Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pola Esperantisto

Elŝuti 279.34 Kb.

Pola Esperantisto




paĝo8/8
Dato14.03.2017
Grandeco279.34 Kb.

Elŝuti 279.34 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8

5. La titanio-enhavo de la ruĝa ŝlimo estas el la vidpunkto de la homa sano indiferenta, ĉar la titanaton de kalcio la homa organismo ne absorbas.

6. Aliaj, vere toksaj pezaj metaloj (plumbo, kupro, zinko, kromo, kadmio k.a.) ĉeestas en la originala baŭksito kaj en la ruĝa ŝlimo tre etkvante, nur kiel mikro- aŭ spur-elementoj.Ties koncentritecon oni kutime esprimas per ppm (miliona parto), alitermine g/t (gramo po tono). En nia kazo tiuj valoroj estas en la grand-ecordoj de 10 ppm kaj 100 ppm (milono, respektive centono de pocento). Cetere la ruĝa ŝlimo (kodo EWG 010304) la la normoj de Eŭropa Unio ne estas kvalifikita kiel toksa materialo.

 Membroj  Kandidatoj Aŭstrio Pollando Belgio Bulgario Kroatio Kipro Ĉeĥio Danio Estonio Finnlando Francio Germanio Grekio Hungario Irlando Italio Latvio Litovio Luks. Mak. Malto Ned. Portugalio Rumanio Slovakio Slo.

7. La 4-an de oktobro 2010, je 12 h 10 minutoj, la muro de unu de la kasedoj ĉe la vilago Kolontár rompiĝis, kaj la ruĝa ŝlimo komencis elflui, inundante la vilagon Kolontár, kaj parton de la urbeto Devecser. Tio estis tragika katastrofo. Krom la materialaj perdoj, pluraj personoj mortis, kaj multaj suferis vundojn. -- La Nacia Kontraŭkatastrofa Direkcio tuj ekagis, kun la efika helpo de la registaro (Sándor Pintér ministro pri Internaj Aferoj, Zoltán Illés ŝtatsekretario pri medioprotektado, k.a.)

8. La internacia „verda” organizo Greenpeace la 7-an de oktobro sendis unu provpecon al Vieno, por ke la Umweltbundesamt (Federacia Oficejo pri Medioprotekto) analizu ĝin. Jen la rezultoj. Cr 660 ppm, As 110 ppm, Hg 1,3 ppm. Pluajn analizojn faris en Budapeŝto la akreditita laboratorio Bálint Analitika Kft kaj la Esplor-centro pri Kemio de la Hungara Akademio de Sciencoj. Ĉiuj rezultoj estas sub la konvencie akceptitaj limvaloroj. Tio validas ankaŭ pri la radiaktivaj elementoj (ekz.Th, torio). Plumbo estis apenaŭ detektebla.

9. En la stokejon oni metas ne polvon, sed tre koncentritan lesivan suspension. La problemo estas ties pH, kio estas inter 12 kaj 13,5. Laŭ la Bazilia Interkonsento pH > 11,5 estas „hazardous”, riska, danĝera. Nome la tre koncentrita lesivo havas kaŭstikizan efikon: en kontakto kun homa aŭ besta organismo ĝi atakas la ĉelojn de la haŭto kaj/aŭ de la muk-membrano. Rezultas damaĝoj similaj al la brulvundoj. Ankaŭ la vivul-aron de la riveroj damaĝas la koncentrita lesiva naturo de la ruĝa ŝlimo (formorto de fiŝoj). Tio fakte okazis en la riveretoj Tarna kaj Marcal. Laŭ la raportoj, la akvo de Danubo restis ne-kontaminita.

10. Gipso, CaSO4 .2H2O reagas kemie kun la NaOH (natria lesivo). La rezultanta sulfato de natrio estas jam kemie neŭtrala.Tio estas sukcese aplikata.

