Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Pardono kuracilo sen riziko de flankaj efikoj

Elŝuti 18.71 Kb.

Pardono kuracilo sen riziko de flankaj efikoj




Dato11.11.2017
Grandeco18.71 Kb.

Elŝuti 18.71 Kb.

PARDONO – KURACILO SEN RIZIKO DE FLANKAJ EFIKOJ
Akiri pacon kaj havi la pacon en tiu ĉi vivo kaj antaŭ ĉio en la morto, tio estas ebla nur pere de pardono. Celo de la pardono do estas la interna paco, la paco en la koro.

La pardono estas tre grava ĝuste en la rilato al niaj proksimuloj! Johano Paŭlo la Dua diras: „Proponu pardonon, ricevu la pacon.“

Pri kio fakte temas en tiu ĉi artikolo? Temas pri mia persona pardono de la „kulpo“ al mia proksimulo, de tio, kion li kaŭzis al mi, per kio li vundis min, per kio li iĝis mia „ŝuldanto“. Tie ĉi estas necesa mia pardono. Kaj mia pardono estas la vojo al mia interna paco, kaj per tio al mia ekstera resaniĝo.

En lernejo de la vivo devas esti la pardono deviga lernobjekto! Ni povas ellerni pardonadi! Aŭ per parolo de kuracisto: la pardono estas „recepto“. En kontraŭmeto al pure psikoterapie orientitaj kursoj estas mia instrua kurso bazita biblie kaj koncentrita al Kristo, ĝi estas psikohigieno sur la kristana bazo.

Unue estas necese klarigi nociojn:


  • pardono kaj malkondamno estas du vortoj por la sama agado;

  • pardonon kaj paciĝon estas necese diferencigi.

La pardono estas unuflanka: persono 1 pardonas al persono 2. Paciĝo estas reciproka, ambaŭflanka: persono 1 pardonas al persono 2 kaj persono 2 – kvazaŭ en kontraŭtirado – pardonas al persono 1.

Pardoni al niaj „kulpuloj“ estas ĉiam ebla. Repaciĝo kun niaj „kulpuloj“ ne devas ĉiam sukcesi, se tiu dua ne estas volema aŭ jam mortis. Ni devas plu pardonadi ankaŭ al la mortintoj, kiuj nin dum la vivo ofendis.

Nia paciĝo kun Dio estas ĉiam ebla. Dio ĉiun homon amas kaj pardonas al li. Dio estas senlime mizerikorda.

Paciĝo kun mia Mi, kun mi mem estas ankaŭ ĉiam ebla. El tio rezultas nelimigita sinakceptado, antaŭkondiĉo por sukceso de nia vivo.

Esenco de la pardono ne estas forgesi, enbalai sub tapiŝon, pasive lasi preterpasi. La pardono estas nenio pasiva. La pardono estas io aktiva. En tiel aktiva faro de la pardono mi vidas tri ŝtupojn:

1-a ŝtupo: preterlasi, fordoni, do pardoni sen kristana fono. Pardoni el pure raciaj kaŭzoj, eĉ tio estas gajno. Se la pardono estus olimpika konkuro, estus por tiu ĉi unua ŝtupo bronza medalo. Malfermita restas la demando: „Kien“ for tion mi donas? Malfermita ankaŭ restas: Kiu prizorgos la justecon? Kiu punos mian kaŭzanton, mian „kulpulon“?

2-a ŝtupo: preterlasi, fordoni, redoni, transdoni. Tiu ĉi ŝtupo enhavas, „kien“ mi donas, kaj tiel estas ĉi tie inkludita ankaŭ fordono, transdono: transdono al Jesuo – sur la krucon. La ŝarĝon de la ĝisnuna nepardono transdoni al Li, poste Jesuo Kristo portas la ŝarĝon. Jesuo Kristo zorgas pri la justeco kaj mizerikordo por ambaŭ flankoj. Tial mi ne devas la kulpulon, kaŭzanton puni. Jesuo Kristo estas ankaŭ ununura, kiu povas resanigi la vundojn, kiujn mi suferas pro maljusteco: Jesuo Kristo estas la Kuracisto. La pardono por la kristano do estas direktita al Jesuo. Ĉar mi amas Kriston, mi pardonas, tiel kiel Kristo pardonas al mi, ĉar Li min amas. La pardono estas senkondiĉa amo. La pardono komprenita laŭ Biblio estas unusignifa biblia tasko, nenio pli unusignifa ekzistas! „Patro, pardonu al ni niajn kulpojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj kulpantoj.“ „Pardonadu reciproke, kiel ankaŭ Dio pardonis al vi en Jesuo Kristo.“ La pardono disŝiras miajn negativajn ligojn al la vundinta persono kaj al la suferita maljustaĵo. Tiel estas kaj pardono kaj liberiĝo: mi donas liberecon al mi mem, mi donas liberecon al miaj „kulpantoj“, mi donas liberecon al Dio, mi donas al Dio liberan spacon, por ke Dio povu libere efiki je mi kaj ankaŭ je mia „kulpanto“ per sia amo kaj mizerikordo. Ne nur mi, la vundito, bezonas Dian helpon, Dian amon, Dian mizerikordon, ankaŭ mia „kulpanto“ bezonas Dian helpon, Dian amon, Dian mizerikordon. En olimpiado de la pardono tio respondas al 2-a ŝtupo de la arĝenta medalo.

