Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pola Esperantisto

Elŝuti 279.34 Kb.

Pola Esperantisto




paĝo6/8
Dato14.03.2017
Grandeco279.34 Kb.

Elŝuti 279.34 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8

Prilaboris Irena Łowińska kaj Wacława Ledzińska

kaj kontrolis Elżbieta Frenszkowska

Necesas ankaŭ kompletigi ĉi tiun prilaboraĵon per la tekstoj, kiuj estis menciitaj. Bonvolu do tralegi la esperantlingvajn versiojn de “Ĵurkanto” de Maria Konopnicka, preĝejan ĵurkanton kaj “Himnon de Varmio.

  

Kontraŭ Malamo


Malamo montras nun koleregan vizaĝon. Neniu kontraŭ ĝi reagas, neniu ĝin kondamnas.

Male, estas tiuj, kiuj konstante parolas pri morala revolucio kaj kondutas kvazaŭ ili sopirus al pendigiloj. Tial malfacile estas silenti kaj ne protesti, ĉar oni ne povas vivi en tiu atmosfero

Malfermante televidon, legante gazeton oni sentas abomenon.Okazas, ke ni ne estas paca popolo. Ni montraĉas dentojn, graŭlas ne nur kontraŭ fremduloj, sed inter ni. Disvastiĝas ŝaŭmo de malamo detruanta nian socian vivon. Necese estas diri pri malamo, pri la sento, kiu ne estimas iun ajn kaj ion ajn.. Oni devas konsciiĝi, kio estas la sento kaj kiom detrua ĝi estas.

Ĝi vidas la mondon nur per neado. Eĉ en tio, kio por aliuloj estas valora, ĝi trovas insidon kaj trompon.Tia estas ĝia norma agado. Malamo ne volas ion bonigi. Male, ĉiu situacio estas taŭga por satisfakcie anonci ies eraron, fiaskon. Per tia agado ĝi ĉirkaŭe venenas ĉiujn, likas kaj per la veneno surverŝas socion.

Sen kaŭzo, sen klarigo kial, serĉas ĝi objekton por detruo. Naskiĝanta malamo ankoraŭ ne scias kion ataki. Do ĝi atakas blinde iun malfortan, nepovan sin defendi. Ofte ĝiaj atakoj estas pro politikaj celoj, ĝi serĉas viktimojn. En homo aganta malame amasiĝas ĵaluzo, envio, kolero, venĝo. Tiuj sentoj iĝas konstanta, malama obsedo - skribis Maks Scheler.

Tischner diris: Elpensante ŝajnajn problemojn, maljustaĵojn en pasinteco kaj estanteco malamuloj ĝuas pro supozoj, narkotas sin per propra kolero.

Malamikuloj disŝiras la plej malnovajn cikatrojn, sangigas ilin kaj eĉ siajn proksimulojn, amikojn nomas perfiduloj.

Ĉu malamo aperas pro maljusteco?

Okazas, ke la homo, kiu spertis maljustecon, perforton, malbonon, ne povas tion forgesi kaj komencas malami. Tiun grandan reagon oni povas kompreni, sed malfacile pravigi ĝin. Multaj homoj suferis, sed pardonis al turmentantoj. Ne en ĉiu restas venĝemo.Venĝo donas nur momentan ŝajnan satisfakcion. Ĝi estas respondo per maljusteco al maljusteco, per malamo al malamo. Kiu estimas sian identecon kaj dignon ne volas egaliĝi kun malbonuloj, penas forgesi, obeas leĝon.

Sociaj situacioj helpas por popola kolero. Kiam oni promesas egalajn ŝancojn kaj estas granda diferenco inter povo kaj posedo de diversaj homoj kreskas grandega malkontento. Tie ĉiam aperas demagogoj, kiuj eluzas tion por siaj propraj fiaj celoj.

Kiuj havas inklinon al malamo?

Plej ofte estas tiuj kun necerta identeco, personeco, malforta karaktero. Tial ili estas influeblaj je sociaj okazintaĵoj. Iritemaj ambiciuloj pro ĉiu banalaĵo ne racie reagas. En malamulo kreskas premo inter deziro esti grava kaj konscio pri propra malvaloro. Kreskas lia volo por montri sian ekziston. De tiu momento komencas detrui lin malamo Eta fakto kaŭzas venĝon.

Ĉiu ilo estas uzata: senbaza kalumnio, mensogo, ofendo. Kiam malamo venenas homon, tio estas afero de lia konscienco. Tamen la veneno gutas kaj infektas aliulojn. Tiam nenio haltos ĝin, ĝi disvastiĝas kaj neglektas argumentojn. Efikoj estas fatalaj. Per malamo nenion oni konstruis. Malamulo volas juĝi, detrui, humiligi personojn laŭ ĝi malamikajn. Malamikon estas facile trovi kaj inciti kontraŭ li opinion. Malamo kiel glua koto kovras ĉiun socian agadon, ruinigas ĉion bonan. Hodiaŭ ĝi montras sian koleregan vizaĝon sed neniu reagas, neniu kondamnas ĝin. Male, estas personoj, kiuj heroldas moralan revolucion kaj volonte flegas malamon.

