Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Parto 2 “La evangelio pri la nomo de Jesuo Kristo” Ĉapitro 7 jesuo kristo

Elŝuti 80.56 Kb.

Parto 2 “La evangelio pri la nomo de Jesuo Kristo” Ĉapitro 7 jesuo kristo




Dato20.10.2017
Grandeco80.56 Kb.

Elŝuti 80.56 Kb.

PARTO 2
La evangelio pri... la nomo de Jesuo Kristo”
ĈAPITRO 7
JESUO KRISTO
7.1 PROFETAĴOJ DE LA MALNOVA TESTAMENTO PRI JESUO
En Ĉapitro 3 ni montris, ke la intenco de Dio rilate al savo de homoj koncentriĝis al Jesuo. La promesoj, kiujn Li donis al Eva, Abraham kaj David diris pri Jesuo, kiel pri ilia laûlitera posteulo. Fakte, la tuta Malnova Testamento profetas pri Jesuo. La leĝo de Moseo, al kiu obeis la Izraelidoj antaû la tempo de Kristo, antaûdiris Jesuon: “... la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo” (Gal 3:24). Ekzemple, dum la hebrea festo Pasko oni buĉis sendifektan ŝafidon (El 12:3-6), ĉi tiu ŝafido reprezentis la oferdonon de Jesuo: “la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo” (Joh 1:29; 1 Kor 5:7). La sendifekteco de ĉiuj oferitaj bestoj indikas la perfektan karakteron de Jesuo (El 12:5; kmp. 1 Pet 1:19).

La psalmoj kaj profetaĵoj de la Malnova Testamento havas multajn indikojn pri tio, kia estos Mesio. Precipan signifon ili donas al lia morto. Judaismo rifuzas akcepti la ideon pri la morteco de Mesio pro tio, povas esti, ke ili malatentas tiujn profetaĵojn. Jen kelkaj el ili:




Profetaĵoj de la

Malnova Testamento
“Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?” (Ps 22:1).
“Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo. Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante: “Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin” (Ps 22:6-8).
“Mia lango algluiĝis al mia palato... Ili mordas miajn manojn kaj piedojn” (Ps 22:15,16).

“Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas” (Ps 22:18).

Notu, ke Ps 22:22 estas citita en Heb 2:12
“Mi fariĝis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino. Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis (Ps 69:8,9).

“Kaj ili donis al mi por manĝo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron (Ps 69:21).



Efektiviĝo en Kristo

La samaj vortoj estis diritaj de Kristo sur la kruco (Mt 27:46).


Izraelo insultis kaj mokridis Jesuon (Lk 23:35; 8:53); ili balancis la kapojn (Mt 27:39), ili diris la samajn vortojn, kiam li estis sur la kruco (Mt 27:43).

Sur la kruco Jesuo soifis (Joh 19:28).

Oni trapikis la piedojn kaj manojn de Jesuo dum la krucumo.
“Kaj krucuminte lin, ili dividis inter si liajn vestojn, ĵetante lotojn” (Mt 27:35).

Tiuj ĉi vortoj bone respegulas la staton de Kristo, forlasita de siaj judaj gefratoj kaj de sia propra familio (Joh 7:3-5; Mt 12:47-49).

Ankaû Joh 2:17 citas tion.
“Ĉi tio okazis al Kristo, kiam li estis sur la kruco (Mt 27:34).



La tuta ĉapitro Jes 53 estas mirinda profetaĵo pri la morto kaj releviĝo de Kristo, ĉiu ĝia verso plenumiĝis ekzakte. Jen du ekzemploj:




“Kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaû siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon” (Jes 53:7).


“Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter riĉuloj post lia morto” (Jes 53:9).

Kristo, la Ŝafido de Dio, silentis dum oni procesis kontraû li (Mt 27:12,14).

Jesuo estis krucimita inter krimuloj (Mt 27:38), sed estis entombigita en la tombo de riĉa homo (Mt 27:57-60).


Ne estas mirinde, ke la Nova Testamento memorigas al ni, ke “la leĝo kaj profetoj” de la Malnova Testamento estas la bazo de nia kompreno de Kristo (Ag 26:22; 28:23; Rom 1:2,3; 16:25,26). Jesuo mem avertis, ke se ni ne komprenos ĝuste “Moseon kaj la profetojn”, ni ne komprenos lin, Jesuon (Lk 16:31; Joh 5:46,47).

Tiuj faktoj, ke la leĝo de Moseo indikis Jesuon kaj, ke la profetoj profetis pri li, estas sufiĉa pruvo, ke Jesuo ne ekzistis kiel reala persono antaû sia naskiĝo. La falsa doktrino pri la reala persona ekzisto de Kristo antaû lia naskiĝo fakte neniigas la ofte ripetatajn promesojn, ke li estos la semo de Eva, Abraham kaj David. Se li jam estus ekzistanta ie en la ĉielo, kiam Dio estis donanta la promesojn, ke ilia semo estos Mesio, tiuj ĉi promesoj estus nekorektaj. La genealogio de Jesuo, priskribita en Mt 1 kaj en Lk 3, pruvas, ke Jesuo devenas de tiuj homoj, al kiuj tiuj ĉi promesoj estis donitaj.

La promeso, donita al David koncerne Kriston, eliminas ĉiun penson, ke Jesuo reale ekzistis en tiu tempo, kiam tiu promeso estis donata: “Mi starigos post vi vian idaron, kiu eliros el via ventro... Mi estos al li patro, kaj li estos al Mi filo” (2 Sam 7:12,14). Atentu, ke tie ĉi estas uzata la futura tempo. Se Jesuo estus jam ekzistanta, Dio ne dirus, ke li estos filo al Li. La vortoj, ke la semo “eliros el via ventro”, montras, ke li laûlitere, reale devenos de David. “La Eternulo ĵuris al David veron... Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono” (Ps 132:11).

Salomono estis la unua, al kiu tiu promeso rilatis, sed ĉar li jam estis ekzistanta en la tempo, kiam tiu promeso estis donata (2 Sam 5:14), la ĉefa plenumo de tiu ĉi promeso devis efektiviĝi je posteulo de David; tiu posteulo estos la filo de David – Kristo (Lk 1:31-35). “Mi aperigos de David markoton virtan” (Jer 23:5).

La futura tempo estas uzata ankaû en aliaj profetaĵoj pri Kristo. “Profeton Mi starigos por ili (la Izraelidoj) el la mezo de iliaj fratoj (Read 18:18) – estas citita en Ag 3:22,23, kie la vorto “Profeto” signifas Jesuon. “Jen virgulino (Maria) gravediĝis, kaj ŝi naskos filon kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel” (Jes 7:14). Tio ĝuste efektiviĝis en la naskiĝo de Kristo (Mt 1:23).





    1. NASKITA DE LA VIRGULINO

Ĉio, kio estas skribita pri la koncipo kaj la naskiĝo de Kristo ne permesas opinii, ke li ekzistis pli frue, antaû sia naskiĝo. Tiuj, kiuj kredas je la falsa doktrino pri la “Triunuo”, estas devigitaj konkludi, ke en la sama tempo en la ĉielo ekzistis tri personoj, kaj poste unu el ili malaperis kaj iamaniere fariĝis la embrio en la utero de Maria, sed du la aliaj restis en la ĉielo. Ĉi tiu komplika teologio tute ne konformas al la doktrino de la Skribo. Ĉio dirita en la Skribo pri la deveno de Kristo ne donas kaûzojn opinii, ke Kristo reale forlasis la ĉielon kaj eniris en Marian. Kaj la foresto en la Skribo de iaj pruvoj pri tio estas “mankanta ĉenero” en la dogmo pri la Triunuo.

