Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Post cent jaroj: Zamenhof hodiaŭ

Elŝuti 25.49 Kb.

Post cent jaroj: Zamenhof hodiaŭ




Dato05.11.2017
Grandeco25.49 Kb.

Elŝuti 25.49 Kb.
Post cent jaroj: Zamenhof hodiaŭ Kaj la Eternulo diris : “Ili estas unu popolo kaj ili havas unu lingvon kaj la saman parolon …. ili povos atingi ĉion kion ili decidas nur se ili tion ekvolos.” [Genezo XI] Antaŭ cent jaroj,1 meze de la mond’ eterne militanta, mortis homo kiu strebis al sankta amo kaj interhoma harmonio. Li celis disbati la miljarajn murojn kiuj dividas la homaron en diversajn grupojn malamikajn. Li kredis ke interkonsente ekestos planeda homfamilio, nur se popoloj povos kompreni unu la aliajn. Por ke realiĝu tiu bela revo de l’ homaro necesus adopti neŭtralan helplingvon internacian, kiun li kreis por tiu celo: Esperanton. En la nuna epoko postmoderna, kiam ĉiuj valoroj lozas, tiaj idealoj sonas naive. Eble ĝuste tiel ja estas. Tamen la brava nova mondo, kun ĉiuj siaj teknikaj eblegoj, ne proponas alternativon, ne promesas plibonigon de interhomaj rilatoj. Tute male: amasas konfliktoj, tempestas militoj, mortadas miloj, ĉiutagas murdoj, altare de pacaj dioj (sangavidaj); nome de religioj, demokratioj; nacioj aŭ similaj ioj aŭ alioj. Pli ol iam ni foras de la stato kiam la popoloj ajnon povus fari en konsento, plej laste rondon familian aŭ sanktan harmonion. Eĉ nia planedo, ĝiaj akvo kaj aero, la tero sub niaj piedoj, minacas malaperi; malgraŭ ekzisto de la plej perfektaj teknikiloj por produkti, komuniki kaj interproksimiĝi. La mondo ŝajnas esti unu granda miskompreno, tiel ke la Futuro minacas malveni. (Nome, ĝi vizitas nur esperdonajn zonojn). Tamen oni ridindigas homojn kiel Zamenhof, kiu antaŭvidis la minacojn kaj proponis la solvojn. Esperantistoj figuras kvazaŭ stranguloj kun ideoj pasinteskaj. Sed, ne ĉiuj samopinias, ekzemple Unesko, kiu la jaron 2017 proklamis La Jaro de Zamenhof. Tion oni faris ne nur por konservi la memoron pripasintan sed ankaŭ por doni ekzemplon por la onto; por proponi humanajn alternativojn por pli bona mondo pri kiu Zamenhof revis, la mondo de interpopola kompreno kaj ama kunlaboro. Temas pri granda Bono, kiun mondo ĈIAM bezonas, ne nur nun, kiam tio ŝajnas afero de pura postvivado. Estas do bona okazo por redemandi: Kion Zamenhof al ni donis Kion Zamenhof signifas por ni, la homoj de hodiaŭ Mi ne volas plu analizi la mondan situacion, kiu etas ĉagrenige klara kaj klare mala al la streboj de Zamenhof. Ĝi estas praktike senespera, dum Zamenhof esprimis sian vizion per unu sola vorto: La Espero. Espero signifas kredon ke la aferoj povas alii, pliboniĝi, ŝanĝiĝi je la bonstato de la homaro. Ĉu ni rajtas forgesi ĉi-vorton: e s p e r o Ĉu ni rajtas entombigi la idealon de pli bona morgaŭo Ĉu ni ne havas respondecon pri la planeda futuro, pri la novaj generacioj La Futuro havos ŝancon nur se ne mortos la Espero. Jen do, nia misio kiel esperantoj. Zamenhof temas pri la Espero, nenio alia: ĉio cetera estas nur derivaĵoj. Ni ne forgesu ke Espero estis