Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pola Esperantisto

Elŝuti 279.34 Kb.

Pola Esperantisto




paĝo2/8
Dato14.03.2017
Grandeco279.34 Kb.

Elŝuti 279.34 Kb.
1   2   3   4   5   6   7   8

La kulturo de la lingvo artefarita


Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko - "Esperanto-Libraro, Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Centro Ludoviko Zamenhof invitas al la prelegaro: "La kulturo de la lingvo artefarita"

La prelegaro celas montri al la loĝantaro de Bjalistoko la internacian kulturon, ĉiutage fremdan, kvankam iniciitan de ilia samurbano.

Listo de la prelegoj:


  • 21.09.2010, 18h00 - Kino en Esperanto, Esperanto en kino.

    Filmo estas la produkto kaj suma termino por kinematografio kaj ĉiuj ties aspektoj-artaj, teknikaj, komercaj, kaj sociaj. Komune kun la presaro, radiodisaŭdigo kaj televido, ĝi apartenas inter la komunikaj rimedoj kun la plej granda agdistanco kaj influo.

    Multmedia prezento de la fenomeno. Prezentos Przemysław Wierzbowski

  • 26.10.2010, 18h00 - Enkonduko en la Esperanto-literaturon. Prezentos: Przemysław Wierzbowski

  • 30.11.2010, 18h00 - Esperanto en interreto. Prezentos: Konrad Andrzejuk

  • 11.12.2010, 12h00 - Esperanta gazetaro en la mondo. Prezentos: Tomasz Chmielik

  • La loko: Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko, ĉe la strato Warszawska 19.

Ela Karczewska



góra

Tago de Bunteco

En Góra, la 24-a de septembro 2010 okazis Tago de Bunteco, komuna aranĝo de 4 urboj: Góra en Pollando kaj Herzberg am Harz - ĝemelurbo en Germanio ; Ostróda en Pollando kaj kaj ĝemelurbo Osterode en Germanio. Kune en ĉiuj urboj, samtempe je 14.30 ekflugis gasbalonoj kun la surskriboj en la 4 lingvoj: pola, angla, germana, kaj Esperanto " Jesteśmy przeciwko rasizmowi,



We are against rasizm, Wir sind gegen Rasizmus, Ni estas kontraŭ rasismo".La tago aranĝis mi kaj Lidia Nowak kiel kunorganizantinoj kune kun E-Centro en Herzberg. Gravan helpon ni ricevis de nia Urba Estraro en Góra , kiu aktive kunlaboras kun nia ĝemelurbo- Herzberg. Infanoj sub nia gvido preparis bildojn, plakatojn kaj deklamis menciitajn frazojn en kvar lingvojn. Balonojn forflugis de korto de nia Elementa Lernejo nr-o 1 de B.Prus en Góra. Infanoj kun ĝojo observis la aranĝon kaj ni esperas, ke la “leciono” okazos valora kaj memorinda.

Raportis: Renata Kowalska – instruistino en Elementa

Lernejo nr-o 1 de B.Prus en Góra.
ŁÓDŹ

Memore al Włodzimierz Pfeiffer

La esperanto-movado en Lodzo komenciĝis en la 1908-a jaro.  La 20-an.09 1908 el Varsovio al nia urbo venis amiko de Ludoviko Zamenhof - Antoni Grabowski. Tiu-ĉi honora gasto renkotiĝis kun neregistrita grupo de lodzaj esperantistoj. ĉiuj solene fondis novan filion de Pola Esperanta Societo. Inter lodzaj pioniroj estis juna librovendisto Włodzimierz Pfeiffer. Li laboris en lodza librejo “Pegaz”, kie ĝis nun pendas mamortabulo dediĉita al W. Pfeiffer. Inter inicjatintoj de la nova PES- filio li estas la plej konata pro sia laboro kiun eblas rigardi en Lodza Universitata Biblioteko. Pli ol dek dikaj kajeroj plenigitaj per lia mano estas konataj kiel “Kroniko de Pfeiffer” Gvidante la kronikon en la jaroj 1908-1914-a Włodzimierz Pfeifer priskribis en ĝi komencajn jarojn de la esperanta movado en Lodzo kaj poste ankaŭ ĉiutagajn vivproblemojn en Lodzo. Post la unua mondmilito li agis ankaŭ kiel ĵurnalisto, fotokronikisto, libristo ktp. Lia tre aktiva vivo finiĝis en la 1941-a jaro en la apudlodza vilaĝo Szczawin (ŝĉavin). La lastaj jaraj de sia vivo li loĝis en domo de forst-administranto. Filino entombigis la patron en malgranda loka tombejo. Pasis jaroj kaj mi trovis priskribitan historion de Włodzimierz Pfeiffer. Antaŭ kelkaj jaroj mi decidis viziti la tombejon kaj trovi lian tombon. Bedaŭrinde mi ne sukcesis. Sur malgranda tombejo inter multaj tomboj estas ankaŭ pli ol dudek tomboj sen nomo. Mi trovis nur tombon de forst-administranto kaj lian domon. .