La anĝelo Gabriel aperis antaû Maria por doni la mesaĝon: “Vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin Jesuo. Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo... Kaj Maria diris al la anĝelo: Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron (t. e. ŝi estis virgulino)... Kaj la anĝelo responde diris al ŝi: La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaû la naskotaĵo estos nomita sankta, la Filo de Dio” (Lk 1:31-35).

Dufoje ĉi tie estas emfazite, ke Jesuo estos la Filo de Dio post sia naskiĝo. Kaj notu, ke denove ĉi tie estas uzata la futura tempo, ekzemple: “li estos granda”. Se Jesuo jam estus ekzistanta en tiu tempo, kiam la anĝelo diris tiujn vortojn, li jam estus granda.


La Koncipo De Jesuo
Per la Sankta Spirito (la spirito/ povo de Dio) Maria gravediĝis je Jesuo, ne “konante viron”. Do, Jozef ne estis la natura patro de Jesuo. Necesas kompreni, ke la Sankta Spirito ne estas persono (vidu Parton 2); Jesuo estis la filo de Dio, sed ne de la Sankta Spirito. La Sankta Spirito “superombris” Marian, pro kio la naskotaĵo estis nomita la Filo de Dio (Lk 1:35). La vortoj “pro kio” indikas, ke sen la Sankta Spirito Maria ne gravediĝus je Jesuo kaj Jesuo ne ekzistus.

Tiu fakto, ke Maria gravediĝis kaj naskis Jesuon (Lk 1:31), pruvas, ke li ne ekzistis reale antaû sia naskiĝo. Se ni “koncipas” iun ideon, ĝi aperas ene en ni. Same Jesuo estis koncipita en la ventro de Maria kaj trapasis ĉiujn stadiojn de la homa evoluado same, kiel ordinara homo. Joh 3:16, la plej fama verso de la Biblio, diras, ke Jesuo estis “la solenaskita Filo” de Dio. Milionoj da homoj, kiuj citas tiun verson, ne atentas ĝian signifon. Se Jesuo estis “solenaskita” de la patro (Dio), certe lia patro estis pli maljuna ol li – Dio ne havas komencon (Ps 90:2), sekve, Jesuo ne povis esti Dio Mem (pli detale ni parolos pri tio en Parto 8).

Necesas memori, ke Jesuo ne estis kreita, kiel Adam, sed li estis naskita de Dio, kaj tio klarigas intimajn interligojn inter Dio kaj Jesuo – “Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si” (2 Kor 5:19). Tio, ke li ne estis kreita el polvo, sed naskita de Dio, helpas al ni kompreni lian naturan inklinon sekvi laû la vojo de Dio, lia Patro.

Jes 49:5,6 enhavas profetaĵon pri Jesuo, kiel lumo de la mondo, kaj tiu profetaĵo plenumiĝis en Jesuo (Joh 8:12). Jesuo diris: “La Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto” (Jes 49:5). Tiele, Kristo estis kreita de Dio “el la patrina ventro” pere de la Sankta Spirito. La ventro de Maria estis la loko de la reala origino de Kristo.

En Parto 7.1 ni diris, ke Ps 22 profetas pri la pensoj de Kristo sur la kruco. Jesuo pensis: “Vi (Dio) eltiris ja min en la ventro... Al Vi mi estis ĵetita de post momento de mia naskiĝo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio” (Ps 22:9,10). Dum Kristo estis mortanta, li pensis pri sia origino el la ventro de sia patrino Maria, kie li estis kreita pere de la potenco de Dio. La priskribo en la Evangelio de Maria mem, kiel la “patrino” de Kristo, detruas la ideon, ke Jesuo ekzistis pli frue, ol li estis naskita de Maria.

Maria estis ordinara homo, kaj ŝi havis ordinarajn gepatrojn, tion pruvas tiu fakto, ke la kuzino de Maria naskis Johanon la Baptiston, ordinaran homon (Lk 1:36). La romkatolika ideo, ke Maria ne havis ordinaran homan naturon, signifas, ke Kristo povis esti nek la filo de homo, nek “la filo de Dio”. Tamen la vortojn “la filo de homo” kaj “la filo de Dio” ofte oni povas renkonti en la Nova Testamento. Fakte, li estis “la filo de homo”, ĉar li havis ordinaran homan patrinon; kaj li estis ankaû “la filo de Dio”, ĉar Dio pere de la Sankta Spirito “superombris” Marian (Lk 1:35), kaj tio signifas, ke lia patro estis Dio. Tiu ĉi logika konkludo nuliĝas, se Maria ne estis ordinara virino.

“Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu ... Kio estas homo, ke li povus esti pura kaj ke naskito de virino povus esti prava?.. Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?” (Ijob 14:4; 15:14; 25:4). Maria estis “naskito de virino”, ŝi havis ordinarajn homajn gepatrojn kaj havis nian pekeman homan naturon, kiun ŝi transdonis al Jesuo, “naskita el virino” (Gal 4:4). La vortoj “naskita el virino” pruvas, ke Kristo ne povus reale ekzisti, se li ne estis naskita de ŝi.

La Evangelio multfoje diras pri la homa naturo de Maria. Almenaû trifoje Jesuo riproĉis ŝin pro manko de spirita percepto (Lk 2:49; Joh 2:4); ŝi ne povis kompreni kelkajn de liaj diroj (Lk 2:50). Ĉar li, havante homan naturon, estis la filo de Dio, li, certe, estis pli perceptema ol ŝi. Post la naskiĝo de Jesuo (Mt 1:25), Jozef “ekkonis” Marian, kaj mankas kialoj opinii, ke ekde tiu momento ili ne havis normalajn geedzajn interrilatojn.

La mencio pri lia patrino kaj liaj fratoj en Mt 12:46,47 indikas, ke Maria naskis post Jesuo aliajn gefilojn. Jesuo estis nur “ŝia unuanaskito”. La katolika doktrino, ke Maria restis virgulino kaj poste supreniris al la ĉielo, absolute ne havas Biblian pruvon. Kiel ĉiu homo, Maria maljuniĝis kaj mortis; kaj krom tio, en Joh 3:13 ni legas: “Kaj neniu supreniris en la ĉielon”. Tiu fakto, ke Kristo havis homan naturon (Heb 2:14-18; Rom 8:3), signifas, ke ankaû lia patrino devas havi ĝin, ĉar lia Patro havis tute alian naturon.


    1. LA LOKO DE KRISTO EN LA PLANO DE DIO

Dum la evoluo de la homa historio Dio ne ŝanĝas Siajn planojn. Dekomence de la kreado Dio havis komplete formulitan planon (Joh 1:1), kaj ekde la komenco mem Dio deziris havi Filon. La tuta Malnova Testamento montras diversajn aspektojn de la Dia plano de homa savo pere de Kristo.

Ni ofte montris, ke pere de la profetaĵoj de la profetoj, la ekzemploj el la leĝo de Moseo kaj la promesoj de Dio, la Malnova Testamento rivelas al ni la intencojn de Dio pri Kristo. Eĉ la mondkreadon mem Dio komencis, sciante, ke Li havos Filon. Nur pro Kristo, Dio permesis al homa historio daûri (Heb 1:1,2). El tio sekvas, ke la revelacio de Dio al homoj dum jaroj, kiel diras la Malnova Testamento, estas kunligita kun Kristo.

