Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Perdita letero

Elŝuti 51.58 Kb.

Perdita letero




Dato24.03.2017
Grandeco51.58 Kb.

Elŝuti 51.58 Kb.

PERDITA LETERO


"Boženka," diris sinjoro ministro al sia edzino, prenante egan porcion da salato, "hodiaŭ posttagmeze mi ricevis leteron, tio vin interesos. Mi devas ĝin prezenti al ministeria konsilantaro. Se ĝi malsekreti­ĝus, estus unu politika partio en ega embaraso. Jen, rigardu ĝin," diris sinjoro ministro, palpante unue en la maldeks­tran internan poŝon kaj poste en la dekstran. "Atendu, kien nur mi tion," murmuris sinjoro ministro, palpante denove en la maldekstran internan poŝon; post kio li demetis for­keton kaj komencis rasti ambaŭmane en ĉiuj ceteraj poŝoj. Atentema spektanto trovus ĉe tio, ke la ministro havas same surprizan nombron da poŝoj sur ĉiuj eblaj partoj kaj korpoflankoj, kiel ĉiu alia normala viro; ke en ili li havas ŝlosilojn, krajonojn, notlibrojn, vesperĵurnalojn, monujojn, oficajn paperaĉojn; horloĝon, dentopinglon, tranĉilon, kombilon, malnovajn leterojn, poŝtukon, alumetojn, malnovajn kinobiletojn, fontplumon kaj plurajn aliajn objektojn de ĉiutaga vivo; kaj, palpante en la poŝoj, murmuras "kien mi nur donis tion," "mi estas ja frenezulo," "ni atendu," same kiel falus ĉiu alia homa estaĵo, palpanta en siaj propraj poŝoj. Sed la ministro-edzino ne dediĉis multe da atento al ĉi tiu agado, sed diris, kiel tion farus ĉiu alia sinjorino:

"Mi petas vin, se vi prefere manĝus; alie ĝi fridiĝos."

"Bone," diris sinjoro ministro, reenmetante ĉian enha­von de siaj poŝoj en la koncernajn lokojn, "plej versimile mi ĝin lasis sur tablo en laborĉambro; tie mi legis la lete­ron. Imagu do al vi," li ekparolis viglege kaj prenis pecon da rostaĵo, "imagu, ke iu sendas al mi originalon de letero de - Nur momenton," li diris maltrankvile kaj ekstaris for de la tablo. "Mi rigardos nur en la laborĉambron. Ver­simile mi lasis tion sur la tablo." Kaj li estis for.

Kiam li ne revenis eĉ post dek minutoj, iris post lin sinjorino Božena rigardi en la laborĉambron. La ministro sidis meze de la ĉambro surtere specigante folion post folio, aktojn kaj leterojn, kiujn li forŝovis desur la skribotablo.

"Ĉu mi igu varmigi la vespermanĝon por vi?" deman­dis sinjorino Božena iomete severe.

"Tuj, post momento," diris la ministro distrite. "Plej versimile mi enŝovis tion ĉi tie inter la paperojn. Estus mal­saĝe, se mi ĝin ne trovus. . . - Sed tio ne eblas; ĝi devas esti ie ĉi tie!"

"Do unue manĝu," konsilis la sinjorino, "kaj poste tion serĉu."

"Tuj, tuj," diris la ministro incitite. "Nur kiam mi tion trovos. Ĝi estis tia flava koverto - - Nu, kia frenezulo mi estas," li murmuris, specigante pluan stokon da pape­roj. "Ĉi tie ĉe la tablo mi ĝin legis, kaj ne formoviĝis de ĉi tie, nur kiam oni vokis min al vespermanĝo - Kien ĝi povus perdiĝi?"

"Mi sendos la vespermanĝon al vi ĉi tien," decidis la sinjorino kaj lasis la ministron surtere meze de liaj paperoj. Poste ekregis silento, dume ekstere muĝis arboj kaj steloj estis falantaj. Estis preskaŭ noktomezo, kiam sinjorino Božena komencis oscedi kaj iris singarde enrigardi la labor­ĉambron.

La ministro, sen jako, taŭzita kaj ŝvitanta staris meze de la ĥaosa laborĉambro; ĉie surtere estis paperamasoj, la meblaro fortirita de la muroj, tapiŝoj ĵetmetitaj en angulo; sur la skribotablo staris la netuŝita vespermanĝo.

