Unua paĝo
Nia teamo
Kontaktoj
Pri ni

    ĉefpaĝo


Orfiŝeto kaj la Glacia Monto Poste Orfiŝeto sekvis la rivereton ĝis la riverego, kaj la riverego fluis tra dezerta loko. Strange, pensis Orfiŝeto, ke apud la akvofluo ne kreskas arboj aŭ arbustoj

Elŝuti 416.66 Kb.

Orfiŝeto kaj la Glacia Monto Poste Orfiŝeto sekvis la rivereton ĝis la riverego, kaj la riverego fluis tra dezerta loko. Strange, pensis Orfiŝeto, ke apud la akvofluo ne kreskas arboj aŭ arbustoj




paĝo2/2
Dato14.03.2017
Grandeco416.66 Kb.

Elŝuti 416.66 Kb.
1   2
metamorfozo vekis unue teruron en Anna.
Metamorfozo - de la greka μετα- (meta), kiu indikas ŝanĝon, kaj μορφή (morphè), formo- estas procezo, laŭ kiu objekto aŭ ento ŝanĝas laŭ formo; temas ĝenerale pri la signifoj aluditaj de la latina radiko, kiu aperigis la vorton transformo en la Latinida lingvaro kaj Esperanto.
La ideo, ke iu povas tiel rapide ŝanĝiĝi forte skuis ŝin. Sed en la sonĝajn pensojn de Anna venis la ideo, ke la meduzo similas al pluvombrelo fermiĝanta kaj malfermiĝanta, kaj tio elvokis rideton ĉe la dorma buŝo. Panjo rimarkis la rideton kaj sentis pli da trankvilo pri la kara infano. Ŝi kisis ŝian frunton. La venontan matenon estis grize kaj pluvis, sed en la ĉambro de Anna brilis blua lumo. Mi vidis la lumon elradiantan de sub ŝia pordo sed ne enrigardis, timante veki Annan dum ŝi bezonas dormadon. Eble vizitis ŝin lumradianta kuracanta anĝelo – ĉiukaze ne indas interrompi la okazaĵon. Post kelka tempo mi aŭdis la voĉon de Anna kaj frapis ĉe la pordo. Ene mi vidis, ke Anna parolas al malgranda meduzo, kiu elradias bluan lumon kaj ŝvebas en la aero antaŭ Anna. La meduzo ne eligis iun ajn sonon – ĝi simple ŝvebis en plena trankvileco. “Ĉu ne unuarange?” ĉirpis Anna. “Mi renkontis ŝin pasintnokte, kiam ŝi venis pardonpeti pro la vundo. Kiel afable! Kaj mi kredis, ke kiam mi vekiĝos ŝi foriros, kiel Mirlando por Alico, sed mi devigis Meduzeton promesi, ke ŝi restu almenaŭ ĝis la matenmanĝo, por ke ŝi renkontu vin kaj Panjon.” Panjo enŝovis la nazon en la dormoĉambron kaj krietis pro surprizo. Ŝi trifoje profunde enspiris kaj elspiris, kaj laŭte kalkulis ĝis dek (jen ŝia kutima maniero trankviliĝi post io streĉa). Tio ŝajnis efika, ĉar Panjo bone ekregis sin dum ni prezentis nin al Meduzet’. La tentakloj iom leviĝis kiam ni salutis, kaj mi havis la senton, ke tio estas afabla gesto en la maro. Anna demandis, “Panjo, Meduzet’ estas malsata. Ĉu ŝi povas resti por la matenmanĝo?” “Kara, mi ne scias, ĉu via febra sonĝo manĝu kun ni”, diris Panjo. “Mi ne sonĝas!” diris Anna. “Ankaŭ vi povas vidi Meduzeton!” “Nu, ni ĉiuj spertis la premon de la hieraŭaj eventoj”, diris Panjo. “Porti mian karan filinon al hospitalo – estas terure! Eble la meduzo estas ia komuna halucino.” Meduzet’ sekvis Annan al la kuirejo, kie Panjo jam pretigis ovojn kaj ŝinkon. Diris Panjo al mi: “Bonvolu verŝi plian tason da oranĝa suko kaj preni aldonan teleron.” Ĉiuj sidiĝis, krom Meduzet’, kiu ŝvebis super sia telero kaj tentaklumis la frititajn ovojn kaj ŝinkon. De tempo al tempo ŝi prenis peceton da manĝaĵo kaj enŝovis ĝin tra nevidata faŭko. Dum pluraj momentoj la peceto estis videbla en la blua meduzkorpo, antaŭ ol ĝi dissolviĝis. Panjo tusis por interrompi la malĝentilan gapadon kaj demandis min, pri kio mi lernos morgaŭ en la lernejo. Mi nur murmuris ion pri matematiko kaj volis reveni al la ovoj, sed Anna peris de Meduzet’ demandojn. Kia matematiko? Algebro. Ĉu malfacile? Ne tre. Ĉu longe mi studis algebron? Ĉu matematiko plaĉas al mi pli, ol aliaj studoj? Kion opinias la aliaj studentoj en mia klaso pri algebro? Anna riproĉis Meduzeton pro la troa scivolemo, kaj Meduzet’ retiriĝis iomete. Per Anna ŝi faris komplimenton al Panjo pro la manĝaĵo. “Ne tiel bone oni manĝas en la maro”, diris Anna. “Kompreneble, kara”, diris Panjo. “Ĉu vi kaj kaj via febra sonĝo volas viziti la kuraciston post la matenmanĝo? Se jes, mi aĉetos por vi ion bongustan ĉiposttagmeze.” “Tio devas esti duoble bona, ĉar hieraŭ vi promesis al mi ion bongustan se mi kuraĝus naĝi en la maro, kaj mi kuraĝis, sed ĝis nun vi aĉetis nenion por mi!” Mi atendis, ke la meduzo foriros antaŭ la vizito al la kuracisto – scienco certe fortimigos tiun ĉi fantazion. Sed Anna diris, ke Meduzet’ volas vidi tiun kuraciston kaj konstati, ĉu ŝi estas febra sonĝo ankaŭ por li. La kuracisto longe palpis Annan kaj studis ŝian vundon sub lupeo dum Meduzet’ ŝvebis ĉirkaŭ Anna kaj interesite sekvis la okazaĵon. “Ne tiel bone oni kuracas en la maro”, diris Anna. Fine la kuracisto deklaris, ke temas pri sana knabino kaj sana meduzo, kvankam iom nekutimaj. Panjo demandis, ĉu povas esti komuna halucino, eble pro ekscitiĝo aŭ laborpremo. La kuracisto diris, ke li ĵus revenis de ferio dum kiu li multe malstreĉiĝis. Tial estas malverŝajne, ke ankaŭ li spertis komunan halucinon pro ekscitiĝo aŭ laborpremo. “Tamen, kara sinjorino, mi konsilas, ke vi trinku duonglason da ruĝa vino ĉiutage.” “Ĝis malaperos la meduzo?” demandis Panjo. La kuracisto gratis la nazon. Reveninte al la aŭto, Panjo demandis, ĉu Anna eble volas sidi sur la antaŭa seĝbenko kun ŝi. Ĝis nun Anna neniam rajtis sidi sur la antaŭa benko, kaj tio devis esti honoro. Anna tamen diris, “Mi preferus la malantaŭan kun Meduzet’. Eble la fratino volas?” Sed por mi sidi antaŭe ne estis nova – jam kelkajn jarojn mi estis sufiĉe aĝa. Hejme Panjo vokis Annan en la kuirejon. “Ĉu vi volas helpi min pri la kuko por via avino? Postmorgaŭ ŝi aĝos sesdek du!” Anna nee skuis la kapon. “Mi kaj Meduzet’ iros al la biblioteko.” “Kara, mi ne povas porti vin kaj vian febran sonĝon al la biblioteko. La kukon ni devas baki, kaj … ” “Vi ne devas, Panjo. Mi rajdos la biciklon.” “Sed estas danĝere! La stratoj estas aŭtoplenaj … ” “Panjo, mi ne estas infano! Mi zorgos pri la stratoj kaj ĉio estos bona! Meduzet’ helpos.” “Vi ne rajtas iri. Bonvolu elpreni la ovojn kaj buteron el la fridujo.” Anna forkuris en sian dormoĉambron kun Meduzet’ kaj laŭte fermis la pordon. La bruo efikis al Panjo kiel pistolpafo. Tiun posttagmezon Panjo sidis en mia dormoĉambro kaj longe parolis. Mi volis legi sed sentis la devon de bonkonduta filino aŭskulti. “Ĉu vi kredas, ke estas danĝere? Ni preskaŭ perdis Annan hieraŭ”, ŝi ploretis. “Kio okazus, se tiu meduzaĉo denove vundus ŝin, eĉ hazarde?” Mi diris, ke ĉi tiaj strangaĵoj neniam longe daŭras. Se temas pri komuna halucino, ni ĉiuj baldaŭ malstreĉiĝos, kaj se temas pri iu miraklo, nu, mirakloj estas nur portempaj, kaj se temas pri iu enpuŝiĝo el la fabela mondo, indas memori, ke ĉiu oldulo kun enormaj flugiloj finfine forflugas, kaj ĉiu malaperinta nazo regluiĝas al la ĝusta vizaĝo. Mi lernis pri tio en mia kurso pri literaturo. “Kion vi diras, infano? Nazoj kaj flugiloj?” Panjo sulkigis la brovojn. Lunde Anna petegis Panjon skribi klarigon pri la komuna halucino al sino Hanigan, la lerneja instruisto. Sino Hanigan grumblis pri la manko de skribotabloj, sed fine permesis, ke Meduzet’ restu en la klasĉambro. Rikardo, kiu sidis apud Anna (kaj tial apud Meduzet’), forte plendis, ke li havas alergion kontraŭ ĉiaj marestaĵoj, ke la blua lumo, kiun elradias Meduzet’, ĝenas liajn okulojn, kaj ke io odoraĉas. Sed tiu Rikardo jam tro multe kriadis pri alergio kontraŭ kreto, do sino Hanigan ne aŭskultis liajn plendojn, kaj Meduzet’ provis malfortigi iom sian bluan lumon, kaj la odoraĉon oni forigis kiam Rikardo malkovris, ke li ne forĵetis sandviĉon, kiun li alportis por tagmanĝo la pasintan semajnon. Dum la paŭzo Anna estis ĉirkaŭita de scivolemuloj. La knaboj volis vidi la vundon, kaj la knabinoj demandis: ĉu estis timige en la hospitalo, kaj ĉu ŝi timis, ke ŝi mortos, kaj ĉu Panjo aĉetos por ŝi ion bongustan, ĉar ŝi tiel bonkondutis dum la afero? Nur Rikardo demandis pri Meduzet’: kion manĝas Meduzet’, kaj kio interesas ŝin? Anna diris, ke Meduzet’ manĝas ovojn kaj ŝinkon kaj interesiĝas pri algebro. La respondoj kontentigis la scivolemulojn kaj ne elvokis pliajn demandojn. Vespere brosante la dentojn mi aŭdis Annan. “Meduzet’, vi ne foriros, ĉu? Bonvolu, bonvolu resti, almenaŭ unu tagon plu! Panjo ekŝatos vin, mi certas.” Panjo, kiu sidis ekster la dormoĉambro kaj aŭskultis ĉion, komencis plori ree. “Kaj kio, se la meduzaĉo denove atakos mian karulineton?” ŝi diris. “Estas maldece kaj kontraŭnature, ke meduzo restu inter homoj.” La venontan matenon Panjo ŝtele enrigardis en la ĉambron de Anna. Meduzet’ ankoraŭ ŝvebis apud la lito, kaj Anna dormis trankvile kun rideto sur la vizaĝo. La saman bildon vidis Panjo la sekvan matenon, kaj la postsekvan. Tiam Panjo decidis, ke eble ŝi ignoru Meduzeton dum la tuta tago, sed eĉ post tio, Meduzet’ akompanis Annan ĉien. Mi neniam vidis ilin disaj eĉ je du metroj. Estis kvazaŭ Anna estis anstataŭaĵo por akvo – ekster la influo de Anna, Meduzet’ ne povus vivi. Post kiam Anna kaj Meduzet’ englutis la matenmanĝon kaj forkuris, Panjo alparolis min. “En via fabelo, kiel oni forigis la oldulon kun enormaj flugiloj?” “Li foriris propravole, post kiam li ne plu estis utila.” “Nu, tio neniam okazus. Kio alia?” “Foje kiam la geknaboj plenkreskiĝas la magiaj vizitantoj malaperas.” Panjo neis. “Aŭ ili eksopiras la hejmon, aŭ konsciiĝas, ke nia mondo ne akceptas ilin, aŭ ili mortas savante ies vivon.” Panjo dankis min kaj komencis lavi la telerojn. La postan semajnfinon Panjo proponis al ni familian ferion al la maro. Tio ege malfeliĉigis Annan, kaj eĉ la blua lumo de Meduzet’ iom paliĝis kiam la familio enaŭtiĝis. “Estas simple ne dece”, flustris Panjo al mi, “ke Meduzet’ ankoraŭ ne foriris. Gasto estas kiel fiŝo – ambaŭ baldaŭ komencas odoraĉi, kaj hazarde tiu ĉi gasto estas fiŝo.” “Meduzo ne estas fiŝo”, mi diris. “Ĝi estas senvertebra.” Ĉe la maro, Anna petis la flosflugilojn. “Karulineto, flosflugiloj estas por infanoj”, diris Panjo. “Vi ne estas infano, ĉu?” Anna indigniĝis kaj rigardis al Meduzet’. La duopo eniris en la akvon sen flosflugiloj. Timeme Anna naĝis iom post iom pli foren de la plaĝo, kaj malaperis sub subita ondo. Panjo tenis la spiron. Ĉu Anna estas en morta danĝero? Ĉu la stranga estaĵo oferas sin por savi ŝian vivon? La ondo disiris en dekmil blankajn gutojn laŭ la sabla strando, kaj Anna reaperis ridante kaj aplaŭdante, kaj Meduzet’ ankoraŭ ŝvebis apud ŝi. “Panjo, vi pravas, estas multe pli amuze sen tiuj infanecaj flosflugiloj! Vidu, mi povas naĝi ĝis la profundo!” Je tiu momento mi vidis en Panjo nek malesperon nek akcepton, sed rezignon. Dum la venontaj monatoj la vivo hejme kaj en la lernejo plene kutimiĝis al Meduzet’. Anna laciĝis de konstanta