Estas malfacile por ni imagi grandecon de Kristo kaj lian gravan rolon en planoj de Dio. Kristo estis en la planoj de Dio ekde la komenco mem, kvankam li venis en la realan mondon, naskiĝinte de Maria. Heb 1:4-7,13,14 emfazas, ke Kristo ne estis anĝelo; kaj malgraû tio, ke li en sia natura vivo ne havis pli grandan gravecon, ol anĝeloj (Heb 2:7), li estis glorita pli multe ol ili, ĉar li estis la “solenaskita Filo” de Dio (Joh 3:16). Ni jam montris, ke la Skribo diras nur pri unu formo de ekzisto – ekzisto en korpa formo. Sekve, Kristo ne ekzistis kiel “spirito” antaû sia naskiĝo. 1 Pet 1:20 diras: Kristo “estis antaûdifinita antaû la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi”

Jesuo okupas la centran lokon en la Evangelio, lin Dio “promesis antaûe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj, pri Sia Filo, kiu naskiĝis el la idaro de David laû la karno, la difinita Filo de Dio en potenco laû la Spirito de sankteco per la releviĝo de la mortintoj” (Rom 1:1-4).

Tiuj ĉi vortoj diras al ni, ke Kristo:




  1. Estis promesita en la Malnova Testamento, t. e. li estis en la plano de Dio;

  2. Estis kreita, kiel reala persono, semo de David, per naskiĝo de la virgulino;

  3. Pro sia perfekta karaktero (“la Spirito de sankteco”) elmontrita dum lia surtera vivo

  4. Estis revivigita kaj denove anoncita, kiel la Filo de Dio en la predikoj de la spiritgvidataj apostoloj.


Antaûvido De Dio
Se ni agnoskas, ke Dio scias ĉion, kio okazos en la “estonteco”, por ni estos pli facile kompreni, kiun lokon ankoraû antaû sia naskiĝo havis Kristo en planoj de Dio; Dio havas absolutan antaûvidon. Li povas pensi kaj diri pri io, kiel pri jam ekzistanta, kvankam dume tio ne ekzistas fakte (Rom 4:17). Li povas deklari: “Mi anoncas antaûe la estontaĵon, kaj antaûlonge tion, kio ankoraû ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras” (Jes 46:10). Ĝuste tial Li povas diri pri la mortintoj, kiel pri vivantoj, kaj diri pri ankoraû ne naskiĝintoj, kiel ili estas jam ekzistanaj.

La “decido” de Dio pri Kristo estis anoncita ekde la komenco mem de la mondkreo, kaj, kompreneble, ke en iu difinita de Dio tempo, Jesuo devis naskiĝi reale; por ke en Kristo plenumiĝu la promesoj de Dio. La antaûvidoj de Dio estas respegulitaj en Lia Vorto. En la Biblio oni povas renkonti multajn lokojn, kie profetaĵoj pri estontaj eventoj estas priskribitaj en is-tempo – signo de tio, ke ili estos nepre plemumiĝintaj. Tiel David diras: “Ĉi tie estas la domo de Dio, la Eternulo” (1 Kron 22:1), kvazaû la templo estis jam konstruita, kvankam ĝi estis nur promesita de Dio. Tiom forte David kredis al la vorto de Dio, ke li uzis la as-tempon por priskribi tion, kio okazos en la estonteco. Alia ekzemplo de la Dia antaûvido: Dio estis tiel certa pri plenumiĝo de Siaj promesoj, ke Li diris al Abraham: “Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon” (Gen 15:18) en la tempo, kiam Abraham ankoraû ne havis idojn. Ankoraû antaû naskiĝo de la semo (Isaak/Kristo) Dio promesis: “Mi faris vin patro de multe da popoloj” (Gen 17:5). Fakte, Dio diris pri “neekzistantaĵoj kvazaû ili ekzistus” (Rom 4:17). Ankaû Kristo dum unu el siaj predikoj diris, ke Dio “donis ĉion en lian manon” (Joh 3:35), kvankam tiam tio dume ne estis okazigita. “Ĉion Vi metis sub liajn (de Kristo) piedojn... Sed nun ni ankoraû ne vidas ĉion submetita sub lin” (Heb 2:8).

Dio parolis pri Siaj planoj pri savo pere de Jesuo “per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj de post la komenco de la mondo” (Lk 1:70). Pro tio, ke ili estis tiel intime kunligitaj kun la Dia plano, pri ili estas dirite, kvazaû ili estis laûlitere ekzistantaj en la komenco mem, kvankam tio ne estis tiel. Elstara ekzemplo estas Jeremia. Dio diris al li: “Antaû ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaû ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto” (Jer 1:5). Do, Dio sciis ĉion pri Jeremia ankoraû antaû lia naskiĝo. Simile al tio Dio diras pri la persa reĝo Ciro antaû lia naskiĝo, kiel pri jam ekzistanta (Jes 45:1-5). Heb 7:9,10 ankaû havas ekzemplon de uzo de la prezenco de iu, ankoraû ne naskita.

Same kiel pri Jeremia kaj la profetoj pro ilia partopreno en la plano de Dio estas dirite kiel pri ekzistantaj antaû kreado, tiel ankaû pri la veraj kredantoj estas dirite, kiel pri jam tiam ekzistantaj. Memkompreneble, ni ne ekzistis en tiu tempo reale, sed nur en la pensoj de Dio. Dio “nin savis kaj vokis per sankta voko... laû Sia propra antaûintenco kaj laû la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaû tempoj eternaj” (2 Tim 1:9). Dio “elektis nin en li (Kristo) antaû la fondo de la mondo... antaûdestininte nin... laû la aprobo de Sia volo” (Ef 1:4,5). La ideo mem, ke homojn Dio antaûdestinis de la komenco, kaj ili estas markitaj (destinitaj) por esti savitaj, indikas, ke ili estis ekzistantaj en la menso de Dio ekde la fondo de la mondo (Rom 8:27; 9: 23).

Se tiel estas dirite pri ordinaraj homoj, ne estas surprize, ke pri Kristo, kiel akso de la Dia plano, estas dirite, ke li ekzistis en la menso de Dio de la komenco, kvankam reale li ne povis ekzisti tiam. Li estis “Ŝafido oferita jam de la fondo de la mondo” (Ap 13:8), t. e. de la komenco mem Dio planis oferdoni lin sur la kruco preskaû post 4000 jaroj (Joh 1:29; 1 Kor 5:7). Kiel Jesuo estis antaûdifinita de la fondo de la mondo (1 Pet 1:20), tiel same estis antaûdifinitaj ankaû la kredantoj (Ef 1:4).


