Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Prelego pri la historio de la urbo liberec

Elŝuti 45.08 Kb.

Prelego pri la historio de la urbo liberec




Dato14.03.2017
Grandeco45.08 Kb.

Elŝuti 45.08 Kb.

PRELEGO PRI LA HISTORIO DE LA URBO LIBEREC

KAJ LA ĈEĤA RESPUBLIKO

Milan Kazdera


Liberec, la 09-an de majo 2011 – LA 63a NTERNACIA KONGRESO DE IFEF
Estimataj gesinjoroj, karaj gesamideanoj,

Bonvenon en Liberec, en la urbo de tre agrabla, progresema kaj simpatia Esperanta nomo Libereco.

La urbo Liberec havas ekde la unua januaro 1993 101 mil loĝantojn, la urbo estas la plej granda en Norda Bohemio kaj la sesa en Ĉeĥa Respubliko. Liberec estas ankaŭ la plej granda urbo de Eŭroregiono NISA – Euroregion Nisa, Dreiländereck NEISSE kaj Region trzech ziem NYSA. Laŭ la lingvoj vi povas ekkoni, ke temas pri Bohemio, Germanio kaj Pollando. La Eŭroregiono NISA estis fondita en 1991 kaj ĉi-jare oni festas dudekjaran datrevenon. Ĝi havas intereson solvi komunajn problemojn kunlaborigante la partnerojn kun celo plibonigi ekologion kaj la vivon de lokaj loĝantoj.

Liberec kuŝas en kaldronvalo inter la montaro de Jizera kun la plej alta montpinto Smrk (= piceo, 1124 m), la Luzacia montaro kun la montpinto Luž (prononcu luĵ, 793 m) kaj la montdorso de Ještěd kun la monto Ještěd (jeŝtjed, 1012 m).

Nun por lingvistoj. La origino de la nomo Jizera estas keltdevena kaj signifas ŝtorma aŭ turbulenta, pro tio la rivero Jizera. La nomo Ještěd estas verŝajne slavdevena kaj povas signifi groto, ankaŭ Luzacio estas slavdevena kaj tradukebla kiel kampo. Parolante pri etimologia origino de lokaj nomoj mi ne forgesu la atraktivan nomon Liberec. Ĉu Liberec signifas liberecon? La klarigo estas jena. La nomo Liberec estiĝis el germana esprimo Reichenberg (rajĥenberg, uzata oficiale ĝis la jaro 1945), antaŭe Rychberg (riĥberg) en la jaro 1545 kaj la ĉeĥa parto de urbloĝantoj prononcis Rychberg kiel Liberk ĝis la hodiaŭa formo Liberec, kiu estis la unuan fojon uzita en la jaro 1845.

Al Liberec apartenas ankaŭ la simbolo de la urbo, la monto Ještěd, 1012 metrojn alta, dominanto de la urbo, kie staras tre interesa konstruaĵo, kies aŭtoro, sinjoro arĥitekto Hubáček, ricevis la Pemion de Perret. Ještěd estas estingiĝanta vulkano. Danke al tio la urbo estas konata pro rozkolora granito uzata kaj ŝatata ĉe konstruistoj kaj skulpistoj.

Ni ne devas forgesi la klimaton parolante pri Liberec, ĉar oni diras, ke la urbo estas nokta vazo de Eŭropo. Ĉi tie pluvas kaj ankaŭ pluvegas danke al geografia pozicio kaj Šámalova louka (la herbejo de Ŝamal). Dek kilometrojn de Liberec ĝi havas eŭropan tagan pluvrekordon 345 mm da precipitaĵoj en la jaro 1897.