demandoperado, do ŝi akiris por Meduzet’ plumon kaj paperon. Dum longaj horoj la duopo ekzerciĝis en manskribado; fine Meduzet’ scipovis skribi eĉ kursive. Meduzet’ finis la lernejan jaron kiel gasto, sed kiam la nova jaro komenciĝis, ŝi estis enregistrita kiel oficiala studento. Ŝi havis bildon en la lerneja jarlibro. Mi trarigardas la familiajn fotoalbumojn kaj vidas Meduzeton en ĉiu bildo, en kiu aperas Anna: ĉe la Kampara Foiro, ĉe la avino en la Sudo, eĉ ĉe la fino de la universitato, kiam ambaŭ – Anna kaj Meduzet’ – diplomiĝis pri marbiologio. Nun la nedisigeblaj amikinoj – oni povus diri fratinoj, sed Anna kaj Meduzet’ rilatas multe pli intime unu al la alia, ol al mi – partoprenas sciencajn esplorojn en la Suda Pacifiko. Panjo provas telefoni al ili almenaŭ ĉiumonate, sed la konversacioj estas mallongaj kaj supraĵaj. Ege malofte ili venas viziti nin, kaj nur je Kristnasko ni ricevas leteron kun la eleganta manskribo de Meduzet’. El la Taglibro pri la Okcidenta Vojaĝo Post kiam ni eliris el la vilaĝo de la dukapuloj, ni iris norden, sekvante la riveron Oĉahoĉe – “la riveron de glacio”. La nomo ŝajnis al ni stranga, ĉar la vetero en tiu ĉi parto de la lando estas milda, kaj ni ne povis imagi, ke glacio iam flosus en la rivero Oĉahoĉe. Glacio estas transportata ducent mejlojn el la nordo kaj konservata en grotoj. “De kie venas tiu nomo?” ni demandis nian gvidanton. Li diris simple “baniĝantaj junulinoj”. Por kompletigi mian taglibron, mi petis la plenan rakonton – kun ĉiuj detaloj pri la baniĝantaj junulinoj. Nia gvidanto emfazis, ke temas pri “lunulinoj”, ne “junulinoj”. Ĝis la fino de sia vivo li havis malfacilaĵojn pri nia lingvo. Nia gvidanto klarigis per malrapida voĉo, kvazaŭ li parolis al infanoj. Lunulinoj venas kompreneble de la luno, kiu estas farita el glacio. Tio estas memevidenta. La suno estas varma kaj donas varmon al la tago; la luno estas malvarma kaj frostigas la noktan aeron. Se oni sidas ekstere dum somera tago, oni sentas pikadon de varmegaj radioj sur la kapo; se oni kuŝas ekstere dum la nokto, oni sentas malvarman elspiron. Matene restas roso, kiu estas la fandiĝintaj kristaloj de la lunlumo. De tempo al tempo, la lunulinoj venas al la tero per sia kaŝita vojo apud la rivero Oĉahoĉe, kie ili banas sin. Kial? Por amuzo, esploro, saniĝo, refreŝiĝo. Same oni refreŝigas fiŝon, kiu estis konservita inter glacio kaj pajlo. Por la lunulinoj bani sin estas frandaĵo, ĉar pro la malvarmo mankas kuranta akvo sur la luno. La lunulinoj ridegas, plaŭdas, lasas la akvon tragliti siajn harojn, kaj poste ili kuŝiĝas sur la rokoj por sekiĝi, ĉar ili mortus de malvarmumo se ili revenus al la luno kun malseka haŭto. Estis iom da senco en la sovaĝaj ideoj de nia gvidanto. Verŝajne niaj prauloj havis similajn nociojn. Scienco kaj teknologio ankoraŭ forbalaas la polvon de malnovaj superstiĉoj, eĉ inter ni, kleruloj. Ekzemple, ni nun scias, ke malgraŭ la kredoj de sovaĝuloj, kuranta akvo troviĝas sur la luno. Niaj modernaj teleskopoj vidas kanalojn, tra kiuj la akvo fluas. Tion ni provis klarigi al nia gvidanto, sed li insistis pri la lunulinoj kaj diris, ke li montros al ni ilian banlokon. Sibley, la profesoro, avertis nin pri la grekaj legendoj, en kiuj soldatoj, esploristoj aŭ ĉasistoj hazarde malkovras la banlokon de diino. Pozitivaj rezultoj maloftas. Plej ofte la soldatoj fariĝas porkoj aŭ saloturetoj. Sed Sibley jam montris sian timemon. La kara leganto memoru, kiom li freneziĝis apud la ŝtonaj kapegoj. Krome, estas certe, ke la lunulinoj de tiu ĉi regiono neniam surgrimpis Olimpomonton. Anslow estis tro entuziasma pri la lunulinoj, kaj mi devis averti lin denove kontraŭ malpiaj pensoj. Mi ne volis prokrasti nian nordan iron, sed nia gvidanto klarigis, ke nia vojo pasas proksime al la banloko, kie estas krome bela aro de dolĉaj pomujoj. Ne pro scivolemo sed pro komplezemo mi konsentis. Duontagon ni iris norden sekvante ĉaspadon inter pinoj, kiu kondukis nin for de la rivero Oĉahoĉe. La tereno fariĝis pli kaj pli kruta, sed la montoj restis dense arbokovritaj. Eĉ post tagmezo la suno ne facile trapenetris la folioplafonon, kaj ni daŭrigis plurajn horojn sen bezono refreŝiĝi. Iom post la tria nia gvidanto montris al ni mallarĝan padon, kiun ni devos sekvi suben, reen al Oĉahoĉe kaj la banloko. Ĝi kondukis nin tra mallarĝa valo. La falintaj arbotrunkoj donus perfektan kaŝlokon al malamiko, se iu celus embuski nin. Sed mi ne elprenis la pafilon, ĉar nia gvidanto jam montris, ke li estas fidinda kaj perceptema. Li ne kondukus nin al pereo, ĉar li jam dividis panon kun ni. La pado sekvis la fundon de la valo, kaj mi surpriziĝis, ke mankis obstakloj. Branĉoj ne baris nian vojon, kaj neniuj ŝtonoj kuŝis subpiede. La afero estis nur kuriozaĵo, ĝis ni rimarkis ponteton super mallarĝa fendo. Dudek paŝojn for, ŝtuparo helpis al ni malsupreniri deklivon. Mi tre surpriziĝis trovi tiajn artefaritaĵojn en la sovaĝa arbaro. Nia gvidanto klarigis, ke la lokaj triboj prizorgas la padon kaj riparas la pontetojn kaj ŝtupojn kiam necesas, sed la artefaritaĵoj mem estas antikvaj. Kiam prema sekeco kaj sufoka varmego alvenas al la lokaj triboj, tio estas signo, ke io baras la padon al la malvarma rivero. Junuloj venas por faciligi la vojon de la refreŝigaj ventoj kaj akvoj. Sibley rimarkis, ke la ŝtonoj estas riveraj – rondaj kaj glataj. Eble ŝtormaj ventoj pelas akvon el la rivero kaj en la valon, li diris. Sed tiajn ŝtormojn, kiaj povas ŝanĝi la fluon de rivero, mi vidis nur en Rusio, kiam la maraj blovoj repuŝas la riveron Neva. Post nelonge ni aŭdis la plaŭdan kuron de akvo, sed subite, ŝtona muro baris la padon. La ekzisto de la muro kaj la barita pado ne kongruis kun la kredoj pri varmego. Antaŭe mi pensis, ke la sovaĝula menso ne kapablas vidi tian malkongruecon, sed dum tiu ĉi vojaĝo mi lernis, ke la religioj kaj superstiĉoj de la sovaĝuloj ofte estas surprize komplikaj kaj havas klarigojn por multaj ŝajnaj problemoj. Nia gvidanto pensis pri la afero kaj diris, ke verŝajne la muro fariĝas trairebla dum necesaj momentoj. Alie la malvarmaj ventoj blovus ade kaj farus frostovalon el la tuta regiono. La ŝtonoj en la muro estis dense amasigitaj por krei barilon dikan je kelkaj futoj kaj altan nur kvar aŭ kvin futojn. La muro etendiĝis ambaŭdirekte ĝis la fino de nia vidpovo, kaj nia gvidanto diris, ke ĝi sekvas la riveron je pluraj mejloj. Sibley emfazis, ke tia muro estus utila por haltigi inundojn, sed la afero ŝajnis al mi pli militaspekta. Tamen sperta militisto ne konstruus tian muron apud rivero, ĉar la rivero mem estas natura barilo al invadantoj. Ni demandis nian gvidanton, ĉu li rajtas iri trans la muron. Li skuis la kapon nee, sed Anslow jam transsaltis ĝin kaj vekriis pro malbona surteriĝo. Sur la alia flanko de la muro troviĝis malprofundaj truetoj, sufiĉe grandaj por unu kuŝanta homo. Ni ne vidis ilin antaŭe, ĉar ili troviĝis tuj apud la muro, en ĝia ombro. La truetoj pli klare pruvis mian supozon pri la milita celo de la muro. En tiaj truoj soldatoj povas kaŭri inter sagopafadoj aŭ atendi ĝis malamikoj transsaltos la muron kaj tiam piki ilin de malantaŭe. En multaj truoj ni trovis malnovajn bluajn tolaĵojn. La blua koloro estis neatendita, ĉar mankas al la sovaĝuloj la bezonataj kolorigiloj. Sibley konservis specimenon. Kelkajn paŝojn trans la muro troviĝis larĝaj plataj rokoj kaj finfine la rivero mem, kiu en tiu ĉi loko vastiĝas kaj malprofundiĝas. Anslow deprenis la botojn, ĉar li volis bani la piedojn, sed nia gvidanto metis sian manon sur la frunton – gesto, kiu signifas en la sovaĝula idiomo “ne fari”. Anslow ruĝiĝis kaj plendis al mi, ke la funguso, kiu infektis liajn piedojn, bezonas regulan banadon. Mi silentigis lin kaj diris, ke prefere li banu la piedojn per akvo el sia propra akvujo. Ofendinte nian gvidanton, ni pereus en la sovaĝa arbaro. Nia gvidanto montris al ni la pomujojn, kiuj troviĝis sur la permesata flanko de la muro. Ni ĉiuj rikoltis la maturajn fruktojn de la malaltaj branĉoj. Anslow kuraĝis grimpi pli alten – liaj piedoj ŝajne ne multe ĝenis lin. Dum ni plenŝtopis niajn pakaĵojn, la vespero enŝteliĝis. Pro la densaj arboj kaj la profunda valo, la krepuska suno rapide malaperis el la ĉielo kaj lasis nin en kreskanta malhelo. Mi ordonis, ke ni starigu la tendojn kaj vespermanĝu. Nia progreso estis nekontentiga. Mi diris, ke morgaŭ ni ne flankeniros por pomoj aŭ superstiĉoj, sed kun duobla rapideco sekvos la ĉaspadon norden. La lunulinoj okupis niajn pensojn denove dum ni kuiris vespermanĝon kaj malpakis la lankovrilojn. Nia gvidanto distris nin per unu el la sovaĝulaj mitoj. Li rakontis pri la malpermesita amo inter lunulino kaj indiĝeno, kiu nomiĝis Adakote. Neniam ili povus kunvivi en paco inter siaj popoloj. Do, ili konstruis loĝdomon en la altaj montoj, kiuj en somero similas la valon de la indiĝeno kaj en vintro similas la glacian lunon. Oni vidas la tombojn de li kaj de la rave bela edzino se oni sekvas la militvojojn trans la valo. Rave bela edzino! Tiu penso lumigis niajn sonĝojn – krom por Sibley, kiu havis la unuan deĵoron. Kelkajn horojn poste li vekis min por mia vico, kaj mi prenis la gardodevon dum la aliaj dormis. La steloj kaj la luno estis apenaŭ videblaj malantaŭ la folioj kaj branĉoj. Malvarma vento blovis de la rivero, do mi kaŭris malantaŭ la muro. Sed aŭdiĝis neatendita bruo de la alia flanko, kvazaŭ plaŭdado en la rivero. Mi levis la okulojn super la rokojn. La rivero estis plene lumigita de pala lunlumo. Junulinoj baniĝis kaj naĝis en la kuranta akvo. Mi klare vidis ilin, ĉar ili estis nur dek paŝojn for. Unue mi rimarkis iliajn harojn, kiuj estis longaj kaj blankaj. Ilia haŭto estis blublanka, kaj ŝajnis des pli pala pro la lunlumo. Ankaŭ iliaj lipoj estis bluaj. Mi atendis vidi bluajn okulojn, sed iliaj okuloj fakte estis malgrandaj kaj tute nigraj (fakto, kiun mi povis konfirmi poste). Iliaj oreloj estis nekutime longaj – tri poleksojn pli longaj, ol normalaj, kaj iliaj nazetoj estis suprenturnitaj, kiel tiuj de kunikloj. La vizaĝtrajtojn oni ne povis nomi fajnaj aŭ rafinitaj, sed iliaj graciaj movoj kompensis la strangecon de iliaj vizaĝoj. La lunulinoj jam estis nudaj, kaj iliaj bluaj roboj kuŝis sur la riverbordo. Mi devas konfesi, ke mi permesis kelkajn malĉastajn pensojn eniri mian kapon. La kara leganto bonvolu pardoni, ke mi frandis la vidaĵon, ĉar delonge nia ekspedicio estis for de la gracia beleco, per kiu la civilizita koro nutras sin. Dum niaj vojaĝoj ni renkontis plurajn virinojn el inter la sovaĝuloj, sed iliaj malfacilaj vivoj faris ilin fortaj kaj