Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Principoj por la 125-parta retkurso La kurso estu cel-lingva kaj abunde ilustrita

Elŝuti 461 b.

Principoj por la 125-parta retkurso La kurso estu cel-lingva kaj abunde ilustrita




Dato22.03.2017
Grandeco461 b.

Elŝuti 461 b.


  • Principoj por la 125-parta retkurso

  • La kurso estu cel-lingva kaj abunde ilustrita.

  • La bazo estu originala didaktika ŝtuparo, bazita sur la unikaj kvalitoj de la lingvo.

  • La kurso estu, sekve, tre verbo-centra kun atento al la kategorioj de la verboj.

  • La situacioj de la kurso estu allogaj al la unuavica cel-grupo – junuloj en komputika mondo.

  • La situacioj estu pli kaj pli variaj, transkulturaj kaj inluzivu erojn pri la Esperanta vivo mem.

  • .


  • Principoj por la 125-parta retkurso

  • Paralele al la situacioj, estu gramatika prezentado, kun klarigoj en tia Esperanto kiun la studanto en difinita punkto jam regas.

  • La kurso inkluzivu son- kaj film-materialon.

  • La kurso uzu humuron por teni la intereson.

  • La kurso prezentu kiel eble plej multe frazojn kun

  • reala komunika utilo.

  • Sekve, se entute aperas mondpriskribaj frazoj (ekz. Kato estas besto) tio okazu en reala kunteksto.

  • Eroj ekde etapoj 50 estu liveritaj de aliaj verkantoj, kun regiona, faka, lingva, kultura au alia enhavo.



  • Etapoj por la 125-parta retkurso

  • (proponata ordigo)

  • Stefan MacGill, ILEI

  • © ILEI kaj Stefan MacGill



1-5

  • 1. Saluton! Mi estas Jan! Jen mia komputilo, klavaro, muso, ekrano, tablo... La komputilo estas mia. Poseda pronomo mia

  • 2. Mia komputilo estas rapida, moderna. Mia kato estas maldiligenta kaj malrapida. Mal-. Adjektivoj.

  • 3. Mi staras, mi sidas, mi kuras, mi promenas, mi laboras, mi ripozas, mi dormas. Netransitivaj verboj. Libera vortordo.

  • 4. Ne. En, sur, de. Ĝ: seĝo, ĝardeno, bestoĝardeno, ĝirafo, ĝi, ĝia, ĝusta, ĝena, larĝa, seĝo, loĝas. En mia ĝardeno ne estas ĝirafo. La ĝirafo estas en la besto-ĝardeno. En la reto, reklamo estas ĝena. Mia hundo loĝas en mia ĝardeno.

  • 5. Kun, sen. Venas, iras. Jen mi kun mia mirinda komputilo. Jen mi sidas en la ĝardeno kun mia libro. Jen vizaĝo kun…



6-10

  • Sub, super, inter, apud. Venas, iras. Mi staras en mia ĝardeno sub la arbo, mi sidas sur mia seĝo, mi promenas apud la tablo. En la ĝardeno, pomo pendas super mi. En la domo, mia hejmtasko pendas super mi. Prepozicioj;

  • Al, de (por direkto), por. Kato! Manĝo sur la tablo ne estas por vi! Via manĝo estas sub la tablo! Resumo pri netransitivaj verboj, libera vortordo: Venas –o, -O venas.

  • 8. Mi movas la muson. Mi rigardas la ekranon. Mi vidas reklamon. Ba! Mi batas klavon. Mi manĝas pomon. Mi trinkas limonadon. Ni levas bretaron. Transitivaj verboj.

  • Mi movas mian muson. Mi klakas ĝian butonon. Mi legas mian libron en la ĝardeno. Profundigo; pronomoj en akuzativo.

  • 10. Imperativoj. Kuru! Saltu! Sporttrejnisto. Bestoĝardena vizito. Rigardu la elefanton! Ne donu vian hamburgeron al nia gorilo.



11-14

  • 11. Ŝ: puŝas –on, ŝovas –on, Mi viŝas la ekranon. Mi paŝas, kuŝas. La komputilo kraŝas. Ĝi estas ĝena komputilo. Plena listo de pronomoj (evitu “lian!)

  • 12. Pluraloj: -oj. Unu-dek. Serpento kaj rano estas reptilioj. Leono kaj leopardo estas katoj. Bovinoj kaj ŝafoj vivas en bienoj. Ili estas mamuloj. Du kaj tri estas kvin. Tri hundoj kuras en mia ĝardeno. Vokal-duoj: Mia hundo manĝas viandon. Mia kuniklo ne manĝas viandon.

