Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pola Esperantisto

Elŝuti 279.34 Kb.

Pola Esperantisto




paĝo5/8
Dato14.03.2017
Grandeco279.34 Kb.

Elŝuti 279.34 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8

Feliks Nowowiejski – pola komponisto meritanta daŭran memoron

La Frusomera Renkontiĝo de Esperantistoj Ŝatantaj Olŝtinon, FREŜO, okazinta komence de la nunjara julio kompreneble en Olsztyn [Olŝtino], trapasis sub la signo de kelkaj rondaj datrevenoj, precipe gravaj por ni, poloj. La ĉefan lokon inter ili tutcerte okupis la sescenta datreveno de la famega batalo inter la pola-litova kaj Teŭtona armeoj. Ĝi okazis meze de julio en la 1410-a jaro apud vilaĝo Grunwald [Grunvald] – la norda landparto.

Tamen, ĉi-momente ne pri tiu batalo ni volas skribi, ĉar nunjare en Pollando estas solenataj ankaŭ aliaj memorindaj jubileoj. Pasis jam cent jaroj ekde kiam la poloj unuafoje ekaŭdis gravan kanton pollingve nomatan “Rota”, esperantlingve – “Ĵurkanto”. Antaŭ cent jaroj, la okan de oktobro samjare forpasis Maria Konopnicka, tre fama pola poetino, aŭtorino de vortoj de “Ĵurkanto”. Naŭdek jarojn antaŭe alia poetino, Maria Paruszewska [Paruŝevska], verkis la versaĵon, kies vortoj fariĝis la teksto de “Himno de Varmio” – norda landparto. Melodiojn por la ambaŭ kantoj komponis Feliks Nowowiejski [Novovjejski], pri kies vivo, laboro kaj atingoj ni volas rakonti komence.

Feliks Franciszek Nowowiejski naskiĝis la okan de februaro en la jaro 1877-a en la urbeto Wartenburg, nuna Barczewo [Barĉevo], proksime al Olŝtino, ĉefurbo de la nuntempa regiono Varmio kaj Mazurio. Li estis la kvina el inter dek infanoj de Franciszek kaj Katarzyna Nowowiejski. Ambaŭ gepatroj interesiĝis pri muziko: la patro – tajloristo, kantis en koruso; la patrino – dommastrino, ŝatis kanti kaj eĉ instruis kanti siajn infanojn. Jam en la frua infanaĝo Feliks provis komponi siajn unuajn muzikaĵojn. Vidante tion, la gepatroj sendis lin por edukado en la ĉeklostra muziklernejo en la loko Święta Lipka, ne malproksime de Barĉevo.

En la jaro 1898-a Nowowiejski-familio transloĝiĝis en Olŝtinon kaj Feliks komencis laboron kiel muzikisto en armea orkestro, la perlaboritan monon destinante por helpi al la gepatroj. Li tiutempe komponis multajn marŝojn por la armeo. Pro unu el ili, “Marŝo sub la standardo de paco”, li ricevis monpremion, kiu ebligis al li partoprenon en muzikkurso en Berlina konservatorio. Reveninte Olŝtinon Feliks eklaboris kiel orgenludisto en la preĝejo al Sankta Jakobo, ĉefpatrono de la urbo. Tiu okupo tamen ne kontentigis lin, ĉar antaŭ ĉio li deziris komponi. Do, li decidis daŭrigi la muzikstudojn en Berlino.

Li multe komponis tiutempe kaj ricevadis premiojn. Unu el ili, tiu pro oratorio „Reveno de la erariranta filo” permesis al la komponisto entrepreni longdaŭran vojaĝon tra kelkaj eŭropaj landoj. Li tiam ligis diversajn kontaktojn kun famkonataj komponistoj, ekzemple kun Antonin Dvořak.

Fininte la studadon en Berlino, Nowowiejski ricevis la postenon de profesoro en la tiea konservatorio. Krom instruado kaj lekciado li daŭre komponis multe: himnon “Kanto pri aglo”, himnon „Ho, sankta pola lando”, psalmon “Patrujo”, kantaton „Konrad Wallenrod” kaj uverturon bazitan sur la folkloro de sia naskiĝregiono: “Polaj svatantoj”.

Psalmoj (helena psalmos - laŭda kanto) estas himnoj de la hebrea religia poezio kaj preĝoj (el la Malnova testamento). Ili konsistigas la deknaŭan libron de la Malnova testamento, la Psalmaron. Oni atribuas la aŭtorecon de la psalmoj al la reĝo Davido (ĉirkaŭ 1000 a.K.)