    1. EN LA KOMENCO ESTIS LA VORTO”

(Joh 1:1-3)
En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li” (Joh 1:1-3).
Tiuj ĉi versoj konfirmas konkludojn, faritajn en parto 7.3. Tamen ĉi tiu citaĵo estas vaste miskomprenata. Oni opinias, ke Kristo ekzistis en la ĉielo ankoraû antaû sia naskiĝo. Ĝusta kompreno de tiuj ĉi versoj dependas de ĝusta kompreno de la vorto “Vorto” en tiu ĉi kunteksto. Ĝi ne povas signifi personon, ĉar persono ne povas esti kun Dio kaj samtempe esti Dio. La greka vorto “logos”, kiu ĉi tie estas tradukita kiel “vorto”, per si mem ne signifas “Jesuo”. Kutime ĝi estas tradukata kiel “vorto”, sed ankaû povas esti tradukita kiel:
Raporto Komuniko Intenco

Kialo Sciigo Kaûzo

Diraĵo Doktrino Prediko
Miskompreno povas deveni pro tio, ke la vorto “logos” en la greka havas viran genron. Sed tio ne povas signifi, ke ĝi rilatas al viro, Jesuo. En diversaj lingvoj la “Vorto” povas havi ne nur la viran genron, sed ankaû aliajn genrojn, ekzemple, en la franca ĝi havas inan genron, en la germana kaj rusa – la neûtran.
En La Komenco”
“Logos”, ĝuste dirante, signifas la internan penson, esprimitan per vortoj kaj ankaû alimaniere. En la komenco mem Dio havis la “logos”, koncentritan sur Jesuo. Ni jam montris la kunligon inter la Dia Spirito kaj Lia vorto, ke internaj intencoj de Dio efektiviĝas en agoj pere de la Spirito de Dio (vidu 2.2). Per la Spirito de Dio estis efektivigita Lia plano pri homoj, kaj homoj estis inspiritaj por skribi la Vorton de la komenco mem; tiel same estis efektivigita la ideo pri Kristo en liaj agoj kaj vortoj. Kristo estis la “logos” de Dio, kaj la plano de Dio pri Kristo efektiviĝis per la Spirito de Dio. Tio klarigas, kial en la Malnova Testamento estas multe da mencioj pri Jesuo. Tamen oni devas ne opinii, ke Kristo estis “la Vorto” – “la Vorto” signifas la Dian planon de savo pere de Kristo, kaj tiu plano estis “la Vorto”. “Logos” (“la Vorto”) ofte estas uzata por nomi la Evangelion mem pri Kristo – ekzemple, “la vorto de Kristo” (Kol 3:16; kmp. Mt 13:19; Joh 5:24; Ag 19:10; 1 Tes 1:8 k.t.p.). Notu, ke la “logos” estas la vorto pri Kristo aû la vorto de Kristo, sed ne li mem persone. Kiam Jesio naskiĝis, la vorto iĝis karno kaj sango – “la Vorto fariĝis karno” (Joh 1:14). Jesuo persone estis “la Vorto, kiu fariĝis karno”, sed ne “la vorto” mem; li fariĝis “la Vorto” nur post sia naskiĝo de Maria. Kvankam Dio havis la planon pri Kristo de la fondo de la mondo, Li montris ĝin en la persono de Kristo kaj en la predikoj pri li en la Evangelio nur en la unua jarcento. Tiamaniere Dio diris al ni Sian vorton per Kristo (Heb 1:1,2). Ree kaj ree en ĝi estas emfazite, ke Kristo diris la vortojn de Dio kaj faris miraklojn laû la Dia indiko por elmontri al ni Dion (Joh 2:22; 3:34; 7:16; 10:32,38; 14:10,24).

Paûlo obeis la ordonon de Kristo prediki la Evangelion pri li “al ĉiuj nacioj”: “la predikado de Jesuo Kristo, laû la malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj, sed nun elmontrita... al ĉiuj nacioj” (Rom 16:25,26; kmp. 1 Kor 2:7). Eterna vivo fariĝis ebla por homo per la agoj de Kristo (Joh 3:16; 6:53); sed jam de la komenco mem Dio havis planon doni al homo eternan vivon, kaj Li sciis, ke por tiu celo Jesuo oferdonos sin mem. Por ni tio elmontriĝis nur post la naskiĝo kaj morto de Jesuo: “...eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaû la tempoj eternaj, sed ĝustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco” (Tit 1:2,3). Ni jam menciis, ke pri la profetoj de Dio estas dirite kiel pri ĉiam ekzistantaj, en tiu senco, ke ili profetis “la vorton” de Dio “de post la komenco de la mondo”(Lk 1:70).

La paraboloj de Jesuo klarigis multe da tiuj profetaĵoj; li ankaû efektivigis la profetaĵon pri si mem: “Mi malfermos per sentenco mian buŝon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva” (Mt 13:35). Tio estas la senco de la citaĵo, ke “la vorto estis kun Dio... en la komenco” por “fariĝi karno” ĉe la naskiĝo de Kristo.
La Vorto Estis Dio”
Nun ni konsideros, kion signifas la frazo “la vorto estis Dio”. Niaj planoj kaj pensoj konsistigas nian esencon. Ekzemple, ni prenu la frazon “Mi veturas al Londono” – ĝi ankaû estas “vorto” aû komunikaĵo, car ĝi esprimas nian intencon, nian celon. Simile al tio, oni povas konsideri la planon de Dio rilate al Kristo. “Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaû estas” (Sent 23:7), kaj kiaj estas la pensoj de Dio, tia Li estas. Tiele, la vorto de Dio aû Liaj pensoj estas Dio: ”La vorto estas Dio”. Ni vidas la interligon inter Dio kaj Lia vorto. En la Skribo oni povas renkonti frazojn similaj al: “La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton” (Ps 29:8) aû en Jer 25:7: “Vi ne aûskultis Min, diras la Eternulo”, fakte tiuj vortoj tie ĉi signifas: “Vi ne aûskultis Mian vorton, eldiritan de Miaj profetoj”. David komparas la vorton de Dio kun lumilo kaj lumo (Ps 119:105), kaj li ankaû diras: “Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon” (2 Sam 22:29), montrante la paralelon inter Dio kaj Lia vorto. Estas kompreneble, ke la vorto de Dio estas personigita, kiel Dio Mem, t. e. pri la vorto de Dio oni diras, kiel pri Li Mem (vidu Komenton 5 “La principo de personigo”).

Dio “estas vera” (Joh 3:33; 8:26; 1 Joh 5:10) kaj sekve, Lia “vorto estas vero” (Joh 17:17). Jesuo identigas sin mem kun siaj vortoj tiomgrade, ke li personigas sian vorton: “Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago” (Joh 12:48). Jesuo diras pri sia vorto, kvazaû ĝi estas aktuala persono, t. e. li mem. La vortoj de Jesuo estis personigitaj, ĉar ili asociiĝas kun Jesuo mem.

La vorto de Dio estas ankaû personigita kaj ĝi prezentas Dion Mem. Pri la vorto de Dio estas dirite: “Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio” (Joh 1:3). Ĉion Dio kreis per Sia vorto, kaj ni komprenas, ke ĉion kreis Dio Mem. Se la vorto de Dio eniĝas niajn korojn, tio signifas, ke Dio alproksimiĝas al ni.

En Gen 1 ni legas, ke ĉion kreis Dio, Li kreis ĉion per Sia vorto, ne per Kristo persone. Joh 1:1-3 ankaû diras, ke “ĉio estiĝis” per la Dia vorto, sed ne per Kristo persone. En Ps 33:6,9 ni legas: “Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro (t. e. steloj)... ĉar Li diris, kaj tio fariĝis”. Kaj eĉ nun ĉio en la mondo fariĝas per Lia vorto: “Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto. Li donas neĝon kiel lanon... Li sendas Sian vorton... kaj ekfluas akvo” (Ps 147:15-18). La vorto de Dio estas Lia kreanta potenco. Dio uzis ĝin por koncipi Jesuon en la ventro de Maria, kaj la Vorto, plano de Dio, efektiviĝis per la Sankta Spirito (Lk 1:35). Maria agnoskis tion: “Estu al mi laû via diro” (Lk 1:38).

