Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Presis polygrafie, brno

Elŝuti 174.86 Kb.

Presis polygrafie, brno




paĝo1/3
Dato18.03.2017
Grandeco174.86 Kb.

Elŝuti 174.86 Kb.
  1   2   3

/

ARNE NOVÁK


ĈEĤA

LITERATURO


LAŬ LA BIRDPERSPEKTIVO

TRADUKIS


VINC. KROUŽIL

ELDONIS BARVIČ & NOVOTNÝ, BRNO

PRESIS POLYGRAFIE, BRNO

En la ĉeĥa lingvo ĉiuj literoj estas prononcataj; č, š, ž, ch, y = ĉ, ŝ, ĵ, ĥ, i; diftongo ou = oŭ; ř = proksimume rĵ, ň = francan gn (Boulogne); ď, ť, prononcu kiel d, t en la francaj vortoj diable, tiens; same prononcu konsonantojn n, d, t, se ilin sekvas i, í aŭ ě; post aliaj konsonantoj prononcu ě kiel je (ekz. turo = věž, prononcu vjeĵ). Supersignitajn voka­lojn á, é, ó, ú, ů, ý sufiĉe longigu.


Akcento estas ĉiam sur la unua silabo. ­

Por disvastigi la konon pri mia nacio kaj tiamaniere frate alproksimigi ĝin

al la aliaj nacioj; mi, kun afabla permeso de S-ro
univ. prof. D-ro ARNE NOVÁK
kaj kun valora helpo de mia amiko
prof. D-ro ST. KAMARÝT,
tradukis tiun ĉi verkon en la lingvon,

»kiu en la tagoj plenaj jam je prozo ravis koron mian«.


Estu permesite al mi dediĉi tiun ĉi tradukon
AL MIA KARA PATRINO.
kiu malproksime de mi sin preparis forlasi sian korpon kaj,

eksciinte pri mia amata laboro, esprimis deziron ne interrompi min en ĝi, ĝls klam mi ĝin finos.


Ŝi atendis. . . kaj, kiam mi, fininte la tradukon, alveturis al ŝi,

ŝi, akceptinte mian konsolon, kviete ekdormis . . .


Brno, la 23-an de marto 1921.

­Tradukinto.


Kiam la ĉeĥa nacio en la komenco de la XV. jarcento per la granda Husanal) religia movado, kunigita kun mirinda braveco milita, ekinteresigis Eŭropon pri sia spirita vivo, tiam tiu ĉi nacio estis jam travivinta gravan lculturan evoluon; daŭrintan kelkajn jarcentojn kaj produktintan diversfakan literaturon, kiu estas inter ĉiuj slavaj literaturoj la plej malnova. . .
La antikva ĉeĥa lingvo, kies fragmentajn skribajn postsignojn oni povas trovi depost la XI. jarcento, taŭgis bonege por literatura esprimado kiel pro la riĉeco tiel pro la nuancoj de siaj formoj kaj esprimoj; ĝi ja distingiĝis krom per la belsoneco kaj diverseco de la fonetiko per tiom disvolvita deklinacio kaj konjugacio kaj per tiom delikata sento por vortaj kaj frazaj diferencoj, ke rememorigas eĉ lingvon klasikan. Dum la mallonga eklezia epizodo Cirilomethodea2) en la regno Grandmoravia3) dum la IX. jarcento la lingvo akceptis pli ol unu kulturan elementon el la dioserva antikva lingvo slava, sed poste dum la tuta mezepoko ĝi lernis de la lingvo latina, uzata ankaŭ en Bohemio same en publikaj dokumentoj kiel en lernejoj kaj preĝejoj: la ĉeĥa lingvo prenis el la internacia lingvo de ĉiuj kleraj nacioj okcidenteŭropaj multajn religiajn terminojn eĉ abstraktajn esprimojn, kaj krom tio ĝi multe alkonformiĝis al la latina sintakso, kontraŭ kies ekskluziva superregado nur la elpopola deveno de plimulto da verkistoj pli poste ĝin ŝirmis. Sed en la komenco de la XIII. jarcento komenciĝas sur la ĉeĥa teritorio grava lukto inter la honorinda instruisto kaj la juna, iom nelerta lernanto. La nacia lingvo penetras iom post iom en la formulojn, kantojn kaj dioservajn helpilojn, ja el la profunde pia animo ĉeĥa kreiĝas, kontraŭ klare esprimita deziro de la eklezio, malgranda literaturo de religiaj ĉeĥaj kantoj, el kiuj la du plej antikvaj kaj majestaj "Eternulo amu mina kaj "Sankta Vencealao, duko de la ĉeĥa lando" (»Hospodine pomiluj ny« kaj »Svatý Václave, vévodo české země«) sonas ĝis nun sub la volboj de la katedralo de sankta Vit en la kastelo de Praha.

