Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pola Esperantisto

Elŝuti 279.34 Kb.

Pola Esperantisto




paĝo1/8
Dato14.03.2017
Grandeco279.34 Kb.

Elŝuti 279.34 Kb.
  1   2   3   4   5   6   7   8

Pola Esperantisto 5/2010




/


Estraro informas
Alarmaj alvokoj transiris Eŭropon – pola E-movado troviĝas en danĝera situacio, regas tie maldemokratio, falas membriĝo, kaj la prezidantino tenas la funkcion senrajte… Tiajn kaj similajn informojn oni povis trovi en klaĉgazetoj retaj (kiel Libera Folio) aŭ paperaj (kiel Heroldo de Esperanto) kaj ankaŭ en la amase dissenditaj, senbazaj kalumnioj, mensogoj, ofendoj en interreto.

Plej oftaj kaj plej laŭtaj voĉoj devenis de la personoj, kiuj eĉ ne konis min persone, kaj ni nenion scias pri ilia agado por PEA, kelkaj – neniam estis anoj de nia Asocio. Ili - preskaŭ ĉiuj (krom unu) - ankaŭ ne estas abonantoj de Pola Esperantisto, kio signifas, ke ne konas aktualaĵojn de pola E-movado, pri kio nia revuo fariĝis antaŭ tri jaroj KRONIKO. Tion ebligis nia konstanta informa kunlaboro kun aliaj esperantistaj societoj en nia lando, kaj la enhavo de ĉiu numero de PE konfirmas nian kunagadon.

Mi eltenis lavangon de stultaj kaj maljustaj opinioj, eĉ provis diskuti kun la kontraŭuloj – sen sukceso. Dum KONFRONTOJ ( ne nur artaj!) en Poznań, eĉ saĝa, trankviliga gvidado de la diskuto pri pola movado, fare de prof-o Zbigniew Galor ne helpis atingi interkonsenton inter diskutantoj. Aldone - unu flanko de la diskutantoj bezonis 2/3 de la tuta diskuttempo, ĉar bezonata estis tradukado de ĉiu demando kaj respondo al pola lingvo. Nia plej forta kontraŭulo ne konas Esperanton!!! Sed ĝuste li, elpensis enkonduki Esperanton al polaj lernejoj kaj anstataŭi per Esperanto la anglan lingvon en la eŭropuniaj instancoj… Do – oni ne povis serioze trakti la senargumentan diskuton. Sed la diskuto daŭris ekstere, kie oni povis rimarki la interesiĝon de mediatoj, por flamigi ĝin pli forte, pli vaste, pli akre…

Sed – kiam batalanta kun ĉiuj (ne konata de mi persone) Andreas Kuenzli afiŝis en LF la leteron senditan al la pola ŝtatprezidento Br. Komorowski pri „malordo en PEA” kie ĝis nun ne estas punitaj kolaborantoj de komunisma tempo, kiam HdE senrajte citis sur la unua paĝo mian diskuton kun Osmo Buller, okazintan sur la UEA-Komitata listo, kiam eĉ EVENTOJ invitis la retumantojn al esplorado de la „problemoj de pola E-movado” kaj diskuto sur la paĝaro de Libera Folio ( kvazaŭ la hungara E-movado estus modela?) mi diris:



SUFIĈAS!

Danke al saĝaj konsiloj de geamikoj, mi rompis la diskutojn, ne respondante al klaĉemuloj, ne daŭrigante la temojn – mi komprenis, ke ili diskutas nur por tio, por havi voĉon, ne por ion bonan aŭ saĝan diri… Iritemaj ambiciuloj ne havas jam bazon por informi, klarigi, disputi… Kaj mi povas trankvile kaj persiste diri al Vi: la Pola Esperanto-Asocio fartas bone, kaj mi ne scias ankaŭ pri la problemoj en aliaj societoj de pola E-movado. La plej grava problemo – ne nur la pola, sed Eŭropa – estas maljuniĝo de la esperantistaro. Sed tiun ĉi problemon kaj solvojn por ĝi, oni devas esplori flanke de UEA.

