Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Organizaj demandoj

Elŝuti 42.65 Kb.

Organizaj demandoj




Dato18.03.2017
Grandeco42.65 Kb.

Elŝuti 42.65 Kb.

DETALA RAPORTO PRI LA ORGANIZO DE LA 10- a kongreso de EEU 2014 en Rijeka

  • ORGANIZAJ DEMANDOJ
    La 10-an EEU-kongreson organizis de la 6-a ĝis la 12-a de julio 2014 en Rijeka Loka Kongresa Komitato kiu konsistis el reprezentantoj de EEU kaj de la E-societo el Rijeka. La prezidanto estis Boris Di Costanzo kaj membroj Vjekoslav Morankić, Maja Tišljar kaj Zlatko Tišljar. En la fina periodo aliĝis al la LKK ankaŭ Spomenka Štimec el KEL.

En la prepara fazo la E-societo de Rijeka havis tre gravan rolon, ĉar ili sukceis certigi la aŭspicion de la regionestaro de Primorko-Goranksa regiono kaj de la urbestaro de la Urbo Rijeka samkiel la inviton de la urbesto por la kongreso. Pro ilia merito la kongreso ricevis jenajn gravajn subtenojn: La urbo disponigis senpage la grandan ejon de Kulturdomo de Rijeka kun 600 sidlokoj kaj grandega teatra scenejo inkluzive de deĵorantaj teknikistoj, gardistoj kaj fajrobrigadistoj dum plenaj 6 tagoj, dum la regiono kontribuis finance kaj en la jaro 2013 kaj en la jaro 2014. Sen tiuj helpoj la kongreso pro malmultaj aliĝintoj havus enorman deficiton. Fine ĝi finance sukcesis per eta pozitiva rezulto.

La LKK havis 3 kunsidojn en Rijeka kaj okazis pluraj vizitoj al la urbestaro kaj regionestraro kiam estis diskutitaj la eblaj helpoj kaj kunlaboro. La LLK skribis krome dekon da financaj planoj kaj partoprenis en konkursoj por ricevi financan helpon.

La enhavan programon prizorgis la EEU membroj de LKK kaj la surlokan realigon ĉiuj kune kun plia helpo de deko da gejunuloj el Zagrebo kaj kvino da pliaj membroj de la E-societo de Rijeka.

La kongresan libron (24-paĝan je 150 ekzempleroj) redaktis Zlatko Tišljar kaj presis kaj teknike aranĝis E@I dank al Petro Balaž kaj la kongresteman parton ĉefe prizorgis Nikola Rašić, kiu kontaktis kun la universitataj profesoroj de Kroatio.

La aŭspicion de kroata ŝtatprezidanto kunordigis Zlatko Tišljar atinginte komencan kontakton dank al prof. Mladen Staničić, kiu persone konas la prezidenton.

Kompreneble ke enorman helpon disponigis ankaŭ la prezidanto de EEU Sean O Riain kaj la vicprezidantino Flory Witdoeckt kiu prizorgis la kongresajn financojn.



  • SOLENA MALFERMO:

Enhavo de la solena malfermo estis:

Unue kantis la nacian kroatan himnon en la kroata kaj la europan himnon en Esperanto sinjorino Bernarda Mrak akompanita de piano, kiun ludis sinjoro David Baumgarten.

Tiam la prezidanto de EEU Seán Ó Riain faris enkondukan salutparoladeton nome de EEU.

Sekvis legado de la salutparolo de prezidanto de kroata ŝtato Ivo Josipović en la kroata kaj Esperanto. (Legis Spomenka Štimec)

Tiam parolis la vicprezidanto de la regiono Primorsko-Goranska, sinjoro Petar Mamula.

Kaj poste parolis la anstataŭantino de la urbestro, sinjorino Jolanda Todorović kiu malfermis la kongreson.

Nikola Rašić parolis dulingve pri la kongresa temo kaj poste Jozefo Reinvart transdonis la premion Cigno por la jaro 2013 al Kroatia E-Ligo kiun transprenis la prezidanto de KEL Anto Mlinar.

Fine oni montris novan diskon produktitan en Belgio pro la klopodoj kaj financoj investitaj de Flory Witdoeckt sur kiu unue la koruso de Oostende kantis eŭropan himnon (teksto de Umberto Brocatelli) kaj poste estis muzike prezentitaj komencoj de ĉiuj himnoj de landoj de EU dum kio montriĝis la plej reprezentaj fotoj de la landoj.