Tiu ĉi luktado inter lingvo nacia kaj lingvo latina, la inter­nacia komprenilo de la pastra kaj laika klerularo, kiu jam estis kreinta eminentajn verkojn kronikistajn, estis finita per la venko de la lingvo ĉeĥa. Tio ĉi okazis en tiu renversa tempo, kiam la ĉeĥa, teritorie vasta ŝtato perdis sian nacian dinastion de Přemyslidoj, kaj kiam en la slavan landon rapide penetradis juraj, ekonomiaj kaj kulturaj influoj fremdaj, apogantaj precipe al la vasta germana koloniigo ne nur apud la landlimoj, sed ankaŭ en la urboj, ja eĉ en la koro mem de la patrujo: De la komenco de la XIII. jarcento progresas inter Ĉeĥoj jam seninterrompe spirita kaj laika literaturo skribata en la gepatra ­lingvo, gramatike tre progresinta; kiel en la aliaj literaturoj okcidentaj, tiel ankaŭ ĉi tie la evoluo de la versa beletristiko, fieranta pro la rimarkinda arto rimfarada, superis la prozon koncerne valoron kaj komencon.



Laŭ la enhavo kaj pensmaniero ĉiuj tiuj ĉikomencaj provoj ­imitas tendencojn kaj modelojn fremdajn, kiuj al la kulture juna kaj soifanta nacio alvenadis aŭ el Germanio aŭ el Francio enkondukante tien ĉi kiel asketajn idealojn ekleziajn; tiel ka­valiran klerecon kun ĝia aventureco kaj eleganteco, kaj iom pli malfrue, gajan humoron de la universitata studentaro. Sed ĉu ili penis pri interpretado de religiaj legendoj, aŭ traduko de la romantika Aleksandreido4), aŭ provoj de kavaliraj legendoj germanaj kaj bretonaj, aŭ freŝa liriko kaj petolaj paskaj scenoj en kiuj studentoj de Praha trovadis plaĉon, ĉiam en la ĉeĥa antikva poezio montriĝis celado prezenti pli ol simplajn tradukojn de la okcidenteŭropaj modeloj. La verkistoj, apartenantaj plejparte al la tri profesioj, pastraro, kavaliraro kaj studentaro, penis per siaj tutaj fortoj ĉeĥigon kaj naciigon de la fremdaj temoj: ili enmetis en ilin montraĵojn de la nacia saĝo, kiel proverbojn kaj sentencojn, plivivigadis ilin per realismaj observitaĵoj el la hejma ĉirkaŭo kaj aplikadis ilin al la vivmanieroj de sia patrujo. Tiamaniere la antikva ĉeĥa literaturo jam en la unuaj periodoj de sia evoluo akiradis la nacian origi­nalecon, laŭ kiu ĝi esence distingiĝas de la najbaraj literaturoj. Ankoraŭ ĝis nun el ĝi parolas al ni la fiera kaj memkonscia Ĉeĥo, ŝatanta sian lingvon kaj ŝtaton, sprite meditanta pri ­la rimedoj por ilia plibonigo kaj preta ilin defendi kontraŭ fremdlandanoj; precipe verkistoj el la kavalira klaso, ekzemple la aŭtoro de la originala kroniko de Dalimil, distingiĝis per tia konscieco. La mezepoka Ĉeĥo rigardis sin kiel entuziasma kaj neŝancelebla kristano, kiu neniel kontentiĝadis kun la dogma kaj liturgia parto de sia religio, sed kun granda morala ­decideco kaj vigla praktika sento insistis li, ke en la homa societo la principoj de Kristo estu efektivigataj kaj konsekvence ­praktikataj. Tial lia etika predikado estis regule kunigita kun­ akra kaj senkompata moralema kritiko pri la sociaj malbonaĵoj: en la antikva ĉeĥa literaturo tre rimarkindan lokon okupas la satiro, kiu sin apogas sur preciza kaj senrespekta observado de la realo kaj kun sukceso aplikas gnoman 5) riĉecon de la popola konversacio. En tiuj ĉi esencaj kaj krudaj versaj lignogravuroj oni klare kaj senpere ekkonas ne nur la vivon de la antikvaj Ĉeĥoj en 1a XlV. jarcento, sed samtempe ilian moralan decidecon, penantan atingi purecon kaj honestecon de la tuta socio, komencante je la reĝo kaj finante je la neriĉa metiistaro.
Sed nur tiam, kiam de tiu ĉi vers- kaj rimfarado, plenigita per sukoj de vivo, oni transiras al la antikva prozo ĉeĥa, dis­volviĝas antaŭ niaj okuloj kompleta bildo de alta kulturo, kiun ­oni atingis en Bohemio dum la regado de la familio de Lucemburk, precipe dum la benita regado de Karolo IV., nomita Patro de la patrujo. La nacio, kies ŝtato atingis ne sole ne­estintan areon, sed eĉ perfektan politikan kaj juran maldanĝerecon, jam posedas sian juristan literaturon, apogantan sin sur la pli malnova tradicio. La religia entuziasmo, kiu, subtenata per malavareco kaj artista gusto de la imperiestro, estis konstruinta en Praha tutan arbaron de gotikaj preĝejoj, ornamitaj de skulpturistoj, pentristoj kaj juvelistoj, vidiĝis en biografioj de la sanktuloj kaj en kontemplaciaj verkoj. La intereso de la ŝtatestro pri estinto de la tuta lando instigis kronikistojn, ja eĉ la reganto mem prenis plumon de historiisto. Sed la plej grandan signifon por la spirita vivo de la nacio havis la kultnra faro de Karolo IVa, kiam li laŭ Parisa modelo fondis la unuan centroeŭropan universitaton, kiu precipe en la fakultato teologia kaj artista kunvenigadis la eminentan klerularon el la orienta kaj meza Eŭropo. Ĝiaj instruitaj profesoroj, favorantaj la mal­juniĝantan skolastikon de la realisma tendenco, ne faris mem konsiderindan laboron sciencan aŭ edukan, sed la plialtigo de la nivelo de prireligiaj studoj ĝenerale portis en Bohemio fruktojn same grandvalorajn kiel neatenditajn.

