Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Prezentostoko de Mikaelo Bronŝtejn

Elŝuti 21.47 Kb.

Prezentostoko de Mikaelo Bronŝtejn




Dato11.11.2017
Grandeco21.47 Kb.

Elŝuti 21.47 Kb.

Prezentostoko de Mikaelo Bronŝtejn




  1. SEJM legendara (45-90 min);

Sovetia Esperantista Junulara Movado, la neformala organizaĵo, estis fondita en Soveta Unio en 1965 kaj dum 13 jaroj sukcese agis kaj evoluis, spite al neglekto aŭ eĉ kontraŭstaro de ŝtataj instancoj.

Sendube, tiaspeca funkciado enhavis aron da okazintaĵoj, interesaj ne nur de historia vidpunkto. La libro “Legendoj pri SEJM”, verkita de Mikaelo Bronŝtejn kaj reeldonita trifoje (1992, 1997, 2005), estas vaste legata en Esperantujo. Originala kompono de la prelego enhavas ankaŭ laŭtemajn kantojn kaj poemojn de la aŭtoro.





  1. Min trafis feliĉ’ esti rusa poeto… (50 min);

Nomante la aron da plej famaj rusiaj (sovetiaj) poetoj de la dudeka jarcento, oni trovas kun miro, ke pli ol duono el-inter tiu brila aro havas judan devenon. Neniam antaŭe judoj tiom aktive partoprenis en la ruslingva verka proceso, kaj neniu alia etno de la multnacia Ruslando faris tiom gravan enspezon por riĉigo de la rusa literaturo. Sen ajna ŝovinismo esplorante tiun fenomenon, Mikaelo Bronŝtejn tradukis po kelkajn poemojn de la plej famaj rus-judaj poetoj – Boris Pasternak, Eduard Bagrickij, Samuil Marŝak k.a. La tradukoj formis libron “Min trafis feliĉ’ esti rusa poeto…”. Atentokaptajn biografiojn de la poetoj kaj iliajn elstarajn verkojn prezentas la prelego.


  1. Aleksandr Puŝkin – vivo kaj kreado (60 min);

Suno de rusa poezio, nia ĉio…” – tiujn titolojn oni jam dum pli ol ducent jaroj atribuas al Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin. La biografio ekstreme eventoriĉa, kaj la geniaj kreitaĵoj de tiu Homo – jen estas la temo de la prelego, ilustrata per multaj poeziaj tradukoj kaj kantoj de Mikaelo Bronŝtejn, dediĉitaj al la genia poeto..


  1. De nenie kun amo... – la rakonto pri Joseph Brodskij ( 60 min);

En 1987 poeto Joseph Brodskij ricevis Nobelpremion en la literatura branĉo, iĝinte la plej juna Nobelpremiito pri literaturo. La eventon antaŭis la ekstreme streĉita vivo – juĝproceso kaj ekzilo en la Patrolando, elmigro al Okcidento kaj ĉiutaga pena literatura laboro. Multaj verkoj de Brodskij, dediĉitaj al Litovio, la lando, al kiu li havis speciale varmajn sentojn, eniris la libron « De nenie kun amo... » La libron kune kun la rakonto pri la eventoriĉa vivo de la poeto prezentas la tradukinto Mikaelo Bronŝtejn.


  1. Jen Vorkuta – (60 min.);

En la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento geologoj trovis altvaloran koakseblan karbon ĉe la rivero Vorkuta trans la Polusa cirklo. La karbo, bezonata por la landa industrio faris tiun nordan regionon parto de la fifama Gulag; la fervojo kaj la unuaj karbominejoj, lanĉitaj tie, kostis multajn milojn da homaj vivoj. Mikaelo Bronŝtejn, kiu dum naŭ jaroj mem laboris en la plej granda karbominejo de Vorkuta, prezentos enhavoriĉan rakonton kun propraj kantoj kaj lumbildoj pri tiu fora regiono.


  1. La miraklofara ikono de la Tiĥvina Dipatrino (60 min);

La figuro de la Dipatrino en rusa ortodoksa eklezio estas la plej adorata post la figuro de mem la Savanto. Ekzistas kelkaj, laŭlegende, nemanfaritaj ikonoj de la Dipatrino, kiujn konas kaj adoras ĉiu ortodoksa preĝanto, ĉar tiuj ĉi ikonoj, onidire, portis multajn bonojn kaj savojn.