3-a Ŝtupo: transpreni, konfesi, oferi, danki. Kiel katolika kristano mi povas mian pardonagon ankoraŭ pli perfektigi. Tiel mi devus aldone transpreni kiel mian devon taskon de peranto. Kiel peranto de mia „kulpanto“ alpaŝi antaŭ Dion kaj peti pardonon por liaj kulpoj kaj vundigo de la amo rilate al mi, kiel tion faris Kristo: „Patro, pardonu al ili, ĉar ili ne scias, kion ili faras“, aŭ Ŝtefano: „Patro, ne alkalkulu al ili tiun pekon.“ Tiel mi povas preĝi por mia „kulpanto“ kaj beni al li: „Benu tiujn, kiuj vin malbenas!“ Mi forstrekas kulpon sur mia asignilo; mi forbruligas mian ŝuldateston, mi pardonas al li lian kulpon, mi ne alkalkulas ĝin al li: „Kompatu, Sinjoro, vian servanton, liberlasu lin kaj pardonu al li lian ŝuldon,“

Tiu ŝtupo enhavas ankaŭ konfeson de miaj kulpoj, de miaj ĝisnunaj nepardonoj kaj iliaj konsekvencoj, kiel estas kolero, malamo, rankoro. Mi konfesos ilin antaŭ Dio en pekkonfeso. Mi ankaŭ povas doloron de mia vundiĝo, malsano, ĉagreno kunigi kun suferado de Kristo kaj oferi ilin al la Patro pere de Sankta Spirito. Kaj mi ne forgesu danki al Dio por lia graco, ke Li donis al mi la forton, ke mi povis pardoni, kaj danki al Li por la beno, kiun Li al mi pro mia pardono promesas. Tiel mi alportas sur la teron iom da ĉielo! Tio estas la vera sekvo de Kristo. Ora medalo!

La pardono estas ĉiam ago de la volo, de la libera decido. „Mi volas pardoni!“

La pardono ne estas feliĉega torento de emociiĝo! La pardono ĉiam postulas mian volon, sed fine ĝi estas Dia graco. Pri tiu ĉi graco de pardonpovo mi devas persiste peti. Kaj pardonadi estas la Dia volo kaj Dio tiun ĉi preĝon elaŭdos. Ŝarĝo de nepardono estas terura mizerstato, ĉi tie mi povas al Dio „krii“ pri la helpo: „Sinjoro, helpu al mi en mia nepardono!“

La pardono estas laboro, postulas penon, ofte ankaŭ larmojn. Ni ne forgesu komenci per mallonga preĝo: „Sinjoro, helpu al mi pardoni! Venu, la Sankta Spirito, sanigu, kio estas vundita!“

Kiel mi progresas plej bone ĉe tiu „laboro“ de la pardono, por ricevi tri menciitajn ŝtupojn? Plej bone estas antaŭiĝi laŭ demandoj:

Al kiu mi devas pardoni? Ĉiam celante, direkten al difinita persono kaj situacio, neniam paŭŝale. Preparu listojn, plej bone tri diversajn: de la personoj, al kiuj vi devas pardoni, de la situacioj, en kiuj vi mem devas pardoni, kaj de la problemoj, pri kiuj vi plendas ataŭ Dio.

Kion mi devas pardoni? Ĉion! Ekzistas neniu escepto!

Kiam mi devas pardoni? Laŭeble tuj! S-ta Paŭlo al Efesanoj rekomendas ankoraŭ en la sama tago. Ol la suno subiros, plej malfrue vespere en la vespera preĝo. Nur tiel ni povas morgaŭ komenci novan tagon. Valoras ankaŭ pardoni ĝustatempe, nenion nepardonitan kunpreni en la tombon, ĝi estu nek en la koro nek en la testamento. Ni devas konsciiĝi, ke la morto povas alveni tute subite. La mortado povas esti tre malfacila, se nin premas ŝarĝo de la nepardonitaĵo. Ĉe la mortado ni povas esti ankaŭ malfortaj, ke ni ne plu havos forton aŭ bezonatan konscion. Tial mia urĝa konsilo: Pardonadi frutempe dum la vivo. Se ne estas ebleco rapide pardoni, ĉar la vundigo estas tro granda, estas ĉi tie bezonata tuja kaj insista preĝo.

Kiel ofte mi devas pardoni? Kristo respondas al demando de Petro: sepdekoble sep fojojn.

Tiom koncize miaj rekomendoj por rapidaj kaj simplaj kazoj, kiujn mi konsciiĝas, ke ili postulas pardonon. Sed ekzistas ankoraŭ pluaj nomoj, situacioj kaj problemoj, pri kiuj mi tuj ne ekkonsciiĝas. Ĉar multe da nepardonita estas ankaŭ dronita en subkonscio. Ni eble ekmemoros: Tion mi jam antaŭlonge forgesis. Kaj ĉi tie atendas danĝero: forgesita, sed ne pardonita.

