Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Parto 1 dio 1 la ekzisto de dio

Elŝuti 88.38 Kb.

Parto 1 dio 1 la ekzisto de dio




Dato27.12.2017
Grandeco88.38 Kb.

Elŝuti 88.38 Kb.

PARTO 1

DIO
1.1 LA EKZISTO DE DIO
“Necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas” (Heb 11:6).

La celo de tiu ĉi helplibro estas helpi al tiuj homoj, kiuj volas alveni al Dio kaj jam kredas “ke Li ekzistas”. Tial, ni ne haltos tie ĉi por konsideri demandojn, kiuj plifortigas la veron je Lia ekzisto. Studante la malsimplan strukturon de niaj korpoj (vidu Ps 139:14), admirante pri mirinda koloro de floreto, rigardante en la senliman foron de la ĉielo dum klara nokto, pensante pri tio kaj ankaû pri la sennombra abundeco de aliaj elaperigoj de la vivo, oni nevole ignoras ĉiun penson pri ateismo. Pli malfacile estas ekkredi je malesto de Dio, ol pleniĝi de profunda kredo je Lia ekzisto, ĉar sen Dio ne estus ordo, celo, senco kaj plena ekspliko de ĉio, kio okazas en la universo. Ĉio tio, sendube, trovas respegulon en la vivo de homo, kiu nomas sin ateisto. Lige kun tio iĝas kompreneble, kial la plimulto da homoj allasas eblecon de la ekzisto de Dio, kvankam vivas en socio, kie dominas materialismo.

Tamen, estas grava diferenco inter malklara imago pri la ekzisto de iu supera forto kaj firma konvinko pri tio, ke Li rekompencas homojn pro ilia fidela servo al Li. La verso Heb 11:6 tiel diras pri tio:
“Sen fido, neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas
KAJ
ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas”.
En la Biblio estas multe da lokoj pri la historio de la Dia popolo, Izraelo. Plurfoje estas substrekite, ke ĝi agnoskis la ekziston de Dio, sed ne kredis je la promesoj de Dio. Granda gvidanto de la Izraela popolo, Moseo, diradis al ĝi: “Sciu do nun kaj enmetu en vian koron, ke la Eternulo estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre; ne ekzistas alia. Kaj observu Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn” (Read 4: 39-40).

La sama averto rilatas al ni: agnoski la ekziston de Dio ne signifas, ke Dio aûtomate akceptas nin. Se ni sincere kredas ja la ekzisto de nia Kreinto, ni devas “observi Liajn leĝojn kaj Liajn ordonojn”. Tial en pli malsupre donitaj ĉapitroj estas klarigo, kion signifas tiuj ĉi leĝoj kaj ordonoj kaj kiel observi ilin. Laû nia ellerno de la Sankta Skribo, por trovi necesajn respondojn, kreskas nia kredo je la ekzisto de Dio: “La fido venas do per aûdado, kaj aûdado per la Vorto de Kristo” (Rom 10:17). Same Jes 43:9-13 montras, kiel komprenado de la Diaj antaûdiraĵoj pri estontaj aferoj sciigas nin, ke “Mi estas Dio. De la komenco de la tempo Mi estas la sama” (Jes 43:12-13) - t. e. la vera Lia nomo estas “Mi estas, kiu estas”, la Eternulo (El 3:14).

La apostolo Paûlo venis en la urbon Berea, kiu situas nune en Norda Grekio. Kiel ĉiam li predikis la Evangelion (“bonajn novaĵojn”) de Dio, tamen homoj ne nur akceptis la vorton de Paûlo, sed “ili akceptis la vorton (de Dio, ne de Paûlo) kun plena fervoro, kaj ĉiutage esploris la Skribojn por konstati, ĉu tiuj aferoj estas veraj kaj tial multaj el ili kredis” (Agoj 17:11-12). Ilia vera kredo venis al ili, ne kiel subita Dia influo, simila al spirita operacio pri la koro, senrespektive al la Vorto de Dio. Ilia kredo estis la rezulto de senantaûjuĝa, regula (“ĉiutage”) kaj laûsistema (“ĉu tiuj aferoj estas veraj?”) analizo de la Biblio. Kiel, do, povas homoj, ĉeestinte unu kunvenon emocian, reveni reen kiel “kredantoj”? Kiel multe da ĉiutagaj studoj de la Sankta Skribo havis ili ĉi-okaze? Tia kredo, ne bazita sur la Biblio, sendube elvokas senrevon, kiun trovas en si multaj novkredantoj dum la posta vivo, kaj pro tio multe da homoj forlasas la evangelian movadon.

La celo de tiu ĉi studkurso estas doni gvidlibron por via memstara sistemeca studado de la Sankta Skribo, kiu helpos al vi atingi la veran kredon.

La ligo inter la vera Evangelio kaj vera kredo estas ofte substrekita en la Evangeliaj predikoj:
“Kaj multaj korintanoj, aûdinte, kredis kaj baptiĝis” (Ag 18:8).
“La nacianoj aûdu la vorton de la evangelio kaj kredu” (Ag 15:7).
“Ĉu do mi, ĉu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis” (1 Kor 15:11).

En la parabolo pri la semisto, la “semo” prezentas la vorton de Dio, kaj aliloke Jesuo instruas: “Se vi havus fidon kiel semeron de sinapo, vi dirus al ĉi tiu morusarbo: Estu elradikigita kaj estu plantita en la maron; kaj ĝi obeus al vi” (Lk 8:11; 17:6).


“La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas” (Rom 10:8).
“Bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis” (1Tim 4:6).
“Ĉar al ni ankaû estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la aûdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aûdantoj” (Heb 4:2).

La apostolo Johano en la priskribo de la vivo de nia Sinjoro diris: “... kaj li scias, ke li diras la veron, ke vi ankaû kredu” (Joh 19:35). Kaj ankaû “Via vorto estas vero” (Joh 17:17). Do, la vorto de Dio estas vero, kiun ni devas kredi.