Nuntempe homoj kun plaĉo aŭskultas komponitajn de Nowowiejski marajn kantajn. Liajn verkojn alte pritaksis la tiama direktoro de la nacia filharmonio en Varsovio, kaj li invitis la komponiston por tie koncerti.

Paŝo post paŝo Nowowiejski pli kaj pli famiĝis i.a. pro la oratorio „Quo vadis”, kiu unuafoje estis prezentita en Amsterdamo, en la jaro 1909-a, kaj sekve en cent kvindek eŭropaj kaj usonaj urboj. Samjare Feliks fariĝis direktoro de la Krakova muzika societo.

En la jaro 1910-a la pola nacio solene festis tiun ĉegrunvaldan famegan interbatalon de la pola-litova armeo kontraŭ la Teŭtonan militistaron. Dum la aranĝita en Krakovo, tiuokaza, ĉefa solenaĵo estis la unuan fojon prezentita komponaĵo de Nowowiejski, komence titolita „Grunwald”, kiu fariĝis muziko por la samtitola versaĵo de Maria Konopnicka, kaj tiel kreiĝis la kanto poste titolita „Ĵurkanto”. Tamen rakonto pri ĝia plua historio sekvos pli poste.

Kiam eksplodis la unua mondmilito, Feliks Nowowiejski eklaboris en Berlino, en armea orkestro. Post la kvar militaj jaroj, kiam en la 1918-a jaro renaskiĝis la sendependa pola ŝtato, Feliks Nowowiejski ekloĝis en Poznań [Poznano] kaj tie laboris kiel komponisto, orkestrestro kaj orgenludisto. Li koncertis en multaj polaj urboj, destinante la gajnitan monon por la komitato, kies tasko estis organizado de plebiscito okazonta en la varmia regiono. Tiu plebiscito estis dononta respondon, al kiu nacio volas aparteni la tiea loĝantaro; ĉu al la pola, aŭ al la germana. La komponiston naskiĝintan en la varmia Wartenburg, karakterizis specifa elparolmaniero de pollingvaj vortoj, pro tio li estis nefavore akceptata en Krakovo, nek en Varsovio.

Restante profesoro de la poznana konservatorio, Nowowiejski fondis tie kelkajn korusojn kaj plensukcese enscenigis la plej faman el siaj operoj, “Legendo de Balta Maro”. La verko, kiun oni kelkfoje prezentis en Lvovo kaj Krakovo, estis aprobe akceptata de muzikkritikistoj. La sekvaj jaroj kunportis al la komponisto laŭvicajn premiojn pro tiaj verkoj, kiel operoj, simfonioj, oratorioj, kantoj, kaj aliaj. Li ricevis la ŝtatan premion, pro la oratorio “Quo vadis” – eĉ la titolon de papa ĉambelano, kaj krome – tre altprestiĝan ordenon “Polonia Restituta”.

La eksplodo de la dua mondmilito devigis la komponiston ekloĝi en Krakovo kaj tie pasigi la hitleranan okupadon. Al Poznano Nowowiejski revenis jam post la militfiniĝo, sed bedaŭrinde, por nelonge, ĉar la dekokan de januaro en la 1946-a jaro, post grava malsano li forpasis.

La pola granda komponisto, Feliks Nowowiejski, kiu dum sia vivo estis tre alte aprezata, tamen en Pollando lastatempe iom forgesita, sed ne en sia naskiĝregiono, kie li vivis kaj laboris, ĉar la tieaj loĝantoj organizas multajn koncertojn, renkontiĝoj kaj aranĝojn dediĉitajn al li, do – faras ĉion por konservi memoron pri sia multmerita samregionano.

Ekde la jaro 2001-a en lia naskiĝurbo Barĉevo, ĉiujare en majo estas aranĝataj internaciaj festivaloj de la korusa kaj orgena muziko, kiuj portas lian nomon. Samurbe funkcias riĉenhava, en la jaro 1961-a jaro fondita, muzeo de Feliks Nowowiejski. Tie rigardeblas multaj muziknotoj, manuskriptoj, portretoj, fotoj kaj aliaj memoraĵoj, kiuj konsistigas la portempan ekspozicion. La vizitantoj povas foje aŭskulti muzikon en negranda saloneto kaj ankaŭ interesan rakonton de juna ĉiĉeronino, tre zorge okupiĝanta pri la muzeo. Ŝi ege ekĝojis, kiam ni, FREŜO-anoj, donacis al la muzeo esperantlingvajn versiojn de “Ĵurkanto” kaj “Himno de Varmio”.

