Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Paĝo 37 pek pedagogia Esperanta Kurso

Elŝuti 16.19 Kb.

Paĝo 37 pek pedagogia Esperanta Kurso




Dato20.11.2017
Grandeco16.19 Kb.

Elŝuti 16.19 Kb.

Paĝo 37 - PEK Pedagogia Esperanta Kurso

Celo: Lerni uzi kiu kiel elektovorto.

Instruado: Unue, pritrakti la unuan parton de la unua ekzemplo sur paĝo 37. Vi povas traduki almenaŭ parton nacilingve. Ekzemple, Kiu persono legas? en la angla lingvo povas esti Which person is reading? Kaj Tiu persono legas. povas esti That person is reading. (Inter aliaj tradukeblecoj).

Due, rimarkigu, ke estas multaj aliaj manieroj respondi al la kiu demandoj; I Daŭrigante kun la unua ekzemplo, en certaj cirkonstancoj oni povas respondi | al !a demando Kiu persono legas? dirante Tiu legas. Li legas. Pablo legas. ktp.

Trie, ankaŭ rimarkigu, ke Tiu persono legas. egalvaloras Tiu (persono) legas, Oni povas mallongigi tiajn frazojn forigante la vorton kiu ne estas bezonata por kompreni la sencon.

Kvare, montru aliajn ekzemplojn.

Kvine, klarigu, ke en ĉi tiuj kuntekstoj, kiu povas esti uzata kaj kun personoj kaj kun objektoj.

Sese, vidigu, ke kiu povas esti singularo aŭ pluralo, kaj aŭ akuzativo aŭ

neakuzativo.

Sepe, starigu kelkajn demandojn pri paĝo *37. Ĉi tie ne estas konkretaj kuntekstoj, do la respondoj estos iom imagaj, ekzemple:

Kiu tramo venas?

Tiu tramo venas. (aŭ Tiu venas. ktp) Kiun melonon vi preferas?

Tiun. (aŭ Tiun melono mi preferas. ktp)

Oke, nun prezentu afiŝon kopiitan de paĝo *38. Starigu demadojn por, ke la lemanto uzu tiu vorton (aŭ similan) en la respondo. Ekzemple:

Kiu ŝlosilo estas longa? (Ne montru dum vi demandas!)

Tiu ŝlosilo estas longa. (La lernanto devas montri perfingre!)

Kiuj ĉerizoj estas freŝaj?

Tiuj ĉerizoj estas freŝaj.

Kiujn ŝlosilojn mi tuŝas?

Vi tuŝas la longajn ŝlosilojn.

Kiun ĉemizon vi preferas?

Mi preferas tiun ĉemizon. Mi preferas la malmultekostan ĉemizon, ĉar la prezo estas nur dek (dolarojn). ktp.


Elŝuti 16.19 Kb.


Elŝuti 16.19 Kb.