Ni restu ankoraŭ ĉe akvo. La plej granda rivero de Liberec estas malgranda rivero Lužická Nisa (Luzacia Nisa), kies riveralfluoj estas Černá Nisa (Nigra Nisa) kaj Harcovský potok (rojo de Harcov). En la regiono funkcias kelkaj elektraj akvocentraloj kaj la plej granda estas elektrejo de Rudolfov. En la urbo estas loka valbaraĵo – nomata Libereca valbaraĵo kun la volumo de 724 mil kubaj metroj da akvo. Ĝi troviĝas sur la rojo de Harcov, estis konstruita 1902 – 1904, ĉar en la jaro 1897 la urbo estis inundita. Post la evento la urbestraro invitis projektanton el Aachen, profesoron Intze kaj tiu konstruis digon kun subtera fundamento. La digo estas 20,5 m alta, 157 m longa kaj la krono altiĝas 13 metrojn super la tereno. La tuta konstruaĵo apartenas al interesaj teknikaj memoraĵoj.

Parolante pri la rivero ni devis paroli ankaŭ pri arbaroj, kiuj ĉirkaŭas la urbon. Oni povas trovi fagojn, piceojn, acerojn, kverkojn kaj betulojn.
2

Kaj nun mi intencas informi ĉefe niajn eksterlandajn gastojn pri la historio de nia lando kaj samtempe pri la urbo. Mi ne sukcesos mencii ĉion, nur la plej gravan por nia lando kaj urbo.

Ĉeĥa Respubliko troviĝas en la Centra Eŭropo kaj ekzistas ekde 1993. La respubliko enhavas tri historiajn landojn Bohemion, Moravion kaj Silezion (fakte nur sudan parton, pli granda parto de Silezio estas en Pollando). Areo de Bohemio estas 52062 kvadrataj kilometroj kun 6.23 milionojn da loĝantoj, Moravio kaj Silezio havas 26808 kvadrataj kilometroj kun 4.06 milionoj da loĝantoj. Nia lando havas komunan limon kun Germanio (810,3 km), Polando (761,8 km), Slovakio (251,8 km), Aŭstrio (466,3 km). Ekde 2000 la regiono de Liberec estas unu el 14 aŭtonomiaj regionoj de Ĉeĥa Respubliko. Liberec troviĝas en la Eŭroregiono NISA – Dreiländereck – Region trzech ziem, kiu estis fondita 1991 kaj nun ĝi festas la dudekjaran datrevenon.
La historio de niaj landoj Bohemio, Moravio, Silezio kaj de la urbo Liberec
La jaro 822 de nia erao – la nomoj de bohemianoj kaj moravianoj aperis la unuan fojon en historiaj fontoj.

La unua skriba mencio pri nia urbo estas de la jaro 1352. Ĝi informas pri preĝejo kaj pri dekonaĵoj, pagitaj sumoj por la eklezio.

La jaro 850 – la unua regna estro Bořivoj I. de la unua dinastio de Premislidoj, kiuj regis ĝis la jaro 1306. Alia tre grava jaro en nia historio estas la jaro 863, kiam Rastislav, princo de la Granda Moravio, demandas la papon Nikolaon la Unuan sendi pastorojn. La pastoroj nomiĝas Konstanteno kaj Metodo, kiuj alportas ankaŭ la malnovtempan slavan lingvon, bazon de ĉiuj slavaj lingvoj, kiuj hodiaŭ estas dividitaj al tri grupoj – okcidentaj slavaj lingvoj (la ĉeĥa, slovaka, pola, soraba), sudaj slavaj lingvoj (la slovena, serbokroata, makedona, bulgara) kaj la orientaj slavaj lingvoj (la rusa, ukraina, belorusa).

En tiu ĉi periodo germanaj koloniistoj alvenas en Liberec dum regado de la nobelaj familioj de Markvart kaj Biberstein. La urbo havas du centrojn, unu estas en la loko de urbobusstacio en strato Fügner kaj la alia en la loko de la urbodomo. Ili poste kuniĝis.

La jaro 1310 estas por niaj landoj la jaro de la komenco de regado de Luksemburgoj, kiuj levis bohemian reĝolandon en la kadro de Eŭropo danke al Johano kaj ĉefe al lia filo Karolo la Kvara.

Dum la periodo de Luksemburgoj la urbo Liberec fariĝas komerca centro, kies vojo kondukis al Germanio, trans Ĵitava, germane Zittaŭ, fondita de Premislo Otakaro, la reĝo fera kaj ora.