  • KONGRESA TEMO »JUSTA EUROPO KUN JUSTAJ LINGVAJ RILATOJ«

Ni aŭdis kvin prelegojn pri la ĉeftemo:

  • Seán Ó Riain parolis pri la nekonscio de Eŭropanoj ĝenerale pri la nejusteco de la nuna lingva dominado de la mondo far la angla lingvo. Kiel ekzemplo li tiris atenton al la ago de la nuna itala prezidanteco de EU, kiu forigis la francan kaj germanan lingvojn de sia prezidanteca retejo, sed gardis la anglan kiel "la" internacian lingvon. Tiu ago rekte kontraŭas la oficialan EU-politikon de multlingvismo, deciditan far la ŝtatestroj de ĉiuj EU-Membroŝtatoj en Barcelono en 2002, ke ĉiuj Eŭropanoj devus studi tri lingvojn: la denaskan kaj du aliajn. Li listigis la malavantaĝojn ekonomikajn, politikajn kaj sociajn de la dominado de iu ajn nacia lingvo en internaciaj rilatoj, kaj pledis por justeco kaj egalrajteco por ĉiuj civitanoj de la EU-Membroŝtatoj. Endas levi la konscion pri la lingva nejusteco.

  • Nikola Rašić avertis en sia prelego pri la problemo ke naciaj interesoj devas esti reprezentataj de ofte nekompetentaj politikistoj kun aldone nesufiĉa kono de fremdaj lingvoj. Eĉ se ili estus kompetentaj restas la problemo de nebona kono de la angla kaj aliaj lingvoj, pro kio la naciaj interesoj suferas kaj la politika reprezentado ne estas demokratia, ĉar fine la kriterio estas la kono de fremda lingvo.

  • Milorad Pupovac prezentis la staton nuntempan en la mondo en kiu estas tendenco pri restarigo de rilato inter supera lingvo kaj subaj lingvoj (vernakularoj) laŭ la situacio mezepoka kiam la latina estis supera kultura kaj elita lingvo sub kiu viciĝis duarangaj popolaĉaj lingvoj. Nun tiun tendencon prezentas la disvastiĝado de la angla en kiu okazas la scienca kaj suprakultura esprimado dum la naciaj lingvoj ĉiam pli perdas tiun rolon kaj restas hejmaj lingvoj de ĉiutagaĵoj.

  • Jagoda Granić starigis la demandon ĉu oni povas trovi perfektan lingvon elirante el la samtitola libro de Umberto Eco kaj konstatis ke certe tia lingvo ne ekzistas sed ke oni povas trovi lingvon kiu al tio tendencas, kiel Esperanto ekzemple.

  • Emil Heršak en sia referaĵo serĉis la solvon por pli justa komunikado kaj montris ke eblus krei artefaritajn mezlingvojn por lingvogrupoj parencaj. Ekzemple iu ĉeĥa aŭtoro jam kreis novslavan lingvon kiun ĉiuj slavoj sen lerni povas 70-90% kompreni kaj se ĉiuj slavoj komencus uzi tian lingvon tre facile lerneblan ili povus per minimuma klopodo komuniki inter si – sekve 300 milionoj da homoj havus lingvon neŭtralan kaj komunan. Laŭ li simile oni povus krei mezĝermanan kaj mezlatinidan kaj tiel eblus imagi ke lernante tri relative facilajn lingvojn oni povus komuniki juste ene de tuta Eŭropo.

Sekve de tiuj referaĵoj kaj diskutoj la kongreso akceptis rezolucion kiu tekstas:

Post fakaj prelegoj pri la kongresa temo, la kongreso konstatis, ke



  • ekzistas tendenco en la tutmondiĝo, ke fortiĝu supera lingvo, metanta ĉiujn aliajn lingvojn en duarangan pozicion;

  • ekzistas minimume 2 vojoj por plibonigi tiun staton: 1) ke oni kreu artefaritajn regionajn lingvojn baze de lingva parenceco, ekzemple meza slava, latinida kaj ĝermana lingvoj; 2) ke oni uzu neŭtralan lingvon por la tuta Eŭropo;

  • por komenci la procezon de plijustigo de lingvaj rilatoj, ĉiu civitano senescepte, devus rezigni pri la uzo de la propra lingvo por komunikado inter malsamlingvanoj.