    1. LA PERSONECO DE DIO

Estas mirinde, ke Dio montras al ni Sian ekziston, kiel realan estaĵon. Kaj fundamenta dogmo de kristanismo estas tio, ke Jesuo estas la filo de Dio. Se Dio ne estas reala estaĵo, ne eblas al Li havi filon, kiu estus “plena bildo de Lia substanco” (Heb 1:3). Krome, estas malfacile havi personan, vivantan interrilaton kun “Dio”, se “Dio” estas nur mensa koncepto, ia maldensaĵo ie en la kosmo. Estas tragedie, ke la plimulto da religioj havas tiun koncepton pri nereala, nepersona Dio.

Dio estas tiom senlime granda kompare kun ni, ke estas malfacile por homoj havi kredon je plenumiĝo de klaraj promesoj pri tio, ke ni ekvidos Dion. Tia kredo venas dank` al konado de Dio, al kredo je Lia vorto:
“Feliĉaj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion” (Mat 5:8).
“Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas (eĉ nun). ... Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraû ne elmontriĝis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontriĝos, ni estos similaj al li; ĉar ni vidos lin, kiel li estas” (1 Joh 3:1,2).
“Kaj Liaj servistoj Lin adoros, kaj ili vidos Lian vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto” (Ap 22:3,4).
Tia mirinda espero, se nur ni sincere kredos je ĝi, grave influos al nia vivo:

“Serĉu pacon kun ĉiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron” (Heb 12:14).


“Ni vidos lin, kiel li estas. Kaj ĉiu, kiu havas ĉi tiun esperon rilate lin, sin sanktigas tiel same, kiel li estas sankta” (1 Joh 3:2,3).
En tiu ĉi vivo nia kompreno pri la Ĉiela Patro estas tre nekompleta, sed en la profunda mallumo de nia vivo ni havas esperon, ke finfine ni renkontos Lin. El la senlima profundo de homa suferado Ijob povis ekĝoji pri la plene persona interrilato kun Dio, kiun li plene konos en la lasta tago:
“Kaj post kiam mia haûto estos tiel detruita kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion; Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj” (Ijob 19:26,27).
Kaj la apostolo Paûlo ekkriis el alia vivo de doloro kaj tumulto: “Nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo” (1 Kor 13:12).
Atesto De La Malnova Testamento
Ĉi tiuj promesoj de la Nova Testamento estas bazitaj sur multaj atestoj de la Malnova Testamento pri persona Dio. Sen trograndigo oni povas diri, ke tre gravas scii la naturon de Dio por havi veran komprenon de la religio, bazita sur Biblia doktrino. La Malnova Testamento diras pri Dio, kiel pri reala persono. La persona interrilato kun Dio, pri kiu diras kaj la Malnova kaj la Nova Testamentoj, estas unika al la vera kristana espero. La donitaj pli malsupre ekzemploj konfirmas la ekziston de persona Dio.
“Kaj Dio diris: Ni kreu homon laû Nia bildo, similan al Ni” (Gen 1:26).

Do, la homo estas kreita laû la bildo kaj simileco de Dio, kiel tio estas evidentigite per la anĝeloj. Jak 3:9 diras pri homoj, faritaj “laû la bildo de Dio”. Tiu fakto, ke ni estas kreitaj laû la bildo de Dio, nedusence signifas, ke ni povas havi konkludon pri tiu reala objekto, al kiu ni mem similas. Kaj Dio, kiun ni respegulas, ne estas iu malklara estaĵo, kiun ni ne povas imagi al si.

“Li scias nian esencon” (Ps 103:14). Li volas, ke ni sciu pri Li, kiel pri reala persono, kiel pri Patro, kun kiu ni povas interrilati.

Priskribo de loko, kie Dio estadas, montras, ke Dio havas Sian personan loĝlokon: “Dio estas en la ĉielo” (Pred 5:2). “Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo, el la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero” (Ps 102:19). “Vi aûskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado” (1 Reĝ 8:39). Kaj ankoraû pli karaktere estas, ke Dio havas “tronon” (Ps 11:4; Jes 6:1; 66:1). Malfacile estas apliki tiujn ĉi eldiraĵojn al io nedifinita, estanta ie en la ĉiela vasteco.

Jes 45 estas plenigita per revelacioj de Dio pri Sia partopreno en la aferoj de homoj:
“Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia”

“Mi, la Eternulo, faris ĉion ĉi tion”

“Mi, la Eternulo, tion kreis”

“Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto!”

“Mi per Miaj manoj etendis la ĉielon”

“Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de tero, kaj estu savitaj”


Tiu ĉi lasta frazo precipe emfazas la personan estadon de Dio – Li volas, ke homoj turnu sin al Li por kompreni Lian ekzistadon per la okuloj de fido.

Dio elmontriĝas al ni kiel ĉionpardonanta Dio. Sed pardono povas deveni nur de persono: tio estas mensa ago. Tiel, David estis homo laû la koro de Dio (1 Sam 13:14); tio montras, ke Dio estas sentanta, konscia estaĵo. Ĉi tio helpas al ni kompreni, kiel ni povas komplezi aû ne komplezi al Li per niaj faroj, same kiel komprenas tion infano rilate al sia patro.


Se Dio Ne Estas Persono
Se Dio ne estus reala persono, tiam estus malfacile kompreni la koncepton de spiriteco. Se Dio estas tute justa, sed ne estus materia substanco, ni ne povus reale percepti Lian justecon, rivelitan al homoj. Eksadeptoj de kristanismo kaj ankaû judaismo asertas, ke la justeco de Dio eniras nian vivon per malklara “sankta Spirito”, kiu iamaniere kreas en ni Dian mensan formon, akcepteblan por Li. Aliflanke, se ni agnoskas ekziston de persono, nomita Dio, ni povas kun Lia helpo kaj sub la influo de Lia vorto plibonigi nian karakteron kaj ankaû evoluigi en ni la Diajn karakterizojn.