La Vorto/Spirito de Dio spegulas Lian intencon, elmontritan en la Malnova Testamento. Tion konfirmas Ag 13:27: “ili (la hebreoj) plenumis la voĉojn de la profetoj”. Kiam Kristo naskiĝis, per lia persono estis enkarnigita la vorto de Dio pri li. La apostolo Johano inspirite parolis pri tio, ke la plano de Dio pri eterna vivo estis konkretigita en Kristo, kiun la disĉiploj havis eblecon reale vidi kaj tuŝi. Johano skribis pri tio, ĉar komprenis, ke ili aûdis, vidis kaj palpis per siaj manoj la Vorton de Dio, Lian planon pri savo, elmontritan en Kristo (1 Joh 1:1-3). Kaj ni, kvankam ne havante nune tiun eblecon reale vidi Kriston, ni povas ĝoji, ke ni, pro la ĝusta kompreno pri li, povas kompreni la Dian intencon donaci al ni eternan vivon (1 Pet 1:8,9). Ĉiu el ni devas demandi sin mem: “Cu efektive mi scias Kriston?”. Ne sufiĉas nur scii, ke iam ekzistis bona homo Jesuo, sed kun preĝo ĉiame studante la Biblion, ni devas akcepti lin, kiel nian Savanton kaj aliĝi al li pere de nia baptiĝo.
KOMENTO 22: Jesuo En La Historio
De tempo al tempo oni povas aûdi, ke Jesuo el Nazareto neniam ekzistis, ke li estas elpensita figuro. En tiu okazo estas tre malfacile ekspliki la ekzistadon mem de kristanismo. Kiel ekspliki tiun fakton, ke dum la lastaj 2000 jaroj milionoj da homoj bazis sian kredon sur homo, kiu neniam ekzistis, predikante pri li tra la tuta mondo malgraû persekutoj, iufoje eĉ riskante sian vivon? Kristanoj kaj judoj akceptas ĝenerale, ke iam ekzistis la homo Mahomet, kvankam ili ne akceptas lian doktrinon kaj postulatojn. Oni povas diri tiel ne nur pri Mahomet. Ni akceptas la ekziston de multaj famaj historiaj personoj, ne postulante iujn ajn pruvojn pri ilia reala ekzisto.

Tiu fakto, ke iuj personoj tiom energie rifutas la ekziston de Jesuo el Nazareto, indikas al supermezura deziro trovi pravigon por sia malakcepto de Jesuo kaj liaj agoj. Tion konfirmas tiu fakto, ke la judoj de la unua jarcento ne havis dubojn pri la ekzisto de Jesuo. Pli sube estas donitaj la historiaj pruvoj, ke Jesuo el Nazareto ne estis teologia invento de homoj, sed ke li estis reale ekzistanta. Pli granda parto da ili estis prenita el “Antikva atesto pri la vivo de Jesuo”, verkita de Gary Habermas.


1. Roma historisto Tacito mencias pri Jesuo kaj kristanismo en siaj ĉefaj libroj pri la unua jarcento “Analoj” kaj “Historioj”. En “Analoj” li skribis (ĉ. 115 jaroj PK):

“Grupo da homoj, kiuj estis malamataj kaj elvokis abomenon ĉe la popolo, nomis sin kristanoj. Kristo, kies nomo havis tiu ĉi socio, suferis kruelan punon de provincestro Pontio Pilato dum la tempo de Tiberio”.

La imperiestro Tiberio regis ekde la 14-a ĝis la 37-a jaro PK. Ankaû Tacito skribis, ke la kredantoj de tiu ĉi religio disvastiĝis ne nur en Judujo, naskiĝloko de tiu ĉi religio, sed eĉ en Romo; kaj li daûrigas en la priskribo, ke kristanoj estis persekutataj kaj multaj el ili estis mortigitaj en Romo. Ĉio tio akordiĝas kun la skriboj de la Nova Testamento pri Jesuo, la disĉiploj kaj apostoloj, kiuj, suferante grandan opozicion, unuaj disvastigis lian doktrinon en Judujo kaj poste en la tuta Romana mondo, inkluzive Romon.

2. Seûtonio, alia Roma historisto, skribis pri la regado de Klaûdio (41 – 54 PK): “Pro tio, ke la judoj en Romo, instigitaj de Kristo, kaûzis senĉesajn perturbojn, li (Klaûdio) elpelis ilin de la urbo”. Ag 18:2 diras, ke la judaj geedzoj Akvila kaj Priskila estis devigitaj foriri el Romo, ĉar la judoj tie estis persekutataj.

Seûtonio skribas plue pri la persekutoj de kristanoj en la tempo de Nerono: “Post granda incendio en Romo... punoj falis ankaû sur kristanoj, sekto, konfesanta novan kaj malutilan religion”. Tiu ĉi citaĵo pri ekzisto en la unua jarcento de grupo, nomata “kristanoj”, donas motivon sugesti, ke persono, nomita Kristo, ekzistis pli frue en tiu jarcento.
3. F.F. Bruce (“Origino de kristanismo”, p.p. 29,30) mencias historian libron de la Orienta Mediterania regiono, verkita de la historisto Thallus ĉirkaû la jaro 52 PK. En sia alia libro “Dokumentoj pri la Nova Testamento” (p. 113) Bruce mencias scienciston, nomitan Julij Afrikano, kiu primokante citas la priskribon de Thallus pri la ekmallumiĝo, okazinta dum la krucumo de Jesuo. Laû Julij Afrikano en tiu momento okazis la eklipso de la suno. Tio signifas, ke Thallus priskribis la krucumon de Jesuo pli frue, ol la 52-a jaro PK.
4. Plinio, roma ŝtata aganto, mencias pri la ekzisto en la lastaj jaroj de la unua jarcento de tre aktiva grupo da kristanoj. Li priskribas ilian memorigan diservon tiel: “Ili havis la kutimon kunveni en certa tago kaj antaû mateniĝo kanti himnon al Kristo” (“Leteroj de Plinio”, vol.2, X:96). Romaj imperiestroj Trojan kaj Hadrian ankaû parolis pri siaj problemoj rilate al kristanoj (vidu “Leteroj de Plinio”, vol.2, X:97, kaj Eûsebius “Eklezia historio”, IV:IX). La ekzisto de tiu ĉi grupo ekde la unua jarcento PK, kaj ilia eksterordinara pacienco dum persekuto atestas, ke ili estis gvidataj de reala historia persono, kiu vivis en la unua jarcento.
5. La Talmudo, la juda Sankta libro, en Sinedrio 43-a diras pri la morto de Jesuo. Estas akceptite, ke tiu ĉi parto de la Talmudo estis skribita en la frua tempperiodo de la kompilado de tiu ĉi libro (t. e. en 70-200 PK): “Tagon antaû Pasko Jesuo estis pendigita. Kvardek tagojn antaû la ekzekuto, heroldo antaûpaŝis kaj kriis: “Li devas esti mortigita per ŝtonoj, ĉar li predikas sorĉadon kaj incitas Izraelon rezigni al ĝia religio. Ĉiuj, kiuj povas diri ion por lia defendo, eliru kaj pledu”. Pro tio, ke neniu pledis por li, li estis pendigita tagon antaû Pasko”.