11. La ruĝa ŝlimo, kiel tre lesiva suspenzio, damaĝas la kultivatan grundon. Krom aldoni neŭtralizajn mater-ialojn, eble oni devos forigi 10-20 cm de la grundo.

12. La lesivo povas minaci – almenaŭ por iom da tempo – la provizon de trinkakvo: la grundakvon, kaj eĉ la karstakvon entenatan per la kavaĵ-sistemo disvolviĝinta en la dolomitoj kaj kalkoŝtonoj de la montaro Bakony.

13. La sekiĝinta ruĝa ŝlimo polviĝas, la vento povas kapti kaj forblovi ĝin. En kazo de longdaŭra enspirado, ĝi povas damaĝi la spirorganojn.

14. La surfacon de la jam sekaj stokejoj oni devas rekultivi, planti sur ĝi konvenajn kreskaĵojn. Tio estas malfacila kaj plurjara laboro. Sed jam ekzistas bonaj ekzemploj en Hungario.

*La hungara registaro petis kompetentajn ekspertojn de EU. 11 membrolandoj proponis entute 40 fakulojn. El tiuj 5 estas elektitaj , kaj 3 alvenis la 12-an de oktobro. (Johan Gemoets el Belgio, Pia Lindström el Svedio kaj Riss Alarich el Aŭstrio.) Krome laboras ankaŭ speciale estigita teamo de fakuloj de la Panona Universitato (urbo Veszprém, situanta proksime al Ajka.).



Parto II – Iom pri la historio de la hungaria baŭksitindustrio 8 okt. 2010

1. Baŭksiton oni malkovris en historia Hungario en 1904. En la montaroj Vértes kaj Bakony, en 1920.

2. Samjare komenciĝis la minado de baŭksito, subĉiele kaj poste ankaŭ subtere (Halimba, Gánt)

3. Ekfunkciis uzinoj de alumino (Mosonmagyaróvár 1934, Ajka 1943, Almásfüzitő 1951)

4. „Fornoj” (fakte eletrolizejoj) produktis metalan aluminion (Budapest-Csepel 1934, Tatabánya 1940, Ajka 1943, Inota 1950)

5. Antaŭ kaj dum la dua mondmilito la hungaria aluminio-industrio estis en la mano de svisaj kaj germanaj kompanioj (ALUSUISSE S.A. k.a.) En la jaro 1942 la subĉiela minejo de Gánt (en la montaro Vértes) liveris la duonon de la tiama tut-monda produkto de baŭksito, 912 milojn da tunoj.

6. Post 1945, sekve de la Potsdama Traktato, transprenis ĝin la Sovetunio. En 1954 estiĝis MASZOBAL (Hungara-soveta baŭksito-aluminio-entrepreno.) Poste tio transformiĝis je centpocente hungara MAT (Hungara Trusto de Aluminio), ampleksanta la tutan „vertikalon” de la aluminio-industrio (esplorado, min-ado, produktato de alumino, produktado de metala aluminio, purigo kaj prilaborado de aluminio.)

7. En 1962 estis subskribita kontrakto inter Hungario kaj Sovetunio por 30 jaroj. (a) Hungario eksportis al Sovetunio trajne aluminon, (b) tiu estis elektrolizita tie per la malmultekosta elektra kurento produktata de akvocentraloj, kaj © la metala aluminio – reportita al Hungario por plia prilaborado en la urbo Székes-fehérvár.

8. La pinto estis atingita en la jaro 1985: 884 mil tunoj da alumino estis produktita (kaj preskaŭ duoble pli da ruĝa ŝlimo, kiu restis en Hungario kaj devis esti ie demetita kaj stokata). La pinta kvanto de jara pro-duktado de baŭksito estis 3 milionoj da tunoj.

