Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pola Esperantisto

Elŝuti 279.34 Kb.

Pola Esperantisto




paĝo3/8
Dato14.03.2017
Grandeco279.34 Kb.

Elŝuti 279.34 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8

Tutmonde aktuale

FAKTO sen MITO



Komisaro de UE Janusz Lewandowski, rigardante niajn forumajn ŝildojn

- Mi konas la aferon, sed vi devas kompreni kaj akcepti la veron, ke en la mondo jam regas angla lingvo, kaj vi ne havas la ŝancon tion ŝanĝi…

Halina Komar, prezidantino de PEA:

- … sed ni parolu ne nur pri la lingvo, sed ankaŭ pri la ideo – ĝi allogas grandan socian movadon ĝenerale uzeblan…

Komisaro de UE Janusz Lewandowski:



- Mi konatiĝis kun la lingvo dum junaj jaroj, kaj ĉion scias. Do vi agu sur la kampoj socie-edukaj, sed ne esperu, ke en lingva batalo vi povas venki…

Tie okazis opiniŝanĝoj kun Sean O’Riain ĝuste en la angla lingvo, kion mi - bedaŭrinde – ne komprenis

Halina Komar, prezidantino de PEA:



- … ni petas vin pri la akcepto de nia invito al la UK en Kopenhago, ni esperas ke povus alveni kelkpersona delegacio… Bonvolu direkti nin al la ĝusta adreso …

Komisaro de UE Janusz Lewandowski (senesperige svingante la manon):



- … eĉ tie ĉi estas mia sekretarino, sed mi donas al vi mian vizitkarton – vi povas sendi …

Halina Komar:



- Ĉu ni povas havi esperon ke vi traktos nian inviton?

Komisaro J.Lewandowski (sen responde al la demando):



- Mia tempo jam finiĝas…

Kaj ni adiaŭis la Komisaron de UE sen espero, ke li ekinteresiĝos pri kompletigo kaj sendo de Delegacio de EU-Parlamento al UK en Kopenhago. Tiaj estas opinioj de la ĉeestantoj de tiu ĉi renkontiĝo:

Halina Komar, Sean O’Riain, Mariusz Majewski (kiu faris la fotojn).

TIAJ ESTAS VERAJ FAKTOJ – SEN MITOJ !



Nova paĝaro edukado.net


Saluton

Jen la lasta mesaĝo de la redaktoro, je kelkaj minutoj antaŭ la fermo de la nuna www.edukado.net.

Kiel vi scias, ni jam de pli ol unu jaro laboras pri la rekonstruo de la paĝaro kaj nun venis la momento, kiam ni povas transiri al nia nova loko.

Kvankam ne ĉio pretas, ĉar la vojo estis tre malfacila, la nova retejo estas jam multe pli bona ol la nuna, do - ne valoras atendi ĝis ni estos transportintaj ĉiun eron.

Post eble duonhoro vi ne plu vidos la paĝaron kaj devos atendi gis la 3a de oktobro, dimanĉo, la 18a horo (CET 2), kiam ni oficiale malfermos la novan retejon por la publiko. La reteja adreso restos la sama.

Tie sur la titolpaĝo, inter la retejaj anoncoj, vi trovos plurajn tekstojn, kiuj povos vin gvidi en la malkovro de la paĝaro. Ni konsilas nepre legi tie la unuan mesaĝon, kiu bonvenigas vin kaj klarigas la unuajn gravajn farendaĵojn.

Kvankam ni ankoraŭ estas laborantaj dum 3 monatoj, ni petas vin ĉiujn libere esprimi viajn pensojn kaj opiniojn (en la Gastlibro, ekzemple), doni sugestojn aŭ indiki erarojn (pere de la kontaktformularo) . Antaŭdankon!

En tiu ci adiaŭa mesaĝo, kiu samtempe estas ankaŭ invito al la admiro de la nova paĝaro, mi deziras danki ĉiujn, kiuj per monsumo kaj per aliaj manieroj subtenis nin kaj ebligis tiun gravan paŝon. Kvankam ne kolektiĝis ankoraŭ komplete la necesa sumo, ni esperas, ke vidante la rezulton de la ĝisnuna laboro, troviĝos ankoraŭ kelkaj samideanoj, kiuj povos kaj pretos finance helpi por komplete fini la laboron.