La celo de Dio estas en tio, ke riveli Sin je multaj gloraj estuloj. Lia memoriga nomo, Yahveh Elohim, sugestas tion (“Tiu, Kiu estos potenculoj” - jen proksimuma traduko). Sed priskriboj de rekompencoj pro sincera fido en estonta Regno de Dio sur la tero montras, ke tiaj kredantoj havos palpeblan, korpan ekziston, kvankam ili ne sentos malfortecon de homa naturo. Ijob sopiris al “la lasta tago”, kiam lia korpo releviĝos (Ijob 19:25-27); Abraham devas esti unu el tiuj, pri kiuj temas en tia verso: “Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos.. por vivo eterna” (Dan 12:2), por ke li povu ricevi promesitan por eterna posedo la teron Kanaan, la realan lokon sur la tero (Gen 17:8). “Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos... La fideluloj ĝoju en honoro, kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj... fari venĝon super la popoloj” (Ps 132:16, 149:5,7). La malsukceso de judoj kaj ankaû ne judoj kompreni similajn citaĵojn, kaj ankaû laûliteran signifon de la promesoj, donitaj al Abraham, kondukis al erara kompreno de “senmorta animo” kiel reala formo de homa ekzistado. Tiu ĉi ideo ne havas subtenon en la Biblio. Dio estas senmorta. Li estas glora estaĵo, kaj Li montras Sian celon por ke viroj kaj virinoj povu esti alvokitaj por la vivo en Lia Regno sur ĉi tiu tero kaj por partopreni Liajn atributojn, elmontritajn en korpa formo.

Al la fideluloj Dio promesis, ke ili fariĝos partoprenantoj en Lia naturo (Pet 1:4). Ili havos korpon kiel tiun de Jesuo (Fil 3:21). La doktrino pri la personeco de Dio, tial, rilatas al la doktrino pri la Regno.

El tio sekvas, ke ne estas racia koncepto de adoro al Dio, al religio aû kompreno de persona parenceco kun Dio, se ne estos agnoskite, ke Dio estas persono, kaj ke Li kreis nin laû Sia bildo. Do, multe da senco kaj konsolo oni povas eligi el citaĵoj, dirantaj pri Dio kiel pri amanta Patro, kiu instruas nin same kiel instruas patro sian filon (ekzemple Read 8:5). Kun kuntekstoj pri la suferado de Jesuo oni legas, ke “la Eternulo volis tiel lin turmenti” (Jes 53:10), kvankam li “al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li aûdis mian voĉon, kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn” (Ps 18:6). La promeso de Dio, donita al David pri la semo, kiu estos filo de Dio, postulis la mirindan naskiĝon de la homo. Se Dio ne estus persono, Li ne povus havi filon.

La vera kompreno de Dio estas ŝlosilo, kiu malfermas multajn aliajn vivogravajn sferojn de la Biblia doktrino. Sed kiel unu mensogo kondukas al alia, tiel same nevera koncepto pri Dio malklarigas la sistemon de la Vero, kiun enhavas la Sankta Skribo.
1.3 LA NOMO KAJ KARAKTERO DE DIO

Se ekzistas Dio, sekve necesas opinii, ke Li inventis iujn rimedojn por sciigi nin pri Si. Ni kredas, ke la Biblio estas la revelacio de Dio por homoj, kaj ke en ĝi ni vidas la malkaŝitan karakteron de Dio. Nome pro tio, ke la vorto de Dio efikas al nia menso, kaj ni iĝas nova kreitaĵo kun trajtoj de Dio (Jak 1:18; 2 Kor 5:17), ĝi estas nomita "semo" (1 Pet 1:23). Tial, ju pli ni ensorbas la vorton de Dio kaj komprenas Liajn instruojn, des pli ni iĝas “konformaj al la bildo de Lia Filo” (Rom 8:29), kiu laû sia spirita ecaro estis senriproĉa bildo de Dio ( Kol 1:15). De tiu ĉi vidpunkto estas tre utile konatiĝi kun historiaj partoj de la Biblio, kie estas dirite pri tio, kiel Dio traktis homojn kaj popolojn, elmontrante dum tio ĉiam la samajn Siajn ĉefajn trajtojn.

En la hebrea lingvo ofte nomo de homo respegulis lian karakteron kaj / aû informon pri li. Jen estas kelkaj klaraj ekzemploj:


  • “Jesuo” – “Savanto”, ĉar “ li savos sian popolon de ĝiaj pekoj” (Mt 1:21).

  • “Abraham” – “Patro de multe da popoloj” – “ ĉar Mi faris vin patro de multe da popoloj” (Gen 17:5).

  • “Eva” – “Vivo”, “Vivanta”, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj” (Gen3:20).

  • “Simeon” - “Aûdado” – “ la Eternulo aûdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaû ĉi tiun” ( Gen 29:33).

En psalmoj ofte estas egaligite la nomo kaj agoj de Dio kun Li Mem. ( Ps 103:1; 105:1; 106:1,2,12,13).

Sekve oni povas atendi, ke la nomoj kaj titoloj de Dio, donos al ni multe da informoj pri Li, kaj pro tio, ke Dio havas multe da aspektoj de la karaktero kaj multe da intencoj, Li havas multe da nomoj. Estas dezirinde, ke pli detale oni studadu la nomon de Dio post baptiĝo, ĉar ni devas daûrigi tian studadon dum la tuta nia vivo en la Sinjoro. Aldonitaj pli sube informoj estas nur antaûparolo al tiu ĉi temo.

Kiam Moseo dum tre drama momento de sia vivo ekvolis fortikiĝi en la fido kaj pli detale informiĝi pri Dio, li “alvokis la nomon de la Eternulo. Kaj la Eternulo preteriris antaû li, kaj li ekkriis: Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multpacienca, favorkora, kaj verema, kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon, sed antaû Kiu neniu estas senkulpa” (El 34:5-7).

Tio estas klara pruvo, ke la nomoj de Dio montras Lian karakteron kaj konfirmas, ke Dio estas persono. Dio volas, ke tiaj trajtoj evoluu en niaj karakteroj. Dio elektis unu apartan nomon, pere de kiu Li volus esti konata, kaj kiu memorigus al homoj pri Li; tio estas resumo, entuto de Liaj intencoj rilate al homoj.