Unu el la unuaj lernantoj de la universitato de Karolo, la sudĉeĥa landbienulo Tomáš ze Ŝtítného (Tomaso de Ŝtítné) sukcesis kunigi naturan meditemecon kaj moralan severecon de viro el popolo kun la sciaĵoj de skolastika kaj mistika univer­sitata teologio kaj la instruitan spiriton de dialektikulo kun la kompreno de praktikaj bezonoj. Kiam li revenis el Praha al sia heredita bieneto, li profundiĝis en la religian verkadon, pri­traktante same la metafizikon kaj dogmatikon kristanan kiel la etikon. Tamen li ne skribis por instruitaj specialistoj en la scienca lingvo latina, sed por siaj infanoj kaj por la popolo en la modela riĉa gepatra lingvo ĉeĥa, pri kiu li estis majstro, kaj kvankam tiu ĉi ĝis tiam neaŭdita laika faro kaŭzis malkontenton ĉe teologoj, li konsekvence defendis la konvinkon, ke ĉiu homo devas esti instruata en sia lingvo gepatra eĉ pri la plej gravaj aferoj. Tiu ĉi principo pri alproksimiĝo de teologio al popolo kune kun severa fervoro morala, igas Tomason de Ŝtítné, nomita ankaŭ; kaj certe kun rajto, patro de la ĉeĥa filozofio, la vera antaŭulo de la ĉeĥa reformacio malgraŭ tio, ke tiu ĉi bienulo ne deflankiĝis eĉ iomete de la eklezia dogmaro.

Je la fino de la vivo de Tomaso de Ŝtítné jam de ĉiuj flankoj ekaŭdiĝis reformacia movado, ĉcrpanta bruligeblan materialon el la plej malsamaj fontoj kaj ekkaptanta ĉiujn klasojn de la nacio. Morala indigno kaj ĥiliasma6) ekstazo de popolaj predikistoj estis brua preludio; el Francio premis resonoj pri kritika klopodo de Parisaj teologoj, pri regeneracio de l'eklezio; el Anglio en Bohemion estis alportita de John Wyclif maltimema doktrino pri la eklezio, kiu vekis en la universitato de Praha eksterordinaran atenton; en la sferoj de vilaĝanoj kaj neriĉaj urbanoj vastiĝis opozicio kontraŭ la senmoraleco de pastroj kaj de la superaj klasoj ĝenerale. La kritiko pri la eklezia tradicio same penetrema kiel senkompata, kiun riskis la kuraĝa pensulo teologia Matěj z Janova (Matiaso de Janov) kaj el kiu li deduktis postulon de la konsekvenca ­reveno al la apostola kristaneco, ne trovis dezirindan akcepton. Nur Jan Hus (Johano Hus) sukcesis fari el la problemo reformacia problemon de la tuta popolo, kiam li debatojn pri religiaj aferoj transportis de la universitata katedro en la po­polon kaj kiam li sian vidmanieron sigelis per la morto martira.

