Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Privatigo de bdž Cargo haltigita

Elŝuti 14.41 Kb.

Privatigo de bdž Cargo haltigita




Dato14.03.2017
Grandeco14.41 Kb.

Elŝuti 14.41 Kb.

El fervoja mondo 1/2013


Bulgario: Privatigo de BDŽ Cargo haltigita
Bulgara privatiga agentejo APSK haltigis procedon pri vendo de ŝtata varlinio BDŽ Tovarni prevozy. Kialo estas nesufiĉa intereso de investantoj jam en komenca fazo de la procedo, kaj neeblo de konkurso inter ili. Nur entrepreno Duet Railway interesiĝis pri dua fazo de la procedo.
Ĉeĥio: Novaj modernigitaj pasaĝervagonoj en ekspluatado
Moderniga evolua procedo en Ĉeĥaj Fervojoj ekde dua decembra dimanĉo en 2012 montriĝis ankaŭ en longdistancaj trajnkunligoj. Ekde ekvalido de nova horaro 2012-2013 estas envicigitaj en ekspluatadon pliaj 15 modernigitaj pasaĝervagonoj, kiuj ofertas transporton de handikapitoj en rulseĝoj, klimatizatan internaĵon, simplan transporton de bicikloj, kaj elektrajn kontaktoŝtopilingojn 230 V por kurentoprovizado de elektroniko de la pasaĝeroj (komputiloj, poŝtelefonoj). En kuranta jaro 2013 estos liverataj pliaj modernigitaj pasaĝervagonoj kaj iom-post-iome ili estos envicigataj en trajnojn EuroCity kaj aliajn ekspres- kaj rapidtrajnojn. Per la sama tempiro estos envicigataj ankaŭ restoraci- kaj bufedvagonoj. En rapidtrajnoj el Ústí nad Labem al Kolín, kaj el Brno kaj Břeclav al Olomouc estis enkondukitaj novaj pasaĝervagonoj kun kondukistejo kaj kun komforta internaĵo, klimatizado kaj informsistemo, kiujn fervojaj favorantoj alinomas Sysel (zizelo).
Francio: Tramo-trajnoj el Liono trafikas ĉiun duonhoron
Fine de septembro 2012 franca kompanio SNCF komencis miksitan trafikadon tramo-trajno inter stacioj Lyon Saint-Paul kaj Saint-Bel. Dum labortagoj sur linio inter Liono kaj Lárbresle trafikkunligo okazas en kadenco po 30 minutoj, kaj en trafikpintoj eĉ po 15 minutoj. Oni atendas de la aranĝo duobligon da transportataj pasaĝeroj al po 13200 tage. Temas pri unua el tri trajnlinioj el stacio Lyon Saint-Paul, kiuj priservas okcidentajn antaŭurbojn, ŝanĝitaj al tiu ĉi miksita trafiko. Elspezoj bezonataj por modifo de la infrastrukturo estas antaŭvidataj al 150,2 milionoj da eŭroj.
Francio: Trafikistoj postulas kompenson pro strikoj
Privataj priservantoj de trajntrafiko en Francio postulas minimuman garantion de priservoj dum strikado de dungitoj de la kompanio SNCF. Kiu ajn limigo en laboro fare de dungitoj de la franca nacia trafikisto ĉiufoje influas ankaŭ ilin. Sub SNCF ja apartenas ankaŭ plenumado de administrado de la infrastrukturo (en formo de subliverado por RFF). Laŭ privataj trafikistoj okazas dum refunkciigado de trafikservoj post fino de striko preferado de SNCF antaŭ aliaj trafikistoj. Privataj trafikistoj postulas aŭ kompenson de elspezoj por neplenumitaj veturoj, aŭ apartigon de SNCF de la fervoja infrastrukturo.

