Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pri la rilato de la eklezio al la nekristanaj religioj

Elŝuti 21.98 Kb.

Pri la rilato de la eklezio al la nekristanaj religioj




Dato20.10.2017
Grandeco21.98 Kb.

Elŝuti 21.98 Kb.

DEKLARO

PRI LA RILATO DE LA EKLEZIO

AL LA NEKRISTANAJ RELIGIOJ
ANTAŬPAROLO
1. En nia tempo, en kiu la homaro ĉiam pli firme unuiĝas kaj la rilatoj inter la popoloj plimultiĝas, la Eklezio pli atente konsideras, kiu estas la rilato inter ĝi kaj la nekristanaj religioj. En sia tasko progresigi la unuecon kaj la amon inter la homoj kaj eĉ inter la popoloj, ĝi konsi­deras unue tion, kio estas komuna al la homoj kaj kio kondukas ilin al komuna sorto.

Ĉiuj popoloj ja estas unu komuno, ili havas unu originon, ĉar Dio loĝigis la tutan homan gene­racion sur la tuta surfaco de la tero 1); ili havas ankaŭ unu lastan celon, nome Dion, kies provi­denco kaj signoj de boneco kaj savdecidoj eten­diĝas al ĉiuj 2), ĝis kiam la elektitoj kuniĝos en la Sankta Urbo, kiun lumigos la brilo de Dio kaj kie la popoloj promenas en ĝia lumo 3).

La homoj atendas de la diversaj religioj respon­don al la kaŝitaj enigmoj de la homa ekzisto, kiuj kiel antaŭe ankaŭ nuntempe profunde emociigas la korojn de la homoj: Kio estas la homo? Kiuj estas la senco kaj la celo de la vivo? Kio estas bono kaj kio estas peko? Kiu estas la origino, kaj kiu la senco de la sufero? Kiu estas la vojo por akiri la veran feliĉon? Kio estas la morto, la juĝo kaj la rekompenco post la morto? Fine kiu estas tiu lasta kaj neesprimebla mistero, kiu ampleksas nian ekziston, el kiu ni originas kaj al kiu ni streĉas?
LA DIVERSAJ NEKRISTANAJ RELIGIOJ
2. Jam ekde antikva tempo ĝis nuntempe oni trovas ĉe la diversaj popoloj iun koncepton pri tiu mistera forto, kiu ĉeestas en la paso de la aferoj kaj en la okazaĵoj de la homa vivo, kelk­foje eĉ agnoskon de Ĉiopovanto aŭ ankaŭ de Patro. Tiuj ĉi koncepto kaj agnosko penetras ilian vivon per profunde religia senco.

Sed la religioj, kiuj estas ligitaj kun la progreso de la kulturo, provas respondi al la samaj de­mandoj per pli subtilaj komprenoj kaj per pli evoluinta lingvo. Tiel la homoj en la Hinduismo esploras la dian misteron kaj esprimas ĝin per neelĉerpebla riĉo da mitoj kaj per sagaca penado, kaj ili serĉas liberiĝon el la maltrankviloj de nia ekzisto per formoj de asketa vivo, aŭ per profunda medito, aŭ per rifuĝo al Dio en amo kaj konfido.

En la Budaismo laŭ ĝiaj diversaj tendencoj oni agnoskas la radikalan nesufiĉon de ĉi tiu ŝan­ĝiĝema mondo, kaj instruas vojon, laŭ kiu la homoj kun spirito dediĉita kaj konfidanta aŭ povas akiri la staton de plena liberiĝo, aŭ povas atingi la plej altan iluminadon ĉu per propraj klopodoj, ĉu per pli alta helpo. Tiel ankaŭ la aliaj religioj, kiuj en la tuta mondo troviĝas, diversmaniere provas respondi al la maltrankvilo de la homa koro, proponante vojojn: doktrinojn kaj vivregulojn kaj sanktajn ritojn.

La katolika Eklezio forĵetas nenion el tio, kio estas vera kaj sankta en tiuj religioj.

Kun sincera respekto ĝi konsideras tiujn manie­rojn de agado kaj vivado, tiujn preskribojn kaj doktrinojn, kiuj - kvankam multrilate malsamaj al tio, kion ĝi mem tenas kaj instruas - ne malofte spegulas radion de tiu Vero, kiu lumigas ĉiujn homojn. Ĝi tamen predikas kaj devas prediki Kriston, kiu estas “la vojo, la vero kaj la vivo” (Joh 14,6), en kiu la homoj trovas la plenecon de la religia vivo, kaj en kiu Dio ĉion repacigis kun Si 4).

Pro tio ĝi stimulas siajn infanojn, tiujn spiritajn kaj moralajn bonojn, kaj ankaŭ tiujn socikulturajn valorojn, kiuj ĉe ili troviĝas, agnoski, konservi kaj progresigi kun prudento kaj amo, per inter­paroladoj kaj kunlaborado kun la membroj de aliaj religioj, atestante pri kredo kaj kristana vivo.