En aŭgusto mi ricevis retmesaĝon de nepo de Włodzimierz Pfeiffer. Li informis min ke la familio, kiu ankaŭ ne povis trovi lian tombon decidis fari simbolan tombon sur tombejo en Szczawin. Ili decidis skribi sur ta tomboŝtono pri lia esperanta agado. Włodzimierz Pfeiffer –nepo konsultis kun mi tekston kaj post du monatoj la tombo estis preta. La tombon kun esperanta surskribo vi povas rigardni sur fotoj.

Ni tre dankas al la familio Pfeiffer pro ilia decido. Nun ĉiuj vizitantoj de tombejo povas legi pri la esperanta agado de fama lodzano Włodzimierz Pfeiffer. Samtempe oni povas registri en Pollando novan ZamenhofEsperato-Objekton jam 204-an.



Robert Kamiński UEA komisisto pri ZEO
NOWY SĄCZ

LA FORUMO DE TRIA AĜO

Kadre de la Ekonomia Forumo en Krynica, tuj post finiĝo de la podiaj diskutoj kaj prelegoj en la kuracloko, oni organizis en Nowy Sącz jam la 2an Forumon de Tria Aĝo. Pasintjara aranĝo ne havis tiom multan temaron kaj tiom da eksterlandaj gastoj – videble la Sonĉa Forumo pligrandigis ĝian signifon.

Pola Esperanto Asocio estis ĉi tie ankaŭ kunlaboranto, kaj proponis la temon por la diskuto „Esperanto kiel komunikilo dum internaciaj kontaktoj”. Invitita por tiu ĉi temo reprezentantino de ICH Zsofia Korody (DE), kun traduka helpo de Halina Komar – montris la praktikan uzon de la internacia lingvo. Ŝi donis la ekzemplojn de la speciala eduka programo por maljunuloj, rakontis pri nune realigata Internacia Partnera Projekto „Lernado dum la tuta vivo”, danke al kiu eĉ 10 studantinoj de la Sonĉa UTA partoprenis ĉi jare eksterlandajn seminariojn kaj startis al KER- ekzamenoj.

Sed la Forumo havis pli gravan celon: eniri al la internacia socio kun la plej gravaj problemoj de rapide maljuniĝanta Eŭropa civito. La generacio de Tria Aĝo bezonas sistemajn solvojn por garantii al maljunuloj sanan, sekuran, honestan kaj pli interesan vivon… Ni – eŭropa esperantistaro, ankaŭ suferas pro la problemo: la fotoj pri niaj aranĝoj montras, ke nia E-socio estas grandparte maljunulara…

Ni devas konsciiĝi, ke ni estas „amaso”, kaj tio signifas, ke ni ne devas esti senfortaj kaj senmovaj. Ni reprezentas grandan potencialon de nekalkuleblaj vivspertoj kaj agemon. Pro tio, la tria generacio estas tre valora parto de socioj, kion komprenis jam multaj politikistoj, ĉar eĉ dum la diskutoj en Krynica, la temo de maljuniĝanta Eŭropo estis ofta k. populara inter ili. Kaj la gravecon de la temo montris renkontiĝo kun la pola ministro de Laboro kaj Sociaj Aferoj Jolanta Fedak, kiam mankis eĉ starantaj lokoj sur koridoro kaj la ŝtuparo! Nun venis la tempo por traktado de la temo ankaŭ per ekonomikistoj kaj financistoj…
Rolo de E-organizoj estas eniri al tiu socio kaj ebligi al la popolo 50 lernadon de Esperanto, kiel solan lingvon kiun ĝi povus ellerni por kontaktiĝi kun eksterlandanoj. Ni plu iru laŭ direktita tien vojo.
Elżbieta Pachoń
Raporto pri nia festado de la Tago de Paco

kaj Eŭropa Tago de Lingvoj


La Tagon de Paco ni festis pli frue ol kalendara evento, dum la tre grava aranĝo internacia en Krynica Zdrój. Tie ni ĉiu jare kontribuas al organizado, kiel kunlaboranto de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu – estante Partnero de la Ekonomia Forumo - realigis la podian diskuton dum tiu ĉi mondskala aranĝo, kun pli ol 2000 partoprenantoj. Inter ili troviĝis la plej gravaj personoj – gvidantoj de EU kiel J. Buzek, Barroso, Lewandowski k. a. Krome – pola ŝtata registaro kun Ŝtatprezidento B.Komorowski, dekoj da ministroj kaj aliaj decidpovuloj el Pollando, Europo, Azio… Tiu ĉi loko kaj la aranĝo estis adekvata je la karaktero de la agado de EEU.

