Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Palmodimanĉo jaro a – Ambrozia Rito 15ª de Marto 2008ª 1 eniraj ritoj

Elŝuti 37.02 Kb.

Palmodimanĉo jaro a – Ambrozia Rito 15ª de Marto 2008ª 1 eniraj ritoj




Dato02.11.2017
Grandeco37.02 Kb.

Elŝuti 37.02 Kb.

PALMODIMANĈO

Jaro A – Ambrozia Rito 15ª de Marto 2008ª




1 ENIRAJ RITOJ



ENIRA ANTIFONO (Fil. 2, 8.10-11) (starante)

A. En la nomo de la Sinjoro ĉiu genuo fleksiĝu enĉiele, surtere kaj en la infero: ĉar la Sinjoro iĝis ĝismorte obeema, ĝis morto surkruca: pro tio ni proklamas: Jesuo Kristo estas Sinjoro en la gloro de Dio Patro.

C. En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito.
A. Amen.

C. La paco, la amo kaj la fido flanke de Dio Patro kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj.
A. Kaj kun via spirito.


KONFESO DE PEKOJ


C. Gefratoj, la penso pri la kruco de Kristo, plej alta signo de la amo de Dio al ni, akompanas nin dum ĉi tiu liturgio. Ni iru, fidoplene kaj preĝante, ren­konten al la Elaĉetinto, kiu forprenas la pekojn de la mondo.

(mallonga silento)

C. Vi, Kiu surprenis niajn dolorojn, Kyrie, eleison.
A. Kyrie, eleison.

C. Vi, Kiu lasis vin humiligi kaj konduki al morto, Kyrie, eleison.
A. Kyrie, eleison.

C. Vi, Kiu estis trapikita pro niaj pekoj, Kyrie, eleison
A. Kyrie, eleison.

C. Kompatu nin la Ĉiopova Dio, kaj pardoninte niajn pekojn, Li gvidu nin al la eterna vivo.
A. Amen.

KOMENCE DE LA LITURGIA ASEMBLEO

C. Ni preĝu silenta momento)

Vi nin renovigas, ho Patro, pere de la beata pa­si­o­no de Via Sola Filo iĝinta nia frato; gardu en ni la agon de Via mizerikordo por ke, celebrante ĉi tiun misteron, ni ĉiumomente oferu al Vi nian vivon. Per Jesuo Kristo, Via Filo, nia Sinjoro kaj nia Dio, Kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito, dum ĉiuj jarcentoj da jarcentoj.


A. Amen.

2 LITURGIO DE LA PAROLO

UNUA LEGAĴO (sidante)

L. Benu min, ho Patro.
C.
La profeta legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

" Per Liaj vundoj ni sanigis ".

L. El la libro de Profeto Jesaja (53, 1-12)

Kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? kaj super kiu mal­kaŝiĝis la brako de la Sinjoro? Ĉar li elkreskis antaŭ Li kiel juna branĉo kaj kiel radiko el tero sen­akva: li ne havis staturon nek belecon: ni rigardis lin, sed li ne havis aspek­ton, per kiu li plaĉus al ni. Li estis mal­esti­mata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsa­na: kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis mal­estimata, kaj li havis por ni nenian valoron. Vere, ni­ajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj sufe­roj li sin ŝarĝis: sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita. Tamen li estis vundita pro niaj pe­koj, dis­premita pro niaj kri­moj: puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis. Ni ĉiuj erar­va­gis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon: kaj la Sinjoro ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj.


Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne mal­fermis sian buŝon: kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon. De malliberigo kaj de juĝo Li estis pre­ni­ta; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita, pro la kulpo de mia po­polo li estas frapita. Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter riĉuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustaĵon kaj trompo ne estis en lia buŝo. Sed la Si­njoro volis turmenti sian serviston per multaj manieroj. Kiam li transdonos sin mem por pentofero, li vidos longdaŭran posteularon; la sava plano de la Sinjoro sukcesos pere de li. Fine la laborfrukton de sia ofero li vidos, kaj per tio li satiĝos. Mia justulo savos mul­tajn; iliajn pekojn li portos sur si. Tiam Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron: pro tio, ke li elmetis sian animon al la mor­to kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj propetis por la krimuloj.
- Jen la parolo de Dio.
A. Al Dio estu danko!