Jan Hus estis pli granda verkisto ol teologo. Kiel universitata instruisto, akirinta senmezuran popularecon pro la sukcesplena paŝo pri la naciigo de la universitato de Praha; li estis partiano de la tiama realismo kaj sen malfaĉilaĵoj kun­igis ĝin kun la radikalismo de Anglo Wyclif en kies doktrino por iom da tempo li droniĝis tiamaniere, ke en siaj latinaj verkoj li prezentas malmulton pli ol parafrazon de la majstro Oxforda. Sed kiel ĉeĥa verkisto kaj populara predikisto tiu ĉi ilo de simpla vilaĝano konis la vojon, kondukantan sendube al la koro de la popolo. Komprenante ĝŭste la bezonojn de la estanteco, li forĵetis arĥaismojn kiel en la ortografio tiel en la lingvo kaj alkonformigis ilin al la viva uzado. Li zorgis pri l'evoluo de la popola preĝeja kanto en la lingvo nacia kaj alkondukis la predikistan arton, kiun li fine transportis el la preĝejo sub la liberan ĉielon, al granda perfekteco. Konforme al la spirito de la literatura tradicio antikvoĉeĥa li spicadis sian parolon per elementoj gnomaj, popolaj metaforoj, realismaj bildoj el la efektivo. Li ne forĵetis satiron, paskvilon, karikaturon, kiujn li multe uzadis en siaj verkoj polemikaj, sed kontraŭe, laŭ la personaj deklaroj precipe laŭ la famaj leteroj, senditaj el la malliberejo al siaj lernantoj kaj samlandanoj, li estis enkorpiĝinta afableco kaj delikateco. Ĉia literatura laboro de Hus reprezentas la tutan personecon, koncentrigantan en si ĉefajn fortojn de sia tiama nacio. Kaj en Conatancia la 6-an de julio en 1415 tiu ĉi persono supreniris ŝtiparon por ke ĝi per sia vivo de­fendu la ekkonitan veron kontraŭ la volo de la tuta koncilio kaj dum la ekmirego de la tuta Eŭropo.



La religia movado, kiu estis kaŭzita per la martira morto de Hus kaj kiu »kontraŭ ĉiuj« ekkaptis la defendan kaj venkan armilon neniel favoris la literaturan vivon. La severe asketa spirito Husana, kiu de tempo al tempo sin manifestis per ­radikala ikonoklasmo, kondamnis la arton ĝenerale kaj al la literaturo atribuis taskon sole instruan kaj religie kaj morale edukan. Tiamaniere dum kelkaj jarcentoj malaperis en Bohemio preskaŭ ĉia poezio, epika prozo kaj laika dramo nacilingvaj; se tiu ĉi specoj de arta literaturo ne trovis rifuĝejon en la plej malsupraj klasoj de la neliteratura popolo, ili plen­umis taskon kiel simplaj helpiloj de religia kaj politika polemiko. Anstataŭ tio oni sin fervore okupis pri la religia

literaturo ĉiufaka. Denove kaj denove estis tradukataj frag­mentoj el la Sankta Skribo, el kiuj poste estis farataj kolektoj bibliaj, ebligantaj komence al la skribistoj kaj iluminatoro, kaj post la eltrovo de libropresado eĉ al la presistoj montri sian lertecon. Instruitaj kaj popularaj predikistoj verkadis kolektojn de interpretoj pri bibliaj tekstoj, nomitajn postiloj, kaj ĉar ili volonte enŝovadis en ilin moralistajn kaj satirajn enmetaĵojn, tiuj ĉi verkoj estas ĝis nun fonto por la kono de la tiamaj cirkonstancoj. Sekvante la postsignojn de Jan Hus, la Husanoj zorgis pri la religia kanto, kiu krom la legado kaj interpretadoj de la biblio fariĝis esenco de ilia dioservo kaj kiu el la vidpunkto muzika kaj literatura estis alkondukita al granda perfekteco: el nenio alia ĝis la hodiaŭa tago blovas al ni la kruda kaj heroa Husana spirito per tiel ravanta ventego kiel el la ĥora kanto Táborana7) »Vi, kiuj estas batalantoj de Dio« (»Kdož jste boží bojovníci«), kiu verŝajne interrilatas eĉ la personon de la geniala Husana gvidanto, blinda kaj majesta Jan Žižka z Trocnova (Johano Žižka de Trocnov) - sento por severa militista disciplino, kuraĝega batala braveco estas en ĝi kunligitaj kun la malnovtestamenta konfido al Dio kaj kun pure kristana entuziasmo por spiritaj bienoj.
Heroo En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.
Kiam la doktrino Táborana kaj kun ĝi ja militpovo Husana, jam nepre senhalte disfaladis kaj malprogresadis, tiam la medit­a kampulo Petr Ĉhelčický, sudĉeĥa samregionano de Jan Hus kaj Tomáš ze Ŝtítného en la solejo de la ĉeĥa kamparo finpensis la gvidprincipojn kaj misterajn problemojn de la ĉeĥa reformacio, elmetis ilin al akra kritiko kaj atingis rezultojn, kiuj, kvankam neigante la praktikon de vivo de Husanoj, tamen samtempe formadis fundamenton por novaj formoj de la spirita kaj morala vivo en Bohemio. Malgraŭ tio, ke ne sciis bone la lingvon latinan, kaj sekve ne faris akademiajn studojn, tamen Petr Chelčický havigis al si ĉian idean movadon de fremda kaj hejma origino, kiu malkvietigis Bohemion de la komenco de la XV-a jarcento; kun forta radikalismo kaj kun vigleco de geniala primitivulo, penanta ĉion simpligadi, li alvenis al ekstremaj konsekvencoj de la reformacia penado kaj interpretadis ilin per la kruda, sed potenca stilo, miksanta teologian analizon kun laŭtempa invek­tivo8) kaj praktikan filozofion kun demagogia predikeco. Absolute decide li kondamnis la tutan tradicion kaj organizacion ­eklezian kaj postulis revenon al la apostolaj regularoj, apogante s­in samtempe je la biblio kiel la unusola aŭtoritato, traktata de li tre racionalisme. Li ne haltis ĉe la religio kaj eklezio; sed al sia detruanta juĝo de antikva kristana supernaturalisto li elmetis eĉ la ŝtaton kaj socian organizon. Eĉ tie ĉi li atestis sian kampulan radikalismon: li kondamnis la mezepokan di­vidon laŭ klasoj, neigis rajtigon pri reĝa potenco kaj ŝtata leĝdonado, persekutadis kun malkonfido negocistojn, oficistojn, kaj opiniis, ke saole manlaboro de kampulo en vilaĝo estasa dio­plaĉa profesio. Ĉi tie en la solejo, zorgante nek pri posedaĵo nek pri laika saĝeco, la vera kristano devis efektivigi regnon Dian sur la tero. Kvankam Chelčický mem estis spirito pasi­ema kaj atakema, li predikas ne kontraŭstari malbonon kaj for­ĵetis ĉian perforton; tial li ankaŭ kondamnis la Husanajn mi­litojn kaj ordonis al sia kuraĝega nacio enŝovi la glavon en la ingon. Tiu ĉi kristana anarĥismo kaj vilaĝa primitivismo de Petr Chelčický apartenas sendiskute al la plej grandaj konceptoj de la mezepoka spirito kaj samtempe al la plej kuraĝaj esprimoj de la slava menso; ne estas miro, ke post 250 jaroj Lev Tolstoj salutis lin kiel sian antaŭulon.