"Miadio, edzo, kion vi faras ĉi tie?" ekdiris sinjorino Božena.

"Jesuo Kristo, lasu min trankvila," ekfuriozis la mi­nistro. "Ĉu vi devas min ĝeni ĉiun kvinan minuton?" Kom­preneble, tuj li konsciiĝis, ke li maljustumas ŝin, kaj diris pli milde: "Tion oni devas traserĉi sisteme, ĉu vi kompre­nas? Parton post parteto. Ie ĉi tie ĝi devas esti, ĉar ĉi tien enpaŝis neniu krom mi. Nur se mi ne havus tiajn damnajn paperaĉojn!"

"Mi helpos al vi, ĉu vi volas?" proponis kompate sin­jorino Božena.

"Ne, ne, ĉion vi disĵetus ĉi tie," defendis sin la minis­tro, mansvingante meze de la nepriskribebla malordo. "Nur iru dormi, tuj mi -"

Je la tria matene iris sinjoro ministro kuŝiĝi peze ĝe­mante. Tio ne estas ebla, li diradis al si; je la kvina alpor­tis la poŝto tiun leteron en flava koverto; mi legis ĝin ĉe la skribotablo, kie mi laboris ĝis la oka; je la oka mi iris vespermanĝi, kaj proksimume post kvin minutoj mi kuris en la laborĉambron serĉi. Dum la kvin minutoj ja neniu povis veni -

Tiam elsaltis sinjoro ministro rektpiede el la lito kaj kuregis en la laborĉambron. Memkomprene, fenestroj estis malfermitaj; sed tio estis en la unua etaĝo kaj krome an­koraŭ fronte al strato - - Tio tamen ne estas ebla, opiniis sinjoro ministro, ke iu penetrus ĉi tien tra fenestro! Sed matene, li decidiĝis, mi devas tion verifi ankaŭ de tiu ĉi flanko.

Denove enlitigis sinjoro ministro sian dikegan korpon. Ni atendu, li rememoris, foje mi legis en iu libro, ke letero plej probable eskapas atenton, kiam ĝi kuŝas rekte antaŭ la okuloj! Tondro al tio, kial tuj mi ne havis la ideon! De­nove li kuris en la laborĉambron por rigardi, kio ĝuste kuŝas antaŭ la okuloj; kaj li vidis paperamasojn, eltiritajn tirkestojn, grandegan kaj senesperan malordon post sia ser­ĉado - - Sakrante kaj ĝemante, la ministro revenis en sian liton ne dormonte.

Li eltenis tion nur ĝis la sesa; je la sesa li jam kriis en telefonon insistante, ke oni veku ministron por internaj aferoj "en grava afero, ĉu vi aŭdas, homo?" Kiam fine li ricevis komunikon, li komencis febre: "Halo, sinjoro kole­go, mi petas vin, sendu tuj al mi, sed tuj, ĉirkaŭ tri aŭ kvar plej kapablajn homojn. . . nu jes, detektivojn. . memkom­prene, la plej fidindajn. Perdiĝis al mi iu grava akto. . . sinjoro kolego, ĝi estas ia nekomprenebla kazo. . . jes, mi atendos ilin. - - Lasi ĉion en stato, kia ĝi estas? Ĉu vi opinias, ke tio devas esti? - Bone - Ŝtelo? Tion mi ne scias. - Kompreneble, nur konfidence; al neniu diru ion. ­Do mi dankas al vi; kaj pardonu, ke. . . Komplimenton, sin­joro kolego!"

Ĉirkaŭ la oka montriĝis, ke la plej kapablaj kaj plej fidindaj homoj estas eĉ sep; ĉar sep viroj en bulĉapeloj venis en la loĝejon de sinjoro ministro.

"Rigardu do, sinjoroj," parolis la ministro, enkondu­kante la sep plej fidindajn virojn en sian laborĉambron, "ĉi tie en la ejo mi lasis kuŝi iun. . . eh, tre gravan lete­ron. . en flava koverto. . . adreso per violkolora inko. . ."

Unu el la plej kapablaj viroj spertoplene ekfajfis: "Tiu tion misordaĉis," li diris kun faka admiro, "damna por­kulo."

"Kiu nome?" diris la ministro embarasite.

"Tiu ŝtelisto," opiniis la detektivo, observante kritike la malordegon en la laborĉambro.