  • DIVERSAJ KONGRESAJ PROGRAMOJ:

Krom la temaj prelegoj kaj aranĝoj specife planitaj okazis aro da prelegoj pri tre diversaj temoj:

Jozefo Reinvart prelegis pri Nacia konvencio de Slovakio pri EU

Petro Balaž prelegis pri projektoj de E@I financataj de EU.

Maja Tišljar prelegis pri la projekto Lingvo.info.

Zlatko Tišljar parolis pri la Zagrebe metodo instrui E-on.

Vjekoslav Morankić parolis pri Eŭropa identeco.

Thierry Saladin parolis pri iniciato kolekti subskribojn por Esperanto en la retejo de AVAAZ.

Michael Cvik parolis pri pli kohera politiko de EU.

Estis legata studaĵo de Heidi Goes pri la indonezia lingvo,

Reinnhard Tuider prezentis la Internacian E-muzeon en Vieno

kaj Johan Derks parolis pri Burunda E-biblioteko kaj pri io/ujo problemo.

Burundo Burundo aŭ Burundio, (burunde kaj france Burundi), Respubliko Burundi (burunde Republika y'u Burundi, france République du Burundi) estas malgranda lando en oriento de Centra Afriko en la regiono de la Grandaj Lagoj.

E. Macko prezentis la partion EDE kaj ĝian agadon okaze de la eŭropaj balotoj kaj prezentis la ĉijarajn rezultojn.

Manfred Westermayer prezentis la agadon de esperantistaj verduloj okaze de 30-jariĝo de ilia agado.

Okazis Kunsido de la Asembleo de EEU dum kiu partoprenis 10 regulaj asemnbleanoj kaj 8 observantoj. La asembleo akceptis ĉiujn raportojn pri la jaro 2013 kaj la laborplanon por 2014. Krome estis elektita nova estraro de EEU por la trijara mandato 2014-2017: Prezidanto Seán Ó Riain, vicprezidantino: Flory Witdoeckt, skretario: Zlatko Tišljar, membroj: Nikola Rašić, Peter Bálaž kaj Sandra Schweder.



  • EKSKURSA TAGO

Estis organizitaj du ekskursoj dum la merkreda ekskursa tago. Unu ŝipa ekskurso al la insulo Krk kiun parrtoprenis 36 partoprenantoj kaj alia aŭtobusa ekskurso al tri istriaj urboj Pula, Rovinj kaj Poreč kun 17 partoprenantoj. La eksursojn gvidis profesiaj ĉiĉeronoj kaj al Esperanto interpretis en la ekskurso al Krk Maja Tišljar, dum en la ekskurso al Istrio Zlatko Tišljar.

La unua daŭris pli longe ĉar oni devis pasigi entute 7 horojn sur la ŝipo kaj estis okazo por kvietaj babiloj ĉiuspecaj. Oni vizitis la urbon Krk kaj povis malloge baniĝi en la maro.

La alia ekskurso estis pli elĉerpa ĉar necesis piede trarigardi multajn vidindaĵojn de malnovaj historiaj urboj kun restaĵoj de la romia imperio kaj poste, sed ege instrua.

Ĉiuj partoprenintoj estis tre kontentaj. Feliĉe ankaŭ la vetero estis bona, senpluva sed ne tro varma.



  • KULTURAJ PROGRAMOJ DUM LA KONGRESO EN RIJEKA 2014

La kultura programo estis abunda kaj ĉionaspekta, kelkaj el ili escepta kvalitaj.

La kulturajn programojn komencis kiel kutime folklora vespero (la 6-an de julio) kiun plenumis folklora grupo »Zora« el Opatija. La grupo konsistanta el trideko da dancantoj en popolkostumoj de diversaj regionoj en Kroatio kaj muzikistoj efektivigis 70-minutan programon je 5 partoj, montrante dancojn kaj kantojn unue el regiono de Opatija kaj Istrio, poste el Podravino, Posavino, Splita regiono kaj fine el Bunjevaca regiono (kroatoj en norda Serbio).