RESPONSORIA PSALMO (Psalmo 142)

L. Sinjoro, en Vi mi rifuĝas.
A. Sinjoro, en Vi mi rifuĝas.

L. Sinjoro, aŭskultu mian preĝon, atentu mian pete­gon, Vi, Kiu estas fidela, kaj respondu al mi laŭ Via justeco.
A. Sinjoro, en Vi mi rifuĝas.

L. La malamiko persekutas min, premas al la tero mian vivon, li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
A. Sinjoro, en Vi mi rifuĝas.

L. Savu min de miaj malamikoj, ho Sinjoro, al Vi mi ri­fuĝas. Instruu al mi plenumi Vian volon, ĉar Vi estas mia Dio.
A. Sinjoro, en Vi mi rifuĝas.

L. Pro Via nomo, ho Sinjoro, lasu min vivi, pro Via ju­steco eligu mian animon el mizero.
A. Sinjoro, en Vi mi rifuĝas.


DUA LEGAĴO

L. Benu min, ho Patro.
C.
La apostola legaĵo lumigu nin kaj utilu al ni por nia savo.
L. Amen.

"Kristo prenis sur sin niajn pekojn."

L. El la unua letero de la Sankta Apostolo Petro 1 Pt 2, 21b-25)

Gefratoj, Kristo mortis por vi. Li donis al vi sek­v­indan ekzemplon. Pekon Li ne faris, kaj trompo neni­am estis en Lia buŝo. Kiam oni insultis Lin, Li venĝon ne minacis, sed konfidis sian defendon al Dio, la justa juĝanto. Li portis kun si niajn pekojn sur la lignon de la kruco, por ke ni, ne plu vivante en peko, vivu laŭ virto. Per Liaj vundoj vi resaniĝis. Vi estis kiel ŝafoj erarvagantaj; sed nun vi revenis al la paŝtisto kaj gvi­danto de viaj animoj.

- Jen la parolo de Dio!
A. Al Dio estu danko!



AKLAMA KANTO (Joh. 12, 32) (starante)

A. Laŭdo al Vi, Kristo, reĝo de eterna gloro!
L.
Kiam Mi estos suprenlevita de sur la tero,
Mi altiros al mi ĉiujn homojn, diras la Sinjoro.
A. Laŭdo al Vi, Kristo, reĝo de eterna gloro!

EVANGELIO

" Maria per parfumo ŝmiris la piedojn de Jesuo "

C. La Sinjoro estu kun vi.

A. Kaj kun via spirito.

C. El la evangelio laŭ Johano (11,55-57; 12,1-11)

A. Gloro estu al Vi, Sinjoro.

C. La Pasko de la Judoj proksimiĝis kaj multaj su­pren­iris el la kamparo al Jerusalemo antaŭ la Pa­sko, por sin sanktigi. Ili do serĉis Jesuon, kaj paro­lis inter si, starante en la templo: Kion vi pensas? Ĉu ke li ne venos al la festo? Kaj la ĉefpastroj kaj la fariseoj jam antaŭe ordonis, ke se iu scias, kie li estas, tiu montru tion por ke oni lin kaptu.
Jesuo do, ses tagojn antaŭ Pasko, venis al Be­ta­nio, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj. Oni do pretigis por li tie vespermanĝon, kaj Marta servadis: sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe manĝo. Tiam Maria prenis funton de pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Je­suo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj: kaj la do­mo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo. Sed diris Judaso Iskarioto, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta: "Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tri­cent denaroj kaj donis al malriĉuloj?" Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝte­li­sto, kaj havis la mon­ujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin. Sed Jesuo diris. Lasu ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo. Ĉar la malriĉ­ulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.
La amaso de la Judoj do sciiĝis, ke li estas tie:
kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaŭ por vidi La­zaron, kiun li levis el la mortintoj. Sed la ĉefpa­stroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ Lazaron; ĉar pro li mul­taj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.

- Jen la parolo de la Sinjoro.