Estas jam tempo por diri: sufiĉas!



Protestu la terurigataj honestaj homoj1

Kial ni permesas detrui nian socion? Mia voĉo certe iujn indignos. Bone, eble ili pripensos sian agadon. Mi nur demandas: Ĉu por politikaj satisfakcioj de fiaj homoj suferis kaj batalis je libereco mia generacio?



Barbara Skarga filozofo, (el arkivo de GW)

Tradukis Danuta Kowalska

Subaŭskultita en la kuracista atendejo
Atendante inter maljunaj homoj en la registrejo ĉe kardiologo, mi aŭdis laŭte parolantan maljunan sinjoron, kritike komentanta aktualajn politikajn enlandajn okazintaĵojn. Pli profunde spirante, li faris etan paŭzon, kiun utiligis iu virino, ankaŭ multjara, por demandi lin, pri la kaŭzo de lasta bruo, prezentita en la televida ĵurnalo. La maljunulo volonte kaj plenemocie klarigis, ke temas pri la opinio, laŭ kiu la forpasinta, en la fama aviadila akcidento, pola prezidento, prof. Lech Kaczyński, havas sangon sur la manoj, ĉar li devigis la piloton surterigi en malĝustaj veterkondiĉoj, kio estis la kaŭzo de la akcidento apud Smoleńsk en Rusio.

Unu el la atendantoj demandis mallaŭvoĉe, pri la certeco de la opinio. La demando kaŭzis, ke la laŭtparolanto rapide kaj litaniforme menciis ĉiujn supozeblajn pekojn de la forpasinta prezidento.

La mallaŭta voĉo denove demandis pri la certeco, rilate la pekojn de la prezidento. Kelkaj personoj preskaŭ koruse klarigis, ke ĉion ĉi “diris la pola televido”.

Alia persono, ĝis nun silentanta, reagis pli radikale pri la verdiremo de televidaj ĵurnaloj kaj de aliaj amaskomunikiloj, dirante pli malpli jene:

Se ĉio ĉi, kion ni ĉi tie aŭdis estas mensogo, disvastigata kiel interpartia bataltemo, tiam mi demandas, ĉu ni, kiel kristanoj, estas konsciaj, ke ni publike pekas, disvastigante mensogojn pri mortintoj, anstataŭ preĝi en ilia intenco, se fakte ili trairis en la eternecon kun iuj pekoj.” Ekregis silento, kiun post kelka tempo rompis la kardiologo, alvokanta sekvantan pacjenton.

Aŭskultante la strangan komenton de televidinformoj, mi permesis al miaj pensoj iomete vagadi pri la problemo, nomata lango-pekoj. Kiu ne havas la pekojn!? Kies lango estas libera de tiu ĉi pekemo? Se tiel ne estus, sur la paĝoj de Biblio estus neniu mencio pri tiu ĉi homa malforteco. Estas sciate, ke estas alie. Jam la plej junaj kristanoj scias, ke oni ne povas false opinii pri la proksimuloj. Infanoj eĉ scias, de kie devenas la ordono kaj kiu estas ĝia aŭtoro. Sed ni plenkreskuloj …, ni plej verŝajne pli bone farus, se ni kun infaneca akurateco observus la ordonon kaj provus iom ŝanĝi niajn opiniojn pri lango-pekoj, ĝenerale komprenataj kiel negravaj peketoj.

Ni provu konsideri kelkajn bibliajn indikojn, koncernantaj la peko-inklinon.

Preskaŭ en ĉiu libro de la Biblio troveblas informoj pri bona aŭ malbona uzo de lango; pri malbonaj rezultoj de tiuj ĉi pekoj kaj pri uzo de lango, por ke tio ĉi estu agrabla al Dio. Mi supozas, ke komence sufiĉus mencii nur kelkajn versojn el la libroj de Nova Testamento, por ke ni havu imagon, kiel grava estas neceso, zorgi pri la sen-pripensa uzado de la parolilo.

Ekzemple, pri modera uzado de lango ni ekscias, legante fragmenton el la 3. ĉapitro de letero de apostolo Jakobo, kiu jene skribis: “6 Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena. 7 ĉar ĉiun specon de bestoj kaj birdoj, de rampaĵoj kaj enmaraĵoj la homa raso al si subigas kaj subigis; 8 sed la langon neniu povas subigi; ĝi estas malkvieta malbono, plena de mortiga veneno. 9 Per ĝi ni benas la Sinjoron kaj Patron; kaj per ĝi ni malbenas homojn, faritajn laŭ la bildo de Dio; 10 el la sama buŝo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio devus ne tiel esti. 11 ĉu la fonto elŝprucigas el la sama aperturo dolĉan akvon kaj maldolĉan? 12 ĉu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aŭ vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas dolĉaĵon.