dikbrakaj. Fojfoje tiuj sovaĝulinoj estis belaj, sed neniam graciaj – nur ripozo kaj facileco kreas gracion. La ludantaj lunulinoj memorigis min pri pacaj, senzorgaj horoj. Kvankam la malvarma aero ankoraŭ blovis de la rivero, mi sentis en la koro iun varmecon, kiel dum refreŝiga printempa tago. Sibley certe parolus pri grekaj nimfoj, kaj ĝuste tial mi ne volis veki lin aŭ la aliajn. Nimfoj apartenas nur al mitoj, al sonĝoj de solecaj ŝafistoj. La lunulinoj jen flosis en la rivero, lasante la akvon ĉirkaŭi ilin, jen leviĝis kaj postkuris unu la aliajn, ridante senvoĉe, per sono simila al susurantaj folioj. Iliaj malsekaj piedfrapoj kontraŭ la rokoj faris pli da bruo, ol ilia ridado. Unu el la lunulinoj ne partoprenis la kuradon. Ŝi restis sub la akvo kaj nur malofte turniĝis por kapti iun ŝanĝon en la akvofluo. Mi ne povis vidi, ĉu ŝi estis pli maljuna, ol la aliaj. Pli kaj pli ŝi altiris mian rigardon. Mi raviĝis pro la klino de ŝia kapo kaj ŝultroj. El ĉiuj lunulinoj, ŝi ŝajnis al mi la plej saĝa. Foje, mi havis la senton, ke ŝi vidis min, sed mi ne estis certa. La okuloj de la lunulinoj ne estis same perfidemaj, kiel la niaj. Sibley dirus, ke mi estis ensorĉita, kiel Odiseo. Anslow dirus, ke ili frostigus mian koron, antaŭ ol mi fandus iliajn. Lunulino klinis sian kapon al la saĝulino por aŭskulti ion, kion mi ne aŭdis, kaj turnis sin al la muro, al mi. Ŝia blublanka haŭto rebrilis per akvogutoj kaj lunlumo. Mi kuŝiĝis senmove, premante min al la muro, por ke neniu povu vidi min en la ombro. De la alia flanko mi aŭdis spiradon kaj snufadon. La lunulino provis trovi min per sia nazo. Ju pli ŝi alproksimiĝis, des pli malvarma fariĝis la aero kaj la tero. Kaj jen ŝi estis tuj trans la muro, kaj la muro mem fariĝis kvazaŭ glacio, kaj mia spiro estis peza blanka nubo. Mi akre enspiris tra la grincantaj dentoj. Tion certe la lunulino aŭdis per la grandaj oreloj. Tamen la snufado iomete pluiris kaj ĉesis. Mi kuraĝis rigardi super la muro, kaj mi vidis ŝin ensalti la akvon per risortaj kruroj. Mi ne scias, kial mi ne estis malkovrita. Povas esti, ke mia odoro estis tro fremda al la lunulinoj. Kaj unu post la alia la lunulinoj finis sian baniĝadon kaj kuŝiĝis sur la ĉebordaj rokoj. Aliaj helpis al la saĝulino leviĝi kaj kuŝiĝi. La akvogutoj glaciiĝis sur iliaj vizaĝoj aŭ glitis de la mola haŭto kaj frakasiĝis sur la rokoj. En la lunlumo akvo fariĝis kristalo. Horojn ili sekiĝis en la malseka nokto. Finfine ĉiu remetis sian robon – ĉiu, krom la saĝulino. Ŝi ankoraŭ ne malfermis la okulojn. La aliaj palpis ŝian frunton kaj flaris ŝin. Unu eĉ pinĉis la orelpintojn, sed tiu renkontis malaproban sonon de la aliaj lunulinoj. Ili komprenis, samkiel mi, ke la saĝulino mortis. Ŝian robon la lunulinoj uzis por vuali ŝian vizaĝon, kaj la kadavron ili levis per komuna forto. Mi atendis, ke ili portos la mortinton hejmen per sia kaŝita vojo. Sed ili metis ŝin en unu el la malprofundaj truetoj apud la muro – sen kanto, sen preĝo, sen ploro. La lunulinoj malaperis trans la rivero. Falantajn soldatojn oni lasas sur la batalkampoj nur pro urĝa bezono. Se eble, oni portas kamaradojn al la hejmo por la enterigo. Iam mi opiniis, ke lasi mortinton sur fremda tero estas sovaĝa ago, kiu apartenas nur al la plej primitivaj kulturoj sen religioj aŭ tradicioj. Sed dum niaj aventuroj, mia opinio ŝanĝiĝis. Se mi falus dum la ekspedicio, mi petus nian gvidanton enterigi min apud rivero, aŭ sur montopinto. Tiel mi povus rigardi al la hejmo de fore kaj kompreni ĝin pli bone. La luno pendis en la ĉielo; ĝia lumo estis duonvualita de arboj kaj folioj. Mi atendis ĝis mi aŭdis nenion krom la kutimajn sonojn de la naturo – venton, akvon, ronkadon de miaj kunuloj, krieton de strigo. La sorĉaĵo rompiĝis, kaj mi kuraĝis transiri la muron. Mi volis esplori la kadavron de la mortinto, ĉar ĝi estis unika okazo lerni pri la lunulinoj. Krome la taglibro bezonis kompletigon. Mi deprenis la bluan robon de ŝia vizaĝo. Ŝia haŭto estis malseka, kvazaŭ ŝvitokovrita. Ŝiaj vangoj estis rozkoloraj, kaj ŝiaj lipoj estis ruĝaj. Mi tuŝis ŝian frunton kaj sentis varmecon. Dum momento mi havis esperon, ke ŝi ankoraŭ vivas. Sed ŝi estis lunulino, ne homo, kaj ŝi estis kreita ne el karno, sed el glacio. Jen estis klare: homoj fariĝas palaj kaj malvarmaj dum ili kuŝas en la sino de morto; lunulinoj rozkoloriĝas, varmiĝas, kaj forvaporiĝas. Ŝi degelis antaŭ la tagiĝo. Fine restis sur la folioj nur blua robo kaj salaj rosogutoj. Baldaŭ Sibley, Anslow kaj nia gvidanto vekiĝis. Ni matenmanĝis frititan salporkaĵon kaj freŝajn pomojn, kaj poste ni direktis niajn paŝojn al la nordo. En la tagoj, kiuj sekvis mian renkontiĝon kun la lunulino, mi relegis multajn paĝojn de mia taglibro kaj faris plurajn korektojn. Akvoturo, Akvokruĉo Kiam mi vizitis la urbeton Sudangulo, mi veturis ne laŭ la ĉefa aŭtovojo, sed laŭ polvoplena kaj zigzaga vojo, kiu serpentumis tra la kampoj. La pejzaĝo estis preskaŭ netuŝita dum la lasta jarcento – mankis telefonfostoj, elektrodratoj, kaj stratlampoj. Eĉ la pavimo ŝajnis antikva. Ĉio ĉi tre plaĉis al mi, ĉar mi ne amas la metalojn kaj kolorojn de la moderna epoko. Plej rava estis vico de imponaj malnovaj domegoj, kiuj subite aperis apud la malzorgata vojo. Ili estis veterbatitaj kaj ŝajne neloĝataj, sed iam ili estis grandiozaj kaj pompaj. Kolonoj kaj ŝtuparoj ornamis la eksteraĵojn, kaj la tegmentoj estis altaj kaj pintaj. Oni uzis luksajn konstrumaterialojn – feron, ŝtonon, brikon, multekostajn fremdajn lignojn. Tiaj domegoj nenial hontindus eĉ en la plej arogantaj sudusonaj urboj – Charleston aŭ Savannah. Kia mistero, ke ili troviĝis tamen en la mezo de kamparo, apud malzorgata vojo. Tuj malantaŭ la domegoj estis alia vico de domoj. Tamen, tiuj domaĉoj estis mizeraj, senvaloraj – preskaŭ ruinoj. La nefarbitaj lignaj muroj estis grizaj kaj kurbiĝintaj, kaj truoplenaj tolaĵoj farse rolis kiel tegmentoj. Mankis vitroj en la fenestroj. Altaj kreskaĵoj baris la pordojn. La naturo jam duone reprenis la domojn en la teron. Kiam mi haltis en Sudangulo, mi demandis pri la domegoj kaj domaĉoj. La deĵoranto ĉe la benzinvendejo respondis per rikano. “Ili estas la domoj de la vojaĝantoj”, li diris. Fakte li diris “ciganoj” sed li ne celis tiun malfeliĉan eŭropan popolon. Prefere estus elekti pli ĝeneralan terminon. “Ĉu la domegoj kaj domaĉoj ambaŭ apartenas al la sama grupo?” mi demandis. Sekvante la kutimon de tiu landoparto, la deĵoranto respondis al simpla peto per plena historio. La vizaĝoj kaj parolritmoj de la vojaĝantoj estis nedistingeblaj de kamparaj sudusonanoj, sed iliaj koroj tute malsamis, kvazaŭ ili estis faritaj el polvo kaj vento, ne el karno kaj sango. La urbetanoj unue renkontis la vojaĝantojn kiam oni konstruis en Sudangulo akvoturon. Dum jaroj kelkaj familioj pledis por tia turo, ĉar la plej proksima rivero serpentumis tra malalta tereno, kaj oni povis venigi fluantan akvon en la domon nur per multekostaj kaj nefidindaj pumpiloj. Aliaj familioj kontraŭis la konstruadon kaj klarigis, ke la multekostaj kaj nefidindaj pumpiloj kutime nomiĝas “infanoj”, kies edukiĝo inkluzivas akvoportadon. Akvoturo moligus ties piedojn kaj velkigus la brakojn. Oni interkonsentis nur kiam multaj pli aĝaj infanoj estis vokitaj al la milito kaj restis por porti akvon nur infanoj malsanaj kaj inaj. La urbetanoj dungis kompanion el granda urbo por konstrui la akvoturon. Hogsbat, la reprezentanto de la kompanio, proponis por la akvoturo plurajn projektojn, ĉiuj kun la celo pligrandigi la tantiemon. Unue li proponis turon, kiu havis la formon de grandega sfero kun mallarĝa stango el brilanta ŝtalo polurita kiel arĝento. Tiun ekstravagancon la popolo rifuzis. Poste Hogsbat proponis akvoturon en la formo de persiko, la plej valora kreskaĵo en la regiono – “tia akvoturo estus bona reklamo por la regionaj industrioj!”, diris Hogsbat – sed ankaŭ tion la urbetanoj rifuzis. Hogsbat tiam prezentis projekton de akvoturo kun ridanta vizaĝo, por ke ĝi estu feliĉigo por la tuta urbeto. La urbetanoj finfine koleriĝis pro tiuj ludoj – ili ne estis tiel naivaj, kiel opiniis Hogsbat – kaj elektis la plej simplan kaj malmultekostan akvoturon, kiun la kompanio povis konstrui. Eĉ farbadon la urbetanoj rifuzis. “Sed vidu”, diris Hogsbat, “la vento portas salon de la maro, kaj via akvoturo forrustiĝos, se vi ne farbos ĝin.” Li diris la veron, sed la urbetanoj ne kredis lin. Apudaj urbetoj ne lasis siajn akvoturojn esti farbitaj – ĉu la urbetanoj de Sudangulo estas pli naivaj, ol la loĝantoj de Clarkesville? Hogsbat devis resti en Sudangulo por gvidi la konstruadon, sed li ne plu zorgis eĉ pri bazaj ĝentilaĵoj. Li ne troviĝis en la halo apud la preĝejo dum la komunaj dimanĉaj manĝadoj, sed okazigis apud sia tendodometo diboĉajn vesperojn. Sentaŭguloj kun buŝharmonikoj kaj bierboteloj vizitis lin. Tamen la akvoturo ekkonstruiĝis. De la betonaj piedoj kreskis ŝtalaj kruroj. Sur tiun skeletan korpon estis metita ronda kapo. Sur ĝia haŭto troviĝis pustuloj de ŝraŭboj kaj cikatroj pro la konstruado. “Ĉu vi certas, ke vi ne volas farbi ĝin?” demandis Hogsbat lastan fojon. “Nun ĝi estas junulino sen ŝminko – la naturo ne konsentas, ke oni vidu ĝin tiel, kun la makuloj kaj cikatroj.” Sed la urbetanoj denove rifuzis. Ne plaĉis al ili la metaforo – ŝminko estas nedeca por junulino. La akvoturo estis finita du semajnojn antaŭtempe. Hogsbat kun siaj diboĉuloj forkuris tuj. Ili ne ĉeestis la festenon, kiun la urbetanoj aranĝis. Por modesta kaj sufiĉa akvoturo, la urbetanoj okazigis modestan kaj sufiĉan feston. Oni bakis kelkajn kukojn. La urbetestro parolis mallonge. La preĝeja ĥoro kantis. Kaj poste ĉiuj iris hejmen kaj banis sin per akvo, kiu alvenis sen penado de pumpiloj aŭ infanoj. Dum pluraj monatoj la urbetanoj vivis trankvile en la ombro de sia akvoturo. Sed post nelonge la salaj ventoj komencis ronĝeti ĝian nudan eksteraĵon. Rusto makulis ĝian haŭton. Kiam la aŭtunaj ŝtormoj alportis venton kaj pluvegon el la maro, la akvoturo kriis kvazaŭ timigita. Ĝi ŝanceliĝis pro ventoblovoj. Telegramoj al la kompanio kaj al Hogsbat restis neresponditaj. Venis novaĵo, ke en apuda urbeto la akvoturo difektiĝis kaj kolapsis. Inundoj ruinigis kampojn kaj dronigis tri kokinojn kaj ŝafinon, kiu naskis la tri plej lastajn gajnintojn en la agrikultura foiro. En alia urbo aperis fendego en la turo, kiu entenis melason. Melaso kun valoro de dek mil dolaroj fluis el la turo tra la stratoj. La ĉefa kaŭzo en ambaŭ katastrofoj estis la sala vento kaj manko de farbo. Teruro ekkaptis Sudangulon. Oni bezonis tujtuj farbi la