En Pollando PEA sukcese kunlaboras kun aliaj, samideaj societoj, kaj tion vi vidas en la tekstoj kaj fotoj de ĉiu nia revuo: niajn aranĝojn helpis lastatempe esperantistoj el Bjalistoko, Olŝtino, Vroclavo. Al la kunaj instruistaj, atrakciaj kaj senpagaj seminarioj estis invititaj agantoj, kiuj donis esperon pri ilia posta laboro por esperantigi aliajn personojn – neniu demandis ilin pri aparteno al konkreta organizaĵo.

Ni povas esti kontentaj kaj fieraj pri nia Asocio kaj pri la rolo de ĝi en la pola movado. Ni agas amike kaj egale, respektas saĝajn proponojn kaj pene laboras por nia afero de fundamento… Petitaj de ni pri la opinio aŭtoritatoj de la mondskala movado: d-rino Ilona Koutny kaj prof. Renato Corsetti – subtenas nian modelon de la „baza” agado. Ili alvokas al prudento kaj forlaso de la malamo – la sento, kiu inter „samideanoj” aspektas stranga kaj ne imagebla…

„Kontraŭ malamo” kondukas nin ankaŭ filozofia artikolo de Barbara Skarga kaj pri la pekoj de malbondirantoj atentigas ĉiujn nia samideano Antoni Tabacki en la letero de leganto. Al la meditado invitas nin ankaŭ aŭtuna letero de Animzorganto – ni haltu por momento, por konstati, ke nia vivo trapasas tiom rapide, ke ni ne perdu ĝin por kverelado. Ni memoru pri niaj – jam forpasintaj – E-amikoj, ni flamigu la kandeletojn sur iliaj tomboj…

Por memorigi meritindajn personojn de pola E- movado estis preparita kaj eldonita Biografiaro de Polaj Esperantistoj. Granda laboro kaj valora atingo de la samideano Jozefo Golec el Sopot. En ĉiu rondo kaj Klubo devas esti la libro, kiel materialo por rakontoj kaj diskutoj pri niaj grandaj antaŭuloj sed ankaŭ pri persista kaj modesta laboro de multaj esperantistoj, danke al kiuj nia movado plu vivas… Ni kolektu la informojn pri gravaj esperantistoj, sciante, ke ĉiu iam devas forpasi. La informojn kun fotoj bonvolu sendi al kolektantoj de biografiaĵoj – Jozefo Golec kaj Robert Kamiński.

Multflankan agadon de polaj esperantistoj montras priskribitaj aranĝoj en diversaj regionoj de Pollando: de la plej grava, europskala kiel estis la Eŭropa Forumo (Krynica), tra t.n. eniroj en la eksteraj eventoj (Varsovio), aŭ agado por lernejanoj (Góra), Junularo (Varsovio), esperantistaro (Bjalistoko) kaj „Triaĝuloj” en Nowy Sącz.

Tre interesa informbloko venis el Olsztyn – kompletigas ĝin la rakonto pri granda pola komponisto Feliks Nowowiejski kaj pri la plej patriota kanto de ĉiuj poloj dum ĉiuj tempoj: ĝi estas Ĵurkanto kun la vortoj de Maria Konopnicka. Aldonita estis ankaŭ la esperanta versio de la “Himno de Varmio”. Kvankam ni jam vivas en tute alia tempo, kiam landaj limoj en la eŭropaj landoj estas forigitaj, kaj ni sentas nin ĝenerale eŭropanoj, la patriotismaj kantoj plu restas kortuŝigaj, memorigante malfacilan, per sango aĉetitan polan liberecon, pri kiu revis multaj generacioj de niaj praavoj…

Mi ne imagas, ke ekzistas esperantistoj ne konantaj la libron „Zamenhof-Strato” de Roman Dobrzyński, kiu atingis de nove gravan prestiĝon, ĉar sur baze de ĝia teksto kaj aldone la TV-filmo de Roman, estis distingitaj du polaj katolikaj pastroj el Varsovia geto, kiel JUSTULOJ en Yad Vashem. La historion rakontas la ĵus eldonita libro de IPN ( Instituto de Nacia Memoro) kun la filmo de R. Dobrzyński „ Oazo de Ĉiuj Sanktuloj”. Tralegu la historion pri la Paroko en geto.