En tiu tempo la Izraelidoj estis sklavoj en Egiptujo kaj bezonis, ke Dio rememorigu al ili pri Siaj intencoj rilate al ili. Dio ordonis al Moseo sciigi al ili la nomon de Dio, por helpi al la Izraelidoj eliri el Egiptujo kaj iri al la promesita lando (kmp. 1 Kor 10:1). Kaj ankaû ni, se ni komprenas la ĉefajn principojn, kaŝitaj en Liaj nomoj, trovos helpon sekvi la vojon al Lia Regno.

Dio diris al la Izraelidoj, ke Lia nomo estas Jahve, kio signifas “La Estanto”, aû en pli ĝusta traduko – “Mi estas, Kiu estas” (El 3:13-15). Iom pli poste tiu ĉi nomo estis plivastigita: “Kaj plue Dio diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: la Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi…Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉuj generacioj” (El 3:15). Sekve, la plena nomo de Dio estas “la Eternulo Dio”.

La Malnova Testamento estis skribita plejparte en la hebrea lingvo kaj ĉiu traduko neeviteble preterlasas multe da detaloj, tradukante la hebreajn vortojn, signifantajn “Dio”.

Unu el la disvastigitaj hebreaj vortoj, tradukitaj kiel “Dio” estas “Elohim”, tio estas “Potenculoj”. Sekve, Dio volas, ke ni rememoru Lin laû la nomo



J A H V E E L O H I M

tio signifas



TIU, KIU RIVELOS SIN EN GRUPO DE POTENCULOJ

El tio sekvas, ke la intenco de Dio estas riveli Sian karakteron kaj Sian personecon en granda grupo da homoj. Se ni obeos al Lia vorto, ni povos disvolvigi en ni iujn el la Diaj trajtoj jam nun, do iusence Dio rivelos Sin al la mondo en veraj fidantoj dum tiu ĉi vivo.

Sed la nomo de Dio ankaû estas profetaĵo pri tempo, kiu venos, post kiam la tero estos plenigita de homoj, similaj al Li laû karaktero kaj ankaû laû naturo (kmp. 2 Pet 1:4).

Se ni volas asociiĝi kun la intenco de Dio kaj iĝi, kiel Li, senmortaj, havante eternan vivon kaj vivi en plena morala perfekteco, do ni devas asociiĝi ankaû kun Lia nomo. La vojo al tio kondukas tra baptiĝo je Lia Nomo ( Mt 28:19). Tio ankaû faras nin la idaro (“semo”) de Abraham (Gal 3:27-29), al kiu estis promesite esti heredantoj de la mondo ( Gen 17:8; Rom 4:13 ), t. e. al tiu grupo da “potenculoj” (“Elohim”), en kiu estos realigite la profetaĵo, entenanta en la Nomo de Dio.

Pli detale pri tio estos dirite en Ĉapitro 3.4


1.4 LA ANĜELOJ

Konsiderante ĉion pli supre diritan pri la anĝeloj, oni povas konkludi, ke la anĝeloj estas:

realaj personaj estaĵoj,

havantaj la Dian nomon;

estaĵoj, en kiuj la Spirito de Dio efektivigas Lian volon

laû Lia karaktero kaj intencoj,

kaj pro tio evidentigante Lin.

Kiel ni jam diris en la parto 1.3, unu el la plej disvastigitaj tradukoj de la vorto “Dio”, estas “Elohim”, “Potenculoj”. La Biblio diras, ke estas nur unu Dio (Read 6:4; Jes 45:5; 1 Kor 8:4; Ef 4:6), kaj tiu ĉi vorto ofte aludas al la estaĵoj, kiuj kiel “potenculoj” de Dio, portas Lian nomon, kaj povas nomiĝi “Dio” pro tio, ke ili reprezentas Dion. Tiuj ĉi estaĵoj estas la anĝeloj.

En la priskribo de la kreado de la mondo estas dirite, ke Dio donis certajn indikojn rilate al la kreado kaj “iĝis tiel”. Li diris tion al la anĝeloj. Kaj la anĝeloj estis tiuj, kiuj plenumis la ordonojn de Dio.

“Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, kiuj plenumas Lian vorton, por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto” (Ps 103:20).

Pro tio, kiam ni legas “Dio kreis la mondon”, estas logike supozi, ke fakte tiun laboron plenumis la anĝeloj. La versoj Ijob 38:4-7 aludas ankaû pri tio. Nun estas ĝusta momento por resumi la eventojn dum la kreado de la mondo, priskribitajn en Genezo 1:

Tago 1: “Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo” (v. 3).

Tago 2: “Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. (Kaj fariĝis tiel). Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estis sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. (v. 6,7).

Tago 3: “Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel” (v. 9).

Tago 4: ”Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto…” Kaj fariĝis tiel” (v. 14,15).

Tago 5: “Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj flugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. Kaj fariĝis tiel. Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laû ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laû ilia speco” (v. 10, 21).

Tago 6: “Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laû ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laû ilia speco; kaj fariĝis tiel” (v. 24).

Homo estis kreita en tiu sama sesa tago. “Kaj Dio diris: Ni kreu homon laû Nia bildo, similan al Ni” (Gen 1:26). Ni jam diris pri tiu verso en la parto 1.2. Nun ni volas rimarkigi, ke la vorto “Dio” ĉiloke ne rilatas senpere al la persono de Dio Mem - la vortoj “Ni kreu homon” indikas, ke la vorto “Dio” rilatas al pli ol unu persono. En la hebrea originalo ĉi-loke estas uzite la vorto “elohim” - “potenculoj” respektive al la anĝeloj. Tiu fakto, ke la anĝeloj kreis nin laû sia bildo, signifas, ke ili havas la saman korpan aspekton, kiun havas ankaû ni. Tial ili estas tute realaj, palpeblaj korpaj estaĵoj, havantaj la saman naturon, kiun havas Dio.

La vorto “naturo”, uzita tie ĉi, rilatas al ilia fizika strukturo, ilia karaktero. La Biblio mencias pri du “naturoj”. Laû propra signifo de la vorto ne eblas havi du naturojn samtempe.

