Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pola Esperantisto

Elŝuti 279.34 Kb.

Pola Esperantisto




paĝo7/8
Dato14.03.2017
Grandeco279.34 Kb.

Elŝuti 279.34 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8

Nek teron de l’ gepatra hejm’, nek lingvon de l’ nacio


Iam forlasos nia gent’, Pjast-reĝa familio.

Jugo fremdula for de ni!

Tiel nin helpu Di’, tiel nin helpu Di’!
Ĝis lasta sangogut’ en vejn’ ni luktos sen fortŝparo,

Ĝis neniiĝos la potenc’ de malamik-najbaro.

Ĉe ĉiu sojlo luktos ni!

Tiel Nin helpu Di’, tiel Nin helpu Di’!


Nomon Pollando savos ni, tomb’ vive ne ricevos

Nin, kiuj glore al Patri’ fruntojn fiere levos.

Teron heredan mastros ni.

Tiel nin helpu Di’, tiel nin helpu Di’!


Ne malestimu nin tiran’, nek senpoligu idon.

Jen la spirit’ por ni hetman’, ni sekvos Lian gvidon.

Korn’ ora vokas: Iru ni!

Tiel nin helpu Di’, tiel nin helpu Di’!


Nian honoron gardos ni; nin oni ne ofendos.

Sanktan batalon iros ni, polecon ni defendos.

Jen la spirit’ por ni hetman’, ni sekvos Lian gvidon.

Korn’ ora vokas: Iru ni!



Tiel nin helpu Di’, tiel nin helpu Di’!

Gramatikaj konsiloj
ESPERANTA GRAMATIKO NE ESTAS MALFACILA.
Ni kune iru la vojon montritan de d-ro Ludoviko Zamenhof.
En mia laŭvica lingva materialo mi intencas prezenti la praktikan uzadon de kvin bone konataj adverboj: kiom, tiom, iom, ĉiom, neniom.

1. La demanda adverbo kiom, kun la signifo „kianombre“,„kiakvante“ estas sufiĉe ofte uzata en diversaj situacioj. Ekz.: Kiom mi ŝuldas al vi? (=Kian kvanton mi ŝuldas al vi?). Diru al mi, kiom mi devas pagi? Kiom kostas semajnfina restado en via urbo? Ĉu vi scias kiom da turistoj somerumas ĉiujare ĉe la pola marbordo? Kiom da infanoj vi havas? Kiom da lingvoj vi parolas? Memoru, kiom da homoj, tiom da gustoj.

2. La adverbon tiom oni ankaŭ ofte uzas en diversaj situacioj. Ekz.: Prunti al vi tiom multe da mono mi ne povas. Hieraŭ mi havis tiom da laboro, ke mi ne povis viziti vin. Malfermu la keston kaj prenu tiom da fruktoj, kiom vi deziras. Tiom da stultaĵoj mi neniam aŭdis. Ŝi estas nun feliĉa havante tiom multe da mono. Pri tiom da feliĉo ŝi neniam sonĝis.

Rimarko: Ofte kiom kaj tiom estas uzataj kune kun multe (aŭ multaj). Ekz.: Ĉu vi scias, kiom multe da malĝojo povas fari al vi unu intriganto (intrigulo)?. Ne ĉiuj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara majstro. Ĉu vi scias kiom multe da polaj kuracistoj laboras en okcidentaj landoj? Oni skribas tiom multe pri bonfarado kaj tiom multe da homoj ne komprenas tion. En ĉiu lando estas homoj havantaj tiom multe, ke ili ne bezonas ŝpari monon. Ĉu vi ankaŭ volas havi tiom multe da mono?

3. La adverbo iom estas montranta nedifinitan sed plej ofte malgrandan kvanton aŭ nombron. Ekz.: Donu al mi iom da akvo, ĉar mi tre soifas. (=donu al mi malgrandan kvanton da akvo). Mi volus ankaŭ havi iom de tiu kuko. Morgaŭ mi havos iom da tempo por denove viziti vin. Ŝajnas al mi, ke vi estas hodiaŭ iom malgaja. Memoru, ke en ĉiu malbono estas iom da bono. En via interesa letero vi faris iom da eraroj. (sufiĉe por mallaŭdi vin). Venis jam aŭtuno kaj la suno iom post iom malaperas.