Lundon, la 7-an de julio) okazis koncerto de kanzonoj de Georgo Handzlik (kiu kantis siajn originalajn kanzonojn inter kiuj kelkajn novajn) kaj Saša Pilipović kiu kantis popolajn kaj popularajn kanzonojn de parto de iama Jugoslavio (el Serbio, Bosnio-Hercegolvino kaj Kroatio). Surprizis nin lia bela voĉo kaj kantkapablo pri kiu ni ĝis nun ne multon sciis.

Mardon, la 8-an de julio) koncertis tenoro Neven Mrzlečki, membro de Operteatro en Zagrebo. Li kantis elektitajn ariojn de diversaj oper- kaj operetaŭtoroj parte kroataj parte diversnaciaj en klara Esperanto (malofte oni aŭdas operariojn en klara lingvo). Grandan plimulton el ili li mem esperantigis.

Postan tagon (la 9-an de julio) ni vidis teatraĵon. Aŭtoro de la teksto: Georgo Handzlik, ludis Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik. Titolo: Societo de viktimoj de Shirley Valentine . Temas pri interesa problemo de mezaĝaj paroj en kiu Saša ludas la edzon kaj Georgo ludas plurajn rolojn. Bedaŭrinde la teatraĵo ne estis finellaborita, la roluloj kelkfoje ne bone memoris la tekston kaj ĝi ne estis spontana .

Ĵaŭdon, la 9-an de julio) ni havis esceptan honoron aŭskulti altprofesian koncerton de juna perkutistino Kaja Farsky kiu sola ludas per dudeko da perkutinstrumentoj kies centro estas marimbo. Ŝi prezentis modernan perkutmuzikon de kelkaj aŭtoroj de la 21-a jarcento. Ŝia lerto kreis por ĉiuj neforgeseblan vesperon en kiu tremis la emocioj. Malmultaj vidis iam antaŭe similan koncerton.

La lasta koncerto, la 10-an de julio) estis same speciala kaj altprofesia. Temas pri ensemblo Druyd el Zagrebo en kiu la proprajn melodiojn kaj komponaĵojn prezentis tri plenumantoj kaj aŭtoroj: Dubravko Lapaine, gvidanto de la grupo kaj ludanto je diĝeriduo, Ivan Uravič, gitarludanto kaj Mery Crnković-Pilaš, solo-kantistino. Dubravko Lapaine estas virtuozo de tiu prainstrumento kiu nur per tre ellaboritaj diversaj manieroj kaj teknikoj spiri sukcesas el ligna tubo sen iu ajn eblo influi la internon de la tubo eldevigis sennombron da sonoj kiuj reprezentas preskaŭ ĉiujn orkestrajn instrumentojn. Mery kun sia enorma sonvasto kapabla aparte senerare kanti altegajn tonojn ravis per kantado de nekutimaj melodioj kaj Ivan bonege akompanis per gitaro foje ankaŭ kunkantante. La koncerto iom pli ol unu-hora kreis la atmosferon de neteraj kondiĉoj, akompanis kaj gvidis nin de la praeksplodo al la enormaj spacoj de la disvastiĝanta kosmo. Travivaĵo maloftega.

Paralele kun kelkaj programoj eblis spekti dum du tagoj elektitajn filmojn el arkivo de Krunoslav Tišljar. Temas pri tre interesaj dokumentoj pri la E-movado de 1980 ĝis 2010. Eblis vidi partojn de la festo de 100-jariĝo de Esperanto kun koncerto de Joelle Rabu, teatraĵojn de BET kaj SEK, televidajn filmojn kreitajn dum la IJKoj en Zagreb (1988) kaj Rijeka (1998), pri infana denaska edukado, Renkontiĝo de E-familioj, kelkajn pupteatrajn spektaklojn el la tempo de PIF ktp.

Estis prezentita ankaŭ la plej nova filmo »Sur spuroj de Tibor Sekelj« de serbiaj aŭtoroj Miladinović/Fila kun subtitoloj en Esperanto. Temas pri interesa dokumenta filmo 90-minuta pri vojaĝo de la aŭtoroj tra Sudameriko sekvante kelkajn vojojn de ekspedicioj de Tibor Sekelj. Ili renkontis kelkajn atestantojn de la vojaĝoj de Tibor kaj havis interalie intervjuon en Bonaero kun esperantistoj.