Ekz. la ikono de la Kazana Dipatrino helpis venki la invadintojn, la ikono de la Starorussa Dipatrino savis la urbon dum la pesto k.t.p. Inter la plej adorataj miraklofaraj ikonoj vere elstaras la ikono de la Tiĥvina Dipatrino, pli ol 600 jarojn aĝa kaj konata tra tuta Rusio. Komencjulie 2004, la miraklofara ikono de Tiĥvina Dipatrino estis solene revenigita en la Tiĥvinan viran monaĥejon post 60-jara restado en Usono. La misteran historion pri la aventuroj de la ikono prezentas Mikaelo Bronŝtejn.


  1. Zamenhof kaj Postnikov – idealo kaj aventuro (60 – 90 min.);

Aleksandr Aleksejeviĉ Postnikov (1880 –1925) estas la homo, memorinda ne nur pro sia aktivado poresperanta, i.a. organizo de la unua Ruslanda E-kongreso en Peterburgo (1910), sed ankaŭ pro la unua oficiala juĝproceso kontraŭ esperantisto, okazinta en 1911. La du vivojn, kaj du vojojn por antaŭenmovi la ideon analizas Mikaelo Bronŝtejn en sia prelego, atentokapta, kiel krimromano. Cetere, en 2004 estas aperinta lia romano “Dek tagoj de kapitano Postnikov” (reeldonita en 2010), kies kerno iĝis la proponata prelego.


  1. Sonato pri enterprenado (Spertoj de espa enterprenisto) (60-90 min.);

Estis hela revo de la Majstro ke Esperanto havu elstaran rolon unuavice kiel helplingvo por komercistoj kaj enterprenistoj. La historiŝatantoj memoras, ke jam en la Unua Libro aperas la ekzemplo de komerca letero. La preleganto, nereedukebla poeto kaj kantisto, sonatforme prezentas siajn spertojn pri uzo de nia lingvo en la sfero de enterprenado kaj komerco. Eble iu aŭskultanto trovos la sonaton tro idilia aŭ kontraŭe tro kritika... do, disonancantoj bonvenas.



  1. La ĉefurboj de la Rusa Ŝtato (70 min.);

Printempe de la jaro 2003 rusiaj vojkonstruantoj urĝege sed bonkvalite riparis la 120-

kilometran ŝoseon de Sankt-Peterburgo ĝis la rivero Volhov. Ĉu tio estis farita pro la

300-jara jubileo de Sankt-Peterburgo? – Tute ne. Apudis ne tro vaste konata, sed

ankaŭ grava historia datreveno – la 1250-jariĝo de Staraja Ladoga, la unua rusa

ĉefurbo. La jubileo tamen estis agnoskita, kiel ŝtate grava, ĉar venis al Staraja

Ladoga mem la prezidento Vladimir Putin. Jen por kiu estis riparita la ŝoseo...

Dum la pasintaj 1250 jaroj la rusoj pli-malpli regule translokigis sian ĉefurbon, kaj la historio de ĉiuj translokigoj estas treege amuza kaj instrua. Pri ĉiuj urboj, kiuj rolis kiel rusaj metropoloj rakontas la preleganto.


  1. Retrospektivo de rusaj festoj (70 min.);

Festotagoj, ĝojigantaj la vivon de homo post streĉa laboro, estas kutimaj kaj atendataj en ĉiuj landoj. Sed versimile nur la rusoj posedas tiun ravan tohuvabohuan festaron, en kiu kirle miksiĝis la festoj paganaj kaj kristanaj, internaciaj kaj komunistaj, ligitaj al historiaj eventoj kaj truditaj de la ŝtata gvidantaro. Bonvenon al la prelego, kie la aŭtoro, uzante vodkon, gitaron kaj videon, faros provon iel-tiel sistemigi la festaron, estimatan en Rusio ĝis la nuna tempo.