akvoturon. Sed neniu estis sperta pri tiaj komplikaj aferoj. Farbi akvoturon ne estas kiel farbi domon. Oni bezonas ŝnuron, altajn ŝtupetarojn, grandajn penikojn kaj aliajn ekipaĵojn. Krome, oni bezonas kuraĝajn laboristojn, al kiuj estus komforte pendi en la aero, sed urbetano estis ĉiam pli feliĉa kun siaj kalkanoj en la mola tero. Kvazaŭ kiel respondo al preĝo alvenis la vojaĝantoj. Karavano de ruldomoj rulis en la urbeton. Ili estis farbitaj per helaj koloroj kaj ornamitaj per pentraĵoj. Hedero pentrita per longaj graciaj movoj de penikoj sekvis la randojn de la tegmentoj, kaj super la pordoj kaj fenestroj estis violetoj. Eĉ en la mezoj de la radoj estis pentritaj sunoj, pomoj, erinacoj. Urbetanoj kolektiĝis por gape rigardi al la novalvenintoj. La buntaj ruldomoj incitis la infanojn, kiuj kantis strofojn el laboristaj kantoj; la gepatroj ĝemis, fajfis, tusis. Sed el la ruldomoj aperis ne monstroj aŭ stranguloj … simple homoj. Multaj el la vojaĝantoj havis barbojn, kio pensigis la junajn urbetanojn pri siaj avoj kaj la maljunajn urbetanojn pri si mem. La vojaĝantinoj portis buntajn ĉapeletojn, kiuj similis al la dimanĉaj ĉapeletoj, kiujn portis la piaj urbetaninoj. La vojaĝantoj proponis siajn servojn al la urbetanoj. Ili farbos la akvoturon per bonkvalita farbo, kiu estis jam ĉemana kaj malmultekosta. Dum siaj vagadoj la vojaĝantoj jam faris similajn servojn por pluraj aliaj urbetoj kaj akiris iujn spertojn pri la afero. Iliaj viroj ne tiom ligiĝis al la tero kaj ne timis la altecon de la turo. La koston la vojaĝantoj prezentis tuj, kaj la urbetanoj, kompreneble, akceptis la proponon. Tiun vesperon fajroj eklumis en la kampo sub la akvoturo. La lastaj vizitantoj okazigis diboĉajn vesperojn, kaj la urbetanoj timis frenezan muzikon kaj ebriiĝon. Sed el la tendaro de la vojaĝantoj venis nur la kraketado de la fajroj, mallaŭtaj fajfoj de flutoj kaj kelkaj maljunaj virinaj voĉoj. La urbetanoj mem faris pli da bruo dum la dimanĉaj diservoj. En la mateno, la ruldomoj estis plenaj je industrio. La viraj vojaĝantoj grimpis la akvoturon kun potoj kaj penikoj, kaj dum la farbado ili riparis kelkajn lokojn, kie la sala vento formanĝis gravajn subtenilojn kaj ŝraŭbojn. La vojaĝantinoj sidis en la ombro de la akvoturo kaj marteladis. Iuj urbetanoj ĉirkaŭis la vendejon kun malvarmaj kokakolaĵoj kaj kapjesis kontente unu al la aliaj. Neniu plu timis subitan inundon de akvo aŭ sukosaŭco. Dum ili trinkis, paro da junaj vojaĝantinoj venis al la urbeta puto. Ĝi estis polvokovrita kaj barita, ĉar neniu uzis ĝin ekde la funkciigo de la akvoturo. La vojaĝantinoj forprenis la fermilon, per la malnova sitelo ĉerpis akvon kaj verŝis ĝin en siajn akvokruĉojn. Sed kiaj akvokruĉoj! Tiel belajn ujojn la urbetanoj neniam antaŭe vidis. Samkiel la ruldomojn, la akvokruĉojn de la vojaĝantoj kovris belaj pentraĵoj inspiritaj de l’ naturo. La formo de la akvokruĉoj mem estis gracia kaj energia, kiel brako de virino. Granda aro da mirigitaj urbetanoj sekvis la knabinojn al la ruldomoj. Plej mirige estis, ke la urbetanoj tiom profunde raviĝis. Artaĵoj ne estis abundaj aŭ ofte aprezataj en Sudangulo. Kutime la plej belaj plugiloj kaj ĉevaloj estis tiuj, kiuj plej efike laboras. La vojaĝantoj afable montris siajn havaĵojn al la urbetanoj – la vojaĝantinoj fieris pro siaj kreaĵoj. Jen malgrandaj akvokruĉoj, por ke malgrandaj manoj povu ĉerpi akvon dum plenkreskuloj laboras. Jen barelsimilaj, por la distancoj inter riveroj. Jen profundaj, por teni fruktojn kaj legomojn freŝaj. Jen malprofundaj, por lavi. El la nigraj fundoj de ĉilastaj la pentritaj fiŝoj kisis la respegulojn de la lavantoj. Tute ĉarme. La urbetanoj proponis al la vojaĝantoj interŝanĝojn – viandon, legomojn, metalaĵojn – sed la vojaĝantoj ne volis fordoni la akvokruĉojn. Ĉiu akvokruĉo havis sian rolon, kaj la vojaĝantoj ne portis ekstrajn akvokruĉojn en la malgrandaj ruldomoj. Kvankam la vojaĝantoj kaj la urbetanoj parolis samlingve, eĉ samakcente, la vojaĝantoj ne komprenis, kial la urbetanoj volas havi akvokruĉojn. Ĉu la urbetanoj ne konstruigis akvoturon por ne plu devi porti akvon en akvokruĉo? Ĉu ne bela pura akvo fluas rekte en la domojn? Ĝenis ilin, ke la urbetanoj ne uzus la akvokruĉojn por … porti akvon. “Ĉu vere vi pagos por tiaj kruĉoj?” demandis la vojaĝantoj. “Tre volonte!” diris la urbetanoj. “Do, eble esplorinda entrepreno,” diris la vojaĝantoj. “Venontfoje ni havos kruĉojn por vi.” La urbetaj metiistoj sekvis la liniojn de la desegnaĵoj per avidaj fingroj kaj okuloj. Sed tiuj formoj kaj floroj kaj folioj ne estis tiel facile lerneblaj. La vojaĝantoj finis sian laboron ĉe la akvoturo, kaj tiun vesperon la urbetanoj okazigis dankfestenon. Ĉiuj virinoj de Sudangulo bakis kukojn laŭ malnovaj receptoj. Knabinoj kolektis sovaĝajn florojn el la kampoj por ornami la tablojn. Tiuj, kiuj iam studis muzikan instrumenton, portis ĝin al la festeno kaj ludis, eĉ se mankis sperto. La bruo estis tre granda, sed malmultaj plendis. En la mateno la fruleviĝintoj en la urbeto vidis la polvon de la lastaj ruldomoj je la horizonto. Dum jaro la metiistoj en Sudangulo provis kopii la akvokruĉojn, sed mankis al ili la fluecaj formoj kaj pentrista lerto. La vojaĝantinoj sekvis longan tradicion, kiun ne havis la urbetanoj. Monaton post monato aperis en la vendejoj misformitaj vazoj. Ŝrumpintaj kuvoj kolektis akvon sub tegmentofendoj. Mispentritaj floroj sur supbovloj ne tiel impresis la dommastrinojn, kiel la memorataj akvokruĉoj de la vojaĝantoj. Do estis kun plezuro, ke la urbetanoj rimarkis la dispeciĝantan farbon sur la haŭto de la akvoturo, kaj ili ĝojis kiam forta frosto faris fendetojn. Post nelonge revenis la ruldomoj, kaj post la ruldomoj estis trenitaj vagonoj kun akvokruĉoj pretaj por aĉeti. Prezo por la riparado de la akvoturo estis senzorge aranĝita, kaj la urbetanoj komencis aĉetadi la akvokruĉojn. La farbitaj floroj kaj folioj ankoraŭ ne estis plene sekaj sur kruĉo, kiam urbetano eltiris ĝin el la manoj de vojaĝantinoartistino kontraŭ saketo da ŝparitaj moneroj. Sur manĝotabloj aperis belegaj vazoj, kaj sur fenestrobretoj staris vicoj de la akvokruĉoj. Najbaroj militis per ekspozicioj. Ankoraŭ estis tikla problemo por la vojaĝantoj, ke la urbetanoj tamen ne uzis la akvokruĉojn por la kutima celo – tio estas, porti akvon de loko al loko. Foje aro da vojaĝantinoj alvenis al la puto kaj renkontis tie urbetaninojn, kiuj ĉerpis akvon per siaj aĉetitaj akvokruĉoj sed tuj verŝis la akvon reen en la puton. Mirigite la vojaĝantinoj demandis la urbetaninojn, kion ili faras. La urbetaninoj respondis per altaj laŭdoj pri la perfektaj arkoj, kiujn faras la elverŝata akvo. Kaj post kelkaj minutoj la urbetaninoj metis la malplenajn kruĉojn sur la kapojn kaj foriris parade, perfekte paŝante en bela vico. Sed tio ne estis la nura enigmo por la vojaĝantoj. Pro siaj diversaj laboroj kaj ŝparemo la vojaĝantoj jam havis sufiĉe da mono por siaj ĉiutagaj bezonoj. Aldoniĝis al tiuj sumoj la novaj kaj neatenditaj enspezoj pro la akvokruĉoj. Iliaj ruldomoj estis lastatempe riparitaj kaj iliaj vestaĵoj faritaj el nova ŝtofo. Do, kion fari kun la mono? Dum varma posttagmezo, kiam la laboro pri la akvoturo ne estis prema, kelkaj vojaĝantoj alvenis al bienmastro kaj aĉetis tri hektarojn je kelkaj mejloj for de la urbeto. Ĉe la urbeta vendejo ili aĉetis segilojn, najlojn, ĉarumojn, kaj martelojn. La ruldomoj translokiĝis el sub la akvoturo en la aĉetitan kampon. Tie ili ekkonstruis domojn. Neniu memoris, kial precize la vojaĝantoj decidis konstrui domojn. Certe ili ne volis enhejmiĝi. Kvankam nespertaj pri domoj, la vojaĝantoj estis kompetentaj ĉarpentistoj. La novaj domoj similis al la ruldomoj – kvadrataj formoj, malkrutaj tegmentoj, maldikaj muroj. Sed eĉ kiam la domoj estis pli malpli finitaj – krom la detaloj kaj dekoraĵoj, kiuj karakterizas la arton de la vojaĝantoj – ili ne translokiĝis el la ruldomoj. “Pro kio konstrui domon, se oni ne loĝas en ĝi?” demandis la urbetanoj. “Kial aĉeti akvokruĉon, se oni ne bezonas porti akvon?” respondis la vojaĝantoj. Nelonge poste granda trajno el Augusta al Greenville haltis en Sudangulo. Tiaj trajnoj portis komercistojn kaj societanojn al diversaj eventoj. Nek Augusta nek Greenville estis sufiĉe grandaj por subteni siajn proprajn festsezonojn, kvankam la urbetanoj parolis pri ambaŭ urboj kvazaŭ pri Londono kaj Parizo. La knabinoj de Sudangulo ĉiam salutis la preterpasantajn trajnojn per delikataj mansvingetoj, ne per la plenbrakaj salutoj, kiujn ili uzis inter si. Eĉ la knaboj, metinte verdiĝintajn monerojn sur la relojn, ĝentile demetis la ĉapelojn antaŭ la pasaĝeroj. Sudangulo ne estis laŭplana haltejo por tiaj trajnoj. Temis pri meĥanika fuŝo. La kaldronego de la trajno rompiĝis. Ĝi ne eksplodis, sed la difekto estis tiom granda, ke la trajno devis halti dum kelkaj horoj kaj atendi meĥanikiston el Augusta. La urbetanoj ne malŝparis tempon. La preĝeja ĥoro prezentis himnojn dum la pastro iradis de vagono al vagono kun la ora monpleto. Knabinoj en siaj dimanĉaj roboj vendis florojn al la pasaĝerinoj kontraŭ kupraĵoj, kaj knaboj poluris ŝuojn kaj botojn. Eĉ la vojaĝantoj partoprenis la tujan foiron. Ili venis kun siaj akvokruĉoj plenaj de malvarma akvo el la profundo de la puto. La soifantaj pasaĝeroj bonvole plenigis la manetojn de la infanoj per moneroj. Sed estis pli da entuziasmo pri la akvokruĉoj mem. La damoj volis havi ilin por ĉetablaj dekoracioj dum la aŭtuna sezono. La komercistoj volis havi ilin por vendi al aliaj damoj, kiuj nun ne estis en la trajno. Hazarde ĉeestis ankaŭ profesoro pri arto. Li priskribis la akvokruĉojn kiel belegajn ekzemplojn de usona popola arto kaj volis akiri kelkajn por la muzeo ĉe la universitato. La nombro da aĉetantoj tujtuj superis la kvanton de haveblaj akvokruĉoj. La prezoj rapide altiĝis, kaj aperis monbiletoj kun multaj ciferoj. Fajfegis la trajno denove. Ĝia kaldronego estis riparita kaj replenigita el la akvoturo, kiu nun estis preskaŭ malplena. La profesoroj, damoj, kaj komercistoj mansvingis kaj petegis per laŭtaj voĉoj, ke oni faru pli da kruĉoj. Baldaŭ venos alia trajno, kiu faros specialan halton en Sudangulo. Tiun vesperon la urbetanoj ne havis akvon en siaj domoj. Restis iomete da akvo en la akvoturo, sed la premo ne sufiĉis por pumpi ĝin en la domojn. Unuafoje dum kelkaj jaroj la infanoj de la urbeto aperis ĉe la puto, apud la vojaĝantoj, por ĉerpi akvon per la belaj kruĉoj. Kelkaj tagoj ne sufiĉis por fari multajn novajn akvokruĉojn, do kiam alvenis deko da kaleŝoj el Augusta, la prezoj denove estis altaj. Aĉetantoj