Ĉiuj el ni memoras pri la maja inundo en la montara parto de Pollando. Ni ricevis multajn subtenajn vortojn de esperantistoj el diversaj flankoj. Ĉu ni simile reagis al la katastrofo en Hungario, kie okazis kemia akcidento, kaj ne akvo sed ruĝa ŝlimo kovris la urbetojn kaj vilaĝojn…? Mi tion faris, kaj aliaj? Laŭ nia peto, „science” pri la katastrofo rakontas nia amiko dr-o Endre Dudich – la plej taŭga raportanto pri tiu ĉi temo. Krom bonaj vortoj, ne eblas helpi ilin alia maniere.



NIAN TUJAN HELPON - ATENDAS „BONA ESPERO” en Brazilio. Ni scias, ke la granda bieno estas heredaĵo de la tuta Esperantujo, estis donacita por la orfejo kaj kleriga centro, fariĝis domo por multaj senesperaj infanoj, kiuj tie trovis siajn vivŝancojn kaj komencis honestan vivon. Pri la necesa helpo petegas nin en la letero direktita al Giancarlo Fighiera, kreintino kaj gvidantino de Bona Espero – Ursula Grattapalia, kiu priskribas la bruliĝon de la Nacia Parko ĉirkaŭanta E- bienon. Jam komenciĝis la akcio por kolektado de „fostoj” – unu kostas ĉ.10 eŭrojn. Kiu povos persone donaci la sumon , bonvolu sendi ĝin al la deviza konto de PEA, montrita en ĉiu numero de nia revuo. Se iu ne povos „aĉeti unu foston”, ni proponas, por ke vi kolektu la monon nome de via rondo aŭ klubo kaj sendu 20, 30, 40 eŭrojn de ĉiuj, kiel faris esperantistoj el italaj urboj. Nia Asocio transdonos la monon al la konto de Bona Espero ĉe UEA.

Ni havas esperon, ke niaj bonaj kaj kompatemaj samideanoj subtenos la HELPAKCION por Bona Espero. Ne forgesu indiki, ke la enpago estas por BONA ESPERO.


Esperante pri bona estonteco kaj samideana unueco

Halina Komar

Se esperantistoj inter si mem ne harmonias, kiel ili povus doni al la mondo ilon por interkompreniĝo?


Estimataj,

Mi, kiel hungarino vivante jam de pli ol 10 jaroj en Pollando kaj laborante por e-o, vidas samtempe de ekstere kaj de interne la problemojn. Mi bedaŭras, ke internaj konfliktoj malhelpas la sukcesan kunlaboron por la antaŭenigo de Esperanto en Pollando. La lastatempan konflikton inter la Iniciata Grupo - Esperanto por EU (IGEEU) kaj la prezidantino de PEA, Halina Komar oni ne sukcesis solvi eĉ dum la publika diskuto kadre de Arkones (gvidata de Zbigniew Galor). Bedaŭrindas, ke la diskuto en Libera Folio daŭras kun la nekompetentaj atakoj de Andreas Kuenzli.

Mi certas, ke ĉiuj havas bonajn intencojn kaj la saman ĉefan celon: antaŭenigi la aferon de Esperanto. Tamen en ekstera agado necesas interkonsento, disdivido de la taskoj laŭ kompetentoj, ja kontraŭaj agadoj ne povas esti farataj en la nomo de la samaj esperantistoj, tio povas eĉ malutili.

Tion, kion mi diras, ne fontas el konflikto, en konvena momento mi kunlaboras kun ambaŭ flankoj. Mi estas dankema, ke mi povas regule sendi prelegantojn kaj studentojn de la Interlingvistikaj Studoj al Malbork, kie ili bonfartis dank'al la prizorgo de Eduardo. Mi altetaksas la aranĝon de podiaj diskutoj dum Ekonomia Forumo far’ Halina (kie mi partoprenis dufoje).