Okazis ankaŭ duhora aranĝo gvidita de Spomenka Štimec: Prezento de novaj libroj kadre de kiu ŝi prezentis kelkajn novajn eldonaĵojn kaj aparte siajn novajn librojn prezentis vive sinjorino Rafaela Uruena (Hispanio) kaj sinjorino Kuropatnicka (Pollando).



  • STRATEGIO DE EEU POR LA ESTONTO

Pro la daŭra kaj rapida ŝanĝiĝado de ĉiuj cirkonstancoj en la nuna mondo en la kunveno la 10-an de julio 2014 en Rijeka la kongresanoj konsentis ke la strategian planon oni komprenu ne kiel tre longan laborcelaron sed kiel celojn por kelkaj sekvaj jaroj. Tiusence ni trovis ke estas kvin eblaj punktoj kiujn ni strebu porbatali aŭ realigi:

  • Plua aktivado je la superaj politikaj niveloj (en kontaktoj kun organoj de EU aŭ gvidantaroj de ŝtatoj) cele al diskonigado ke Esperanto estas la plej grava propedeŭtika rimedo (antaulernaĵo) por rapidigi la lernadon de fremdlingvoj kaj tiusence grava ilo por konkretigi la strebojn al multlingveco en EU. Tiusence servas materialo por unujara lernado troviĝanta en la Zagrebmetoda baza lernolibro.

  • Cele al disvastigo de Esperanto lige al disvastigado de eŭropa konscio ni plu aktivos tra kampanjo diskonigi inter eŭropaj korusoj la tekston de eŭropa himno skribitan en Esperanto (de Umberto Broccatelli) kiun oni kantu kiam ekzistas tia deziro.

  • Pro la fakto ke dum kelkaj antaŭaj jaroj pluraj E-organizoj sukcesis ricevi financojn por projektoj preparitaj okaze de konkursoj de EU-fondaĵoj, ni subtenas kaj stimulas E-organizojn kaj etajn entreprenojn ĉiam pli partopreni en konkursoj de EU proponante projektojn ĉefe en kampo de kulturo kaj lingvoj, kio kondukas al financa fortiĝado de la Movado kaj al kresko de fido far instancoj al E-movado kiel utila kaj serioza partnero.

  • La lastatempa tendenco al maljuniĝo de la Movado kondukanta al danĝero ke kelkaj landaj movadoj pereos sen ekstera helpo, EEU enkondukas solidaran sistemon de reciproka helpo, tiel ke ĝi klopodos engaĝi pli fortajn landajn movadojn helpi al la movadoj en serioza krizo, tiel ke ĝi serĉos sponsorajn landojn por kriziĝantaj landoj. La helpo ĉefe konsistu el financa subteno por sendi du aŭ plurajn gejunulojn el la kriziĝantaj landoj al unusemajnaj internaciaj E-aranĝoj por gejunuloj.

  • EEU klopodos atingi aprobon ĉe la EU-instancoj en Strasburgo realigi iam en aŭtuno 2015 aŭ printempo 2016 specialan Euroscola en la EU-Parlamentejo de Strasburgo en kiu oni uzus nur du lingvojn: la anglan uzus la oficialauloj kaj Esperanton ĉiuj partoprenontaj gejunuloj.

Se tiu iniciato de EEU estus akceptita, ĝi ebligus al ni

  • Elekti po unu gimnazion en 15-20 landoj en kiuj oni instruus unu jaron E-on al gimnazianoj cele al partopreno en Euroscola kaj tiel kreus en tiuj landoj po 15-20 bone parolantajn junajn esperantistojn.

  • La realigo de tia Euroscola-eksperimento estus granda propagandilo eŭropnivela, ĉar pri tio skribus multaj ĵurnaloj kaj revuoj, parolus televidoj kaj radioj kaj aliflanke ĝi estus pruvaĵo ke E-on oni povas lerni bone dum nur unu jaro por povi en ĝi debati pri politikaj temoj.