La vorton “pendigita” necesas kompreni kiel “krucumita” – tiamaniere ĝi estas uzata en la Nova Testamento (Gal 3:13; Lk 23:39). Tiu ĉi citaĵo diras, ke la judoj volis mortbati Jesuon per ŝtonoj, verŝajne laû la leĝo de Moseo, sed fakte li estis “pendigita”. La klarigon pri tio oni povas trovi en la Nova Testamento, kiu diras, ke la judoj devis sekvi la roman leĝon por efektivigi la mortigon de Jesuo, kio povis esti efektivigita nur per krucumo.

Sinedrio 43a ankaû skribas, ke kvin disĉiploj de Jesuo estis juĝitaj kaj kondamnitaj al morto; kaj tio denove montras, ke judoj tradicie kredis je la ekzisto de historia persono Jesuo. Sinedrio 106b eĉ diras, ke Jesuo havis 33- jaran aĝon, kiam li mortis, kaj tio konformas al la Nova Testamento. Maier (“La unua Pasko”, pp. 117, 118) citas la judan dokumenton de la kvina jarcento “Toledoth Jesuo”, kiu diras, ke la apostoloj provis ŝteli la korpon de Jesuo post lia morto, sed ĝardenisto, nomita Juda, eksciis pri tiu plano kaj transportis la korpon de Jesuo en alian lokon, por transdoni ĝin pli poste al la judoj. Justin Martyr en la jaro 150 PK skribis, ke la judoj speciale sendis heroldojn, kiuj anoncis, ke la korpo de Kristo estas ŝtelita (“Dialogo kun Trypho”, p. 108), kaj Tertuliano (“Pri spektaĵoj”, p. 30) skribis similan en la 200-a jaro PK.

Ĉio tio pruvas, ke la judoj de fruaj jaroj de la unua jarcento kredis, ke Jesuo persone ekzistis kaj estis krucumita.

6. La greka dramverkisto Luciano, verkinta en la dua jarcento, priridis la kristanojn, kiuj “adoras krucumitan homon ĝis nun (Luciano, “La morto de alilandano en Romo”, 11-13, en “La verkoj de Luciano”, vol.4).
7. Jozefo Flavij estas la plej fama historisto de la unua jarcento. En sia verkaĵo “Antikvaĵoj” skribita en jaroj 90-95 PK, li mencias Jakobon, “la frato de Jesuo, nomita Kristo”. En alia loko de la sama libro li skribas pri Jesuo same, kiel estas dirite pri Kristo en la Nova Testamento: “En tiu ĉi tempo estis Jesuo, saĝa homo... Li faris mirindaĵojn... Li estis Kristo... li aperis antaû ili vivanta en la tria tago, kiel antaûdiris la profetoj pri li kaj pri dek mil liaj mirindaĵoj”.

Tiu citaĵo havas tiom precizan priskribon, ke iuj homoj opinias ĝin interpolo. Tamen ekzistas multe da aliaj faktoj, kiuj konfirmas, ke homo, nomita Jesuo el Nazaret, ekzistis reale:


- Tiun ĉi citaĵon de Jozefo Flavij uzas Eûsibio en “Ekleziasta historio”, 1:X1.
- Respektindaj kleruloj subtenas la opinion, ke tiu ĉi citaĵo apartenas al Jozefo Flavij kaj povas pruvi, ke tiu ĉi citaĵo estas skribita en la sama stilo, kiel la tuta libro de Jozefo Flavij (vidu Daniel Rops “La silento de samtempuloj de Jesuo”, p.21; J.N.D. Anderson “Kristanismo. La atesto de historio”, p.20; F.F. Bruce “La dokumentoj de la Nova Testamento”, p.p. 108,109).
- Forestas ia teksta atesto, ke tiu ĉi eltiraĵo estas interpolo.
- Profesoro Ŝlomo Pines (“The New York Times”, 12.2.72) asertas, ke la araba eldono de la verkoj de J. Flavij preskaû laûvorte konformas al la originalo. La citita de ni eltiraĵo ankaû estas en tiu ĉi eldono: “En tiu tempo estis la saĝa homo, nomita Jesuo. Li estis bonkonduta kaj fama pro sia virteco. Kaj multaj homoj el la judoj kaj aliaj popoloj fariĝis liaj disĉiploj. Pilato kondamnis lin al krucumo kaj morto. Sed tiuj, kiuj fariĝis liaj disĉiploj ne apostatis de lia doktrino; ili asertis, ke li aperis antaû ili tri tagojn post sia morto sur la kruco, kaj estis vivanta; li verŝajne estis Mesio, pri mirakloj de kiu rakontis la profetoj”.

Tio konformas al la Nova Testamento.