La dinastion de Luksemburgoj ŝanĝis la dinastio Jagelo, kiu regis ĝis la jaro 1526. En batalo ĉe Mohács la dudekjara Ludoviko Jagelo dronis, venkita de Habsburgoj. Tiuj formas monarĥion, en kiu niaj landoj estis ĝis la jaro 1918, praktike kvarcent jarojn.

Kaj kiel oni vivis en nia urbo? En la 16-a jarcento la nobela familio Biberstein finas sian regadon kaj danke tion la urbo prosperas. En la jaroj 1558 – 1621 la familio Redern regas en Liberec kaj la komunumo ricevas privilegion de la imperiestro Rudolfo II de Habsbugo – kaj Liberec fariĝas urbo. Post la familio Redern alvenas alia nobelaro nome Albrecht el Valdštejn (germane kelkfoje Wallenstein), kiu havas armeon - la urbo ricevas multajn teksajn mendojn, ĉar la armeoj bezonis uniformojn dum la tridekjara milito. Ĝuste en tiu ĉi periodo la teksa industrio estis tre grava kaj en la regiono multe da teksaj fabrikoj prosperis praktike ĝis la lasta jarcento. En la Aŭtria-Hungaria monarĥio la urbo Liberec estis la plej grava industria urbo post Prago.

Post la periodo de la Unua mondmilito necesas mencii Ĉeĥoslovakion 1918 – 1938, la verkon de Tomáš Garrigue Masaryk, nia unua prezidento, kaj Milan Rostislav Štefánik, slovaka generalo. En la jaroj 1939 ĝis 1945, dum la dua mondmilito, ni apartenis al Protektorato Bohemio kaj Moravio. La jaroj 1945 ĝis februaro 1948 estis postmilitaj jaroj kun espero, ke la lando estos demokratia, sed komunistoj estis pli rapidaj elprofitante postmilitan atmosferon kaj promesante „paradizan futuron“, kiam estos bona vivo por vastaj laboremaj amasoj. La bruna teroro estas ŝanĝita de ruĝa teroro.

En novembro 1989 la erao de komunismo finiĝas kaj ni festas veluran revolucion. Sed kiam la ekskomunistoj iĝas grandaj kapitalistoj, alvenas la teroro de mono. Ĉiuokaze malgraŭ la morala dekadenco tiu ĉi periodo estas malpli granda malbono. Nature, ke neniam ĉio estos ideala. Ni daŭrigu ĥronologie. En la jaroj 1989 ĝis 1992 ni vivas ankoraŭ en Ĉeĥoslovakio, sed ĝi disfalas kaj ekde 1993 ni havas la Ĉeĥan kaj la Slovakan Respublikojn. Ni estas en la Eŭropa Unio kaj en la milita pakto NATO.

Kaj kiel fartis Liberec post la jaro 1918? Tiam la urbo prosperis dank' al industrio. Liberec estas la urbo, kie oni parolas germane, ĉar okdek procentoj de loĝantaro estas germandevena. Estis naciaj problemoj kaj Henlein, ano de Hitler, misuzas Sudetlandojn kun la ĉefurbo Liberec por celoj de faŝismo, kies sekvoj ne estas solvitaj ĝis hodiaŭ kaj inter la ŝtatoj Ĉeĥio kaj Germanio ĉiam kuŝas problemŝtonego.

Al specialaĵoj de niaj urboj estas ŝanĝoj de nomoj de stratoj. Tiu ĉi ŝanĝo trafis ankaŭ nian urbon. Nomoj ŝanĝiĝis laŭ politika sistemo, en kiu la urbo tiumomente vivis. Ekzemple dum la dua mondmilito la hodiaŭa placo de doktoro Beneš antaŭ la urbodomo nomiĝis Adolf-Hitler-Platz, Soukenné náměstí (Drapa placo) Konrad-Henlein-Platz, en socialisma periodo la placo de Gottwald (nia unua laborista prezidento), náměstí F. X. Šaldy (placo de F. X. Šalda) Doktor Goebbels-Platz. En socialismo la hodiaŭ strato třída 1. máje (avenuo de la 1-a de majo, Bahnhofstrasse antaŭe) nomiĝis post la dua mondmilito la strato de J. V. Stalin kaj tiel plu.