Dum la kunsido pri loka agado en la EEU-kongreso en Rijeka, la 11-an de junio oni prezentis jenajn novajn ideojn pri tio kiel riĉigi aŭ novigi la loknivelan agadon de E-societoj kaj kluboj:

  • Anton Mihelić prezentis spertojn de esperantistoj el Brežice en Slovenio. Ilia agado estas ligita al publikaj institucioj en malgrandaj urbetoj. Ili agas kadre de laborgrupoj en popoluniversitato de Krško kiu havas plurajn laborgrupojn laŭ iniciatoj kaj deziroj de lokaj civitanoj. Kadre de tiu publika instanco ili organizas informadon pri Esperanto (ne kursojn, sed informkursetojn kun tuja aktivado en grupo pri literaturo, pri teatro k.s.). Ili do preparas literaturajn vesperojn dulingvajn por la loka publiko, skeĉojn dulingvajn kaj partoprenas en publikaj lokaj aranĝoj kiel kunvenoj okaze de festotagoj k.s. Ili tiusence daŭre informas pri sia agado lokajn informrimedojn, ĉefe elektronikajn kaj aperas multaj informjoj per kiuj ili sukcese varbas novajn membrojn.

  • Ed Robertson el Skotlando informis pri agado en Edinburgo kiu povus esti ekzemplo bona por grandurboj. Nome en grandurboj kutime vivas pluraj esperantistoj el aliaj landoj. E-societo povas serĉi kaj trovi ilin kaj organizi komunajn renkotiĝojn en publikaj bierejoj kaj amuzejoj kie apud biero (aŭ viskio) oni povas prezenti eksterlandanojn kiuj diru ion pri siaj landoj ĉu publike interkonsente kun gastejestro ĉu simple en rondo de esperantistoj, kiun povas aŭdi aliaj gastoj.

  • Z.Tišljar prezentis interesan kunvenon de Esperantistoj en Berlina klubo kiuj okaze de eniro de Kroatio en EU aranĝis skype-kontakton inter la berlinaj klubanoj kaj du esperantistoj el Zagrebo kiuj rekte prelegis pri Kroatia E-movado kaj povis vive respondi al demandoj de la klubanoj. Interesa maniero uzi modernajn rimedojn ene de E-societoj.

  • Thierry Saladin proponis ke Esperantistoj povas organizi surstratajn elmontrojn de Esperanto, irante grupe kun T-ĉemizoj reklamantaj Esperanton kaj portante banderolojn informantaj la lokan publikon pri eblo lerni E-on (ekzemple propagandante la portalon lernu.net).

  • Interesajn spertojn havis kelkaj urboj en Eŭropo pro alveno de bonaj esperantistoj el aliaj landoj. La movadon en iu pola urbo en lasta deko da jaroj esence plivigligis juna ruso kiu venis studi tien kaj enkondukis novajn metodojn kaj viglan reklamadon inter studentoj, la movadon en krizaj jaroj dum la naŭdekaj jaroj en Slovena urbo Maribor gvidis alveninto el Kroatio kaj estas kelkaj similaj ekzemploj. Eble por krizantaj societoj kiuj tamen havas monon aŭ ejojn estus solvo inviti iun junan aktivulon el malpli riĉa lando, ke tiu transprenu la lokan agadon.

  • INFORMADO KAJ PUBLIKAJ INFORMILOJ PRI ESPERANTO LIGE AL LA KONGRESO

1.La ĉefauspicianto de la kongreso estis prezidento de la ŝtato Kroatio Ivo Josipović kiu akceptis la esperantistan delegitaron la 11-an de junio en sia prezidentejo en Zagrebo. Li interparolis kun 7 esperantistoj (Sean O Riain, Zlatko Tišljar, Nikola Rašić, Anto Mlinar, Spomenka Štimec, Boris Di Costanzo kaj Đivo Pulitika) akceptis subteni la proponon de EEU al Strasburgo pri esperanta Euroscola kaj aparte interesiĝis pri muzika kreado en Esperanto ĉar profesie li estas muzikisto. Li petis sendi al li E-tradukon de la kroata himno kaj informon pri E-muziko.

  • Lia aŭspicio donis al la kongreso apartan signifon pro kiu pri ĝi interesiĝis pli da ĵurnalistoj ol kutime. La aŭspiciantoj estis ankaŭ la urbestraro de la urbo Rijeka kaj la regionestraro de la regiono Primorsko-Goranska. Al la graveco kontribuis ankaŭ la partopreno de membro de kroatia parlamento Milorad Pupovac.