Sinjoro ministro ete ruĝiĝis. "Nome," li rapidis diri, "tion mi mem iom disĵetis ĉi tie serĉante ĝin; estas jene, sinjoroj, mi. . . eh, mi ne povas nepre ekskludi, ke la letero estas ie ĉi tie. . . mislokita aŭ enfalinta. . . Por ke mi es­primiĝu precize, ĝi ne povas esti ie alie nur en ĉi tiu ejo. Mi opinias, ke. . . jes mi rekte asertus, ke ĉi tiu ejo estas sisteme traserĉenda. Sed tio estas, sinjoroj, via afero, ke vi entreprenu. . . kio estas en la homa povo."

En la homa povo estas kio ajn; tial tri el la plej kapablaj viroj fermis sin en la laborĉambro por ĝin sisteme traserĉi; du enketis servistinon, kuiristinon, dompedelon kaj ŝoforon; kaj la du lastaj foriris en la urbon ne sciate kien, por kiel ili diris, komenci la esploradon.

Tiutage vespere deklaris la unuaj tri el la plej ka­pablaj, ke estas nepre ekskludite, ke la perdita letero estus en la laborĉambro de sinjoro ministro; ĉar ili elkadrigis ankaŭ bildojn, dispartigis la meblaron kaj numeris ĉiun paperon. La aliaj du konstatis, ke en la ministran laborĉambron enpaŝis sole la servistino, kiam ŝi laŭ ordono de sinjorino Božena alportis tien vespermanĝon, dume la mi­nistro sidis surtere inter siaj paperoj; ĉar ne estas ekskludite, ke dume ŝi povis forporti iun leteron, estis komencita la esplorado, kiu estas ŝia amanto - li estis okupito en te­lefoncentralo, kiun nun diskrete gardis unu viro. La lastaj du estis esplorantaj nekonataloke.

En tiu nokto la ministro ne kaj ne ekdormi; konstante li ripetis al si: je la kvina alvenis la letero en la flava ko­verto, mi legis ĝin ĉe la skribotablo kaj foriris nur al ve­spermanĝo; do la letero tie devis resti - kaj ne estas tie. Estis al li malgaje kaj naŭze pro la teda kaj entute neebla mistero; li prenis dormigan pulvoron kaj dormis kiel ŝtipo ĝis mateno.

Matene li trovis, ke ĉirkaŭ lia domo (nesciate kial) vagas unu el la plej kapablaj; la ceteraj plej versimile komencis la esploradon en la tuta respubliko.

"La afero daŭras," telefonis al li la ministro por internaj aferoj, "mi esperas, ke baldaŭ mi ricevos raporton; laŭ tio, sinjoro kolego, kion vi diris al mi pri la enhavo de la letero, ni povas diri, kiu havus intereson pri ĝi ... se ni povus fari domtraserĉon en iu sekretariejo aŭ iu redakcio, ni scius iom pli; sed mi diras al vi, la afero progresas."

La ministro senenergie dankis: li tre ĉagreniĝis kaj emis dormi. Fakte vespere nur tiel duonlaŭte li ion ekmurmuris kaj enlitiĝis.

Ĉirkaŭ la unua horo - estis hela lunnokto - aŭdis sinjorino Božena paŝojn en la biblioteko. Kaj ŝi armis sin per ĉia kuraĝo de eminenta edzino kaj iris piedpinte al la biblioteko. Plenlarĝe malfermita pordo, unu libroŝranko malfermita kaj antaŭ ĝi staris sinjoro ministro en noktoĉemizo kaj mallaŭte zumante ian kanton foliumis en iu volumo.

"Miadio, edzo," elspiris sinjorino Božena, "kion vi ĉi tie faras?"

"Mi volas nur ĉi tie rigardi," diris la ministro necerte.

"En mallumo?" miris sinjorino Božena.

"Mi vidas," asertis la ministro kaj envicigis la volumon. "Bonan nokton," li diris duonlaŭte kaj iris malrapide en sian dormoĉambron.

Sinjorino Božena kapskuis. Povrulo, ŝi diris al si, li ne povas dormi pro la malfeliĉa letero.

Matene post tio aspektis sinjoro ministro roze kaj preskaŭ kontente.

"Mi petas vin," diris sinjorino, "kion vi serĉis nokte en la biblioteko?"