4. La adverbo ĉiom estas uzata nur en la signifo „la tuta kvanto”. Ekz.: Kiom da benzino vi volas? – Mi volas ĉiom, kiom vi havas (=Mi volas la tutan kvanton da benzino, kiun vi havas). Donu al malsata homo iom, li tuj postulos ĉiom. Iom post iom proksimiĝas malvarmaj tagoj.

5. La adverbo neniom estas signifanta: nenia nombro, nenia kvanto. Ekz.: Ŝi havas neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj! Post semajna laboro ili ricevis neniom da mono. El la brando, kiun mi aĉetis vespere, neniom restis ĝis la mateno. Viaj pensoj preskaŭ neniom diferencas de miaj. Multe da peno, neniom da pano. Jam Ludoviko Zamenhof diris: neniom da oro, sed bona gloro. Ofte kiom kaj tiom estas uzataj kune kun multe (aŭ multaj). Ekz.: Ŝi bonege scias, kiom multe da malĝojo povas fari unu intriganto. Mia najbaro havas tiom multe, ke li ne bezonas ŝpari monon.
Ŝajnas al mi, ke ne ĉiuj esperantistoj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara foririnto. En la tuta mondo neniu scias tiom multe da historioj, kiel la dio de dormo. Ĉu vi scias kiom multe da poloj vivas en Usono?

Ofte kiom kaj iafoje tiom uziĝas por montri, ke io validas nur inter certaj limoj: Kiom mi vidas vi havas nur unu filon. (=Laŭ tio, kion mi vidas, vi havas nur unu filon). Mi kiom eble evitas tiun vorton (=mi laŭeble evitas).



Vortfarado: kioma (demanda aŭ ekkria pronom-adjektivo demandanta pri la nombro, aŭ pri la vico). Ekz.: Kioma horo nun estas? Estas jam tioma horo, ke vi devas ellitiĝi. De la kioma etaĝo vi estas? Mi ne scias, en la kioman klason enirigos ŝin instruisto. En la lernado de Esperanto multaj havas jam ioman sukceson. (=iom da sukceso). Ŝia sukceso estis nenioma. (=estis nula). Ĉu vi scias kioman fojon li ripetis sian rakonton?

Oni uzas ankaŭ la vortojn: iomete (=nur malmulte) kaj iometo (=tre malgranda kvanto). Ekz.: Ŝi trinkis iomete da vino kaj poste belege kantis en Esperanto. Ŝia edzo parolis iomete la Anglan kaj la Francan lingvojn. Lia iometo da kuraĝo, por lerni Esperanton, jam elvaporiĝis.



Rimarko: Ofte kiom kaj iafoje tiom, uziĝas por montri, ke io validas nur inter certaj limoj: Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon. (=Laŭ tio, kion mi vidas, vi havas...) Eble vi havas pli da filoj, sed mi neniam vidis ilin. Mi kiom eble evitas tiun malbelan vorton. (=Mi laŭeble evitas tiun vorton).

Oni povas ankaŭ uzadi jenajn esprimojn: Mi kondukos vin al ŝi, kie ajn ŝi estos trovebla. Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon. (ne gravas, kiu ŝi estos). Ĉiam ajn vi estas bonvena ĉe mi, do venu kiam vi volas. Kian ajn libron vi estas leganta, legu ĝin atente. Mi konsentas akcepti kian ajn pagon. Pri miaj planoj por la venonta jaro nenion ajn mi diros.


KONATAJ KAJ NEKONATAJ ESPERANTAJ SINONIMOJ


(el la libro de Jaan Ojalo, eldonita en la 1999 jaro)
helpi - apogi, subteni, protekti; asisti, kunlabori;

ideo - koncepto; opinio, komprenaĵo; inspiro

identa - egala, simila, adekvata

idiomo - dialekto, ĵargono, slango

imiti - parodii, kopii, plagiati, pastiĉi

impliki - malfaciligi, malhelpi; malordigi

impona - impresa, grandioza, prestiĝa; okulfrapa

indiferenta - inerta, apatia, pasiva; neŭtrala

indiĝeno - aborigeno, aŭtoktono, praloĝanto

inerta - pasiva, neaktiva, seniniciat(iv)a,

infano - fil(in)o, bebo, homido, posteulo, naskito

Czesław Baranowski



Novaj libroj en Pollando
Grava evento
Fine de aŭgusto 2010 ekaperis pollingve interesa libroforma eldonaĵo la biografia leksikono pri polaj esperantistoj- „Słownik biograficzny esperantystów polskich”, kompilita kaj proprakoste eldonita de Józef Golec- konata, precipe en la norda Pollando, esperantista aktivulo.La aŭtoro entreprenis la malfacilan taskon „omaĝe al tiuj, kiuj forpasis kaj donace por tiuj, kiuj venos post ni”.