Apostolo Paŭlo en la 3. ĉapitro de letero al la Romanoj skribas pli konvinke pri la populara peko: “13 Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj; 14 Ilia buŝo estas plena de malbenado kaj malico;”

Tute aliajn asociaciojn vekas la rakonto (alegorio, parabolo) pri “la riĉulo kaj Lazaro”, notita en la evangelio de Luko en la 16. ĉapitro, kie ni legas: “24 Kaj li ekkriis, kaj diris: Patro Abraham, kompatu min, kaj sendu Lazaron, por ke li trempu en akvon la pinton de sia fingro, por malvarmigi mian langon; ĉar mi tre suferas en ĉi tiu flamo.”

Oni povas supozi, ke en la vivo post vivo, tio estas sur la dua flanko de la vivo, kiu atendas nin ĉiujn, la lango-impresoj plu ekzistos.

Analogiaj asociigoj vekas la fragmento de Apokalipso, devenanta de la 16. ĉapitro, koncernanta la enhavon de ujo, elverŝita je la trono de bruto: “10 Kaj la kvina elverŝis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj ĝia regno mallumiĝis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego,”

Oni devas memori, ke adresatoj de tiuj ĉi citaĵoj vivis inter idolanoj, kies moroj ne plaĉis al Dio, sed tiel allogadis la anojn de la Elektita Popolo, kiuj ili ofte ĉesis vivi, kiel infanoj de Dio, kaj ne observis indikojn menciitaj en la Tora.

Por la nuntempa kristano senhezite aktualaj ŝajnas esti jenaj vortoj el la letero de apostolo Jakobo, en la 1. ĉapitro: “26 Se iu ŝajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.”kaj en la 1. letero de apostolo Petro, en la 3. ĉapitro: „10 Ĉar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, tiu gardu sian langon kontraŭ malbono, kaj sian buŝon kontraŭ mensoga parolo.”

Apostolo Paŭlo en la letero al Romanoj, en la 14. ĉapitro metas kvazaŭ la proverban punkton je la „i“, skribante: „11.Ĉar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaŭ mi kliniĝos ĉiu genuo, kaj ĉiu lango gloros Dion.”

La ne imit-ebla modelo de perfekta langouzado estas senhezita David, la dua reĝo de izraelidoj. Preskaŭ ĉiu leganto de psalmoj admiras lian belan poezion, la vortojn surparigitajn, pro kiu li estas ofte nomata kiel laŭdo-kantisto de la Dio-Jaĥve. Li alpreĝadis Dion propravorte kaj la muziko de lia harpo kaŭzis, ke liaj preĝoj estis akceptitaj de Dio, kiel tre agrablaj. Li sukcesis malfermi sian koron antaŭ la Plejaltulo, iam tre trista, iam rankore kaj triste, sed plej ofte li laŭdis Dion kaj dankis al Li pro la ŝirmo antaŭ liaj multaj malamikoj kaj pro la helpo en la reĝaj malfacilaj taskoj.

Ĉiuj psalmoj, sed precipe la psalmoj de David povas esti fruktodona kampo de pluaj konsideroj pri la larĝe komprenataj lango-problemoj. Al volontuloj mi proponas pristudi jenajn Bibli-versojn, dezirante kortuŝan lekturon kaj agrablajn pripensojn. (Psalmo 5: 9-10, Ps. 15: 2-3, Ps. 31: 21, Ps. 34:14, Ps. 35: 26-28, Ps. 37: 30-31, Ps. 39: 2, Ps. 45: 2, Ps. 50: 19-21, Ps. 51: 15-17, Ps. 52: 3-6, Ps. 55: 10, Ps. 57: 5, Ps. 64: 16-18, Ps. 71: 22-24, Ps. 78: 35-37, Ps. 119: 169-172, Ps. 126: 1-2, Ps. 140: 2-4)


La biblicitaĵoj devenas de www.LaSanktaBiblio

Antoni Tabacki, Katowice






Kantoj-Poezio
Himno de Varmio

Muziko – F. Nowowiejski, vortoj – M. Paruszewska
Varmio, kara mia, vi lulis min al dorm’,

Hejmtero familia, de amo tremas kor’.

Suferis vi subpremon de ruza, fremda vol’,

Sed malliberkatenon forŝiris jam popol’,

Sed malliberkatenon forŝiris jam popol’.
Ni, infanar’ varmia, la landon amas ni.

Post tempo maltrankvila jam venis idili’.

Kastelon de Olŝtino aneksis malamik’.

nun polaj flagoj tie, kaj nova regas viv’,

Nun polaj flagoj tie, kaj nova regas viv’.
Suferis ter’ varmia ĝis mondbatala temp’,

Kaj blanka aglo tiam al ĝi reflugis mem.

Varmio, tero Sankta, ni, infanar’ de vi,

Por vi la himnon kantas, eĉ sangon donos ni,

Por vi la himnon kantas, eĉ sangon donos ni!
Ĵurkanto

Muziko de Feliks Nowowiejski,

vortoj de Maria Konopnicka

1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 279.34 Kb.

  • Barbara Skarga filozofo

  • Elŝuti 279.34 Kb.