Landa asocio iusence reprezentas la esperantistojn de la lando, kvankam nuntempe ne nur LA-j ekzistas. Mi ne scias, ĉu la Iniciata Grupo Esperanto por EU estas oficiale registrita kaj kiom da membroj ĝi havas. Videdeble 4 homoj agadas: E. Kozyra, S. Rynduch, K. Krzyzak, Witucki. Kiujn ili reprezentas, kiam ili aperas en la nomo de esperantistoj? Speciale interesa estas la rolo de Eduardo Kozyra, vicprezidanto de PEA, kiu reprezentas ne PEA, sed IGEEU. Tiaj aferoj en la ekstera mondo ne rajtus okazi.

Halina pripensinte kaj singarde aliras la aferojn kaj atingas sukcesojn. Temas ekz. pri la antaŭe menciita EF en Krynica, pri la instruprojekto por la "triaaĝuloj", kiun financis la EU-a Gruntvig-fondaĵo.

La leteroj sub la respondeco de IGEEU, kvankam fontas el la deziro de ni ĉiuj vidi progresi e-on, taktike, stile ne estas konvenaj. Ili atakas la adresatojn pro ilia ignoro de la ĝusta solvo de lingva problemo, kiun ni esperantistoj bone konas. Bedaŭrinde tio estas ofta eraro de esperantistoj. Tamen atakante kaj postulante ne eblas multe atingi en la vivo.

La nuna kampanjo por la enkonduko de e-o en polajn lernejojn strategie estas malkonvena, bedaŭrinde senbaza. Ni vidu! En bona kazo la petskribo fine atingos la ministron pri edukado. Li petos informojn el la ministerio: Kiom da instruistoj de esperanto ni havas? Ĉu ekzistas lernolibroj? ktp. Post negativa respondo, revenos letero de li kun ĝentila bedaŭro, ke la realaj kondiĉoj ne favoras la enkondukon.



Antaŭ ol ion proponi, ni devas konsciiĝi pri la realo! Se polaj esperantistoj mem ne volas profesie instrui esperanton, kial eblas atendi tion de ne-esperantistoj?!

La realecon de ne-interesiĝo de polaj e-istoj pri profesiiĝo kaj akiro de iu diplomo pri instruado de e-o pruvas ne nur la neinteresiĝo pri la 3-jaraj Interlingvistikaj Studoj kun fina UAM-diplomo (en la lasta grupo ne estas poloj), sed ankaŭ la sporada partopreno en la unujara instruista trejnado de UAM-ILEI (en 2008 neniu aliĝis, 2009: 1, 2010: 3 - ĉi lasta dank'al la 2 stipendioj de PEA).

La lerneja instruado de e-o apartenas al la kompetento de ILEI. La pola sekcio de ILEI rajtus kaj devus en tiu tereno komenci paŝojn: ellaborigi lernolibrojn por gelernantoj, aperigi la jam ellaboritajn, instigi siajn membrojn akiri kvalifikon... kaj post iom da rezultoj kontakti la ministerion pri edukado sendante bone bazitan leteron.

Ĉiu-kaze la rajto instrui e-on en bazlernejoj, en si mem ne sufiĉas por atingi vastaskalan instruadon - pro multaj aliaj faktroroj. Sufiĉas kontroli la liston de bazlernejoj, kie e-o estas instruata en Hungario (egalite.freeweb.hu/listo/bazgradaj.doc) - pri kiu Esperantio tiel fieras!

En marto mi akceptis la inviton de IGEEU renkontiĝi kun la vicprezidanto de la Pola Parlamento (la intertempe mortintan Szmajdziński) pro miaj kono kaj praktika sperto de e-instruado en Hungario. Tiam mi sukcesis moderigi iujn ne-pripensitajn, idealismajn proponojn. La proponinto jam ne estas en la grupo, sed la ne-pripensita idealismo restis. Pliajn ne-pripensitajn iniciatojn mi ne subtenas.