La temo de nia diskuto estis ĝuste pri la kondiĉoj de la paco kun titolo: „Europo sen konfliktoj – ĉu sufiĉos nur politikaj garantioj?”, kaj la podio je gvido de dr-o Sean O’Riain kun dr-ino Barbara Despiney, dr-ino Ilona Koutny, prof. Zbigniew Galor igis intereson kaj venigis diskutintojn el „ekstera mondo”. En la proponita de ni temo, estis enplektita lingva problemo sur la socie-ekonomie-politika fono.

Ni komprenis, ke parolante nur pri la lingvo (se la organizantoj permesus, kion mi dubas…), ne eblus veki interesiĝon de ne-esperantistoj, sed lingva problemo kiel unu el aspektoj de paca kunvivado de popoloj, en larĝa socia (ne nur) problemaro, estis akceptita kaj alte pritaksita de la ĉeestantoj. Okazis neatendite vigla, interesa diskuto kun ne-esperantistoj polaj kaj eksterlandaj, ni nur bedaŭris, ke mankis tempo por daŭrigi ĝin…


Kaj nia festado de Europa Tago de Lingvoj okazis jam sabate, 11-an de septembro. Ni havas ĉiam plenan kalendaron de eventoj, kaj tute ne eblas plani ankoraŭ ion aldonan por la „ĝusta” tago. Sed ne gravas la dato, gravas la atingoj, kaj ili estas imponaj: sabate 11-an, en Nowy Sacz estis organizita dutaga Forumo de Tria Aĝo, granda aranĝo tutpollanda, kun multaj eksterlandaj gastoj. Tie – krom preparo de la informa stando pri Esperanto kiel lingvo kaj kiel ideo k. socia movado – NI SUKCESIS PREZENTI LA LINGVON VIVANTAN por la neesperantista publiko! Jam du tagoj telefonas al mi homoj kun gratuloj pro tiu ĉi evento, ĉar neniam okazis publika interparolo en Esperanto dum la „eksteraj aranĝoj”. Jen dum la podia diskuto, kiun partoprenis invititaj de ni: direktorino de GRUNDTVIG-programo el Varsovio Alina Respondek, rektoro de UTA-o el Grodno – Bielorusio, prof. de Pedagogia Akademio en Kijevo – Ukrainio, kaj Zsofia Korody – ICH Germanio, sonis Esperanto! La diskuto okazis en pola aŭ en angla lingvo, sed Zsofia Korody, demandita pri elekto de la lingvo de ŝia kontribuo, sen prikonsidero diris: Esperanto! Tia maniere mi iĝis tradukistino de ŝia prelego, kaj la homoj en plena salonego miris, ke oni povas lerte paroli, facile traduki komprenante unu la alian, kvankam multaj aŭdis ke la lingvo jam estas morta

Tiu ĉi evento estas la plej bela nia kontribuo al Europa Tago de Lingvoj – paroli Esperante antaŭ granda, ne esperantista publiko kaj atesti, ke ĝi estas ne nur vivanta, sed ankaŭ bela, uzebla lingvo…

Mi deziras al ĉiuj sperti la samon.



Halina Komar

GRAVAJ INVESTEVENTOJ EN STARY SĄCZ

(Malnowa Sonĉo) KAJ EN NOWY SACZ (Nova Sonĉo)
Septembre 2010 en Stary Sącz finiĝis renovigo de la historia, 102-jara Kulturdomo, starigita iam danke al monkolektado de la loĝantoj, kiuj kreis tiam la Gimnastikan Societon SOKÓŁ (falko). Nuna Centro de Arto kaj Kulturo havas la nomon de konata en Esperanto-movado kantistino Ada Sari, kiu koncertis dum la Universala Kongreso en Krakovo 1912 kun la repertuaro de pola komponisto Mieczysław Karłowicz (bonvolu legi pri la komponisto en PE 5/2009). Ada Sari estas arta pseŭdonomo de Jadwiga Schayer deveninta el esperantista familio en Stary Sącz, mondfama soprankantistino.

Centro de Arto kaj Kulturo nome de Ada Sari (Schayer) en Stary Sącz


En la urbo troviĝas ankaŭ la memormuzeo pri Ada Sari kaj ŝia familio. Dum la Tutpollanda Esperanto-Kongreso en majo 2011, ĉiu partoprenanto havos eblecon viziti ambaŭ tiujn lokojn

La alia gravega por ni evento, estas fino meze de oktobro 2010, de la tutjara ĝenerala renovigo de Urba Kulturdomo en Nowy Sącz, kie havas sidejon jam de 54 jaroj Esperanto Klubo. Kvankam tie ni ne disponas la propran ĉambron, sed tio permesas al ni uzadi laŭ la bezonoj: kursejon por la lecionoj, aŭ kafejon por amikecaj renkontiĝoj, aŭ grandan salonon por arta programo… Kaj tie ni povas ricevi ankaŭ fakajn konsilojn por pliefiktivigo de propraj E-aranĝoj, aŭ peti programon de iu el kelkaj artaj ensembloj agantaj en la Kulturdomo…



poznań
Sukcesaj interlingvistika sesio

kaj instruista trejnado en Poznan


Se vi ne nur deziras, ke esperanto estu instruata en diversaj lernejotipoj, sed vi mem volas ankaŭ instrui, tiam finfaru la unujaran instruistan trejnadon de UAM kaj ILEI kunlabore kun Edukado.net! La kursaro jam la trian fojon akompanas la tradiciajn interlingvistikajn sesiojn en la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando).

