Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pri loĝebloj. La fifama krizo tre senteble tuŝis Ukrainion – plialtiĝis kosto por elektro, akvo, lukostoj Tio estas kaŭzo por tre negranda plialtiĝo de la loĝkostoj: Tendo – 6 € tutperiode por ĉiu tendumanto, amasejo – 22 €, 5-lita kun tolaĵoj – 40

Elŝuti 14.33 Kb.

Pri loĝebloj. La fifama krizo tre senteble tuŝis Ukrainion – plialtiĝis kosto por elektro, akvo, lukostoj Tio estas kaŭzo por tre negranda plialtiĝo de la loĝkostoj: Tendo – 6 € tutperiode por ĉiu tendumanto, amasejo – 22 €, 5-lita kun tolaĵoj – 40




Dato15.03.2017
Grandeco14.33 Kb.

Elŝuti 14.33 Kb.



Karaj kongresontoj!
Jam venis tempo ricevi pliajn informojn rilate al rapide proksimiĝanta IJK-67.

Ni petas vin nepre kaj senprokraste respondi al niaj demandoj.

De tio ja dependas kvalito de la aranĝo!
Pri loĝebloj.

La fifama krizo tre senteble tuŝis Ukrainion – plialtiĝis kosto por elektro, akvo, lukostoj... Tio estas kaŭzo por tre negranda plialtiĝo de la loĝkostoj:

Tendo – 6 € tutperiode por ĉiu tendumanto, amasejo – 22 €, 5-lita kun tolaĵoj – 40 €, 5-lita sen tolaĵoj – 30, 4-lita kun tolaĵoj – 42 €, 4-lita sen tolaĵoj – 32 €.

Bonvolu informi nin pri via elekto!!!.
Pri manĝoj.

Estas bona novaĵo – pro ŝanĝo de la manĝejo, kosto de la tutperioda manĝado estas nun ne 75 €, sed 65 €!

Por atento de tiuj, kiu rezignis de la manĝado kun ĉiuj – eble vi ŝanĝos vian opinion kaj manĝos kun ni, ĉu? Ni denove avertas – kondiĉoj por la kuirado en la bazejo forestas.

Pensu!
Pri la programo.

La programo estas jam preskaŭ plene kompilita. Ĝin vi povos vidi en la Kongresa libro, kiu estos donita en la Kongresa pakaĵo.

Sed certe procede tutegale povos okazi iuj ŝanĝoj. Atentu la Anonctabulon en vestiblo de la bazejo, sur kiu ĉiumateme pendos ĝusta programo.

Por sukcŝesa internacia foiro estus bone, ke vi alportu iujn naciaĵojn por ĝi: filmojn, naciajn ludojn, naciajn vestojn kaj suvenirojn. Ĝi planatas por la “Tago de lingvoj” la 18.07.



Prepariĝu!
Ni bezonas gvidantojn por diskutrondoj pri la temoj:

  • Sociaj bonfaraj organizoj,

  • Nova lernejo por nova generacio,

  • Ĉu estas evoluebla teknokratia civilizo?

  • Kiel fari evoluon de homaro humana kaj daŭropova?

Bonvolu anonci vin!
Pri la lingvokurso

Ni petas ĉiujn, kiuj volas perfektigi sian lingvonivelon informi nin pri tio, kiunivelan lingvokurson vi ŝatus frekventi?

Ĉu vi bezonos lingvan “Anĝel-gardanton”?

Ĉu vi sentas vin preta esti “Anĝel-gardanto”?



Bonvolu informi nin pri tio.


Pri la veno

Ni tre volas, ke ĉiuj senprobleme trafu al la Kongresejo, por tio ni ŝatus scii kiumaniere kaj kiam vi planas atingi Kijivon:



  • Trajne – dato, N de trajno, N de vagono, tempo de la veno.

  • Aviadile – al kiu flughaveno, dato, tempo de la alflugo

  • Alia varianto……………………………………………………………………………

Mendu la renkonton kaj avertu nin pri la veno (ijk-67@ukr.net) - vi estos renkontita kaj akompanita.

Atenton! Se vi venos Kijivon la 14.07 post la 12-a horo, ni rekomendas veni al la loko de la Solena malfermo: Domo de pentristoj, Artjom-strato 1 – 5 (Lviva placo). Ankaŭ tiukaze avertu nin, ni helpos vin atingi la lokon.

Bonvolu informi nin pri tio.
Por tiuj, kiuj ne volas perdiĝi en granda urbo.

Ĉu vi volas havi ukrainian SIM-karton en via poŝtelefono? Tiu plezuro kostos nur 5 eŭrojn.

Vi havos eblon senpage interkomunikiĝi en la konvena reto. Ni devas scii la mendotan kvanton.

Bonvolu informi nin pri preteco havi tiun kompezon.
Preteco volontuli.

Tio estas jam tradicio havi volontulojn dum junularaj aranĝoj.



Anoncu vin!
Kiu ŝatas futbali?

En la “Sporta” tago ni proponas iom kuradi kun la pilko. Ĉu estas la dezirantoj?



Informu nin!
Kaj laste…

La 15.07, vespere de la dua Kongresa tago ni planas okazigi vesperan internacian. Helpu al ni kompili la programon. La koncerton gvidos meritita eterna junulo Mikaelo Bronŝtejn: mamuto(ĉe)rambler.ru.



Proponu vin al li!
Viajn baldaŭajn reeĥojn malpacience atendas la kunordiganto de IJK Eŭgenia Slovaĉevskaja:
es-peranto(ĉe)bigmir.net
ĜIS BALDAŬA RENKONTIĜO EN

Kijivo - ĈEFURBO

DE DUME NEKONATA POR

MULTAJ LANDO –





Elŝuti 14.33 Kb.

  • Bonvolu informi nin pri via elekto!!!. Pri manĝoj.
  • Pensu! Pri la programo.
  • Prepariĝu! Ni bezonas gvidantojn por diskutrondoj pri la temoj
  • Bonvolu anonci vin! Pri la lingvokurso
  • Bonvolu informi nin pri tio. Pri la veno
  • Bonvolu informi nin pri tio. Por tiuj, kiuj ne volas perdiĝi en granda urbo.
  • Anoncu vin! Kiu ŝatas futbali
  • Proponu vin al li! Viajn baldaŭajn reeĥojn malpacience atendas la kunordiganto de IJK Eŭgenia Slovaĉevskaja : es-peranto(ĉe)bigmir.net

  • Elŝuti 14.33 Kb.