LA ISLAMA RELIGIO
3. La Eklezio plenestime rigardas ankaŭ la Islamanojn, kiuj adoras la unu Dion, la vivantan kaj en Si mem ekzistantan, la kompatan kaj ĉio­povan, la Kreanton de la ĉielo kaj de la tero 5), kiu parolis al la homoj. Ili dediĉas sin kun sia tuta koro, ankaŭ submetiĝi al liaj kaŝitaj decidoj, kiel Abrahamo; al kiu la islama kredo volonte retroiras, submetiĝis al Dio.

Kvankam ili ne agnoskas Jesuon kiel Dion, ili tamen honoras Lin kiel profeton, kaj honoras lian virgan patrinon Marian, kiun ili eĉ kelkfoje respektoplene preĝe alvokas. Krome ili atendas la tagon de la juĝo, kiam Dio ĉiujn revivigitajn rekompencos. Pro tio ili alte respektas la moralan vivon kaj servas Dion precipe per preĝo, almozoj kaj fasto.

Pro tio, ke en la paso de la jarcentoj ekestis ne malmultaj malkonkordoj kaj malamikecoj inter Kristanoj kaj Islamanoj, la Sankta Sinodo instigas ĉiujn - forgesante la pasintecon - sincere sin dediĉi al reciproka kompreno kaj profite al ĉiuj homoj kune defendi kaj progresigi la socialan justecon, la moralajn bonojn, same kiel pacon kaj liberecon.
LA JUDA RELIGIO
4. Enprofundiĝante en la mistero de la Eklezio, ĉi tiu Sankta Sinodo memoras la ligilon, per kiu la popolo de la Nova Testamento estas spirite ligita kun la tribo de Abrahamo.

La Eklezio de Kristo ja agnoskas, ke ĝia kredo kaj ĝia elektiĝo, laŭ la savmistero de Dio, komenciĝis ĉe Abrahamo, Moseo kaj la Profetoj. Ĝi konfesas, ke la vokiĝo de tiu Patriarko inkluzivas ĉiujn kristanajn kredantojn, filojn de Abrahamo laŭ la kredo 6), kaj ke la Eklezio estas mistike figurita en la eliro de la elektita popolo el la lando de sklaveco. Tial la Eklezio ne povas forgesi, ke per tiu popolo, kun kiu Dio en sia neesprimebla kompato bonvolis fari la Malnovan Ligon, ĝi ricevis la Rivelon de la Malnova Testamento, kaj estas nutrata el la radiko de la bona olivarbo, sur kiun la branĉoj de la sovaĝa olivarbo, la Nacianoj, estas greftitaj 7). Ĉar la Eklezio kredas, ke Kristo, nia Paco, re­pacigis Judojn kaj Nacianojn per la kruco kaj unuigis ambaŭ en Si mem 8).

Ĉiam la Eklezio atentas la vortojn de la Apostolo Paŭlo pri liaj parencoj, “kies estas la adopto kaj la gloro kaj la ligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj; kies estas la patroj kaj el kiuj estas Kristo laŭ la karno” (Rom 9,4-5), la Filo de la Virgulino Maria. Ĝi memore tenas ankaŭ, ke el la juda popolo naskiĝis la Apostoloj, la fundamentoj kaj la kolonoj de la Eklezio, kaj la tre multaj unuaj disĉiploj, kiuj predikis al la mondo la Evangelion de Kristo.

Laŭ atesto de la Sankta Skribo Jerusalemo ne rekonis la tempon de sia vizitado 9); kaj granda parto el la Judoj ne akceptis la Evangelion, eĉ ne malmultaj kontraŭagis ĝian disvastiĝon 10).

Tamen laŭ la Apostolo pro la Patroj la Judoj restis ĉiam karaj al Dio, kiu ne pentas siajn donojn, nek sian vokon 11). Kune kun la Profetoj kaj la sama Apostolo la Eklezio elrigardas al la tago, konata nur al Dio, je kiu ĉiuj popoloj alvokos unuvoĉe la Sinjoron kaj “servos Lin sub la sama jugo” (Sof 3,9) 12).

Pro tio do, ke la komuna spirita heredaĵo de Kristanoj kaj Judoj estas tiel granda, ĉi tiu Sankta Sinodo volas favorigi kaj rekomendi la ambaŭflankajn konon kaj estimon, kiuj estas akirataj precipe per bibliaj kaj teologiaj studoj kaj per frataj interparoladoj.