La ministro formetis la kuleron kaj ekokulis: "Mi? Kia ideo, mi ne estis en la biblioteko. Mi dormis ja kiel upupo."

"Vláďo, ja mi parolis tie kun vi! Vi foliumis en iu libro kaj diris, ke vi volas ion rigardi!"

"Absurdaĵo," diris la ministro malkonfide. "Eble vi ion sonĝis. Dum la tuta nokto mi ne vekiĝis."

"Vi staris ĉe la meza ŝranko," asertis la edzino, "kaj krome por tio vi eĉ ne lumigis. Vi foliumis en la libro sen lumo kaj ankoraŭ vi diris: Mi vidas."

La ministro ekkaptis la kapon. "Edzino," li impetdiris deprimite, "ĉu mi estas lunatiko? Pa," li trankviliĝis, "tion vi devis sonĝi. Ja mi ne estas somnambulo."

"Ĝi okazis je la unua," persistis sinjorino Božena kaj aldiris iom incitite: "Ĉu eble vi volas diri, ke mi estas frenezulo?"

La ministro enpense kirlis per kulereto sian teon. "Mi petas vin," li diris subite, "montru al mi, kie ĝi estis."

Sinjorino Božena alkondukis lin en la bibliotekon. "Vi staris ĉi tie ĉe tiu ŝranko kaj envicigis iun volumon en ĉi tiun fakon."

La ministro embarase kapskuis; en la fako estis kompleta kaj respektinda vico "Leĝaro kaj dekretaro". "Mi estas frenezulo," li murmuris, gratante sian nukon kaj eltiris preskaŭ mekanike iun volumon enigita inverse. La volumo malfermiĝis en liaj manoj: en ĝi estis enmetita la flava koverto per violkolore skribita adreso.

ooo

"Vidu, Boženka," miris sinjoro ministro, "mi estus ĵu­rinta, ke el la laborĉambro mi tute ne elpaŝis; sed nur nun mi iom neklare memoras, ke kiam mi estis traleginta la leteron, mi diris al mi: Nu, mi devas rigardi iun leĝon el la jaro dudek tri. Poste versimile mi alportis tiun libron sur la skribotablon kaj volis skribi noton; sed ĉar la volumo konstante fermiĝadis, mi metis tien probable tiun lete­ron - kaj poste plej versimile la libron mi klakfermis kaj mekanike forportis sur lokon - Sed ke mi iris en la lib­ron subkonscie ensonĝe rigardi, tio estas, hm; sciu, al neniu diru pri tio. Oni povus pensi - Ne dece impresas ĉi tiuj misteraj psikologiaj fenomenoj."



Post tempeto jam sinjoro ministro plensone telefonis ­al la ministro por internaj aferoj: "Halo, sinjoro kolego, do tiun perditan leteron - Ba ne, vi ne trafis spuron; mi havas ĝin jam en la manoj!. . . Kio, kiel ĝi estis trovita? Sinjoro kolego, tion mi ne diros al vi. Sciu, ekzistas meto­doj, kiujn vi en la ministerio por internaj aferoj ankoraŭ ne scias. - Sed mi scias, viaj homoj faris plejeblon - ili ne kulpas, ke ili ne altnivelas. . . Ne, prefere ni ne parolos pri tio. - Mi petas, petas. . . Servus, sinjoro kolego!"

ZTRACENÝ DOPIS

“Boženko,” řekl pan ministr své choti, nabíraje si důkladnou dávku salátu, “dnes odpoledne jsem dostal dopis, to tě bude zajímat. Musím to předložit ministerské radě. Kdyby to vyšlo ven, byla by jedna politická strana v pořádné bryndě. Na, podívej se na to,” děl pan ministr, sahaje nejprve do levé náprsní kapsy a potom do pravé. “Počkej, kampak jsem to,” bručel pan ministr, hmataje znovu do levé náprsní kapsy; načež položil vidličku a začal hrabat oběma rukama ve všech ostatních kapsách. Pozorný divák by přitom shledal, že takový ministr má stejně překvapující počet kapes na všemožných částech a stranách těla jako každý jiný řádný muž; že v nich má klíče, tužky, notesy, večerníky, tobolky, úřední lejstra, hodinky, párátko, nůž, hřeben, staré dopisy, kapesník, sirky, staré vstupenky do kina, plnicí péro a četné jiné předměty denní potřeby; a že hrabaje se v kapsách mumlá “kampak jsem to dal”, “to jsem blázen”, “počkejme”, tak jako by činil každý jiný lidský tvor, hrabající se ve svých vlastních kapsách. Ale ministrova choť nevěnovala mnoho pozornosti tomuto ději, nýbrž řekla, jako by to učinila každá jiná paní: “Prosím tě, kdybys raději jedl; vystydne ti to.”