9. Post la ŝanĝo de la politika reĝimo, en 1991 komenciĝis pluretapa privatigo (HUNGALU Akcia Societo ktp.). La valideco de la Hungara-soveta Kontrakto finiĝis en 1992, kaj ĝi ne iĝis renovita. Sekvis rapida malkresko. Nome la produkta prezo de la hungaria baŭksito estis tro alta por la libera merkato.En 1994 oni produktis jam nur 184 mil tunoj da alumino (21 % de la maksimumo). La uzinoj unu post la aliaj iĝis fermitaj.

10. Nuntempe sole tiu de Ajka funkcias, parte surbaze de malmultekosta baŭksito importita el la iama Jugoslavio (Bosnio) kaj eĉ el Afriko (Gvinio), por produkti diversajn specialajn varojn. (Aluminio ĉesis esti la ĉefa produktaĵo.)

11. Nun la posedanto de la uzino de Ajka (inkluzive la stokejojn de la ruĝa ŝlimo) estas MAL Zrt. (Magyar Aluminiumtermelő és Kereskedelmi Zrt). La prezidanto de la direkcio estas Lajos Tolnay, inĝeniero pri siderurgio, la gvidanto de la firmao – Zoltán Bakonyi.

12. Malgraŭ longjaraj eksperimentoj faritaj en diversaj landoj, inkluzive Hungarion, la utiligado de la ruĝa ŝlimo ankoraŭ ne estas kontentige solvita.

13. Estu menciite ke du mikroelementoj estis industri-skale ekstraktataj: Ga (galio) el la blanka ŝlimo kaj V (vanadio) el la ruĝa ŝlimo. (Por duonkonduktiloj, respektive por spac-teknologio).

Kompilis

Prof-o d-ro Endre Dudich, or-diploma geologo, diplomita instruisto pri biologio kaj kemio eksa direktoro (1965-1968) de la Centra Laboratorio de la Baŭksitesplora Entrepreno en Balatonalmádi
Referencoj


  • BÁNVÖLGYI, György (Budapest) – Tran Minh HUAN (Hanoi): Dewatering, disposal and utilization of red mud: state of the art and emerging technologies. (Senakvigo, stokado ka utiligo de la ruĝa ŝlimo: stato de la disvolvo, kaj aperantaj teknologioj) –ICSOBA Newsletter (Informilo de la Internacia Komisiono pri Baŭksito, Alumino kaj Aluminio), vol. 2, pp 14-29, Dec. 2009

  • DUDICH, Endre: Baŭksito, la dua el la subteraj riĉaĵoj de Hungario. – Sciencaj Komunikaĵoj, p.51-54, Budapest, julio 1976

  • Vizy, Béla: Bauxitkutatás Magyarországon. (Baŭksitesplorado en Hungario.) 148 p. Eldono de la Hungara Muzeo de Baŭksito, Budapest 1999

Nia medio


La natura medio estu protektata kiel homa vivbazo kaj pro ĝia propra valoro.

Oni povas protekti kaj konservi elstarajn originalajn kaj riĉajn naturajn mediojn kun apartaj faŭno kaj flaŭro.

Ege grava por ni homoj estas zorgado pri la pura aero, sufiĉa trinka akvo kaj sana grundo.

Nuntempe pro granda homa aktiveco, pro la produktado de krudaj materialoj, disvolviĝo de industrio kaj agrikulturo, disvolviĝo de urboj okazas samtempe la poluo kaj mediodetruo. Diverspeca homa aktiveco kaŭzas dezertigon, senarbarigon.Sekvas klimatŝanĝo.Laŭ sciencistoj la homaro influas sur la klimaton sendante al la areo duoksidon de karbono/ CO2/ kaj varmigante la klimaton, pli altigas la temperaturon.

Pro tio ŝanĝiĝas "averaĝa vetero", kiun iu regiono spertas. Okazas kataklismoj, tornadoj, ŝtormoj, tertremoj, uraganoj, cunama ondego.

Fariĝis la ozona truo, plialtiĝis sunradiado- malsaniga por homoj.