la lasta restaĵo en la skatolo de Pandora. Ĉu vi memoras tiun antikvan grekan miton Nome, ĉio komenciĝis kiam la titano Prometeo2 tiom ekamis homojn ke li ŝtelis la fajron de dioj por ĝin donaci al la homoj. Li ankaŭ instruis ilin diversajn lertojn kaj sciojn kaj tiel esence patris la homaron. Homoj ĝis tiam ne vere distingiĝis disde la animaloj, pri kiuj fakte zorgis lia frato Epimeteo,3 kiu ne aparte atentis homojn, ne pli ol aliajn zoojn. La koleriĝinta ĉefdio Zeŭso, kiu timis ke sciaj homoj proksimiĝos al dioj, sendis la ravan Pandora4 kiel edzinon al Epimeteo. Pandora ricevis de Zeŭso belan skatolon donacan, kiu enhavis ĉiuj malbonojn kaj plagojn por la homaro. Ŝi fakte neniam devis malfermi la skatolon sed la scivolemo venkis kaj ŝi levis la kovrilon, tiel ke ĉiaj teruraĵoj eliris kaj trafis la homaron katastrofe. Ŝi tamen sukcesis fermi ĝin por ke ne elflugu ankaŭ la lasta afero, kiu kuŝis ĉe la fundo: La Espero. Nome, kiam ĉio malaperas restas nur la Espero. Sed, kvazaŭ tio ne sufiĉus, Pandora plue scvivolis kaj refoje malfermis la skatolon, tiel ke ankaŭ La Espero fine malaperis el la mondo. Trista rakonto, ĉu ne Bedaŭrinde, la mondo nun refoje troviĝas en tiu stato. La skatolo jam estis malfermita, tiom da malbonoj jam okazadas. Ni vivas ĉiutage kun timo ke iu refoje malfermos la damnitan donacon de dioj, kie postrestis la lasta espereto, nia lasta ŝanco. Jam fisvarmas diversaj malfermemuloj ĉe la skatolkovrilo. Ĉu ĝi eltenos Zamenhof tre konsciis ke la plej granda malbono de la homaro estas la Malamo, kiu plej ofte venas el miskompreno aŭ nekompreno. Malamo ekzistas por forpreni esperojn, dum espero ekzistas por certigi la futuron, la ideon ke la morgaŭo venos. Espero estas kredo je Vivo, dum malamo malas al ĉio pluvivema. Espero kreas, malamo detruas. Espero vivigas, malamo mortigas. La espero, do, fundamentas. Zamenhof kreis ilon por malhelpi la malbonon. Li kredis ke gravas la Vojo almenaŭ same kiel la Celo, ke esencas la komunikado: la homa kontakto. Tial li kreis lingvon por redoni ŝancon al la perdita espero de Pandora. Ne hazarde li elektis sian pseŭdonimon, d-ro Esperanto, ne hazarde la lingvo kvazaŭ nature prenis sian nomon de la espero. Espero kiel kuracilo, kiel eliksiro. Li ankaŭ bone travidis la duoblan funkcion de homaj lingvoj. Unuflanke lingvo ligas nin kun aliaj homoj, pro kio eblas atingi ĉion kion homoj ili ekdeziras fari, dum ili havas komunan parolon. Aliflanke, lingvo ankaŭ disigas nin de aliaj homoj aliparolaj, kaj se ne eblas komuniki la homaro perdas sian kapablon venki la obstaklojn. Lingvo estas samtempe kaj ligilo kaj katenilo. (Ankaŭ katenoj havas tiujn du facetojn, ili ne nur kunligas sed ankaŭ malliberigas). Lingvo ligas nin kun nia propra grupo sed forŝlosas de ĉiuj aliaj, do disde la resto de la homaro. Jen do la paradokso de lingva komunikado homara: ke lingvoj ankaŭ malunuigas. La solvo kun la t.n. mondolingvoj estas nur trompa: ni povas ja komuniki kun la aliaj per idiomo de iu grupo kiu altrudis sian lingvon samtempe kun sia potenco.