Dezirante pacon inter la agantoj kaj solvon surbaze de reala kompreno de la situacio


P.S. Zbigniew Galor plene konsentas kun mia opinio.
Dr hab. Ilona Koutny, akademiano

Gvidanto de Ugrofinna KatedroGvidanto de la Interlingvistikaj Studoj Universitato Adam Mickiewicz

Enla nomo de Dio kaj de Zamenhof, haltu! pri la lastatempa ŝtormo en la pola esperanto-movado.
En la lastaj semajnoj monstro (ne fantomo sed io reala) kuras tra Eŭropo. Temas pri akuzoj, postuloj, krioj diversspecaj venantaj el Pollando kaj kurantaj tra la reto kaj tra retaj gazetoj. Neniofarantoj, intriguloj kaj frenezuloj ege interesiĝas pri ili kaj entuziasme partoprenas la bruadon. Ĉiuj vidas en ili eblecon damaĝi Esperanton sub la preteksta flago: ni triumfigu Esperanton morgaŭ matene.

Vi scias, ke por la katolika eklezio Pollando estas “semper fidelis” (= ĉiam fidela). Kaj almeanŭ tio restu tia. Mi, tamen, demandas min ĉu la bedaŭrinda sorto de Pollando ne estas tiu de lando “semper divisa” (= ĉiam dividita). Mi aludas al historiaj okazaĵoj, kiujn vi ĉiuj tre bone konas, dum mi nur aŭdis pri ili.

Tiu ĉi foje ne temas pri teritoria dividitec o sed pri idea dividiteco, ankoraŭ pli terura. Mi ne estas polo kaj tre malbone orientiĝas inter ĉiuj familiaj nomoj de la plej ardaj agantoj, sed mi estas iom sperta pri kelkaj movadoj, ne nur la esperantista, kaj mi volas tuj diri, ke la principa riĉaĵo de iu ajn movado estas la unueco kaj la trankvila laborado.

UNUECO

Mi observas la movadon en pluraj landoj. Post iu entuziasmiga komenca periodo venas periodo de stabiliĝo kaj de multiĝo de la nombro de esperantistoj. Kiam la esperantistoj estas multaj komenciĝas kvereloj, disputoj, ofendado kaj ofendiĝo, dividiĝo kaj la movado refalas al pli malalta nivelo, el kiu ĝi rekomencas kreski nur post unu generacio, kiam la kverelintoj malaperis kaj novaj homoj aperas sur la sceno. Kompreneble la pola Esperanto-movado havas tiom longan tradicion, ke ĝi ne povas esti komparata al pli da movadoj, kaj tamen la okazintaĵoj de ĉi tiuj tagoj ŝajnas sugesti, ke jes.



Unueco devas esti defendata je ĉia kosto, ĉar nur nombre forta organizaĵo povas eble atingi ion en senespera batalo kiom nia. Multaj malgrandaj grupoj, kies energio estas eluzata por ataki unu la alian kaj ne por ataki la eksteran mondon, prezentas mizeran spektaklon. Tian spektaklon la pola Esperanto-movado donis al la mondo en la lastaj monatoj.
HUMILECO

Neniu havas la oran ŝlosilon por triumfigi Esperanton rapide. Zamenhof mem ne havis tian oran ŝlosilon kaj la movado kreskis je liaj tempoj pro akumuliĝo de malgrandaj sukcesoj fare de homoj, kiuj kunlaboris. Privat ne havis tian ŝlosilon, nek Lapenna. Mi mem, ekzemple, pensas ke se ni havus pli fortan movadon en Hindujo kaj Ĉinujo ni estus en pli bona situacio por alfronti la estontecon, eĉ sen Eŭropo, kiu ŝajnas al mi nur idea provinco de Usono. Ĉu mi pravas? Eble jes, eble ne, eble parte, eble temas nur pri frenezaĵo aŭ eble pri saĝaĵo, sed la vera problemo estas, ke nek mi nek iu alia povas kun certeco aserti tion. Iam Etsuo Mijoshi estis konvinkita, ke se Indonezio akceptus la ideon de Esperanto multo estus solvita survoje al la fina venko. Neniu sukcesis konvinki lin pri la malo.

Ŝajnas al mi evidente, ke la faktoroj, kiuj povas kontribui al la progreso de Esperanto estas tiom multaj kiel la faktoroj, kiuj kontribuis al la progreso de la angla. Do, ĉio estas utila, sed nenies ideo estas la sola ora ŝlosilo. Iom da humileco por ekkoni siajn limojn povus helpi.