KOMENTO 23 : “Mi Malsupreniris De La Ĉielo”
La pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo... Mi malsupreniris de la ĉielo” (Joh 6:33, 38).
Tiujn ĉi kaj ankaû aliajn similajn vortojn oni erare uzas por argumenti, ke Jesuo reale ekzistis en la ĉielo antaû sia naskiĝo. Tamen notu:
1. Tiuj, kiuj kredas je dogmo de la Triunuo, akceptas tiujn vortojn laûlitere por pruvi sian vidpunkton. Tamen, se tiujn vortojn ni komprenus laûlitere, ni devus kredi, ke Jesuo laûlitere iumaniere “malsupreniras de la ĉielo”. Sed la Biblio nenion diras pri tio, kaj la vortoj mem de Jesuo pri lia koncipo en la utero de Maria, kiel ordinara bebo, en tiu okazo estus sensencaj. Joh 6:60, dirante pri la manao, notas:”Malfacila estas tiu parolo”, t. e. ni devas kompreni tiujn vortojn metafore.
2. En Joh 6 Jesuo klarigas, ke la manao estis tipo de li mem. La manao estis sendita de Dio, t. e. Dio Mem kreis ĝin sur la tero; ĝi ne laûlitere flosis malsupren de la trono de Dio en la ĉielo. Same, Jesuo estis sendita de Dio, t. e. ke Dio Mem per la povo de la Sankta Spirito okazigis la koncipon de Jesuo en la utero de Maria sur la tero (Lk 1:35).
3. Jesuo diris: “La pano, kiun mi donos, estas mia karno” (Joh 6:51). Tiuj, kiuj akceptas la dogmon pri la Triunuo asertas, ke estis la “Dia” parto de Jesuo, kiu malsupreniris de la ĉielo. Sed Jesuo mem diris, ke lia “karno” estas “la pano”, malsuprenirinta de la ĉielo. Same Jesuo ligas la panon de la ĉielo kun si mem, kiel la “Filo de homo” (Joh 6:62), ne “Dio la Filo”.
4. En Joh 6 estas aliaj pruvoj, ke Jesuo ne egalas al Dio. “La vivanta Patro min sendis” (Joh 6:57) montras, ke Jesuo ne estas parto de Dio, sed li estas sendita de Dio. Kaj ankaû “Mi vivas pro la Patro” (Joh 6:57) ne signifas unuecon.
5. Aperas la demando: “Kiam kaj kiel Jesuo “malsupreniris” de la ĉielo? Adeptoj de la Triunuo uzas tiun ĉi verson en Joh 6 por pruvi, ke Jesuo malsupreniris de la ĉielo ĉe sia naskiĝo. Sed Jesuo diris pri si mem, ke li “estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo” (vv.33,50), kvazaû tio ankoraû daûras. Pri la Dia donaco en si mem Jesuo diris: “Mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon” (v. 32). Dum kiam Jesuo parolis tiujn vortojn, li jam “malsupreniris”, en tiu senco, ke li jam estis sendita de Dio surteren. Tial li povis diri pri tio en is-tempo: “Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo” (v.51). Sed li ankaû diris pri pano, kiu malsupreniras de la ĉielo jam post sia morto sur la kruco: “La pano, kiun mi donos, estas mia karno” (v.51). Sekve, Jesuo diras, ke li jam malsupreniris de la ĉielo, ke li malsupreniras kaj estos malsupreniranta en sia morto sur la kruco. Eĉ nur unu tiu ĉi fakto pruvas, ke: “malsupreniro” rilatas al elmontriĝo de Dio Mem, sed ne al la naskiĝo de Kristo. En la Malnova Testamento estas pruvoj, ke la referencoj al la “malsupreniro” de Dio havas la saman signifon, pri kiu ni ĵus diris. Ekzemple, Dio vidis malfeliĉojn de Sia popolo en Egiptujo kaj “malsupreniris” por savi ilin pere de Moseo. Li ankaû vidis nian sklavecon en peko kaj “malsupreniris” aû elmontris Sin, sendinte Jesuon, kiel la ekvivalento de Moseo por liberigi nin de pekeco.
KOMENTO 24: Ĉu Kreis Jesuo La Teron?
La unuenaskito inter la tuta kreitaro; ĉar en li (Jesuo) kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aûtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; kaj li estas antaû ĉio, kaj en li ĉio ekzistas. Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj...” (Kol 1:15-18). Tiu ĉi citaĵo estas unu el tiuj, kiujn oni citas por pruvi, ke Kristo kreis la teron.
1. Tamen ekzistas multe da aliaj citaĵoj, kiuj instruas, ke Jesuo ne ekzistis antaû sia naskiĝo. La skribo en Genezo klare montras, ke la kreinto de ĉio estas Dio. Se ni supozas, ke Jesuo estis la kreinto, kaj Genezo diras, ke la kreinto estas Dio, fakte ni supozas, ke Jesuo egalas al Dio. Sed tiuokaze tute ne eblas klarigi multajn versojn, kiuj montras la diferencon inter Dio kaj Jesuo (por ekzemplo vidu 8:2).
2. Jesuo estis “unuenaskita”, tio signifas komencon. Forestas pruvoj, ke Jesuo estis “unuenaskita” antaû la kreo de la tero. Ekzemple, 2 Sam 7:14 kaj Ps 89:27 profetis, ke laûlitera posteulo de David estos la unuenaskita de Dio. Estas klare, ke li ankoraû ne ekzistis en la tempo, kiam tiu citaĵo estis skribita, kaj, des pli en la tempo de kreado, priskribita en Genezo. Jesuo fariĝis “la Filo de Dio en potenco post sia releviĝo de la mortintoj (Rom 1:4). Dio relevis Jesuon, “kiel ankaû estas skribite en la dua psalmo: Vi estas Mia Filo, hodiaû Mi vin naskis” (Ag 13:32,33). Sekve, Jesuo iĝis la unuenaskita de Dio per sia releviĝo el la mortintoj. Ankaû notu, ke filo, staranta ĉe la dekstra mano de sia patro estas la unuenaskita (Gen 48:13-16), kaj Kristo estis starigita ĉe la dekstra mano de Dio post sia releviĝo. (Ag 2:32; Heb 1:3).
3. Ĝuste en tiu ĉi senco Jesuo estis priskribita, kiel “unuenaskita el la mortintoj” (Kol 1:18), tio egalas al “la unuenaskito inter la tuta kreitaro” (Kol 1:15) aû el tutaj estaĵoj. Tial Jesuo diras pri si mem, ke li estas “unuenaskita el la mortintoj... la komenco de la kreo de Dio” (Ap 1:5; 3:14). Jesuo estis la unua el novspecaj senmortaj homoj, kies releviĝo kaj renaskiĝo, kiel senmortaj gefiloj de Dio, fariĝis ebla per la morto kaj releviĝo de Jesuo (Ef 2:10; 4:23,24; 2 Kor 5:17). “En Kristo ĉiuj (la veraj kredantoj) estos vivigitaj. Sed ĉiu en sia propra vico: Kristo la unuaaĵo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, ĉe lia alveno” (1 Kor 15:22,23). Tion saman diras Kol 1. Jesuo estis la unua persono revivigita de la mortintoj, al kiu estis donite senmorteco, li estis la unua el nova kreo, kaj la veraj kredantoj sekvos lian ekzemplon ĉe lia reveno.
4. La kreitaro, pri kiu diras Kol 1, sekve, estas la nova kreitaro, ne tiu el Genezo. Per agoj de Jesuo kreiĝis ĉio... ĉu tronoj, ĉu regecoj”. Paûlo ne diras, ke Jesuo kreis ĉion, ekzemple, riverojn, montojn, birdojn kaj tiel plu. La elementoj de tiu ĉi nova kreitaro konsistigas tiun rekompencon, kiun fideluloj havos en la Regno de Dio. “Tronoj... regecoj” kaj tiel plu signifas, ke la revivigitaj kredantoj estos “reĝoj kaj pastroj, kaj ili reĝas sur tero” (Ap 5:10). Tio fariĝis ebla pro la agoj de Jesuo. “En li kreiĝis ĉio en la ĉielo” (Kol 1:16). En Ef 2:6 oni legas pri la kredantoj, kiuj estas kunsidigitaj “en la ĉielejoj en Kristo Jesuo”. Tiuj ĉi versoj instruas, ke tiu alta spirita stato, kiun ni povas havi nun, kaj ankaû tiu, kiun ni havos estonte, iĝis ebla dank’ al Jesuo. “En la ĉielo kaj sur la tero... ĉio per li (Kristo) kunakordiĝis per la sango de lia kruco” (Kol 1:16,20), tio signifas, ke “ĉio en la ĉielo “rilatas al la kredantoj, kiuj nun estas en la “ĉielejoj... en Kristo Jesuo”


KOMENTO 25: “Antaû Ol Naskiĝis Abraham Mi Ekzistas

(Joh 8:58)
Tiun ĉi verson ofte oni erare uzas por pruvi, ke Jesuo ekzistis ankoraû antaû la naskiĝo de Abraham. Sed pli atenta esploro de ĝiaj vortoj kondukos al la mala (sed vera) konkludo.
1. Jesuo ne diris “ Antaû ol Abraham naskiĝis, mi ekzistis”. Li estis la promesita posteulo de Abraham; kaj ni sensencigus la Diajn promesojn, se ni dirus, ke Jesuo reale ekzistis ankoraû antaû la tempo de Abraham.

2. La vortoj en Joh 8:58 el la parolo al Judoj koncernas Abrahamon. Ili opiniis Abrahamon, kiel la plej granda el ĉiuj iam ajn ekzistintaj sur la tero homoj. Kaj Jesuo diris: “Mi, staranta antaû vi, nun estas pli grava, ol Abraham estis”. La vorto “antaû” en Joh 8:58 pli signifas, ke en la plano de Dio, antaû la Liaj okuloj Jesuo estis pli frue (fakte “de la komenco”mem), ol Abraham. Laû sia signifo en la plano de Dio Jesuo estis “antaû” Abraham.