Petr Chelčický, kiu estis dudek jarojn pli juna ol M. Jan Hus, mortis ĉirkaŭ la jaro 1460, sed jam antaŭ lia morto kuniĝis kelkaj liaj piaj kaj pensemaj lernantoj por enkonduki en la vivon liajn moralreligiajn principojn. Tiel fond­iĝis en la orienta Bohemio la fama »Unuiĝo de la Ĉeĥaj Fratoj« ("Jednota bratří českých"), kiu per maniero tre malofta influis ne sole la kulturan vivon ĉeĥan, sed morale regeneraciis eĉ la naciojn fremdlandajn, precipe la koloniistojn en la norda Ameriko. En la klopoda laboro de kampulo, en la evangelia malriĉeco kaj frata helpo kaj solidareco vivis la unuaj Ĉeĥaj Fratoj en la montaj, malproksimaj regionoj, kontraŭstarante tie ĉi persekutadon de la regantaj eklezioj. En la komenco ili havis nek firman dogmon nek unuigan organizacion, aed paŝo post paŝo ili kreis perfekte organizitan societon religian, kie ne ekzistis diferencoj rilate la posedaĵojn kaj klasojn. Ilia komenca staro kontraŭ laika saĝeco kaj eksterreligia kono lokigis ilin ekster la kulturon, sed frutempe ili komencis zorgi pri lerneja sistemo, uzis eltrovon de presado por disvastigi siajn verkojn pridogmajn kaj siajn zorgajn kolektojn de religiaj kantoj, ja ili eĉ komencis zorgi pri sia historio, fondis la Fratan arĥivon, edukadis al si fake instruitajn historiistojn kaj en la XVI. jar­cento ili estis gvidantoj de la kultura celado de sia tuta patrujo. Tio ne estis perfido pri la originaj severaj principoj, sed la necesa koncesio al la bezono de vivo; kiel ili en sian centron akceptis ankaŭ nobelajn kaj altrangajn personojn, se ili distingiĝis per la morala pureco, tiel ili fine alproprigis al si eĉ principojn de la humanismo, kiu tiam kun granda malfruiĝo ekregis la ĉeĥan kleron. La unuaj paŝoj de la humanismo sur la ĉeĥa tero, kien ĝi el Italio trapentradis pere la imperiestra kancelario kaj pli malfrue per la merito de la universitataj instruistoj, havis karakteron se ne rekte kontraŭnacian, do certe sennacian. Ĝi estis la granda plimulto da katolikaj sciencistoj kaj nobeloj, kiuj ne sentante simpatiojn al siaj herezulaj samlandanoj sin okupis en la arta lingvo cicerona pri dekoracia poezio, didaktika retoriko, kaj eecepte ankaŭ pri meditoj ŝtataj. Nur pli malfrue ekamis la fremdan kulturan tendencon eĉ fidelaj Ĉeĥoj, konservantaj reformaciajn tradiciojn kaj ofereme laborantaj por la ŝtato nacia ; ili decidiĝis ne forlasi la gepatran lingvon, sed prilabori kaj perfektigi ĝin laŭ la humanisma idealo formaleca; en la tradukoj ili interpretis grandajn modelojn klasikajn; en la literaturon, tiel longe servantan al la ekskluzive religiaj polemikoj, ili enportadis progresintajn metodojn scienc­ajn. La plej belan penadon de tiu ĉi nacia humanismo montris la eminenta juristo Viktorín Korenl ze Všehrd, kiu en ampleksa verko prezentis same kompletan kiel kritikan bildon pri la maturiĝinta kaj disvolvinta juna kulturo ĉeĥa, kiun li sukcesis koncepti historie kaj defendi ĝian tradician sendifekt­econ kontraŭ ruzaj intencoj de romanistoj. Li montris sin kiel honesta kaj nobla Ĉeĥo ne sole per skrupula zorgo pri la pureco de la gepatra lingvo, kiu kuraĝis pritrakti temojn sciencajn kaj uzi esprimojn eĉ arte komplikitajn, sed precipe per la pure homa pensmaniero, protektanta subpremitojn kaj identiganta juran senton kun kristana justeco. Tie ĉi efektiva humanismo estis transiro al la humaneco.