  • 13. Ĉ: lunĉo, sandviĉo, ĉu, ĉar, ĉarma, ĉielo, branĉo, tranĉas –on. Mi tranĉas panon, mi prenas buteron, mi prenas fromaĝon, jen mia sandviĉo. Ĝi estas mia lunĉo.

  • 14. Ĉu. Jes, Ne, Sed. Ĉu malmoderna komputilo estas rapida? Ĉu komputila kraŝo estas ĝena? Ĉu olea lampo estas efika? Ĉu demandoj kun la ĝisnuna materialo.



15-18

  • 15. Vortkunmetado: alvenas, foriras, revidas… Sufiksoj. REVIZIO: Legaĵoj en diversaj kuntekstoj, aldono de novaj vortoj laŭbezone. Se verboj, kun indiko pri la kategorio/uzo.

  • 16. -OJN Mi havas tri sandvicojn.

  • 17. –AN –ON Saluton! Bonan matenon! Bonan tagon… Dankon. Ĝis revido. Mi petas. Mia komputilo havas modernan ekranon. Mi havas ĉarman katon. Mi vidas ĝenan reklamon. Mi fermas ĝian fenestron. Mia komputilo suferas virusan atakon. Mi viŝas la danĝeran viruson.

  • 18. –AJN, –OJN. Mi havas unu komputilan muson. Ve! Mi vidas duan muson. Veran muson. Do, mi havas du verajn musojn. Mia arbo havas ok belajn pomojn. Ĉu via komputilo havas multajn dratojn? La besto-ĝardeno havas ok venenajn serpentojn kaj du ne-venenajn serpentojn.



19-20

  • AŬ. Aŭ, ankaŭ, kontraŭ. Kio, tio. Kio estas tio: skanilo aŭ printilo? Pomo aŭ banano? sandviĉo aŭ katastrofo? Mi legas libron. Ankaŭ mi legas libron. Mi legas librojn. Mi legas ankaŭ gazetojn. Ĉu ankaŭ vi havas komputilon? Ĉu vi havas ankaŭ skanilon? Ĉu vi estas kontraŭ altaj impostoj?

  • 20. VERBOJ de ESPERANTO. Resumo:

  • 1. ‘estas’, ‘restas’: -o estas –o. –o estas –a,

  • 2. staras, sidas, kuras, venas. Tre libera vortordo! Trajno venas, venas trajno.

  • 3. Mi manĝas sandviĉon, trinkas teon, havas katon, rigardas mian komputilon

  • Verboj transitivaj/netransitivaj. Lernu la kategorion de ĉiu verbo! Atentu: Akuzativa –N dependas je la karaktero de la verbo, ne la loko en la frazo!



21-22

  • 21. Fortigo de imperativo: Rigardu la ekranon! Sidu! Staru! Kuru al la besto-ĝardeno. Venu al mia domo. Ne dormu ĉe la komputilo. Ni sidu en la ĝardeno kaj legu niajn librojn. Ne manĝu mian sandviĉon! Ne trinku kolaon apud la klavaro! Ne faru tion! Faru tion! Ne rigardu stultajn reklamojn. Ne toleru komputilajn virusojn; instalu kontraŭ-virusan programon.

  • 22. AS,IS,OS. Hodiaŭ, morgaŭ, hieraŭ. Tagoj de la semajno. Lastaj ĉapelitaj literoj: Ĵ, Ĥ. Kiu. Kiu vizitis vin hieraŭ. Kiu vizitos vin morgaŭ. Kion vi faris hieraŭ? Kion vi faros ĵaŭde? Kion vi faris en la pasinta ĵaŭdo? Post du tagoj estos vendredo. Antaŭ du tagoj estis lundo.



23-26

  • 23. La plena Esperanta alfabeto, liter-nomoj. Literoj C, J kaj aliaj malevidentaj. Literoj, silaboj, radikoj, finaĵoj. Prononc-revizio – emfazu la antaŭlastan silabon. Revizio pri diftongoj kaj ne-diftongaj vokalparoj. Alfabet-ekzercoj.

  • 24. Kiu, kiuj, kiun, kiujn, unuavice kiel demando-vortoj. Kio, kion, tio, tion.

  • 25: REVIZIO de ĉio ĝis nun, kun emfazo je la karakteroj de la verboj. Pri Zamenhof kaj la jubileo.