La naturo de Dio

Tute ne povas peki (estas perfekta) (Rom 9:14; 6:23; Ps 90:2; Mt 5:48; Jak 1:13);

Ne povas morti (1Tim 6:16);

Estas plena da forto kaj energio

Tia estas la naturo de Dio kaj la anĝeloj. Tian naturon ricevis Jesuo post Sia reviviĝo (Agoj 13:34; Ap 1:18; Heb 1:3). Tia naturo estas promesita ankaû al ni (Lk 20:35,36; 2 Pet 1:4; Jes 40:28, kmp. 31).

Homa naturo

Estas tentebla de malbono (Jak 1:13,15) pro malvirta natura menso (Jer 17:9; Mk 7:21-23; Jak 1:13-15);

Estas mortema (Rom 5:12,17; 1 Kor 15:22);

Havas tre limigitan forton, kaj fizike (Is 40:30), kaj mense (Jer 10:23).

Tiun ĉi naturon havas nun ĉiuj homoj – bonaj kaj malbonaj. La fino de tiu ĉi naturo estas morto (Rom 6:23). Tiun ĉi naturon havis Jesuo dum sia homa vivo (Heb 2:14-18; Rom 8:3; Joh 2:35; Mk 10:18).

Aperoj De Anĝeloj

La anĝeloj, havante la naturon de Dio, devas esti senpekaj, kaj pro tio ili ne povas morti, ĉar la morton alportas peko (Rom 6:23). Ili devas havi, laûlitere, fizikan formon de ekzistado. Nome pro tio la anĝeloj ofte aspektis kiel ordinaraj homoj, kiam ili aperadis sur la tero:

- Anĝeloj venis al Abraham, por transdoni al li Diajn vortojn. Ili estas priskribitaj kiel “tri viroj”, al kiuj Abraham rilatis dekomence kiel al homoj, ĉar tia estis ilia aspekto: “Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo” (Gen 18:4).

- Du el tiuj anĝeloj venis poste al Lot en la urbon Sodom. Kaj denove ĉiuj opiniis ilin kiel homojn, kaj Lot, kaj ankaû la loĝantoj de Sodom. “Kaj la du anĝeloj venis Sodomon vespere… Kiam Lot ilin ekvidis, li leviĝis renkonte al ili kaj kliniĝis vizaĝaltere”. Kaj Lot invitis ilin en sian domon por noktumi. Sed la homoj de Sodom ĉirkauis la domon de Lot kaj insiste postulis: “Kie estas la viroj, kiuj venis al vi dum la nokto? elirigu ilin al ni”. Lot petegis ilin “al tiuj viroj nenion faru”. En ĉi tiu priskribo la anĝeloj estas nomitaj “viroj”: “Tiam tiuj viroj etendis siajn manojn” kaj savis Loton; “Kaj la viroj diris al Lot… La Eternulo sendis nin, por pereigi” Sodomon (Gen 19:1,5,8,10,12,13).

- La komento de la Nova Testsmento konfirmas, ke la anĝeloj havas aspekton de homoj: “Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn ne sciante” (Heb 13:2).

- Jakobo luktis dum la tuta nokto kun iu homo (Gen 32:24), kiu, kiel estas dirite pli poste, estis anĝelo (Hoŝ 12:4).

- Du homoj en blankaj brilaj vestaĵoj ĉeestis dum la reviviĝo kaj suprenleviĝo de Jesuo. Ili, sendube, estis anĝeloj.

- Atentu pri la kaŝita signifo de la vortoj; “laû mezuro de homo, tio estas, de anĝelo” (Ap 21:17).



Anĝeloj Ne Pekas

Pro tio, ke la anĝeloj havas la naturon de Dio, ili ne povas morti. Sed ĉar morton alportas peko, sekvas, ke anĝeloj ne povas peki. La originalaj grekaj kaj hebreaj vortoj, tradukitaj per la vorto “anĝelo”, signifas senditon, interliganton. La anĝeloj estas senditoj aû servantoj de Dio, obeemaj al Li, kaj pro tio oni ne povas opinii ilin pekulojn. La grekan vorton “aggelos”, tradukatan kiel “anĝeloj”, oni ankaû povas traduki “senditoj, interligantoj”, kiam temas pri homoj, ekzemple Johano la Baptisto (Mt 11:10) kaj liaj senditoj (Lk 7:24); la senditoj de Jesuo (Lk 9:52), kaj la homoj, kiujn akceptis Raĥab (Jak 2:25). Povas esti, certe, ke “anĝeloj” en la senco “homaj senditoj” povas peki.

La sekvantaj eltiraĵoj klare montras, ke ĉiuj anĝeloj (ne nur kelkaj el ili) laûnature obeas al Dio kaj pro tio ili ne povas peki:

“La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; kaj Lia reĝeco regas ĉion (t. e. en la ĉielo ne povas esti ribelo kontraû Dio). Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, kiuj plenumis Lian vorton, por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto. Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaûantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumis Lian volon” (Ps 103:19-21).

“Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj, Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj” (Ps 148:2).

“ Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj (kredantoj), kiuj estas heredontoj de la savo?” (Heb 1:14).

La ripeto de la vorto “ĉiuj” montras, ke la anĝeloj ne estas dividitaj en du grupoj – bona kaj malbona. La naturo de la anĝeloj klare videblas el tio, ke la rekompenco por fidantoj estos aliĝo al la naturo de la anĝeloj;

“Sed kiuj estas juĝitaj indaj tiun mondon kaj releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; ĉar ili ne plu povas morti; ĉar ili estas egalaj kun anĝeloj” (Lk 20:35,36). Tio gravas por kompreno. Se la anĝeloj povus peki, tiam tiuj, kiuj indos rekompencon dum la alveno de Kristo, ankaû povos ankoraû peki, kaj pro tio, ke peko alportas morton (Rom 6:23), ili ne havus eternan vivon. Se ni havos eblecon peki, ni ankaû kapablos morti. Se ni diru, ke la anĝeloj povas peki, do, perdas ĉiun sencon la promeso de Dio pri eterna vivo. Tamen ni scias, ke nia rekompenco estas dividi la naturon de la anĝeloj.