Nun famaj eminentuloj de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo.

Karolína Světlá, propranome Johana Rottová kaj edziniĝinta Mužáková. Ŝi naskiĝis 24.02.1830 en Prago kaj mortis 07.09.1899 ankaŭ en Prago. Ŝi aliĝis al virina emancipada movado, priskribis vivon en la regiono sub la monto Ještěd. Laŭ ŝia rakonto Eliška Krásnohorská verkis libreton al opero de Bedřich Smetana „Kiso“.

Jan Neruda, ĉeĥa verkisto, kiu vivis ekde 09.07.1834 ĝis 22.08.1891. Li vizitis nian urbon pro amo al Karolína Světlá. La urbo al Jan Neruda ne plaĉis. En la jaro 1865 li skribas en „Národní listy“ (Naciaj Folioj) pri Liberec en la senco, ke Liberec estas malagrabla, la poezio tie mortas kaj la homoj aspektas kiel marinitaj angiloj dank' al teksa industrio.

Antonín Dvořák, monda komponisto, naskiĝinta 08.09.1841 en Nelahozeves kaj mortinta 01.05.1904 en Prago. Li vizitadis la kastelon Sychrov, kie li havis ankaŭ sian ĉambron, en kiu li komponis.

František Xaver Šalda estis literatura kritikisto, kiu naskiĝis 12.12.1867 en Liberec kaj mortis 04.04.1937 en Prago. La urba teatro portas nomon Teatro F. X. Šalda. Laŭdire Šalda admiris Benito Musolini kaj ni lernis en lernejo, ke li estis maldekstra verkisto.

Ferdinand Porsche naskiĝis 03.09.1875 en Vratislavice (urboparto de Liberec). Eminenta aŭtomobila konstruktoro, kiu havas sian memortabulon en teknika mezlernejo, kiun li vizitadis en la jaroj 1891 – 1893. Li mortis la 30-an de januaro 1951 en Stuttgarto.

Parolante pri eminentuloj de nia urbo, ni ne forgesu Vlasta Burian, kiu estis filmaktoro kaj emitenta komikisto. Burian estas lia kromnomo. Li nomiĝis Vlasta Josef kaj lia memortabulo estas en la baza lernejo en la avenuo Masaryk apud la teknika mezlernejo, kiun vizitadis Porsche. Vlasta Burian estis lernanto de la lernejo en la jaroj 1897 ĝis 1901. La fino de lia vivo ne estis gaja.

Nobla familio Liebig signifas por la urbo Liberec la samon kiel Bata por Zlín. Ili fondis kvar teksajn fabrikojn, urbeton de Liebig, kie loĝis uzinanoj de iliaj teksaj fabrikoj. Unu el familio, grafo Teodoro Liebig, havis la unuan aŭtomobilon en Liberec kaj eble ankaŭ en Bohemio. En la jaro 1894 li entreprenis aŭtadon al Gondorf ĉe Koblenz en Germanio, kie lia patrino vivis. La traceo mezuris 939 kilometrojn kaj la aŭtoveturado daŭris 69 horojn, la rapideco estis 13,6 km/horo, la konsumo de benzino 140 kg kaj la radiatoro bezonis 15 hektolitrojn da akvo.