De la progreso de humanismo profitis riĉe la populara prozo ĉeĥa, kiu per la abundeco kaj diverseco de fruktoj kaj per la signifo de verkistoj plene submetis la belan literaturon, kiu eĉ poste tute vegetadis. Multaj estis eldonataj verkoj natursciencaj kaj kuracistaj, verkoj ŝtatsciencaj, sed kun la plej granda plaĉo vojaĝpriskriboj, precipe notoj pri originaj vojaĝoj en Palestinon, kie la pia spirito ĉeĥa serĉis postsignojn de la Savinto, samtempe disvastigante siajn sciojn pri landoj ­kaj popoloj. Sed efektivan majstrecon la ĉeĥa prozo de la XVI. kaj XVII. jarcento atingis en la unusola fako: en histo­riografio. Grandaj okazintaĵoj de politika kaj religia historio plenigis seninterrompe la landon kaj al la generacioj ili eĉ ne permesis trankvile elspiri. Nobeloj kaj urboj luktis kontraŭ la regnestra povo, kiu depost la tempo, kiam la Habsburgoj ekposedis la ĉeĥan tronon en 1526, celis pli kaj pli absolu­tismon kaj severe punis obstinajn ribelojn; ambaŭ naciaj eklezioj, Husanaj utrakvistoj9) kaj Ĉeĥaj Fratoj luktis reciproke, sed samtempe rebatis la potenciĝantan forton de katolikismo, apoganta sin je la favoro de Habsburgaj imperiestroj kaj kon­dukata de la ordeno jezuita; de la germana kaj svisa prote­stantismo alvenadis subteno al la ĉeĥa reformacio sed kune kun ĝi danĝero de interna disfalo; el la ekscititaj ondoj de reciproka batalo de ĉiuj kontraŭ ĉiuj, de tempo al tempo aperadis nobla penso, de religia toleremo kaj ŝtate patriota inter­kompreniĝo de ĉefaj faktoroj en la landoj de la ĉeĥa krono.

La observado de tiaj fenomenoj, de malobjektivaj motivoj kaj karakteroj, kiuj malantaŭe de ili siluetiĝis, subtenis kompren­eble psiĥologian akrevidon de historiistoj ne malpli ol legado de klasikaj modeloj de la antikva historiografio. Ĉar al tiu ĉi koncepto aliĝis eĉ faka studado de fontoj kaj dokumentoj kaj kompreno de la administra historio, la ĉeĥa historiografio leviĝis al vera scienca alteco; precipe kelkaj monografioj, fond­itaj sur persona travivo de okazintaĵoj, efikas kvazaŭ per spirito moderna.

Sed krom ili ne mankis eĉ amuzaj, facile rakontataj kro­nikoj popolaj, kiuj estis kapablaj veki intereson por la antikva estinteco, ekinteresigante per facila rakontmaniero, kiu kom­preneble sole nesufiĉe kaŝis la nekritikecon kaj arbitrecon de la koncepto.

La perfektan interpaciĝon inter la spirito Frateca kaj klereco humanista en la dua duono de la XVI. jarcento plenumis la episkopo de la Ĉeĥaj Fratoj Jan Blahoslav. Li jam apartenis al tiu generacio, kiu akceptis la humanismajn doktrin­ojn de la germanaj universitatoj; de tie li proprigis al si ten­dencon, kiun Melanchton tiel precize karakterizis per vortoj »litterata pietas«. Laŭ la opinio de Blahoslav, en kies interno sciencisto multe superis teologon, la vera vojo al la perfekta pieco kaj kristana humaneco kondukas tra la perfekta klereco apoganta sin sur la kulturo same biblia kiel antikvoklasika; tiun ĉi kulturon Blahoslav konceptis laŭ la spirito de la XVI. jarcento kompreneble pli multe retorike ol filozofie aŭ artiste. Kiel Jan Hus, same ankaŭ Blahoslav, lia konscia sekvanto, interesiĝis pri gramatikaj demandoj, al kiuj aliĝis ankaŭ intereso prozodia; same kiel Hus li zorgis pri evoluo de predikarto kaj dioserva kanto, sed samtempe precipe studis ĝian parton muzikan; konforme al la tradicioj de la Unuiĝo de Fratoj (Jednota bratrská) li okupis sin, efektive kritike, pri historia esplorado.

