Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Presentazione

Elŝuti 3.58 Mb.

Presentazione




paĝo73/90
Dato15.03.2017
Grandeco3.58 Mb.

Elŝuti 3.58 Mb.
1   ...   69   70   71   72   73   74   75   76   ...   90

sb


sbagliare: erari; sbaglia anche il prete sull’altare: eĉ la pastro sur la altaro videblas en eraro (neniu sanktulo estas sen makulo); peccare: peki.

sbaglio: eraro, peko; ogni peccato è -, ma non ogni - è peccato: se ĉiu peko estas eraro, ne ĉiu eraro estas peko.

sballo (gergo: effetto della droga): el(mem)iĝo, translimiĝo, drogiĝo; che sballo!: mirinda ekscitiĝo!

sbandare: disvagi, dispeliĝi; sbandato: s. perdiĝint(in)o, a. perdiĝinta; cristiani sbandati nel mondo: kristanoj tramonde perdiĝintaj.

sbattersi: (affaticarsi) klopodegi, (infischiarsene) prifajfi; sbattersene di Dio e chiesa: prifajfi Dion kaj eklezion.

sbattezzarsi: nome) nomŝanĝi, alinomiĝi; abbandonare la religione cristiana: forlasi la kristanan religion; farsi cancellare dal registro dei battesimi: forviŝigi sian nomon el baptoregistro. Bn: koncedita la simpla noto de sia postulo pri forvisigo.

sc


scacciare i demoni: ekzorci.

scaccino: preĝejgardisto, sakristiano, pedelo.

scagionare: senkulpigi.

scalabriniano: (rel) skalabriniano.

scala: ŝtuparo, - dell’altare (gradini): altarŝtuparo, suraltarŝtupoj; - di marmo, di legno: marmora, ligna ŝtuparo; Scala Santa: Sankta Ŝtuparo, “Skala-Sankta”; scala di Giacobbe (in cui contenporaneamente salivano e discendevano gli angeli): Jakoba Ŝtuparo (per kiu samtempe supreniris kaj malsupreniiris la anĝeloj).

scalzo: senŝua, nudpieda; carmelitano -: (rel) senŝua karmelano.

scambiarsi il segno della pace nella liturgia: interŝanĝi pacsignon.

scampanio: sonorilado.

scandalismo ricercare o esagerare o inventare scandali: skandalismo, skandalemo, skandalprofitemo; scandalista: skandalamanto, skandalreportisto.

scandalizzare: skandali, maledifi; - i piccoli (i pusilli): skandali (misallogi) infanojn; scandalizzarsi: skandaliĝi, ŝokiĝi, esti ofendita pro; menare scandalo: ŝajnskandaliĝi.

scandalizzato: skandaliĝinta, ŝokita, maledifita, logiĝinta al la malbono; finto -: ŝajniga skandaliĝinta.

scandalo: skandalo, maledifo, (inciampo) falilo, stumbligilo; - pubblico: publika skandalo; pietra di -: falpuŝilo; causare -: skandali, maledifi iun, esti skandala por; - dei pusilli: skandalo por humilaj personoj; è necessario che accadano scandali ma guai all’uomo a causa del quale accade lo -: necese estas, ke venu skandaloj, sed ve al tiu homo, per kiu la skandalo venas!; se la tua mano o il tuo piede ti dà -, taglialo e gettalo via da te: se via mano aŭ via piedo vin faligas, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi (Mateo).

scandaloso: skandala; in modo -: skadale, en skandala maniero.

scapolare: skapulario, devota ŝultrovesto; - bianco, nero: blanka, nigra skapulario; (anatonica): skapola.

scapolarità: fraŭleco, senedzeco; la - del sacerdote cattolico è sponsale (per l’adesione, anche affettiva, a Cristo, e la generazione spirituale): la fraŭleco de la katolika pastro estas edza (edziĝema); scapolo: fraŭlo, senedzinulo.

scaramantico: misfortunoforiga; gesto -: misfortunopreventilo, kontraŭmisfortuna gesto, superstiĉa gesthelpilo, gestsuperstiĉilo.

scaramanzia superstizione o moda: ŝajnliberigaj misfortunpreventaj (ekzorcocelaj) formuloj, ekzorcumaĵoj, ekzorcumgestoj.

scardinare: elkardinigi, elhokigi; - dalla diocesi: malligi el diocezo, eldiocezigi; scardinato: elkardinigita; prete scardinato: eksdiocezigita pastro; scardinazione: elkardinigo, (di prete) eldiocezigo.