Konkludante la liston de famaj lokaj eminentuloj mi volus ripeti ankoraŭ unufoje la nobelajn familiojn de la urbo –


Biberstein (1278 – 1551)

Hohenzollern (1552 – 1558)

Redern (1558 – 1622)

Albrecht el Valdštejn (1622 – 1634)

Gallas (1634 – 1759)

Clam-Gallas (1759 – 1935)


La venonta punkto pri Liberec estas Esperanto kaj Esperanta klubo en Liberec. Laŭ materialo, kiu estas je mia dispono, mi intencas prilabori kaj aŭtori historion de la Esperanta klubo en Liberec. Mi vizitis urban arĥivon, kie mi akiris ion kaj ion mi ricevis de la familio de samideano Háva, kiu jam mortis kaj mi transprenis kluban reston de lia edzino. La Esperanta klubo en Liberec estis fondita en la jaro 1905 de germanaj esperantistoj. Tion mi trovis en la urba arĥivo en la ĵurnalo „Reichenberger Zeitung“ (Libereca ĵurnalo) sub la kaploko „Verein für Heimatkunde in Reichenberg – 1905“ (Klubo por patrujscienco en Liberec – 1905). La ĵurnalo eliris tiam dufoje tage kaj tio atestas pri prospero de la urbo, kiu estis la dua plej signifa post Prago en Bohemio. En la menciita ĵurnalo mi trovis ankaŭ gazetanoncojn en la germana pri instruado de Esperanto en la jaro 1912 kaj aliajn tekstojn en la germana lingvo kaj en Esperanto. Kluba vivo en Liberec ankoraŭ daŭris. Pli malfrue ĉeĥaj esperantistoj fondis ĉeĥan rondeton „Estonteco“ en la jaro 1919 kaj la rondeton gvidis profesoro Lukáš, emitenta esperantisto. Sinjoro Lukáš lernis estonan lingvon dank' al Esperanto tiel perfekte, ke li skribis poezion en la estona. Oficale la Esperanta klubo ne ekzistas plu hodiaŭ, sed esperantistoj en Liberec vivas. Bedaŭrinde ĵunularo mankas. Junaj esperantistoj ne kunvenas klube kiel nia generacio. Junaj homoj sidas antaŭ komputiloj kaj komunikas eble ankaŭ en Esperanto.

Kaj ankoraŭ pri Esperanta kluba movado en Liberec. Temas pri infangrupeto „Verda Steleto“, kiu ekzistis en la jaroj 1987 ĝis 1994. Nia familio estas Esperanta familio. Mi kaj mia edzino, ni interkonatiĝis dum junularaj seminarioj en Rýnoltice, organizataj de samideano Špína en la sepdekaj jaroj. Ni estas Esperanta familio kaj kun niaj filinoj Lianka kaj Markétka ni fondis infangrupeton „Verda steleto“ kaj daŭrigis Esperanton. La Verda steleto havis ankaŭ dudek infanojn kaj ni renkontiĝis regule kaj lernis Esperanton unufoje semajne. Ni regule vizitadis Nikolaan vesperon en Jablonec, Someran Esperanto-Tendaron en Lančov kaj ni vizitis kelkfoje Pollandon, Germanion kaj Francion. La infanoj travivis belegajn momentojn. Ankoraŭ hodiaŭ havante proprajn familiojn ili rememoras la sep jarojn.


Karaj gesamideanoj, tio estas ĉio de mia flanko nun. Ni kunlaboros ankoraŭ posttagmeze esperante, ke vi estos kontentaj, ĉar ni trarigardos la centron de la urbo. Karaj gesinjoroj, mi invitas Vin ankoraŭ al la Botanika ĝardeno morgaŭ kaj ĵaŭde al la Zoo-ĝardeno, kiel vi povas tralegi la programon en via ricevita materialo. Estimataj gastoj Bovenon en Liberec kaj fartu bone ĉiam ĉi tie.
Duontaga ekskurso - CENTRO DE LA URBO - 09.05.2011 je la 14,00 - 17,00 horo

Planitaj ekskursaj objektoj:


Babylon – oficiale Centro Babylon Liberec. La centro estas hotela, kongresa, amuza kaj aĉeta komplekso, kiu estiĝis en la jaro 1997 kaj estis rekonstruita el teksa fabriko Hedva de areo 30000 m2. En la komplekso de konstruaĵoj ni povas viziti akvaparkon, lunaparkon, kvarstelan hotelon, aĉeturbon, restoracion, kazinon kaj aliajn interesaĵojn.

