Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pli da informoj

Elŝuti 418.51 Kb.

Pli da informoj




paĝo1/5
Dato21.03.2017
Grandeco418.51 Kb.

Elŝuti 418.51 Kb.
  1   2   3   4   5

Pli da informoj




 Kelkaj interesaj TTT-ejoj

www.esperanto.net

www.esperanto-panorama.net

www.uea.org



 Bibliografieto


Metu kelkajn interesajn librojn pri Esperanto en via lingvo kaj facile troveblaj ĉe librejoj kaj bibliotekoj

L’espéranto de P. Janton, coll. « Que sais-je ? » n°1511, P.U.F.

Le défi des langues de C. Piron, éd. l’Harmattan

 Asociaj kontaktoj


Kontaktoj de via landa asocio

(aŭ de UEA se ne estas asocio en via lando)

Espéranto-France

4 bis, rue de la Cerisaie, 75004 PARIS, Tél : 01 42 78 68 86

Courriel : info@esperanto-france.org

www.esperanto-france.org


Kontaktoj de via junulara asocio

(aŭ de TEJO se ne estas landa sekcio)

Espéranto-Jeunes


Courriel : info@esperanto-jeunes.org

www.esperanto-jeunes.org



Loka kontakto:


La PakEo, uz-indikoj




Tiu pako enhavas 4 foliojn:




  • La pako: la dokumento, kiun vi tenas inter viaj manoj, kaj kiu prezentas la lingvon kaj kiel uzi la PakEon


  • La gram’: la tuta baza gramatiko de Esperanto sur unu folio A4

  • La ekz-oj: kelkaj ekzercoj (kun korektoj ĉe la dorso) por trejniĝi kaj ekpraktiki iomete la lingvon

  • La vort’: ambaŭdirektan vortareton, kun nur kelkaj bazaj vortoj por komenci (N.B. : vi povas trovi kompletajn vortarojn ĉe via landa asocio aŭ sur Interreto)



Sur La gram’ et La ekz-oj, ĉiu numero en la marĝenoj indikas unu lecionon. Ĉiun tagon, vi komencos per legado de la leciono de la tago sur la folio La gram’. Kaj poste, vi povos fari la samlecionan ekzercon de la folio La ekz-oj, eventuale kun la helpo de la vortareto La vort’, se bezonata.

Dediĉante proksimume po unu kvaron- horo tage, vi povos post unu semajno kompreni simplan tekston kaj mem fari kelkajn frazojn. Ne vere temas pri kompleta kurso sed pli ĝuste pri enkonduko, kiu ebligos fari por vi ĝeneralan ideon pri la lingvo (poste, vi povos kompleti per pli kompleta kurso, aŭ tuj ekpratiki la lingvon, ekzemple babilante sur Interreto per la babilejo: http://gxangalo.com/babilejo).




Malkovri lingvon dum unu semajno… 



Esperanto, kio estas tio?

Esperanto estas lingvo. Sed estas lingvo iom speciala: ĝi estis eltrovita fine de la 19-a jarcento por ebligi komunikadon inter personoj de malsamaj lingvoj. Kaj ĉar tiu lingvo estis konstruita ĝuste por tiu celo, tial ĝi do estas tre rapide lernebla.


Fakte, Esperanto estas la plej facila el la vivantaj lingvoj: neniu escepto, neniu neregulara verbo, kaj tamen oni povas vere ĉion esprimi! Ĉar ĝia konstruo estas tute logika, oni povas lerni ĝin dum tre malmulte da tempo kaj rapide elturniĝi por fari siajn unuajn frazojn en Esperanto.
Tiel, restas pli da tempo por fari aliajn aferojn! Kaj plie, kun tiu atuto en la poŝo, estis pruvita, ke la lernado de Esperanto helpas por lerni la aliajn fremdajn lingvojn. Do, nur avantaĝoj!
Kaj cetere, ĉar tiu lingvo apartenas al neniu lando kaj ĉiuj povas lerni ĝin, oni do parolas ĝin ĉiam je egala nivelo: estas pli simpatia!



Al kio tio utilas?

Esperanto estas agnoskita de UNESCO; ĝi nuntempe estas parlata en pli ol 100 landoj de proksimume 6 milionoj da personoj.



Ekzistas do amasoj da manieroj por uzi ĝin:


  • diskuti kaj korespondi kun personoj de pluraj landoj samtempe sen esti blokita pro la lingvo-barilo;




  • malkovri aliajn kulturojn kaj informiĝi je la monda skalo, kun interalie revuoj kaj libroj tradukitaj el ĉiuj lingvoj;







  • partopreni al internaciaj renkontiĝoj kaj festivaloj, kun muziko kaj spektakloj en Esperanto sed ankaŭ en pluraj lingvoj;




  • kaj multege da aliaj uz-eblecoj...

Kiel oni lernas tion?




Per tiu « Pak-Esperanto »

Tiu dokumentoj 4-folia ebligos al vi dum kelkaj tagoj eklerni la bazojn de Esperanto kaj vi povos jam kompreni kaj iom elturniĝi en Esperanto (vidu la ĉapitron « La PakEo, uz-indikoj »).

Per Interreto

  • www.ikurso.net :komputila programo senpage elŝutebla, kun multe da sonaj kaj interaktivaj ekzercoj

  • www.lernu.net : Interreta platformo kun pluraj kursoj por ĉiuj niveloj, kaj reta mesaĝilo por babili real-tempe kun la aliaj gelernantoj


Per libro (kaj kasedoj aŭ KD-oj)

  • indiku lernolibrojn en via lingvo, prefere facile troveblaj ĉe la librejoj

  • le livre « Saluton » : cette méthode permet d’apprendre l’espéranto uniquement à partir de dessins

  • le coffret « Mazi en Gondolando » : le célèbre cours vidéo de la BBC



Per kurso kun instruisto

Certe ekzistas iu kurso proksime de ĉe vi, por tio infomiĝu ĉe via landa asocio aŭ ĉe la loka kontakto (vidu adresojn ĉe la dorso de tiu paĝo).
  1   2   3   4   5


Elŝuti 418.51 Kb.

  • Espéranto-Jeunes Courriel : info@esperanto-jeunes.org www.esperanto-jeunes.org
  • La pako : la dokumento, kiun vi tenas inter viaj manoj, kaj kiu prezentas la lingvon kaj kiel uzi la PakEon
  • Per tiu « Pak-Esperanto »
  • Per kurso kun instruisto

  • Elŝuti 418.51 Kb.