A. Al Kristo estu laŭdo!


KANTO POST LA EVANGELIO (1 Pt. 2, 21.24)

A. Gefratoj, ni iru laŭ la vojo de Kristo, kiu kondu­kas al savo. Li mortis por ni, postlasante ekzem­plon. Li portis niajn pekojn en sia korpo sur la kru­con, por ke ni, malviviĝinte koncerne kulpon, reviviĝu al vivo de graco.

(Sidante, oni aŭskultas la homilion)

C. Laŭdata estu Jesuo Kristo.
A. Ĉiam li estu laŭdata.


UNIVERSALA PREĜO

C. Gefratoj, nia parolo nun fariĝu preĝo. La Patro, Kiu tiom multe amis la mondon, ke li foroferis sian Filon, elaŭskultu la propeton, kiun ni al Li humile turnas.

L. Ni preĝu kune kaj diru: "Nin savu, Sinjoro, la kruco de Via Filo."
A. Nin savu, Sinjoro, la kruco de Via Filo.

L. Por la Sankta Eklezio: la kontemplado de la Pasiono kaj de la Morto de la Sinjoro helpu ĉiun fidelulon pli bone kompreni la amon de Dio kaj sin forlasi tagon post tago je Lia volo: ni preĝu.
A. Nin savu, Sinjoro, la kruco de Via Filo.


L. Por la mondo, kiu bezonas la savon de Dio la mondo agnosku en la Krucumito sian propran Savanton kaj, al li rigardante, ĝi malfermiĝu al espero de pli bona vivo: ni preĝu.
A. Nin savu, Sinjoro, la kruco de Via Filo.

L. Por la malriĉuloj, la malsanuloj, la forlasitoj: cele, ke ĉiuj suferantoj, kiuj konkrete reprezentas Kriston krucumitan, ricevu la konsolon de nia karitato, kiel signon de la elaĉetita vivo: ni preĝu.
A. Nin savu, Sinjoro, la kruco de Via Filo.

L. Por ni, kiuj nin gloras je la kruco de Kristo: cele ke, kun espero kaj fido, ni unuigu al la ofero de Jesuo la strebon de nia ĉiutaga vivo: ni preĝu.
A. Nin savu, Sinjoro, la kruco de Via Filo.

(aliaj intencoj)

KONKLUDE DE LA LITURGIO DE LA VORTO

C. Ho senlime pardonema Dio, Kiu savis la hom­aron per la morto de Via Filo amegata, donu al la Eklezio, kiu fidele celebras la misteron de la Pasko, la plenan senton de Via ĝojo. Per Kristo nia Sinjoro.
A. Amen.


3 EŬKARISTIA LITURGIO

RITO DE LA PACO

C. Laŭ la instigo de la Sinjoro, antaŭ prezenti sur la altaro niajn donacojn, ni interŝanĝu pacosignon.

DONACOFERO (sidante)

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi panon por ke ĝi fariĝu korpo de Kristo, Via Filo.
A. Amen.

C. Ho Patro ege pardonema, akceptu ĉi vinon por ke ĝi fariĝu sango de Kristo, Via Filo.
A. Amen.


KREDO-KONFESO (starante)

C. Gefratoj, vokitaj por partopreni je la sama pano kaj je la sama kaliko, en komuneco kun la tuta katolika Eklezio, ni kune konfesu nian kredon:.

C. MI KREDAS JE UNU DIO,

C.A. la Patro ĉiopova, Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Dio el Dio, Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro:
per Kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj kaj por nia savo
descendis de la ĉieloj.
Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis
el Maria, la Virgulino, kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Poncio Pilato,
Li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos kun gloro,
juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,
kaj Lia regno estos senfina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro kaj la Filo same estas adorata kaj glorata;
Kiu parolis per la profetoj.
Kaj je unu Eklezio: sankta, katolika kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la revivigon de la mortintoj,
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen.


ORACIO PRI LA DONACOJ

C. La popolo de la kredantoj estu sanktigata, ho Patro, pro la donaco de ĉi tiu ofero, kiu nin repac­igis kun vi, kiam ni estis for de Via amikeco.
Per Kristo nia Sinjoro.
A.
Amen.