Urbodomo – sur la urboplaco de Doktoro Edvardo Beneš, nia dua prezidento. La unua prezidento estis Tomáš Garrigue Masaryk. Pri tio ni parolos ankoraŭ. La turo de urbodomo havas 65 metrojn. Dum socialismo anstataŭ la kavaliro en la pinto staris ruĝa stelo. La arĥitekto de la urbodomo de Liberec estis Franz Neumann, kiu konstruis urbodomon en Vieno. La Viena urbodomo estas simila sed pli granda. La novrenesanca urbodomo portas la daton 1888 ĝis 1892. En la jaro 1893 la urbo havas du urbodomojn, la novan kaj la malnovan, fonditan 1603, kiel vi povas vidi en markita horizontala projekcio en pavimo. La malnova urbodomo estis forigita kaj la nova urbodomo estis solene malfermita al loĝantaro de Liberec. Super la ĉefa enirejo estas instalita reliefo de personoj, kiuj fondis la malnovan kaj novan urbodomon. En mezo de la reliefo estas virina figuro kiel simbolo de la urbo. La virino nomiĝas Katerina el Redern. Maldekstren ŝi transdonas fondodokumenton al tiama urbestro, itala konstrumastro de malnova urbodomo Markus Antonio Spazio. Dekstre la urbestro nomiĝas Schücker de la nova urbodomo, kies projektanto estis la menciita Franz Neumann.

Monumento de viktimoj de soveta okupacio 1968. Sur simbola raŭpo de tanko kun nomoj de oferoj, kiuj estis pafitaj dum aŭgustaj tagoj, kiam Sovetarmeo kun GDR-armeo liberigis la landon de kontrarevoluci. En nia historio 21-a de aŭgusto 1968 estas la dato, kiu finis Pragan primveron. Poste alvenis tielnomata „samnormigado“ laŭ modelo el Moskvo kaj ekde novembro 1989 ni estas demokrata ŝtato. Dek jaroj de tiu ĉi vojo de kapitalismo estis tre sovaĝa kaj nun oni batalas kontraŭ koruptado, sed homoj ne kredas al registraro, kies membroj pensas nur al ilia propraj poŝjoj.

Fontano antaŭ la urbodomo staris en la periodo 1823 ĝis 1925. Poste ĝi estis forprenita kaj la fontano denove revenis ĉi tien 2010. La aŭtoro de Neptuno kun tridentio kaj fiŝo estis skulpisto A. Linke.



Teatro F. X. Šalda estis solene malfermita 29.09.1883. Ĝi estis konstruita de Viena firmao Fellner kaj Helmer, kies verkoj oni povas trovi ĉie en la monarĥio Aŭstrio-Hungario. Dum solena tago oni ludis unue operon Vilhelm Tell de Rossini kaj poste la teatraĵon Vilhelm Tell de Friedrich Schiller. La antaŭa teatro troviĝis en la Neustädter Platz (Novurba placo), hodiaŭ Sokolovské náměstí. Ĝi nomiĝis Zunfttheater (Gilda teatro) kaj ekzistis en angulo de la urboplaco 1820 ĝis 1879.

Kafejo Pošta (Poŝto) – Viena tipo, kies aŭtoro nomiĝis Cloin, kiu planis, ke en Liberec staros kaceno de Viena tipo. Vizitantoj estis atendantaj la poŝton en agrabla kaj komforta atmosfero. Hodiaŭ la kaceno estas maternita. Interaj ejoj estis reparitaj, sed mankas homoj por laboro.

Urbobiblioteko „Paciĝo“ staras en loko, kie estis hebrea sinagogo forbruligita de nazioj dum kristala nokto 1938. La sinagogo en frurenesanca stilo de arĥitekto Karl König estis inaŭgurita 24.12 1889. La preĝejo de la sinagogo estis 20 metrojn longa, 16 metrojn larĝa kaj 21,4 metrojn alta. Tie estis 250 lokoj por viroj kaj la sama nombro por virinoj.