konstante alvenis, kaj la vojaĝantinoj estis okupataj la tutan tagon per farado, bakado kaj pentrado. Sed farado de akvokruĉoj estis laboro nur virina. La viroj, fininte la farbadon de la akvoturo en Sudangulo kaj ne povante veturi al aliaj urbetoj, prilaboris siajn hobiajn domojn. Modestaj muroj iĝis muregoj, kaj el tegmentoj elkreskis gablofenestroj kaj turoj. Fojfoje patro kaj filo prilaboris malsamajn domojn sed poste ligis ilin per arkadoj. Baldaŭ brikoj anstataŭis lignon. Multaj domoj estis malkonstruitaj ĝis la tero kaj poste rekonstruitaj per novaj materialoj aŭ laŭ pli koheraj formoj. Eĉ en tiuj brikaj domoj la vojaĝantoj ne loĝis. La ruldomoj ankoraŭ estis iliaj hejmoj, sed delonge la radoj sinkis en la koton. La vojaĝantoj ne vojaĝis, pro amaso da klientoj kaj farenda laboro. Tamen la ruldomoj devis iomete adaptiĝi al tiu nova vivoritmo. Pro nova naskiĝo aŭ geedziĝo la vojaĝantoj konstruis aldonojn al la ruldomoj. Sed tiuj novaj ĉambretoj ne havis proprajn radojn. Ili staris sur la tero. La lignaj muroj estis nepentritaj kaj ĉe la anguloj ne renkontiĝis rekte. Herboj kreskis supren por firmteni la ruldomojn; la ruldomoj enprofundiĝis suben por firmteni la teron. Oni nomis ilin ruldomoj nur pro tradicio. Sudangulo apenaŭ atentis la transformiĝon de la domegoj kaj domaĉoj, ĉar ankaŭ la urbetanoj estis tre okupataj pro la alfluo de vizitantoj. La restoracio havis rekordan klientaron, kaj ĝiaj posedantoj alkonstruis portikon kun dek novaj tabloj. Aĉetantoj de la akvokruĉoj, dum ili estis en la kamparo, volis sperti kamparan etoson, do la urbetanoj agordis siajn gitarojn kaj strebis rememori la malnovajn kamparajn melodiojn. La restoracio servis pleton post pleto kun truto kaj kaĉo, ŝinko kaj brasiko, kaj omletoj el freŝaj ovoj kaj fromaĝo. La preĝejo ricevis pere de donacoj novan turpinton. Geknaboj vendis florojn kaj poluris botojn kaj tiel perlaboris monerojn por dolĉaĵoj kaj ludiloj. Granda ĝojo venis iun brilan tagon. Oni anoncis, ke la ŝtata registaro faris novan oficialan mapon, kaj Sudangulo aperis kiel urbetopunkteto. Antaŭe ĝi eĉ ne meritis mencion, ĉar ĝi estis oficiale nur “loko por la popolnombrado”, kiu signifas, ke la loko estas grava nur por la lokuloj. Punkteto sur la mapo signifas, ke la loko havas signifon por iu grava eksterulo. En la sama jaro estis eĉ pli grava novaĵo. La ŝtata muzeo decidis starigi ekspozicion pri la akvokruĉoj. Oni mendis de la vojaĝantoj centojn da akvokruĉoj ne nur por la ekspozicio, sed ankaŭ por vendi en apudaj butikoj. La vojaĝantinoj plenŝtopis plurajn vagonojn per siaj akvokruĉoj. Pluraj el la akvokruĉoj estis elstaraj ekzemploj de la arto, sed tre multaj estis malgrandaj, misaj, kaj tro haste faritaj. La tempo ne permesis, ke ĉiu estu majstroverko. Memoru, ke la akvokruĉoj estis faritaj nur de virinoj! La viroj havis nenion por fari dum tiuj frenezaj monatoj, krom okupiĝi pri siaj hobiaj domoj. Kolonoj kaj arkadoj kreskadis, kaj oni aldonis grandajn, pompajn fenestrojn speciale menditajn en la ĉefurbo. La elspezitaj sumoj estis altaj, kaj la domegoj fariĝis tre imponaj. Kiel artaĵoj kelkaj preskaŭ egalis la akvokruĉojn. Kiam la ekspozicio malfermiĝis, ĝi estis ĉiuflanke laŭdata kun entuziasmo. Venis ne nur la sociaj altuloj, sed ankaŭ membroj de pli malaltaj sociaj tavoloj, kiuj volis partopreni la ŝikan etoson. Aperis geknaboj el la bazlernejo, patrinoj kun suĉinfanoj, kaj plendantaj edzoj. Kaj, subite, la akvokruĉoj ne plu estis raraĵoj malkovritaj en la manoj de sovaĝa popolo en la sovaĝaj randoj de la usona civilizacio. La akvokruĉoj staris sur ĉiu fenestrobreto kaj en ĉiu tabloaranĝo. Ĉiu mezklasulo ŝajne havis plurajn akvokruĉojn. La societulinoj priskribis la akvokruĉojn nun per aliaj vortoj: banala, ordinara, ĉiutaga. Kaj antaŭ ol fermiĝis la ekspozicio, la komercistoj, damoj kaj profesoroj pri usona popola arto jam entuziasmis pri novaj ludiloj – inter aliaj litkovriloj de la Pensilvaniaj montetoj kaj la arĝentaj manĝilaroj de sekskomunumo Oneida en la kampara Novjorko. Post la ekspozicio venis neniuj mendoj por akvokruĉoj, nek aĉetantoj al Sudangulo. Oni kvazaŭ malŝaltis la kranon. Sen klientoj kaj sen laboro la vojaĝantoj ne plu estis ligitaj al Sudangulo. Tamen iliaj ruldomoj ne plu estis pretaj por la vojo. Kaj io ŝanĝiĝis en iliaj koroj, kiuj iam ŝajnis tiom malsimilaj, ol tiuj de la urbetanoj. Dum oni atendis aĉetantojn en Sudangulo, la vojaĝantoj alkutimiĝis vekiĝi ĉiumatene vide al konataj vizaĝoj, arboj, ombroj. Estus bele enhejmiĝi kaj ne plu porti akvon per kruĉo. La domegojn oni ne volis makuli per tuboj aŭ kuvoj. Tiujn aferojn oni instalis en la iamajn ruldomojn – la domaĉojn. Dum jardekoj la infanoj de la vojaĝantoj fariĝis plenkreskaj kaj konstruis proprajn, tute ordinarajn domojn en Sudangulo. Domegoj kaj domaĉoj estis forlasitaj. La nova generacio aliĝis al la preĝejo kaj la vivo de Sudangulo, aŭ transloĝiĝis al Clarks Hill, Parksville, aŭ eĉ Augusta aŭ Greenville, kie oni fabrikas botojn kaj vendas asekuron. Jen ĉio, kion konis la deĵoranto ĉe la benzinvendejo. Ceterajn detalojn mi kolektis de aliaj urbetanoj en la restoracio, preĝejo, aŭ poŝtoficejo. Kredeble inter tiuj estis posteuloj de la vojaĝantoj. Eble inter la plej aĝaj eĉ estis virinoj, kiuj helpis siajn patrinojn pentri florojn kaj foliojn sur la akvokruĉoj. Sed tiuj ne malkaŝis sin al mi. Dum la jaroj 1946 ĝis 1956 oni konstruis grandegan digon, kiu siavice kreis la lagon Clarks Hill, tiel nomita pro la proksima samnoma urbeto. Malmultekostaj pumpiloj estis aĉeteblaj ekde la sesdekaj jaroj. La pumpiloj facile liveris la akvon el la lago al la restoracio, vendejo, poŝtoficejo, preĝejo kaj ĉiuj domoj, domegoj kaj domaĉoj en Sudangulo. La akvoturo ne plu estis bezonata. Oni ne malkonstruis ĝin sed ankaŭ ne plu riparis ĝin. Ĝi ankoraŭ staras en Sudangulo, striita de rusto. Sub ĝi oni konstruis tre malmultekostan gastejon, kaj tie mi decidis tranokti. Verdire, mi elektus pli belan lokon, sed tio estas la nura gastejo apud Sudangulo. La urbeto ne ricevas multajn vizitantojn. Survoje al la gastejo mi denove preterpasis la vicon de domegoj kaj domaĉoj. La domegoj ankoraŭ fanfaronis pri siaj kolonoj, ŝtuparoj kaj altaj tegmentoj. Sed nenie estis flueca formo, natura linio, floro aŭ folio. Pli interesaj estis la domaĉoj. La vespera lumo kaj akraj ombroj malkaŝis detalojn, kiujn mi ne rimarkis en la posttagmezo. Jen kudzuherbaĵoj nodiĝis ĉirkaŭ la iamaj radoj, kiuj nun duone malaperis en la koton. Jen violetoj kreskis el la fendoj super fenestroj kaj pordoj. Kaj jen kurbaj graciaj sulkoj en la tegmentoj. Ilin desegnis jardekoj da pluvo serĉanta utilon en la koro de la tero. Estimata Vi! Pintajn esperojn de la semajno, plej kara amikino. Mi skribas al vi kun espero, ke tiu ĉi afero trovos vian plenan atenton, kvankam ni neniam antaŭe konatiĝis. Mia nomo estas sro advokato Maksimo TovarQ. Mi estis konata al la lastatempe mortinta samideano K., kiu forlasis la vivon sen heredantoj aŭ klara testamento. Kiel lia advokato kaj amiko, mi havas moralan devon agi laŭ mia koncepto de liaj lastaj deziroj. Tial mi petas vian kiel eble plej rapidan kunlaboron en tiu ĉi afero. Okaze de la entombigo de sano K. mi aranĝas transdonon kaj investadon de lia tuta havaĵo en vian Esperantoklubon, propagandan projekton aŭ fakan organizaĵon, pri kiu mi vaste aŭdis kaj kiun mi multe estimas. La lastatempe mortinta sano K. postlasis monbiletojn, oraĵojn, aŭtojn, juvelumitajn ovojn, silkajn ĉapelojn, kraniojn de sanktuloj, specimenojn de raraj plantoj kaj akciojn kun valoro de tricent naŭdek ok milionoj sepcent naŭdek du miloj tricent kvindek unu steloj (398.792.351), por taksi ĝin en la kurzo de via etno. Sano K. riĉiĝis june, kiam malgranda sumo investita en malgranda komputila firmao subite fariĝis granda sumo investita en granda komputila firmao. Sano K. klarigis sian sukceson jene: “granda ago kun granda risko por granda rezulto”. Li volis, ke mi ĉizu tiun frazon sur lian tombon, ĉar li prenis ĝin kiel vivostilon. Ĝi fariĝis aparte grava, kiam la borsoj fariĝis malstabilaj. Tiuj, kiuj lasis la monon putri, suferis ruiniĝon, sed sano K., saltigante grandiozajn sumojn ĉiuhore, rikoltis milionon post miliono. Li sentis tamen, ke per mispaŝo li perdus la tuton, do li dungis min kiel bremsilon. Mi konas la valoron de monero! Mia ditimanta familio de pacamaj vegetaranojprofesoroj perdis nian konsiderindan havaĵon dum la Milito en mia lando. Kontraŭleĝaj trompemaj grandkomercistoj, kiuj estis malamikoj de la demokratia elektita registaro publike subtenita de miaj gepatroj, ŝtelis ĉion. Sed vere estis neeble bremsi sanon K. Ŝpari monon ne interesis lin, kaj mi fariĝis nur helpanto por liaj grandaj planoj. Sano K. aplikis sian komerce sukcesan agadmanieron – “granda ago kun granda risko por granda rezulto” – al siaj amintrigoj, sed neniam sukcese. Li opiniis, ke pli utilas brilianto, ol senfina vico da bombonoj, floroj kaj vortoj, por atingi la amkulminon. Ĉiu virino, al kiu li ĵetis la okulon, unue akceptis la brilianton sed finfine reĵetis ĝin al lia nazo. Mi, poste parolante kun liaj amatinoj super kafo ĉe kandellumo, lernis, ke ili ne estis fridkoraj – nur esperoplenaj kaj naivaj. Vi, kara legantino, certe profitus de pli klara ekzemplo. Foje sano K. malkovris en kafejo ĉerizlipan ĉarmulinon. Ŝia menso estis sorbita de librolegado, kaj ŝi apenaŭ atentis sanon K, ĝis li metis antaŭ ŝi grandan eltranĉaĵon de ĉokolada kuko. Komenciĝis konversacio; fine li eltiris el la ĉerizaj lipoj, ke ŝia nomo estas Doroteo kaj ŝi vizitadas tiun ĉi kafejon kelkfoje semajne. Sed, hontante pro la tro granda konfeso al tiu nekonato, ŝi klakfermis sian libron, balbutis ion pri la malsana patrino, kaj fulmorapide forlasis la kafejon. La fuĝo pintigis la atenton de sano K., kaj li sendis min realigi planon haste skizitan sur buŝtuko. Venonttage la ĉerizlipa ĉarmulino revenis al sia kafejo, sed nun ĝi funkciis sub nova nomo, Kafejo “Doroteo”. Oni ofertas tasojn da (a)doroteo – bongusta trinkaĵo sed stulta vortludo eĉ en la angla (“adoreatea / Dorothy”). Ŝia vizaĝo ornamis la tasojn kaj buŝtukojn. Aĉetinte la kafejon, sano K. produktigis novajn akcesoraĵojn, kopiis faman tetrinkaĵon de konata internacia kafejĉeno kaj donis al ĝi novan nomon. Sed Doroteo ne sentis flaton pro la vizaĝo sur la buŝtukoj. Tion ŝi konfesis al mi dum mi pacience aŭskultis sur ŝia sofo. Malkomforto – en la amata kafejo! Kaj kiam sano K. metis sian manon sur la ŝian kaj flustris al ŝi iun aludoplenan frazon, al ŝi ekjukis en la haŭto. Ŝi ĵetis la (a)doroteon