Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Peterburgo info Informoj pri Peterburgo 19. 02. 2007

Elŝuti 56.08 Kb.

Peterburgo info Informoj pri Peterburgo 19. 02. 2007




Dato19.11.2017
Grandeco56.08 Kb.

Elŝuti 56.08 Kb.

Peterburgo.info


Informoj pri Peterburgo

19.02.2007


21:11:10, by avo , 49 vortoj, 10 views  
Kategorioj: Novaĵoj

Nia paĝaro reanimiĝis


Post grandaj problemoj, kaŭzintaj malaperon de la paĝaro en septembro de la pasinta jaro, la TTT-ejo pri Peterburgo kaj peterburgaj esperantistoj tamen daŭrigis sian ekziston :-) Ni kore invitas aŭtorojn urĝe forblovi polvon de la klavaroj kaj ekverki, kaj la legantojn - fojfoje nin viziti.

Hura!!!


Konstanta ligilo Komenti

16.03.2006


16:51:45, by avo , 49 vortoj, 4 views  
Kategorioj: La urbo, Novaĵoj

Printempa suno degeligis glacion


La glacia palaco, pri kiu raportis antaŭa novaĵo, ĝojigis urbanojn kaj turistojn nur dum unu monato – la 10-an de marto ĝi estis detruita.

Tio ne estis vandala ago – ve, glaciaj skulptaĵoj nur en fridujo aŭ ĉe polusoj povas vivi longe. Varma printempa suno venkas nefirman konstrumaterialon.



Konstanta ligilo Komenti

10.02.2006


16:40:40, by avo , 80 vortoj, 9 views  
Kategorioj: La urbo, Novaĵoj

Glacia palaco sur la Palaca placo



Sur la Palaca placo akceptas unuajn vizitantojn glacia palaco, plena kopio de konstruita en Peterburgo en 1740. Tiam la konstruado estis dediĉita al la 10-jariĝo de la surtroniĝo de imperiestrino Anna Ioanovna kaj al venko en Turka milito. La moderna konstruaĵo enhavas la palacon mem, banejon, du elefantojn kaj aliajn elementojn, kiuj estis rekonstruitaj laŭ historia priskribo de tiama akademiano de la Peterburga scienc-akademio, fizikisto kaj matematikisto Georg Volfgang Kraft.

=> Legi plu!

Konstanta ligilo Komenti

28.12.2005


13:08:58, by avo , 126 vortoj, 11 views  
Kategorioj: La urbo, Novaĵoj

Centro de la urbo prepariĝis al novjara festado


En la centro de la urbo ekfunkciis arta iluminado. La laboroj pri instalado de specialaj lumiloj sur Nevskij avenuo daŭris dum jaro. Nun la ĉefa strato de la urbo en la tuta sia daŭro de 3 km kaj 15 metroj nokte aspektas tute alie, ol antaŭe. Ĉi tie estas instalitaj 9124 modernaj lumiloj kaj lumĵetiloj, konsumantaj sume 380 kilovatojn da elektro.

Similaj laboroj okazis ankaŭ en aliaj lokoj de la urbo. Vidu fotoreporton en la sekva paĝo.

(Laŭ informo de http://fontanka.ru; fotoj de Aleksej Daniĉev)

=> Legi plu!

Konstanta ligilo Komenti

22.12.2005


20:19:18, by avo , 84 vortoj, 6 views  
Kategorioj: Esperanto, Kulturo

Novjara gratulo de Bruna Ŝtono


Karaj geamikoj!


Iom frue - pro morgaŭa pormonata elhejmiĝo - mi sendas al vi korajn gratulojn por la Novjara festo! Festu ĝoje kaj havu sukcesplenan 2006!

Neĝas. La kovraĵo blanka
Teron trankviligas.
Nin en mondo ne senmanka
amikeco ligas.
Kaj pro tiu lig' unia
pli trankvilas vivo nia
en la varmo de manpremoj,
en la solvo de problemoj
per amika interveno,
interhelpo kaj kompreno.
Neĝas, karaj. Ŝaŭmas vino,
Ĉe l' jarŝanĝo brila.
Trinku, karaj, je l' destino
Amike trankvila!


Konstanta ligilo Komenti

:: Sekva paĝo >>

Peterburgo.info


Ni, peterburgaj esperantistoj, tre ŝatas nian belan urbon kaj volas rakonti pri ĝi al vi. Eble niaj informetoj, rakontoj, fotaĵoj ks vokos vian intereson, kaj vi ekdeziros viziti nin — ni ĝojos montri al vi multe pli ol vi trovos ĉi tie.

| Sekvaj %d >

  • Laste

  • Lastaj komentoj

Marto 2007

Lun

Mar

Mer

Ĵaŭ

Ven

Sab

Dim

 << <

 

> >>

 

 

 

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31



Serĉi


Начало формы


Ĉiuj vortoj
Iu vorto
La tuta frazo

Конец формы


Kategorioj


  • All

  • Esperanto (15)

  • La urbo (32)

  • Novaĵoj (35)

    • Kulturo (10)

    • Socio (9)

Arkivoj


  • Februaro 2007 (1)

  • Marto 2006 (1)

  • Februaro 2006 (1)

  • Decembro 2005 (3)

  • Oktobro 2005 (2)

  • Septembro 2005 (1)

  • Aŭgusto 2005 (4)

  • Julio 2005 (6)

  • Junio 2005 (11)

  • Majo 2005 (6)

  • Aprilo 2005 (2)

  • Marto 2005 (3)

  • plu...

Ligilblogo

Ruslingvaj

En Esperanto


  • SPIRo (Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo)

Diversaĵoj


  • Ensaluti...

XML Feeds


  • RSS 0.92: Mesaĝoj, Komentoj

  • RSS 1.0: Mesaĝoj, Komentoj

  • RSS 2.0: Mesaĝoj, Komentoj

  • Atom: Mesaĝoj, Komentoj

What is RSS?

Who's Online?


  • Guest Users: 4

powered by


Contact the admin. Original template design by François PLANQUE / The Skin Faktory. Krei: blog tool | framework | hosting


Elŝuti 56.08 Kb.

  • Nia paĝaro reanimiĝis
  • Printempa suno degeligis glacion
  • Glacia palaco sur la Palaca placo
  • Centro de la urbo prepariĝis al novjara festado
  • Novjara gratulo de Bruna Ŝtono
  • Peterburgo.info
  • En Esperanto
  • Whos Online

  • Elŝuti 56.08 Kb.