La du surlokaj unusemajnaj sesioj (septembre kaj februare) disponigas koncize la necesajn metodikajn konojn por profesie instrui esperanton. Post hejma kaj reta laboro la sukcesa trapaso de la fina kompleksa ekzameno kun prezento de finlaboraĵo rajtigas al la instruista diplomo de ILEI post unu jaro.

La defion alfrontis ĉi-foje 11 personoj (po 3 el Pollando kaj Hungario, 2 el Francio, po unu el Slovakio, Belgio kaj Germanio). ILEI kun UEA disponigis 4 stipendiojn kiel en la pasinta jaro. Al la alvoko de la prezidanto de ILEI, Stefan MacGill al la landaj asocioj kaj landaj ILEI-sekcioj reagis nur PEA stipendiante du polajn gejunulojn.

La motoro kaj gvidanto de la trejnado, Katalin Kováts allogis la atenton de la partoprenantoj ĝis la lasta momento per verva prezento de instrumetodoj, instrufaktoroj disponigante amason da lernmaterialoj kaj trejnante la kursanojn pri la uzo de la nove lanĉota retejo www.edukado.net. Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj traktis tiklajn terenojn de e-gramatiko kaj instruadon de fonetiko, gramatiko kaj vortoprovizo.

La aktualaj kursoj de la Interlingvistikaj Studoj kompletigis la studprogramon: István Ertl skizis panoramon de la nuntempa e-literaturo. La partoprenantoj povis flari ankaŭ la unuafoje realiĝantan kurson pri tradukado – specialiĝon en la tria jaro de la interlingvistika programo: Kristin Tytgat, el la Brusela Universitato, enkondukis la interesiĝantojn en la sekretojn de interpretado kaj tradukado, István Ertl en beletran tradukadon.

Olfakto, aŭ flarsenso, estas la senso de odoro. Ĉi tiun senson efektivigas specialaj sensaj ĉeloj de la naza kavo de vertebruloj, kiuj povas esti konsiderataj analogaj al sensaj ĉeloj de la palpiloj de senvertebruloj.

Samtempe el la pasintjara grupo du partoprenantoj – Katarina Noskova el Slovakio kaj Xose Conde el Katalunio prezentis sian finlaboraĵon kaj sukcese trapasis la finan ekzamenon, dume la alia sepopo planas same fari dum la februara sesio.

La merkreda komuna vespero kaj semajnfine la kulturaj programoj de Arkones ofertis amuziĝon al la persistaj kursanoj. La kursanoj trovis la semajnon riĉa je programoj kaj informoj, sekvas nun la plenumo de taskoj kaj metieja kunlaboro pere de la interna diskutlisto.
Pripensu la partoprenon en la nova universitata grupo post unu jaro! Se septembro, tiam Poznan!

Ilona Koutny



Warszawa

Esperanto kaj esperantistoj ĉiam pli proksime

al la varsovianoj
Krom la rutina laboro en la varsovia klubo – kursoj, prelegoj, renkontiĝoj en la propra rondo kaj kun eksterlandanoj la varsoviaj esperantistoj ligitaj kun la Varsovia Filio de PEA uzis ankaŭ nunjare la okazon por prezenti Esperanton al la loĝantoj de Varsovio. Tio okazis dum du gravaj kulturaj eventoj.

En majo jam la duan fojon ni partoprenis la Sciencan Piknikon organizitan de la Pola Radio kaj nova Scienca Kopernik-Centro. En la 14-a eldono de tiu ĉi aranĝo partoprenis 210 sciencaj kaj kulturaj centroj el la tuta Pollando. Nia varia esperantista stando, simile kiel en la 2009-a jaro estis pretigita tre zorgeme kun la penso pri la diversaĝa publiko. Gravis ne sole kontakto kun plenkreskuloj, sed ankaŭ kun gejunuloj kaj eĉ infanoj. Tial ni organizis allogajn minilecionojn de Esperanto, ĉe la komputila angulo eblis konatiĝi kun interesaj E-paĝoj en la Interreto, la preterpasantoj kun intereso sekvis la scenojn el la filmo “Esperanto estas”. Plenkreskuloj havis krome la ŝancon rigardi malgrandan ekspozicion de E-libroj kaj gazetoj. Pli junajn logis ludoj, en kiuj rolis E-vortoj. Multan scivolemon elvokis nia ideo prezenti la personajn nomojn en la esperantlingva versio. La haltiĝantajn ĉe nia stando kaj aktive partoprenantajn infanojn kaj junulojn ni pridonacis per verdaj balonoj ornamante ilin per spritaj dediĉo-vortoj. Multaj restis iun tempon por en rekta interparolo ricevi pli da informoj. Ĉiuj povis preni la informilon “Esperanto facila lingvo, bona ideo”. Ni ĝojis, ke ne mankis tiuj, kiuj esprimis la deziron lerni la lingvon en nia klubo ĉe la strato Andersa 37/59A.