planken. Sano K. mallaŭte murmuris kelkajn fivortojn kaj petis min pacigi la ĉerizlipan ĉarmulinon, ĉar “nenio forrabas riĉaĵojn pli rapide, ol leĝkortuma proceso pro espertrompita knabino”. Estis tamen la esperoj de sano K., kiuj trompiĝis. Li ĵuris al mi, ke venontfoje li faros ion pli grandiozan, ĉar klare la problemo estis, ke la donaco ne estis sufiĉe granda. En tiuj grandaj amoagoj estas granda risko! Kio okazus, se Doroteo havus pafilon, aŭ fianĉon kun pafilo? Neniu monsumo subaĉetus koleran fianĉon. Pli malriske estas amindumi pli simpatie, pli afable. Alian fojon sano K. renkontis en vico antaŭ teatro grandmaman junulinon. Tre plaĉis al sano K. ŝia mola voĉo, la mola vizaĝo kaj aparte la molaj kusenoj de ŝia brusto! Ŝiaj fingroj jam brilis per ringoj, do sano K. ne elpoŝigis la brilianton, kiun li kutime kunportis. Lia flata voĉo en ŝiaj naivaj oreloj sukcesis elvoki promeson reveni al la teatro post du tagoj, kiam okazos la premiero de nova dramo, kiu estos por ŝi tre interesa. Ŝi kun siaj trezoroj aperis por la premiero, kaj ŝi vidis la propran nomon en lamplumoj super la teatra pordo: “La Vivo de [Grandmama Junulino] per Kantado kaj Dancado”. La ĉefan rolon ludis la grandmama filmstelulino Scarlett (kiu estis tro fama por havi familian nomon), kiu en intervjuoj taksis la rolon la plej malfacila, kiun ŝi faris dum sia kariero – neniam antaŭe ŝi devis ludi la rolon de vera persono. La grandmama junulino tamen maltrankviliĝis pro la atento kaj pro la teksto, kiu konfesinde ne estis de la plej alta literatura rango. Mi devis verki ĝin konforme al la celoj de sano K. Meze de la tria akto sano K. klinis sin al ŝi kaj flustris, ke li aranĝis “postspektaklan spektaklon, kun du ludantoj”. Li konis tiun frazon de iom fama filmo, kaj la frazo perfekte funkciis en tiu filmo, ĉar la knabino havis kontraktajn devojn. Sed la grandmama junulino – eble pli juna kaj naiva, ol supozis sano K. – ŝokiĝis kaj fuĝis. Meze de la kvara akto li sendis min por trovi kaj pacigi ŝin antaŭ ol ŝi trovus advokaton. Ŝi kaŭris sub ŝtuparo, kaj mi donis al ŝi viŝtukon, viskion kaj apogoŝultron kaj gvidis ŝin al la kafejo “Doroteo”, kie ni pasigis duonon de la nokto. Ŝi demandis, ĉu ŝi agis naive kiam ŝi aperis ĉe la spektaklo – efektive, kion oni atendu de homoj kiel sano K., kiu promesas grandajn aferojn al junulino? – sed mi diris, ke ne: ŝi ne estas naiva, nur esperoplena. Mi ĵuras, ke estas aliaj ekzemploj de lia superelspezemo jen tutsimilaj, jen eĉ pli frapaj, sed vortospacon mi ne malŝparos per pliaj pruvoj krom la sekva, kiu estas la kerno de mia letero al vi, plej kara amikino. Foje mi kaj sano K. troviĝis en trajno vojaĝanta inter grandaj usonaj ĉefurboj. Usonajn trajnojn uzas nur povruloj, kiuj ne havas monon por aviadbileto, kaj riĉeguloj, kiuj ŝatas la klasikepokan etoson de la trajno pli ol la kriantajn suĉinfanojn kaj mustardaromon de flughavenoj. Sano K. apartenis al la dua grupo, sed eĉ riĉeguloj ne estas ŝirmitaj kontraŭ enuo, kiu ekposedas trajnvojaĝanton. Por forskui la enuon sano K. iris en la manĝovagonon (kie cetere ne mankis kriantaj suĉinfanoj kaj mustardaromo). Tie sidis junulino. Ŝia hararo estis kolorigita per verda farbo, kaj ŝi portis verdan jupon, kiu finiĝis super la genuoj. Tie ĝi renkontis verdblankajn ŝtrumpojn. Tre pinta junulino. Sano K. tuj interesiĝis kaj diris al ŝi: “Plaĉus al mi trinki glason da bona vino kun vi, fraŭlino”. Tuj mi havis la senton, ke post nelonge mi sekigos ŝiajn vangojn kaj moligos ŝian koleran koron per rakontoj pri la tri malsanaj hundetoj, kiujn mi flegas hejme. “Mi ne trinkas alkoholaĵojn”, diris la junulino. Ne tiel facile ŝi estus venkita. “Ĉu vi trinkos kafon, aŭ teon aŭ manĝos kukon? Ion ajn mi aĉetos por vi”, diris sano K. “Dankon, verdan teon”, diris la knabino, kaj sano K. mendis du tasojn. Sano K. demandis, dum la teo staris netuŝita, pri la intimaĵoj de la verdharulino. Ŝi nomiĝis Eliza kaj veturis tra Usono al kongreso de esperantistoj. Responde al la levitaj palpebroj de sano K., Eliza arde kaj entuziasme prezentis la detalojn de via Lingvo Internacia. Vageman ekziston ŝi havis, vojaĝante de kongreso al kongreso – la vivo de vera esperantisto! “Se vi ĉiam veturas de aranĝo al aranĝo sen ajna hejmo, kie do via popolo naskas siajn idojn? Ĉu en trajnoj?” diris sano K. Tiom embarasita estis la kara Eliza, malgraŭ ŝia moderna harofarbo, ke ŝi fuŝpalpis la levitan tason kaj verŝis la varman teon inter la krurojn de sano K. Kiel ibiso li kriĉis! Ambaŭ – sano K. kaj Eliza – montris ruĝajn vangojn – pro embaraso, ne enamiĝo – sed estis facile miskompreni. Por diri ion, Eliza respondis: “Do, via demando – kie ni naskas? – estas malfacila demando por ni ĝisostaj esperantistoj, ĉar ni ne havas landon aŭ urbon. Ĉiam ni devas varbi novulojn por vivteni nin, ĉar denaskaj parolantoj estas malmultaj, kaj ili nur malofte restas esperantistoj”. Ŝi tusis pro konsterniĝo. “Tamen mi malbone informadas vin. Mi devas diri, ke Esperanto jam estas parolata ĉie, se ne de ĉiuj, kaj ke la forto de Esperanto estas en la bunteco kaj dissemiteco de ĝiaj parolantoj.” “Sed ĉu vi tion kredas, knabino?” “Ho jes, mi kredas – tamen, ne tute. Mi veturas multe da mejloj kaj elspezas multe da mono por pasigi eĉ nur kelkajn tagojn kun esperantistoj. Vivi en tia medio – kia bela sonĝo! Esperantistoj estas la plej bonaj homoj en la mondo – pacamaj, internaciemaj, inteligentaj kaj interesaj. Multaj eĉ estas vegetaranoj. Se ni havus urbon – en tiu urbo ne estus malfeliĉo, kaj se ni havus landon – en tiu lando neniam estus milito.” “Ĉar vi ne trinkas alkoholaĵon, kaj ĉar vi evidente ne ŝatas la teon”, kaj li fingromontris al la malseka flaketo inter la kruroj, “mi aĉetos por vi ion specialan kaj plej karan. Vi veturu per la sama trajno laŭ la sama fervojo post via Esperantokongreso, kaj vi eliru je konvena stacio.” Eliza havis kleran menson, kaj en alia okazo ŝi kraĉus sur tian strangan postulon. Sed ŝi estis ankaŭ scivolema kaj krome vidis eblecon varbi sanon K al la Esperanta etno. Tial ŝi diris al li, “Bone, mi faros”. Post kelkaj semajnoj Eliza vojaĝis en la sama trajno. Pro malkono de geografio kaj malatento ŝi ne rimarkis, ke en iamaj bienkampoj aperis konstruaĵoj. Sed akriĝis ŝiaj oreloj kiam la laŭtparoliloj kriis: “Elizujo! Venonta stacio, Elizujo!” La laŭtparolilo ĝuste prononcis “uj” – ne “uĝ” aŭ “uĵ”, kiel oni foje aŭdas el usonaj buŝoj. La trajno eniris sub luksan vitran plafonon kaj haltis ĉe kajo. La ŝildoj konfirmis, Elizujo. Kaj, sen granda pripenso, Eliza prenis sian valizon. Atendis ŝin sur la kajo sano K. kaj mi, sro advokato Maksimo TovarQ. “Bona venon en nia urbo!” diris sano K. – Esperante! Eliza apenaŭ rimarkis la malgramatikaĵon. Ŝi ridetis vaste. Tio estas tre kurioza trajto de via etno – vi feliĉas aŭdi eĉ fuŝan Esperanton, eĉ el la buŝo de plena sentaŭgulo. Mi ankoraŭ ne decidis, ĉu nombri tiun trajton inter viaj pekoj aŭ viaj virtoj. “Vi parolas Esperante!” ŝi diris (en la angla, tamen), kvazaŭ tio estis pli mirakla, ol stacidomo kun la propra nomo. “Mi kunportis lernolibrojn por vi kaj via amiko. Poste mi transdonos ilin, kiam mi havos momenton por malfermi la valizon.” Sano K. prenis Elizan je la mano kaj tiris ŝin tra la stacidomo. Altkvalitaj verdaj ŝtonoj kovris la plankon, kaj la plafono estis farita el verda vitro. Kvinpintaj smeraldaj rubujoj staris gardovice, kaj Eliza enrigardis ilin dum ni preterpasis. Stranga knabino, kiu ignoras la arkitekturon sed atentas la rubujojn! “La loĝantoj estas reciklemaj”, diris Eliza. “Mankas rubaĵo.” Dum ŝi enrigardis, sano K. kaj mi admiris ŝian postaĵon, kiu estis klasike belforma kaj meritoplena. Sano K. certe taksis ĝin inda je la elspezita monsumego. “Ankaŭ homoj mankas. Ĉu hodiaŭ estas feria tago?” ŝi demandis. “Nuntempe, la trajnoj iras malregule”, diris sano K. “La urbo estas tiel bela, ke neniu volas ĝin forlasi.” Ni eliris el la stacidomo kaj eniris la freŝan aeron. Eliza haltis ĉe la sojlo kaj rigardis buŝaperte la kvartalon, kiu etendiĝis antaŭ ŝi. Verdvizaĝaj konstruaĵoj ordiĝis vice ĝis la horizonto. “Ĉu la urbo Oz?” ŝi demandis, mirigite. “Ne, la urbo Elizujo”, mi diris. “Fundamenta nomo.” “Kiel vi konstruis ĉion tiel rapide?” diris Eliza. “Pri aferoj de ŝtono kaj betono vi ne okupiĝu, kara fraŭlino”, diris sano K., kaj li tiris ŝin al la verda centra placo, randumita per kvar larĝaj bulvardoj. Ne makulis la pejzaĝon aŭtoj, ludantaj infanoj aŭ stratvendistoj – spiris en la urbo nur sano K., Eliza kaj mi. “Jen Placo Zamenhof”, diris sano K. “Kaj ĉirkaŭ ĝi kuras kvar stratoj omaĝe al la kvar Zamenhoffratoj – Ljudovik , Eliezer, Ludwik kaj Ludoviko.” En la okuloj de Eliza estis la rebrilo de la smeralda urbo. “Kio, kio? Ne, temas nur pri unu persono, unusola Majstro!” “Ĉu vere?” diris sano K. “Strange. Mi legis multajn librojn kaj vidis la kvar nomojn.” Fakte estis mi, kiu legis la librojn kaj vidis kvar nomojn. Honesta eraro! “Ili estas diversaj formoj de la sama nomo – rusa, hebrea, pola, Esperanta”, diris Eliza. “Ho ve”, diris sano K. “Mi esperas, ke mi ne ofendas. Do, ni pripensu alian kialon por la kvar nomoj.” “Eble omaĝi al la internacieco de nia Majstro? Kuniĝo de multaj etnoj?” diris Eliza. Kaj denove ŝiaj okuloj lumiĝis verde. “Do, bone”, diris sano K. “Ni metos klarigajn afiŝojn je ĉiu Placo Zamenhof.” “Ĉu estas pluraj placoj tiunomaj?” diris Eliza. “Dekoj. Ĉu li ne estis tre bona homo?” diris sano K. “Ho jes, sed…nu, estas malfacile paroli pri diverseco”, ŝi diris. Sed kion fari? Via etno, kara legantino, havas malmultajn sanktulojn kaj ŝajne nur unu, pri kiu ĉiuj konsentas. Sano K. tiris ŝin en la mezon de unu el la Placoj Zamenhof, kie staris skulptaĵo. Mi akiris ĝin bonpreze de fama artisto – la skulptaĵon mendis Unuiĝintaj Nacioj, tamen UN ne povis pagi sed la artisto devis manĝi. La fundo de la skulptaĵo estis malfermita libro el granito kaj el ĝiaj paĝoj kreskis arbosimila kreskaĵo. Ĝia korpo dividiĝis je dek ses brakoj, kiuj estis altaj kaj malaltaj – kelkajn povis tuŝi eĉ infano. Puŝo aŭ vento komencis dancadon de la brakoj, kaj kiam la brakoj frapis unu la alian, aŭdiĝis sonorilsimila sono. “Por memorigo pri la Fundamento de nia lingvo!” diris sano K. “Dek ses reguloj, dek ses brakoj, kaj ĝi moviĝas en feliĉa vento – pardonu, facila vento. Ĉi tie, tie kaj tie ĉi oni povas alfiksi novajn brakojn.” “Rigardu, la infanoj povas ludi per ĝi!” mi diris. “Infanoj estas esperoplenaj kaj senmakulaj – ni flegu ilian kreivon.” “Ĉu estas infanoj, kiuj loĝas ĉi tie?” demandis Eliza. “Mi ne vidas ilin.” “Ili studas. Hodiaŭ estas lernotago”, diris sano K. “Bela skulptaĵo, ĉu ne?” “Ĝi estas bela”, diris Eliza. “Tamen mi ne scias, ĉu ĝi vere omaĝas la Fundamenton. Tuŝebleco, fleksebleco, kaj aldonebleco ne estas trajtoj de la Fundamento.” “Do, ni pripensu alian kialon por la skulptaĵo”, diris sano K. “Eble internacieco? Internacieco tuŝas nin ĉiujn; oni devas esti fleksebla en internacia situacio; ĉiutage aldoniĝas nova elemento al la internacieco de la mondo.” “Jes, internacieco, tre bone … la brakoj estas simboloj de multaj etnoj, kiuj sonoras kiam ili frapas unu kontraŭ la aliaj … ” diris Eliza, sed ŝi ne estis plene konvinkita. Mi decidis demandi al ŝi dum pli intima momento pri taŭga skulptaĵo por omaĝi la Fundamenton. Eble io kovrita per pikiloj? Rigardis nin en la placo kelkaj altaj konstruaĵoj kun plej belaj vizaĝoj, kaj nun sano K vokis ŝian atenton al tiuj. “La Hotelo ‘Pasporta Servo’! Mi pensis pri Hotelo ‘Zamenhof’ aŭ Hotelo ‘Esperanto’. Sed en la najbaraj stratoj estis jam Teatro ‘Zamenhof’, Restoracio ‘Esperanto’, Universitato ‘Zamenhof’, Teatro ‘Esperanto’, Restoracio ‘Zamenhof’ kaj Universitato ‘Esperanto’.” “Kaj kafejoj!” diris mi, ĉar en kafejo estas intima atmosfero kaj fojfoje pro bruo belulino devas alproksimiĝi por pli bone aŭdi. En kafejo oni povas malkaŝi koron plenan de sentemo dum la daŭro de tri tasoj da teo – malmultekoste kaj tre efike. “Ĉu en tiuj kafejoj estas laborantoj aŭ klientoj?” diris Eliza. “Ne. Hodiaŭ estas feria tago”, diris sano K. “Nun, ĉu ni esploru la Hotelon ‘Pasporta Servo’?” diris sano K. “Ĝi estas tre luksa kaj proksima al ĉio, kaj neniu ĝenos vin dum via restado.” Eliza ridis. “Neniu ĝenos, ĉar la urbo estas malplena. Senhoma.” “Sed ĉu vi ne opinias, ke Elizujo estas bela urbo, plena aŭ malplena?” diris sano K. “Se vi povas amuzi vin sole aŭ duope, tiam ĝi estas la plej bela urbo en la tuta mondo”, diris Eliza. “Ni certe povas amuzi nin duope”, diris sano K. Jen karakteriza frazo, riska frazo! Per tiaj frazoj eble oni venkas komercajn entreprenojn, sed mortigas amesperojn. Por Eliza, tiu frazo estis “la rompa rano”, kiel oni diras en mia lando. Elspezi kvaronhoron kun porkaĉo kiel sano K. neniel plaĉis al ŝi, sed toleri liajn fiproponojn estis neeble. Per malfermita mano Eliza frapis la vangon de sano K. Krak! “Vi, stulta kaj insultema sentaŭgulo! Vi malpurigis mian lingvon, miajn simbolojn, la kvar Zamenhoffratojn…” “Se mi ofendis vin per mia ŝerco, mi pardonpetas”, diris sano K. “Vi ofendas per tiu ĉi tuta urbaĉo, fuŝa kaj vaka. Vi perfidis miajn revojn.” Kaj ŝi fuĝis al unu el la kafejoj, eble forgesante, ke ankaŭ ili ĉiuj estis malplenaj. “Sro advokato Maksimo TovarQ”, formale adresis min sano K., “kiel mi eraris ĉifoje?” “Miaopinie, ni ne konstruis sufiĉe grandan aferon ĉi tie, kaj ĝi ŝrumpis antaŭ via grandanimeco kaj amlerteco.” Flataĵo, jes! “Venontfoje vi provu ion pli grandan, kiu povus stari apud vi, kaj vi nepre allogos ĉarmulinon pli mondosaĝan kaj indan, ol tiu ĉi naiva Eliza.” Estus senutile provi ŝanĝi lian konduton rilate al virinoj, kaj se li iam trovus belulinon, kiu eltenus liajn mallertaĵojn, mi ne plu havus laboron. Liaj malsukcesoj virinaj estis fonto de miaj rekompencoj. Miaj vortoj havis la deziratan efikon je sano K. – nesurprize, ĉar jam multfoje antaŭe ili bone funkciis. “Do, bone”, li diris. “Mi foriros hejmen. Multas fiŝoj en la maro, ĉu ne? Oni ne devas flati al ĉiu naiva ino, kiu ne scias, kiel ludiĝas la ludo. Ĉu vi bonvolos prizorgi la knabinon?” “Plezure”, mi diris. Mi trovis Elizan en la Kafejo Zamenhof. Ŝi provis fari propran teon, sed la akvo ne estis sufiĉe varma. “Varmeta verda teo ne estas bongusta”, ŝi diris. “Ĉu vi havas ion pli fortan?” Ĉiam mi portas kun mi boteleton. Mi verŝis en ŝian tason kelkajn fingrojn da forta likvaĵo. “Kial vi laboras por tiu porkulo?” demandis Eliza post longa gluto. “Ĉar li ŝajnigas min sanktulo”, mi respondis. Eliza ridis, sed mi ne ŝercis. “Mi ne komprenas, kiel mi povis tiel grave erari, venante ĉi tien”, ŝi diris. “Kiam li alparolis min Esperante kaj ŝajnigis intereson pri la lingvo – mi perdis ĉian racion. Ĉu vi kredas, ke mi estas naiva?” “Kara fraŭlino, vi estas nur esperoplena. Vi havis revon pri Esperanta urbo. Nun, ne zorgu plu. Ĉu mi iam rakontis al vi pri la tri malsanaj hundetoj, kiujn mi flegas hejme?” La kafejo estis plaĉe malplena, sensona krom niaj ridemaj voĉoj, sed Eliza alproksimiĝis al mi, kvazaŭ por pli bone aŭdi. Finfine mi aranĝis por ŝi taksion. Ĉar mankis ŝoforoj en Elizujo, mi devis mendi ĝin el apuda urbo, kaj jam estis post noktomezo kiam la taksio aperis ĉe la enirejo de Hotelo “Pasporta Servo”. Mi devus establi taksikompanion en Elizujo, ĉar venis al mi en la kapon perfekta nomo – Taksio “Kabe”! Tiun saman vesperon, mendinte helikopteron el Elizujo, sano K. sin trovis en Los Angeles. En iu drinkejo sur konstruaĵopinto li ekparolis kun graciulino ravohara pri neniaĵoj – kaj fine ankaŭ pri la luno, kiu estis iom magra lumo en la losanĝelesa meznokta ĉielo. La graciulino diris, ke ŝi ne vidas en la luno iun ajn figuron, ĉu homan, bestan aŭ abstraktan. Sed sano K. ĵuris al ŝi, ke tie estas videbla la plej bela virina vizaĝo. Tamen la graciulino ne kredis, kaj mi ne estis tie por bremsi aŭ protekti lin. Sano K. metis manon sur la ŝian kaj diris: “Kara, rigardu morgaŭ vespere, kaj tien vi rigardos kvazaŭ en spegulon”. Kaj ŝi rigardis lin larĝokule, ĉar malantaŭ li staris ŝia fianĉo kaj – Krak! – sano K. estis mortpafita. Nun ni revenas al miaj komencaj alineoj kaj petego al vi, kara legantino. Kiel mi diris, sano K. ne postlasis heredantojn por siaj vastaj monsumoj. Ĉu ne unu el viaj eminentuloj diradis, ke “Esperanto bezonas riĉulojn pli ol klerulojn”? Kaj mi liveras al vi la plej bonan riĉulon – tiun sen la propra opinio. La urbo Elizujo estas parto de la heredaĵo. Sed mi malkonsilas, ke vi provu iniciati amasan transloĝiĝon de esperantistoj. La prezoj por eĉ malgranda apartamento en malluksa kvartalo de Elizujo estus altegaj. Oni povus vagadi senhejme tra Eŭropo per biciklo kaj Pasporta Servo dum dek jaroj por la sama sumo. Laŭ via bontrovo, mi vendos la malplenan urbon por kreado de nova amuzoparko. Restas la cetero de la heredaĵo, kiun mi afable postlasas al viaj agadoj, kara legantino. Certan elcentaĵon de la riĉaĵoj mi, sro advokato Maksimo TovarQ, retenos por administraj bezonoj kaj subaĉetoj, kiuj estos necesaj por eviti impostojn. Kaj mi bezonos iomete da mono por la tri malsanaj hundetoj, kiujn mi flegas hejme. Tamen mi certigas, ke via Esperantoklubo, propaganda projekto aŭ faka organizaĵo ricevos almenaŭ 200.000 stelojn. Tiam vi povos mem malfermi kafejĉenon “Esperanto” kun dek ses specoj de ĉokoladaj biskvitoj, aŭ eble vi reĝisoros spektaklon pri la Internacia Lingvo inter la mondmilitoj, aŭ eble vi gravuros verdan stelon sur la lunon por inspiri homojn al lingvolernado. Bonvolu transsendi vian bankkontciferojn kaj subskribitan permesleteron kiel eble plej rapide, kaj mi ekigos la aferon tujtuj. Antaŭparolo al la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor Antaŭparolo al ĉefverko de Esperantoliteraturo kutime komenciĝas per faktoj pri la verkisto. Ekzemple, la datoj de naskiĝo kaj morto, kialo esperantistiĝi, hejmurbo kaj laborposteno. Sed verdire tiaj faktoj estas malgravaj por ni posteuloj. La Plena Verkaro de Yvette Swithmoor ne estas ŝarĝita per tiaj bagateloj, ĉar ĉio pri Yvette Swithmoor, krom ŝia nomo, estas supozo. El vidpunkto de Esperanta vivo, ŝi preskaŭ ne ekzistas. Ŝia nomo ne aperas en iu ajn membrolisto de UEA aŭ landa organizaĵo, nek inter la arkivoj de la universalaj, junularaj, aŭ kulturaj kongresoj. Neniam ŝi abonis revuon aŭ mendis libron. Neniu klubo aŭ kurso listigas ŝin kiel partopreninton. Eĉ la bildo de la verkistino sur la librokovrilo estas artista fantazio kiun oni faris surbaze de ŝia verkaro. Sed tiuj misteroj fakte estas avantaĝo por kritikistoj kaj legantoj. Pro manko de aŭtora vivo, la verkaro de Yvette donas al ni unikan eblon atenti la tekston – t.e. la puran literaturon – sen la influo de personaj aŭ biografiaj antaŭjuĝoj. La Plena Verkaro konsistas el tridek rakontoj, dek unu poemoj, unu teatraĵo, kvardek sep leteroj (la plejmulto al iu Karlo, sed ankaŭ al la frato, avino, pastro, kaj du al la ĉevalo Seabiscuit), ok krucenigmoj (solvitaj), tri limerikoj, kvar listoj por butikumado, kaj paperpeco kun la fama duvorta poemo, “Sabaton trajno.” La verkado komenciĝis kiam Yvette estis dekokjara (du leteroj mencias la deknaŭan naskiĝfeston) kaj daŭris almenaŭ dudek jarojn, laŭ aliaj aludoj. Sed ĉio venis al la nuntempa Esperanta leganto antaŭ nur kelkaj jaroj. Jen la historio de la malkovro. En 2001 purigistino veturonte de Parizo al Triesto por viziti sian nepinon endormiĝis atendante la trajnon. La fajfado subite vekis ŝin, kaj pro hasto ŝi prenis malĝustan valizon. Nur tro malfrue ŝi malkovris la eraron. Mi, ŝia samkupeano, estis vojaĝanta al la UK en Zagrebo. Kune ni esploris la valizon por informo pri la vera posedanto. Imagu mian surprizon, kiam ni trovis centojn da paĝoj de nekonata Esperanta literaturo! Antaŭ ol la verkaro de Yvette ebligis min surpreni la rolon de redaktoro, mi estis mem verkisto, sed miajn provojn en la Belartaj Konkursoj, Internaciaj Floraj Ludoj, Liro, Muzo, Premio Harlow, kaj FELkonkursoj oni tute preteratentis. Miaj verkistaj esperoj tamen helpis min rekoni la valoron de la mistera valizo. Malpli klera esperantisto eble ne aprezus la literaturon kaj tiel perdiĝus altvalora kulturaĵo. En Zagrebo mi prezentis la verkojn de Yvette dum speciala EVAkunveno. La ĉeestantoj estis tiel ravitaj, ke oni tuj voĉdonis krei komitaton pri la verkaro. Mi kiel ĉefo de la komitato direktis la laboron, kiu inkluzivas redaktadon kaj poluradon de la tekstoj, forĵeton de fragmentoj kiuj ne taŭgas por plena verkaro, komentadon per piednotoj, antaŭparoloj kaj postparoloj, kaj artikolojn en diversaj publikaĵoj, de Esperanto ĝis Magdeburga Folio kaj Bulteno de la Esperanta Asocio de Novĵerzejo. Kompreneble, tiu laboro estis laciga kaj temporaba. Unu post la alia la komitatanoj, kiuj unue entuziasme aliĝis, rezignis. Je la fino de la dua semajno post la kongreso mi estis la sola restanta membro de la komitato. Tial la teksto atingas vin nur jarojn post la celita dato. Dum la jaroj mia laboro trovis plurajn malamikojn. Prezento de la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor estus nekompleta se ĝi ne traktus la diversajn diskutojn, dubojn, batalojn, polemikojn kaj ĝisostajn malamikecojn, kiuj estiĝis post la malkovro