  • Pro tio la urbestraro de Rijeka oficiale kunvokis konferencon por ĵurnalistoj kiu okazis la 1-an de julio en Rijeka kaj partoprenis 5 ĵurnalistoj de televido, radio kaj gazetaro. La sekvo estis 4 televidaj elsendoj en loka urba televido, pluraj radio elsendoj kun diversaj intervjuoj kaj kelkaj tagĵurnalaj artrikoloj. Dum la konferenca malfermo partoprenis ankau 6 ĵurnalistoj kaj la tutnacia televido.

  • Krom tio la urbo mem dismetis tra la tuta urbo afiŝojn kun la kultura programo de la kongreso invitante la urbanojn veni al la koncertoj malfermaj por ĉiuj. Super la ĉefstrato de Rijeka (Korzo) estis pendigita grandega banderolo kun la titolo »10-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio«

  • La tagĵurnalo Novi list aperigis kiel apartan aldonaĵon la kulturan programon de la kongreso.

  • Oni devas diri ke la informa valoro de la kongreso estis escepte granda.

  • Dum la kongreso grupeto da junaj esperantistoj el Zagrebo kunmetis informan bultenon pri la kongreso kiun ili dissendis al pluraj ĵurnalistoj kaj la ĉefa kroatia informagentejo HINA.

  • Por interna dokumentado Krunoslav Tišljar filmis programerojn de la unuaj tri tagoj de la kongreso. Pri la cetero ni klopodas kolekti fotojn de diversaj individuaj partoprenintoj.

  • KROMAJ ARANĜOJ LIGE AL LA KONGRESO

  • ANTAŬKONGRESO

La antaŭkongreson organizis David Rey Hudeček kaj ĝi okazis inter la 2-a kaj 6-a de julio. La antaŭkongreso havis pure turisman karakteron. La partoprenintoj loĝis en Biograd na Moru kaj de tie ĉiutage vizitis diversajn atrakciajn celojn en Kroatia ĉirkaŭaĵo. Partoprenis 12 personoj kaj 3 organizantoj: entute 15 personoj.

  • KROATA TAGO

Kroatia E-Ligo reklamis la kongreson inter siaj membroj kaj decidis organizi antaŭkongrese (la 6-an de julio inter la 13-a kaj 18-a horo) kunvenon de kroatiaj esperantistoj sub la nomo „Kroata Tago“. KEL organizis aŭtobusan vojaĝon por partoprenantoj en tiu aranĝo el Zagrebo. La programon malfermis Denis Tišljar ludante kelkajn ariojn per saksofono. Dum la 3 komencaj horoj trideko da kroataj esperantistoj diskutis pri la nuna stato de la movado en Kroatio kaj poste organizis komunan vespermanĝon kiun partoprenis ankaŭ multaj eksterlandaj esperantistoj jam alvenintaj al la hotelo. Vespere la partorenintoj de Kroata Tago spektis la folkloran programon kaj nokte reveturis Zagreben.

  • KONGRESAJ REZOLUCIOJ

Dum la ferma kunsido de la kongreso la 12-an de julio 2014 la kongresanoj akceptis baze de la propono de la prezidanto la jenajn kongresajn rezoluciojn:

1.Rezolucio dediĉita al UEA

La asembleo de EEU unuanime rekomendas al UEA okazigi la UK-on de 2016 en Nitra, Slovakio pro la sekvaj kialoj:

1. UK neniam ĝis nun okazis en SLovakio.

2. Slovakio la unuan fojon prezidos Eŭropan Konsilion de la 1-a de julio 2016 dum 6 monatoj.

Por slovakia ŝtato estas grave en la periodo de la prezidanteco havi grandajn internaciajn eventojn kiujn ili povas prezenti kiel partojn de sia programo dum la prezidanteco.

3. Pro tio la politikaj kaj ŝtataj instancoj  estas pli malfermitaj al la internacia komunikado kaj al la bezono de egalrajteco en la komunikado.

4. Pro la centra geografia situo de Slovakio en Eŭropo, ĝi estas facile atingebla per kvar aerhavenoj (Vieno, Brno, Bratislavo kaj Budapeŝto), per trajnaj,  aŭtaj kaj aliaj vojoj kiel por okcidentaj tiel ankaŭ por orientaj  eŭropaj esperantistoj.