scarpa: ŝuo; deporre le scarpe per entrare in moschea, chiesa, luogo sacro: ŝu-demeti (senŝuiĝi) por eliri moskeon, preĝejon, sanktejon.

scartare: (escludere) formeti, elimini; scartato: rifuzita, formetita; la pietra angolare scartata dai costruttori: la angula ŝtono rifuzita de la konstruantoj.

scegliere: elekti; - liberamente: libere elekti; non voi avete scelto me, ma io ho scelto voi (vangelo): ne vi elektis min, sed mi elektis vin.

scelta: elekto; libertà di -: libero de elekto; diritto di libera -: rajto je libera elekto; di fronte alla verità conosciuta non si ha diritto di libera -: fronte al la agnoskita vero oni ne rajtas je libera elekto; realtà e illusione di libera -: realo kaj iluzio de libera elekto; capacità di - davanti al bene e al male morali: kapablo de libera elekto antaŭ la bono kaj malbono; solo la capacità di libera - rende l’uomo un essere morale: nur la kapablo de libero de elekto igas la homon morala estulo; - (raccolta): elekto; (selezione): selekto.

scelta dello stato: elekto de vivistato.

scendere: malsupreniri, descendi; discese agli inferi: descendis al la infero (= Jesuo vere spertis morton).

scetticismo: skeptikismo; - per mancanza di interesse: skeptikeco pro indiferento, pro manko de intereso; - nonostante l’impegno e la ricerca: skeptikeco kun emo al serĉado pri la vero; (fil) impossibilità di superare il dubbio: skeptikismo; posizione scettica: skeptikeco; - di moda, di prestigio: moda, prestiĝa skeptikumeco; superare lo -: venki skeptikecon; scetticheggiare: skeptikumi, plezuriĝi pri sia emo al dubeca stato; scetticheggiante: a. skeptikumema, s. skeptikumemulo.

scettro: sceptro; - di David: davida sceptro.

sceverare: dispartigi; - il bene dal male, il vero dal falso: dispartigi (distingi) la bonon de malbono, la veron de malvero.

schernire: moki, primoki, ridindigi; e lo schernivano: kaj ili lin primokis.

scherno: moko, primoko; la persecuzione dello -: persekuto per moko.

scherzare: ŝerci; scherza coi fanti e lascia stare i santi: forludu la fantulojn, respektu la sanktulojn; scherzo: ŝerco, (musica) skerco.

scherzetto o dolcetto? (lo dicono in Italia le maschere di Halloween alla porta dei visitati): ĉu “ruz’ aŭ amuz’? (ĉu dolĉaĵo aŭ ĝenaĵo?).

schiavina: sklavmantelo, (dei pellegrini medievali) pilgrima mantelo.

schiavista: a. sklavisma, s. sklavisto, hom-ŝakristo; - larvato: kamuflita sklavisto; religione -: sklavisma religio.

schiavitù privazione ingiustificata dei diritti essenziali: sklaveco, sklavecstato, sklavado; il cristianesimo tollerò, ma svuotò di legittimazione la -: kristanismo toleris sed senigis je ligitimeco la sklavecstaton; - del peccato, - del fumo: la sklaveco de la peko, de la fumado; ridurre in -: sklavigi; - psicologica, sessuale: psikologia, seksa sklaveco; sistema schiavistico: sklavisma ekonomio; - camuffata: kamuflita sklaveco; tra i musulmani si poteva ridurre a - solo gli infedeli: ĉe islamanoj nur la alireligianojn oni rajtis sklavigi; riscattarsi dalla -: sin elaĉeti el sklavstato; i concetti di - e riscatto hanno favorito la comprensione dell’opera di Cristo (redenzione): la konceptoj de sklaveco kaj elaĉeto liveris konceptojn por priskribi la elaĉetan agadon kaj celaron de Kristo.

schiavizzare: sklavigi.

schiavo: sklavo; - di Cristo: Kristsklavo, libere sindoninto al Kristo; tratta degli schiavi: sklavmerkato, hom-ŝakrado; la chiesa cattolica riprovò e sanzionò la tratta degli schiavi: la katolika eklezio malagnoskis kaj incitis kontraŭ la sklavmerkato (sklavpreno); moderni mercanti di schiavi: aktualaj sklavkomercantoj; il papa chiese perdono (1992) per il commercio degli schiavi: la papo pardonpetis (en insulo Gorée dum vizito al Senegalio) pro la sklavigo kaj komerco per sklavoj.

schola cantorum: ĉantistaro.

