Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pola Esperantisto

Elŝuti 279.34 Kb.

Pola Esperantisto




paĝo4/8
Dato14.03.2017
Grandeco279.34 Kb.

Elŝuti 279.34 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8

Roman Dobrzyński


PAROKO EN GETO
Du katolikaj pastroj estis postmorte distingitaj per la medalo „Justulo inter la Popoloj de la Mondo”. La decidon de Yad Vashem influis atestoj de d-ro L.C.Zaleski-Zamenhof.

En unu el interparoloj, laŭ kiuj estis verkita libro La Zamenhof-strato, ĝia protagonisto rememoris, ke kiel juna knabo li foje ricevis kapkaresojn de pastro. Kiu pastro? Mi demandis kaj responde la nepo de la kreinto de Esperanto rakontis, ke en la jaro 1981 lia filino Hanna kun sia familio ĉeestis en Romo aŭdiencon, dum kiu Johano Paŭlo la 2-a akceptis polojn. Al lia nepino, Klementyna, tiam apenaŭ dujara, oni flustre klarigis, ke tuj aperos la papo. Kiam Johano Paŭlo la 2-a eniris la aŭdiencsalonon, Klementyna kriis: “Papero, papero!” Ŝi konfuzis la vortojn “papo” kaj “papero”, kiuj en la pola lingvo simile sonas. La papo iris rekte al la etulino, levis ŝin sur siajn brakojn kaj karesis ŝian kapon. Dum Hanna tion rakontis, Ludoviko rememoris la saman geston de pastro Godlewski, okazintan kvardek jaron pli frue.

D-ro Ludoviko K.Zaleski- Zamenhof malkaŝis faktojn, neniam publikigitajn. Kiel la 14-jara knabo li estis perforte sendita en la geton kaj post kelka tempo ekloĝis kune kun sia patrino Wanda kaj kelkaj aliaj familianoj en la sidejo de la katolika paroko laŭ invito de ĝia estro Marceli Godlewski. Poste mi memstare esploris ĝiajn spurojn en la varsovia geto, establita fine de 1940 de la germanaj okupantoj. Tiutempe en la pola ĉefurbo vivis proksimume 300 mil judoj. La militaj administrantoj de Varsovio ordonis al judoj translokiĝi en apartan kvartalon kaj konstruis ĉirkaŭ ĝi muron 16 km. longan.

La muro dividis la parokon tiel, ke la preĝejo restis en la geto. Nejudoj estis forpelitaj, tamen montriĝis, ke inter la novaj loĝantoj troviĝis proksimume 2 mil katolikoj. Pastro Godlewski esprimis deziron fariĝi ilia animzorganto. Danke al interveno de episkopo St.Gall la germanaj instancoj permesis malfermadi la preĝejon tri tagojn semajne dum unu horo sub kontrolo de ĝendarmoj. Ĉiuj Sanktuloj estiĝis unusola en la mondo katolika templo oficiale destinita por judaj kristanoj.1 Tamen inter la personoj invititaj loĝi en la apudpreĝejaj domoj troviĝis same katolikoj kiel nebaptitaj judoj.

Parokestro de laboristoj



Tiu malmulte konata kazo montriĝis filminda temo. Mi verkis skizon de scenaro, kies ĉefprotagonisto estis konsiderita la parokestro Godlewski, kiu evidentiĝis persono kun eksterordinara biografio. Kiel pastro li atingis rangon de prelato, havis sciencan titolon de doktoro, akiritan en Romo kaj famiĝis kiel aŭtoro de verkoj pri la biblia arkeologio, inkluzive de “Biblia Atlaso”. Li parolis krom la pola kaj la rusa ankaŭ germane, france, itale kaj angle. Dum la unua mondmilito pastro Godlewski estis nomita estro de la paroko de Ĉiuj Sanktuloj. Ĝi ampleksis industrian kvartalon, enloĝitan de ĉirkaŭ 75 mil parokanoj, ĉefe laboristoj. La paroka preĝejo, konstruita fine de la 19-a jarcento, estis la plej granda en Varsovio, ĝi situis ĉe Grzybowski-placo, kiu estis ofta scenejo de laboristaj manifestacioj. Marceli Godlewski ne hazarde parokestriĝis en tiu loko. Li estis sperta aktivulo, aganta en laborista medio en la spirito de la papa encikliko Rerum Novarum, kiun Leono la 13-a publikigis en 1891.