TOLERECO

Se mi komencus verki pamfletojn kontraŭ tiuj, kiuj opinias malsame ol mi, dissendi mesaĝojn al la mondo kaj ofendi ilin per personaj insultoj, mi certe ne estus sur la bona vojo. Ideaj malsamecoj estas pli bone solvataj per trankvila diskutado. Se oni komencas publikan kvereladon, oni faras ion tre malbonan. Se oni, konsciinte pri la reagoj kaŭzitaj, daŭrigas la kvereladon oni faras ion kriman.

Se oni skribas al la neesperantistaj instancoj pri la malboneco kaj la kvereloj de esperantistoj, oni faras ion, kio bezonas mens-kuracan intervenon.

Eble la plej bona afero estas klarigi unu fojon por ĉiam siajn vidpunktojn, sed prefere private, kaj lasu la kverelantojn kvereli kun la vento. Ni estu toleremaj pri la malsamaj vidpunktoj kaj malsamaj agadoj.

Sed, se estas malkonsentoj, ni ne epitetu la aliajn “stultaj”, “subnivelaj” ktp. Ankaŭ ne estas bone uzi “klaĉgazetojn”, kiuj nur emas plilongigi la debaton.

Cetere pluraj homoj en la okcidento jam estas plene naŭzitaj pri tio, kion ili ricevas el Pollando, kie oni, interalie ne ŝajnas kompreni, ke privataj mesaĝoj ne estas utiligeblaj publike sen la permeso de la verkinto.


DEMOKRATECO

Oni rajtas demandi min: “Kion, do, mi faru, se mi estas tre konvinkita pri tio, kion devus fari PEA aŭ UEA, sed la prezidanto de PEA kaj de UEA ne samopinias kun mi?” Tio, kion vi rajtas fari, estas prezenti vian ideon al la membraro kaj partopreni la venontajn balotojn por iĝi mem prezidanto de PEA. Se la membraro elektos vin, poste vi povas provi realigi pere de PEA vian planon.

Tiel funkcias la demokrata sistemo en la landoj kaj en la asocioj. Atentu, tamen, ĉar la membroj ne estas tute stultaj. Ne ĉiam tiu, kiu krias pli laŭte konvinkas homojn.
TRANKVILECO

Mi ne bone konas la situacion, kiel mi jam diris, sed eŭropaj parlamentanoj al Universala Kongreso estis daŭre invititaj kaj tre malofte ili aperis. Oni ivitis ilin sen tiom da bruo, kiel ĉi tiun fojon, kiam pro la bruo oni povus decidi ne inviti ilin. Kompreneble, mi rediras, en la pasintaj fojoj neniu postulis publike, laŭte kaj insiste, sed diplomatie kaj interkonsiliĝe kun EEU. Cetere oni ne tro atendu de tiaj vizitoj. La vojo al la fina venko estas pavumita per promesoj neniam plenumitaj de altrangaj politikistoj/

Kiam temas pri la grandskala petskribo por ke oni instruu Esperanton en polaj lernejoj, ankaŭ ĝi povus esti alirata iom pli trankvile. Se oni ne sukcesas konvinki polajn esperantistojn, ke temas pri io bona kaj lanĉinda, kiel oni povas esperi konvinki la ministerion?

Ĝenerale mi dirus, ke nun post monatoj da maltrankvileco kaj tre malbelaj ekzemploj donitaj al la mondo, venis la tempo por repaciĝo kaj kunlaboro. La difektoj faritaj al la bildo de PEA kaj de la pola esperantistaro estas ankoraŭ ripareblaj, se la proponantoj de novaj agadoj konsentas paroli pri siaj proponoj en la sola loko en la mondo, en kiu oni devas paroli pri ili, en la estraro de PEA.

Neniu povas malhelpi iun fondi politikan partion, ekzemple “EDE Pollando”, kaj en tiu kadro provi antaŭen puŝi la proprajn ideojn kaj realigi ilin per politikaj metodoj, per la normalaj balotoj, sed ankaŭ en tiu okazo oni devas agi interkonsente kun PEA kaj amike al ĝi.

En la nomo de Dio kaj de Zamenhof, haltu kaj rekomencu interparoli. La naskiĝlando de Espernato ne iĝu la mortolando de la movado por Esperanto.