  • 26. Gravaj verboj: mankas –o, aperas –o, okazas –o, haltas –o, ĉesas –o, falas –o. Libera vortordo. Fermas –on, komencas –on, ŝatas –on.



  • Ekzemplo el la unua etapo:



  • Ekzemplo

  • el la dua

  • etapo:



  • Ekzemplo

  • el la dua

  • etapo:



  • Gramatiko per la jam donitaj vortoj kaj strukturoj (el etapo ses)

  • Kato estas vorto, sed ĝi ne estas verbo. Ĝi estas substantivo.

  • Staras estas verbo, sed sen subjekto, do ĝi ne estas frazo.

  • Mi staras. Jen frazo: la verbo estas kun subjekto.

  • Subjekto sen verbo ne estas frazo. Verbo sen subjekto ne estas frazo.*

  • * Ne validas por vetero-verbo: Pluvas. Jen unu-vorta frazo.

  • Jen vetero-verba listo: Pluvas, Ventas, Hajlas, Neĝas, Tondras, Sunas. (nekompleta listo!)

  • ---------------

  • Ekzemplo:

  • En la frazo: La hundo staras,

  • La estas la artikolo, hundo estas la subjekto (kaj substantivo!) kaj staras estas la verbo.

  • Sekvas fraz-analiza ekzerco.



27-29

  • 27. Kun / per. Mi iras kun biciklo. Mi iras per biciklo. Tra / trans. Mi iras tra tunelo sed trans ponto. Mi iras tra tunelo; mi trairas ĝin. Eniri –on. Suriri –on. Mi alvenos post du horoj. Urbo: strato, aŭtomobilo, buso, tramo. Venu per tramo. Ne eniru unudirektan straton en la malĝusta direkto. Ne rapidu apud la policejo. Ne hupu apud la hospitalo.

  • 28. Infinitivoj. Mi volas veni morgaŭ. Mi devas grimpi la monton ĉar mi ne povas trairi la tunelon. Buso paneis en la tunelo kaj blokas ĝin. Ili ne povas eltiri ĝin ĝis la vespero. Mi devas instali kontraŭ-virusan programon en mia komputilo.

  • 29. Por kun infinitivo. Ni uzas la komputilon por sendi kaj ricevi mesaĝojn. Mi prenas korbon por rikolti la pomojn en mia ĝardeno. Por viziti min, uzu buson naŭ. Mi diris tion, ne por ĝeni vin, sed por helpi vin.



30-32

  • 30. Verbo-kolektoj: perdi, serĉi, trovi, uzi -on. Studi, lerni, instrui, kompreni, scii -on. Demandi, pripensi, respondi -on. Grimpi, naĝi, rajdi, flugi, gliti, plonĝi, veturi. Skribi, legi, mesaĝi, babili, desegni, verki. En la –ON. Plonĝi en akvon, kuri en la ĝardenon / kuri en la ĝardeno. Veturi en la urbon / Veturi en la urbo.

  • 31. Verboparoj. Mi bezonas tion – tio necesas. Mi ŝatas tion – tio plaĉas al mi.

  • 32. Pri: Mi legas libron pri komputiloj. Mi scias multon pri trajnoj. Mi ŝatas skribi leterojn pri mia vivo. Mi ne ŝatas suferi en ekzamenoj pri fiziko. Ne temas pri volo, sed pri devo. En la urbo, atentu pri la trafik-ŝildoj / atentu la trafik-ŝildojn.



33-35

  • 33. PLI PRI VERBOJ: Absolutaj uzoj: Ni manĝas je la oka. (sed ni manĝas ION, nur tio ne gravas diri en tiu komunika momento – manĝi estas kaj restas duliga verbo). Alternativaj dirmanieroj: Mi helpas vin, mi helpas al vi. (Helpi restas duliga!).

  • 34. Pro: Mi suferas pro virusoj – ankaŭ mia komputilo. Mia pomarbo suferas pro frosto kaj bakterioj. Mi malfruas pro la buso-paneo en la tunelo. Mi malsatas pro manko de pano en la domo.

  • 35: -E. Bona, bone. Rapida, rapide. Mia aŭto iras rapide. Mia skanilo skanas paĝojn malrapide. Nigra-blanke ĝi skanas rapide, Kolore, ĝi skanas malrapide. La vetero estas bela. Estas bele sidi en la ĝardeno kiam la vetero estas bona. Paroli telefone. Kunsidi skajpe.