Preĝejo de Sankta Antonio de la jaro 1352 ankoraŭ ligna. La 24-an de septembro 1579 la preĝejo estas jam ŝtona. La turo altas 70,50 metrojn.

Venta strateto en la urbplaco. Tri unuetaĝaj trabmasonitaj domoj, konstruitaj en la jaroj 1678 ĝis 1681. Internaj ejoj estas uzataj de la najbara mezlernejo.

Hotelo Zlatý lev (Ora leono) ekzistas ekde 1906. Ĝi estis solene malfermita de la imperiestro Franz Josef (Francisko Josefo) la dua dum la Granda Germana-Bohemia Ekspozicio (Deutsch-Böhmische aŭsstellung). Tiu ĉi evento atestas, ke Liberec estis tre prospera kun forta industria bazo. En la hotelo mi laboris ok jarojn kaj havis eblecon foliumi en hotela kroniko, kie estas nomoj de famaj hotelgastoj, ekzemple Oskar Nedbal, ĉeĥa komponisto, Amundsen, esplorvojaĝanto, Gagarin, la unua homo en la kosmo 1961, Valja Tereŝkova, la unua virino en la kosmo, kaj aliaj. La hotelon vizitis ankaŭ Adolf Hitler, sed li ne tranoktis en la hotelo. Li vizitis la urbon nur unu tagon, salutis loĝantaron de balkono de la urbodomo, vizitis la hotelon kaj forflugis en aera bolono al Berlino. Laborante en la hotelo mi persone renkontis niajn tiel nomatajn famulojn, kiuj vizitadis somere LVT – Liberecajn Ekspoziciajn Foirojn.
Foiro estas socia, ekonomia kaj kultura okazaĵo -establita, portempa aŭ vaganta, semajna aŭ jara- kiu efektiviĝas en preciza sidejo kaj kiu intencas ĉirkaŭi ĝenerale precizan temon aŭ komunan celon. Ĝi povas havi por esenca objektivo la promocion de la kulturo, iun pli precizan celon aŭ vivostilon, ĝenerale en amuza, distra kaj diversa formo.


La kastelo, hodiaŭ malfermita, havas estintan specimenejon de vitraĵaj produktoj. Ĝi estis la plej larĝa kolekto en la mondo entenanta 40 milojn da eksponaĵoj. La kastelo havas tri alojn – la alo de Redern, konstruita de Melchior Redern 1538 ĝis 1587, la alo de Nostic, konstruita de Mikuláš Nostic 1609 kaj la ĝardena alo de Clam-Gallas (1773 – 1776). La familia kapelo de la familio Redern, konstruita de Katarina el Redern 1604 – 1606. La kastelo estis en propraĵo de Clam-Gallas ĝis la jaro 1935. Poste la kastelo estis alŝtatigita kaj ĝis la jaro 1985 estis en propraĵo de ŝtato kaj poste de Skloexport AS, kiu post la velura revolucio bankrotis. Mi ne devis forgesi ankoraŭ vitrofaradon en la regiono, kiu havajs egan tradicion. La unuaj mencioj pri farado de vitro en nia teritorio originas el la naŭa jarcento de nia erao. La plej malnova bohemia vitrofabriko estas el la jaro 1414 en Chřibská (inter Liberec kaj Děčín). La vitrofarado en la regiono prosperas danke al du gravaj faktoj – vitrosabloj kaj profundaj fagaj arbaroj, kies ligno estas bezonata por hejtado de vitrofabrikoj.

Gimnastejo/Neue Turnhalle konstruita en la fino de la 19-a jarcento. La konstruaĵo tre interesa.

Parko de amikeco de ĝemelaj urboj de Liberec San Galen en Germanio kaj Amersfoort en Nederlando. Antaŭ dudek jaroj ĉi tie staris urba somerkinejo.

La placo de Božena Němcová. B.N. nia nacia verkistino en la jaroj 1820 ĝis 1862. Ŝia verko nomiĝas „Avinjo“, nia nacia literatura trezoro. Božena Němcová akompanis sian edzon, kiu estis imperiesta oficisto kaj deĵorvizitadis diversajn lokojn en la monarĥio. Laŭdire ili tranoktadis en la domo „ĉe du sfinksoj“.