La paroko malfermis al sia nova estro perspektivon de socia agado kun la celo plialtigi la spiritan, intelektan kaj ekonomian nivelon de siaj parokanoj. Interalie li strebis kontraŭstari malriĉiĝon de la parokanoj, stimuladi ilian ekonomian entreprenemon kaj solidarecan defendon kontraŭ konkurenco, kiun en tiamaj cirkonstancoj reprezentis ĉefe judoj kaj germanoj. Sur tiu kampo li akiris etikedon de antisemito. Tiun ĉi opinion firmigis lia kritikado de riĉuloj, kiuj sekse uzis siajn servistinojn kaj kaze de gravediĝo forĵetadis ilin. La virina ordeno “Maria-Familio” helpis la malfeliĉajn patrinojn. La pastro kunlaboris kun la monaĥinoj.

En la planita filmo mi intencis fokusi dramajn eventojn, kiujn frontis Marceli Godlewski kiel “parokestro de geto”. En majo 1995 Pola Televido invitis al Varsovio d-ron Ludovikon C.Zaleski-Zamenhof. Lia rolo laŭ la scenaro koncernis nur kelkminutan epizodon, en kiu li estis rememorigonta la pastron. Tamen la filmado plilongiĝis je tri tagoj, estis realigata en diversaj lokoj kaj koncernis plurajn aspektojn de la vivo en la geto, kiujn rememoris la nepo de Ludoviko Zamenhof. Akompanis nian skipon la tiama parokestro, d-ro Zadzisław Król, kiu mem aldonis interesajn detalojn jen pri sia fama antaŭulo, jen pri la preĝejo mem. Vole-ne-vole mi registris abundam materialon kaj realigis filmon Oazo de Ĉiuj Sanktuloj, diferencan de la scenaro; ĝia protagonisto iĝis la nepo de la kreinto de Esperanto..

Parokestro de geto

Komence de 2010 IPN (Instituto de Nacia Memoro) petis mian konsenton uzi fragmenton de mia libro La Zamenhof-strato kaj mian filmon Oazo de Ĉiuj Sanktuloj kiel aneksaĵojn al libro Proboszcz Getta (Parokestro de Geto), kiu estis preparata por eldono honore al la memoro de pastroj Marceli Godlewski kaj Andrzej Czarnecki okaze de ilia distingo per la israela ordeno. IPN ĵus sendis al mi ekzempleron de la preta libro kaj aneksitan diskon kun la filmo. Montriĝis, ke tiu scienca verko estas ankaŭ fascina legindaĵo.La aŭtoroj, Karol Madaj kaj Małgorzta Żuławnik, profesiaj historiistoj, baziĝis sur kritike analizitaj dokumentoj. Żuławnik esploris biografion de Marceli Godlewski ekde lia naskiĝo en 1865 ĝis la invado de la nazia Germanio kontraŭ Pollando. La aŭtorino fokusis sian atenton je lia aktiveco inter laboristaro, montris lin kiel talentan oratoron, polemikiston, eldoniston kaj organizanton, dum Madaj priskribis la pastron en teruraj cirkonstancoj de la milite okupita Varsovio.

Antaŭ sia morto (1945) la pastro vidis la preĝejon de Ĉiuj Sanktuloj totale detruitan. Tio okazis dum la varsovia insurekcio, kiu komenciĝis la 1-an de aŭgusto 1944 kaj daŭris tri monatojn. La preĝejo estis reduto de la ribelintoj, kiuj arde defendis sin kontraŭ germanaj taĉmentoj, helpataj de artilerio kaj aviadiloj. Jam pli frue, en septembro 1939 ĝi estis damaĝita, kiam la germanaj aviadiloj multfoje bombis la urbocentron, neniigante interalie la domon de Zamenhofoj ĉe Królewska-strato 41, kiu situis proksime al la preĝejo.