Idiomo estas lingvistika termino por naturlingva signa sistemo, kiun oni uzas en la kazoj, kiam estas malfacile elekti inter la du aliaj terminoj - dialekto kaj lingvo - aŭ kiam dialektoj kaj lingvoj estas grupigataj kune (ekz., „ĉiuj idiomoj de la regiono“)
Ekzemple, eĉ se ni ĉiuj parolus la anglan kiel la duan lingvon, ni ankoraŭ restas forŝlositaj de la uzantoj de la franca, germana, rusa, ĉina, araba, evenka aŭ bengala … Samtempe la potenchavantoj; usonanoj, angloj, kanadanoj k.s., ne lernas niajn lingvojn; do tute ne ekzistas reciprokeco, kiel en la kazo kiam ni komunikas ene de propra lingvujo. Fakte komunikado ne vere ekzistas dum ĝi estas unudirekta. Ni ne vere interparolas. Komunikado per la angla aŭ rusa (aŭ simile) ne interproksimigas homojn kaj popolojn, nur ilas por dominigi la kulturon kaj potencon de la «mastraj» nacioj. Ili parolas al ni, sed ne aŭskultas nin. Ili ne povas aŭdi nin ĉar ili ne komprenas kion ni diras. Niaj lingvoj ne valoras, aŭ aplikiĝas nur loke kaj limigite. Ilia lingvo unuigas: sed unuigas Nin kun Ili, kaj ne vere interunuigas en ia digna reciproko. Afero de akcento, eble, sed home tre grava. Alia afero estis la neŭtrala Latino en mezepoko kaj renesanco: ĝi estis la lingvo de «majstroj» ne de «mastroj». Dum la ekspando de la Romia Imperio estis malsame: la ŝtata imperiismo disvastigis sian lingvon kiel la mastran kaj tiuj kiuj lingve latiniĝis (aŭ heleniĝis, en la oriento) fariĝis romianoj, do ĉesis esti iliroj, galloj, etruskoj aŭ iberoj. Similaj procezoj okazadis dum aliaj imperiaj ekspandoj: araba, ĉina, persa, hinda, rusa, inkaa k.s. La rezulto estis do asimilado al la pli forta. Tio almenaŭ koncernas la elitojn, ĉiam kredante (ne senbaze) ke nur tiu tavolo gravas. Ekzistas tamen kelkaj bonaj ekzemploj de disvastigo de diversaj kontaktlingvoj, kiel la malaja, suahila, evenka, sabira, ĉinuka k.s., kie la rilato baziĝis je komerca kaj kultura interŝanĝo kaj je reciproka bezono, pro kio ne suferis la lingvoj de lokaj komunumoj kaj kulturoj, kiuj daŭre restis uzataj. Ion tian celis, do, Zamenhof, ke la homaro denove havu unu aŭtentike neŭtralan lingvon, pure ligan, tute ne malligan; plene konektan, neniel malkonektan. Tia lingvo povus redoni al ni la Esperon por povi reatingi tiun staton de la homaro kiam nenio plu staros sur la vojo se ni ekdeziros tuŝi la ĉielon aŭ eĉ stelojn. Dum ni uzas 7000 diversajn kodojn tio ne eblas. Kaj se ni ĉiuj parolas lingvon de unu grupo, kiu nin tiel lingvopere mastras, ni neniam estos vere liberaj nek plene siaj. La plimulto nun povas internacii nur per lingvoj fremdaj. Kaj se ni restas fremdaj al ni mem, kiel ni tiam plu memu Jen la Faŭsta dilemo: enmondi kiel fremdulo, aŭ ekstermondi estante vi mem Integriĝi kun la tuto perdante la propran karakteron, aŭ izoloĝi provante resti kio oni estas (Ĉu eblas entute esti io, kio oni ne estas). Tiaj dilemoj ne aperas ĉe denaskuloj de la domina lingvo. Imperiaj lingvoj estas partoj de la imperia sistemo mem. Kiu tion forgesas, tiu naivas. Se ni volas krei malimperian mondon, ne mondon de konkuraj nacioj sed de liberaj kreaj individuoj, ni devos ankaŭ opcii por neimperia lingva esprimilo. Ene de naciaj lingvujoj kutime estas tiel ke iu lingvo estas komuna al la plimulto, kaj tamen preskaŭ ĉiam restas iuj lingvaj minoritatoj, kiuj devas lerni la dominan lingvon por plenrajte socii kun la ceteraj. Lerni plene fremdan lingvon estas malrapida, mafacila kaj ofte ne tre sukcesa projekto: membroj de minoritatoj havas fremdan akĉenton, faras erarojn kaj ofte estas ridindigataj. Ili cetere aperas malpli sukcesaj en la vivo pro sia lingva handikapo. La majoritato do ĉiam posedos la avantaĝon de denaskuloj en la domina lingvo. Plej ofte ili ne lernas la minoritatan lingvon nek interesiĝas pri iliaj kulturo aŭ vivo. Nuntempe, kun la globaligo perangla, la mondo alvenis en strangan situacion, kie praktike ĉiuj, krom denaskaj anglalingvanoj, fariĝis minoritato. Eĉ grandaj nacioj kaj lingvogrupoj, ĉinoj, rusoj, hispan- aŭ franclingvanoj, japanoj kaj germanoj, araboj kaj suahilanoj, koreoj kaj ajmaroj, estas lingva minoritato, kiu ne povas plenrajte kaj samrange partopreni la internacian vivon, krom tra la imperia lingvo; kiun tamen la plimulto de homoj neniam sukcesas lerni bone. Ni ĉiuj estas do ia minoritato ie, ĉar de tia diskriminacio suferas eĉ la anglalingvanoj mem, kies lingva politiko orientiĝas al divastigado de propra kulturo kaj tiel ili mem kulture malriĉiĝas, mapli facile lernas koni mondojn aliajn ol la propra. Do, ni ĉiuj estas minoritato iusence. Zamenhof mem apartenis al minoritata kaj malprezata popolo: li estis orienteŭropa judo. Tio difinis lian vivon, ĉar kiel minoritato, kaj ĉefe kiel judo tiam kaj tie, lia mondpercepto estis alia ol tiu de la ĉirkaŭaj rusoj, poloj, belorusoj, germanoj aŭ litovoj. Kiel juna homo li unue serĉis la solvon por sia malfeliĉa popolo, klopodis normigi la jidan lingvon, kiun oni tiam nomis ĵargono, kaj kiun eĉ la propraj parolantoj malestimis. Li aliĝadis al diversaj cionismaj movadoj, planis elmigradon al Palestino, Ugando, Madagaskaro, Usono … Sed fine li rezignis pri tio kaj aliris la problemo el pli ĝenerala, pli homarana vidpunkto. Zamenhof komprenis ke la problemo ne estis ke iu estas judo, ruso aŭ polo sed ke temas pri malegaleco kaj diskriminacio, kaj ĉiam pri manko de kontakto kaj kompreno. Li konsciis ankaŭ pri la religia diverseco kaj interkonfesia malamikeco, tial li poste proponis ankaŭ religian projekton nomatan hilelismo, poste homaranismo. Lia mondkoncepto enhavis do tri kolonojn: komuna helplingvo etne neŭtrala, malsekta religio sendogma kaj frata traktado interpopola. Ĉio kune, temis pri relative kompleta etika sistemo, en kiu la lingvo ludis pure instrumenatn rolon. Tamen nur tiu elemento ricevis amasan subtenon kaj havis sukcesan 130 jaran postvivon. Ĉe la fino de sia vivo, meze de la mondmilito, li ankaŭ sendis sian Leteron al Diplomatoj, faman inter la esperantistoj sed nemeritite nekonatan en la ekstermovadujo. En tiu letero li ne nur proponas la etikan principaron kiel fini kaj eviti militojn sed ankaŭ skizas planon de vasta popola federacio, kiu similas al la poste evoluinta Eŭropa Unio.
 Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.
Zamenhof do vivis en la 19-a kaj mortis en la 20 jarcento, sed li agis por ni, la homoj de lia futuro. Tial li ne estas ia figuro de la pasinto. Li daŭre komunikas kun ni, ne nur per sia lingvo sed ankaŭ tra siaj ideoj, kiuj ankoraŭ ne realiĝis. Ĉiam kiam ni sincere volos pli bonan kaj pli homan mondon ni devas repensi pri tiu granda viziulo, homo de nia hodiaŭo kaj de nia venonto. 1 En Varsovio 14-an de aprilo 1917, mortis Lejzer Ludwig Markovič Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. 2 Helene Προμηθεύς [prometheús] «anticipe pripensanta» 3 Helene Ἐπιμηθεύς [epimethéús] (poste pripensanta) 4 Pandora (helene «ĉiondona»).


Elŝuti 25.49 Kb.


Elŝuti 25.49 Kb.