  1. Akceptu mondo min amike, aŭ sperto vojaĝi en Esperantujo (60-90 min.);

La iama Sovetunio formis el inter siaj civitanoj la kaston, nomatan “Nevijezdnyje”, t.e. personoj, kiujn la ŝtato senigis je rajto eliri trans la limojn de la lando. La preleganto havis malbonŝancon aparteni al tiu kasto do, nur rezulte de certaj politikaj ŝanĝoj, ekde 1990 li sukcesis ekvojaĝi eksterlanden. Dum la pasintaj dudek jaroj estis vizititaj kelkdek landoj en kaj ekster Eŭropo, sed speciala karakteriza trajto de ĉiuj vojaĝoj estas ke ili okazis en Esperantujo – per invitoj de esperantistaj kolektivoj kaj ĝenerale por propagandi la internacian lingvon. Nun ankaŭ vi povas ekscii pri la unikaj spertoj vojaĝi en la monda Esperantujo. Per amuzaj historietoj, poemoj kaj kantoj ĉion ĉi prezentos mem la spertinto, Mikaelo Bronŝtejn.


  1. La rusa emo ĝardenumi(60-90 min.)

En la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento Nikita Ĥruŝĉov, tiama gvidanto de Sovetio, konjektis, ke la organizita agrikultura industrio de la ŝtato (kolĥozoj k.a.) ne sukcesas produkti sufiĉan provizostokon por nutri la loĝantaron. Do maturiĝis la decido, igi la civitanojn, ke ili (krom fari sian pagatan laboron) laueble ankaŭ nutru sin mem.

Tiucele estis produktita speciala leĝo, laŭ kiu dezirantoj el inter la loĝantaro de la lando povus ricevi senpage terpecon, sescent kvadratmetran por ĝardenumi tie. Miris la gvidantaro, ĉar tuj (kompreneble, pro manko de nutraĵoj en butikoj) sin anoncis milionoj da dezirantoj! La ĝardenista “movado” iĝis la plej amasa okupo en la lando.

Pri historio kaj evoluo de tiu unika eksperimento raportos denaska ĝardenisto Mikaelo Bronŝtejn, spicante la rakonton per ŝercoj, bildoj kaj kantoj.


  1. La mondoj de fratoj Strugackij (60-90min)

Kio estus okazinta, se…? Ekzemple, se terano - spacesploristo trafu la planedon kun homeca civilizo simila al la tera mezepoko? Aŭ se ekzistu speciala esplorinstituto pri magio kaj misteroj?

Aŭ se du mondoj, paralele ekzistantaj en la tempofluo, ekesploru unu la alian? Aŭ…

Ĉiam ekstersupozan, rave atentokaptan respondon al tiuj demandoj donas verkoj de la brilaj inventistoj de situacioj, plej famaj sciencfikciaj verkistoj de Rusio, fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij. Laŭ kontrakto, signita de eldonajo “Impeto” kaj la aŭtoro en 1996, dek du romanoj de fratoj Strugackij rajtas aperi en esperanto. Ĝis nun estas aperintaj naŭ, kaj la laboro daŭras.

Mikaelo Bronŝtejn prezentas la fratojn Strugackij - ilian ekstreme malfacilan, obstinan iron al monda rekono, verkojn la plej ŝatatajn kaj amuzajn eventojn dum lia traduka laborego super tiuj verkoj.


  1. DUMOkratio” aŭ aktualaj problemoj de la moderna Rusio (60 min)

En 1989 falis la ĉefa simbolo de Fera Kurteno – la Berlina muro. Tamen preferindas taksi kiel ekon de la nova epoko la jaron 1991, kiam USSR estis definitive falinta. Ĉar iom alia evoluo de la konataj eventoj en aŭgusto 1991 kaŭzus baldaŭan revenon de la antaŭa situacio en Eŭropo. Tamen ne okazis tio.

Okazis la jardeko de paciĝo, de grandaj esperoj pri la senmura amikeco. La jardeko de turmenta elvivado de la postsocialismaj ŝtatoj dum la krima redistribuo de iama “tutpopola” havaĵo. La jardeko de la ekmilito en la ventro de Eŭropo...

Kaj okazis plia jardeko kun “desurgenua levado” de Rusio, kun burleska “amikiĝo” de la “karismaj” eŭropaj gvidantoj, kun novaj problemoj kaj neatenditaj defioj.

Kien do ni alvenis rezulte, kaj kio atendas nin en la plej proksima estonto? Mikaelo Bronŝtejn proponas kune primediti la situacion kaj fari certajn konkludojn, utilajn almenaŭ por ni mem.


  1. La lingvoj de miaj gentoj (60 – 90 min)

Zamenhofeca etoso de la okcidentukraina urbeto post la Dua mondmilito. Samstrate loĝas, amikiĝas, kunludas geknaboj rusaj, ukrainaj, hebreaj, polaj, ciganaj. Ne gravas por ili la lingva problemo, ĉar ekde la naskiĝo ili ekparolis ĉiujn lingvojn de la strato. Pri la etoso de tiu kunvivado kaj aparte pri ĉiu el la tri ĉefaj lingvoj rakontas kaj kantas Mikaelo Bronŝtejn


  1. Mi stelojn jungis al revado… (60 – 90 min)

(Ekflugo kaj falo de SEU – la plej forta landa E-asocio)

Dum multaj jaroj estis skrupule kolektataj materialoj por la nova romano, verkata nun de Mikaelo Bronŝtejn. La dokumentoj, eltrovitaj en la plej famaj bibliotekoj de Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, atestoj de la forpasintaj esperantistoj tiuepokaj, arkivaĵoj, akiritaj diverslande, fidinde montras la dudekjaran marŝadon de Sovetrespublikara Esperantista Unio supren – al la zenito de sia gloro – kaj poste suben – al plena pereo, konvimke prezentante la kaŭzojn de tiaspeca finalo.


  1. Koncerto, konsistanta el la memverkitaj kantoj kaj poemoj (60-90 min)




  1. Aŭtora horo kun prezentado de freŝeldonitaj libroj kaj la plej novaj kantoj




  1. Originala priesperanta kvizo (60-80 min)


20.Ĉe bezono eblas prezentado por loka neesperantista publiko – originale verkitaj rusaj kaj esperantaj kantoj kun iom da informoj pri Esperanto, kaj respondoj al la demandoj, kiuj interesas la publikon.


Elŝuti 21.47 Kb.

  • Min trafis feliĉ’ esti rusa poeto… (50 min);
  • Aleksandr Puŝkin – vivo kaj kreado (60 min);
  • De nenie kun amo... – la rakonto pri Joseph Brodskij ( 60 min);
  • Jen Vorkuta – (60 min.);
  • La miraklofara ikono de la Tiĥvina Dipatrino (60 min);
  • Zamenhof kaj Postnikov – idealo kaj aventuro (60 – 90 min.);
  • Sonato pri enterprenado (Spertoj de espa enterprenisto) (60-90 min.);
  • La ĉefurboj de la Rusa Ŝtato (70 min.); Printempe de la jaro 2003 rusiaj vojkonstruantoj urĝege sed bonkvalite riparis la 120
  • Retrospektivo de rusaj festoj (70 min.);
  • Akceptu mondo min amike, aŭ sperto vojaĝi en Esperantujo (60-90 min.);
  • La rusa emo ĝardenumi(60-90 min.)
  • Pri historio kaj evoluo de tiu unika eksperimento raportos denaska ĝardenisto Mikaelo Bronŝtejn, spicante la rakonton per ŝercoj, bildoj kaj kantoj.
  • Aŭ se du mondoj, paralele ekzistantaj en la tempofluo, ekesploru unu la alian Aŭ…
  • Mikaelo Bronŝtejn prezentas la fratojn Strugackij - ilian ekstreme malfacilan, obstinan iron al monda rekono, verkojn la plej ŝatatajn kaj amuzajn eventojn dum lia traduka laborego super tiuj verkoj.
  • Kaj okazis plia jardeko kun “desurgenua levado” de Rusio, kun burleska “amikiĝo” de la “karismaj” eŭropaj gvidantoj, kun novaj problemoj kaj neatenditaj defioj.
  • La lingvoj de miaj gentoj (60 – 90 min)
  • Mi stelojn jungis al revado… (60 – 90 min) ( E kflugo kaj falo de SEU – la plej forta landa E-asocio )
  • Koncerto, konsistanta el la memverkitaj kantoj kaj poemoj (60-90 min)

  • Elŝuti 21.47 Kb.