Sed ne nur Barĉevo memorigas la komponiston. En Olŝtino lian nomon ricevis la ŝtata Varmia-Mazuria Filharmonio kaj unu el la urbaj stratoj. Ankaŭ en Poznano, kie li pasigis signifan parton de sia vivo kaj kie nun loĝas lia plej juna filo Johano kun sia familio, oni klopodas digne honorigi lian memoron.

Kaj nun bonvolu aldoni kelkajn vortojn pri tiu verko, kiun nun konas ĉiu polo, kaj kiu pleje famigis la nomon de Nowowiejski. Temas ne pri simfonioj, nek pri operoj, nek pri plej vaste konataj oratorioj. Temas pri tiu nelonga melodio, kiun la muzikisto komponis omaĝe al tiu jam antaŭe menciita grunvaldbatala jubileo kaj kiu, kune kun la versaĵo de Maria Konopnicka, fariĝis unu el la plej gravaj patriotaj kantoj de la pola nacio.

La tekston de „Ĵurkanto” la poetino verkis en la jaro 1908-a kiel proteston kontraŭ la akra reĝimo flanke de la germana aneksinto de la landparto. En tiu teksto esprimiĝis granda patriotismo de la aŭtorino, ŝia arda amo al la nacio kaj zorgo pri ties estonteco. Pro sia varmega forto la versaĵo akiris grandan popularecon, kiu la apogeon atingis antaŭ sendependiĝo de Pollando en la 1918-a jaro. Multajn melodiojn oni provis verki al ĝi, sed fine akceptiĝis nur tiu de Nowowiejski. Kelkaj emas opinii “Ĵurkanton” katehismo de patrioteco. La kanto kelkfoje ŝanĝis la titolojn, kaj finfine restis ĵurkanto. Kial ĵurkanto? – ĉar ĉiu ĝia strofo finiĝas per la vortoj, kiuj finas ĵurformulon de kredantaj homoj. La melodion de “Ĵurkanto” Nowowiejski verkis januare en la 1910 jaro, sed jam la dekkvinan de la samjara julio en Krakovo ĝi estis solene plenumita de orkestro kun la milpersona koruso, kiun kompletigis la komponisto mem. Post la dua mondmilito “Ĵurkanto” kandidatis por fariĝi himno de la pola nacio, sed venkis Mazurko de Dąbrowski. Tamen ĉi tiu kanto okupas gravan lokon en la nacia vivo; ĝi estas plenumata dum seriozaj, naciaj aŭ ŝtataj solenaĵoj.

Pri la vivo kaj literatura verkaro de Maria Konopnicka, aŭtorino de la kantoteksto, valoras rakonti pli multe, sed tamen aliokaze. Nun menciindas nur, ke ŝia, ankaŭ centjara jubileo okazos ĉi-jare, ĉar la okan de oktobro ŝi forpasis.

Kiel jam estis skribite, Feliks Nowowiejski komponis ankaŭ la melodion por la versaĵo de Maria Paruszewska, kaj tiele kreiĝis la kanto, kiun la komponisto prezentis la duan de junio en la jaro 1920-a, dum la koncerto okazinta en Olŝtino kelkajn tagojn antaŭ la jam menciita plebiscito. Tiu kanto, kiu esprimas grandan amon de la aŭtorino al la regiono, estis elektita kiel himno de Varmio. Tio okazis la dudekan de junio en la dumila jaro, do, la okdekan datrevenon de ĝia kreiĝo. Nun oni povas aŭdi melodion de la himno en Olŝtino ĉiutagmeze. De tempo al tempo ludas ĝin sur la balkono de urbodomo juna, blinda trumpetisto. Necesas ankaŭ aldoni, ke preskaŭ ĉiu pola landregiono ricevis sian himnon de la varmia muzikisto.

Konsiderante ĉion, kio ĝis nun estis skribita, ni povas konstati, ke tute prave la nuna, 2010-a jaro estas proklamita de olŝtina urba estraro la jaro de Feliks Nowowiejski, ĉar tiu proklamo espereble kontribuos al pliriĉigo de la scio pri li, ĉar tiu nobla homo, fervora patrioto kaj estiminda, alttalenta muzikisto tutcerte meritas konstante daŭrantan memoron flanke de la samnacianoj kaj de homoj, kiuj vere amas la altvaloran muzikon.


1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 279.34 Kb.


Elŝuti 279.34 Kb.