La alia okazo prezenti Esperanton al la ekstera publiko estis la septembra aranĝo “Libroj ĉe Nowolipki-strato”. Ĝi estis organizita de la kunlaboranta kun ni societo gvidanta la kulturan agadon en la varsovia kvartalo Muranów, en kiu troviĝas la sidejo de nia klubo. Ankaŭ tie ni prezentis E-eldonaĵojn kaj organizis ludojn por infanoj. La E-libroj estis prezentataj ne sole kiel foliumeblaj objektoj. Ni pretigis laŭtan legadon de “Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz en la genia E-traduko de Antoni Grabowski. Tiel do proksime al la loko, kie iam loĝis d-ro Ludoviko Zamenhof la varsovia publiko el nia hejma kvartalo, spertis profundajn kortuŝojn aŭdante la versojn de la poemo, kiel “Litvo, patrujo mia….”
Mariusz Majewski




Voĉo de la junularo

JES! La 2an fojon junularo kune festas novan jaron


Jen atendas nin la dua eldono de Junulare E-Semajno. Post kiam pasintjare pli ol 200 junaj homoj festis la jarŝanĝon en suda Pollando, piede de la Tatroj, en Zakopane ni tiu ĉi jare bonvenigas vin en orienta Germanio, en la urbeto Burg.

Burg (kastelo) troviĝas en la belega biosferrezervejo Spreewald (arbaro ĉe la rivero Spree) kiu famas pro siaj multegaj grandaj kaj malgrandaj riveretoj. La unika kaj belega pejzaĝo de la Spreewald kun sia multespeca flaŭro kaj faŭno originas de la glaciepoko kaj danke al tio nun ekzistas tre vasta reto de pli ol 450 riveretoj. En la regiono de Burg ankaŭ troviĝas multaj sanigaj fontoj kies akvo estas uzata en diversaj banejoj kaj naĝejoj. Multaj turistoj venas al Burg por ripozi, resaniĝi kaj simple bone farti – do ni povos diboĉi kaj malstreĉiĝi samtempe.

Dum vintro, kiam la riveretoj estas glaciiĝitaj, multaj homoj prenas siajn glaciglitadŝuojn kaj promendas aŭ migradas sur la multaj malgrandaj riveretoj tra la Spreewald. En Burg troviĝas haveno por kanotoj – dum vintro okazas specialaj kanotveturadoj.

La loko estas tre interesa ankaŭ pro la regiona minoritato, la soraboj. La soraboj formas la plej malgrandan slavan popolon. En Burg oni povas malkovri la malfacilan pasintecon de la soraboj, kiuj pro politikaj kialoj devis asimiliĝi al la plimulto kaj germaniĝi. Sed la soraboj sukcesis konservi kaj daŭrigi siajn tradiciojn kaj vivmanieron. Tion montras diversaj domoj, muzeoj kaj eventoj en Burg.

Kadre de nia temo: Estinteco, estanteco, estonteco okazos multaj diversaj programeroj. Unuflanke la temo rilatas al la regiono mem kun siaj tradicioj, regionaj minoritatoj kaj la demando pri ilia hodiaŭa signifo. Aliflanke la temo taŭgas por JES kaj la ĝenerala Esperanto-movado: Kial oni kreis Junularan E-Semajnon? Kion pensas homoj pri ĝi? Kaj kiel ĝi evoluu? Aldone la temo permesas multon da libereco por multnombraj interesaj programeroj.

Dum vesperoj okazos pluraj koncertoj. Certe ne mankos Kimo, konata al ĉiuj akordeonisto de la grupo Hotel Desperado. Lasttempe Kimo kreis novajn kantojn kiujn li prezentos dum JES. Koncertos ankaŭ repisto Platano kun surprizaj gastoj kaj pianisto Gijom. Muzikan programon pliriĉigos kelkaj germanaj bandoj: The ModStreets, 42 kaj The Heroine Whores.



Kompreneble vespera programo signifas ne nur koncertojn. Okazos kviza vespero organizata de Rolf Fantom, unu el iniciatintoj de JES. Sekvante sukceson de pasintjara „Kiu iĝos la superstelo de Esperantio” tiu ĉi foje ni organizos konkurson „La Supertalento”.