Anĝeloj Kaj Kredantoj

Ekzistas sufiĉe konvinka kialo, ke ĉiu vera kredanto havas anĝelojn, - povas esti, unu el ili estas aparta - helpanta al li en lia vivo:

- “Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaû tiuj, kiuj Lin timas, kaj Li ilin savas” (Ps 34:7).``

- “Ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi” (t.e. malfortaj apostoloj)… iliaj anĝeloj en la ĉielo ĉiam rigardas la vizaĝon de mia Patro (Mt 18:6,10).

- Fruaj kristanoj firme kredis, ke Petro havis anĝelon-gardanton (Ag 12:14,15).

- La Izraelidoj trairis la Ruĝan maron, kaj anĝelo kondukis ilin tra la dezerto al la promesita lando. La trairo la Ruĝan maron simbolas nian baptiĝon en akvo (1 Kor 10:1), tial estos racie supozi, ke post nia baptiĝo ankaû nin kondukas kaj helpas al ni anĝelo en nia iro tra dezerto de la vivo al la lando de la Regno de Dio.

Se anĝeloj povus esti malbonaj pro pekemeco, tiuj promesoj pri la kontrolo kaj influo en niaj vivoj, fare de anĝeloj, povus fariĝi malbeno anstataû beno.

Sekve, ni vidas, ke la anĝeloj estas estaĵoj…

- kun la Dia naturo kaj korpa aspekto,

- kiuj ne povas peki,

- kiuj ĉiam plenumas la ordonojn de Dio,

- estas kanaloj, per kiuj diras kaj agas Dia spirito-forto (Ps 104:4).



SED...?

Multaj “kristanaj” eklezioj opinias, ke anĝeloj povas peki kaj ke pekemaj anĝeloj ekzistas nun, kaj kaûzas pekon kaj mondajn problemoj sur la tero. Pli detale ni diskutos tiun ĉi malveran koncepton pli poste. Nun ni rimarkos:

- Estas eble, ke nian universon antaûestis alia, t. e. tiu, pri kiu estas dirite en Gen 1. Ankaû eblas, ke la nunaj anĝeloj estas sciantaj pri bono kaj malbono (Gen 3:5), ĉar ili estis en tiu stato, kiun ni havas nun en nia vivo. Oni ne povas escepti eblecon, ke iuj estaĵoj, vivintaj en tiu tempo, pekis; tamen tio estas nur tia supozado, kian la homoj emas ami. La Biblio diras nenion pri tiaj aferoj, sed klare indikas tion, kio estas necese al ni scii pri nia nuna stato, nome, ke ne ekzistas pekemaj anĝeloj; ĉiuj anĝeloj estas plene obeemaj al Dio.

- En la ĉielo ne povas esti pekemaj estaĵoj, ĉar la Diaj okuloj estas tro puraj, por vidi malbonon, kaj rigardi malhonestulojn (Ĥab 1:13). Ankaû Ps 5:5,6 klarigas: “Fanfaronuloj ne staros antaû Vi; Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon. Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas”. Sekve, eĉ la penso mem pri malobeo al Dio en la ĉielo de pekemaj anĝeloj plene kontraûas al tio, pri kio diras tiuj ĉi citaĵoj.

- La greka vorto “anĝelo” signifas senditon kaj povas, kiel ni jam diris pri tio, rilati al homoj. Tiuj homaj “senditoj”, kompreneble, povas peki.

- Unu el la plej disvastigitaj opinioj en paganismo estas tio, ke ekzistas malbonaj, pekemaj estaĵoj, al kiuj falas akuzoj pri ĉiuj negativaj fenomenoj de la vivo.

- En la Biblio estas nur kelkaj fragmentoj, kiujn oni povas misinterpreti por konfirmi la ideon pri ekzisto nun de pekemaj anĝeloj. Sed tiuj fragmentoj ne povas rifuti tiujn multnombrajn argumentojn, kiuj estas en la Biblio konekse al la anĝeloj kaj kiuj estas donitaj pli supre. Pli detale pri tio oni povas legi en la eldonaĵo “Serĉante Satanon”, senpage havebla ĉe la eldonistoj.

KOMENTO 1 “Dio estas Spirito” (Joh 4:14)

En la ĉapitro 2 ni diros pri tio, kio estas Spirito de Dio. Nun ni resumos la rezonojn, tie farotajn, ke la Dia Spirito estas Lia potenco, Lia spiro, pere de kiu Lia esenco kaj karaktero estas elmontritaj al homoj. Sekve, la frazo “Dio estas Spirito” (Joh 4:24) esprimas, ke Lia Spirito estas Lia personeco.

Oni priskribas Dion multmaniere, ekzemple:

“Dio estas fajro konsumanta” (Heb 12:29);

“Dio estas lumo” (1 Joh 1:5);

“Dio estas amo” (1 Joh 4:8);

“La Vorto (la greka “logos” – plano, intenco, ideo) estas Dio” (Joh 1;1).

El tio sekvas, ke “Dio estas” – Lia karakterizo. Tute erare aserti, ke abstrakta nocio pri amo estas “Dio” nur pro tio, ke ni legas: “Dio estas amo”.

Ni povas nomi iun “la boneco mem”, sed tio ne signifas, ke tiu iu ne estas fizika estaĵo – tio estas nur maniero de laûlitera esprimo de karakteraj trajtoj de tiu persono.

La Spirito estas la povo de Dio. Ni ofte legas, ke Dio sendas aû direktas Sian Spiriton por atingi celojn konforme kun Sia volo kaj karaktero. Pri Li estas dirite, ke Li estas kreanto de la vento (Am 4:13). Diri, ke Dio estas Spirito, en la pura laûlitera senco, estas taûtalogio, tio fakte neas la ekziston de Dio.

Estas multe da ekzemploj, kiuj atestas, ke Dio sendas Sian Spiriton, kaj apartigas de Si Sian Spiriton:

“ Tiu, kiu metis internen de ili Sian Sanktan Spiriton (Jes 63:11);

“ Mi metos Mian Spiriton sur lin (Jesuo)” (Mt 12:18);

“ Via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li” (Lk 11:13);

“ Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo” (Joh 1:32);

“Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon” (Agoj 2:17).