“Dobrá,” pravil pan ministr, dávaje veškerý obsah svých kapes zpátky do příslušných míst, “nejspíš jsem to nechal na stole v pracovně; tam jsem ten dopis četl. Tak představ si,” spustil bujaře a nabral si kus pečeně, “představ si, že mně někdo posílá originál dopisu od – Jen okamžik,” řekl neklidně a vstal od stolu. “Já se jen podívám do pracovny. Asi jsem to nechal na stole.” A pryč byl.

Když se nevrátil ani za deset minut, šla se za ním paní Božena podívat do pracovny. Ministr seděl uprostřed pokoje na zemi a probíral list po listu akty a dopisy, které shrnul z psacího stolu.

“Mám ti dát večeři ohřát?” ptala se paní Božena tak trochu přísně.

“Hned, za okamžik,” děl ministr roztržitě. “Nejspíš jsem to zastrčil tady mezi ty papíry. To by bylo hloupé, kdybych to nenašel… – Ale to není možné; musí to tu někde být.”

“Tak se dřív najez,” radila paní, “a pak to hledej.”

“Hned, hned,” řekl ministr podrážděně. “Jen co to najdu. Byla to taková žlutá obálka – Inu to jsem blázen,” bručel probíraje další stoh papírů. “Tady u toho stolu jsem to četl, a nehnul jsem se odtud, až mne volali k večeři – Kampak se to mohlo podět?”

“Já ti pošlu večeři sem,” rozhodla paní a nechala ministra na zemi uprostřed jeho papírů. Potom se rozhostilo ticho, zatímco venku šuměly stromy a padaly hvězdy. Byla skoro půlnoc, když paní Božena počala zívat a šla opatrně nahlédnout do pracovny.

Ministr, bez kabátu, rozcuchaný a zapoceny, stál uprostřed rozvrácené pracovny; všude na zemi byly hromady papírů, nábytek odtahán od stěn, koberce naházeny v koutě; na psacím stole stála nedotčená večeře.

“Proboha, muži, co to tu děláš?” vyhrkla paní Božena.

“Ježíšikriste, dej mi pokoj,” rozzuřil se ministr. “Copak mě musíš vyrušovat každých pět minut?” Ovšem hned si uvědomil, že jí křivdí, a řekl mírněji: “To se musí prohledat systematicky, rozumíš? Kousek po kousku. Někde to tu musí být, protože sem nevkročil nikdo nežli já. Jen kdybych tu neměl takových zatracených lejster!”

“Já ti pomohu, nechceš?” nabídla se soucitně paní Božena.

“Ne, ne, ty bys mi to tu rozházela,” bránil se ministr mávaje rukama uprostřed toho nevýslovného nepořádku. “Jen jdi spat, já hned –”

Ve tři hodiny ráno si šel pan ministr lehnout, těžce vzdychaje. To není možné, říkal si; v pět hodin mně přinesla pošta ten dopis ve žluté obálce; četl jsem jej u psacího stolu, kde jsem pracoval až do osmi; v osm jsem šel k večeři a asi za pět minut jsem běžel do pracovny hledat. Za těch pět minut přece nikdo nemohl přijít –

Tu vyskočil pan ministr rovnýma nohama z postele a řítil se do pracovny. To se rozumí, okna byla otevřena; ale bylo to v prvním poschodí a ještě k tomu do ulice – To snad není možné, mínil pan ministr, že by sem někdo vlezl oknem! Ale ráno, umiňoval si, to musím zjistit i po téhle stránce.

Znovu uložil pan ministr své mohutné tělo do postele. Počkejme, vzpomněl si, jednou jsem četl v nějaké knížce, že takový dopis nejspíš ujde pozornosti, když leží rovnou na očích! Hrom do toho, že mě to nenapadlo hned! Znovu běžel do pracovny, aby se podíval, co leží rovnou na ocích; i viděl hromady papírů, vytahané zásuvky, nesmírný a beznadějný nepořádek svého hledání – Klna a vzdychaje vracel se ministr na své lože beze spánku.