La germana armeo, invadinte Pollandon la 1-an de spetembro 1939, bezonis unu monaton, por konkeri ĝian ĉefurbon. La okupado de Varsovio komenciĝis per amasa arestado laŭ pli frue preparitaj listoj, sur kiuj troviĝis ĉefe inteligentularo sendepende de ilia etna deveno. La areston suferis multaj pastroj, interalie Marceli Godlewski. Oni retenis lin en la malliberejo ĉe la Daniłowiczowska-strato, kie ankaŭ troviĝis d-ro Adam Zamenhof, samtempe arestita en la hospitalo de Czyste, kiel ĝia milita komandanto en rango de kapitano. En januaro 1940 la filo de Ludoviko Zamenhof estis mortpafita en la apudvarsovia arbaro Palmiry kune kun sia bofrato H.Minc kaj multaj aliaj eminentaj polaj civitanoj kiel la parlamentestro M.Rataj kaj la olimpika ormedalĉampiono J.Kusociński. La pastro estis liberigita post kelkaj monatoj.



Oazo de Ĉiuj Sanktuloj

Apenaŭ la 75-jara parokestro sukcesis ŝtopi truojn en la tegmento de sia preĝejo, oni aneksis ĝin en la geton fine de 1940. Li restis nur kun vikario Andrzej Czarnecki, ĉar aliaj pastroj kaj laboristoj devis forlasi sian preĝejon. En la paroka domo kaj apudaj mastrumejoj postrestis multe da libera spaco, dum la loĝkondiĉoj en la geto similis inferon. Sur 3 km² vivis 350 mil personoj kaj ilia nombro konstante kreskis. La parokejon plenigis ĉ.100 personoj.

En la libro Parokestro de geto troviĝas listo de 61 loĝantoj. Prilaboris ĝin Rudolf Hermelin, kiu okupiĝis pri administrado de la paroka sidejo kun la nova loĝantaro. Li estis filo de Aŭgusta, la fratino de Ludoviko Zamenhof. Sur la Hermelin-listo troviĝas Ludwik Zamenhof (poste Zaleski-Zamenhof) kaj lia patrino Wanda Zamenhof, krome ŝia patrino kaj ŝiaj du fratinoj. La listo entenas kelkajn famajn nomojn, kiel tiun de Ludwik Hirszfeld, kreinto de la teorio de sangogrupoj, Dionizy Gelbard, eminenta bakteriologo, Emanuel Weinkiper, konata laringologo. Grandparte ili estis katolikoj, kion sur la listo indikas apudnomaj notoj. Apud aliaj nomoj aŭ mankas notoj aŭ troveblas indikoj: nebaptita. Laŭ Ludoviko Zaleski-Zamenhof la pastro Godlewski ne demandis pri religia aparteno. La familio de Adam Zamenhof deklaris sin agnostikuloj.

La nepo ne konas kriterion, laŭ kiu la pastro invitis la Zamenhof-familianojn loĝi en la parokejo. Li estis knabo kaj en tiamaj cirkonstancoj estis pli bone, ke junuloj ne tro sciu. Poste laŭ la psikologia “leĝo de elpremado” li ne revenis al tiu terura vivperiodo. Ĉu la decidon de Marceli Godlewski influis Adam Zamenhof, renkontita en la malliberejo? L.C.Zaleski-Zamenhof supozas, ke la pastro volis helpi konatajn familiojn. Tamen en la parokejo inter la cento da loĝontoj multis “averaĝaj” homoj kaj eĉ malriĉuloj.

La ĉefan problemon kaŭzis nutrado de tiel granda grupo. La tuta geto malsatis kaj komercado tra la muroj estis punata per morto. Dum kelka tempo la parokan kuirejon helpis provizi Joint (Juda Societo de Sociala Helpo) per siaj sendaĵoj el Usono, sed tio estis malpermesita, post kiam Usono deklaris la militon al Germanujo. Laŭ la vikario Czarnecki estis ĝuste lia ĉefo, kiu prizorgis provizadon fare de la katolika organizaĵo Caritas, sed tre ofte ili ambaŭ vivriske kontrabandis manĝaĵojn .