Tiu kiu partoprenis la unuan JES-n, scias pri kio temas: Renkonti geamikojn kiujn oni normale ne vidas kaj kune vivi dum unu semajno en la eksterordinara Esperanto-mondo! Kaj tiu kiu maltrafis la JES-n nepre devus kapti tiu ĉi-jaran okazon. Pliaj informoj estas troveblaj sur nia paĝaro: http://jes.pej.pl

Łukasz Żebrowski



ILEI-POLLANDO - Internacia Ligo de Esperantistaj

Instruistoj - Pollando


RETROVITA AMO
Preparante la ILEI-Konferencon en Krakovo, en julio 2009, mi ekhavis la okazon konatiĝi kun multaj homoj, kun iliajn ĝojojn kaj malĝojojn kaj eĉ iĝi konfidatino de iuj. Unu el ili - la historio de konateco inter polino kaj hungaro komenciĝis antaŭ ĉirkaŭ tridek kvin jaroj.

Iutage mi ricevis leteron el Hungario de Imre, kiu petis min helpi al li retrovi en Pollando lian iaman fianĉinon. La historio, priskribita en la letero, tiel forte ravis min, ke malgraŭ multaj devigoj ligitaj kun la preparata konferenco, mi decidis helpi al Imre.

Antaŭ tridek jaroj Imre loĝis kaj studis en Pollando kaj partoprenante en la kurso de Esperanto li ekkonis la junulinon Ivona. Ili rapide ekamis unu la alian kaj eĉ komencis plani komunan estontecon.

Sian lastan tiam libertempon Imre pasigis kune kun Ivona, vizitante ŝian familion en malgranda vilaĝo proksime al Krakovo. Li estis feliĉa povante kun kuzoj de Ivona labori en kampo, helpante ĉe herbofalĉado kaj en agrolaboroj... La vilaĝa vivstilo estis tute alia ol tiu, kiun li spertis ĝis nun.

Planante komunan vivon Ivona havis pli kaj pli dubojn ĉu ili povas esti paro kaj ĉi tiuj duboj kaŭzis ilian disiĝon. Imre revenis hejmen, al Hungario, kaj klopodis forgesi pri Ivona. Li sentis sin tiam ege trompita kaj ne sciipovis ekkompreni kial Ivona tiel subite ŝanĝis sian opinion pri ilia komuna estonteco, kiun ili ambaŭ sufiĉe longtempe planis. Post du semajnoj li sendis al ŝi leteron. Pli poste la sekvan kaj sekvan kaj kiam post unu monato li ne ricevis respondon, li decidis denove veni al Pollando. Tiam li ne povis kurttempe realigi sian planon, ĉar dum tiu tempo ricevi la devigan al Pollando pasporton estis granda problemo kaj oni ne povis vojaĝi eksterlanden senpasporte, kiel okazas nuntempe. Tamen, kiam finfine li alproksimiĝante al pasportejo kaj estinte ege forte absorbita per la pensoj pri denova renkonto kun Ivona, li ne rimarkis veturantan apude aŭtomobilon...

Kelkajn, longdaŭrantajn monatojn li restadis en malsanulejo kaj pli poste en rehabilitejo. Al Pollando li venis nur post unu jaro. Tiam li eksciis, ke Ivona estas jam edziniĝinta kaj ne dezirante komplikigi ŝian familian vivon li revenis hejmen. La foresto de Ivona kaŭzis, ke li perdis kredon je amo. Por rapide forgesi ŝin, li mergiĝis en laborokupoj.

Post iu tempo li ekkonis junulinon Monika kaj ili geedziĝis. Ili similas unu la alian. Ili ambaŭ estas cinikuloj strebantaj akiri kiel plej multe da materiaj bonhavaĵoj. Ĉiun sian vivmomenton ili dediĉadis al laboro, gajnante multan monon... ili apartenis al elito en sia medio.

Kelkaj monatoj antaŭ la ILEI-Konferenco en Krakovo Imre travivis korinfarkton. Kuŝante en hospitala lito li komencis serioze pripensadi la temon de feliĉo. Li konstatis, ke en lia vivo mankis ĝojo pri malgrandaj aferoj. Kaj li ekkomprenis, ke li elektis malĝustan vivovojon. Lia vivo estis subordigita al mono kaj ĝi indikadis liajn vivocelojn kaj planojn. Pere de mono li pritaksis homojn kaj laŭ ĝi li serĉis geamikojn. Imre rimarkis ankaŭ, ke en lia vivo ekmankis amo... Lia vivo fariĝis spirite malriĉa kaj li mem tre ŝanĝiĝis.

Hazarde li trovis la anoncon pri la ILEI-Konferenco okazonta en Krakovo kaj li tuj rememoris sian Esperanto-kurson kaj la ĉarmulinon Ivona, kiun li iam amis.

