefe pro la timo ke la mono venos de la Shtato.

La morto de la filo de Vicprezidanto Biden pro kancero pliigis la monan apogon de la Shtato por kuracesploro por kancero. “Ke Usono estu la unua lando kiu kuracigos kanceron.”

La sanaasekuro meritas pli da planado.Nacia Sanasekuro restas kiel “neebla revo” kiam chiuj grandaj nacioj havas tiun Shtatan Servon. La du najbaroj de Usono, Kanado kaj Meksiko, havas ghin.

La shangho daure restos konstanta faktoro en chiuj homaj aktivecoj, sed Usono bezonas shanghojn ankorau en la Enmigra Sistemo, sampaga laboro por virinoj, pagitaj monataj libertempoj por laboristoj, levigo de minimuma salajro, kaj defendo (ne atako) al la sistema de Socia Sekureco kiu inkluzivas dignajn pensiojn.

Maljunaj laboristoj devas havi dignajn pensiojn (monatan pagon ghismorte).

Tio nekredeble ne estas garantiata en Usono hodiau.

Obama emfazis sian intencon sindedichighi al la bonfarto de la Tera Klimato ghis sia morto, preter sia prezidanteco. “200 nacioj apogas min.”

Malegaleco ekonomia estas malamiko de Usono. Ni devas instrui la laboristojn por povi shanghi de unu tipo de laboro al la alia.

Usonaj Korporacioj devas resti en Usono. Certe ne estis la ordinara familio kiu iris eksteren por ne pagi impostojn.

Estas fikcie diri ke la usona ekonomio malfortas.

Ni bezonas pli da mezedukaj finintoj kun emfazo en Matematiko kaj Komputiloj.

Restas temoj sen akordo en Usono: La shtato favoras la richulojn, la korporacioj havas la plaj grandajn gajnojn plurfoje sen pago de impostoj.

Audi la vochojn de la laboristoj estos bona por la Shtato kaj ankau por la Korporacioj.

Ni dum 30 jaroj havis la Sputnik super ni, sed en 20 jaroj ni kreis NASAn kaj iris al la luno.

Kreskis la malfido inter la republika partio kaj la demokrata. Abraham Lincoln au Franklin Roosevelt povus fini tion pli bone ol mi, sed mi plue klopodos.

“Por fini, permesu al mi diri ke ni bezonas pli da dialogo kaj fido inter chiuj amerikanoj en Usono.”

Ni devas redukti la povon de mono en usonaj elektoj. Ni faciligu la elektojn de funkciuloj.Ne plu politikaj kandidatoj petu monon por siaj kampanjoj.



La Stato de Usono estas forta.

Ruben Feldman Gonzalez


Elŝuti 8.45 Kb.


Elŝuti 8.45 Kb.