PREFACO

C. La Sinjoro estu kun vi.
A. Kaj kun via spirito.

C. Leviĝu viaj koroj!
A. Ni havas ilin ĉe la Sinjoro.

C. Ni danku al la Sinjoro, nia Dio.


A. Estas inde kaj juste.

C. Vere estas bone kaj juste, ĝuste kaj save, ke ni ĉiam kaj ĉie danku Vin, Sinjoro, Sankta Patro, ĉio­pova kaj eterna Dio. Kristo Via Filo, la Justulo, Kiu ne konis kulpon, akceptis suferi por ni kaj konsentis ricevi maljustan kondamnon kaj surportis la ŝarĝon de niaj eraroj. Lia morto detruis la pekon, Lia reviviĝo restarigis nian senpekecon. Per ĉi tiu ama mistero, kune kun la anĝeloj kaj la sanktuloj ni kantu unuvoĉe la himnon de Via gloro:

C.A. SANKTA, SANKTA, SANKTA estas la Sinjoro, Dio de legiaroj. Plenas de Via gloro la ĉielo kaj la tero. Hosana en la altoj!
Benata, kiu venas en la nomo de la Sinjoro. Hosana en la altoj!


(Oni surgenuiĝu)

C. Vere Sankta Vi estas, Sinjoro, fonto de ĉiu sankteco. Ni petas do: sanktigu ĉi tiujn donacojn per la roso de Via Spirito, por ke ili fariĝu por ni la Korpo † kaj la Sango de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Kiam Li estis fordononta sin memvole al la Pasiono, Li prenis la panon kaj dankante rompis kaj donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj manĝu el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas mia korpo, kiu por vi estos oferdonata.



Simile post la vespermanĝo, prenante ankaŭ la kalikon kaj denove dankante, Li donis ĝin al siaj disĉiploj, dirante:

Prenu kaj trinku el ĝi vi ĉiuj: ĉar tio estas la kaliko de mia sango, de la nova kaj eterna testamento, kiu por vi kaj por multaj estos verŝata por forigo de la pekoj. Faru tion je mia rememoro.



C. Jen la mistero de la kredo!
A. Savanto de la mondo, Kiu liberigis nin per Via kruco kaj resurekto, savu nin.

C. Memorante pri Lia morto kaj resurekto, ni oferas al Vi, Sinjoro, la panon de vivo kaj la kalikon de la savo, dankante, ke Vi konsideris nin indaj stari antaŭ Vi kaj servi al Vi. Kaj humile ni pet­egas ke, partoprenante en la kor­po kaj la sango de Kristo, ni unuiĝu per la Sankta Spirito. Rememoru, Sinjoro, Vian Eklezion disvastigitan tra la tuta mondo kaj perfektigu ĝin en la karitato kune kun nia Papo........, nia Episkopo ........, kaj la tuta klerikaro. Memoru ankaŭ niajn gefratojn, kiuj endormiĝis en la espero pri la resurekto, kaj ĉiujn, kiuj mortis en Via kompato; kaj akceptu ilin en la lumon de Via vizaĝo. Kompatu nin ĉiujn, ni petas, ke kun la beata Dipatrino virga Maria, kun la beataj apostoloj kaj kun ĉiuj sanktuloj, kiuj surtere plaĉis al Vi, ni meritu partopreni la eternan vivon, laŭ­di kaj glori Vin. Per Via Filo Jesuo Kristo.

C. Per Kristo, kun Kristo kaj en Kristo, al Vi, Dio Patro Ĉiopova, en unu­eco kun la Sankta Spirito, estu ĉiu honoro kaj gloro eterne.
A. Amen.

4 RITO DE KOMUNIO

JE LA DISPECIGO DE LA PANO (Jes 55,1)

A. "Se vi soifas, venu al ĉi akvo - tiel diras la Sinjoro -. Nenia timo estu al vi, se vi estas mal­riĉaj: satigu vin per ĝojo."