de la verkaro. Feliĉe, esperantistoj ŝajne tre ĝuas akrajn polemikojn, se juĝi laŭ nia historio. Ni diskutas aferojn nur se eblas disputi pri ili. Estas nur malmultaj plendoj pri la kvalito de la verkaro mem – kritikistoj priklaĉas la abundon de eraroj (gramatikaj kaj ortografiaj), stilajn malglataĵojn kaj la neEsperantajn vortordon kaj frazokonstruadon. Tamen, oni devas memori, ke Yvette estis izolita esperantisto, sen ligo al la literatura mondo. Sola esperantisto povas redakti nur ĝis kiam la propraj okuloj fariĝas blindaj al eraroj. Feliĉe, redaktisto povas kuraci tiujn vundojn en ŝia teksto. Kiam temas pri evidenta eraro aŭ facile korektebla problemo pri stilo, mi silente ĝustigis la tekston. Kiam temas pri reordigo de tutaj frazoj aŭ alineoj, forpreno de rolantoj aŭ ŝanĝoj en la intrigo aŭ simbolismo, mi metis piednoton. Mi esperas, ke tiu ĉi eldono de la Plena Verkaro silentigos ĉiujn plendojn pri eraroj. Aliaj plendoj estas pli malfacile solveblaj. Ĵaluzaj kritikistoj, kiuj lastatempe plifortigis sian kampanjon kontraŭ Yvette en la literaturaj gazetoj, levas malgravajn demandojn pri la originalaj manuskriptoj, kiuj estis eltiritaj el la valizo. Oni pridubas la paperon, la skribmanieron, eĉ la inkon uzitan. Se mi scius, ke tiuj aferoj kaŭzus tiom da ĝeno kaj akraj sentoj, mi rifuzus montri la originalaĵojn al aliaj esperantistoj. Nur pro entuziasmo kaj malsaĝo mi permesis tion, kaj nun mi bedaŭras tiun decidon. La duboj kaj klaĉoj naskas strangajn asertojn. Kelkaj stranguloj diras, ke la verkaro estas ne majstroverko de Yvette Swithmoor, sed falsaĵo, verkita de moderna esperantisto. La plej akraj atakoj enplektas min en iun grandan konspiron, kiu, laŭ diversaj teorioj, inkluzivas ankaŭ la redaktorojn de Libera Folio aŭ la senatanojn de la Civito, UEAestraranojn kaj oficistojn, registarojn, Uneskon, sekretajn mondajn organizaĵojn, mitologiajn bestojn kaj eksterterulojn. Sed neniu kritikisto alfrontas la demandon, kian profiton oni havus de tiu trompo. Ne ekzistas Esperantaj kulturaj instancoj, kiuj pagus por malnovaj manuskriptoj. Falsita verko de Esperanta literaturo neniel komparus al falsita pentraĵo de Van Gogh aŭ poemo de Emily Dickinson. La sola valoro de la Plena Verkaro de Yvette Swithmoor estas ĝia enhavo, kaj tio ne povas esti falsita – la peza volumo en la manoj estas la pruvo. Fine la leganto fidu, ke la literatura valoro trabrilas ĉiun historian nebulon. Sed ne indas tro longe studi tiun ĉi historion. Ni revenu al la verkaro – ĝiaj ĉefaj trajtoj, stiloj kaj temoj, kaj klarigu, kial ĝi valoras por la Esperantopubliko. Unue, ni devas decidi, ĉu Yvette estis finvenkisto aŭ raŭmisto. Mencio pri “venonta bela epoko” ofte estas citata de finvenkistoj, kiuj volas akapari la verkistinon. Tamen, “venonta bela epoko” verŝajne referencas la ekkonstruon de kinejo proksima al la hejmo de Yvette. Laŭ la rakontoj ŝi tre amis filmojn – vidu “Sur scenejo” (p. 421443), kiam Karlo volas konfesi sian amon al la duonkuzino dum ili spektas filmon, kaj ankaŭ “Kiuj dormas plej longe” (p. 562568), kiam la soldatoj estas insultataj dum ili priserĉas kinejon por la rifuĝintoj. Kvankam Yvette estis ekster la fluo de Esperanta literaturo, pluraj ŝiaj rakontoj estas spegulitaj de aliaj Esperantoverkistoj. La rakonto “Karlo kaj geamikoj sur la nova planedo” (p. 614673) aŭguras rakonton de Auld (ial enigitan en la Novan Krestomation). En “Nova epoko, malnovaj pensoj” (p. 314343) okopo da junaj esperantistoj eklaboras por militspiona organizo, unue kun celo protekti la esperantistan komunumon en sudamerika urbeto, sed suspektemo kaj diboĉaj tendencoj detruas la rondeton. La novelo “Ve, la vetero!” (p. 286301) prezentas maljunan kuiriston de ĉina restoracio kiu mortas pro trafikakcidento. Vidu la rakonton “La malplena kabano” (p. 230242), kiu montras kabanon dum neĝoŝtormo, en kiu renkontiĝis revoluciisto, vendisto de brosoj, poetino, ĉeĥa dancisto, lingvisto, pastro, urso, kaj aro da larĝokulaj knabinoj. Jen preskaŭ panoramo de la nuna Esperantoliteraturo. Ekde la komenco la ĉefaj temoj de ŝia verkado estas evidentaj. La plej frua novelo en la Plena Verkaro (almenaŭ oni supozas, ĉar ĝi montras la plej knabinecan skribmanieron) nomiĝas “Rakonto sentitola” (p. 143144). Komence ĝi estas ĉarma fabelo, en kiu orienteŭropa junulo ĉasas ĉielarkojn kaj donas la plej belajn al larĝokulaj knabinoj de aliaj gentoj, kaj ili komunikas la kreskantan amikecon per kruda gestlingvo, sed poste ĉio montriĝas esti sonĝo dum tertremo, kaj tiu orienteŭropa junulo fakte estas mortkuŝanta oldulo, kiu sopiras la amoraventurojn de la universitataj jaroj. Bonŝancaj aferoj fandiĝas kun katastrofoj, amikeco rompiĝas pro bagateloj, kaj amo velkas ĉar ĝi neniam estas konfesita aŭ almenaŭ plene konceptita. Tiuj temoj reeĥas tra la tuta verkaro. La malfeliĉo fontas el malkompreno. Tamen ne malkompreno inter popoloj – temo, kiun oni ofte trovas en Esperanta literaturo – sed malkompreno inter geamikoj kaj geamantoj. La roluloj, uzante komunan vortaron, parolas kvazaŭ malsamajn lingvojn. Dum Anna revis pri la dolĉa kiso de la amanto, Karlo pensis, ke ŝi ne ŝatas la malsekan tuŝon survangan (“Venu, kara, jen, jen!”, p. 165181). En “Tarokoj” (p. 345368) la juna Karlo ŝajnigas intereson pri tarokkartaro, kiun kreis la bela Anna, sed dum ŝi klarigas, ŝi pli kaj pli enamiĝas al la atentema aŭskultanto, dum Karlo tamen profundiĝas en la kartaron kaj forgesas pri siaj amesperoj. La amikecon de Karlego kaj Karleto (“Du Karloj karambolas”, p. 9941013) rompas ok jaroj da senĉesa pluvo. Antaŭ ol alvenas la veteraĉo, la duopo ĉiam plej bone interrilatis dum ĉasado kaj tendumado; poste ili ne povas trovi komunajn subtegmentajn interesojn. En “Duonplena taso” (p. 678992) la retiriĝema protagonisto decidas fintrinki sian kafon antaŭ ol alparoli la belulinon ĉe apuda tablo. Tamen li ne tre ŝatas kafon (la kelnerino alportis la tason al li erare) kaj kiam lia taso estas nur duonmalplena, la belulino foriras, grumblante ke ŝi ne ĝisatendos la menditan kafon. Ironio ja rolas, sed post tricent dek kvar paĝoj la ĉefaj sentoj estas malespero kaj tragedio, kiuj fontas el la soleco de la homa koro. Kiom pli korŝire por esperantisto esti sola kaj nekomprenata! La propagando provas kredigi nin, ke “neniu ie iam sentu sin sola” post eklerno de Esperanto. La lokaj kluborganoj plenas je bildoj de esperantistoj kunmanĝantaj kaj kunludantaj. Kaj eĉ la literaturo sugestas, ke ĉiu ĉeestanto de UK aŭ IJK povas trovi sekspartneron. Ĉio ĉi kreas grandajn esperojn por solecaj esperantistoj – esperoj, kiuj estas trompitaj. Ĉu oni rigardu la nerealiĝon kiel propran pekon aŭ kulpon de la Lingvo kaj kulturo? En la rakontoj de Yvette ne estas klara respondo, kaj tio estas trajto de majstroverko. Nur la plej simplaj fabeloj montras unusolan rimedon aŭ ideon pri la homa vivkondiĉo. La poemo “Balado de Vaganta Esperantisto” (p. 1082) certe ne estas simpla fabelo. En ĝi oni trovas la plej emocian prezenton de vojaĝado en la tuta Esperantoliteraturo. La poemo estas eĉ pli interesa pro la antaŭe menciita fakto, ke Yvette neniam ĉeestis Esperantan kongreson, konferencon, aŭ klubvesperon. Mi citu: Rajdante en kupe’ Laŭlonge de landlim’ Kun pensoj tiel grizaj, kiel ĉiel’, Mi sonĝas pri Ĵanin’ – Ĉu ŝi sopiras min? Mi ŝatus dormi laŭ la reloj ĝis la mar’. Se morgaŭ en Pariz’ Malaperus la valiz’ Mi povus petveturi tuj al haven’. Sed post ĉiu ruloklak’ Kaj ĉiu hortiktak’ Mi pluiros orienten de Eden’. La poemo levas pli da demandoj, ol ĝi solvas. Kial la vojaĝanto daŭre vojaĝas, se estas tiom malagrable? La vojaĝanto estas kvazaŭ katenita al la vojaĝo – malapero de la valizo estus la nura eliro. Eble la hejmo ne estas pli bona – ankaŭ tie homoj ne komprenas. La vojaĝanto foriras por trovi la internacian amikecon kaj la belan paradizon promesitajn de esperantistaj fabelistoj. Evidente la vojaĝanto trovas, ke tio estas mensogo aŭ almenaŭ troigo. Se eĉ pontolingvo, kies plej ofte laŭdata celo estas interkompreniĝo, ne povas transponti homajn korojn, tiam Esperanto fariĝas por la vojaĝanto fonto de malespero. Valizo estas simbolo de tiuj trompitaj esperoj – fordoninte ĝin al aliaj, kiuj ankaŭ revas, la vojaĝanto estas libera iri hejmen aŭ eĉ plene malaperi. Pro la redaktora devo resti neŭtrala mi devas bedaŭrinde enŝovi en tiun ĉi antaŭparolon la temon gurditan de kelkaj kritikistoj, kiuj rimarkas, ke la poemo nenie mencias Universalan Kongreson aŭ eĉ Esperanton, kaj la titolo “Balado de Vaganta Esperantisto” ne estas parto de la manuskripto sed aldono de la redakta komitato (t.e. mi). La atakoj estas maljustaj, ĉar la verko suferus se la nomo ne estus ĝustigita nun. Legante verkon sub la origina titolo “Apostrof’” la malklera leganto vidus nur fuŝan rimekzercon verkitan surbaze de la Parnasa Gvidlibro (kiun Yvette laŭ nia scio eĉ ne posedis), ne korŝiran kaj studendan verkon. Sed kiel “Balado de Vaganta Esperantisto”, la verko akiras pli emociplenan fonon. Per aldono de kulturriĉa kunteksto la redaktisto finas la verkon komencitan de la verkisto. Inter la multaj misteroj de Yvette staras super ĉio la jena: povas esti, ke ŝi ankoraŭ vivas en iu malluma angulo de la mondo, kien ne atingas Beletra Almanako aŭ Literatura Foiro. Estas mia forta espero, ke ŝi neniam aperu sur la internacia scenejo, kaj ke neniu serĉu ŝin. La Esperantoliteraturo jam plenas je amaraj maljunuloj, kies lastaj verkoj estas nur reeĥoj el pasinta gloro, kiam la seksorganoj reagis akurate kaj esperantistoj estis ankoraŭ plenaj je espero. Se Yvette venus hodiaŭ al kongreso kiel honora gasto, kaj se la Belartaj Konkursoj prikantus ŝin kaj donus centeŭrajn premiojn, ŝi kiel multaj aliaj verkus vekantojn kaj plendemajn poemojn, kiujn niaj revuoj sentus la devon publikigi, kaj poste ŝi eldonigus ĉe UEA tutan poemaron pri la iama beleco kaj la viroj, kiujn ŝi konkeris, kaj pri la bonaj horoj pasigitaj en Universalaj Kongresoj, kiuj aspektas bonaj nur pro la alproksimiĝinta kadukiĝo. Ŝi provus trovi amikecon kaj feliĉon en la pasinteco, por konvinki sin, ke ŝi iam estis feliĉa. Mallonge – ŝi perfidus sian verkaron. Mi esperas, ke Yvette mortis fidela je la sentoj, kiuj plenigas la rakontojn, poemojn, leterojn, limerikojn kaj solvitajn krucenigmojn de ŝia Plena Verkaro. Ŝi estu simbolo de tiuj, kiuj restas nekomprenataj de la popolo, kies nura celo estas interkompreniĝo. Esperanto bezonas tian verkiston, kiel la Yvette Swithmoor ene prezentitan. Ĉu fakte ŝi estis tia, estas demando por historio, ne por literaturo.
1   2


Elŝuti 416.66 Kb.


Elŝuti 416.66 Kb.