36

  • 36. Sufiksoj:

  • -IL: skanilo, printilo, tranĉilo, helpilo, naĝilo, flugilo, skribilo, mesaĝilo, veturilo…

  • -EJ: manĝejo, trinkejo/drinkejo, lernejo, komputilejo, legejo, naĝejo, sportejo, kurejo, bakejo…

  • -ET, -EG: dometo, -ego, problemeto, -ego, komputileto, -ego, aŭtomobileto, -ego, ĝardeneto, -ego, arb-eto, arb-ego, sandviĉeto, -ego, ekzameneto, -ego, El ‘egoo’: ego-eto, ego-ego !

  • -IST: sportisto, komputilisto, programisto, bakisto, instruisto, laboristo, ĝardenisto, esperantisto…



37-39

  • 37. Kie, tie. Urba navigado – kun mapo. Kie estas la kinejo? banko, hospitalo, besto-ĝardeno, lernejo, universitato, amuzparko, stacidomo, busstacio, centro, urba parko. Montru la vojon. Iru dekstren, iru maldekstren. Iru rekte. Komputila navigilo.

  • 38. Ke. Mi opinias, ke vi pravas. Mi certas, ke li aperos. Mi dubas, ke tio okazos. Mi kredas, ke tio ĝustas. Mi pensas, ke komputiloj estas utilaj. Mi ne dubas, ke li malfruos.

  • 39. Pliaj sufiksoj: UL: lertulo, solulo, unuopulo, grandulo, bienulo… ANT: uzanto, prezidanto, rigardanto… AR: klavaro, arbaro, ER: panero …



40-42

  • 40. Kiom da. Tiom da. Revizio pri nombroj. Kelkaj, multaj, pluraj, Kiom da horoj ĝis la lanĉo de la raketo? Kiom da kurantoj finos la maratonon ene de kvar horoj? Kiom da pika papriko mi metu en la supon? Kiom da pomoj vi rikoltis el la ĝardeno?

  • 41. Horoj, minutoj, sekundoj. Kiel legi horloĝon.

  • 42. Revizio ĝis ĉi tie, kun legaĵoj, aŭskultaj ekzercoj, testo, kvizo, ktp. Pli da temoj pri la E-vivo kaj movado: UEA, ILEI, TEJO, retejoj, UK, IJK, ILEI-konferenco, IFEF, LIBE, ISAE… SES, kursejoj, aranĝoj de 2012.



43-45

  • 43. Kiam, tiam. Horoj, minutoj. Dirado de la horo. Horloĝo havas du montrilojn, unu por horoj kaj unu por sekundoj. Kelkaj horloĝoj havas trian montrolon por sekundoj. Multaj horloĝoj havas kvaran montrilon, por la alarmo. La alarmo vekas vin frue en la mateno. Tio estas vekhorloĝo.

  • 44. Rilativa uzo de korelativoj: Ĉu vi koleras, kiam via komputilo kraŝas? Ni komencos la kunsidon, kiam li alvenos. Kiu scias, kie li estas? Mi ne havas ideon, kion tio signifas. Mi ne scias, kiu li estas. Mi ne povas imagi, kio sekvos.

  • 45. Ĉio, nenio, io. Ĉiu, neniu, Iu. Ĉie, nenie, ie. Ĉiam, neniam, iam. Ĉiu devas spiri. Neniu povas salti ses metrojn (sur la tero; sur la luno eblas).



45-50

  • 46. Tre, tro. Prezoj estas tre altaj. Ili estas tro altaj. Pli, la plej. La plej alta monto en la mondo estas Ĉomolunga. En la olimpikoj, la plej bona sportisto ricevas oran medalon.

  • 47. Kia, tia, ia, ĉia, nenia.

  • 48. Kiel, tiel, iel, ĉiel, neniel.

  • 49. Vortkunmetado: voj-montrilo, vek-horloĝo, strat-angulo, pir-arbo, kap-rompilo, lit-kovrilo, tablo-tuko, naz-tuko, buŝ-tuko, poŝ-tuko, am-letero, sport-klubo, trole-buso…

  • 50. Revizio: Ĉio ĝis nun. La plena korelativa tabelo. Pli da legaĵoj kaj testoj.



51-55

  • 51. Kial, tial, ial, ĉial, nenial. Ĉar. Motivoj.

  • 52. Kies, ties, ies, ĉies, nenies.

  • 53. Refleksivo en simplaj kazoj.

  • 54. Participoj kiel adjektivoj.