La evento estas grava kaj ĝi devus esti rimarkita en Pollando ne nur en la esperantista medio La unua tiutipa en la pola literaturo libroforma publikaĵo prezentas polajn esperantistojn kaj pere de iliaj vivhistorioj, sortoj kaj atingoj formas la bildon de Esperanto movado en Pollando ek de ĝia komenco ĝis la lastaj jaroj. La libro samtempe ebligas ankaŭ enrigardon en la tiutempan polan kulturon kaj historion ĝenerale.

La leksikono prezentas en la alfabeta ordo biografaĵojn de 177 polaj esperantistoj kun 150 portretoj, 94 aŭtografoj, 16 esperantistaj ekslibrisoj kaj kelkaj memoraĵpuntoj.

Legado de la leksikono povas esti interesa de diversaj vidpunktoj, ĝi ebligas multajn surprizajn konstatojn. Ekzemple oni povas rimarki, ke pri la internacia lingvo kaj pri la agado en la esperantista medio interesiĝis homoj el diversaj socitavoloj kaj tre diversaj fakoj.Inter la prezentitaj personoj ni trovas universitatajn profesorojn, kuracistojn, pastrojn, juĝistojn, multajn inĝinierojn kaj instruistojn, sed ankaŭ fervojistojn kaj militistojn; mi trovis eĉ ministon.

Alkutimiĝinte, ke nuntempe en niaj E kluboj kaj dum diversaj esperantistaj aranĝoj en Pollando pli multaj estaas virinoj, kun iom da miro mi konstatis, ke inter 177 personoj, prezentitaj en la libro, virinoj estas nur 31.

Kortuŝa kaj interesa estas panoramo de Zamenhof familianoj kaj aliaj pioniroj de Esperanto.Surprize mi rimarkis, ke inter la unuaj batalantoj pro Esperanto estis la fama,admirata dum miaj studoj lingvisto - prof. J. Baudouin de Courtenay kaj ke la internacian lingvon konis kaj uzis la elstara inter la polaj filozofoj prof. Leszek Kołakowski. La leksikono atestas ankaŭ, ke inter pastroj esperantistoj estis ankaŭ la eminenta beatigito, la katolika episkopo Jerzy Matulewicz kaj ke la alia episkopo - Władysław Miziołek sidone kaj efike laboris por utiligo de Esperanto en la katolika eklezio kaj ke li kuncelebris en Esperanto la sanktan meson en la S-kta.Petra baziliko en Romo.

Multaj esperantistoj okupiĝas pri tradukado, sed jam nemultaj scias, ke la fama poeto Julian Tuwim sian poezian kreadon komencis de la tradukado al Esperanto,celante popularigi en la mondo poezion de sia ŝatata poeto Leopold Staff.

Mi menciis nur kelkajn interesaĵojn, kiujn eblas trovi en la aperigita verko de J. Golec, en la libro, kiu postulis longan, penan laboron, kiun la aŭtoro ne forlasis malgraŭ la grava malsaniĝo.

Meritas aldoni, ke apud la kolektitaj biografaĵoj estas menciitaj la fontoj de la biografia materialo kaj tiamaniere la interesiĝintoj povas mem serĉi pli larĝajn informojn. Valora estas ankaŭ tio, ke la eldonaĵo estas provizita per indekso de la prezentitaj personoj, bedaŭrinde mankas en ĝi la paĝnumeroj.