5. Nitra havas du universitatojn kun 20.000 studentoj kaj disponas pri granda kvanto da  malmultekostaj loĝeblecoj apud la kongresejo. 

6. Sperta teamo, kiu sukcese organizas SESojn  (somerajn E-studadojn) dum deko da jaroj estas eminenta por formi efikan LKK-on.

7. Sekve ekzistas fortaj objektivaj kialoj por elekti Slovakion por organizi Universalan Kongreson ĝuste en la jaro 2016.



2.Rezolucio dediĉita al Eŭropa Komisiono kaj registaroj de EU-landoj:

  • La kongreso substrekas la gravecon de lingva justeco, kiel ero de la ĝenerala justeco;

  • atentigas pri la neceso, ke EU evoluigu kulturan politikon;

  • bedaŭras la decidon de la itala EU-prezidanteco forigi la francan kaj germanan lingvojn de sia prezidanteca retejo. Tiu decido rekte kontraŭas la oficialan EU-politikon de multlingvismo kiun decidis la EU-ĉefoj de ŝtato kaj registaro en la Eŭropa Konsilio de Barcelona en 2002;

  • konsideras, ke la retejo de ĉiu EU-prezidanteco devus esti en ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj, por alparoli ĉiujn civitanoj en la 28 EU-landoj egalrajte, kaj tiel alproksimigi la eŭropan integriĝon al la civitanoj;

  • konsideras, ke la kosto de tia retejo ne estas pravigo, ĉar temas nur pri salajroj de ĉirkau 50 tradukistoj dum 6 monatoj, ĉiun 14-an jaron;

  • substrekas la gravecon de la kantado de la eŭropa himno far civitanoj el diversaj EU-landoj kune en neŭtrala lingvo por antaŭenigi eŭropan identecon harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj;

  • atentigas, ke la Civilsocia Platformo por Multlingvismo, starigita far la Eŭropa Komisiono en 2009, rekomendas praktikajn testojn en lernejoj por ekscii kiu dua lernota lingvo plej kuraĝigas la sekvan lingvolernadon, kaj apelacias al ĉiu EU-Membroŝtato starigi tiajn programojn en siaj lernejoj, laŭ la supremenciita oficiala EU-politiko, ke ĉiu lernu 3 lingvojn, la denaskan kaj 2 aliajn;

  • rekomendas al la Eŭropa Komisiono tradukigi la raporton de la Civilsocia Platformo por Multlingvismo de junio 2011 al ĉiuj 24 oficialaj EU-lingvoj;

  • rekomendas al ĉiuj EU-membroŝtatoj studi la slovakan modelon de Eŭropa Konvencio por plie engaĝi la civitanojn en la eŭropa integriĝo.




  • Rezolucio rilata al kongrestemo:

Post fakaj prelegoj pri la kongresa temo, la kongreso konstatis, ke



  • ekzistas tendenco en la tutmondiĝo, ke fortiĝu supera lingvo, metanta ĉiujn aliajn lingvojn en duarangan pozicion;

  • ekzistas minimume 2 vojoj por plibonigi tiun staton: 1) ke oni kreu artefaritajn regionajn lingvojn baze de lingva parenceco, ekzemple meza slava, latinida kaj ĝermana lingvoj; 2) ke oni uzu neŭtralan lingvon por tuta Eŭropo;

  • por komenci la procezon de plijustigo de lingvaj rilatoj, ĉiu civitano senescepte, devus rezigni pri la uzo de la propra lingvo por komunikado inter malsamlingvanoj.


Elŝuti 42.65 Kb.

  • KONGRESA TEMO »JUSTA EUROPO KUN JUSTAJ LINGVAJ RILATOJ«
  • DIVERSAJ KONGRESAJ PROGRAMOJ
  • KULTURAJ PROGRAMOJ DUM LA KONGRESO EN RIJEKA 2014
  • STRATEGIO DE EEU POR LA ESTONTO
  • IDEOJ PRI NOVSPECA AGADO LOKNIVELE
  • INFORMADO KAJ PUBLIKAJ INFORMILOJ PRI ESPERANTO LIGE AL LA KONGRESO
  • KROMAJ ARANĜOJ LIGE AL LA KONGRESO

  • Elŝuti 42.65 Kb.