Nuntempe oni parolas multe pri ekologio, ekologiaj aferoj, kiel mediprotektado, gardo de endanĝerigitaj specioj, protektado de la naturaj pejzaĝoj.

Estas internaciaj traktatoj, konvencioj celantaj la bremsadon de natura mediodetruo kaj klimatŝanĝiĝo.

Aperadas internaciaj, landaj ekologiaj postuloj kaj rekomendoj kiel absorbi la produktitajn rubaĵojn. La ekologiaj postuloj rilatas ankaŭ al la uzo de tradiciaj energioj kaj al nuklea energio, pro la nukleaj rubaĵoj.

Ni devas mem agi por malgrandigi poluon, ŝanĝi la konsum- produktmanierojn. Oni postulas ĉiutagan medioprotektadon: energiŝparon, apartigan rubaĵkolektadon, recikligon, uzon pli ofte publikajn transportilojn, biciklojn .

Pro troa kresko de la loĝantaro oni devas daŭre pli disvolvigi plantoproduktadon , bestoproduktadon, fiŝobredadon. Pro la urba kaj industria ampleksiĝo perdiĝas agrojn. Ŝanĝiĝas agrikulturaj teĥnikoj, sterkado. Jam aperis gene modifaj plantoj kaj manĝaĵoj. Sed plu la plej grava problemo de la homaro estas malsato. Tiu stato tuŝas multajn landojn kaj sociajn tavolojn precipe en la tn.landoj de Tria Mondo. La riĉaj landoj, kvankam per multaj organizoj helpas al ili, ĝenerale ne solvas tiun situacion. Multe da personoj en la tuta mondo suferas pro la malsato aŭ subnutrado ligitaj kun ega malriĉeco en disvolviĝantaj landoj.

Urszula Wieczorek


POLA Esperantisto abontarifo por 2011

Abontarifo - 6 numeroj (dumonata)

1. Abontarifo por Eǔropo............................. 16,-eǔroj

2. Abontarifo por Azio, Ameriko................. 20,-eǔroj

3. Abontarifo por Aǔstralio,......................... 25,-eǔroj

4. Abontarifo por Pollando...........................40,-zlotoj
Abonpagoj sendu al konto de PEA en Nowy Sącz, kiu zorgas pri dissendado.




Numero: 28 1240 1558 1111 0010 1917 5589 por zlotoj

Posedanto de banka konto: Ĉefa Estraro de PEA, Aleja Wolności 37 F, 33-300 Nowy Sącz

aldonu: Pola Esperantisto 2011



Devigaj informoj por

eksterlandaj enpagoj:
Bank Pekao SA I Oddział Nowy Sącz

PL 71 1240 1558 1978 0010 1917 5794



Por eŭro SWIFT kodo: PKOPPLPW



Eblas aboni ankaŭ pere de konto UEA: peaa-v kun indiko

”Pola Esperantisto jaro”






leteroj de legantoj
PRI NECESA HELPO DE ESPERANTISTARO

AL. „BONA ESPERO”


Gian Carlo Fighiera el Torino, nia leganto kaj amiko skribis:

Mi ricevis de Bona Espero la suban mesaĝon.

Kara Giancarlo,

koran dankon pro via solidareca mesaĝo al kiu ni povas tuj respondi estante en Brasília por konsulti kuracistojn kaj facile eniri interreton.