Sed la ĉefverko de la kvankam mallonga tamen riĉa vivo de tiu ĉi kristana humanisto estis dediĉita al la biblio, el kiu la Frata Unuiĝo, fidela al la heredaĵo de Petr Chelčický, ĉiam eliris kaj al kiu ĝi ĉiam revenis. Kiel Luther same ankaŭ Jan Blahoslav decidiĝis -- laŭ la humanisma principo »ad fontes« - traduki la Sanktan Skribon el la originalo, purigita per la filologia kritiko, kaj tiamaniere emancipi sin de la Vulgata; lia lingva sento, gusto kaj klereco garantiis, ke li tion ĉi plen­umos en la pura lingvo gepatra. Blahoslav mem tradukis Novan Testamenton, dume pro la traduko de Malnova Testamento stariĝis en la Frata Unuiĝo tuta komitato de spertuloj, el kies manoj dudek jarojn post la morto de Blahoslav aperis la fama »Biblio de Kralice«10) (bible Kralická), pro kiu la ĉeĥa nacio ĝis nun fieras kiel pro grandvalora juvelo de sia literaturo kaj kiu ĉiam denove estas represata de la Brita Biblia Societo. Pli valora ol la granda filologia kaj ekzegeza instruiteco, konservita en la teksta kritiko kaj en multaj rimarkoj, estas la klasika lingvo de tiu ĉi traduko mirinde kom­pakta rilate al deveno tiel komplika. La Fratoj sciis kunigi vivecon de la popola parolo kun majesteco de la monumenta lingvo literatura, kiel ĝi evoluis dum la centjara tradicio; ili ĝuste ŝatis tion, kio estas komuna al la vasta amplekso de la ĉeĥa lingvo, dividita en diversajn dialektojn; ili sciis plene liberiĝi de humanista maleleganteco, kiu tiam regis, eĉ de malsana moda plaĉo por germanismoj kaj latinismoj tiel, ke en ilia traduko la Sankta Skribo iĝis komprenebla eĉ al la plej simpla kristano. Tiamaniere post Hus estis reguligita (sed kun pli granda profundeco kaj konsekvenco) la lingvo literatura - kio (krom la modela sietemo lerneja) estis la plej bela laika donaco de la Frata Unuiĝo al la nacio. Aliparte eĉ la plej bonaj samtempaj stilistoj kiel ekzemple la fervora polihistoro kaj sen­laca eldonisto Daniel Adam z Veleslavína ne sciis sin liberigi de luksa kaj nenatura stila baroko, kiu per la influo de la humanismo de la XVII. jarcento superŝutis la literaturon por montri, ke la literaturo, kreskanta en flordoma studejo kaj perdanta ĉiun ajn kontakton kun la popola vivo, grave malsanas.

Ankoraŭ post la katastrofo de Blanka Monto (Bílá hora) en 1620, trafinta same kulturan evoluon kiel vivon politikan kaj religian kaj metinta 1a nacion de Hus kaj de Frata Unuiĝo kiel viktimo al la sanga arbitro de la Habsburga dinastio kaj al la jezuita kontraŭreformacio, la Frata Unuiĝo alparolis Eŭropon laŭ maniero, kuniganta la principojn de la kristana reformacio kun la scienco humanista. Ĝi okazis per la buŝo de la lasta episkopo de la Ĉeĥaj Fratoj nomita Jan Amos Komenský (J. A. Comenius), la granda instruisto de nacioj. Tio, pri kio la nobla ĉeĥa ekzilito klopodis dum sia loĝado en Svedio, Anglio, Holandio kaj Hungario kaj kion li enmetis en siajn tri latinajn verkojn »Janua linguarum reserata«, »Orbis pictus« kaj »Didaktica magna« konataj en la tuta mondo, apartenas kiel kultura posedaĵo al la tuta homaro, nome: ke la edukitecon, kaj antaŭ ĉio la edukitecon per la gepatra lingvo, devas ricevi ĉiu sen diferenco rilate klason, genton kaj sekson; ke la junularo devas lerni ne vortojn, sed empirion, kion ĝi plej facile atingos per 1a proitplena instruado laŭobjekta kaj per la iom post ioma transiro de konkreto al abstrakto; ke krom la animo estas bezone kulturi ankaŭ la korpon, kion plej bone helpas la enkonduko de gimnastiko kaj ludoj en lernejon; ke lernejo direktata de bonvola instruisto devas esti loko de ĝojo. Tiujn ĉi principojn plejparte originalajn J. A. Komenský ne prezentis kiel ekkonojn memstarajn, sed kiel organajn part­ojn de granda plano enciklopedia, kiun li mem nomis pansofio; sian homan scion ĝis nun malkoncetrigitan li volis precize kaj celkonforme aranĝi en unuecan sistemon, apogantan sin same sur la kredo kiel sur la racio; pere de la pansofio homokristano alproksimiĝus al la plej alta celo, kiu estas: la ekkono de Dio kaj kuniĝo kun Li. Sed Komenský, antaŭlo de enciklopediistoj, progresis ankoraŭ pluen: en la sanga epoko de la tridekjara milito li revis pri harmonio de ĉiuj nacioj, ŝtatoj kaj religioj kaj tiel li antaŭdiris la Ligon de Nacioj.