Pri vivkondiĉoj en la geto oni povas pli detale legi en La Zamenhof-strato. Ĉi tie citindas el Parokestro de geto atestojn, ke la paroka kuirejo laŭeble regalis per siaj manĝaĵoj la getanojn, sendistinge de ilia religio. D-ro Zaleski-Zamenhof rememoras, ke la parokejon vizitis multaj personoj loĝantaj ekster ĝi. Li memoras ankaŭ kelkajn vizitojn de liaj onklinoj Zofia kaj Lidia Zamenhof, iom malproksime loĝantaj. Dum en la geto ne plu ekzistis arboj, la parokeja ĝardeno estis nomata pro siaj verdaĵoj Oazo de Ĉiuj Sanktuloj.



Kiu savas unu vivon...

La establo de la geto estis enkonduka fazo de la holokaŭsto, sed tiun ĝian celon perfekte kamuflis la nazia propagando. Ĝi disvastigis interne de la muroj la “polan antisemitismon”, por malkuraĝigi fuĝemulojn. Ekstere en tiel nomata “arja zono” oni lavis homajn cerbojn per antisemitaj sloganoj. Krome estis daŭre konsciigata la minaco de mortpuno pro helpo al judoj kun aldona averto, ke kiu ajn kontakto kun la getanoj entenas riskon de kontaĝo per tifo. Tamen konstante malboniĝantaj vivkondiĉoj instigis riski fuĝon.

Oni kredis, ke kaze de eskapo estos bone posedi atestilon de bapto. Pri tiu sakramento same kiel pri aliaj religiaj servoj okupiĝis ĉefe pastro Andrzej Czarnecki. Ne eblas ekzakte fiksi, kiom da atestiloj estis distribuitaj en la paroko de geto. verŝajne ili estis ĉirkaŭ 5000. Ilia nombro multe kreskis, kiam disvastiĝis onidiro pri likvido de la geto. Komence baptadon antaŭis kursoj, sed poste – kiel atestis la vikario – li nur formale aspergis baptatojn. Ambaŭ pastroj konsciis pri ofte pragmata motivo de kristaniĝo, sed neniam rifuzis la petintojn. En la geto situacio de novbaptitoj neniel ŝanĝiĝis, eĉ ili foje suferis malestimon, kiel apostatoj, tamen baptatestilo donis esperon kaj kuraĝigis fuĝi trans la murojn.

Ĵus antaŭ la milito pastro Godlewski finis konstrui domon en la periferia arbara kvartalo Anin, kie li intencis vivi post sia emeritiĝo.En la militaj cirkonstancoj li decidis transdoni la domon al franciskana ordeno de Maria-Familio, kiu laŭstatute prizorgis “nenies infanojn”. En Varsovio la fratinaron de Maria estris Matylda Getter. En 1985 ŝi estis postmorte distingita per la medalo “Justulo inter la Popoloj” pro la savo de kelkcento da judoj, ĉefe infanoj. En tiu ŝia heroa misio helpis ŝin ambaŭ pastroj de la paroko de Ĉiuj Sanktuloj.

En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj - eĉ se malfortaj - montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem.

Nur en la domo de Marceli Godlewski kvin monaĥinoj prizorgis dudekon da judaj knaboj, parte kontrabanditaj el la geto de la pastro mem.

Li liveris al tiuj kaj multaj aliaj infanoj naskiĝ- kaj baptatestilojn, kiuj en tiamaj cirkonstancoj estis dokumentoj je valoro de vivo. Ilia falsado estis por la pastroj mortriska procedo, ĉar ili devis havi konfirmon en la paroka registro, do povis esti facile konstatita duobla enkorpigo de la sama persono. La libro Parokestro de Geto mencias personojn, kiuj saviĝis danke al la falsaj dokumentoj ricevitaj de Godlewski. Unu el ili estis Rudolf Hermelin, la nepo de Marko Zamenhof, lian eskapon el la geto organizis ambaŭ pastroj.