La pli spertaj Esperanto agantoj povas ankaŭ rimarki, ke la prezentita panoramo de la esperantista agado en Pollando ne estas plena, ke ne ĉiuj regionoj estas bone prezentitaj. Bedaŭrinde, malgraŭ la alvoko de s-ano Golec, nemultaj

esperantistoj helpis la kolektadon de biografia materialo.En la antaŭparolo la aŭtoro mem konstatas, ke la verko ne estas kompleta, ke ĝi ne estas finita kaj certe multaj biografioj de la polaj E agantoj restas ekster ĝiaj paĝoj. Sed, kiel diras la aŭtoro,: „la pordo al la trezorejo de la esperantista historio estas malfermita kaj ĝi atendas la sekvajn, ambiciajn aŭtorojn”, ni kredu, ke baldaŭ la sekvaj entuziasmuloj entreprenos la taskon kompletigi kaj daŭrigi la laboron de Józef. Golec – la pioniro sur tiu ĉi kampo.

Teresa Nemere

La libroj oni povas aĉeti ĉe la aŭtoro:

Józef Golec, ul. Sienkiewicza 23 m. 51, 81-811 Sopot, Tel. 58 551 80 86





ESPERANTO EN BYDGOSZCZ pli ol 100 jaroj

Aŭtoro: Andrzej Grzębowski, traduko: Regina Grzębowska

Eldonejo: „Skonpres", Bydgoszcz 2010

ISBN: 978-83-62323-05-0

Kovrilo mola, p. 22




TENERAJ RIGARDOJ

Helena Dobaczewska-Skonieczka

Eldonejo: SKONPRES,

ISBN: 978-83-89962-14-0

Eldonjaro: Bydgoszcz 2009

,Kovrilo mola, p. 50



Kalendaro




17.12.2010

PEA

Eŭropa tago de Diverseco en Warszawa

12.11.2010

Esperanta klubo en Mikołów

Renkontiĝo kun Esperanto

en Mikołów



11-14

11.2010


PEA Filio en Gliwice

GRUPE en Gliwice

10-12

12.2010


Bialistoka Esperanto Societo

Zamenhof Tagoj en Białystok

15.12.2010

PEA Filio en Nowy Sącz

Zamenhof Tagoj en Nowy Sącz

30.04-7.05

2011


PEA ĉefa Estraro,

PEA Filio en Nowy Sącz



32-a Tutpollanda Esperanto-kongreso en Nowy Sącz



Sciencaj novaĵoj
INFORMO EL HUNGARIO
Parto I - FAKTOJ PRI LA RUĜA ŜLIMO 16 okt. 2010

1. La ruĝa ŝlimo ne estas naturaĵo, sed produktaĵo de homa agado. Nome ĝi estas flanka produkto de la aluminio-industrio.

2. Aluminiumon oni produktas el baŭksito. Tio estas plej ofte ruĝ-kolora, pro la enhavo de fer-oksido. La elminitan baŭksiton oni prilaboras en uzino de alumino. Ankaŭ la Alumin-uzino de Ajka funkcias per la plej vaste uzata teknologio, la procezo Bayer. La fajn-grajne muelita baŭksito estas „kuirata” sub granda premo kaj alta temperaturo (240 oC) en natria lesivo (NaOH). Rezultas du produktaĵoj, la blanka ŝlimo kaj la ruĝa ŝlimo.

3. La blankan ŝlimon oni dehidrigas, senakvigas. La rezultinta blanka polvo estas la alumino, Al2O3. Tion oni elektrolizas. Pro la bezonata elektra kurento tio estas multekosta procezo. La fina produktaĵo estas metala aluminio.

4. La ruĝan ŝlimon, diversgrade kaj diversmaniere sekigitan, oni enigas en stokbasenojn („kazedojn”) konstruitajn laŭ preskribita teknika normo. – La konsiston ni demonstras per ekzemplo de sekigita ruĝa ŝlimo el baŭksito de Iszkaszentgyörgy.



Kemia konsisto, pez-%

Mineralogia konsisto, pez-%

Al2 O 3 14,4

hematito 33,0

SiO2 12,5

getito 6,0

Fe2O 3 38,0

Na-Al hidrosilikatoj 32,0

TiO2 5,5

bemito 0,8

perdo pro ardigo 9,6

diasporo 0,9

Na2O 7,5

Ca-Al silikatoj 12,5

CaO 7,6

Ca-titanato 7.0

aliaĵoj 4,9

aliaĵoj 5,0

1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 279.34 Kb.

  • KONATAJ KAJ NEKONATAJ ESPERANTAJ SINONIMOJ
  • Czesław Baranowski

  • Elŝuti 279.34 Kb.