Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Programo de la 27-a Rusia Esperantista Kongreso. La 20-a de oktobro, ĵaŭdo

Elŝuti 9.55 Kb.

Programo de la 27-a Rusia Esperantista Kongreso. La 20-a de oktobro, ĵaŭdo




Dato22.03.2017
Grandeco9.55 Kb.

Elŝuti 9.55 Kb.

Programo de la 27-a Rusia Esperantista Kongreso.
La 20-a de oktobro, ĵaŭdo
Dumtage: Alveno, enloĝigo, registrado de partoprenantoj.

15:00 – Vizito al muzeoj: Ĉuvaŝa nacia kaj Biera.


La 21-a de oktobro, vendredo
10:00 – Ekskurso tra Ĉeboksary (buse, kun ruslingva akompano)

12:00 – Tagmanĝo

14:00 – "Ronda tablo" pri lingvoj kaj lingvistiko, kun partopreno de ekspertoj kaj lokaj ĵurnalistoj (ruslingve!).

16:00 – Lingvistika konkurso

19:00 – vespermanĝo, koncerto de Mikaelo Bronŝtejn
La 22-a de oktobro, sabato
10:00 – Konferenco de REU

13:00 – Tagmanĝo

14:00 – Lingva festivalo: inaŭguro, lingvoprezentoj (detala programo de la lingvoprezentoj haveblos surloke)

19:00 – vespermanĝo, koncerto de Maria Koĉetkova


La 23-a de oktobro, dimanĉo
10:00 – Konferenco de REU

12:00 – Tagmanĝo

13:00 – Lingva festivalo: lingvoprezentoj, internacia koncerto
Fino de la kongreso
NB! Kelkaj programeroj povas ŝanĝiĝi. Fina varianto de la programo haveblos dum la akceptado en la kongreso.
Loĝado
Baza loĝloko estos la komunloĝejo de la konstruista supera lernejo (общежитие строительного техникума). La stratadreso estas: ul.Ŝevĉenko, 31. La komunloĝejo situas en centro de la urbo.

Kiel atingi: haltejo "Detskij mir" aŭ "Centralnyj rynok" ("Детский мир", "Центральный рынок"). De fervoja stacidomo tien iras pluraj trolebusoj kaj mini-busoj.

Du supraj haltejoj (ruĝaj-bluaj punktoj) estas "Detskij mir", du malsupraj – "Centralnyj rynok". La maldekstra domo №31 estas la komunloĝejo. La 20-an de oktobro tie deĵoros reprezentanto de la organizantoj almenaŭ ekde 10:00 ĝis 12:00. Se vi venos en alia tempo, bonvolu informi la organizantojn pri preciza tempo de via alveno.
Loĝkondiĉoj: 3-litaj ĉambroj kaj 6-litaj ĉambroj. Ambaŭ variantoj estas sufiĉe komfortaj.
Kiom pagi por loĝado: 600 rubloj por 3-lita ĉambro, 400 rubloj por 6-lita ĉambro. Ĉiuj prezoj estas por 1 homo por 1 nokto!
Manĝado
Ĉiuj pagos siajn manĝojn mem. Estas pluraj nemultekostaj kafeterioj apud domo, kie okazos tagaj programeroj vendrede, sabate kaj dimanĉe. Vendrede kaj sabate oni veturigos partoprenantojn por vesperaj koncertoj al kafeterio, kie oni povos komforte, bonguste kaj nemultekoste vespermanĝi.
Ekskursoj
Vizito al la nacia muzeo kostas 100 rublojn, por pensiuloj rabatita prezo – 50 rub.

Vizito al la muzeo de biero estas senpaga.

Busa ekskurso kostas 300 rublojn por 1 persono. Ĝi okazos se kolektiĝos minimume 10 partoprenantoj. Por la ekskurso oni pagos monon en la unua tago (dum la registrado). Se la ekskurso ne okazos, la mono estos redonita dum la kongreso.
Partoprenkotizoj
Tiuj, kiuj ne sendis sian kotizon pli frue, pagos ĝin surloke:

loĝantoj de Ĉeboksary – 300 rubl.,

loĝantoj de Rusio kaj landoj de KSŜ – 500 rubl.,

aliaj landoj – 30 eŭroj.

Rabato por infanoj kaj adoleskantoj (je 20.10.2011 malpli ol 18 jaroj): 50% de kotizo

Krompago por nemembroj de REU (en ajna kategorio) kaj/aŭ JEAĈR: 200 rubl.


La kotizo rajtigas partoprenon en ĉiuj programeroj de REK sen krompago por Lingva Festivalo.
Kontaktoj
Pri la ĝenerala programo, REU-konferenco: Grigorij Arosev, arosev@gmail.com, poŝtelefonoj
+7-903-1581999 – antaŭ la 20-a de oktobro

+7-905-3400666 – dumkongrese.



Surloka enloĝigo, kotizoj: Marina Ivanova, poŝtelefono +7-902-6621408. Bonvolu ne telefoni al Marina antaŭ la 20-a de oktobro!


Elŝuti 9.55 Kb.

  • La 22-a de oktobro, sabato
  • Ĉiuj prezoj estas por 1 homo por 1 nokto! Manĝado
  • Partoprenkotizoj

  • Elŝuti 9.55 Kb.