Fakte, oftaj citaĵoj pri “la Spirito de Dio” jam atestas, ke la Spirito ne estas Dio Mem persone. Tiu ĉi diferenco inter Dio kaj Lia Spirito estas ankoraû unu malfacilaĵo por tiuj, kiuj kredas, ke Dio estas “Triunuo”, en kiu Dio Patro estas identigita kun Jesuo kaj la Sankta Spirito. Se tio estus tiel, kaj Dio ne estus persono, el tio sekvus, ke Jesuo ne estis kaj ne estas laûlitera estaĵo.

Necesas ankaû rimarki, ke senpersona Dio faras preĝon malsaĝaĵo, ĉar preĝo estas dialogo inter nia menso kaj Dio, kiu ekzistas en nia konscio. Ĉiam oni rememorigas al ni, ke ni preĝas al Dio, kiu havas fizikan lokon en la ĉielo (Pred 5:2; Mt 6:9; 5:16; 1 Reĝ 8:30), kaj ke Jesuo troviĝas nun ĉe la dekstra mano de Dio, transdonante al Li niajn preĝojn (1 Pet 3:22; Heb 9:24). Se Dio ne estas reala persono, tiuj versoj ne havas sencon. Sed kiam oni komprenas, ke Dio estas reala, amanta Patro, nia preĝo al Li iĝas realaĵo – fakte parolo kun estulo, kiu, kiel ni kredas, volas kaj povas respondi al ni.



KOMENTO 2: La uzado de Dia nomo

Ni vidas, ke la nomo de Dio Mem kaj la nomo de Lia Filo Jesuo havas tre profundan signifon. Kiam ni diras pri Dio, ni tuŝas ĉiun flankon de Lia mirinda elmontro de amo kaj vero. Oni devas ne uzi la nomon de Dio kiel simplan enkondukitan vorton aû uzi ĝin por esprimi inciton, tia uzo estas ofendaĵo al nia Kreinto. Pro tio, ĉiu, kiu volas fari agrablon al Dio kaj fari honoron al Li, devas uzi ĉiujn rimedojn por ke ne elparolu Lian nomon kun senpripensa facileco. En multaj landoj de la mondo tiu sakrilegio iĝis ordinara fenomeno de nuntempa parollingvo kaj estas malfacile liberiĝi de tiuj kutimoj de ĉiutaga vivo. Sendube, sincera preĝo por Dia helpo ĉi okaze ne estos nerimarkebla por Li. Al tiuj do, kiuj troviĝas sub nia kontrolo kaj influo, ekzemple – al infanoj, necesas rimarkigi, ke similaj sakrilegioj ne restos senpunaj, “ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon” (Read 5:11).

Aliflanke, estas homoj, kiuj persistas je ĉiama uzado de hebreaj vortoj Jahveh aû Jegovah (diversaj manieroj de la prononco de la sama vorto), kiam ni parolas pri Dio. Ili asertas, ke aliokaze ni faras gravan eraron. Al adeptoj de tiu ĉi nomo de Dio apartenas la Societo de Garda Turo, anoj de kiu opinias, ke se kristano ne nomas sin “atestanto de Jegovah”, li ne havos interrilatojn kun Dio. Kondutante tiele, tiuj homoj uzas Dian sanktan kaj mirindan nomon por stimuli siaspecan spiritan superecon, kiam unu malestimas alian homon simple pro prononco aû uzo de iu vorto. Ni ne volas diri, ke uzado de la nomo de Dio estas malbona afero, ĝi precipe konvenas por niaj personaj preĝoj, se ni estas baptitaj je Lia Nomo. Tamen en la Nova Testamento forestas iu ajn mencio, ke uzo de nomo de Dio estas deviga por ni aû dezirata de Dio. Dio inspiris skribi la Novan Testamenton en la greka lingvo, en kiu por la vorto “Dio” estas uzate nur unu vorto – “theos”, kio signifas “Potenculo” (“Plejaltulo”). En la Nova Testamento forestas diferenco inter “Dio” kaj “Jahve” kaj ankaû forestas iu speciala indiko rilate al tio, ke kredantoj, kiel komunumo, devas nomi sin. Petro nomas kredantan homon “kristano”, sed ne “homo de Jegove” aû per iu simila al tio vorto (1 Pet 4:16). Troa emfazo de uzo de la nomo “Jegove” senvalorigas la agojn kaj signifon de Jesuo Kristo. Kaj kontraûe, multaj “evangeliaj kristanoj” donas tro gravan signifon al la nomo kaj rolo de Jesuo Kristo, ne donante necesan atenton al la potenco de Dio. La komunumoj de fruaj kristanoj ankaû ne nomis sin per la nomo de Jegovah:


  • “La Komunumo de Izrael” (Ef 2:12);

  • “La ĝenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitaj” (Heb 12:23);

  • “La Eklezio de Dio” (Ag 20:28);

  • “La Eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero” (1Tim 3:15).

Interalie, rimarku, ke fruaj kredantoj ne nomis sin “kristanoj”. Tio estis humiliga moknomo, donita al ili de iliaj kontraûuloj.

KOMENTO 3: Elmontro de Dio

Tion, kio sekvos pli sube, estos malfacile kompreni de unua tralego, sed de leciono al leciono vi pli kaj pli komprenos la pridiskutatan demandon. Nun ni enmetis tiun ĉi parton por via studo, ke vi havu nocion pri la ĉefa revelacio de la Biblio rilate al Dio Mem.

La nomon de Dio povas havi ĉiu homo, pere de kiu Li volas “elmontri” aû riveli Sin. Pro tio nomon de Dio povas havi kaj homoj, kaj anĝeloj, kaj Jesuo Kristo. Tiu ĉi grava principo donas al ni komprenon de la Biblio. Ekzemple, filo povas havi nomon de sia patro; li havas certan similecon kun sia patro. Sekve, reprezentanto de kompanio povas paroli de la nomo de sia kompanio, li povas telefoni al iu kaj diri: “Hola! Vin trankviligas “Unilever”, se li laboras en la kompanio, kiu havas tiun nomon, kvankam li mem ne estas sinjoro Unilever.