Ni esperas, ke vi ĉiuj tre ŝatos la novan edukado.net kaj multe profitos el ĝiaj servoj.

Amike kaj ĝisrevideme atendas vian viziton: Katalin Kováts, redaktoro kaj Jevgenij Gaus, programisto.


Dr. Katalin KOVÁTS, lingvoinstruisto, redaktoro

Spaarwaterstraat 74 - 2593 RP - Den Haag - Nederlando

Retposxtadreso: katalin.kovats@gmail.com

Vizitu: http://www.edukado.net la servon de Esperanto-instruistoj

Kaj serĉu Esperanton ankaŭ ĉi tie: http://www.vggallery.com/index.html
Eĥoj de UEA
UEA – nova praktiko!

Post la renkonto kun la Iniciata Grupo „Esperanto por EU”, du polaj eurodeputitoj, gesinjoroj Joanna Skrzydlewska el Łódź kaj Jan Kozłowski el Sopot, esprimis la intencon partopreni kiel observantoj en la 96a UK en Kopenhago, de 23a ĝis 30a de julio 2011, se ricevos la konvenajn invitilojn de la Organizantoj.


Jen la respondo de Centra Oficejo de UEA:
Karaj gesamideanoj,

Pluraj polaj Esperanto-aktivuloj interŝanĝis mesaĝojn pri la invitado de europarlamentanoj al la UK en Kopenhago. Mi ne ricevis ilin rekte, sed kelkaj el la ricevintoj afable plusendis parton al mi. Mi nun skribas al la adresoj, kiujn mi trovis en tiuj mesaĝoj.

Ĉar aperis dubo, ĉu UEA invitos membrojn de la Europa Parlamento al la UK en Kopenhago, mi informas, ke UEA ja faros tion. Unue nur necesas, ke sufiĉe konkretiĝos la planoj pri iuj programeroj lige kun la UK, kiuj povus esti aparte interesaj al ili kaj farus la inviton pli alloga. Ni preferas inviti politikistojn ne nur observi la iradon de la UK ĝenerale sed ankaŭ partopreni ion, kio estus kvazaŭ "tajlorita" por ili.

Mi aprezas la aktivecon pri eksteraj rilatoj flanke de PEA kaj la Iniciata Grupo. Des pli malĝojigas min la tono, kiu enŝteliĝis en la diskutojn, ĉar ĝi povas bremsi kaj damaĝi niajn komunajn klopodojn. Evidente okazis miskomprenoj, kiuj kaŭzis aliajn miskomprenojn. Mi mem prenas mian parton de la kulpo, ĉar mi konkludas, ke evidente mi ne sufiĉe klare kaj frue priskribis la sintenon de UEA. Ni ĉiuj klopodu vidi, kion ni estonte povos fari pli bone en la komunikado inter ni, por ke niaj agadoj apogu unu la aliajn kaj tiel estu ankoraŭ pli efikaj.

Fine mi informas pri la letero de la kancelario de la Pola Prezidento, kiu dankis pro la gratulmesaĝo de UEA al S-ro Bronislaw Komorowski okaze de lia enoficiĝo. En la letero la ŝtata subsekretario Jaromir Sokolowski skribas interalie, ke "mi volas certigi vin, ke la Prezidento sekvas kun aprezo la aktivadon de via organizaĵo, kiu celas konstrui konsenton kaj dialogon inter la nacioj".

Ni konstruu konsenton kaj dialogon ankaŭ inter ni mem.

Kun samideanaj salutoj,

Osmo Buller

Ghenerala Direktoro de UEA
Novelo / Eseo / Raporto

1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 279.34 Kb.

  • Halina Komar
  • TIAJ ESTAS VERAJ FAKTOJ – SEN MITOJ !

  • Elŝuti 279.34 Kb.