Renato Corsetti
La situacio en okuloj de PEA-prezidantino
Mi dankas al Ilona pro saĝa interpreto de la situacio en pola E-movado. Ŝi faris tion senemocie, pro tio ŝia voĉo pli valoras ol niaj – ambaŭflankaj malobiektivaj opinioj pri la afero. Multaj honestaj kaj inteligentaj homoj skribas al mi la samajn aŭ similajn leterojn.

Sed ili plej parte estas privataj leteroj, do tiaj, kiujn oni ne rajtas citi (inter ni ja abundas tiuj, kiuj malrespektas la ordonon). Kial mankas la publikaj voĉoj de multaj inteligentaj kaj sinceraj esperantistoj?

Pro tio la kontribuo de Ilona estas eĉ pli grava ke direktita al multaj personoj.

Bedaŭrinda estas fakto, ke la plej forte krias pri niaj, polaj aferoj - la homoj kiuj ne konas niajn kondiĉojn de agado, niajn atingojn kaj konstantan laboron: Rynduch, kiu jam de multaj jaroj forestas en Germanujo, kaj mi ne rimarkis lian agadon antaŭ de estiĝo de la grup(et)o „Esperanto por EU”, kaj Kuenzli - stranga, ĉion detruiganta homo, kiun mi - post lia letero al pola ŝtatprezidento - devas opinii kiel frenezulo. Normala homo ne skribas "malfermitajn leterojn" al prezidentoj de ŝtatoj, ke iu organizaĵo estas malbone gvidata de Halina Komar, kiu ankaŭ ĝis nun ne punis kolaborantojn kaj aliajn kulpantojn de la pola komunismo... La fakto provokas kuracistan helpon...

Do, karaj gesamideanoj, bonvolu konsili al mi, kion mi povas fari, se atendas min abundaj taskoj, kaj obstaklas min de diversaj flankoj - stultaj ideoj, neesprimeblaj agoj de enlandaj kaj eksterlandaj stranguloj? Mi ne komprenas, kial homoj subskribas la listojn por enkonduki la Esperanton al lernejoj, se ni havas nur 10 aktivajn instruistojn por 55 000 da lernejoj? Se en parlamento aŭ en ministerio oni tion malkovros, la Esperanto en Pollando estos ŝtopita por venonta jarcento!

Mi kutimas konstrui la domon, komencante de profunda, firma fundamento.Poste ni bezonos la tempon kaj brigadon de konstruistoj por starigi la murojn: rektajn, fortajn. Nur fine oni konstruas la tegmenton, kiam ĉio estas bone firmigita, kaj estas certe, ke konstruaĵo eltenos tegmenton, kaj la tegmento poste eltenos la blovojn...

Kelkaj personoj komencis agi laŭ la desegnado de infanoj, kiuj komencas pentri la dometon komencante de la tegmento ( ofte jam kun kameno kaj fumo), poste la muroj kaj tiel plu...

Sed ni ne estas infanoj! Ni TUJ bezonas ne eniron al lernejoj, sed instruistojn! Ni bezonas sukcesan informadon pri la lingvo, por ke poloj eksciu de nove, ke Esperanto ekzistas. Ni bezonas la akcepton de nia agado en ĉiu loka socio, kunlaboron kun la ekstera mondo, enplektigon de nia agado al diversaj eĉ ne-esperantistaj akcioj, por ke oni rimarku Esperanton, por ke oni opiniu nian uzeblecon... Kaj ni bezonas la monon por nia agado, do ni devas uzi ĉiujn rimedojn por uzi al E-celoj eksterajn monfontojn. Ni ne povas kalkuli je la mono de UEA, mi vidis kaj aŭdis en Havano, ke ili tute ne planas plialtigi la monrimedojn por informado aŭ instruado. Do nur ni mem devas zorgi pri tio, komprenante, ke la tuto dependas de tiuj ĉi du faktoroj:



- informado ĉie kaj ĉiam kaj instruado de instruistoj aŭ almenaŭ

instruantoj.

Karaj, mi havas la planojn, kaj mi ŝatas labori. Kaj mi revas, por ke neniu ekstera, freneza ideo aŭ ago ne obstaklu mian laboron...