Tion saman oni povas diri pri Jesuo.



Anĝeloj, Portantaj La Nomon De Dio

El Eliro 23:20,21 ni scias, ke Dio diris al la popolo de Izraelo, ke anĝelo iros antaû ili. “Mia nomo estas en li” diris Li. La persona nomo de Dio estas “Jahve”. Tial la nomo de la anĝelo estis “Jahve” aû “ Jegovah”. Eliro 33:20 diras, ke neniu el homoj povas vidi la vizaĝon de Dio kaj resti viva, sed en Eliro 33:11 ni legas: “Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraû vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko”, t. e. senĝene kaj amike. Tio ne estis Dio, la Eternulo Mem persone, ĉar neniu el homoj povas vidi la vizaĝon de Dio. Tio estis la anĝelo, portanta la nomon de Dio. Tial, kiam ni legas pri Dio, kiu paroladis kun Moseo vizaĝon kontraû vizaĝo, ni devas kompreni, ke fakte tio estis la anĝelo (Ag 7:30-33).

Estas multe da aliaj ekzemploj, kiam la vorto “Dio” aû “Sinjoro” rilatas al anĝeloj, sed ne al Dio Mem. Jen estas unu ekzemplo el Gen 1:26: “Kaj Dio (anĝeloj) diris: “Ni kreu homon laû nia bildo”.

Homoj Kun La Nomo De Dio

Unu el citaĵoj, kiuj estas tre utilaj por klarigi ĉion suprediritan, estas Joh 10:34-36. Tie ĉi hebreoj faris eraron, kiun faras nun multaj tiel nomataj “kristanoj”. Ili opiniis, ke Jesuo diris, ke li mem estas Dio, Jesuo korektis ilin, dirante: “Ĉu ne estas skribite en via leĝo: Mi diris: Vi estas dioj? Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita), ĉu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon: Vi blasfemas; ĉar mi diris: Mi estas Filo de Dio?”. Jesuo fakte citas la versojn el psalmo 82, kie la juĝistoj de Izrael estas nomitaj “dioj”.

Kiel estis dirite, la plena nomo de Dio en la hebrea lingvo estas “Jhvh Elohim”, tio signifas “Mi riveliĝos en multaj potenculoj”. Tiuj “potenculoj” estas la veraj kredantoj, en kiuj Dio riveliĝas en limigita senco en tiu ĉi vivo. Tamen en la Regno de Dio, ili estos “potenculoj”, en kiuj la Eternulo estos rivelita plene. Tion klare montras komparo de la versoj Jes 64:4 kaj 1 Kor 2:9. “Neniam oni tion aûdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li”. Paûlo citas tion en 1 Kor 2:9,10: “Sed kiel estas skribite: “Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aûdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas. Sed al ni Dio malkaŝis ilin per la Spirito”. La citaĵo en Jes 64 diras, ke neniu krom Dio povas kompreni tion, kion Li preparis por kredantoj; sed 1 Kor 2:10 indikas, ke ĉio tio ĉi estis malkaŝite al ni, sekve, ni en tiu ĉi senco povas esti dio, ne Dio Mem persone, sed elmontriĝo de Dio rezulte de nia baptiĝo kaj ekkono de la Vero.

Jesuo Kaj La Nomo De Dio

Ne estas mirinde, ke Jesuo, kiel la Filo de Dio kaj Lia elmontro al homoj, ankaû devas porti la nomon de Dio. Li povis diri: “Mi venis en la nomo de mia Patro” (Joh 5:43). Laû sia obeemo, Jesuo estis prenita supren en la ĉielon kaj Dio “donis al li nomon, kiu estas super ĉia nomo” – la nomo de Jahve, la nomo de Dio Mem (Fil 2:9). Jen tial ni legas en Ap 3:12: “Mi skribis sur li (sur kredanto) la nomon de mia Dio... kaj mian novan nomon”. Nun ni povas klare kompreni ankaû Jes 9:6, kie estas dirite “...kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco ...”. tio estas profetaĵo, ke Jesuo portos ĉiujn nomojn de Dio, li estos plena kaj perfekta elmontro de Dio al ni. Nome pro tio li estis nomita “Emanuel”; tio estas, “Dio kun ni”, kvankam persone li ne estis Dio Mem.



ĈAPITRO 1: Demandoj

  1. Kio plejparte helpos al ni kredi je Dio?

  1. Vizitado de preĝejoj

  2. Studado de la Biblio kun preĝoj

  3. Konversacioj kun kristanoj

  4. Observo de la naturo



  1. Kiu el la subediritaj determinoj de Dio estas la plej vera?

  1. Nia imago

  2. Impeto de spirito en la atmosfero

  3. Dio ne ekzistas

  4. Reala materia persono



  1. Dio estas:

  1. Unueco

  2. Triunuo

  3. Multe da dioj en unu

  4. Ne eble estas iel difini Dion



  1. Kion signifas la nomo de Dio “Jhvh Elohim”?

  1. Tiu, kiu estos

  2. Tiu, kiu riveliĝos en multaj potenculoj

  3. Plejaltulo;

  4. Potenculo



  1. Kion signifas la vorto “anĝelo”?

  1. Homsimila

  2. Havanta flugilojn

  3. Sendito;

  4. helpanto



  1. Ĉu anĝeloj povas peki?

  2. Kio plejparte konvinkas vin, ke Dio ekzistas?

.


Elŝuti 88.38 Kb.

  • Atesto De La Malnova Testamento
  • 1.3 LA NOMO KAJ KARAKTERO DE DIO
  • J A H V E E L O H I M
  • Tago 1
  • Tago 3
  • KOMENTO 1 “Dio estas Spirito” (Joh 4:14)
  • KOMENTO 2: La uzado de Dia nomo
  • KOMENTO 3 : Elmontro de Dio
  • Anĝeloj, Portantaj La Nomon De Dio
  • Homoj Kun La Nomo De Dio
  • Jesuo Kaj La Nomo De Dio
  • ĈAPITRO 1 : Demandoj

  • Elŝuti 88.38 Kb.