3. Pruvon por tio enhavas Joh 8:56: “Via patro Abraham ĝojegis vidi mian tagon, kaj li vidis kaj estis ravita”. Nur unu fojon la Skribo mencias, ke Abraham ekridis kaj ĝojis; tio okazis, kiam li aûdis la promeson pri la semo, kiu, kiel li pli poste komprenis, estos Jesuo (Gen 17:17). Abraham antaûvidis Kriston pro la promesoj, donitaj al li, kaj li ekkriis pri la estonta oferdono: “La Eternulo antaûvidos...” (Gen 22:8). Ĝuste en tiu senco Jesuo diras, ke Abraham vidis lin. Sciante la promesojn, Jesuo povis diri: “Antaû ol naskiĝis Abraham, mi ekzistas”. Kiel ni montris en 3.1, la promesoj de Dio al Abraham rivelis la planon de Dio rilate al Jesuo, kiun Li havis de la komenco de la mondo. Tiu celo, kiu estis “Antaû ol Abraham naskiĝis”, estis rivelita al Abraham en la promesoj al li, kaj nun estis elmontrita al la judoj de la unua jarcento en Jesuo – “la vorto (de promeso) fariĝis karno”.
KOMENTO 26: Melkicedek
Multaj studantoj de la Biblio sincere prononcas “Amen” post la versoj de Petro “Nia amata frato Paûlo, laû la saĝeco donita al li, jam skribis al vi... en ĉiuj siaj epistoloj... en kiuj iuj aferoj estas malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaû la ceterajn skribaĵojn, al sia propra pereo” (2 Pet 3:15,16). Tio, certe, rilatas al la vortoj de Paûlo pri Melkicedek, diritaj en “Al la Hebreoj”. Paûlo mem agnoskis, ke liaj vortoj estas malfacile percepteblaj kaj ilin komprenas nur tre maturaj kredantoj (Heb 5:10, 11, 14).
“Tiu Melkicedek, reĝo de Salem (Jerusalem), pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon, revenantan de la mortigado de la reĝoj, kaj lin benis”, pri kio oni diras, ke li estas “senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio” (Heb 7:1,3). El tiuj ĉi linioj iuj homoj konkludas, ke Jesuo laûlitere ekzistis antaû sia naskiĝo kaj pro tio li ne havis homajn gepatrojn.
Jesuo havis Patron (Dio) kaj patrinon (Maria) kaj genealogion (vidu Mt 1, Lk 3 kaj kmp. Joh 7:27). Pro tio Melkicedek ne povas rilati al Jesuo persone. Krom tio, Melkicedek estis nur “similigita al la Filo de Dio” (Heb 7:3); li mem ne estis Jesuo. Li nur havis similecon al Jesuo, kiun la aûtoro uzas por instruaj celoj. “Laû simileco de Melkicedek leviĝas pastro alia”, Jesuo (Heb 7:15), kiu estis destinita pastro “laû la maniero de Melkicedek” (Heb 5:5,6).

Tion, kio estas skribite en Hebreoj pri Melkicedek, ne povas esti akceptita laûlitere. Se Melkicedek havis nek patron, nek patrinon, ĉi okaze li devis esti Dio Mem: nur Dio sola estas senkomenca (1Tim 6:16, Ps 90:2). Sed Heb 7:4 diras: “Nur pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akiraĵoj”, kaj ankaû tiu fakto, ke li estis vidata de homoj kaj oferdonis al Dio, montras, ke li ne estis Dio. Se oni nomas lin homo, li devas havi homajn gepatrojn. Tiu fakto, ke li estas “senpatra, senpatrina, sengenealogia”, signifas nur, ke lia genealogio kaj liaj gepatroj ne estas menciitaj en la Biblio. La gepatroj de la reĝino Ester ne estas priskribitaj, kaj pri ŝia genealogio estas dirite en la simila maniero. Mordeĥaj “estis prizorganto de Hadasa (Ester)... filino de lia onklo, ĉar ŝi ne havis patron nek patrinon... Kiam mortis ŝiaj gepatroj, Mordeĥaj prenis ŝin al si kiel filinon” (Ester 2:7).

La libro Genezo kutime donas longan detalan genealogion de tiuj personoj, kiuj estas prezentataj al ni. Sed Melkicedek aperas sen iu ajn anonco pri li, sen priskribo de liaj gepatroj, kaj tiel same subite malaperas. Samtempe, forestas duboj, ke li estis tre respektata persono – eĉ Abraham mem pagis al li dekonon kaj estis benita de li, tio montras la superecon de Melkicedek super Abraham (Heb 7:2,7).

Paûlo ne nur ekzercis mense je la Skribo. Dum la unua jarcento estis reala problemo, kiun oni povis solvi nur per argumentoj pri Melkicedek. La judoj rezonis tiel: “Vi kristanoj diras al ni, ke tiu Jesuo povas esti nun nia ĉefpastro, prezentanta niajn preĝojn kaj agojn al Dio. Sed tiu pastro devas havi genealogion, pruvantan, ke li estas el la tribo de Levi, sed vi mem evidentigas, ke Jesuo devenas de Jehuda (Heb 7:14). Pardonu nin, sed por ni Abraham estas plejalta gvidanto kaj ekzemplo (Joh 8:33,39) kaj ni ne volas respekti tiun Jesuon”.

Al tio Paûlo respondis: “Rememoru Melkicedekon. La libro Genezo montras al ni, ke tiu granda pastro ne havas genealogion; kaj Mesio devas esti reĝo kaj pastro, kies pastreco estos laû la maniero de Melkicedek (Heb 5:6, kmp. Ps 110:4). Abraham laû sia signifo estis pli malgranda, ol Melkicedek, sekve, vi devas deturni vian atenton de Abraham al Jesuo kaj ĉesi plu gravigi la demandon pri genealogio (vidu 1 Tim 1:4). Se vi pensas pri tio, kiom multe Melkicedek similas al Jesuo, (ekzemple, pri detaloj de iliaj vivoj), vi havos pli multe da kompreno pri la agoj de Jesuo mem”.

Kaj ankaû ni ĉiuj devas pripensi tiun ĉi lecionon.


ĈAPITRO 7: Demandoj


  1. Donu du profetaĵojn el Malnova Testamento pri Jesuo.




  1. Ĉu ekzistis reale Jesuo antaû sia naskiĝo?




  1. En kiu senco oni povas diri, ke Jesuo ekzistis antaû sia naskiĝo?

    1. Kiel anĝelo

    2. Kiel parto de la Triunuo

    3. Kiel spirito

    4. Nur en la menso kaj intenco de Dio




  1. Kiu el la sekvaj asertoj pri Maria estas vera?

    1. Ŝi estis perfekta, senpeka virino

    2. Ŝi estis ordinara virino

    3. Ŝi koncipis Jesuon pere de la Sankta Spirito

    4. Ŝi nun transdonas niajn preĝojn al Jesuo




  1. Ĉu Jesuo kreis la teron?




  1. Kiel vi komprenas Joh 1:1-3 “En la komenco estis la Vorto”?




  1. Kial, laû vi, gravas ĝuste scii, ĉu ekzistis reale Jesuo antaû sia naskiĝo aû ne?


Elŝuti 80.56 Kb.

  • Profetaĵoj de la Malnova Testamento
  • LA LOKO DE KRISTO EN LA PLANO DE DIO
  • EN LA KOMENCO ESTIS LA VORTO” (Joh 1:1-3)
  • KOMENTO 22: Jesuo En La Historio
  • KOMENTO 23 : “Mi Malsupreniris De La Ĉielo” “La pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo... Mi malsupreniris de la ĉielo” (Joh 6:33, 38).
  • KOMENTO 24: Ĉu Kreis Jesuo La Teron
  • KOMENTO 25: “Antaû Ol Naskiĝis Abraham Mi Ekzistas (Joh 8:58)

  • Elŝuti 80.56 Kb.