Vydržel to jen do šesti hodin; v šest už křičel do telefonu, naléhaje, aby vzbudili ministra vnitra “v důležité věci, slyšíte, člověče?” Když konečně dostal spojení, spustil horečně: “Haló, pane kolego, prosím vás, pošlete ke mně hned, ale hned asi tři nebo čtyři své nejschopnější lidi… nu ano, detektivy… to se rozumí, ty nejspolehlivější. Ztratil se mi jeden důležitý spis… pane kolego, to je takový nepochopitelný případ… Ano, já na ně budu čekat. – Nechat všecko v tom stavu, v jakém to je? Myslíte, že to musí byt? – Dobrá. – Krádež? To nevím. – Ovšem, čistě důvěrně; nikomu o tom neříkejte – Tak vám děkuju; a odpusťte, že… Poklona, pane kolego!”

K osmé hodině se ukázalo, že těch nejschopnějších a nejspolehlivějších lidí je dokonce sedm; neboť sedm mužů v buřinkách se dostavilo do bytu pana ministra.

“Tak se podívejte, pánové,” vykládal ministr uváděje sedm nejspolehlivějších mužů do své pracovny, “tady v té místnosti jsem včera nechal ležet jakýsi… eh, velmi důležitý dopis… ve žluté obálce… adresa fialovým inkoustem…”

Jeden z nejschopnějších mužů znalecky hvízdl: “Ten to tu zřídil,” řekl s odborným obdivem, “zatracený prasák.”

“Kdo totiž?” děl ministr zaražen.

“Ten zloděj,” mínil detektiv, pohlížeje kriticky na boží dopuštění v pracovně.

Pan ministr se slabě zarděl. “Totiž,” řekl honem, “to jsem to tu tak trochu rozházel já, když jsem to hledal; to je tak, pánové, já… eh, já naprosto nemohu vyloučit, že ten dopis je někde tady… založený nebo zapadlý… Abych se vyjádřil přesně, nemůže být jinde než v této místnosti. Myslím, že… ano, tvrdil bych přímo, že by se měla tahle místnost systematicky prohledat. Ale to už je, pánové, vaše věc, abyste podnikli… co je v lidské moci.”

V lidské moci je ledacos; proto tři z nejschopnějších mužů se zavřeli v pracovně, aby ji systematicky prohledali; dva vyslýchali služku, kuchařku, domovníka a šoféra; a poslední dva se odebrali neznámo kam do města, aby, jak pravili, zahájili pátrání.

Večer toho dne prohlásili první tři z nejschopnějších, že je naprosto vyloučeno, aby ztracený dopis byl v pracovně pana ministra; neboť vyňali i obrazy z rámů, rozdělali nábytek a očíslovali každý list papíru. Druzí dva zjistili, že do ministrovy pracovny vkročila jenom služka, když na rozkaz paní Boženy tam donesla večeři, zatímco ministr seděl na zemi mezi svými papíry; jelikož není vyloučeno, že přitom mohla nějaký dopis odnést, bylo zahájeno pátrání, kdo je její milenec – byl to zřízenec od telefonní sítě, kterého nyní nenápadně střežil jeden muž. Poslední dva pátrali někde v neznámu.

Tu noc ministr ne a nemohl usnout; ustavičně si opakoval: v pět hodin ten dopis ve žluté obálce došel, četl jsem jej u psacího stolu a neodešel jsem nežli až k večeři; ergo ten dopis tam musel zůstat – a není tam. Bylo mu smutno a nevolno z té protivné a celkem nemožné záhady; i vzal si prášek pro spaní a spal jako dřevo až do rána.

Ráno shledal, že kolem jeho domu se (neznámo proč) potlouká jeden z nejschopnějších; ostatní nejspíš zahájili pátrání po celé republice.

“Věc je v běhu,” telefonoval mu ministr vnitra, “doufám, že brzo dostanu hlášení; podle toho, pane kolego, co jste mi řekl o obsahu toho dopisu, můžeme říci, kdo by měl o něj zájem… Kdybychom mohli udělat domovní prohlídku v jednom sekretariátě nebo v jedné redakci, věděli bychom něco víc; ale říkám vám, věc je v běhu.”