Germanio: Modernigitaj vagonoj por trajnoj IC en ekspluatado


Germana kompanio Deutsche Bahn komencis vastan modernigon de vagonoj por trajnoj InterCity por ĉirkaŭ 250 milionoj da eŭroj. Ĉe 770 pasaĝervagonoj estas plilongigata daŭro ekspluatada ĝis la jaro 2023. Iuj de ili estas en ekspluatado jam 40 jarojn. Renovigataj estas 46 mil sidiloj, 42 mil m² da tapiŝoj, kaj aranĝo de elektraj kontaktŝtopilingoj. La unua komplete modernigita vagonaro estis prezentata komence de oktobro 2012 en Hamburg-Altona. La trajnoj estos unuavice enservigataj en linia trafiko el Hamburgo tra Bremeno, Kolonjo kaj Majenco al Frankfurto kaj Stutgarto.
Hispanio: Kien iros investoj en jaro 2013
Laŭ anonco de ministrino Ana Pastor, Hispanio en la jaro 2013 investos en fervojojn monsumon 4,7 miliardoj da eŭroj. El tiu ĉi monsumo 3,3 miliardoj estos uzataj por grandrapidaj projektoj, 332 milionoj por ĝisnuna reto, 116 milionoj por veturilstoko, kaj 82 milionoj por antaŭurba reto. Kio temas pri grandrapidaj projektoj, investoj iros plejparte por linio Madrido - Viga (1,07 miliardoj da eŭroj). Ĉefaj projektoj por ĝisnuna reto inkluzivas nuligon de samnivela vojkrucado, por kiu estas disponigitaj 20,7 milionoj da eŭroj.
Japanio: Trajnoj Super Komachi havis premieron
Fine de novembro 2012 estis oficiale prezentata unua el 23 vagonkombinaĵoj de fabrika serio E6, kiuj estas liverataj por ekspluatado sur fervoja linio Mini-Shinkansen Akita de japanaj fervojoj – oriento. La trajnoj portas nomon Super Komachi. Sepvagonaj kombinaĵoj kun malgranda profilo estas preparataj por livero en tempiro ĝis printempo 2014. La unuaj trajnoj eniros ekspluatadon en marto 2013. Ĉiu kombinaĵo enhavas kvin motorvagonojn sen kaj du motorvagonojn kun kondukistejo. En estonto ili povos trafiki per rapido ĝis 320 km/h.
Kazaĥio: Unua lokomotivo el miliardkosta serio prezentita
La 2-an de oktobro 2012 konsorcio gvidata de franca firmao Alstom en Belfort prezentis unuan el 200 duoblaj vartrajnaj lokomotivoj KZ8A, kiuj estos liverataj al ŝtataj fervojoj KTZ en Kazaĥio. Laŭ kontrakto en valoro 1,3 miliardoj da eŭroj, kiu estis subskribita en marto 2011, komuna entrepreno EKZ, konsistanta el firmao Alstom Transport (50 procentoj), Transmashholding (25 procentoj), kaj KTZ (25 procentoj) muntos antaŭserian grupon da dek lokomotivoj en Belfort.
Pollando: Pli rapidaj kunligoj apud Szczecin kaj Olsztyn
Rapide iras konstruado de fervoja kunligo al flughaveno Goleniów apud Szczecin. En somero 2012 estis finkonstruitaj fervojtalusoj, tranĉeoj, kaj komenciĝis sternado de relvoja surkonstruaĵo. La linion oni malfermos por ekspluatado en la jaro 2013, kaj trafiko ebligos redukti veturtempon inter flughaveno kaj urbo Szczecin al 40 minutoj, kaj inter flughaveno kaj Kolobrzeg al 90 minutoj. En duono de konstruado estas ankaŭ 50 km longa kunligo inter flughaveno Szymany kaj urbo Olsztyn. Sur modernigita parto de la linio estos pligrandigata rapido de 70 al 100 km/h, parte ĝis 110 km/h, kaj trajnoj plenumos trajnhoraron en 45 minutoj.
Rusio: Kiu gajnis en vendo de Freight One
Aŭtune 2012 okazis longe atendata aŭkcio pri 75 procentoj de akcioj (minus du akcioj) de rusa vartrafika fervoja trafikisto Freight One, kiu estas en posedo de ŝtato. En aŭkcio venkis kompanio Independent Transport Company de Vladimir Lisin, kiu pagis 125,5 miliardojn da rubloj, kio estas nur iomete pli, ol estis elvokita komenca prezo (125,375 miliardoj). Duono de la prezo estas financata de banka kredito. Multaj analitikistoj pli supozis eblan venkon de nafta kompanio Nefte TransServis.
Svisio: SBB Cargo kunmetos kombinitan reton
Svisaj Federaciaj Fervojoj (SBB) pli intense aktivas por trafikdivido. Tiucele aperas reto de trajnoj inter stacioj intermodalaj. La reto reciproke interkonektos gravajn svisajn centrojn. Ir-reiraj vagonaroj inter ili trafikos laŭ horaro. Unua vagonaro jam komencis ekspluatadon: ĝi trafikas dufoje en tago inter Dietikon ĉe Zuriko kaj Renens ĉe Laŭzano. Por plenumi plikreskantan nombron da konteneroj en importa kaj eksporta vartrafikoj estas planataj stacioj intermodalaj por trajnlongo 750 m. Intermodala stacio Basel-Nord estas koncipita trimodala, kun kunligo al marhavenoj en Norda Maro. SBB Cargo kompare al antaŭe enlande jam ne priservos ĉirkaŭ kvinonon da lokoj kun ekspedrajto.
Preparis Jindřich Tomíšek

Reviziis Heinz Hoffmann


Elŝuti 14.41 Kb.

  • Novaj modernigitaj pasaĝervagonoj en ekspluatado
  • Tramo-trajnoj el Liono
  • Trafikistoj postulas kompenson pro strikoj
  • Modernigitaj vagonoj por trajnoj IC en ekspluatado
  • Kien iros investoj en jaro 2013
  • Trajnoj Super Komachi havis premieron
  • Unua lokomotivo el miliardkosta serio prezentita
  • Pli rapidaj kunligoj apud Szczecin kaj Olsztyn
  • Kiu gajnis en vendo de Freight One
  • SBB Cargo kunmetos kombinitan reton

  • Elŝuti 14.41 Kb.