sciamanismo credenza nella capacità di qualcuno di comunicare con le potenze superiori: ŝamanismo.

sciamano: ŝamano, sorĉisto.

sciamanzia divinazione con evocazione delle anime dall’oltretomba: ŝamancio, animelvoka divenarto.

scientismo tendenza a ritenere che le scienze diano risposta a tutti i bisogni umani, compresi quelli di ordine metafisico e spirituale: sciencismo; lo - contraddice il cristianesimo: sciencismo kaj kristanismo kontraŭas inter si; - tecnologico: teknologia sciencismo; scientista: s. sciencismano, sciencismulo, sekvulo de sciencismo, a. sciencisma; - e diismo le due sponde contrapposte della cultura: sciencismo kaj diismo la du kontraŭaj bordoj de la kulturo.

scientology: scientologio (kvazaŭreligio celanta havigi spirita-fizikan feliĉon, kaj psikan harmoniiĝon inter homa interno kaj natura ekstero, kaj tiucele konstruas specifan kontraŭkristanan konceptadon pri homo kaj mondo kaj transmondo); seguace di -: scientologiano.

scienza: scienco; - favorita da concetti di Creazione e Incarnazione: scienco favorita de la konceptoj de Kreado kaj Enkarniĝo; autonomia della - (riconosciuta dal Concilio Vaticano II): aŭtonomio de la scienco; - delle religioni: scienco pri religioj; ciò che è possibile secondo la -, potrebbe non essere etico: kio eblas laŭscience ne ĉiam licas konscience; tra - e fede non può esserci contraddizione, tuttavia può accadere che nel suo sviluppo la - contraddica la fede: inter scienco kaj kredo ne eblas kunfrapiĝoj, sed povas okazi, ke scienco, dum sia disvolviĝo, kontrastaŭras la kredon; la - morale scopre che bisogna rispettare l’uomo fin dal suo concepimento: la scienco pri moralo malkovras, ke al homo oni devas respekton ekde ties koncipiĝo; scienze dello spirito e scienze della mente: sciencoj pri la spirito, sciencoj pri la menso; scienziato: scienculo; scientifico: scienca.

sciismo: ŝijaismo; sciita: ŝijaisto.

scimmia: simio; (peso della droga): drogopezo, simio; il diavolo si fa - di Dio: la diablo imitas la diajn trajtojn.

scintoismo: ŝintoismo; scintoista: ŝintoisto.

sciogliere dai voti religiosi: sekularigi; - un ordine religioso: estingi ordenon; - un matrimonio: malligi, nuligi geedziĝon; adempiere un voto, una promessa: plenumi voton, promeson; sciogliersi: malligiĝi, liberiĝi; - da un obbligo: liberiĝi el sindevigo. v. legare.

scisma: skismo, kreda disdivido, disunuiĝo; - d’Oriente, - d’Occidente: Orienta skismo, Granda Skismo; - sommerso: kaŝita (submergita) skismo; fare uno -: skismi, estigi skismon, skismiĝi de; evoluzione del concetto di -: evoluo de la koncepto pri skismo; scismatico: a. skisma, s. skimulo, skismano.

scolastica dottrina, filosofia: skolastiko; uno scolastico: skolastikano.

scolopio: (rel) skolopo, eskolapiano (eskolapia ordeno).

scommessa: veto, (cosa -) vetaĵo; la - di B. Pascal: la veto de B. Pascal.

scommettere: veti, vete ludi; - la testa, l’onore: veti per sia kapo, per sia honoro; - sull’immortalità: priveti supervivon (transvivon).

scomunica: ekskomuniko, anatemo; - dalla chiesa, dal gruppo: ekskomuniki el la eklezio, el sia asocio; la punizione della - per spontaneo allontanamento dalla fede: la ekskomunika puno pro spontana foriĝo de la kredo; la - colpisce solo il fedele battezzato che si considera cattolico: ekskomuniko punas nur fidelulon kiu sin konsideras katolika; (fig) - (per divergenze ideologiche in un partito): forigo el partio.

scomunicare: ekskomuniki, forigi el la eklezia komunumo; eklezia deklaro pri foriĝo el la eklezio; può venire scomunicato soltanto il fedele cattolico: nur la katolika kredanto povas esti punata per ekskomuniko.

scomunicato: ekskomunikito, anatemito; - vitando: evitenda ekskomunikito; sia scomunicato!: estu ekskomunikita!

scomunicatore: ekskomunikanto, eklezia aŭtoritato kiu ekskomunikas.