  • 55 IG kun adjektivoj

  • Ĝardenfesto – la preparoj: Ili pretigas la ĝardenon. Li grandigas balonon. Ili altigas banderolon. Ili beligas la ĝardenon. Ili longigas la elektro-liveron. Li modernigas la son-sistemon de la komputilo. Ili ordigas la domon. Lia korespondamiko venos el alia lando. Li estas piloto en la armeo. La armeo soldatigis lin antau du jaroj. Li venos per la propra aviadileto. Kia festo! Kiel ili bonvenigos la gastojn? Ili planas grandan bonvenigon.



56

  • 56 IG kun afiksoj kaj prepozicioj

  • Li prenas rastilon kaj arigas foliojn. Ve, blovas la vento kaj disigas ilin denove. Sonja bakas kuketojn. Ili estas pretaj. Ŝi eligas ilin el la forno, transigas la fornpleton al tablo kaj poste transigas la kuketojn al telero. Ili transigas tablojn el la domo al la ĝardeno. Kamiono de pruntokompanio alvenas kaj liveras dudek seĝojn. Tio senigas ilin je spaco en la domo. Ili memoras pri pliaj amikoj, do ili longigas la gastoliston – ili pliigas la nombron da gastoj.



57

  • 57 IG kun prepozicioj kaj substantivoj

  • Li printas bonvenigan afiŝon. Li elpoŝigas glubendon kaj gluas la afiŝon sur la muron. La litĉambro estos la garderobo, do li devas purigi ĝin. Sed kia malordo! Li prenas balailon kaj subtapiŝigas la malordon. Sonja elfornigis la kukojn kaj surtabligis ilin. Poste, ŝi surtelerigis ilin. La piloto atingas la urbon, trovas la flughavenon kaj alterigas sian aviadilon. Sonja elgaraĝigas sian aŭton kaj iras al la la flughaveno por renkonti lin.



58 - 60

  • 58 IG kun verboj de korpa teno

  • Li starigas la sonsistemon. Sonja sidigos la gastojn. Ili kuŝigas buŝtukojn apud la manĝilaro. Ili starigos tendon.

  • 59 IG kun netransitivaj verboj

  • venigas, haltigas, ĉesigas, aperigas, okazigas, faligas…

  • Gastoj venas. Jan venigis ilin. Sonja aŭskultas la radion en la aŭto. Policisto haltigas ŝin. “Ĉesigu tiun teruran bruon!” li diras dum li aperigas notlibron. “La muziko estas tro laŭta. Vi riskas okazigi akcidenton pro tiu bruo!”

  • 60 Resumo kaj fortigo de la kazoj de IG

  • Kun atentigo, ke eblas uzi IG ankaŭ kun transitivaj verboj – prezentota poste.



61

  • 61 IĜ kun adjektivoj kaj substantivoj

  • Estas la mateno de la festotago. La vetero beliĝas. Sed la vento fortiĝas. La suno altiĝas sur la ĉielo. La kuketoj komence estis blankaj. En la forno unue ili flaviĝis. Poste oriĝis. Jen la momento eltiri ilin. Se tio ne okazos, ili bruniĝos; fine ili nigriĝos kaj karbiĝos.

  • La kukoj flaviĝas. La varmo flavigas ilin.

  • Roki soldatiĝis antaŭ du jaroj. La aerarmeo soldatigis lin.



62 - 125

  • 62- 66 Pliaj uzoj de IĜ

  • 67. IG kun transitivaj verboj

  • 68: Superrigardo de la tuta IG/IĜ

  • Pliaj temoj:

  • -US

  • Kiel uzi vortarojn kaj similajn helpilojn.

  • Kompleksaj tempoj. Aktivaj kaj pasivaj

  • Restantaj afiksoj.

  • Refleksivo en kompleksaj kazoj.

  • Pliaj temoj, profundigo de la temoj

  • Pli kompleksaj kunmetadoj de gramatikaj elementoj.

  • Legaĵoj pri la E-vivo kaj manieroj daurigi la studojn.



  • Nuna stato de la verkado:

  • Resumo de enhavo preta en la skemo: 1 - 70

  • Malneto de la preciza enhavo ekzistas: 1 -15, 24, 41.

  • Enpaghigita tekstenhavo ekzistas: 1 - 10

  • Bildskizoj faritaj, senditaj al desegnisto 1-6, 8

  • Bildoj ricevitaj: 1 - 2

  • Teksto kaj bildoskizoj senditaj al provlegantoj: 1-5

  • Publikigitaj etapoj: nenio, baldau okazos.

  • La verko-ritmo devos esti 10 etapoj en 14 tagoj!

  • Dankon pro via atento! Jubileu kun ni!




Elŝuti 461 b.


Elŝuti 461 b.