C. Pere de la bapto ni iĝis Filoj de Dio, kaj kiel filoj, Dio mem nin invitas al Sia bankedo: kun la ĝoja fido de filoj, al Li ni adresu la preĝon, kiun Jesuo mem al ni instruis:

C.A. PATRO NIA, Kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo. Venu Via regno. Fariĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.

C. Liberigu nin, ni petas, Sinjoro, de ĉiuj malbonoj; donu favore pacon en niaj tagoj, por ke, helpitaj de Via kompato, ni estu ĉiam liberaj de la peko kaj sekuraj kontraŭ ĉiu danĝero, atendante la beatan esperon kaj la alvenon de nia Savanto, Jesuo Kristo.
A. Ĉar Via estas la regno kaj la potenco, kaj la gloro eterne.

C. Sinjoro Jesuo Kristo, Kiu diris al Viaj apostoloj: "Pacon mi lasas al vi, mian pacon mi donas al vi", ne atentu niajn pekojn, sed la fidelecon de Via Eklezio; kaj degnu laŭ Via volo pacigi kaj unuigi ĝin. Vi, Kiu vivas kaj regas eterne.
A. Amen.

C. La paco kaj la komunio de nia Sinjoro, Jesuo Kristo, estu kun vi ĉiam.
A. Kaj kun via Spirito.

C. Jen la Ŝafido de Dio, jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo. Beataj la alvokitaj al la festeno de la Ŝafido.

C.A. Sinjoro, mi ne estas inda, ke Vi eniru sub mian tegmenton, sed diru nur unu vorton kaj resaniĝos mia animo.


KOMUNIA ANTIFONO (Ef. 1,6-7; Heb. 9,14)

A. Per la filo amegata de nia Dio ĉio al ni estas donita. La sango de la Sinjoro lavis ĉiun nian pekon. Pardonu nian eraron, kuracu la vundojn de la peko.

ORACIO (starante)

C. Ni preĝu: (silenta momento)
La misteroj, kiujn ni celebris, igu nin sanktaj, ho Dio viva kaj vera, kaj preparu nin ricevi la gracon de ĉi tiuj Paskaj tagoj. Per Kristo nia Sinjoro.
A. Amen.


5. KONKLUDAJ RITOJ



C. La Sinjoro estu kun vi.
A. Kaj kun via spirito. Kyrie eleison, Kyrie eleison, Kyrie eleison.

C. Kliniĝu por la beno.
La Patro de bonvolemo, Kiu pere de la pasiono de Sia Filo al ni donis la mezuron de Sia amo, donu al vi, en la servo de Dio kaj de la homoj, la donacon de Sia beno.
A. Amen.

C. Kristo Sinjoro, Kiu pere de la pasiono nin savis de la eterna morto, al vi donu vivon senfinan.
A. Amen.

C. Vi, kiuj sekvas Kriston, humiligitan kaj suferan­tan, rajtu partopreni je Lia resurekto.
A. Amen.

C. Kaj la beno de Dio Ĉiopova, la Patro † kaj la Filo † kaj la Sankta † Spirito sur vin descendu kaj ĉe vi ĉiam restu.
A. Amen.

C. Ni foriru en paco.
A. En la nomo de Kristo.


L’Esperanto è una lingua internazionale ideata da L. L .Zamenof, che ne ha pubblicato la grammatica nel 1887

Già dai tempi di Pio X, la Chiesa ha prestato attenzione a questa lingua, fino a riconoscerla come lingua liturgica, con l’approvazione del Messale Romano nel 1990. Il Santo Padre dal 1994 usa anche questa lingua per gli auguri prima delle benedizioni Urbi et Orbi e, dal 1977, la Radio Vaticana dif­fon­de regolar­i trasmissioni in Esperanto.

Dal 1910 si è costituita la Internacia Katolika Uniĝo Esperantista (IKUE: Unione Esperantista Catto­lica Inter­na­zionale) che dal 1992 è riconosciuta dal Pontificio Consiglio per i Laici.

(Per ulteriori informazioni sull’IKUE e sulla sua sezione italiana (UECI), telefonare al 02.2621149 o al 02.66301958 o visitare il sito: www.ueci.it.)



Elŝuti 37.02 Kb.


Elŝuti 37.02 Kb.