Bona Espero daŭre kunvivadis kun fajroj en la savano, sed ĉi-jare la seka sezono estis tiel severa kaj longdaŭra, kun temperaturoj ĝis 35 gradoj kaj humideco ĝis 10 %, ke la lasta fajrego ne estis bremsebla. La gardistoj de la Nacia Parko ne sukcesis haltigi ĝin; fajrobrigadistoj el Brasília ne povis tuj interveni ĉar ege okupitaj el aliaj partoj de la Centra Altebenaĵo kaj do ni devis elturniĝi solaj. La afero ne estis facila, ĉar la fajro alvenis nokte, akompanata de forta vento kaj kun peno ni sukcesis savi la domojn kaj la ĉirkaŭajn plantaĵojn. 90 % de la teritorio de Bona Espero kaj duono de la apuda Nacia Parko bruliĝis. La ĉefa damaĝo por ni estis la bruligo de kilometroj da pikdrataj bariloj el eŭkaliptaj fostoj kaj la urĝa neceso difini nun la limojn de Bona Espero, kie lastatempe ni havis kazon de invado! Ne valoras la penon rekonstrui la barilojn per eŭkaliptaj fostoj, kiuj senpage abundas ĉe ni, sed kiuj riskos denove bruliĝi, kaj pro tio ni decidis uzi cementajn fostojn kiel definitivan solvon de la problemo.

La vera problemo tamen estas la kosto, ĉar ĉiu fosto, sendepende de la dratoj kaj manlaboro, kostas dek eŭrojn. Post artikolo en "Libera Folio" alvenis ondo de solidareco de esperantistoj kaj al la homoj, kiuj deziris helpi, ni proponis pagi unu foston al nia konto ĉe UEA. La ideo brile funkcias kaj oni jam garantiis la aĉeton de 100 fostojn, kiuj sufiĉos por bari unu kilometron ! Sed iom post iom ni devos rekonstrui dek kilometrojn. Fabrizio Pennacchietti jam informis nin, ke la Torina Esperanto-Grupo kontribuos per 30 fostoj kaj tiu estas ĝojiga informo, kiu instigas nin viziti la Italan Kongreson en Torino venontjare.....se ni ankoraŭ vivos.

En tiu perspektivo ni plej kore salutas vin,

Giuseppe kaj Ursula


Mallongigo de formskandala letero

de la grup(et)o „ Esperanto por EU”


...letero al la ŝtatprezidento, la unua ministro, vicministroj, ministro pri edukado, ministro pri scienco kaj klerigado,

al honoraj patronoj de Eŭropa Tago de Lingvoj

al prezidanto de Varsovio

al ĉefoj kaj vicĉefoj de senato kaj parlamento (listo de la nomoj troviĝas sube)

Ni deziras esprimi niajn grandegajn miron kaj indignon, ke tiuj kleraj personoj ne vidas en ,,Eŭropa Tago de Lingvoj” simplan trompon celantan per mensogaj sloganoj antaŭenigi la superecon de la angla lingvo, diskriminacii kaj humiligi aliajn naciajn lingvojn.

Ni ne povas kompreni, ke politikistoj je gravaj, ŝtataj postenoj konsentas kun tio kaj apogas per sia aŭtoritato enkondukon de la angla lingvo, kiu en rezulto kaŭzos eliminon de la pola lingvo.

....La subtitolo ,, Lingvoj integrigas” estas trompo, ĉar oni scias, ke multaj lingvoj ne faciligas interkompreniĝon. La subtitolo devus esti ,,Multaj lingvoj malintegrigas”,

...kiom longe Eŭropanoj ne interkompreniĝos, tiom longe EU estos fikciaĵo, mito kaj trompo,

.. Lanĉata antaŭ jaroj la ŝajna partnera multlingveco estas utopia revo kaj mensogo,

...ĉu saĝa homo povas kredi, ke ĉiuj Eŭropanoj dum la tuta vivo lernos fremdajn lingvojn por komunikiĝi?

...organizado de solena ,,Tago de Lingvoj 2010” en Pollando havas nenion komunan kun aŭtenta egalrajteco de ĉiuj lingvoj, nur promocias la anglan lingvon.

Honorigo kaj patronado de tiu tago fare de gravaj polaj politikistoj estas honto.

En la nomo de Iniciata Grupo –Esperanto por EU Kazimierz Krzyżak

Letero de leganto

Kun granda intereso kaj miro mi legis en PE- 4 la artikolojn de H. Komar kaj M. Schaeffer pri la elektoj de nova UEA estraro kaj komitata kunsido en Havano.