sconfitta: malvenko, venkiĝo; sconfiggere: malvenki; Gesù viene umiliato, non sconfitto: Jesuo estas humiligita, ne malvenkita.

scongiurare: ĵurpeti iun; allontanare un pericolo: deturni minacon, eviti danĝeron; (esorcizzare): ekzorci.

scongiuro: (preghiera) preĝpeto; - deprecativo: ĵurordono, ĵurvoko; (- di convenienza): ekzorcumo, ekzorcumaĵo; fare scongiuri: fari ekzorcsignojn.

sconsacrare: (profanare) profani (dismettere dal culto) destini for de la religiaj servoj.

scontro: kolizio, kunpuŝiĝo; pericolo di - tra religioni, tra civiltà: danĝero de militkunpuŝiĝo inter religioj (civilizoj).

scoop: novaĵakaparo, escepta novaĵo, sensaciaĵo; falsi - sui vangeli, sulla passione: ŝajnaj (trompigaj) sencsaciaĵoj pri la evangelio, pri la pasiono.

scopo: celo; avere uno -: havi celon, celi; - della religione: celo de la religio; - della religione cristiana è quello di rendere l’uomo cosciente di essere figlio adottivo di Dio ed erede di Cristo: la kristana religio agadas por ke la homo koresponde konsciu pri siaj fila adoptiĝo ĉe Dio kaj heredantiĝo rilate la kristajn bonaĵojn; senza -: sencelismo, senlaŭceligo, a. sencela, sendirekta.

Scoto: Skoto; scotismo: skotismo; scotista: skotano.

scout, scaut: skolto; scoutismo (scautismo), scoltismo: skoltismo; campo- dell’Ikue: Ikueana skolta tendaro; Madonna degli -: Madono de la skoltoj: scautista:skolto: gioventù scautista cattolica: juna katolika skoltaro

Scozia: Skotlando; Chiesa protestante di -: Skota Eklezio.

scranno: doktora brakseĝo; sedere a -: pontifik(um)i, afekti solenecon; - del coro: ĥoreja sedilo.

scriba: skribisto, skriboscienculo.

scristianizzare: senkristanigi; scristianizzazione: senkristanigo.

scrittura: (scritto) skribaĵo, (sacri testi) Sanktaj Skriboj; - originale, di mano propria: aŭtografo; - automatica, aŭtomata skribado, memskribado; la - automatica è ritenuta un fenomeno naturale: memskribado kalkuleblas natura psikfenomeno; - continuata (senza interspazi e interpunzione): kontinua (seninterspaca) skribo; bella -: belskribado; conoscere la -: koni la Skribojn; falso in -: skribfalsado, skribfalsaĵo.

scritturale: a. skriba, s. skribisto, (della sacra scrittura) sanktaskriba; manoscritto -: sanktaskriba manuskripto, mane skribita skripturaĵo; interpretazione -: interpretado de la Sankta Skribo.

scritturista: skribisto, eksperto pri la Sanktaskribo.

scrupolo: skrupulo; - motivato, immotivato: pravigita, nepravigita skrupulo; cadere negli scrupoli: skrupuliĝi; senza scrupoli: a. senskrupula, senmorala.

scrupolosità: (stato di dubbio di coscienza) skrupulemo, maltrankvileco pro konscienca dubo, (attenzione) zorgemo.

scrupoloso: skrupula; essere scrupoloso: skrupuli; (atento, diligente) zorgema, skrupula; coscienza scrupolosa: skrupula konscienco.

scrutare: atente rigardi, funde esplori; scrutate le Scritture: atente rigardi la Sanktajn Skribojn.

scrutinio: skrutinio; scrutinatore: skrutinianto.

scuola indirizzo filosofico, artistico e simili: skolo; - neutra: nekonfesia lernejo; - mista: gea, geknaba lernejo; - pubblica, statale e non statale, paritaria: publika, ŝtata kaj neŝtata, egalrajta lernejo; fratelli delle Scuole Cristiane: fratoj de la Kristanaj Lernejoj; - critica (gli scrittori delle fonti cristiane si sarebbero ingannati in buona fede), - mitica (gli scrittori delle fonti cristiane avrebbero compiuto una inconscia mitizzazione), - tradizionale (gli scrittori né si ingannarono né mitizzarono): kritika, mita, tradicia skolo.

scusante: ekskuzo, senkulpigo; (mor) cause scusanti: ekskuzaj kaŭzoj; non avere scusanti: ne havi senkulpigojn.
1   ...   69   70   71   72   73   74   75   76   ...   90


Elŝuti 3.58 Mb.


Elŝuti 3.58 Mb.