Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Paĝo 3 pek pedagogia Esperanta Kurso

Elŝuti 11.45 Kb.

Paĝo 3 pek pedagogia Esperanta Kurso




Dato21.03.2017
Grandeco11.45 Kb.

Elŝuti 11.45 Kb.

Paĝo 3 - PEK Pedagogia Esperanta Kurso

Celo:

Lernu uzi aŭ, kaj eviti respondi per jes aŭ ne post ĉi tia demando.

Antaŭinstruado, unu ebleco:

Klarigu tradukante en la nacian lingvon la signifon de lingvo, lando, kaj urbo. Faru ĉi tion rapide. Se vi ne klarigas nekonatajn vortojn, la praktikado dum la gruplaboro povas malglate iri kaj eĉ halti. Por venontaj lecionoj, diru al viaj gelernantoj, ke ili kontrolu la sencon de novaj vortoi antaŭ ol ili venos al via leciono. Ili povos akiri simplan vortareton de Esperanto por ekkoni la signifon de la vortoj.

Instruado, unu ebleco el multaj:

Unue, skribu modelon sur la nigra tabulo.

Ĉu Londono estas en Francio aŭ Anglio? => Londono estas en Anglio.

Due, rimarkigu ke oni nepre ne diru jes aŭ ne por respondi al "aŭ" demando.

Trie, komencu la praktikadon, do, starigu demandojn al individuoj.

Praktikado: Valencia Metodo. Lasu ili praktiki per la Valencia Metodo en siaj grupoj eble kvin minutojn.

Lasu al ili praktiki ĝis kiam ĉiuj grupoj faris la demandoliston almenaŭ dufoje.

Konsilo:

Substreku al viaj kursanoj ke la celo de la gruplaboro estas maksimume praktiki kaj uzi Esperanton. Ili ne bezonas paroli nacilingve dum la ekzercoj. Ankaŭ emfazi ke ili devas strebi respondi al la demandoj pli kaj pli rapide (sed ne tro), kaj respondi pli kaj pli aŭtomate. Rememoru: kompreno aŭ kono de iu ajn gramatika regulo ne egalas aŭtomatan uzadon de tiu regulo!

Ekzameneto: Faru Ekzameneton 1. Por detaloj kaj farmanieroj, vidu la sekcion pri Ekzamenetoj en ĉi tiu gvidlibro.

Parolekzerco: Faru Parolekzercon 1. Por detaloj kaj farmanieroj, vidu la sekcion pri Parolekzercoj en ĉi tiu gvidlibro.


Elŝuti 11.45 Kb.


Elŝuti 11.45 Kb.