El la tekstoj oni povas konkludi, ke la estraro ne estimas la tutan esperantistaron pro rilato al ĝiaj reprezentantoj.La kritiko dum la komitata kunsido estis ĝusta. Memkontento de regantoj ne signifas kontenton de regatoj.

,,Kongresa Ŝipo” – kial ne Kosma Ŝipo same reala pro manko de mono? Eble iam oni kongresos sur Luno. Luksa navigado forfluas de realeco.

Kiom da personoj povos tiel kongresi? Certe Estraro de UEA kaj ducent riĉuloj. Esperantistoj ne estas riĉaj.Tian kongreson por riĉuloj oni povas organizi per privata mono, ne per ana.

Mi konsentas, ke kongresoj organizotaj en ekzotikaj landoj estos belegaj turismaj vojaĝoj, sed ne por simplaj kongresanoj - pro tre altaj kostoj. Tial la kostoj organizaj kaj vojaĝaj de malmultaj homoj al la lando, en kiu estas malmultaj Esperantistoj estas sen senco.

Malproksima kongreso malebligas ĉeeston por amaso da homoj. Pro tio UEA ne gajnas monon. Matematiko montras, ke kelkaj milionuloj ne pagas tiom, kiom miloj da malriĉuloj...

Pli profitaj estas la kongresoj en Eŭropo, kie estas multaj asocioj kaj agantoj konantaj problemojn kaj necesajn bezonojn de la movado.

La homoj, kiuj jam de jaroj laboras en Esperantujo kaj kreis ion konkretan havas rajton por esprimi sian opinion kaj dividi sian sperton kun aliuloj.

Mi admiras ĉiujn landajn kaj landeksterajn lokajn, malgrandajn kaj grandajn Esperantajn klubojn kaj asociojn. Ili faras egan kaj belan laboron por nia movado. Mi konas la laboron de la kluboj en Aalen, Herzberg kaj Nowy Sącz. Tiuj homoj estas pasiuloj, de ili ni devas lerni kiel disvastigi, estimi kaj ami laboron por la movado.


K. P. (nomo konata en Redakcio)


Fotogalerio
Galerio ekstera:

La foruma mozaiko montras abundan programon, nian partoprenon en ĝi, diversajn kontaktojn kun gravaj ĉeestantoj kaj etoson de tiu ĉi 4-taga, tre grava por Europo kaj en la "Orienta Mondo" evento. Ekonomia Forumo en Krynica fariĝis dum 20 jaroj signifoplena politike-socie-merkate-kultura aranĝo, en kiu Esperanto sonis kaj videblis jam 4 foje.


Galerio interna:
1.La Tago de Diverseco (Bunteco) en Góra - gaja kaj multkolora.

2. Malgranda informa budo ankaŭ dum la Forumo de Tria Agxo en Nowy Sącz.

3.La E-leciono en varsovia parko, dum Scienca Pikniko.

4.Tutplena salonego en Galicia Urbeto - Nowy Sącz, dum diskutoj de la F. de Tria Aĝo.

5. Impona stando de PEA dum Scienca Pikniko en Varsovio.

6. Organiza teamo de la Tago de Bunteco en la lernejo en Góra.


Sur kovrilpaĝo ni uzis simpatian ĝirafon pentritan de Margarita Malkovskaja – la simbolo de ĉi tiu jare okazinta ARKONES en Poznań. Ni dankas al la organizantoj kaj al Margarita pro la afabla permeso uzi la bildon por nia revuo.

1 Karol Madaj, Małgorzta Żuławnik Proboszcz Getta, Instytut Pamięci Narodowej, Warszawa 2010, p.79.



1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 279.34 Kb.

  • POLA Esperantisto abontarifo por 2011
  • Eblas aboni ankaŭ pere de konto UEA: peaa-v kun indiko ”Pola Esperantisto jaro”
  • Letero de leganto

  • Elŝuti 279.34 Kb.