Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Paŝoj en la liberan

Elŝuti 8.56 Kb.

Paŝoj en la liberan




Dato19.03.2017
Grandeco8.56 Kb.

Elŝuti 8.56 Kb.

ОСВОЕНИЕ СВОБОДНОГО ПРОСТРАНСТВА

Paŝoj en la liberan spacon,

aŭ Novaj eblecoj por allogi atenton al Esperanto
En Moskvo furoras antikafejoj. Ankoraŭ antaŭ du jaroj neniu aŭdis tiun strangan vorton, sed hodiaŭ la nocio jam iĝis nia ĉiutageco. La ĝusta nomo por tiu ĉi nova socia fenomeno dume ne estas difinita. Domo, klubo, antikafejo, nekafejo, la tria loko aŭ alie, sed la esenco ĉiam estas la sama, kaj ĝi esprimiĝas per la vortoj libera spaco. Kio do estas tio?

Kurte: tio estas ejo, kie la vizitanto pagas ne pro la servoj kaj konsumitaĵoj, sed nur pro la pasigita ĉi tie tempo. La kutimaj prezoj estas: 2 rubloj kintraŭ 1 minuto dum la unua horo, dum ĉiu sekva horo – 1 rublo kontraŭ 1 minuto. Tial, ekzemple, du horoj en la libera spaco kostas 180 rublojn. Por komparo mi diru, ke unu taso da kafo en la najbara kafejo kostas de 140 ĝis 230 rublojn! En la libera spaco vi povas senlime trinkadi diversspecajn teojn, ricevi variajn kafojn el kafmaŝino, kun lakto aŭ sen, regali vin per bakaĵoj, bombonoj kaj aliaj dolĉaĵoj el surtabligitaj ujoj, varmigi kunportitan nutraĵojn en mikroonda forno kaj normale manĝi. Sed plej gravas, ke vi trafas tute hejmecan, strikte senalkoholan, amikan etoson, kiun elektis por si homoj kun la samaj preferoj. La ĉefaj vizitantoj estas la gejunuloj de 17 ĝis 25 jaraĝaj, studentoj, junaj specialistoj, kiuj venas por babili, aŭ pridiskuti siajn projektojn, aŭ viziti prelegojn, aŭ rakonti ion al la interesitoj, aŭ ĝui kune iun manlaboradon – unuvorte, similas al bone organizita junulara esperanta renkontiĝo…

La masianoj (membroj de la Moskva Esperanto-Asocio “MASI”) komencis penetri la liberajn spacojn jam pasintjaran printempon, kiam ni ekis prepariĝi al la KER-ekzameno, poste ni okazigis en la antikafejo “Papilio” nian paroligan renkontiĝon, septembre Irina Gonĉarova kaj Julia Samsonova faris la plurmedian prezentadon, dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto, en la libera spaco “Ĉitalkafe” kun ĉeesto de ĉ.30 gastoj (vd “La Ondon” N …), kaj novembre Nikolao Nikulin la unuan fojon rakontis pri Esperabto en la “Domo sub la arbo”. Intertempe masianoj vizit-esploradis novajn kaj novajn liberajn spacojn. Januare de tiu ĉi jaro en la plej fama antikafejo “Ciferplato ĉe Pokrovka” pasis prelego pri Esperanto de Georgij Kokolija kaj post monato – la prelego de Nikolao Nikulin pri multlingvismo kun pluraj rekomendoj studi Esperanton. Sekvis konversaciaj rondoj pri Esperanto en la antikafejo “Wooden Door” (kies specialaĵo estas fremdlingva parolado), en la klubo “Verda Pordo” kaj en la “Domo sub la Arbo” – pri kiu indas diri aparte, ĉar la masiano Nikolao Nikulin sukcesis aranĝi tie la Liberan Esperanto-Bibliotekon kaj ĉar ĝuste tie la masianoj okazigos siajn regulajn komunajn kunvenojn.

Esperanto estas jam vaste konata ankaŭ en la liberaj spacoj de la apudmoskvaj urboj. Rezulte de la priesperanta renkontiĝo en la antikafejo “Sengravito” (Odincovo) la 12-an de februaro tie startis la baza E-kurso, kaj en marto en la nekafejo “Londono” (Ĵukovskij) pasos la baza semajnfina E-kurso, nun entuziasme reklamata de la urbaj masianoj – konstantaj vizitantoj de la ejo.



Do, la liberaj spacoj malkovras antaŭ ni novajn eblecojn, nome, la komfortajn hemutajn ejojn por kunvenoj kaj publikaj elpaŝoj, la jam kolektitan konvenan aŭskultantaron, la vastan senpagan reklamon en interreto – kaj la plenan malfermitecon por niaj proponoj kaj projektoj. Indas danki la inventintojn, aktive kun ili kunlabori kaj krei sekvajn aktivaĵojn en la bonŝance aperintaj cirkonstancoj. Kaj niaj unuaj paŝoj por penetri la liberajn spacojn estas la bona komenco.
Irina Gonĉarova,

la kunordiganto de la

Moskva Esperanto-Asocio “MASI”


Elŝuti 8.56 Kb.


Elŝuti 8.56 Kb.