Tia „forgesita nepardono“ dormas en la subkonscio. Kaj la nekonsciataj nepardonoj estas amara radiko por multaj negativoj. La negativaj fruktoj de la „amaraj radikoj“ estas ekzemple negativaj atendadoj, trosentemo, agresemo, koleremo, indignemo, malmoleco, malvarmeco, „ŝtona koro“. La homoj, kiuj je tio malsanas, okupas atendejojn de psikoterapiistoj. Eble ili tie trovos helpon, sed ne resaniĝon.

„Resaniĝo“ de tio plej frue nekonsciiĝinta postulas tempon kaj preĝon. Sed la resaniĝo estas ebla nur pere de la pardono. Por tio mi urĝe rekomendas kelktagajn spiritajn ekzercojn kun ĉefa celado al „interna resaniĝo“, kiun gvidas sperta spirita gvidanto. La Sankta Spirito poste malkovras kaj Jesuo resanigas. La kuracisto estas Jesuo! Tio do estas mia recepto: spiritaj ekzercoj, sed ne „trankvileco“.

Ni ellernis, ke la pardonado estas la devo. Kiel estas ĉe mala flanko, ĉe nepardono?

Kion kaŭzas nepardono? Ĉu mi povas permesi al mi ne pardoni? Nepardono malutilas al mi mem. Nepardono ŝarĝas per ĉenoj, konstruas murojn, malmoligas koron kiel ŝtonon, kaŭzas la negativajn ligojn. Sen la pardono ekestas multaj problemoj, por kiuj mankas helpo. Se mi ne pardonas, kreskas en mi amaraj radikoj. Kaj tiuj amaraj radikoj min fine igos amara. Se mi ne pardonas, plu mi restadas en kaptiteco, kunligita, kunkatenita. Se mi ne pardonas, mi plenlarĝe malfermiĝas al la korpaj kaj animaj malsanoj.

La ekkono devas signifi: Mi ne povas al mi permesi ne pardoni.

Mi ankaŭ devas ĉiujn pli fruajn nepardonojn kaj nepaciĝojn konfesi en pekkonfeso antaŭ Dio kaj bedaŭri ilin kiel la pekojn kontraŭ la amo kaj peti por ilia pardono.

Nepardono formas senfinan diablan cirklon, en kiu diablo en ĝusta senco de la vorto ludas sian senfinan ludon: la vundito estas unue „kompatinda ofero“, sed li restos ofero, ĝis kiam li ne pardonos. Ĉar kio estas pli malbona, li nun ankaŭ mem estas krimulo! Ekzistas malnova psikologia regulo: nur vunditaj vundigas, nur tiuj, kiuj estis damaĝitaj, damaĝas, nur humiligitaj humiligas. Kiel nerepaciĝinta homo plu vundigas, de li vundita ree vundigas pluajn ktp., tiel la diabla cirklo na havas finon, ĝi plu daŭrigas en familioj kaj tutaj generacioj.

Ĉe multaj korpaj malsanoj, precipe ĉe tumoroj, povas la nepardono esti kaŭzo, aŭ eĉ la ĉefa kaŭzo de tio. En senco de tuteca medicino validas, ke ĉe ĉiuj korpaj malsanoj ni povas esplorserĉi la nerepaciĝintajn situaciojn.

Ni rigardu fine al tiu pli bela flanko de la afero. Ellerni pardoni, ekzerci en la pardonado kaj fine pardoni povas esti tre utila por nia vivo!

La pardono estas terapio, estas tio „memkuracado“. La pardono kiel spirita terapio estas ago de „spirita inteligencio“. Pardoni signifas sanigi. Rezultoj de la sciencesploroj estas unusencaj: la pardono kaj repaciĝo malaltigas sangopremon kaj ŝparas la koron. La pardono estas la plej bona profilaktiko kontraŭ korinfarkto kaj multaj korproblemoj. La pardono mildigas ĥronikajn dolorojn de vertebraro, liberigas muskolstreĉon, mildigas vertiĝojn, lacecon, depresion, malaltigas superpezon. La homoj kapablaj pardoni pli rapide refreŝiĝas el streso kaj kolero. En ĝusta senco de la vorto validas: La pardono alportas disfloron.

La gajno el la pardono estas ĉiuflanka:


  • la sano danke al evitado aŭ resaniĝo de certaj simptomoj de la malsano;

  • la paco kun la homoj, kiuj nin vundis; la paco kun si mem, la paco kun Dio;

  • libero kontraŭ negativaj interligitecoj;

  • rememoroj sen doloro, sen malamo, sen kolero kaj amareco, sen larmoj.

Sed la plej belan konkludon donas al ni sankta Francisko en sia Kantiko de la kreitaĵoj: „Laŭdata estu, mia Sinjoro de tiuj, kiuj pardonas pro via amo.“

Pardoni pro la amo al Kristo kaj por pli granda gloro de Dio! Tio estas la ora medalo!



Helmut Renner (El Der Fels 6/2009)


Elŝuti 18.71 Kb.


Elŝuti 18.71 Kb.