Likvido de la varsovia geto subite komenciĝis la 26-an de julio 1942. Fermo de la Oazo de Ĉiuj Sanktuloj estis ordonita la 6-an de aŭgusto. Ĉiuj ĝiaj loĝantoj iris laŭ la Zamenhof-strato al la fervojstacio, nomita germane Umschlagplatz, de kie komenciĝis “translokiĝo”, kiu fakte estis vojaĝo al la ekstermejo Treblinka. De la “transŝarĝa placo” ne ekzistis revenvojo, oni povis savi sin nur per miraklo. Tiel saviĝis la nepo de Ludoviko Zamenhof. Laŭ lia opinio la loĝado en la parokejo certigis kondiĉojn, kiuj helpis al ĝiaj loĝantoj eviti morton pro malsato, malvarmo, kontaĝo, fizika elĉerpiĝo, senespero. El inter loĝantoj de la parokejo ankaŭ saviĝis la bofilino de la kreinto de Esperanto, Wanda Zamenhof. Krome sukcesis eskapi interalie la familioj Hirszfeld, Weinkiper, Nowogródzki, sume dekkelkaj personoj. Tiel malmulte? Sed kiel multe!



Justuloj inter la Popoloj

Dum verkado de Zamenhof-strato nek ĝia protagonisto, nek aŭtoro sciis pri provoj distingi la pastrojn de Ĉiuj Sanktuloj per la israela medalo. Nur el la libro Parokestro de geto, ni eksciis, ke la la filmo de Pola TV Oazo de Ĉiuj Sanktuloj inspiris oficialan iniciaton pri tiu afero fare de Juda Instituto de Historio en Varsovio. Ĝia funkciulino Janina Sacharewicz sendis en 1988 al Departemento de Justuloj de Yad Vashem en Jerusalemo proponon distingi la pastrojn Godlewski kaj Czarnecki. Dum kvar jaroj venis neniu respondo.

En 2002 Janina Sacharewicz rekomencis la agadon, ŝi akiris novajn dokumentojn de la tiama parokestro Z.Król, personajn atestojn de pastro Czarnecki kaj kasedon kun Oazo de Ĉiuj Sanktuloj. Aldoniĝis ankaŭ ĵus aperinta pole La Zamenhof-strato. La filmo kaj la libro estis rekonitaj “kronargumentoj”. Ilia valoro konsistas en tio, ke ili havas la formon de intervjuoj, do prezentas personajn atestojn de Ludoviko Zaleski-Zamenhof. Aparte petita, li sendis al JIH leterojn, pledante distingi la pastrojn.

Yad Vashem pritraktis la peton kiel “jam konsiderita” kaj denove lasis ĝin sendecide. Oni nur supozis, ke la rezisto ligis sin kun la etikedo de antisemito, kiun oni atribuis al Godlewski antaŭ la milito. Intertempe Janina Sacharewicz emeritiĝis kaj la aferon englutis tirkestoj. Ĝis la jaro 2008, kiam Karol Madaj, esplorante nome de Instituto de Nacia Memoro dokumentojn pri la helpo al judoj dum la dua mondmilito, trovis en Juda Instituto de Historio 130-paĝan dosieron pri la pastroj Godlewski kaj Czarnecki. Li rearanĝis la tutan dokumentaron kaj ĝi estis denove sendita al Yad Vashem, ĉi-foje sukcese.



La 14-an de julio 2009 la direktoro Irena Steinfeldt subskribis decidon, per kiu Yad Vashem atribuis al Marceli Godlewski kaj Andrzej Czarnecki la titolon de Justulo inter la Popoloj de la Mondo, pro tio, ke riskante sian vivon helpis judojn persekutitajn en la tempo de la hitlera okupado.



1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 279.34 Kb.

  • , ĝia protagonisto rememoris, ke kiel juna knabo li foje ricevis kapkaresojn de pastro. Kiu pastro Mi demandis kaj
  • Parokestro de geto
  • Oazo de Ĉiuj Sanktuloj
  • Kiu savas unu vivon...
  • Justuloj inter la Popoloj

  • Elŝuti 279.34 Kb.