Ministr chabě děkoval; byl velmi rozmrzen a chtělo se mu spát. Skutečně také večer jen tak něco zabručel na půl huby a šel do postele.

Asi k jedné hodině – byla jasná měsíčná noc – slyšela paní Božena kroky v knihovně. I ozbrojila se veškerou statečností vynikající ženy a šla po špičkách ke knihovně. Dveře byly dokořán, jedna skříň knihovny otevřena a před ní stál pan ministr v noční košili a tiše broukaje listoval vážně v nějakém svazku.

“Proboha, muži,” vydechla paní Božena, “co to tu děláš?”

“Ale chci se jen tady podívat,” řekl ministr neurčitě.

“Potmě?” divila se paní Božena.

“Já vidím,” tvrdil ministr a zastrčil svazek na své místo. “Dobrou noc,” řekl polohlasem a šel pomalu do své ložnice.

Paní Božena zavrtěla hlavou. Chudák, řekla si, nemůže spát pro ten nešťastný dopis.

Ráno nato vypadal pan ministr růžově a téměř spokojeně.

“Prosím tě,” povídá paní, “cos to v noci hledal v knihovně?”

Ministr položil lžičku a vykulil oči: “Já? Co tě napadá, já jsem v knihovně nebyl. Já jsem ti spal jako dudek.”

“Ale Vláďo, vždyť jsem tam s tebou mluvila! Listoval jsi v nějaké knize a řekl jsi, že se chceš na něco podívat!”

“Nesmysl,” řekl ministr nedůvěřivě. “Snad se ti něco zdálo. Já jsem se po celou noc ani neprobudil.”

“Stál jsi u té prostřední skříně,” tvrdila paní, “a ještě k tomu sis ani nerozsvítil. Listoval jsi v té knize potmě a ještě jsi říkal: Já vidím.”

Ministr se chytil za hlavu. “Ženo,” vyhrkl sevřeně, “copak jsem náměsíčný? Ale jdi,” uklidňoval se, “to se ti muselo zdát. Já přece nejsem somnambul!”

“Bylo to v jednu hodinu,” stála paní Božena na svém a dodala trochu podrážděně: “Chceš snad říci, že já jsem blázen?”

Ministr zamyšleně míchal lžičkou svůj čaj. “Prosím tě,” řekl najednou, “ukaž mi, kde to bylo.”

Paní Božena ho dovedla do knihovny: “Stál jsi tadyhle u té skříně a dával jsi nějaký svazek tady do té přihrádky.”

Ministr kroutil rozpačitě hlavou; v té přihrádce byla kompletní a úctyhodná řada Sbírky zákonů a nařízení. “To jsem blázen,” bručel škrabaje se na záhlaví a vytáhl téměř mechanicky jeden svazek, který byl zasunut hlavou dolů. Svazek se mu v rukou otevřel: byla v něm vložena žlutá obálka s fialově psanou adresou.



*

“Vidíš, Boženko,” divil se pan ministr, “já bych byl přísahal, že jsem z pracovny neudělal ani krok; ale teprve teď si tak nejasně vzpomínám, že když jsem si přečetl ten dopis, řekl jsem si: To se musím podívat na jeden zákon z roku třiadvacet. Pak jsem si asi donesl na psací stůl tu knihu a chtěl jsem si napsat poznámku; ale protože se mně ten svazek pořád zavíral, položil jsem tam podle všeho ten dopis – a pak jsem nejspíš knihu sklapl a mechanicky ji odnesl na místo – Ale že jsem se do té knihy šel podvědomě, ze sna podívat, to je, hm; víš, neříkej o tom nikomu. Lidé by si třeba mysleli – Ono to nedělá slušný dojem, tyhlety záhadné psychologické úkazy.”



Za chvíli pak už pan ministr hlaholně telefonoval ministrovi vnitra: “Haló, pane kolego, tak ten ztracený dopis – Ale kdepak, nejste na stopě; já už jej mám v rukou!… Cože, jak se našel? Pane kolego, to vám neřeknu. Víte, jsou metody, které vy v ministerstvu vnitra ještě neznáte. – Ale já vím, vaši lidé dělali, co dovedou; za to oni nemohou, že nejsou na výši… Ne, nebudeme raději o tom mluvit. – Prosím, prosím… Servus, pane kolego!”


Elŝuti 51.58 Kb.


Elŝuti 51.58 Kb.