Imre decidis ŝanĝi sian vivon kaj post tridek jaroj retrovi la junulinon Ivona, ekvidi ŝin kaj almenaŭ ekscii, ĉu ŝi estas feliĉa.

Tiucele en la letero sendita al mi li priskribis sian historion petante helpi al li kaj samtempe konsili. Mi ne deziris pritaksi lian vivon, pli facile estis al mi respondi per la vortoj de la pola Nobel-premiito pri literaturo Henryk Sienkiewicz - "Amo estante kiel la arbara grajneto - kun la vento flugas rapide, sed kiam perarbe en koro elkreskos, tiam ĉifoje nur kune kun la koro oni ĝin forŝiri povas".

Provante retrovi la virinon Ivona mi konis nur ŝian fraŭlinan nomon kaj la nomon de la vilaĝo, el kiu ŝi devenis. La tasko helpi al Imre retrovi la amitan Ivona ne estas facila, sed mi sukcesis. Dumtempe mi ekkonis multajn bonkorajn homojn, kiuj multe helpis al mi. Kiam mi jam posedis la telefonan numeron de Ivona mi subite komencis dubi. Eble ŝi ne dezirus renkontiĝi kun Imre? Eble ŝi ne volus ekscii pri li kaj pri lia vivo? Eble mi detruos ŝian ordigan vivon? - mi ekpensis. Kion do fari?

Mi hezitadis kelkajn tagojn kaj finfine mi decidis interparoli kun Ivona kaj lasi al ŝi decidon ĉu en estonteco ŝi kontinuu kontakton kun Imre...

Dum niaj interparoloj mi amikiĝis kun Ivona, kiu sincere rakontis al mi la historion de sia ega amo al Imre. Malgraŭ multaj tiamaj duboj ŝi estis preta ekkomenci la komunan vivon kun Imre, sed samtempe ŝi estis tro malforta kaj tro obeema al ŝia patrino, kiu faradis ĉion, por ke ĉi tiu amligo disrompu. Tiucele ŝi kaŝadis ĉiujn leterojn de Imre kaj ŝi konvinkiĝadis sian filinon Ivona, ke ĉi tiu ligo ne havas estontecon. La manko de leteroj de Imre kaŭzis, ke Ivona kredis al sia patrino.

Aŭskultante mian interparolantinon Ivona mi rememoris la vortojn de la famekonata aŭtoro de “Faraono”, (tradukita al Esperanto), Bolesław Prus: "Estadas grandaj krimoj en la mondo, sed eble la plej granda krimo estas mortigi amon".

Imre venis al la ILEI-Konferenco al Krakovo kaj post ĝi, en julio 2009, renkontiĝis kun sia estinta fianĉino Ivona...

* * *

Estimata Legant/in/o, estu bonvola pripensi la finon de ĉi tiu historio de la simpatia pol-hungara paro - Ivona kaj Imre kaj sendi sia/j/n teksto/j/n al Redakcio.



Al du - tri interesaj tekstoj senditaj de Vi - estos aljuĝotaj libropremioj.
Małgosia Komarnicka

Paĝo de animzorganto
17. Jam aŭtunas.
Al la malfermita fenestro blovas al mi vento kaj portas divers-kolorajn foliojn. La arboj nudiĝas. Ili ne mortas, sed senvestiĝas por dormi. Naturo volas ripozi, por vekiĝi printempe al nova vivo. Tian leĝon havas ĝi, por bone plenumi la destinon. Kaj mi???

Mi apartenas al la sama naturo kaj dormas kun la floroj kaj arboj ĉiunokte, sed fine, post pluraj jaroj, mi ekdormos por longe; senvestiĝos el la korpo, por ke post pluraj jaroj denove rericevi ĝin -> dum la revivigo por la eterno. Mia lasta ekdormo ne estas la morto, kvankam tiel oni nomas ĝin. Nur mia korpo, la materio mortos kaj longe atendos por esti revivigita; tamen la animo, la spirito estas sendorma kaj sen morta. Eĉ nokte, kiam mia korpo ripozas, la animo atentas, foje eĉ iras transcendon, por konvinkiĝi pri la eterno.

Mi mem travivis la „klinikan morton" (dum la koroperacio) por ion sperti pri la eterno. Sed tio ne estas necesa por kredi je la eterno. La naturo mem postulas la kredon kaj dum la vivo pli kaj pli vekigas en ni la naturan deziron pri la vivo eterna. Kaj la naturo neniam mensogas, kaj ne ŝanĝas siajn leĝojn, pri kiuj neniu dubas.v

Nur homoj obstinaj kaj pekemaj, por la aliaj, ne por si mem, certigas pri la sensenca vivo, kiu finiĝas malbeie en la plej sukcesa vivmomento. Por si kaj amitaj konstruas maŭsoleojn, postulas honoron kaj metas florojn sur la tombojn. Aliaj kondutoj aspektas sensencaĵo!