Drapa placo – la plej larga en mondo, ĉar ĝi kuŝas inter Nisa kaj Danubio, nome inter la palaco Nisa kaj la palaco Dunaj (Danubio). Drapa placo dum komunista regado placo de Gottwald (nia unua laborista prezidento), dum faŝisma regado Goering Platz.

Bieno de ŠolcProtektion. La ligna domo de la jaro 1771, kies posedanto nomiĝis Hans Friedrich Scholze. Tiu ĉi tre bela ĉarpentista verko servis kiel stoko de teksŝtofoj. Hodiaŭ administra sidejo de protektata teritorio de Jizera Montaro. La konstruaĵo estas karakteriza por la regiono. Tiaj domoj nomiĝas trabmasonitaj domoj. Ili havas du partojn, la parton eksteran ka internan. La ekstera parto tenis puŝojn de teksaj maŝinoj troviĝantaj en la parto. En la interna parto estis ejoj, kie homoj loĝis.

Merkrede, la 10-an de majo je la 15,30 – forveturo de Babylon – avenuo Masaryk kun Nordbohemia muzeo. La muzeo apartenas al la plej malnovaj kaj plej gravaj artindustriaj muzeoj en Bohemio. Ĝi ekfunkciis jam en la jaro 1873. Ĝia sidejo estas en konstruaĵo el la jaroj 1897 ĝis 1898 laŭ projekto de Friedrich Ohman. La muzeo administras kaj enhavas kolektojn de metia industrio, aplika arto, natursciencoj kaj arĥeologio. En internaj ejoj oni organizas ekspoziciojn, koncertojn de la klasika muziko kaj ankaŭ prelegojn.



Botanika Ĝardeno. La botanika ĝardeno en Liberec estas laŭ specialistoj la plej eminenta en lando. Malgraŭ modestaj kondiĉoj direktoro sinjoro Miloslav Studnička sukcesas. Li mem estas malkovrinto de rara specio de insektvora planto. Li ekvojaĝis al praarbaroj de Suda Ameriko. La ĝardeno akiras rarajn eksponaĵoj ŝanĝkomerce. Al raraĵoj de la botanika ĝardeno apartenas pratempa pavilono, kie estas la plej novaj vivaj organismoj de la planedo. Al ĉiamaj fieraĵoj de la botanika ĝardeno apartenas orkideoj, sed dank' al manko de financoj la kondiĉoj estas malfaciligitaj. La komencoj de la botanika ĝardeno estas ekde la jaro 1876 unue en loko de muzeo, kie estis parceloj de arbedoj kaj arboj. En la jaro 1884 oni fondis forcejon kaj ekde 1893, kiam la ĝardeno estis fondita, ĝi troviĝas jam en la hodiaŭa strato. Gravaj momentoj de ekzistado de la ĝardeno estas ekzemple: En la jaro 1929 vera forcejo por tropikaj plantoj estis aĉetita. Dum la Dua mondmilito la botanika ĝardeno funkciis kiel hortikulturejo por publiko. En la jaro 1954 la ĝardeno nomiĝas Nordbohemia Botanika Ĝardeno. Ni ne devis forgesi la fieraĵon de la jaro 2000, kiam oni funkciigis novan areon de vitroŝrankoj, kiuj havas strukturon de la celulo kaj kristalo. Parolante pri la botaniko ni ne forgesu eminentan scienciston de la ĉeĥia origino Johano Gregoro Mendel (1822 – 1884), abato de aŭgustena monaĥejo en Brno. Li estis fondinto de la teorio de genetiko de plantoj.





Elŝuti 45.08 Kb.

  • La historio de niaj landoj Bohemio, Moravio, Silezio kaj de la urbo Liberec
  • CENTRO DE LA URBO
  • Preĝejo de Sankta Antonio
  • Gimnastejo/Neue Turnhalle
  • Bieno de Šolc aŭ Protektion

  • Elŝuti 45.08 Kb.