Kaj fine - la demando al Ilona: ĉu mi rajtas vian tekston de la

letero meti en la PE5-2010? (Ŝi rajtigis nin pri tio – H.K.)


Halina Komar

  
Letero de Zamenhof al Schleyer (15) 23. 11. 1887


Estimata kaj estiminda sinjoro!
Mi sendas al Vi la frukton de mia longa laborado; ĝi estu signo de mia profunda estimo por la nobla idealisto, kiu laboris por la homaro ne timante la ridegon de l´amaso. Mi mem plej bone komprenas kiom Vi devis suferi, ĉar mi mem trairis similan vojon: kiam mia laboro jam estis preta, mi kvar jarojn devis atendi kaj esti celo de senĉesa ridado – ĝis mi ricevis la eblon eldoni mian verkon.

Kian mi antaŭ 5 jaroj aŭdis pri la Volapük`, mi ne forĵetis mian laboron, ĉar la konstruo de Volapük´ ŝajnis al mi ne tute praktika; mi diris al mi, ke lingvo tuta monda devas esti antaŭ ĉio komprenebla, kaj la tuta granda materialo, kiu jam per si mem fariĝis internacia, devas resti ne tuŝita. En lingvo, kiu devas fariĝi tutamonda, oni povas krei nur la malgrandan parton, kiu estas malsimila en malsimilaj lingvoj; ĉio cetera devas resti ne tuŝita. Ĉar nenia persono estas tiel leĝdonanta por krei lingvon por la tuta mondo laŭ sia volo, kaj tuta vivo de homo ne estas sufiĉa por nove krei la tutan senfinan multon da vortoj de lingvo, kun ĉiuj nomoj de l´landoj kaj urboj, kun ĉiuj sennombraj nomoj teĥnikaj etc.

Mi estimas Vian noblan deziron porti utilon al la homaro; kun plena estimo por la aŭtoro de Volapük´, mi laboras ne kontraŭ la Volapük´, sed por la ideo. Sankta estas por mi la ideo de lingvo tutmonda, kaj en iu ajn formo l´ homaro ĝin havos, mi estas kontenta kaj feliĉa. Se oni montros al mi, ke mia laboro estas malutila al la ideo, mi mem detruos mian laboron, kvankam mi oferis al ĝi la plej bonan parton de mia vivo; se la juĝo de l´mondo estos ne decida, la „Lingvo internacia“ restos kune kun la „Volapük´“, kiel du amikoj, kiuj havas unu celon en la vivo. Aŭ unu de la lingvoj mortos per si mem, aŭ la homaro havos du lingvojn, kaj eĉ tio estos por la mondo multe pli bone, ol resti tute sen lingvo tuta monda.

Pardonu, ke mi skribas al Vi en mia lingvo; mi faras ĝin ne pro malĝentilo, sed por doni al Vi provon de mia lingvo.

Kun la plej granda estimo

Esperanto

Hazarde mi ricevis el Alena Esperanto-biblioteko libron, en kiu estas letero de Zamenhof al Martin Schleyer, la kreinto de Volapiko.

Tiu letero montras al mi, ke Zamenhof estis vera amiko de la homarao kaj nature nobla persono ankaŭ por la unuopa homo.

Francisko Zeller



Regiona agado / Okazintaĵoj



BIAŁYSTOK

  1   2   3   4   5   6   7   8


Elŝuti 279.34 Kb.

  • NIAN TUJAN HELPON - ATENDAS „BONA ESPERO” en Brazilio.
  • Antaŭ ol ion proponi, ni devas konsciiĝi pri la realo! Se polaj esperantistoj mem ne volas profesie instrui esperanton, kial eblas atendi tion de ne-esperantistoj!
  • Unueco devas esti defendata je ĉia kosto
  • HUMILECO Neniu havas la oran ŝlosilon por triumfigi Esperanton rapide.
  • Se oni komencas publikan kvereladon, oni faras ion tre malbonan
  • - informado ĉie kaj ĉiam kaj instruado de instruistoj aŭ almenaŭ instruantoj.

  • Elŝuti 279.34 Kb.