Kvankam la aŭtoritatuloj de la Judoj kun siaj partianoj persiste akceptigis la morton de Kristo 13), oni tamen ne povas sendistinge imputi tion, kio estas farita en lia suferado, al ĉiuj tiutempaj Judoj, nek al la nuntempaj Judoj. Kvankam la Eklezio estas la nova popolo de Dio, la Judojn tamen oni ne povas prezenti kiel de Dio kondamnitajn nek malbenitajn, kvazaŭ tio sekvus el la Sanktaj Skriboj.

Do en la katekizado kaj la predikado de la Vorto de Dio, ni ĉiuj zorgu, ne instrui ion ajn, kio ne kongruas kun la evangelia vero kaj kun la spirito de Kristo.

Krome: memorante la heredaĵon, komunan kun la Judoj, kaj instigate ne de politikaj konsideroj, sed de religia, evangelia amo, la Eklezio, kiu kondamnas ĉiujn persekutojn kontraŭ ĉiuj ajn homoj, bedaŭras la malamon, la persekutojn kaj la kontraŭsemidajn manifestadojn, kiam ajn kaj de kiuj ajn faritajn kontraŭ la Judoj.

Cetere, kiel la Eklezio ĉiam tenis kaj ankaŭ nun tenas, Kristo toleris libervole kaj kun senfina amo siajn suferon kaj morton pro la pekoj de ĉiuj homoj, por ke ĉiuj akiru la savon. Pro tio estas la tasko de la Eklezio en sia predikado, konigi la krucon de Kristo kiel la signon de la universala amo de Dio kaj kiel la fonton de ĉiuj gracoj.


LA UNIVERSALA FRATECO, EKSKLUDANTA ĈIUN DIFERENCIGON
5. Sed ni ne povas sincere alvoki Dion, la Patron de ĉiuj, se ni rifuzas fratame konduti rilate certajn homojn, kreitajn laŭ la bildo de Dio.

La rilato de la homo al Dio, la Patro, kaj la rilato de la homo al la homoj, liaj fratoj, estas tiel ligitaj, ke la Skribo diras: “kiu ne amas, tiu ne konas Dion” (1 Joh 4,8).

Pro tio forfalas la fundamento por ĉiu teorio aŭ praktiko, kiu diferencigas homon de homo, popolon de popolo, pro la homa digno kaj ĉiuj rajtoj, kiuj el tio rezultas.

Do la Eklezio malaprobas kiel kontraŭan al la spirito de Kristo ĉiun diferencigon aŭ suferigon kontraŭ homoj pro raso aŭ koloro, pro rango aŭ religio. Kaj pro tio, laŭirante la piedsignojn de la Sanktaj Apostoloj Petro kaj Paŭlo, la Sankta Sinodo insiste petegas la kristanajn kredantojn, ke ili “dece kondutu inter la nacianoj” (1 Pet 2,12), kaj se eble, laŭ sia povo vivu en paco kun ĉiuj homoj 14), tiel ke ili estu vere infanoj de la Patro, kiu estas en la ĉielo 15).


La tuto kaj ĉiu el ĉi tiuj punktoj, en ĉi tiu Deklaro preskribitaj, akiris aprobon de la Patroj. Ankaŭ ni aprobas ilin kaj firme fiksas ilin laŭ la de Kristo al ni donita apostola povo kune kun la respektindaj Patroj en la Sankta Spirito, kaj tion, kio tiamaniere estas fiksita en Sinodo, ni proklamas je gloro al Dio.
En Romo, ĉe Sankta Petro,

la 28an de oktobro, 1965.

Mi, Paŭlo, episkopo de la Katolika Eklezio.
Sekvas la subsignoj de la Patroj.

Notoi
1) Kp Ago 17,26.

2) Kp Saĝ 8,1; Ago 14,17; Rom 2,6-7; 1 Tim 2,4.

3) Kp Apo 21.23s.

4) Kp 2 Kor 5,18-19.

5) Kp S. Gregoro VII, Letero XXI al Anzir (Na­cir), reĝo de Maŭretanio, Patr. lat. 148. kol. 450s.

6) Kp Gal 3,7.

7) Kp Rom 11,17-24.

8) Kp Efe 2,14-16.

9) Kp Luk 19,44.

10) Kp Rom 11,28.

11) Kp Rom 28-29; kp Dogma Konstitucio “Lumen Gentium”, Acta Apost. Sed. 57 (1965), p 20.

12) Kp Is 66,23; Psa 65,4; Rom 11.11-32.

13) Kp Joh 19,6.

14) Kp Rom 12,18.

15) Kp Mat 5,45.


Internacia Katolika Informejo, Tilburg. Nederlando


Elŝuti 21.98 Kb.

  • LA DIVERSAJ NEKRISTANAJ RELIGIOJ
  • LA ISLAMA RELIGIO
  • LA JUDA RELIGIO
  • LA UNIVERSALA FRATECO, EKSKLUDANTA ĈIUN DIFERENCIGON
  • Internacia Katolika Informejo, Tilburg. Nederlando

  • Elŝuti 21.98 Kb.