Krom tiu ĉi ĝis nun nur duone realigita postlasaĵo al la mondo, Jan Amos Komenský postlasis al sia nacio multajn verkojn skribitajn nacilingve kaj adresitajn al ĝi dum la plej grava suferado, kiam Komenský mem vagis de loko al loko, ne ekvidinte plu de la 35-a vivjaro sian kompatindan patrujon. Krom la libroj pedagogiaj, skribitaj ekskluzive aŭ origine ĉeĥe estas grandparte verkoj religie meditaj kaj morale konsolaj, plenigitaj per la persona ĉagreno de la pensulo, kiu samtempe estis poeto. El tiuj ĉi verkoj precipe mirinda estas la ampleksa alegoria verko »Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro« (»Labyrint světa a ráj srdce«), kie desegninte per la plnmo de Swift korpremantan bildon de la homa societo, tiu ĉi kristana filozofo forkuras al Dio, por trovi ĉe Li la veran feliĉon. Kvazaŭ adiaŭante J. A. Komenský en tiu ĉi verko resumis la ĉefajn trajtojn de la ĉeĥa literaturo en la mezepoko: severan seriozecon moralan, fonditan sur la pensmaniero kristana, vivan sencon por realo manifestantan sin per severa observado kaj

reala desegnaĵo, plaĉon por alegorio, satiran inklinon kaj ian mankon de kompreno por la artista libereco; sed ĉio, kio en la literaturo antaŭ Komenský estas nur malkoncentrigita kaj duonmontrita, estas tie ĉi prilaborita en grandaj konturoj, kvazaŭ en la personeco de Jan Amos Komenský estus en­korpiĝintaj la plej bonaj penoj kaj sopiroj de la nacio de Hus kaj de Ĉeĥaj Fratoj.

Kiam en 1670 en Amaterdam la maljunula ekzilito Jan Komenský estis mortinta, etendiĝis super lia humiligita kaj silentigita patrujo tiaj mallumoj, kiajn oni vane serĉus en la historio de kulturaj nacioj. Senigita de popolo per sangaj ekzekutoj kaj perforta emigracio, senigita de la hejma nobelaro eĉ efektiva klerularo, malriĉigita ekonomie, malfortigita poli­tike, Ĉeĥio11) fariĝis ekskluziva akiraĵo de 1a jezuita kontraŭ­reformacio, kiu ekkaptis 1a universitaton, lernejojn, preson, kaj komencis per vorto kaj fajro eksterman aktivecon kontraŭ ĉio, kio rememorigis la malbenitan reformacion. Sed por la forbruligitaj herezaj libroj la katolikaj fervoruloj, inter kiuj komence eĉ sinceraj patriotoj ne mankis, ne sukcesis doni ian kompenson, ĉar ilia asketa kaj moralista verkado rilatanta nek vivon de la nacio nek idean spiriton eŭropan, apenaŭ meritis nomon de literaturo laŭ ĝia sengusta mizereco; en la XVIII. jarcento ĝi ja iom post iom malaperadis. Latinaj kaj

pli malfrue germanaj libroj plenigis Bohemion, kie eĉ 1a lerneja edukado estis malprogresiĝinta; la lingvo malboniĝis kaj difektiĝis pli kaj pli kiel per influo de la germana lingvo, tiel per malcela penado de nekleraj "puristoj«; la senco por la historia kontinueco malnature estis ekstermita per metodoj jezuitaj. En la mezo de la XVIII-a jarcento nenie estis espero, ke la nacio, tiel al la tero alpremita, povus iam re­konsciiĝi. Sed en la vilaĝa popolo flameto de la sana vivo nacia ne estingiĝadis. La lingvo konservadis al si sian forman eĉ espriman precizecon, sian metaforan riĉeĉon, sian gnoman spicon. En la legendoj, tradicioj, diversloke eĉ en la memoroj de religiaj sektoj vivadis la historia tradicio kaj kun ĝi la nacia konscio. La kreema fantazio de la popolo ĵus en tiuj ĉi malfavoraj tempoj en Bohemio, Moravio kaj Slovakio kreis tiujn ĉarmajn, jen profunde melankoliajn, jen eksplode gajajn, iam ironie mordajn, alitempe ame delikatajn kantojn, plenajn de odoro de herbejoj kaj de arboriĉaj deklivoj, kiuj estis post nelonga tempo helpontaj

  1   2   3


Elŝuti 174.86 Kb.


Elŝuti 174.86 Kb.