Aŭtune la tuta naturo pensigas min pri la „dormo". Mia aĝo postulas ripozon, mi laciĝas, kuŝante pli kaj pli longe. Cu lastfoje? Rigardante la homojn, mi ne dubas. La lasta ekdormo nomiĝas la „morto". Nur la korpa morto, kaj ne por ĉiam. Mi ĝojas!!!

La unuan de novembro ĉiuj tombejoj lumas eĉ dumnokte kaj frenezigas la nekredantajn, ĉar ili obstine mensogas la aliajn, ke ili ne valoras plu vivi, malgraŭ protesto de la naturo. Kaj tio estas sur la tuta mondo. Eĉ tie, kie la ŝtata reĝimo provas bestigi siajn subulojn, por ke ili estu obeemaj kaj sen strikado servu al la povhavantaj. Protesto?!

Mi tamen malfermas la Evangelion, en kiu Jesuo instruas min pri la regno eterna, kie atendas min la amanta Patro, la Kreanto de la naturo, kiu neniam mensogas. Se iu ne volas obei al Jesuo Kristo, provu obei al la naturo kaj eble li resaĝiĝos.

Jen estas jam novembro. Ni komencis la monaton per la festo de Ĉiuj Sanktuloj. Ni iris procesie al tombejoj, vidante preskaŭ ĉiujn tombojn ornamitaj kaj prilumitaj. Jen estas la kredo.

p. J. Verdulo
17. Już jesień.
Do otwartego okna wpędza mi wiatr różnokolorowe liście. Tracą je drzewa, chociaż nie umierają, lecz rozbierają się do snu. Natura pragnie odpocząć, aby z wiosną znów obudzić się do nowego życia. Takie prawo ona ma, aby dobrze wypełnić swoje przeznaczenie. A ja? Ja należę do tej samej natury i śpię każdej nocy razem z kwiatami i drzewami. Lecz w końcu zasnę na lata; rozbiorę się z mego ciała, aby kiedyś znów go przyodziać, w czasie zmartwychwstania na wieczność. Mój ostatni sen nie będzie śmiercią, chociaż tak się nazywa. Tylko moje ciało materialne umiera; lecz dusza jest nie­śmiertelna. Nawet nocą, kiedy ciało odpoczywa, ludzka dusza czuwa, czasem nawet opuszcza swoje ciało, aby przekonać się o wieczności.

Ja sam przeżyłem śmierć kliniczną, aby trochę doświadczyć wieczności. Lecz to nie jest konieczne, aby wierzyć w życie wieczne. Sama natura domaga się wiary i coraz częściej budzi w nas pragnienie życia wiecznego. A natura nigdy nie kłamie, nie zmienia swoich praw, o czym nikt nie wątpi. Tylko ludzie uparci i źli wmawiają nam nonsens życia, które kończy się brzydko, w najowocniejszym momencie. Dla siebie jednak i ukochanych budują grobowce, domagają się czci i składają kwiaty. I to uważają za obowiązek wobec tych, którzy odeszli.

Jesienią cała natura zachęca mnie do snu; domaga się odpoczynku, męczę się, leżę coraz dłużej. Czy po raz ostatni? Patrząc na innych, nie mam wątpliwości. Ostatni sen nazywa się śmiercią. Tylko ciało umiera ale nie na zawsze. To napełnia mnie radością!!!

Pierwszego listopada wszystkie groby świecą, nocą drażniąc niewierzących, którzy okłamują innych, że życie nie ma sensu, pomimo protestów natury. I to jest wszędzie, gdzie władza laicka od swoich poddanych domaga się posłuszeństwa bez oporu. Pamięć o zmarłych jest protestem przeciw zrównaniu człowieka ze zwierzęciem.

Ja jednak otwieram Ewangelię, w której Chrystus poucza mnie o niebie, gdzie oczekuje mnie kochający Ojciec, Stwórca natury, która nigdy nie kłamie. Jeśli ktoś nie potrafi słuchać Chrystusa, niech stara się słuchać natury, a może zmądrzeje.

Oto już listopad. Zaczęliśmy go dniem Wszystkich Świętych. Idziemy procesją odwiedzać groby naszych bliskich, aby powiedzieć im o naszej miłości. Wszystkie groby są ubrane. To jest znak naszej wiary w wieczność, że życie nasze nie kończy się na cmentarzu.



ks. Józef Zielonka

1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 279.34 Kb.

  • Ela Karczewska
  • Memore al Włodzimierz Pfeiffer
  • LA FORUMO DE TRIA AĜO
  • Ilona Koutny
  • JES! La 2an fojon junularo kune festas novan jaron
  • Łukasz Żebrowski

  • Elŝuti 279.34 Kb.